Petro Kropotkin

La Pariza Komunumo

1871

    I

    II

    III

I

La 18-an de marto 1871, la Pariza popolo ribelis kontraŭ ĝenerale abomenata kaj malestimata potenco kaj proklamis urbon Parizo sendependa, libera, memstara.
Tiu renverso de la centra potenco okazis eĉ sen la revolucia kutima scenaro: tiun tagon estis nek pafoj, nek sang-elverŝo malantaŭ la barikadoj. La registaro forŝoviĝis antaŭ la armita, surstratiĝinta popolo: la trupo evakuis la urbon, la funkciuloj hastis al Versajlo, kunportante ĉion, kion ili povis kunporti. La registaro forvaporiĝis, samkiel putrakva marĉeto sub printempa vento, kaj la 19-an, apenaŭ elverŝinte sangoguton el siaj idoj, Parizo troviĝis libera de la malpuraĵo, kiu haladzigis la civitegon.
Kaj tamen la ĵus okazinta revolucio malfermis novan eraon en la serio de l' revolucioj, per kiuj la popoloj marŝas de sklaveco al libero. Sub la nomo Pariza Komunumo naskiĝis nova ideo, deirpunkto de la estontaj revolucioj.

Kiel ĉiam okazas por la grandaj ideoj, ĝi ne estis la frukto el la konceptoj de filozofo, de individuo: ĝi naskiĝis el la kolektiva spirito, ĝi eliĝis el la koro de tuta popolo; sed komence ĝi estis malpreciza, kaj multaj inter tiuj mem, kiuj realigis ĝin, kaj por ĝi oferis sian vivon, komence ne imagis ĝin tia, kia ni vidas ĝin hodiaŭ; ili ne konsciis pri la revolucio, kiun ili inaŭguris, pri la principo, kiun ili klopodis efektivigi. Nur dum la praktika aplikado oni ekvidetis la estontan gravecon; nur dum la penslaboro, kiu de tiam okazis, tiu nova principo preciziĝis, determiniĝis kaj aperis kun sia tuta klarvido, sia belo, sia justo kaj la graveco de siaj rezultoj.

Tuj kiam revigliĝis la socialismo en la kvin-ses jaroj antaŭ la Komunumo, ĉefa demando okupis la ellaborantojn de la estonta socia revolucio: kio estos la venonta politika grupiĝo de la socio, la plej taŭga por tiu granda ekonomia revolucio, kiun trudas al nia generacio la nuntempa industria disvolviĝo, kaj kiu devas esti la abolo de la individua proprieto kaj la kolektivigo de la tuta kapitalo akumulita de la antaŭaj generacioj?
La Internacia Asocio de l' Laboristoj formulis tiun respondon. La grupiĝo - ĝi asertis - ne limiĝu al ununura nacio: ĝi devas etendiĝi trans la artefaritajn landlimojn. Kaj baldaŭ tiu granda ideo penetris la koron de l' popoloj, kaptis la spiritojn. De tiam pelate de la ligo de ĉiuj reakcioj, ĝi tamen plu vivis, kaj ĝi pli forta ol iam ajn renaskiĝos, tuj kiam estos detruitaj far la ribelantaj popoloj la baroj kontraŭ ĝia disvolviĝo.
Sed restis scienda, kiuj estos la konsistigaj partoj de tiu vasta Asocio?
Tiam, por respondi tiun demandon, kontraŭmetiĝis du grandaj ide-tendencoj: la Popola Ŝtato, unuflanke; aliflanke, la Anarkio.

Laŭ germanaj socialistoj, la Ŝtato devos ekposedi ĉiujn akumulitajn riĉaĵojn kaj ilin doni al la laboristaj asocioj, organizi la produktadon kaj la interŝanĝadon, prizorgi la vivon kaj la funkciadon de la socio.
Al tio la plimultaj latindevenaj socialistoj, pro sia sperto, rebatis, ke tia Ŝtato - eĉ se oni akceptas ĝian tre duban ekzisteblon - estus la plej aĉa el la tiranismoj, kaj al tiu de la pasinteco inspirita idealo, ili kontraŭmetis novan idealon, la anarkion, t.e. la abolon de ĉiuj Ŝtatoj kaj la organizadon per libera federiĝo de la popolfortoj, de la produktantoj kaj de la konsumantoj.

Baldaŭ estis akceptita, eĉ de la kelkaj "ŝtatistoj", malplej saturitaj de registaraj antaŭjuĝoj, ke certe la Anarkio aspektas kiel organizo multe pli supera al tiu celata per Popolŝtato; sed, oni diris, la anarkista idealo tiom malproksimas de ni, ke nuntempe ni ne zorgu pri ĝi. Aliparte, al la anarkista teorio mankis samtempe simpla kaj konkreta formulo por precizigi ĝian deirpunkton, por konkretigi ĝiajn konceptojn, por pruvi, ke ili apogas sin sur tendenco reale ekzistanta en la popolo. Ŝajnis ankoraŭ tro malpreciza la federiĝo de la metikorporacioj kaj de la grupoj de konsumantoj trans la landlimoj kaj ekster la nuntempaj Ŝtatoj; kaj samtempe estis facile antaŭdiri, ke ĝi ne povus enteni la tutan diversecon de la homaj manifestiĝoj. Endis trovi pli netan, pli kompreneblan formulon, kiu havu siajn ĉefelementojn en la fakta realeco.
Se temus nur pri ellaborado de teorio, ni estus respondintaj: malmulte gravas la teorioj! Sed tiom longe dum nova ideo ankoraŭ ne trovis sian formuliĝon netan, precizan kaj rezultantan el ekzistantaĵoj, ĝi ne kaptas la spiritojn, ne sufiĉe inspiras ilin por ĵeti ilin en finofaran lukton. La popolo ne impetas en la nekonataĵon, sen sin apogi sur certa kaj nete formulita ideo, kiu utilas al ĝi kiel - se tiel diri - saltotabulo por sia deirpunkto.
Tiun deirpunkton indikis la vivo mem.

Dum kvin monatoj, Parizo, sieĝe izolita, vivis sian propran vivon kaj lernis koni la grandegajn ekonomiajn, intelektajn kaj moralajn riĉofontojn, kiujn ĝi disponas. Ĝi ekvidis kaj ekkonsciis sian iniciatkapablon. Samtempe ĝi vidis, ke la parolemularo, kiu kaptis la regpovon,sciis organizi nenion, nek la defendon de Francio, nek la internan disvolviĝon. Ĝi vidis tiun centran registaron kontraŭi al ĉio, kion povas ekflorigi la inteligento de civitego. Pli ol tion ĝi komprenis: ankaŭ la malkapablon de kiu ajn registaro malhelpi la grandajn ruiniĝojn, faciligi la plenumiĝontan evoluon. Dum la sieĝo ĝi suferis teruran mizeron, la mizeron de la laboristoj kaj de la urbaj defendantoj apud la senhonta lukso de la mallaboremuloj, kaj ĝi vidis malsukcesi - dank' al la centra povo - ĉiujn siajn provojn finigi tiun skandalan reĝimon. Ĉiufoje kiam la popolo volis ekliberi, la registaro venis plipezigi ĝiajn katenojn, alligi sian kuglegon, kaj tute nature naskiĝis la ideo, ke Parizo devas stariĝi en sendependa Komunumo, povanta realigi inter siaj muroj kion diktos al ĝi la popola penso!
Tiu vorto, la KOMUNUMO, tiam ŝprucis el ĉiuj buŝoj.

La Komunumo de 1871 povis esti nur unua skizo. Naskita el milito, ĉirkaŭita de du armeoj pretaj tute interhelpi por disvenki la popolon, ĝi ne aŭdacis impeti sur la vojon al la ekonomia revolucio; ĝi ne deklaris sin rezolute socialista, ne eksproprigis la kapitalojn nek organizis la laboron; eĉ ne faris ĝeneralan nombradon de ĉiuj civitaj riĉofontoj. Ĝi ankaŭ ne forlasis la tradician Ŝtaton, la reprezentan registaron, kaj ĝi ne klopodis efektivigi en la Komunumo tiun organizadon de la simplo ĝis la malsimplo, kiun ĝi iniciatis, proklamante la sendependecon kaj la liberan federiĝon de l' Komunumoj. Sed certas, ke se la Pariza Komunumo estus vivinta kelkajn pliajn monatojn, ĝi estus nepre pelita al tiuj du revolucioj. Ni ne forgesu, ke la burĝaro bezonis kvar jarojn da revolucia periodo por de la modera monarkio finatingi la burĝan respublikon, kaj ni ne miru, ke la Pariza popolo ne transsaltis unuaprove la interspacon inter la anarkista Komunumo kaj la pred-registaro. Sed ni sciu ankaŭ, ke la venonta revolucio, kiu, en Francio kaj eble ankaŭ en Hispanio, estos komunumisma, daŭrigos la verkon de la Pariza Komunumo ekde tie, kie haltigis ĝin la Versajlana murdemo.

La Komunumo venkite falis, kaj la burĝaro venĝis, ni scias kiel, la timon, kiun faris al ĝi la popolo, skuante la jugon de siaj registoj. Ĝi pruvis, ke estas reale du klasoj en la moderna socio: unuflanke la laboranto, kiu donas al la burĝo pli ol la duonon el kion li produktas kaj tamen tro facile indulgas la krimojn de siaj mastroj; aliflanke, la mallaboremulo, la plensatulo, movata de sovaĝbestaj instinktoj, malameganta sian sklavon, preta masakri lin kiel ĉasaĵon.

Enferminte la Parizan popolon kaj ŝtopinte ĉiujn elirejojn, la burĝoj pelis la soldatojn brutigitajn per la kazerno kaj la vino kaj diris al ili en la Asembleo mem: "Murdu tiujn lupojn, tiujn lupinojn kaj tiujn lupidojn!" Kaj al la popolo ili diris[1]: " - Kion ajn ci faros, ci tuj pereos! Se oni kaptos cin armiltenantan - la morton! Se ci fallasos la armilojn, - la morton! Se ci frapos, - la morton! Se ci petegos, - la morton! Al kiu ajn flanko ci turnu la okulojn: dekstren, maldekstren, antaŭen, malantaŭen, supren, malsupren, - la morton! Ci estas ne nur ekster la leĝo, sed ekster la homaro. Nek la aĝo nek la sekso povas savi cin kaj ciajn familianojn. Ĉi tuj mortos, sed antaŭe ci regalos cin per la agonio de cia edzino, de cia fratino, de cia patrino, de ciaj filinoj, de ciaj filoj, eĉ en la lulilo! Oni iros, sub ciaj okuloj, kapti la vunditon el la ambulanco por dishaki lin per bajonet-sabro, por buĉi lin per frapoj de fusilkolbo. Oni tiros lin, vivantan, ĉe lia rompita kruro aŭ lia sanganta brako, kaj lin oni ĵetos en la kloakon, kiel suferantan kaj kriegantan rubaron.
La morton! la morton! la morton!"

Kaj poste, post la senbrida orgio sur la kadavro-amasoj, post la amasbuĉado, la pli modera kaj tamen terura pluvenĝado, la skurĝo, la poleksaj katenoj, la katenoj en holdo, la vipfrapoj kaj la bastonego de la provosoj, la insultoj, la malsato, ĉiuj subtilaĵoj de la kruelo.
Ĉu la popolo forgesos tiujn farojn?
Teren ĵetita, sed ne venkita, la Komunumo hodiaŭ renaskiĝas. Ĝi ne plu estas nur revo de venkitoj karesantaj en sia imago belan esper-miraĝon; ne! la Komunumo fariĝas hodiaŭ la preciza kaj videbla celo de la Revolucio, kiu jam tondras apud ni. La ideo penetras la amasojn, ĝi donas al ili standardon, kaj ni firme kalkulas pri la nuna generacio por plenumi la Socian Revolucion en la Komunumo, por ĉesigi la hontindan burĝan ekspluatadon, liberigi la popolojn el la ŝtata kuratoreco, inaŭguri en la evoluo de la homa specio novan eraon de libero, egalo kaj solidaro.

II

Jam dek jaroj pasis de la tago, kiam la Pariza popolo, renversante la registaron de la perfiduloj, kiuj kaptis la povon kiam falis la Imperio, stariĝis en Komunumo kaj proklamis sian absolutan sendependecon[2]. Kaj tamen, ankoraŭ al tiu dato 18 marto 1871 ni rigardas, al ĝi ligiĝas niaj plej bonaj memoroj; la datrevenon de tiu memorinda tago la tutmonda proletaro pretiĝas festi solene, kaj morgaŭ vespere, cent miloj da laboristaj koroj samtakte batos, interfratiĝante trans landlimoj kaj oceanoj, en Eŭropo kaj Usono, en Sud-Ameriko, pro la memoro de la ribelo de la Pariza proletaro. Tial, ĉar la ideo, por kiu la franca proletaro verŝis sian sangon en Parizo, kaj por kiu ĝi suferis sur la marbordo de Nov-Kaledonio, estas unu el tiuj ideoj, kiuj en si mem entenas tutan revolucion, larĝa ideo, kiu povas akcepti en la faldoj de sia flago ĉiujn revoluciajn tendencojn de la popoloj marŝantaj al sia emancipiĝo. Certe, se ni limigus nin per la nura observo de la realaj kaj kontroleblaj faktoj plenumitaj de la Pariza Komunumo, ni devus diri, ke tiu ideo ne estis sufiĉe vasta, ke ĝi ĉirkaŭbrakis nur etan parton de la revolucia programo. Sed, male, se ni observas la spiriton, kiu inspiris la popolamasojn dum la movado de la 18-a de marto, la tendencojn, kiuj provis manifestiĝi, kaj kiuj ne havis la tempon realiĝi, ĉar antaŭ ol ekflori ili estis jam sufokitaj sub amasoj da kadavroj, - tiam ni komprenas la tutan valoron de la movado kaj la simpatiojn, kiujn ĝi naskas sine de la laboristaj amasoj el ĉiuj kontinentoj. La Komunumo entuziasmigas la korojn, ne per tio, kion ĝi faris, sed per tio, kion ĝi promesas iam fari.

De kie venas tiu nerezistebla forto, kiu altiras al la movado de 1871 la simpation de ĉiuj subpremitaj popolamasoj? Kiun ideon reprezentas la Pariza Komunumo? Kaj kial tiu ideo estas tiel loga por ĉiulandaj, ĉiunaciaj proletoj?
Facila la respondo. La revolucio de 1871 estis ege popola movado. Farita de la popolo mem, spontanee naskiĝinta sine de la amasoj, en la granda popolamaso ĝi trovis siajn defendantojn, siajn heroojn, siajn martirojn - kaj ĉefe tiun "kanajlan" karakteron la burĝaro al ĝi neniam pardonos. Kaj samtempe, la ĉefideo de tiu revolucio - ideo malpreciza, estas vere; eble nekonscia, sed tamen elstara, aperanta en ĉiuj ĝiaj agoj - estas la ideo de socia revolucio strebanta fine starigi, post tiom da jarcentoj da luktoj, la veran liberecon kaj veran egalecon por ĉiuj. Ĝi estis la revolucio de la "kanajlaro" konkeronta siajn rajtojn.
Estas vere, ke oni provis kaj plu provas falsi la veran sencon de tiu revolucio kaj prezenti ĝin kiel nuran provon rekonkeri la sendependecon por Parizo kaj tiel starigi etan Ŝtaton interne de Francio. Tamen nenio pli malveras, Parizo ne strebis izoli sin de Francio, nek konkeri Francion per armiloj; al ĝi ne plaĉis enfermiĝi en siaj muroj, kiel benediktano en sia klostro; ĝi ne trovis inspiron en mallarĝa civit-ŝovinismo. Se ĝi postulis sian sendependecon, se ĝi volis malhelpi la enmiksiĝon de ĉiu ajn centra povo en ĝiajn aferojn, tion ĝi faris, ĉar ĝi vidis tiun sendependecon kiel rimedon por trankvile ellabori la bazojn de la estonta organizo kaj plenumi en sia sino la socian revolucion - revolucion, kiu tute transformus la sistemon de produktado kaj interŝanĝo, fundamentante ilin sur justeco, kiu tute modifus la homajn interrilatojn, surbaze de egaleco, kaj kiu rekonstruus la socian moralon per la principoj de justeco kaj solidareco.
Por la Pariza popolo la komunuma sendependeco estis do nur rimedo, kaj la socia revolucio estis ĝia celo.

Tiu celo estus certe atingita, se la revolucio de la 18-a de marto estus povinta plu evolui libere, se la Parizan popolon ne estus dispeciginta, sabrinta, tratranĉinta la Versajlaj murdistoj. Trovi ideon netan, precizan, de ĉiuj kompreneblan kaj resumantan per kelkaj vortoj tion farendan por plenumi la revolucion, jen estis fakte la strebado de la Pariza popolo ekde la unuaj tagoj de sia sendependeco. Sed ne en ununura tago ĝermas granda ideo, kiel ajn rapida estas la ellaborado kaj disvastigado de la ideoj en revoluciaj periodoj. Ĉiam necesas certa tempo, por ke ĝi disvolviĝu, ke ĝi penetru en la popolamasojn kaj por ke ĝi konkretiĝu per agoj - kaj tiu tempo mankis al la Pariza Komunumo.

Ĝi des pli mankis, ke antaŭ dek jaroj la ideoj de la moderna socialismo trapasis mem transiran periodon. La Komunumo naskiĝis kvazaŭ inter du epokoj de disvolviĝo de la moderna socialismo. En 1871 la aŭtoritata komunismo, registara kaj pli-malpli religia de 1848, ne plu havis influon sur la praktikaj kaj liberamaj spiritoj niatempaj. Kie trovi hodiaŭ Parizanon, kiu konsentus enfermiĝi en falanstera kazerno? Aliparte, la kolektivismo, kiu volas jungi al sama ĉaro la salajrecon kaj la kolektivan proprieton, restis nekomprenebla, malmulte alloga, plena je malfaciloj en sia praktika aplikado. Kaj la libera komunismo, la anarkisma komunismo apenaŭ aperis, apenaŭ kuraĝis fronti la atakojn de la adorantoj de la registarismo.
Malcerteco regis en la spiritoj, kaj eĉ la socialistoj ne sentis en si la aŭdacon impeti al la detruo de la individua proprieto, havante antaŭ si neniun klare difinitan celon. Tiam oni sin lasis trompi per tiu rezonado, kiun la dormigantoj jam de jarcentoj gurdas: " - Ni unue certigu al ni venkon; ni vidos poste kion ni povos fari."

Unue certigi al si la venkon! Kvazaŭ eblus stariĝi en libera Komunumo tiel longe dum oni ne tuŝas la proprieton! Kvazaŭ eblus venki la malamikojn, tiel longe dum la granda popola plimulto ne estas rekte interesata en la triumfo de la revolucio, vidante la alvenon de la bonfarto materiala, intelekta kaj morala por ĉiuj! Oni klopodis unue fortikigi la Komununon, prokrastante la socian revolucion, dum la nura procedmaniero estis konsideri la Komunumon per la socia revolucio!
Same okazis pri la registara principo. Proklamante la liberan Komunumon, la Pariza popolo proklamis esence anarkistan principon; sed, ĉar tiam la anarkista ideo nur malforte penetris en la spiritojn, ĝi haltis mezvoje kaj sine de la Komunumo ĝi ankoraŭ subtenis la malnovan aŭtoritatan principon, havigante al si Komunuman Konsilantaron, imititan laŭ la municipaj konsilioj.

Se ni fakte konsentas, ke centra registaro estas tute senutila por ordigi la interrilatojn de la Komunumoj inter si, kial ni konsentus ĝian neceson por ordigi la reciprokajn rilatojn inter la grupoj konsistigantaj la Komunumon? Kaj se ni fordonas al la libera iniciativo de la Komunumoj la taskon akordiĝi inter si por la aferoj koncernantaj samtempe plurajn civitojn, kial rifuzi tiun saman iniciativon al la grupoj el kiuj konsistas la Komunumo? Registaro en la Komunumo ne estas pli pravigita ol registaro super la Komunumo.
Sed en 1871 la Pariza popolo, kiu renversis tiom da registaroj, nur unuafoje provis ribeli kontraŭ la registara sistemo mem: ĝi do fordonis sin al la registara fetiĉismo kaj havigis al si registaron. La konsekvencojn oni konas. Ĝi sendis siajn sindonemajn filojn al la Urbodomo. Tie, senmovigitaj, meze de paperaĉoj, devigitaj regi dum iliaj instinktoj ordonis al ili esti kaj marŝi kun la popolo; devigitaj diskuti, kiam endis agi, kaj perdantaj la inspiron, kiu fontas el la konstanta kontakto kun la popolamasoj, ili montriĝis senpovigitaj. Paralizitaj pro sia foresto for de revolucia fokuso, la popolo, ili paralizis mem la popolan iniciativon.

Naskita en transira periodo, dum la ideoj pri socialismo kaj aŭtoritato profunde modifiĝis; naskita fine de milito, en izolita fokuso, sub la kanonoj de la Prusoj, la Pariza Komunumo devis venkite fali. Sed, pro sia esence popola karaktero, ĝi komencis novan eraon en la serio de la revolucioj, kaj pro siaj ideoj, ĝi anoncis la grandan socian revolucion. La teruraj masakroj, senkuraĝaj kaj kruelegaj, per kiuj la burĝaro celebris ĝian falon, la malnoblega, naŭjara venĝado de la turmentistoj kontraŭ siaj malliberuloj, tiuj kanibalaj orgioj fosis inter la burĝaro kaj la proletaro neniam superŝuteblan abismon. En la venonta revolucio, la popolo konos sian malamikon; ĝi scios tion, kio atendos ĝin, se ĝi ne decidige venkos, kaj ĝi agos konsekvence.
Efektive, nun ni scias, ke kiam Francio hirtiĝos per ribelantaj Komunumoj, la popolo devos ne plu doni al si registaron, atendante, ke tiu registaro iniciatu revoluciajn decidojn. Forbalainte ĉiujn parazitojn, kiuj ronĝas ĝin, ĝi kaptos mem la tutan socian riĉaĵaron por kolektivigi ĝin laŭ la principoj de la anarkisma komunismo. Kaj tute abolinte la proprieton, la registaron kaj la Ŝtaton, ĝi libere organiziĝos laŭ la necesoj diktitaj de la vivo mem. Frakasante siajn katenojn kaj renversante siajn idolojn, la homaro tiam marŝos al pli bona estonteco, sen mastroj kaj sen sklavoj, kultante nur al la noblaj martiroj, kiuj pagis per sia sango kaj siaj suferoj tiujn unuajn provojn emancipiĝi, kiuj prilumis nian marŝadon al la konkero de libero.

III

La festoj kaj publikaj kunvenoj aranĝitaj la 18-an de marto en ĉiuj urboj, kie estas organizitaj socialistaj grupoj, indas nian tutan atenton, ne nur kiel manifestiĝo de la proletara armeo, sed ankaŭ kiel esprimo de la sentoj, kiuj animas la tutmondajn socialistojn. Tiel oni nombras nin pli bone ol per ĉiuj imageblaj voĉdoniloj kaj oni esprimas siajn aspirojn en plena libero, sen la influo de konsideroj pri balota taktiko.
Efektive, la proletoj tiun tagon kunvenintaj en la mitingoj ne plu sin limigas, laŭdante la heroecon de la pariza proletaro, aŭ kriante al venĝo kontraŭ la Majaj masakroj. Dum ili memorigas pri la heroa lukto Pariza, ili iras pli foren. Ili pridiskutas la instruon, tirendan el la Komunumo de 1871 por la venonta revolucio; ili demandas al si, kiujn erarojn faris la Komunumo, kaj tion ili faras ne por kritiki la homojn, sed por reliefigi kiel la antaŭjuĝoj pri proprieto kaj aŭtoritato tiam regantaj en la proletaraj organizoj, malhelpis al la revolucia ideo flori, disvolviĝi, kaj prilumi la tutan mondon per siaj vivigaj lumoj.
La instruon de 1871 profitis la tutmonda proletaro, kiu, forlasante la malnovajn antaŭjuĝojn, klare kaj simple diris kiel ili komprenas sian revolucion.

De nun certas, ke la venonta insurekcio de la Komunumoj ne plu estos nur porkomunuma movado. Kiuj ankoraŭ opinias, ke endas starigi la sendependan Komunumon, kaj poste en tiu Komunumo, provi ekonomiajn reformojn, tiujn antaŭas la disvolviĝanta popola spirito. Per socialismaj revoluciaj faroj, per abolo de la individua proprieto, tiel la Komunumoj de la venonta revolucio asertos kaj starigos sian sendependecon.
La tagon, kiam, sekve de la disvolviĝo de la revolucia situacio, la registaroj estos forbalaitaj de la popolo kaj kiam malorganizita estos la burĝaro, kiu plu tenas sin nur per la protekto de la Ŝtato, tiam la ribelanta popolo ne atendos, ke iu ajn registaro dekretu en sia granda saĝeco ekonomiajn reformojn. Ĝi abolos mem la individuan proprieton per la perforta eksproprigo, ekposedos, nome de la tuta popolo, la tutan socian riĉaĵaron, kiun akumulis la laboro de la antaŭaj generacioj. Ĝi ne limigos sin, eksproprigante la posedantojn de la socia kapitalo per senefika dekreto: ĝi tuj ekprenos ĝin, kaj establos siajn rajtojn per ĝia tuja uzado. Ĝi mem organizos sin en la laborejo por funkciigi ĝin; ĝi interŝanĝos sian loĝejaĉon kontraŭ sana loĝejo en la domo de l' burĝo; ĝi organizos sin por uzi tuj la tutan riĉaĵaron akumulitan en la urboj; ĝi ekposedos ĝin kvazaŭ tiu riĉaĵaro neniam estis ŝtelita de la burĝaro. Kiam forpuŝita la industria barono, kiu elprenas sian predon el la laboristo, tiam pludaŭros la produktado, kiu estos liberigita el la malhelpaj bridoj, el la mortigaj spekulacioj kaj el la ĥaoso, kiu ĝin malorganizas. Ĝi transformiĝos laŭ la tiama neceso sub la impulso, kiun donos al ĝi la libera laboro. "Neniam oni plugis en Francio samkiel en 1793, post kiam la grundon oni elŝiris el la manoj de l' nobeloj" diras Michelet. Neniam oni laboris same kiel oni laboros, kiam la laboro estos fariĝinta libera, kiam ĉiu progreso de la laboristo estos fonto de bonfarto por la tuta Komunumo.

Pri la socia riĉaĵaro oni klopodis starigi distingon kaj oni eĉ sukcesis pri tiu distingo dividi la socialistan tendaron. La nun nomata "kolektivista" skolo, anstataŭigante la kolektivismon de la malnova Internacio (kiu estis nenio alia ol la kontraŭaŭtoritata komunismo) per speco de dogmeca kolektivismo, provis distingi inter la kapitalo utila al la produktado kaj la riĉaĵaro, kiu utilas al la vivnecesaĵoj. La maŝino, la uzino, la krudmaterialo, la trafikkomunikiloj kaj la grundo unuflanke; la loĝejoj, la manufakturaj produktoj, la vestaĵoj, la varoj aliflanke. La unuaj fariĝus kolektiva posedaĵo; la aliaj, laŭ la kleraj reprezentantoj de tiu skolo, restus individua posedaĵo.
Oni provis starigi tiun distingon. Sed la popola sana prudento facile forpuŝis ĝin. Ĝi komprenis, ke tiu distingo estas trompa kaj nestarigebla. Teorie difekta, ĝi falas antaŭ la vivpraktiko. La laboristoj komprenis, ke la domo, kiu ŝirmas nin, la karbo kaj gaso, kiun ni bruligas, la nutraĵo, kiun bruligas la homa maŝino por sin vivteni, la vestaro, per kiu la homo ŝirmas sian ekziston, la libro, kiun li legas por instruiĝi, eĉ la plezuroj, kiujn li havigas al si, estas konsistigaj partoj de lia ekzisto, tute same necesaj por la sukceso de la produktado kaj por la progresiva progreso de la homaro, kiel la maŝinoj, la uzinoj, la krudmaterialoj kaj la aliaj produktiloj. Ili komprenis, ke daŭrigi la individuan proprieton por tiuj riĉaĵoj, ekvivalentus daŭrigi la malegalecon, la subpremadon, la ekspluatadon, antaŭparalizante la rezultojn de la parta eksproprigo. Transsaltante la pikdratajn barilojn, kiujn metis sur ilian vojon la teoriula kolektivismo, ili marŝas rekte al la plej simpla kaj plej oportuna formo de la kontraŭaŭtoritata komunismo.
Efektive, en siaj kunvenoj, la revoluciaj proletoj nete asertas sian rajton al la tuta socia riĉaĵaro kaj la neceson aboli la individuan proprieton, tiel same por la konsumaj valoroj kiel por la produktaj. "Kiam okazos la Revolucio, ni proprigos al ni la tutan riĉaĵaron, ĉiujn valorojn akumulitajn en la urboj kaj ni kolektivigos ilin" diras la heroldoj de la laboristaro kaj la aŭdantaro konfirmas tion per sia ĉiesvoĉa konsento.
"Ĉiu prenu el la amaso, kion li bezonas, kaj ni estu certaj, ke en la grenejoj de niaj urboj estos sufiĉe da nutraĵo por nutri ĉiujn ĝis la libera produktado estos ekfunkciigita. En la magazenoj de niaj urboj estas por vesti ĉiujn sufiĉe da vestaĵoj, tie stakigitajn por konservo, apud la ĝenerala mizero. Estas eĉ sufiĉe da luksaĵoj por ke ĉiu elektu el ili laŭ propra gusto."
Jen kiel - laŭ tio konjektebla el la kunvenaj diroj - la proletaro antaŭvidas la Revolucion: - Tuja enkonduko de la anarkisma komunismo, kaj libera organizado de la produktado. Tio estas du fiksitaj punktoj, kaj ĉi-rilate la Komunumoj de la Revolucio tondranta ĉe niaj pordoj ne refaros la erarojn de siaj antaŭuloj, kiuj, verŝante sian malavaran sangon, senbalastigis la vojon por la estonteco.

Simila interkonsento ankoraŭ ne okazis - kvankam ĝia fariĝo ne estas malproksima - pri alia, ne malpli grava punkto, la demando pri registaro.
Oni scias, ke estas du skoloj, tute malsame opiniantaj pri tiu demando: "Endas, asertas unuj, la tagon mem de la Revolucio, starigi registaron, kiu kaptu la potencon. Tiu registaro, forta, potenca kaj rezoluta, faros la Revolucion, dekretante tion kaj tion ĉi kaj trudante obeon al siaj dekretoj". - "Plorinda iluzio! - diras la aliaj. Ĉar ĉiu centra registaro devige konsistas el malsamaj elementoj, kaj estas devige konservativa pro sia registara esenco, ĝi estus nur malhelpo al la revolucio. Ĝi nur barus la revolucion en la Komunumoj pretaj antaŭenmarŝi, dum ĝi ne kapablus inspiri revoluciemon al la malfruantaj Komunumoj. Same en insurekcianta Komunumo. Aŭ la centra registaro nur sankcios la plenumitajn farojn - kaj tiam ĝi estos senutila kaj danĝera mekanismero; aŭ ĝi volos agi propra-decide: ĝi reglamentos tion, kio vivpovas nur se libere ellaborita de la popolo mem; ĝi aplikos teoriojn tie, kie endas, ke la socio ellaboru la novajn formojn de la komuna vivo, kun tiu kreiva forto, kiu ŝpruce aperas en la socia organismo, kiam ĝi frakasas siajn katenojn kaj kiam malfermiĝas antaŭ ĝi novaj kaj vastaj horizontoj. La regantaj homoj malhelpos tiun impeton, mem produktante nenion, kion ili povus fari se ili restus sine de la popolo por ellabori kun ĝi la novan organizon anstataŭ enfermiĝi en la kancelarioj kaj ellaciĝi en senfaraj debatoj. Ĝi estos do malhelpaĵo kaj danĝero; senpova por la bono, tutpotenca por la malbono; do, ĝia ekzisto estas neniel pravigita".
Kiel ajn natura kaj ĝusta estas tiu rezonado, ĝi tamen kontraŭas al la jarcentaj antaŭjuĝoj akumulitaj, kredebligitaj de tiuj, kiuj havis intereson plu teni la religion pri la registaro apud la religio pri la proprieto kaj la dia religio.
Plu ekzistas tiu antaŭjuĝo - la lasta el la serio: Dio, Proprieto, Registaro; kaj ĝi estas danĝero por la venonta revolucio. Sed oni povas jam konstati, ke ĝi ŝanceliĝas. "Ni faros mem niajn aferojn, sen atendi la ordonojn de registaro, kaj ni superpasos la kapojn de kiuj venos entrudiĝi sub formo de pastro, proprietulo aŭ reganto" - jam diras la proletoj. Se la anarkista tendaro plu batalas vigle kontraŭ la regisma religio, kaj se ĝi ne devojiĝas mem, lasante sin kuntreni en la luktojn por la potenco - tiam ni esperu, ke en la kelkaj jaroj, kiuj restas al ni antaŭ la Revolucio, la regisma antaŭjuĝo estos sufiĉe skuita por ne plu kapabli direkti la proletajn amasojn al falsa vojo.

Tamen estas en la popolaj kunvenoj bedaŭrinda manko, kiun ni nepre menciu: nenion aŭ preskaŭ nenion oni faris por la kamparoj. Oni limigis sin je la urboj. Ŝajnas, ke la kamparo ne ekzistas por la urbaj laboristoj. Eĉ la oratoroj, kiuj parolas pri la karaktero de la venonta revolucio, evitas mencii la kamparojn kaj la grundon. Ili konas nek la kamparanon nek liajn dezirojn, kaj ne timas paroli lianome. Ĉu ni longe insistu pri la rezultanta danĝero? - La proletara emancipiĝo eĉ ne eblos, tiel longe dum la revolucia movado ne tuŝos la vilaĝojn. La ribelantaj Komunumoj ne povus sin vivteni eĉ nur unu jaron, se la insurekcio ne disvastiĝus samtempe en la vilaĝojn. Kiam estos abolitaj la imposto, la hipoteko, la rento, kiam la institucioj, kiuj kolektas ilin, estos disĵetitaj, certe la vilaĝoj komprenos la avantaĝojn de tiu revolucio. Sed ĉiuokaze, neprudente estus, se oni kalkulus kun la disvastiĝo de la urba revolucia ideo en la kamparo sen antaŭe prepari la ideojn. Endas jam scii, kion volas la kamparano, kiel li konceptas la revolucion en la vilaĝoj, kiel oni opinias solvi la tiel dornoplenan demandon pri la bien-proprieto. Oni antaŭe diru al la kamparano, kion intencas fari lia aliancano, la urba proleto, ke li ne timu de li decidojn malutilajn al la agrokulturisto. Siaflanke, la urba laboristo kutimiĝu respekti la kamparanon kaj sampaŝe marŝi kun li.
Sed tiucele la laboristoj trudu al si la devon helpi al la propagando en la vilaĝoj. Gravas, ke en ĉiu urbo funkciu malgranda, speciala organizo, fako de la Agrara Ligo, por la propagando meze de la kamparanoj. Tiun specon de propagando oni konsideru devo, samgrade kiel la propagando en la industriaj centroj.
La komenco estos malfacila; sed ni memoru, ke de tio dependas la sukceso de la Revolucio. Ĝi venkos nur kiam la laboristo de la uzinoj kaj la agrokulturisto marŝos manenmane al la konkero de la Egaleco por ĉiuj, alportante la feliĉon en la kamparan domon same kiel en la konstruaĵojn de la industriaj urbegoj.

[1] Tiuj linioj estas ĉerpitaj el "Histoire populaire et parlementaire de la Commune de Paris" (Popola kaj parlamenta Historio de la Pariza Komunumo) de Arthur Arnould.

[2] Verkita en marto 1881.


https://libcom.org/article/la-pariza-komunumo-petro-kropotkin
Esperantigis: Kribo. Eldonita la jaron 1976 ĉe "La Juna Penso"