Title: La Evangelio de la Horo
Aŭtoro: Paul Berthelot
Topics: fikcio, traduko, utopio
Date: 1912
Source: Elŝutita 3-an Julio 2022 de delpher.nl
Notes: El Temps Nouveaux N-ro. 54, Parizo, 1912. Tradukis D.J.

      Ĉapitro 1

      Ĉapitro 2

      Ĉapitro 3

      Ĉapitro 4

      Ĉapitro 5

      Ĉapitro 6

      Ĉapitro 7

      Ĉapitro 8

      Ĉapitro 9

      Ĉapitro 10

Ĉapitro 1

  1. Mi vidis, mi aŭskultis iun viron — kiu predikis en la kampoj, vilaĝoj kaj urboj.

  2. Kaj kiu diris: „Mi ne estas tiu, kiu markas la Horon — sed mi anoncas la Horon venontan.

  3. Tiu kiu markos la Horon, venos post mi — ĝi estas pli granda ol mi, ĝi estas pli forta ol mi.

  4. Ĝia nomo estas POPOLO — kaj en tiu ĉi momento ĝi dormas.

  5. Sed mi scias ke ĝi vekiĝos — kaj tiam ĝi markos la Horon.

  6. Ĝi ne prediki dolĉaĵojn — sed ĝia signo estos sango kaj fajro.

  7. Ĉar ĝi mortigos la bovinon senfruktan — kaj la malbona greno estos ĵetata en la fajron.

  8. Kaj tiam multaj aferoj estos tute ŝanĝataj — kaj la ĉefuloj estos miksitaj kun la lastuloj.

  9. Feliĉaj tiuj kiuj estos pretaj en tiu tempo — ĉar la tago de ilia regno estos veninta.

  10. Feliĉaj estas la malriĉuloj, ĉar ili nenion havas por perdi, sed ĉion por gajni. — Feliĉaj estas la servantoj, ĉar ili ĝuos la aeron freŝan de la libereco.

  11. Feliĉaj estas la nun malsatantoj, ĉar ili estos satigataj — feliĉaj estas la plorantoj hodiaŭ, ĉar ili havos kaŭzon por ridi.

  12. Sed ve al tiuj kiuj ne estos pretaj — ĉar ili ĝemos: „Estas finite, estas finite!”

  13. Kaj kelkaj volos hipokriti — kaj provos diri: „Jen mi estas preta”.

  14. Sed la voĉo estingiĝos en ilia buŝo — kaj la morto venos sur ilin.

  15. Tiam ve al riĉuloj, ĉar ili perdos ĉion — ve al kiuj ordonas, ĉar neniu ilin obeos.

  16. Ve al la vomantoj pro troabundeco, ĉar ĉio mankos al ili ĝis la necesaĵo — precipe ve al la hodiaŭ ridantoj, ĉar ili havos kaŭzon por plori.

  17. Sed mi diras al vi: vin preparu de nun — ĉar jen la Horo proksimigas.

  18. Por ke via koro ne tremu en via brusto — kaj ke via spirito tute ne maltrankviliĝu.

  19. Sed vi ĝoju kun feliĉo — kaj sciu kion fari.

  20. Unue liberigu viajn korojn de personaj riĉaĵoj — kaj ne revu pri laboro nur por propra profito.

  21. Ĉar kiu serĉas feliĉon personan tiu ĝin perdos — kaj kiu ĝin cedas, tiu estos riĉa.

  22. Ĉar kiu volas esti riĉa, tiu fariĝos ĉies malamiko — kaj kiu diras: mi havas nenion, tiu estos riĉa de la tuta havo komuna.

  23. La volanto labori por propra profito — nenion bonan povas fari, nek daŭran.

  24. Li ne riskas planti arbon, nek konstrui domon — ĉar post li aliaj ĝin ĝuos, eble morgaŭ.

  25. Sed kiu laboras por ĉiuj — ĝuos la laboron de ĉiuj.

  26. Ĉar en tiu tempo nenio apartenos al iu — sed ĉio apartenos al ĉiuj.

  27. Sufoku ankaŭ la pensojn de fiereco kaj malestimo — kaj de estreco super viaj similuloj.

  28. Ĉar kiu volas sidiĝi sur la unua loko, — tiu estos puŝata sur la lastan kaj miksita en la amaso.

  29. Kaj kiu volas sin meti super aliaj kaj ordoni — tiu suferos la honton de obeo-rifuzo.

  30. Ĉar en tiu tempo neniu obeos plu homojn — sed sole Radon.”

  31. Tiel parolis tiu viro — kaj la homoj grupiĝis ĉirkaŭ li.

  32. Kaj demandis: „Kiu estas lia nomo, kiu estas lia patrolando, — kaj kiu estas la Horo, pri kiu li parolas?”

  33. Kaj li diris: „Mia nomo estas: Iu; mia patrolando estas: la Tero; kaj la Horo kiun mi anoncas, estas la Horo de la egaligo de 1’ kontoj.”

Ĉapitro 2

  1. Kiam la trapasis vilaĝon — la vilaĝanoj kolektiĝis ĉirkaŭ li.

  2. Kaj diris al li: „Vi kiu anoncas la Horon — diru al ni kion tiam fari?”

  3. Li diris: „Kiam la Horo eksonos — kunvenu kaj ĝoju komune.

  4. Buĉu la porkon grasan — kaj alportu la bonan vinon el la vinkelo.

  5. Kaj metu grandan tablon en la domo komuna — kaj satiĝu kaj estu gajaj ĉiuj kune.

  6. Kiu loĝas en domo, tie loĝadu — kaj kiu loĝas en domo luita, li ne pagu plu lumonon.

  7. Kaj ne havanto domon, kunvoku aliajn kaj diru al ili: „Helpu konstrui mian domon.”

  8. Kiu havas kampon, tiu kulturu ĝin; kiu havas metion, laboru — por ke la abelo donu tiom da vakso kaj mielo, kiom ĝi povas.

  9. Kaj en la Komuna Domo du librojn, — en kiu ĉiu venos skribi.

  10. En unua, kion li povas doni — en dua, kion la bezonas.

  11. Kaj al ĉiu donu plej larĝe kion li bezonas — ne konsiderante kion li povas liveri.

  12. Ĉar la forta homo ne havas meriton esti forta, — nek la malforta kulpas pri sia malforto.

  13. Nek la lerta homo havas meriton esti lerta; nek la mallerta estas kulpa pri sia mallerteco.

  14. Sed ĉiu estu juĝata laŭ sia bona volo — kiu faris ĉion, kion li povis, tiu estas kvita je ĉiuj.

  15. Tiuj aferoj jam estas diritaj — sed tre, tre malmultaj ilin komprenis — Paco sur tero al homoj de bona volo.

  16. Kaj se kiu ajn estas kulpigata ke li ne faras kion li povas — aŭ demandas pli ol laŭbezone.

  17. Kunvoku la virojn maturajn kaj virinojn de sperto — kaj esploru la okazon kun bonsento kaj mildeco.

  18. Kaj demandu lin doni motivojn de sia konduto.

  19. Kaj se li ne faras, lasu lin en paco — sed donu al li nur la necesaĵon.

  20. Sed se li pretendas havi la rajton esti senokupa — kaj vivi je la spezoj de aliaj:

  21. Lin forpelu de vi, kaj lin ne lasu reveni — kiel estas dirita: „la senokupo loĝu aliloke”[1]).

  22. Kaj la vilaĝanoj diris al li: „Sed nia vilaĝo ne provizas ĉion necesan por ni.

  23. Ni bezonas vestojn, kaj ilojn el fero — kaj objektojn faratajn nur en la urbo”.

  24. Tiam li demandis ilin: „Ĉu vi formanĝas tutan grenon kiun vi rikoltas, tutan oleon kiun vi faras?”

  25. Ili respondis: „Ne, ĉiun jaron ni vendas — tiom da sakoj da greno kaj tiom da ujoj da oleo”.

  26. Tiam li diris al ili: „Do vi skribos al tiuj de 1’ urbo”: Nia vilaĝo povas liveri tiom da greno kaj tiom da oleo.

  27. Sed ni bezonas tion kaj tion” pri kio vi informos.

  28. Kaj tiuj de 1’ urbo faros la eblon por doni al vi ĉion de vi bezonatan — vidante ke vi faras kion vi povas laŭ viaj fortoj.

  29. Sed en tiuj tempoj venos al vi multe da viroj kaj virinoj, — kiuj ne volas loĝi en la urbo.

  30. Kelkaj kun diskutoj neutilaj kaj senfruktaj — aliaj dezirante labori kun vi.

  31. Sed vi elprovu ilin laŭ iliaj fruktoj — observante kia estas ilia laboro.

  32. Kaj juĝante ĉiun ne laŭ kion li diras — sed laŭ kion li faras.”

  33. Kaj la vilaĝanoj inter si ekdiskutis — pri tiu Horo, kiun li anoncis.

Ĉapitro 3

  1. Trapasante kampon li vidis iun homon, — kiu laborpenis per peza pioĉo.

  2. Kaj tiu homo penadis tri tagojn — kaj la kampo ne estis ankoraŭ preparita.

  3. Tiam li diris al li: „Kial vi ne plugas per plugilo? — Via kampo estus tiam jam preta”.

  4. Sed la homo respondis: „Mia kampo estas tiom malgranda kaj mi estas tiom malriĉa — ke mi ne povas labori per plugilo”.

  5. Sed estis multe da aliaj kamparanoj — kiuj laborpenis ankaŭ per pioĉo.

  6. Sed kelkaj, pli riĉaj — laboris per plugilo ordinara.

  7. Kaj li demandis ilin: „Kial vi laboras per tiu peza plugilo — sed ne per tiu de 1’ kastelo”?

  8. Ili diris al li: „Niaj kampoj estas tiom malgrandaj kaj ni tiom malriĉaj — ke ni ne povas lui grandan plugilon”.

  9. Tiam li diris al ili: „Kiam eksonos la Horo — detruu la murojn inter la kampoj.

  10. Ebenigu tiujn fosojn, forigo tiujn plantbarilojn — kaj faru el ĉio nur unu kampon.

  11. Kaj prenu el la ilarejo de 1’ kastelo la grandan plugilon — kaj plugu tiun ĉi grandan kampon je unu fojo.

  12. Kaj malmultaj plenumos tiun tutan laboron — kaj malmultepene.

  13. Kaj la utila laboro ne mankos por la aliaj — ĉar oni havos multe por fari”.

  14. Sed la kamparanoj demandis lin: „Kaj kion diros la kastelposedanto?”

  15. Li diris al ili: „Kiam la kastelestro aŭdos la Horon eksoni — lia lango sekiĝos en lia buŝo.

  16. Se lia koro estas malbona, li provos forkuri, — sed li ne iros malproksime.

  17. Se li saĝe akceptas la neeviteblon — li malfermos la pordegon kaj mallevos la ponton.

  18. Li diros al siaj servantoj: „Iru, mi ne havas plu servantojn — mi ne pagas plu salajron, nek laborpagon.

  19. Kiu volas resti kun mi, restu, kiu volas foriri, foriru — kaj mi estos laboranta laŭ mi scias kaj povas.

  20. Sed ve al li se li ŝvelas pro fi-fiereco — ĉar la lasta el liaj lakeoj estos lia egalulo”.

  21. Kaj li diris al ili jenan parabolon: „Ekzistis iu homo malriĉa, kiu laboris — en la vinberejo de iu homo riĉa kaj malkompata.

  22. Kaj tiu riĉulo kondutis kun li ege arogante — nomante lin mallaboremulo kaj igante siajn sklavojn bati lin.

  23. Sed la malriĉa homo suferis ĉion pacience kaj pensis en sia animo: de kio mi vivos se mia estro ne permesos al mi labori en sia vinberejo?

  24. Sed venis iu homo multscia, kiu diris al li kaj pruvis, — ke la vinberejo ne apartenis sole al la riĉulo.

  25. Kaj ke li, la vinkulturisto, havis al ĝi saman rajton kiel la riĉulo — nome la rajton labori kaj uzi la fruktojn por sia utilo.

  26. Tiam la malriĉa homo ĝojis kaj komencis manĝi la vinberojn — kion fari li ne kuraĝis ĝis tiu momento.

  27. Sed la riĉulo alvenis kaj, kolere, kriis: „netaŭgulo! kiu permesis al vi ĉesi labori — kaj manĝi la fruktojn de mia vinberejo?”

  28. La malriĉa homo respondis al li: „La vinberejo ne estas sole via — sed ni ambaŭ havas saman rajton je ĝi.

  29. Se vi volas manĝi la fruktojn, laboru kiel mi — ĉar vi ne havas alian rajton ol tiun, kiu estas ankaŭ la mia’’.

  30. Tiam la riĉulo ege koleriĝis kaj diris al siaj sklavoj: „Vipu tiun impertinentulon ĝis li perdos konscion.

  31. Tamen ne mortbatu lin — ĉar mi bezonas, ke iu laboru en mia vinberejo anstataŭ mi”.

  32. Sed la malriĉa homo ekprenis la pioĉon kaj batis la riĉulon sur la kapo — kaj tiu kiu sin nomis la posedanto mortfalis, kaj liaj sklavoj forkuris en timo.

  33. Kaj tiel estis bone, ĉar por tiu ordonas — estas malpli maldolĉe morti ol iĝi egalulo de sia servisto.”

Ĉapitro 4

  1. Ĉirkaŭ la vespero li eniris urbon — kaj la metiistoj grupiĝis ĉirkaŭ li.

  2. Kaj li ekvidis iun kiu ŝajnis tre laca — kaj kiu iris nudpiede tra la stratkoto.

  3. Li demandis lin: „Kia estas via metio?” — Kaj la metiisto respondis: „Dek horojn en tago mi laboras en ŝufabrikejo”.

  4. Kaj li vidis virinon kun ruĝiĝintaj okuloj — kiu estis ĉifonvestita.

  5. Li demandis ŝin: „Kaj vi, kion vi faras?” — Ŝi respondis: „Nokte kaj tage mi kudras por granda konfekcimagazeno”.

  6. Tiam li diris al ili: „Kiam eksonos la Horo — venu el la antaŭurboj en la urbokoron”.

  7. Malfermu tiujn magazenojn — kaj sen timo vin vestu, kiel plaĉos al vi, ĉar viaj manoj ĝin kreis.

  8. Tamen ne kvazaŭ simioj, kiujn oni montras en cirko — sed kiel konvenas al homoj prudentaj.”

  9. Kaj jen la nokto proksimiĝante la popolo disiris — sed la ne rifuĝejon havantoj akompanis lin tra la stratoj.

  10. Kaj ili pasis tra la grandaj placoj kaj larĝaj aleostratoj — plenaj je monumentaj konstruaĵoj kaj palacoj belegaj.

  11. Li demandis: „Kiu dormas en tiuj vastaj loĝlokaj?” — Kaj ili respondis: „Neniu,

  12. Ĉar tio ĉi estas preĝejo, tio tribunalo, tio ministrejo, tio banko”.

  13. Tiam li sidiĝis sur la banko apud la parko kaj diris: „Ni dormu tie ĉi”. — Sed ili avertis lin dirante: „Kamarado, tio estas malpermesata”.

  14. Li citis: „La vulpoj havas siajn terkavojn kaj la korvoj siajn nestojn, — sed la homo ne scias, kie ĝi povas kuŝigi sian kapon . . .”

  15. Kiam vi ekaŭdos la Horon eksoni — prenu tiujn kvartalojn luksajn,

  16. Malfermu tiujn palacojn kaj tiujn monumentajn konstruaĵojn — kaj loĝu tie sen timo.

  17. Ĉar estas konvene, ke kiu estas hodiaŭ sen rifuĝejo, — tiam havos la plej belajn loĝejojn.”

  18. Kaj sur stratangulo iu publikulino vokis lin kaj diris: — „Venu fari amon kun mi”. Kaj ŝi volis lin tiri kun si.

  19. Sed li diris: „Via voĉo sonas false kaj via vizaĝo ne estas sincera — mi ne volas tiun amon, kiun vi vendas.”

  20. Tiam la mieno de 1’ virino sanĝiĝis kaj ŝi ĝemis; „Mi malsatas, — kaj mi havas malgrandan infanon, kies patro lasis min, kaj ĝi ankaŭ malsatas”.

  21. Sed li demandis ŝin: „Kial vi ne laboras kiel la aliaj — por gajni de kio vi kaj via infano povus vivi?”

  22. Ŝi diris: „Kion? Oni forpelis min el la fabrikejo, kiam mi iĝis graveda — kaj mi perdis la kutimon labori.

  23. Kaj se vi scius kiel ili pagas la laboron de 1’ virinoj — tiam vi ne dirus al mi tiajn vortojn.

  24. Se vi ne volas min, lasu min serĉi alian viron — kiu donos al ni de kio manĝi morgaŭ

  25. Tiam li diris al ŝi: „Virino, eksonos Horo — kiam vi ne bezonos vendi vian falsan amon, kaj vi kaj via infano malgraŭ tio povos vivi.

  26. Kaj neniu volos plu tiun falsan amon — ĉar la vera amo estos de tiu momento tute libera”.

  27. Kaj kiam li restis sola, sur la stratangulo, meditante — iu viro armigita, kiu observis lin, venis kaj tuŝis lian ŝultron.

  28. Dirante al li: „Estas malpermesate halti ĉi tie”. — Sed li demandis lin: „Kaj vi, kiu vi estas?”

  29. La armigita viro respondis: „Mi estas nokta gardisto — kaj mi plenumas mian servon, obeante la ordonojn, kiujn oni donis al mi.

  30. Ĉar en tiu palaco estas sennombraj riĉaĵoj, — kaj se ŝtelistoj povus eniri dum mi deĵoras, mi estus severe punata”.

  31. Sed li demandis lin: „Ĉu tiuj riĉaĵoj estas viaj aŭ — ĉu oni donos al vi ian parton da ili?”

  32. La viro ridis kaj diris: „Mi nenion havas, — nur mian malgrandan salajron”.

  33. Tiam li diris: „Tiel la hundo gardas la riĉaĵojn de sia mastro — kaj kompence oni donas al ĝi oston kaj batojn per vipo”.

Ĉapitro 5

  1. En la templo estis ceremonio — kaj granda kunveno de popolo, templanoj kaj piemuloj.

  2. Kaj iu demandis lin: „Kio okazos je ili?” — Li respondis: „Kion mi scias pri tio? Sed ili havas kaŭzon por timi.

  3. Ĉar rilate al ili pri tiu tago estas dirita: „La diservo venis al fino kaj la sonoriloj de morto silentas”.

  4. Sed la temploservanto, aŭdinte lin, kriis: „Tiu homo blasfemas! Ke li foriru de tie ĉi!”

  5. Kaj amasiĝis la templanoj kaj piemuloj — kiuj volis forpeli lin el la templo.

  6. Sed li diris al ili: „Ve al vi, templanoj kaj piemuloj, fermantaj al popolo la teran paradizon — vi kiuj mem ne eniras kaj al neniu permesas eniri tien.

  7. Ve al vi templanoj kaj piemuloj, tomboj beligitaj, kiuj ekstere ŝajnas puraj, — sed kies internaĵo estas plena de vermoj kaj putraĵoj.

  8. Ve al vi templanoj kaj piemuloj, kiuj skuas teron kaj maron por fari konvertitojn — kaj kiuj faras ilin dekoble pli nenaturaj ol vi mem estas.

  9. Ve al vi, templanoj kaj piemuloj, kiuj englutadas la havon de vidvinoj kaj orfoj — sub preteksto de preĝoj kaj piaj aferoj.

  10. Ve al vi, templanoj kaj piemuloj, kiuj predikas malriĉecon kaj sindetenemon — kaj kiuj amasigas riĉaĵojn kaj estas avidaj je honoro kaj regopotenco”.

  11. Tiam iu politikulo diris al li: „Viro, vi ofendas nin ankaŭ, dirante tion”.

  12. Sed li respondis: „Ve ankaŭ al vi, leĝistoj kaj moralistoj — kiuj ŝarĝas la mondon de pezaj reguloj, kiujn vi mem ne tuŝas per fingro.

  13. Ve al vi, kiuj starigas statuojn por tiuj, kiuj mortigis viajn patrojn — kaj kiuj daŭrigas mortigi tiujn, kiuj parolas samajn vortojn.

  14. Ĉar estos postulata de vi prirespondo pri tuta sango verŝita — por subteni vian aŭtoritaton.

  15. Pri ĉiuj venintaj anonci parton de 1’ vero — kaj kiujn vi mortigis, bruligis, mortpendigis, senkapigis mortpafis.

  16. Pri la pereintaj en malliberejoj — sub la suno de Kajeno aŭ sub la neĝo de Siberio.

  17. Pri tuta tiu sango, pri tuta tiu doloro — la prirespondo estos, mi tion diras al vi, postulata de vi antaŭ ol ĉi tiu generacio pasos”.

  18. Kaj la popolo grupiĝis ĉirkaŭ li, murmurante: „Tiu homo estas tro maltimema, li ne estos longtempe parolanta”.

  19. Kaj li diris al ili jenan parabolon: „Iu homo, mortante, heredolasis al siaj du filoj abundriĉan fruktĝardenon.

  20. Kaj la pli juna el tiuj filoj sciis legi kaj skribi — sed li estis plena de maliceco kaj de malboneco.

  21. La alia estis simpla kaj bona, sed nenion povis lerni — ĉar li laboris senĉese, plenumante ĉiutage la taskon de sia frato krom la sia.

  22. Kaj kiam la patro mortis, la pli juna prenis paperon — kaj skribis sur tiu papero mil sensencaĵojn kaj mil absurdaĵojn.

  23. Kaj ĝin montrante al tiu, kiu ne sciis legi, diris al li: — „Jen la testamento de volo de nia patro.

  24. Jen kion li ordonas al ni: Mi devas tenadi la kontolibrojn, elparoli preĝojn, — kaj fari misteraĵojn, kiujn vi pro via troa simpleco ne povas kompreni.

  25. Kaj vi devas kulturi la ĝardenon, tondi branĉojn — flegi la arboidaron kaj inokuligi la sovaĝajn arbidojn.

  26. Kaj vi rikoltos la fruktojn, kiam ili estos maturaj, sed ni ne manĝos ilin — ĉar ili estas por nia patro, kiu mortis, kaj tio estas sankta mistero”.

  27. La neklerulo fidis kaj obeis tiel dum longa tempo — sed iam li lernis legi.

  28. Kaj li legis la pretenditan testamenton de la patro — kaj vidis, ke tio estis nur mil sensencaĵoj, kiujn lia frato elpensis.

  29. Kaj li observis sian fraton kaj li surprizis lin — ke li sole manĝis la fruktojn de 1’ ĝardeno.

  30. Kaj forĵetis ĉion kion li ne povis konservi — por ke lia trompado ne estu malkaŝata.

  31. Tiam li indignis en sia koro kontraŭ sia frato trompulo — kaj forpelis lin perforte malproksima de la ĝardeno”.

  32. Kaj la templanoj kaj politikuloj, aŭdante tion, iĝis furiozaj — ĉar la vero estas dorno kruela.

  33. Kaj ili komencis fari al li demandojn insidajn — por lin ekkapti je kulpo kontraŭ Ia leĝo kaj por lin pereigi.

Ĉapitro 6

  1. Iu lernanto de I’templo proksimiĝis al li, kaj demandis lin: — „Majstro, ĉu ni devas respekti la Leĝon?”

  2. Sed li respondis: „Juna serpento — kial vi nomas min Majstro?

  3. Efektive ne ekzistas majstro, nek disĉiploj, — ĉar la majstro mem povas multe lerni de sia propra disĉiplo.

  4. Rilate al respektado de la Leĝo, aŭskultu: — Respektu vin, tio sufiĉas, nuntempe kaj ĉiam”.

  5. Kaj pasis aro da rekrutoj — kaj iu homo demandis lin por tenti:

  6. „Ĉu estas necese, ke junaj viroj konsentu esti soldatoj, — aŭ ĉu ili devas rifuzi la servon kaj foriĝi?”

  7. Li respondis: „Tabulo putrita! Oni konsideris vin kiel homon, — sed vi estas enfalujo.

  8. Mi ne venis por diri kion oni devas fari hodiaŭ — mi anoncas la Horon venontan, por ke ĉiu preparu sin.

  9. Tiam estantoj pretaj scios, kion ili devas fari — troviĝante en kiuj ajn circonstancoj.”

  10. Sed unu el tiuj, kiuj, por ne veki malfidon, sin vestas kiel ĉiuj, demandis lin:

  11. „Vi, kiu parolas tiel saĝe, kion vi konsilas al ni fari — se la milito ekkomencos inter ĉi tiu lando kaj alia?”

  12. Li diris al li: — Pereigema maskulo! Kiu mi estas, ke mi konsilu? Mi ne havas defendeblan patrujon: mia patrujo ne estas ankoraŭ de tiu ĉi mondo.

  13. Sed sciu, ke se la milito nur minacos — pro la bruo, kredeble, vekiĝos tiu kiu devas marki la Horon.

  14. Kaj kiu povas diri, kio okazos je tiu lando kaj je aliaj — kiam la homoj ekaŭdos la Horon eksoni”.

  15. Iu alia demandis lin: „Ĉu oni devas pagi la imposton al la ŝtato?” — Li respondis: „Raso da homoj kun ŝtopitaj oreloj!

  16. Jen preskaŭ du mil jaroj ke oni diras al vi: — „Donu al imperiestro tion, kio de imperiestro estas”.

  17. Donu al li la monerojn stampitajn kun lia portreto — kaj la monbiletojn gravuritajn je lia nomo. Vi nenion perdos.

  18. Ĉar ĉi ĉio ne multe valoros al li — kiam la Horo de kontoj estos eksoninta!

  19. Krom tio la malriĉulo pagas hodiaŭ imposton ne tion volante, nek sciante — kaj rilate al la riĉuloj: la ŝtelantoj tion aranĝu inter si!”

  20. Sed alia homo demandis lin: „Vi diras, ke la riĉuloj estas ŝtelantoj — sed tiu mantelo, kiun mi aĉetis, ĉu ĝi ne estas mia?”

  21. Sed li respondis: „Kion mi scias pri tio? Vi sola scias tion en la sekretujo de via konscienco.

  22. Kion vi bezonas por vivi kaj labori, tio leĝe apartenas al vi — ĉar sole bezono pravigas posedon.

  23. Sed kiom da fojoj oni ripetis al vi — ke kiu konservas objekton de li nebezonatan, tiu rabas ĝin de ĝin bezonanto.’

  24. Iru! Kiam la Horo, kiun mi anoncas, eksonos — tiam vi neniun demandos, ĉu tiu mantelo estas via”.

  25. Kaj iu virino alproksimiĝis kaj demandis lin. „Ĉu la infanoj ne devas per amo pagi por la vivo, kiun oni donis al ili?”

  26. Sed li respondis al ŝi: „Ĉu la vivo, kiun, vi donis al ili — efektive valoras, ke ili vin dankas pro ĝi?”

  27. Kaj li aldonis: „Ĉu vi vidas tiun junulinon kovritan de vundoj? — Ŝia vivo estas terurega suferado kaj seninterrompa martireco.

  28. Ŝi ŝuldas tiun feliĉan vivon al sia patrino, kiu, apenaŭ graveda, — provis sin liberigi de ŝi per rimedoj sekretaj.

  29. Kaj nun tiu junulino scias ĉi ĉion; — Ĉu ŝi povas pagi per amo por la vivo, kiun oni donis al ŝi tiamaniere?

  30. Kiam la Horo estos eksoninta, tiam ne estos plu patro, nek filo laŭ la karno — sed tiu estos patro aŭ filo, kiu meritos tiun nomon per siaj agoj.”

  31. Kaj ĉiuj iĝis konfuzaj kaj furiozaj pri tio, kion li diris — sed ili ne sciis kion respondi.

  32. Kaj ili ne kuraĝis malkaŝe ataki lin, timante la popolamason — kiu premiĝis ĉirkaŭ li ege dezirante lin aŭskulti.

  33. Sed ili diris inter si: „Tiu viro blasfemas ĉion kio estas plej sankta” — kaj ili revis pri rimedoj por pereigi lin kaj sufoki lian voĉon.

Ĉapitro 7

  1. En tiu tempo la vortoj kiujn li diris disvastiĝis en la urbo — kaj la doktoroj kaj studentoj aŭskultis lin atente.

  2. Kaj unu el ili diris al li: „Nur la scienco, — kaj nenio alia markos la Horon, kiun vi anoncas”.

  3. Sed li diris: „Via scienco estas sendube tre bela lumo — sed kiun oni kaŝis sub granda vazo.

  4. Ĉar ekzistas milionoj da cerboj indaj ĝin koni kaj helpi ĝian progreson — sed ili ĝemas en malklereco.

  5. Ĉar oni kurbigis ilin de la plej delikata infaneco — per tasko dispremanta kaj sensprita.”

  6. Iu alia diris tiam: „Oni devas disvastigi la elementan instruadon — kaj fari, per ekzamenoj, la supran instruadon atingebla por ĉiuj”.

  7. Sed li diris: „La instruado kiun vi trudas al infanoj — estas bona por ilin tedi por ĉiam.

  8. Ĉar ĉio ofendas la logikon kaj sanan racion — komencante de skribformo, ortografio kaj gramatiko.

  9. Kaj vi postulas, ke la infano per ekzameno pruvu, ke ĝi estas sin submetinta je ĉi ĉio — antaŭ ol permesi al ĝi alproksimiĝi al la vera sciado”.

  10. Sed iu lernejinstruisto diris al li: „Ĉu oni ne bezonas dume lerni la regulojn — por paroli kaj skribi korekte?”

  11. Sed li diris: „Tiu homo similas al skarabo alligita al fino de fadeno — ĉirkaŭflugante ĉiam en sama cirklo.

  12. Kio estas por li efektive paroli kaj skribi korekte? — se ne laŭ la reguloj de li instruataj?”

  13. Sed iu doktoro diris al li: „Ĉu oni ne devas pie konservi — la morojn kaj tradiciojn de niaj patroj?”

  14. Li respondis al li: „Balzamiganto de aĵoj mortintaj, lasu ilin putri en paco — kaj de mumioj ne ŝarĝu nin plu!”

  15. Sed iu leĝodonanto alvenis kaj diris al li: „Estas vere, ke la leĝoj ofte estas maljustaj — estas necese fari novajn”.

  16. Li diris: „Ĉiu leĝo kiun vi faras estas graveda je krimoj — kiuj ne ekzistus sen ĝi.

  17. Ĉar ĝi pretendas malhelpi okazi fakton — kies kaŭzon ĝi ne komprenas atingi.

  18. Serĉu la kaŭzojn de kulpoj kaj krimoj kaj detruu ilin — kaj vi ne bezonas plu leĝojn kaj punojn”.

  19. Tiam iu moralisto diris al li: „La homo suferas, ĉar ĝi estas ĝuadema — kaj ĝia naturo emigas ĝin al la malbono”.

  20. Sed li diris: „Ĝia naturo emigas ĝin vivi, trovi la bonstaton kaj eviti suferon — kaj tio tute ne estas malbono.

  21. Kiuj instruas male, tiuj estas blindaj gvidistoj — senpotencaj batali kontraŭ la homa doloro,

  22. Kiu malŝate parolas pri la plezuroj por ke la homo decidu rezigni ilin, kaj gloras la suferadon, por ke la homo kurbiĝu — kiu estas bona por iuj personaj”.

  23. Sed la moralisto diris al li: „Laŭ vi nek bono, nek malbono ekzistas?” — Li respondis: „Malsupreniru de la nuboj sur teron.

  24. Vere mi diras al vi: ĉiu bonaĵo estas bona, — kaj ĉiu malbonaĵo estas malbona.

  25. Bone estas vivi intense, kontentigante ĉiujn bezonojn, kaj esti en harmonia konsento kun siaj similuloj — ĉar ĉio ĉi estas plezuro kaj ĝojo.

  26. Malbone estas kaduki en la senlumo de 1’ malliberejo, mortigante sian karnon, kaj vivi en malkonsento kun aliaj homoj — ĉar ĉio ĉi estas malĝojo kaj doloro.

  27. Bone estas esti feliĉa, malbone estas suferi — ĉiu alia leĝo estas mensogo.

  28. La scienco devas konigi al homoj tion, kio estas efektive bona — kaj kio, ŝajnante bona, estas malbona.

  29. Ĉar la homoj eraras ofte, prenante venenon kiel noblan medikamenton — kaj preparante al si grandan doloron per malgranda plezuro.

  30. Aŭ serĉante la feliĉon je vojoj tien ne kondukantaj — kaj ĉio ĉi okazas, ĉar ili estas nesciantoj.

  31. Sed venos tempo, mi tion anoncas al vi, — kiam ĉiu postulos tutan sian parton de feliĉo,

  32. Kaj kiam la profetoj de 1’ rezigno kaj de 1’ morto — estos prenataj je la vorto kaj rigore provataj.

  33. Ĉar se estas saĝe malribeli je malbono neevitebla — estas krime kaj freneze akcepti pacience la malbonon, kiun oni povas kontraŭbatali.”

Ĉapitro 8

  1. Tiam la fabriklaboristoj venis demandi lin: „Kaj kion ni faros, kiam la Horo eksonos”?

  2. Li diris al ili: „Unue ĝoju, ĉar la tempo de sklaveco estos pasinta — kaj la tagoj de libereco estos venintaj”.

  3. Sed ili demandis: „Kaj kiu faros ĉion, kion ni faros nun — kaj aliajn aferojn necesajn”?

  4. Li diris: „Kiam la bezono de tiuj aferoj estos sentata — tiam estos necesa reveni en la laborejojn kaj fabrikejojn.

  5. Sed ĉiuj nun estantaj sen laboro, aŭ okupantaj sin per aferoj neutilaj kaj malbonaj — devos veni kun vi.

  6. Kaj vi elektos la plej spertajn en ĉiu metio — por ekzameni Ia cirkonstancojn kaj bezonojn.

  7. Por atingi kiel eble plej bonajn rezultatojn — per la plej malgranda kvanto da laboro.

  8. Ĉar en tiu tempo, kiam neniu volos havi kiun ajn mankon — oni bezonos produkti multe pli ol hodiaŭ.

  9. Fabrikante nenion de malbona kvalito, nek objektojn de falsa lukso — per kiuj la komercistoj allogas la naivulojn.

  10. Sed ĉion farante por la komuna bonstato — ĉar la trompado estus senfrukta kaj nepardonebla.

  11. La ŝuisto metas kelkfoje malbonan ledon en la plado — ĉar la tempoj estas malbonaj, kaj li timas ne esti bone pagota.

  12. La masonisto kunigas kelkfoje per la mortero la brikojn glacifenditajn — ĉar li estas laca kaj la mastro igas lin rapidi.

  13. Sed male se ili laboras por si mem — ili faros ĉion zorge kaj solide, ĉar kial trompi sin mem?

  14. Tiel sama ĉio estos farata atente kaj laŭguste — ĉar neniu estos devigata fari kion ajn kontraŭ sia deziro.

  15. Sed ĉiu elektos sian okupon laŭ siaj fortoj kaj inklino — ĉar la nomo de parazito estos abomenata.

  16. Kaj la dezirontajn vivi senokupe je la spezoj de aliaj — vi forpelos de vi.

  17. Vi ne permesos plu organizi komercon — nek luedoni bienon, domon, ilon aŭ maŝinon.

  18. Ĉar neniu havos neceson vendi aŭ ludoni tion, kion li mem bezonas — kaj sole tio, kion li bezonos, leĝe apartenos al li.

  19. Se do kiu ajn proponos vendi aŭ ludoni iun objekton, tiam ĉiu ajn bezonante ĝin havos la rajton ĝin preni.

  20. Ankaŭ oni devos scii kion vi bezonas — el la objektoj devenantaj de 1’ kampoj.

  21. Kaj kion bezonas la vilaĝanoj — el la objektoj, kiujn vi fabrikas.

  22. Por ke nek por tiuj, nek por la aliaj manku io bezonata — sed ĉiuj vivu en feliĉo kaj en bona harmonio.

  23. Kaj ĉi ĉio ne povos realiĝi, se vi ne unuiĝos — por antaŭe esplori kaj pripensi viajn bezonojn kaj fortojn.

  24. Do preparu vin jam de hodiaŭ al ĉi ĉiuj aferoj — por ke vi sciu, kion vi faru en la momento venonta.

  25. Ĉar se vi ĝustatempe ne pripensos, malsato okazos — kaj tio estas granda malfeliĉo.

  26. Sed tamen se tio okazos, ne perdu kuraĝon — foriru el la urbo por vivi en vilaĝoj.

  27. Ĉar nur la tero nutras ĉiujn — kaj la kampara laboro estas la plej certa fundamento.”

  28. Tiam iu demandis lin: „Diru al ni kiel funkcios en tiu tempo — la poŝto, kaj la telegrafo, kaj la fervojoj, kaj la navigado.

  29. Kaj kion oni faros por konstrui pontojn, trabori la montojn — kaj konstrui maŝinojn kaj la oceanajn ŝipegojn?”

  30. Li respondis: „Kiel oni faros ĉi ĉion kaj multajn aliajn aferojn — efektive mi nenion scias pri tio.

  31. Kaj se mi scius tion, kaj dirus al vi — vi ankoraŭ tute ne komprenus min.

  32. Sed mi scias nur, ke la homo rezignos neniun utilan aferon — kaj ke oni uzos ĉion multe pli ol kiam ajn.

  33. Estos do necese realigi ĉion en harmonio kun la novaj vivoformoj — kaj je tio ni fidu”.

Ĉapitro 9

  1. Kiam la amantaj lin kunvenis ĉirkaŭ li, li diris al ili: — „La Horo, kiun mi anoncas, estas la Horo de vivo,

  2. Kiam la homoj ĉesos interbatali kaj laboros interkonsente — por certigi al la plej granda nombro la plej grandan kvanton da ebla feliĉo”.

  3. Kaj unu el ili demandis lin: „Ĉu ne estus feliĉo — vivi simple, kiel la homoj de la ora epoko?”

  4. Li respondis: „La ora epoko ne estas malantaŭ sed antaŭ ni — kaj estas nomata la estonta socio”.

  5. Tiam iu alia demandis: „Kiel oni bezonis tiom da centjaroj — por konjekti tiun oran epokon?”

  6. Li respondis: „La estonta socio similas al luksa floro — kreskanta sur abundriĉa humo.

  7. Antaŭe sur tiu loko estis nur nuda ŝtonego — malmola granito lavata de pluvoj.

  8. Sed sur tiu granito vegetadis komence likenoj, kiuj kontentiĝis de malmulto — poste inter ili muskoj kaj hepatvegetaĵoj.

  9. Kaj jen ili retenis la pluvakvon — kaj la grajnoj alportataj de 1’ vento ĝermis sur la roko kaj ekvegetis.

  10. Ĝis la momento kiam la supraĵo de 1’ ŝtonego dispecetiĝis kaj kovriĝis de sablo kaj humo — sufiĉe por nutri la luksan floron.

  11. Tiel estonta Socio ne estas ebla ol nur dank’ al la formoj antaŭe estintaj — kiuj preparis la teron, kie ĝi kreskos.”

  12. Sed iu diris tiam por lin eldemandi: — „La estonta Socio estos filino de 1’ perforto”.

  13. Li diris: „Neniu virino akuŝiĝas sen naskodoloroj — sed la infano naskiĝas, kiam la horo estas veninta.

  14. La estonta Socio estas simila al kokido en la ovoŝelo — ĝi devas perforte ĝin rompi, sen kio ĝi ne povus eliri.

  15. Sed ne la perforto igis kokidon naskiĝi — sed la ĝermo kaj la nutraĵo estintaj en la ovo.

  16. Dank’ al la ŝelo ĝi povis disvolvi kaj preni forton — sed nun ĝi estas malhelpaĵo por la nova vivformo.

  17. Tial ĝi rompas la ŝelon, kiu sufokus ĝin — kaj lasas disĵetitaj la erojn senutilajn”.

  18. Li diris ankaŭ: „La estonta Socio estas simila al granda rivero — kiam post pluvoj ĝi ŝveli komencas.

  19. La arboj kaj la lianoj de insuloj baras ĝian fluon — kaj la sablo formas digojn transverse fluejo.

  20. Tiam la akvoj amasiĝas antaŭ tiu malhelpo kiu haltigas ilin — kaj ŝajnas ke la rivero ĉesas flui.

  21. Sed subite tiu digo malleviĝas, la arboj rompiĝas, la sablo disiĝas — kaj la akvoj refluadas nereteneble.

  22. Kaj tiu perforto estas necesa, ĉar la rivero ne povas ĉesi flui — kaj estas vana klopodo haltigi grandajn akvojn.

  23. Sed ne la perforto igis la riveron altigi kaj ŝveli — sed la grandaj pluvoj falintaj, kaj la digo mem”.

  24. Tiam la aŭskultantoj komprenis lin kaj premiĝis ĉirkaŭ li, — kaj li pli parolis parabole.

  25. „Sed okazas, ke la akvoj perforte rompante la digon — eliras el la fluejo kaj dezertigas la kampojn kaj la domojn de 1’ homoj.

  26. Tial la antaŭvidantoj sin provizas je hakiloj kaj hokoj — zorgante ke nenio baru la fluon de la rivero.

  27. Kaj se malgraŭ ĉio formiĝas digo, ili detruas ĝin — per kiu ajn rimedo, ne meditante pri la danĝero.

  28. Kaj kelkaj el ili pereas, sed ĉu ne estas pli bone perei — ol vivi malhavante ĉion kaj sub konstanta minaco?

  29. Vere mi diras al vi: provizu vin je ĉio necesa — por ke vi ne estu surprizataj, kiam la Horo eksonos.”

  30. Kaj la aŭskultintaj lin diris: „Li estas prava. — Ni vivas malhavante ĉion kaj sub konstanta minaco.

  31. Estas pli bone suferi ĉion ol vivi tiumaniere, ĉar ni povas perdi nur ĉenojn — kaj ĉion gajni”.

  32. Kaj ili disiris por diskonigi tiujn aferojn — kaj konsili al siaj fratoj prepari sin je la venonta Horo.

  33. Sed iu denuncis lin, dirante: „Li predikas perforton kaj malordigon”. — Kaj la potenculoj decidis pereigi lin.

Ĉapitro 10

  1. Kaj li vidis ke suspektaj personoj sekvis kaj spionis lin — kaj li diris al la restintoj ĉirkaŭ li:

  2. „Jen mia horo proksimiĝas, mi ne estos plu al vi parolanta, ĉar mi mortos — sed anoncu kion mi diris al vi tra tuta la mondo.

  3. Kaj por provi la homojn, se ili demandos vin, kion vi anoncas — diru al ili: mi anoncas 1’ anarĥion.

  4. Kaj vi repuŝos la timantajn tiun vorton — ĉar spirito firma kaj kuraĝa ne timas vorton.

  5. Sed nun iru for de mi, ĉar unu oferato sufiĉas.” — Kaj ili foriris de li, por fari kion li diris al ili.

  6. Kaj kiam li estis sola iu homo alproksimiĝis al li kaj diris hipokritafable: — „Venu kun mi, mia estro volas vin paroli”.

  7. Li pensis: „Estas okazinta! Sed ĉio kion mi intencis diri estas dirita”. — Kaj li sekvis tiun homon en la domon de lia estro.

  8. Kaj apenaŭ li eniris, ili brute ekprenis lin kaj ĵetis lin en malliberejon — ridante pri tio kion li anoncis.

  9. Kaj la sekvantan tagon oni kondukis lin antaŭ tribunalo speciala — formita el juĝistoj jam decidintaj kondamni lin.

  10. Kaj falsaj atestantoj venis kulpigi lin pri cento da krimoj elpensitaj — kelkaj absurdaj, aliaj abomenaj.

  11. Kaj la juĝistoj hipokrite indignis pri li — kaj en la popolamaso multaj diris: „Tiu vere estas granda krimulo”.

  12. Sed li antaŭsciante ke li estos kondamnata restis silenta — kaj oni kondamnis lin al mortpuno.

  13. Kaj oni ĵetis lin en la arestĉelo destinata por la kondamnitaj al morto — kaj restante sola li estis meditanta.

  14. Kaj li rememoris pri maljuna virino, kiu estis tute sola malproksime de li — kaj kies koro rompiĝos sciiĝante pri lia morto.

  15. Kaj li revidis malgrandan freŝan domon en la montoj — ĉirkaŭata de afabla, trankvila ĝardeno.

  16. Kie tiu kiun li amis diris al li: „Mi amas vin” por lin reteni — sed de kiu li estis foririnta, eĉ ne gustuminte la prezentitan feliĉon.

  17. Por anonci la Horon en la kampoj, vilaĝoj kaj urboj — antaŭsciante kio okazos kun li kaj kiel li finos.

  18. Ĉar la homo ne faras tion kion li volas. — sed kion plenumi devigas lin la potenco de 1’ faktoj.

  19. Kaj li estis atakata de kruela malĝojego — kaj tio estis por li kvazaŭ la agonio antaŭ morto.

  20. Sed ege plorinte pri si kaj pri tiuj kiujn li amis — lia animo retrankviliĝis kaj kvieteco revenis en lian koron.

  21. Kaj, li pensis: — Jen ĉio plenumiĝos — kiel la logiko de 1’ faktoj ordonas, kaj kiel mi antaŭvidis.

  22. Kiel la figarbo portas nur figojn, — tiel sama la sentanto bezonon prediki la veron ne povas silenti pri ĝi.

  23. Nek sin okupi kun kiu ajn alia afero krom anonci kaj diskonigi ĝin — ne maltrankviliĝante pri la danĝero al kiu li elmetas sin.

  24. Tio kio ŝajnas por aliaj feliĉo, por li estas sengusta kaj senĉarma — kaj ne povus kontentigi lin.

  25. Sed lia feliĉo estas sekvi la emon de sia animo — kvankam li scias, ke li tiumaniere preparas sian pereon.

  26. Ĉar la voĉo kiu anoncas la minacantan veron — ĝenas kaj maltrankviligas la potenculojn, eĉ de la fundo de 1’ malliberejo.

  27. Se ili ne povas devigi ĝin silenti, tiam ili ĝin sufokas en sango — por ĝin ne aŭdi plu kaj kredi, ke oni estas en sendanĝero.

  28. Sed la sango kiun ili verŝas estas atesto kiun ili donas al la vero — kaj la morto de tiu kiu estis parolanta fariĝas honorario por lia parolo.

  29. Do estas bone ke mi mortas nun, ĉar mi diris ĉion kion mi diri intencis — mia sango sigelu mian parolon.

  30. Kaj la aŭskultintoj min nun pensos: — „Li diris la veron ĉar tiuj de li ofenditaj mortigis lin por lin silentigi”.

  31. Parolinte tiel li gloris la admirindan ordon de aferoj — kaj atendis la ekzekuton kun kvieteco kaj firme.

  32. Kaj la sekvantan tagon, je leviĝo de 1’ suno, ili mortigis lin — kaj portis lian korpon en la foson komunan.

  33. Kaj ili kredis ke mortiginte lin ili sufokis lian voĉon — sed ili baldaŭ komprenos sian eraron.

[1] Vortoj el la revolucia kanto „l'Internationale”.