Mi naskiĝis, en la jaro 1909, en Rigo, la ĉefurbo de Latvio (tiam provinco de Rusio). Miaj gepatroj estis laboristoj. Preskaŭ mian tutan infanecon mi pasigis en Rigo. En tiu urbo mi ankaŭ travivis ĉiujn malfacilaĵojn kaŭzitajn de la mondmilito. Dum la revolucio mi vidis, ke la popolo fratece kun la soldatoj renversis la caran potencon. Mi ĉiam rememoros tiujn glorindajn tagojn, kiam regis la popolo mem. Mi ankaŭ memoras la alvenon de l’blankuloj (naciistoj, monarkistoj k.a.), iliajn fiagojn, la pastran potencon k buĉadon al miloj da laboristoj. De tiuj tagoj, kvankam infano, mi iĝis kontraŭulo de l’pastraj religiaj dogmoj k sendiulo. Pro malbonaj vivcirkonstancoj en la urbo, la gepatroj forlasis ĝin k ekloĝis en provinco. La patro dungigis sin ĉe iu bienposedanto kiel laboristo k mi ĉe alia kiel paŝtisto.

Laborante de sunleviĝo ĝis sunsubiro, vidante la vivon, kian vivis la mastro, mi ekkomprenis la diferencon inter mi k li, inter ekspluatatoj k ekspluatantoj. De tiu tempo mi favoris al ĉiuj tielnomataj laboristaj partioj. Poste mi translokiĝis al la urbo Jelgava k aktive partoprenis en la socialista junulara sportmovado (en 1927).

Post mallonga tempo mi ekvidis, ke la gvidantoj, kiuj estis en oficejoj, parolis ĉe amaskunvenoj pri revoluciaj agoj, sed dum membrokunvenoj penis agiti al kunlaborado kun burĝoj en ŝtataj oficejoj. Mi komencis malkredi al ili. Sed kiam post malsukcesa ribelo en Litovio kontraŭ la faŝistojn litovaj politikaj elmigrantoj kolektiĝis en Polio, mi aliĝis al ili k neleĝe transiris la latva-polan limon por batali kontraŭ la litoviaj faŝistoj (en 1927).

En la jaro 1928 mi transiris la litovian limon portante kun mi kontraŭfaŝistan literaturon kaj estis arestata. Rezulto estis kondamno je 15 jaroj da malliberejo. Estante malliberulo mi eklernis esperanton k ricevis unuajn informojn pri anarkismo k SAT. Post 30 monatoj okazis amnestio k mi revenis Latvion. Nun mi estis rigardata kiel suspekta homo. Trifoje oni arestis k reliberigis min. Post la reveno mi estis elektita kiel komitatano de l’Laborista Sport-memdefenda Asocio en Jelgava (socialdemokrata). Mi penis en mia organizo fortigi la klasbatalan konscion, rompi la kompromisan politikon : tiam la ĉefkomitato volis min eksigi. Sed la membroj kontraŭstaris tion, k la gvidantoj malsukcesis.

Poste mi mem iom post iom malproksimiĝis de la socialdemokratoj. En iu malnova esperanta gazeto mi trovis la adreson de l’Anarkista Junular-Internacio. Mi tuj aliĝis ĝin k abonis ĝian „Informservon". Poste mi ekabonis al „Libera Laboristo", organo de Ligo de Esperantistaj Senŝtatanoj. En aŭgusto ĉi-jare mi aliĝis al SAT k abonis „Sulo"n. Nun dank’al esperanto mi havas interrilatojn kun K-doj en kelkaj landoj k esperanto helpis al mi trovi vivcelon - Anarkion !