Eŭgeno Lanti
For la Neŭtralismon!
ATENTIGO PRI LA UNUA ELDONO
Ĉi tiu studeto pri la organizado de nia esperanta movado estas verkita jam de unu jaro. Ĝi aperis en la n-roj 3, 4-5 kaj 6 de "Esperantista Laboristo".
De post tiu tempo Sennacieca Asocio Tutmonda stariĝis definitive, kaj la solvo de la organiza problemo kuŝas nun en la disvolviĝo de nia Asocio. Sed tiu disvolviĝo devas okazi laŭ ĝusta direkto, ne hazarde kaj ĥaose. Ni jam spertis, ke multaj Kamaradoj ne havas ankoraŭ tre klaran ideon pri nia celo. La kvazaŭ religia atmosfero en kiu kreskis la esperantista movado, nebuligas ofte la klaskonscion de fervoraj prolet-esperantistoj. Aliaj, impresite de la ĝisnuna organizmaniero laŭ naciaj sekcioj, emas refali en ian Internacion, similan al la politikaj, nesamlingvanaj organizoj.
Ĉar la studo de Sennaciulo[1] interdividiĝas en tri sinsekvaj n-roj de la gazeto, ni opiniis utila kunigi la tuton en broŝureto, por ke ĉiuj interesiĝantoj povu pli bone prezenti al si la aferon, agi laŭ direkto montrata aŭ rebati la tezon, se ili juĝas ĝin malprava.
Post apenaŭ unujara ekzistado, SAT jam enkalkulas pli ol 900 membrojn. Estas nepre necese, ke ĉiu el ili konu la vojon sekvendan; estas plie necese, ke ni konigu ĝin al la varbotoj.
Tial la Centra Komitato de SAT decidis la eldonon de la jena broŝuro.
Februaro 1922 S.A.T
ATENTIGO PRI LA DUA ELDONO
Kiam, komence de l’ jaro 1921, mi publikigis ĉi tiun studaĵeton per la gazeto "Esperantista Laboristo", mi ja ne dubis pri la praveco de la principoj tien metitaj. Sed, verdire, mi ne antaŭvidis tiel rapidan kreskadon de nia movado laŭ la direkto montrita.
SAT enkalkulas nun pli ol 3500 membrojn. Ĝi posedas ampleksan revuon, kiun legas almenaŭ 7 aŭ 8000 personoj. Artikoloj el tiu revuo estas represitaj en kelkcentoj da plej diverslingvaj gazetoj. Eldonkooperativo eldonis jam kelke da indaj kaj gravaj verkoj. SAT okazigis tri kongresojn, pri kiuj trumpetis plej diversaj gazetoj el ĉiuj landoj. Nia movado eĉ altiris la atenton de registaroj, tiagrade, ke ĉe la Pola Sejmo (parlamento) okazis interpelacio de deputito (s-ro Pankratz) pri la persekutoj, kiuj trafis polajn SAT-anojn.
Multe da aliaj faktoj mi povus citi, por pruvi, ke ni ekiris ĝustan vojon, ke ni entreprenis fruktodonan laboron, kaj ke la esperantistoj, kiuj jam aliĝis al nia organizo, povas ne domaĝi siajn monon kaj penadon.
* * *
Tamen hodiaŭ mi preskaŭ bedaŭras pri tiu rapida kreskado. Mi supozas, ke ne ĉiuj aliĝintoj plene konscias pri la celo kaj taskoj de nia entrepreno.
Antaŭ du jaroj mi kriis al la prolet-esperantistoj: For la neŭtralismon! Tiu krio estas ankoraŭ nuntempe oportuna. Ne ĉiuj aŭdis ĝin kaj komprenis ties signifon. En niaj rondoj troviĝas Kamaradoj, kiuj iom honte, duonkaŝe daŭrigas mone kaj age subteni la t.n. neŭtralan esperantan movadon.
Tial la reeldono de ĉi tiu broŝuro respondas al certa bezono. Necesas insiste montri, ke la neŭtralismo de la burĝaj esperantistoj estas nur ŝajna; nur masko, per kiu ili kaŝas hipokrite sian klasan profiton. La sperto montras ĉiutage la pravecon de tiu aserto. Sufiĉas altiri pri tio la atenton de la prolet-esperantistoj, por ke ili mem proprokule vidu la faktojn. Mi tamen citu la sintenadon de la esperanta gazetaro, kiu per silento bojkotas nianmovadon.
Tiaj neŭtraluloj estas ja simple hipokrituloj. Ili ĉiam celis kapti kaj direkti la movadon profite al siaj klaso, negoco aŭ eklezio. Ili okulumis al la Laboristaro nur kun la espero moligi, nebuligi ĝian klaskonscion. Kaj iagrade ili sŭkcesis.
Sed nun, vidante, ke esperanto disvastiĝas en revoluciaj rondoj; ke la laborist-esperantistoj memstare organiziĝas, la "neŭtraluloj" ĉagrenas kaj silentas pri tiu por ili bedaŭrinda fakto. Ekzistas eĉ malnovaj esperantistoĵ, kiuj fariĝis malamikoj de la lingvo internacia, konstatinte, ke la "kara lingvo" estas uzata por kontraŭbatali la "karan patrion", la "sanktajn kredojn", per kiuj oni sukcesis tiom longe teni la proletaron en servuteco.
Kaj tio estas logika – antaŭvidita…
* * *
En ĉi tiu broŝureto estas ankaŭ pritraktita la demando pri organizado de la revolucia esperanta movado. La ĝisnuna organizsistemo inter-nacia estas malaprobata kaj montrata kiel necelkonforma por mondlingvanoj.
Estas vere, ke la sennacieca organizbazo estas akceptata de granda nombro da Kamaradoj. Sed oni eraros, opiniante, ke ĉiu emo reveni al la inter-nacia organizprincipo estas sufokita; oni trompus sin volante kredi, ke ĉiuj SAT-anoj estas pretaj plenkonsente kaj plenkonscie laboradi laŭ tiu direktivo. Estas ankoraŭ necese kontraŭbatali ĉian provon reiri al la forlasita vojo, ĉian danĝeron refali en la rutinon.
Senindulge ni kontraŭbatalu la imitaĉan spiriton. Ni lernu tiri ĉiajn konsekvencojn el la mondlingveco. Ni ne imitaĉu la aliajn "Internaciojn" el malsamlingvanoj. Ni kreu novon, penante ĉiuokaze, ĉiurimede fordetrui la malnovon!…
Por tia tasko ĉi tiu modesta broŝuro povas ankoraŭ utili.
* * *
Hodiaŭ, se mi farus ĉi tiun studeton, ĉu mi verkus ĝin samforme, samamplekse? Kompreneble, ne. Mi farus certe kelkajn ŝanĝetojn kaj aldonojn. Punktoj nur ektuŝitaj indas esti pli detale pritraktataj. Ekzemple mi pli vaste priparolus la punkton, kie estas nur aludite pri la edukrolo de esperanta organizo tutmonda.
Ĉi tiu studeto devas do esti konsiderata kiel skizo utila por gvidi kaj subteni pli densan kaj ampleksan pritrakton. La legantoj mem tiru ĉiujn konsekvencojn de la ideoj ĉi tie skizitaj. Mi ne dubas, ke ili alvenos al tiu mia konkludo:
For la verdaĉan neŭtralismon esperantan!…
For la patriotismon kaj naciecon!…
Homeciĝu la homo sur la sennaciigita Tero!…
Aŭgusto 1925 E. Lanti
ANTAŬPAROLO AL LA TRIA ELDONO
Mi certe ne supozis, ke ĉi tiu serio da artikoloj, aperintaj en "Esperantista Laboristo" antaŭ ses jaroj, estos havintaj tri eldonojn en broŝura formo. Ĉi fakto montras, ke la agitvorto: For la neŭtralismon! restas ankoraŭ aktuala, ke ĉi tiu modesta verketo respondas al la bezono ekzistanta en la esperantistaj laboristaj rondoj.
Tri punktoj karakterizas la enhavon de ĉi tiu broŝuro:
1-e Neceso por la laborista esperantistaro apartigi sian movadon de la t.n. neŭtrala;
2-e Neceso tuj uzadi praktike la lingvon;
3-e Neceso en nia organizsistemo tiri ĉiujn logikajn konsekvencojn el nia mondlingveco.
Pri la unua kaj dua punktoj preskaŭ ĉiuj klaskonsciaj esperantistoj konscias.
Rilate la trian punkton, restas ankoraŭ kelkaj necedemaj kontraŭuloj. Kvankam ili neniam povis pravigi la efektive nepravigeblan tezon, ke samlingvanoj devas imiti la ne samlingvanojn en ilia organizformo, tamen niaj "internacianoj" daŭrigas revi pri starigo de ruĝ-verda internacio.
Tio ne estas miriga. Tiuj Kamaradoj estas ĉefe okupataj per la propagando de esperanto; ili sekve kutimas agadi preskaŭ nur laŭ la nacia skalo kaj sekve tute nature emas opinii, ke la kunigo de naciaj asocioj en iun internacion, plej bone solvus la problemon pri la organizado de l’ tutmonda esperantista movado.
Sed la Kamaradoj, kiuj precipe okupiĝas pri la praktika aplikado de esperanto, aŭ kiuj bone komprenas la gravecon de tia aplikado, pli klare vidas, ke la ĝusta solvo ne kuŝas en la simpla, rutina imitado de la ne-samlingvanoj.
Necesas tamen diri, ke neniam mi opiniis, ke nuntempe la naciaj esperantaj asocioj estas nenecesaj. Sed oni ankaŭ povas jam antaŭvidi la tempon, kiam nia lingvo estos tiom larĝe kaj ĉiufake aplikata, ke ne plu necesos speciala aparato, t.e. nacilingvaj asocioj, por ĝin propagandi. La pli kaj pli ampleksa aplikado de esperanto sufiĉos por ke ĝi mem disvastiĝu en la amasoj.
Tial venos la tempo, kiam la plej obstinaj rutinemuloj devos ankaŭ konsenti pri la tria punkto el la enhavo de ĉi tiu broŝuro.
Aprilo 1928 E. Lanti
I. For la neŭtralismon!
Direktivo. – Kiu havas esploreman, sendogmecan spiriton, tiu senĉese konsideras la faktojn en ilia rilato kun la medio, la epoko, la cirkonstancoj kaj la senĉesa evoluado, – mi preskaŭ dirus kun ilia estontpoveco. Plie, la esploranto devas observi kvazaŭ li estus ekstere de ĉio kaj samtempe ne forgesi, ke li ankau iel estas aganto en la naskigado de la fenomenoj.
Laŭ tiu spirito mi intencas trastudi la demandon pri organizado de la esperanta movado en revoluciemaj medioj, en la postmilita, kriza, klasbatala periodo nuna. Mi ne pretendas alporti tute pretigitajn verojn. Se nur mi sukcesos veki la atenton kaj intereson de la Kamaradoj ĉiulandaj pri tiu problemo, mi konsideros, ke mia peno ne estis sen rezulto.
Nur rimedo. – La vivo estas batalado. Tiuj venkas kiuj konkorde, discipline, entuziasme militas laŭ plano funde studata kaj kiel eble plej simpla.
Ni estas sennacianoj, almenaŭ interaciistoj, nepre kontraŭkapitalistoj, mondlingvanoj, esperantistoj.
Tial ke ni estas sennacianoj, ni propagandas mondlingvon. Ĉar ni opinias, ke la esperanta movado estas nun la plej taŭga forto por rapide triumfigi la ideon pri Universala Lingvo, ni propagandas esperanton. Ĝi estas por ni bezona ilo por trafi nian idealon. Esperanto ne estas la celo de nia agado, sed nur rimedo por atingi nian celon.
Se fi-komercistoj, militistoj, ĝendarmoj, juĝistoj, ekzekutistoj lernas kaj uzas esperanton, tio ne signifas, ke nia idealo baldaŭ realiĝos.
Por konvinkiĝi pri la praveco de tiu aserto, oni legu jenon, ĉerpitan el "Espero Katolika" (Januara n-ro, 1921). Temas pri la 7-a kongreso de la katolika esperantistaro:
"Dum tiu kongreso en Graz, oni devos fondi fortegan internacian armeon kontraŭ la potencoj de blinda renverso, kontraŭ la materialisma bolŝevismo, la danĝera anarkismo, la kontraŭ-eklezia agado de la framasonaro, ktp…"
Tiel la katolikaro jam uzas esperanton por kontraŭstari nian agadon, por malhelpi nian liberiĝon.
Kiel alian pruvon, ke esperanto estas nur ilo, ne povas esti alio ol rimedo por bonaj aŭ malbonaj celoj mi aldiru:
Dum la milito, la germana registaro uzis esperanton por sia eksterlanda propagando. En Paris, la komitato "Por Francio per Esperanto" ricevis monon de la franca registaro por kontraŭagadi la germanan propagandon. Sekve esperanto estis uzata de registaroj por iliaj krimaj, hontindaj celoj.
Jen pruvite, ke internacia lingvo ne povas esti per si mem liberigilo; ĝi estas tia nur en la manoj de liberigantoj.
Burĝeca atmosfero. – Aliflanke, oni povas rimarki, ke la esperanta neŭtralismo nebuligas la vidon al klaskonscio. Kontakte kun la burĝoj la esperantistaj revolucianoj tendencas al dandismo, al emo pri nomkonigado kaj aliaj burĝecoj. Estas vere amuze – aŭ plorinde – konstati, ke la t.n. laboristaj[2] grupoj neniam forgesas, en raportoj senditaj al la redakcioj de esperantaj ĵurnaloj, meti la nomojn de la prezidanto, subprezidanto, kasisto, subkasisto, ktp., ktp.
Kredeble en la koro de ĉiu "laboristo" dorme kuŝas burĝa spirito.
Pro ĉiuj tiuj ĉi supre parolitaj motivoj estas nepre necese enŝovi en nia esperanta propagando sanan spiriton. Ni zorgu, ke la movado por universala lingvo ne estu putrigota de la burĝecaj miasmoj en kiuj nun ĝi kreskas.
La sperto jam montris, ke la plej belaj inventaĵoj, kiam ili estas en la manoj de la kapitalanoj, anstataŭ helpi alla liberigo de l’ Homaro utilas al ĝia malfeliĉo. Sufiĉas nur citi unu ekzemplon: kiam la aviadiloj konkeris la ĉielon, multaj naivuloj diris, ke tiu grava progreso forstrekos la landlimojn. Nu, kion ni vidis dum la mondmilito? Tiujn mirindajn flugmaŝinojn la militistoj uzis por dissemi mortigilojn super prosperaj urboj. Infanoj, maljunuloj, malsanuloj estis mortigataj per la bomboj faligataj de la belaj aparatoj, inventitaj por malaperigi la landlimojn!
Ni do ĉesu esti naivuloj. Esperanto malhelpos la militon! Ne, tute ne, se ĝi estas uzata de la militokazigantoj. Por ke esperanto estu bonfara ni ĝin metu en la manojn de la bonfarantoj.
Neniam ni malatentu pri la malbonfareco de la fiburĝaro kapitalana. Senĉese ni orientadu nian agadon cele al la renversiĝo de tiu potenco. Ni organiziĝu konforme al tiu neforgesinda direktivo.
Homaranismo. – Zamenhof mem komprenis, ke lingvo helpa ne sufiĉas por konduki la mondon al Paco. Tial li parolis pri "interna ideo" de esperanto, pri "homaranismo".
Kio estas tiu doktrino? Nur elpensaĵo de bonkora viro, de religia idealisto liberkreda:
"La homaranismo estas instruo, kiu, ne deŝirante la homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti ĝian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj principoj kaj komunikiĝadi kun homoj de ĉiuj lingvoj kaj religioj sur fundamento neŭtrale homa, sur principoj de reciproka frateco, egaleco kaj justeco".
Mankis al la aŭtoro de esperanto klara koncepto pri senĉesa interbatalado ekzistanta, pli-malpli akre, inter la socialaj klasoj. Li ne vidis, ke la militkaŭzoj kuŝas en la principoj mem, sur kiuj estas bazitaj la interhomaj rilatoj.
Tamen lia celo esence similis la nian. Li deziris unuigi la homojn en "grandan rondon familian". Sed toleremo pri religio, raso aŭ nacio, kaj ebleco interkompreniĝi ne sufiĉas por forigi malfratecon kaj estigi justecon. Kaj kie ne estas Justeco, tie latente kuŝas milito.
La homaranismo Zamenhofa povos kreski nur en socialisma mastrumado.
Por liberiĝi kaj paciĝi la homaro bezonas renversi ĉiujn barojn inter la homoj.
Neebleco interkompreniĝi estas unu el la baroj. Esperanto estas bezona sed ne sufiĉa rimedo por liberigi la homojn. Ni jam vidis, ke ĝi eĉ povas malutili al ni en la servo de sklavigantoj. Konsekvence ni helpu meti la ilon nur en la manojn de niaj amikoj. – Deduktiĝas el tio, ke kontraŭkapitalistoj logike ne povas kunlaboradi kun iuj ajn esperantistoj.
Komence tiu kunlaborado povis esti utila. Tiam, temis ja pruvi, ke artefarita lingvo povas interkomrenigi la homojn; temis triumfigi la ideon mem pri lingvo helpa.
Sed jam farita estas la pruvo; ŝanĝiĝis la situacio; sekve nia agadmaniero ankaŭ devas ŝanĝiĝi.
Nune, kunagado estas logike akceptinda nur inter samcelanoj. Socialistoj, sindikatistoj, komunistoj, anarkistoj, unuvorte ĉiuj revolucianoj[3] povas, devas kuniĝi por pli efike trudi la alprenon de esperanto al la revolucianaro.
Akceptebla kunlaborado. – Ĉu tamen niaj kontraŭuloj ne povas utili al ni, je la lingva vidpunkto? Ĉu ne estus danĝere rifuzi ĉiun interrilaton kun ili? Ĉu ni, ekzemple, devas havi apartan Esperantan Akademion!?…
Eĉ kiam samlingve oni parolas, por sin interkompreni estas necese ne kunmiksi ĉiujn demandojn.
Kiam revolucianoj laboras, gvidate de iu ajn teknikisto, ĉu ili kunlaboras laŭ la senco, kiun pli supre mi donis al la nedezirinda kunlaborado? Kiam niaj rusaj Kamaradoj utiligas la teknikkapablecon de iuj caraj generaloj, ĉu ili kunlaboras kun la carismo? Ĉiutaĝe ni uzas monon. Ĉu ankaŭ pro tio ni kunlaboras kun la financistoj?
Nia interkomprenigilo devas esti kiel eble plej perfekta. Ĉu ne estus stulte malatenti la konsilojn de la perfektigantoj? La lingvistoj estas niaj teknikistoj. Ni ne kunlaboras kun ili, kiam ni obeas iliajn konsilojn.
Sur tiu kampo plena neŭtralismo estas ebla, pli ĝuste, nepre necesa. Ne ekzistas scienco katolika aŭ komunista; ekzistas Scienco. Kiel klaso, la burĝaro posedas sciencon, klerecon. Kiam proleto sukcesas kleriĝi, li kvazaŭ ŝtelas la scion de la burĝa klaso. Ĉiuj, kiel eble plej ni ŝtelu ja burĝaron!… Estas tute saĝe, ke neklera laboristo lernu esperanton ĉe kurso de klera kontraŭulo; estus sendanĝere, ke revoluciulo ĉeestu esperantan kurson, faratan de policano. La scio akirita ĉe policano povos utili por kontraŭagadi la malbonfaron de la polico. Sed estus vere tro stulte helpi la propagandon de esperanto ĉe policanoj, ĉe iuj ajn el niaj kontraŭuloj.
Tamen jen kio okazas, kiam naive kaj senpripense oni propagandas laŭ neŭtralisma metodo.
For la neŭtralismon!
II. Por-esperanta organizo
Varbado. – En la antaŭa ĉapitro mi pruvis, ke konsekvencaj revolucianoj ne povas konsideri la poresperantan propagandon kiel celon; ke logike nur samcelanoj povas kunlaboradi kune. Restas nun esplorende, kia estas la plej trafa maniero por nin organizi.
Firme konvinkite, ke lingvo universala estas nepre necesa por atingi nian celon, ni devas varbi al esperanto niajn samcelanojn. Por tiu varbado, ni bezonas nacilingve presitajn propagandilojn kaj lernilojn. Estas do necese grupiĝi loke por organizi kursojn, regione eĉ nacie[4], por havigi al ni bonkondiĉe la varban materialon necesan.
Gazeto en nacia lingvo povas ankaŭ esti konsiderata kiel necesa varbilo tie, kie ne estas eble aperigi notojn aŭ artikolojn en neesperantaj ĵurnaloj. Ĉiel oni devas tamen klopodadi, por ke ĉiuj laboristaj gazetoj pritraktu la temon pri lingvo internacia, samkiel tio jam okazas pri kooperativismo, feminismo aŭ sporto.
Sed por sukcese klopodadi estas ankaŭ necese, ke ni havu sintenadon konsekvencan rilate al la interklasa batalado. Ĉe redakcia komitato de revolucia gazeto, ĉu dece ni povas glori pri sukcesa kongreso de esperanto, honore prezidita de reĝo, aŭ de alia moŝtaĉo, kaj benita de la papo?! Ne, ĝi restus ridinda. Pro tio, ke la ĝisnuna esperanta movado estis prilaborata en burĝaj medioj estas tiom pli necese nin montri tre nekompromisemaj. Ni devas nin organizi tiel, ke iel ajn oni ne povos riproĉi al ni pri eksterklasa, kvazaŭ perfida agado.
La sinceruloj helpos nin. – Meze de la t.n. burĝaj esperantistoj, se troviĝos personoj sufiĉe sinceraj por ne atenti pri la profito de sia klaso, ili komprenos tion kaj helpos nin por plirapidigi la triumfon de esperanto. Estas ja de multaj konsentite, ke la Internaciistaro estas la plej bona grundo por semi la ideon pri lingvo internacia. Se sinceraj neŭtraluloj ne helpos, ni rajtos demandi ilin: "Kion vi opinias pri terkulturisto havanta du kampojn, unu ne- kaj la alia tre fruktodona, kaj kiu tamen prisemas prefere la unuan?" Ili devos konsenti, ke tiu terkulturisto estas ĉu stultulo, ĉu havas nekonfesindajn motivojn por tiel agi.
La situacio de la neŭtralaj esperantistoj rilate la propagandon tute similas tiun de la supre parolita terkulturisto. Se ili ne helpos, ni rajtos diri: "Vi estas stultuloj aŭ hipokrituloj, sed tre certe ne sinceraj esperantistoj".
Grupiĝinte loke, nacie aŭ samlingve kaj sin arminte per bonaj, trafaj[5] propagandiloj, la varbistoj povos sukcese almiliti la indiferentecon de la revolucianaro pri esperanto. Klopodante ĉe la gvidantoj, ili estos aŭskultataj, ĉar ili parolos je la nomo de organizo.
Rilate al la oficialaj rondoj. – Mi liveris jam sufiĉe da motivoj por montri la netrafecon de la neŭtrala propagandmaniero kaj la nepran necesecon de laŭpartia organizado. Sed estas ankaŭ aliaj pli konvinkaj.
Jam en multaj urboj la estraro estas ĉu socialista, ĉu komunista. Povos okazi – jam okazis – ke subvencioj estus voĉdonataj por la esperanta propagando. Se ne ekzistas laborista organizo, la mono estos donacata al burĝa societo, kiu ĝin fuŝuzos por propagandi ĉe policistoj, komercistoj aŭ aliaj subtenantoj de l’ kapitalismo. Estas do nia devo zorge klopodadi por ke ĉiu monhelpo estu enkasigota de niaj organizoj[6].
Se tion ni ne faros, ni montros bedaŭrindan nekapablecon por labori al nia liberiĝo.
Kiam esperanto sukcesas en burĝaj rondoj, mi kompreneble ĝojas. Konvinkita mi estas, ke universala lingvo entenas econ revoluciigan. Samkiel cetere ĉio scienca: Internaciismo estus ja nur revo se ne ekzistus fervojoj, telegrafo, aviadiloj ktp. Vole nevole, la scienculoj laboras por tutmonda revolucio. Sed ĉu necesas longe pripensadi por konkludi el tio, ke sciencaj rimedoj estas ju pli revoluciigaj, des pli ili estas en la manoj de konsciaj revoluciuloj. Nia poresperanta agado estu do inspirita de tiu evidenta vero. Ni dediĉu nian tutan energion al propagando ĉe niaj klasaj organizoj.
La komercistoj propagandu en komercistaj rondoj, la katolikoj en katolikaj medioj, ktp. – kaj la revoluciuloj en revoluciemaj rondoj! Tiel nia varba agado plej rapide sukcesigos esperanton.
Sed se ni estas laŭklase organizitaj, la monsumoj voĉdonataj de komunumoj aŭ de parlamentoj devas esti disdonataj inter ĉiuj esperantaj organizoj proporcie je la nombro de la membroj. Tiel la neŭtraluloj ne povos misuzi la monon laŭ sia bontrovo, kiel jam ofte okazis.
III. Per-esperanta organizo.
Esperanto tuj utilu. – Mondlingva movado bazita nur sur naciaj organizoj estas kvazaŭ unukrura, ne ekvilibreca kaj kondamnita je pereo.
La sperto montras, ke estas pli facile varbi iun al esperanto, ol fari, ke la varbito iĝu vera praktikanto de la lingvo. Kaj kiam oni ne praktikas, la intereso pri la afero baldaŭ forperdiĝas. Milionoj da lernolibroj estas disvenditaj; milionoj da personoj eklernis la lingvon. Tamen, malgraŭ tio, oni povas diri, ke la rezulto akirita dum multjara propagando ne respondas al la foruzitaj penoj de la propagandistoj. Malgranda estas la nombro de ellernintoj kaj praktikantoj.
Tiu nekontentiga konstato devenas el tio, ke oni ne sufiĉe prizorgis la praktikan flankon de la afero. Mi tute ne pretendas, ke nenio estis farita tiudirekte, sed nur insiste diras, ke oni devas kiel eble plej klopodadi por igi la lingvon tuj utila. En nia organizota movado ni do estu senĉese inspirataj de tia zorgo.
Kial utiligi la lingvon? – Ni ne bezonas helpan interkomprenigilon por interparoli kun niaj samlandanoj. Por utile praktiki esperanton estas do necese transiri la landlimojn.
Ĉar ni estas idealistoj, celantaj al tutmonda paco, al regno de l’ justeco sur la tero, ni devas kiel eble plej ofte interrilati kun niaj ĉiulandaj samidealanoj. Pere de nia komuna lingvo devas estiĝi spirita trafluado super ĉiuj ŝtatlimoj. Konstanta interrilatado kreskigos en nia koro supernacian senton. Ĝi estos kvazaŭ kontraŭveneno por la finacieca edukado, kiun la ŝtato trudas al ni. Ĝi estos ia spirita higieno kontraŭ la naciecaj miasmoj, kiujn ni senĉese enspiras meze de la ŝovinisma atmosfero, kreita de la registaroj. Uzante kiel eble plej ofte artefaritan lingvon, ni enkarnigos en ni ecojn taŭgajn por igi nin veraj mondcivitanoj. Ni ne povas tro taksi la gravecon de tiu fakto. Tie kuŝas la esenca revoluciigeco de esperanto. Senĉese interrilatante kun niaj ĉiulandaj Kamaradoj ni povos pro tio prave fieri, ke ni estas la plej konsekvencaj el la t.n. internaciistoj.
Kiel utiligi la lingvon? – Por ke la Kamaradoj povu profite interrilatiĝi estas necese, ke ili estu grupiĝintaj en iu asocio, kies centra organo kolektos kaj eldonos la adresojn kaj ebligos ĉiuspecajn servojn: korespondado, dokumentado, kongresoj, vojaĝoj, eldono de gazeto, de trafe bona literaturo ktp.
Se ni supozas, ke la esperantistoj estas jam grupiĝintaj en nacilingvajn por-esperantajn asociojn, tuj estiĝas ĉe la spirito la penso pri kunligo de tiuj grupiĝoj en iun "Internacion". La rutino estas granda potenco, kiun oni ĉiam devas kontraŭbatali, eĉ ĉe si mem.
Estas vere, ke ĝis nun ĉiuj "internacioj" stariĝis sur naciaj asocioj. Unue tion trudis al ili la nesamlingveco de la membroj; due tiuj naciaj asocioj havas saman taskon: batali kontraŭ la politika kaj ekonomia fortoj de siaj respektivaj registaroj; dum la por-esperantaj asocioj ne havas la saman taskon, kiel la per-esperanta. La unuaj celas per nacia lingvo varbi por esperanto; la dua celas ebligi la uzadon de nia lingvo laŭ tutmonda skalo.
Estus tute netrafe kompari la politikajn organizojn kun la esperantaj.
Ni ne estas malhelpataj de la lingvaj baroj; ni ne havas similan taskon, kiel tiujn de la "Internacioj". Se do ni imitus la ĝisnunan organizmanieron, ni kvazaŭ similus al homo, havanta aŭtomobilon, kiun li trenigas per ĉevalo.
Nia per-esperanta organizo povas logike kaj celkonforme esti nur supernacia, sennacieca.
Niaj legantoj bonvolu atente pririgardi la skemon, metitan sur la sekvanta paĝo. Ili tuj ekvidos la diferencon, ekzistantan inter internacia kaj supernacia organizoj.
Lingvaj institucioj. – Per-esperanta organizo ne povas seninteresiĝi pri la ilo, kiun ĝi uzas.
Ekpaŝante sur ĉi tiun kampon, objektiva esploranto konstatas, ke tie kuŝas plena neorganiziteco kaj eĉ senrajteco.
En la oficiala jarlibro (1920) de UEA oni povas legi: "esperanto kaj la kontrolado de ĝia evoluo estas komisiitaj al Lingva Komitato (L.K.), kies anoj estas elektitaj de la L.K. por 9 jaroj inter kandidatoj proponitaj de la Akademio. La Esperanta Akademio estas supera laborkomisio, elektita de la L.K. por 9 jaroj kaj potrione rebalotata ĉiun trian jaron. Dum la milito tiuj institucioj ne funkciis kaj estas reorganizotaj".
La samon diris S-ro Warden ĉe la XII-a Kongreso. Kaj se oni volus funde esplori ĉi tiun punkton, oni verŝajne alvenus al konkludo, ke niaj lingvaj institucioj kuŝas sur nenia jurbazo[7].
La fig. 1 montras la laŭnacian organizmanieron; la fig. 2 tiun de Sennacieca Asocio Tutmonda. Al ĉi tiu lasta, individuo povas senpere aniĝi, kvankam ne estante membro de iu ajn grupo; dekmembra grupo povas anigi nur 8 el siaj membroj, se la 2 aliaj ne konsentas. Ĉar estas kotizo por la grupo kaj kotizo por SAT, la afero estas do tute facile aranĝebla. F montras fakan organizon, povantan aniĝi laŭ aparta maniero, tial ke oni supozas, ke ĝi jam estas internacie organizita.
Ne estas nia intenco malice ĉikaneti niajn teknikistojn. Ili daŭrigu dormeme deĵori kiel gardistoj de la netuŝebleco de l’ Fundamento!…
Sed eble venos tago, kiam la esperantistaro volos serioze organizi siajn lingvajn instituciojn. Tiam, sed nur tiam, ni povos konsideri kian kunhelpon povos alporti nia Asocio, kaj kian sintenadon ĝi devos havi tiurilate.
Ĝis tiu tempo, ni do ne atentu pri senrajtaj organoj kaj konsideru laŭsence, ne laŭvorte, la Fundamenton, kiel nian solan lingvan inspiranton kaj unuecgarantianton.
Kritikoj estas petataj. – Trastudante diversajn punktojn pri nia organizota movado, ni vidis, ke esperanto ne povas esti konsiderata kiel la celo de nia agado, sed nur kiel ilo por atingi nian celon: la forrenversiĝon de l’ kapitalisma sistemo, kies unu el ĝiaj plej fortaj kolonoj estas la intergenta malamo – rezulto de neebla interkompreniĝo inter la ĉiulandaj proletoj – kaj starigon de socio bazita sur justeco, ekvivalenteco kaj firmigata de frateca, sennacieca sento.
Mi montris, ke la varbado por esperanto ĉe niaj samidealanoj bezonigas naciajn, aŭ pli ĝuste samnacilingvajn asociojn; kaj ke, por profite uzi la lingvon, estas necese transpaŝi la eksterlandan kampon. Tial ni, mondlingvanoj, devas krei novajn formojn de agado; ni devas adapti nian akiritan ilon al ĝia funkcio, kaj tiucele formalatenti la ĝisnunan asocisistemon de la pli-malpli fiaskaj "internacioj".
Preterpasante mi ekvidigis, ke la esperantaj oficialaj institucioj estas en plena neorganiziteco kaj eĉ sen jura bazo.
Mia sola deziro estas servi la Veron. Mi kutimas submetiĝi antaŭ la faktoj. Se mi eraris, oni bonvolu montri la erarojn. Mi petas nur, ke oni konsideru objektive kaj ne sentimente la pridiskutaĵon.
Oni ne forgesu, ke ni estas nun en 1921, ne en la naskiĝa jaro de la Zamenhofa lingvo. La ilo estas nun forĝita kaj elprovita. La demando estas jena: Ĉu ne pli utilas por nia celo enkonduki esperanton en la tendaro de niaj samcelanoj, ol en tiu de niaj hodiaŭaj kontraŭuloj kaj morgaŭaj malamikoj? Se oni respondas jese al tiu demando, kiaj estas la plej trafaj propagandrimedoj?
Se oni pruvas al mi, ke esperanto estas per si mem sufiĉa liberigilo, ke laŭklasa organizado estas malutila al nia propagando; ke ni, mondlingvanoj, devas tamen grupiĝi laŭ internacia maniero, unuvorte, ke ni devas daŭre sekvi la ĝisnun trabatitan vojon, mi estas preta kunlabori kun ĉiuj reĝoj, episkopoj, generaloj, ekzekutistoj kaj aliaj eminentuloj kaj ankau aliĝi al la IV-a Internacio – esperantista!
Ĝis oni estos liverinta al mi konvinkigajn pruvojn, mi ne laciĝos diri al la samklasanoj:
Ni fosu nian propran sulkon.
DIFINOJ
Burĝo. – 1. Mezklasulo, ne nobelo, ne proleto. – 2. Homo, havanta kapitalon kaj ekspluatanta laboristojn. – 3. Homo, ne progresema, ne deziranta ŝanĝi la ekzistantan sociordon. Proleto povas esti burĝmensa; homo havanta burĝan pozicion povas tamen ne havi burĝan menson.
Internaciismo. – Politika sistemo, kiu celas trovi kompromison inter la naciismo kaj la postuloj de la pli kaj pli malvolviĝantaj produktofortoj, kiuj tendencas nepre ignori la landlimojn. La internaciismo volas gardi la sendependecon de ĉiuj nacioj, konservi la naciajn kutimojn kaj lingvojn, unuvorte ebligi la malvolviĝon de la diversaj "naciaj gentoj".
Sur la ekonomia kampo, la paco estus certigata (?) per starigo de supernacia institucio, kiu zorgus por interkonsentigi la ofte kontraŭajn interesojn de la diversaj sendependaj nacioj.
Kelkaj internaciistoj konsentas pri starigo de internacia helpa lingvo.
Patriotismo. – Religio, kies origina bazo estis la tero, kie vivis, mortis kaj diiĝis la prapatroj. Laŭ la daŭro de l’ jarcentoj, la ideo aliiĝis kaj samiĝis kun la amo, fideleco kaj memoferemo al iu nacio (patrio). La patriota religio, perdinte sian dekomencan bazon, daŭras ekzisti dank’al artifikaj rimedoj: instruado en la lernejoj, propagando per gazetoj kaj libroj, per paroladoj, manifestacioj, ktp.
La armeo kun siaj standardoj estas la simbolo de la patrio kaj la soldato ĝia pastro. La patriotismo estas forta ideologia subtenilo de la reganta klaso.
Proleto. – Homo, kies vivrimedoj estas la nura vendo de sia laborforto. – Proletaro. Klaso de la proletoj.
Revolucio (socia). – Kompleta aliiĝo en la spiritoj, en la moroj kaj en la juraj rilatoj inter la homoj. La forigo de la sklaveco, de la servuteco, estis revolucioj. La forigo de la salajreco estos ankaŭ revolucio.
Rimarko. – Se ĉie la supre parolita aliiĝo okazus samtempe ĉe la grandega plimulto da homoj, revolucio povus okazi pace. Sangaj politikaj bataloj kaj forrenverso de registaroj ne ĉiam signifas efektivigon de revolucio. Oni ne devas samigi la vortojn revolucio kaj ribelo.
La ŝanĝoj en la produktomanieroj okazigas aliiĝojn en la spiritoj. Tial ke ne ĉie kaj samtempe okazas tiuj aliiĝoj, oni bedaŭrinde ne povas esperi la efektiviĝon de senperforta revolucio.
Por efektivigi revolucion, necesas ribeli; sed ne ĉiu ribelo estas revolucio.
Sennaciano. – Homo, kiu aprobas principe la sennaciismon.
Sennaciismo. – Kultura doktrino kies ĉefaj celoj estas: 1. Malaperigo de ĉiuj nacioj kaj ŝtatoj konsiderataj kiel sendependaj unuoj; 2. Mondmastrumado kaj raciigo de la produktado laŭ sciencaj metodoj; 3. Unuecigo de ĉiuj mezuriloj kaj kalkuliloj; 4. Starigo de racie artefarita lingvo universala, uzota kiel la sola kulturlingvo.
Pravigo – La sennaciismo sin apogas sur la historia materialismo, kiu instruas, ke la produktofortoj tendencas al senĉesa malvolviĝo kaj interplektiĝo, kio neeviteble estigos mondekonomion. Tial ke la ideologia superstrukturo, rezultanta grandparte el la produkt- kaj vivkondiĉoj de la homoj, ĉiam malfruas rilate al la ŝanĝoj okazintaj en la produktorimedoj, la sennaciismo celas instrui la homojn racie – ne naciece aŭ religiece, kio finanalize estas la samo – por tiel glatigi la vojon al la historia procezo.
Rimarko. – Principe, la historia procezo povus alkonduki la homan socion al ĝia lasta stadio de malvolviĝo, t.e. al sennacieca stato, per la rimedoj de l’ kapitalisma imperialismo. Fakte, ekzistas en ĉi tiu lasta sistemo internaj kontraŭecoj, kiuj kreas grandan riskon je pereigo de la civilizacio per science organizitaj militoj. Tial la sennaciismo sin apogas sur la proletara klaso, kies interesoj estas tutmonde la samaj. La klasbatalo ja instigas kaj devigas la ekspluatatan klason al pli kaj pli larĝa unuiĝo, kaj tio okazigos la forrenverson de l’ ĥaosa kaj krimoplena reĝimo kapitalista.
Konsekvence la proletara sennaciismo havas nenion komunan kun la kapitalista imperialismo aŭ kun la burĝa kosmopolitismo.
Sciigo. – La sennaciisma doktrino estas jam nun embrie aplikata de Sennacieca Asocio Tutmonda en ĝia organizformo. Multaj (ne ĉiuj) membroj de tiu organizo celas fariĝi konsciaj sennaciuloj. Ili tamen opinias, ke necesas unue esti lerninta kaj praktike aplikinta esperanton, t.e. sennaciecan lingvon, dum kelka tempo, por povi kompreni la priparolitan doktrinon. Tial ili ne propagandas ĝin ekster esperantistaj rondoj.
Sennaciulo. – Homo, kiu konscie celas kaj ĉiel eble provas jam nun konformigi siajn pensojn, sentojn kaj agojn al sennaciismo.
[1] La unua eldono aperis sub tiu pseŭdonimo.
[2] La strikrompantoj ankaŭ estas laboristoj. Tia titolo signifas nenion krom konfuzon.
[3] Vidu la difinon de la vorto revolucio sur paĝo 21.
[4] Estus pli ĝuste diri: laŭ la komuna nacia lingvo parolata. Ekzemple, Belgoj, Francoj kaj Svisoj havos profiton grupiĝi kune por eldoni grandkvante franclingvajn propagandilojn.
[5] Eĉ la lernolibroj devas esti redaktataj laŭ revoluciema spirito. La ekzemploj de la ekzercaro devas montri nian celon.
[6] La fakto, ke la urbestraroj de Lyon kaj Göteborg subvenciis SAT-kongresojn, montras la pravecon de tiu vidpunkto. (Rimarko al la 3-a eldono.)
[7] En 1909, ĉe la Barcelona Kongreso, S-ro Boirac, prezidanto de la Lingva Komitato, deklaris: "Ĝis nun ĝi (la L.K.) havis nur fidan, moralan bazon, kaj tion oni jam riproĉis al mi" (Of. Gazeto, n°15, p.129). Kaj D-ro Zamenhof, en 1911, diris: "Bedaŭrinde ĝis nun niaj kongresoj ne povis plenumi sian agadan rolon, ĉar ili ne estas organizitaj kaj ne havis la eblon aranĝi aŭtoritatan voĉdonadon".