La sennaciismo ne bezonas diletantojn, sed pionirojn, kiuj klare konscias, ke ilia agado k laboro ne donos al ili gloron, famon iaspecajn . . .

— E. Lanti en »Publika Respondo« al V. Bosk.

La unua eldono de la MANIFESTO de la SENNACIISTOJ aperis anonime, 1931, en Nov-Jorko.

Franca eldono (tradukis Avid k Varingien) aperis en 1935 ĉe Editions Anationalistes, Paris.

Angla eldono aperis ĉe B. Roberts, Whitefield-Manchester, en 1937.

Hispana eldono (tradukis Duktil) aperis en 1941, en Buenos Aires.

Ĉiuj rajtoj de traduko k reprodukto estas liberaj, se oni citas la fonton k informas al SAT-Sidejo.

La eldonantoj atentigas, ke oni trovas parencan legmaterialon, pri la sama doktrino, en la verko LETEROJ DE E. LANTI, kiu estas havebla ĉe SAT (baza prezo: 1,20 dol.). Oni legu precipe la pĝ. 234-266.

Kontrolita de la Literatura Komitato

Eldonita per la monhelpo de sennaciistaj SAT-anoj ĉe S.A.T. 67 avenue Gambetta, Paris - 20

Dua eldono reviziita k kompletigita 1951

Enkonduko

La verko de E. LANTI ne bezonas rekomendon, nek komentojn. Ĝi estas en sia tuto k en siaj partoj instigo al racia pensado k al apliko de la racio mem. Ĝi estas frukto de sagaco, de metoda meditado, de altgrade evoluinta spirito, kies observo- k juĝ-kapabloj, potencaj k penetraj, komunikiĝas trude al ĉiu serioza k lernema leganto.

Se oni funde pripensas ĉiujn diraĵojn k ideojn de la aŭtoro, oni ne povas ne agnoski la absolutan sinceron, kun kiu li prezentas sian tezon, k oni ĝuas la klaran formon de la lingvo, kiu estas kvazaŭa atestilo pri la veremo de lia pensado.

Lanti, el kies cerbo fontis la statuto de S.A.T. k tute aparte la paragrafo, kiu fiksas la sendogmiĝon de la SAT-anoj, provas ĉi tie ankaŭ konvinki la homojn per siaj argumentoj; sed neniam li volas, ke oni blinde akceptu kiel veron liajn dirojn; en tiu studo, kiel ĉie, li montras sin la plej tolerema; sed ne havas lian simpation tiu, kiu glutas senkritike, nekomprene liajn konkludojn.

Ni, sennaciistoj, konsentas pri la tezoj ĉi tie prezentataj, ĉar la demonstrado de Lanti ŝajnas al ni nerefutebla. La sola riproĉo farebla pri tiuj konstatoj estas, ke ili estas tute novaj k sekve ne facile percepteblaj. Ekzemple ne ĉiuj emas akcepti la konkludon, laŭ ni sole trafan, ke la planedo devas alpreni novan organizformon, kiu estas adekvata al la teknikaj k spiritaj progresoj de la lastaj jardekoj k sole kapabla elimini la militdanĝeron, rezulto de la nacieca mondsistemo nuntempa. Por ni, sennaciistoj, alia solvo ne estas ebla.

Publikigi la sekvantajn pagojn estas por ni morala tasko, kiun ni volonte plenumas k kiun diktas la mondaj cirkonstancoj. Oni atentu dum la legado, ke ĉi tiu fundamenta broŝuro estis verkita jam en 1930; ĝi aperis presite en 1931. Pri kelkaj punktoj Lanti pli malfrue pli evoluigis aŭ ĝustigis sian opinion, kion pruvas la aldonitaj dokumentoj pli freŝdataj.

Ni dezirus, ke ĉi tiuj paĝoj trovu vastan diskonigon ĉe la esperantistaro k tute speciale inter la membroj de S.A.T. Ni eĉ opinias, ke tiuj tezoj bone asimilitaj k inteligente prezentitaj de SAT-anoj, devus veki intereson de kulturitaj homoj ne ankoraŭ esperantistoj.

— La eldonantoj.

Manifesto de la Sennaciistoj

Ne nur legu, sed studu.

Jam de dek jaroj la sennaciismo fantomas en la vicoj de l’ laborista esperanta movado. Tra la tuta mondo miloj da proletoj uzas inter si la saman lingvon, ĉu en grupoj, ĉu por sia korespondado kun aliaj k-doj el malproksimaj lokoj. Tiu fakto naskigis la ideon pri eblo por la Laboristaro sin organizi laŭ originala maniero k prezenti al si novajn metodojn de klasbatalo.

Ĝis nun la sennaciismo estis ofte priparolata en la organoj de Sennacieca Asocio Tutmonda k neniam estiĝis tre forta kontraŭstaro al tiu nova ismo. Sed estis antaŭvideble, ke iun tagon la ortodoksaj internaciistoj kontraŭstaros al tia herezaĵo. Efektive, jam de kelka tempo vasta agitado estas metode entreprenita por kontraŭbatali la novan ismon.

Sekve la k-doj, kiuj simpatias al la ideo, sed ne havas pri ĝi tre klaran bildon, povus ŝanceliĝi. Multaj senpripense eĉ identigis la sennaciismon kun la «proleta internaciismo». Tial estas nepre necese prezenti klare k sufiĉe detale nian vidpunkton k defendi ĝin kontraŭ la atakoj de la ortodoksuloj.

Tio fariĝis tiom pli necesa, ke se ni ne vigle kontraŭmetos niajn argumentojn al la sofismoj k ŝablonoj disvastigitaj de la internaciistoj, ĉi lastaj sukcesos en la konfuzo kredigi al la esperantistaro, ke ili reprezentas la sole revolucian tendencon. Dum estas facile montri, ke ilia internaciismo estas fakte nur ia oportunismo, akceptebla ĉe partigvidantoj, ignorantaj la lingvan problemon, sed nepardonebla ĉe proletaj esperantistoj.

Ni estas certaj, ke plurjara aplikado de esperanto fare de klaskonsciaj laboristoj devas nepre alkonduki ilin unue al embrio de sennacieca spiritostato, k poste al klara prezento de problemoj je sennacieca vidpunkto. Ni ne dubas, ke multaj k-doj trovos en la sekvantaj paĝoj la klarigon, la firmigon pri tio, kion ili pli malpli konfuze sentas k prezentas al si jam delonge.

Ili certe konsentos kun ni, ke vera revoluciulo devas esti kapabla idee anticipi. En mala okazo li estas nur filistre konservativa. Tial la proletaj esperantistoj devas tiri ĉiujn logikajn konsekvencojn el la aplikado de artefarita mondlingvo.

Ni plene konscias, ke nia vidpunkto estas nuntempe utopia, tial ke ĝis nun esperanto tre malvaste disvastiĝis. Sed en la okuloj de multaj, kiuj konsideros la sennaciismon kiel fantaziaĵon, mondlingvo ankaŭ estas de ili konsiderata kiel utopio. Kaj tamen ni, esperantistoj, scias proprasperte, ke ĝi estas efektivigeblaĵo, ke ĝi estas fakto, viva fakto.

Ni do, sentime elpaŝas kun nia Manifesto en la arenon de la ideologia batalo.

Januaro 1931.

I. Internaciismo

En fama manifesto, aperinta antaŭ 83 jaroj, la proletoj el ĉiuj landoj estis alvokataj unuiĝi. Kaj tiucele jam stariĝis diversaj Internacioj, kies gvidantoj rilatas pli malpli ofte inter si, ĉu per leteroj, ĉu dum kongresoj; plej ofte pere de tradukistoj k interpretistoj. Laŭ ĝenerala maniero, la amasoj fakte restas ankoraŭ tute apartigitaj en naciaj kadroj k havas nenian kontakton inter si – krom sur batalkampoj dum teruraj militoj.

En tiuj naciaj kadroj la spirito de l’ homoj estas per la lernejo, per la gazetaro k per ĉiuj aliaj rimedoj, kiujn disponas la ŝtatoj, prilaborataj tiele, ke, post pluraj generacioj, nacianoj konsistigas realan spiritan rason.

Estas vere, ke, laŭ konfeso de fakuloj mem, en la t. n. civilizitaj landoj jam de pluraj jarcentoj ne plu ekzistas puraj rasoj je biologia signifo de l’ vorto. Laŭ studoj de Frederiko Lefevr, oni ekzemple retrovas en la antikvadevenaj brakicefalaj[1] loĝantaroj el Francio mongolan devenon. Kaj profesoro Johano Brunhes pruvis, ke la nuntempaj Judoj el Besarabio, Ukrainio k Polio estas grandparte Slavoj k Tataroj, kiuj, antaŭ mil jaroj, estis konvertataj al la judismo per la politika k milita influo de la Ĥazaroj. Cetere, ĉi tiuj lastaj estis mem Turanoj fariĝintaj Judoj. La miriga rezulto de tio estas, ke la nuntempaj Judoj el Krakovio k Varsovio aspektas pli jude ol tiuj el Jeruzalemo!

Sed filozofoj k psikologoj povas ja prave paroli pri «historiaj rasoj», pri «animo de popoloj». Tiaj rasoj, tiaj animoj estas iel artefaritaj. Ili ne konsistigas ion esence nevarieblan, nemodifeblan. Ilin kvazaŭ knedis la Historio. Tamen estas homoj, eĉ inter la sin nomantaj revoluciuloj, kiuj konsideras, ke la fakto nacio estas io tute natura, sankta k konservinda. Tia vidpunkto estas esence reakcia.

Inter tiuj homoj, unu el la plej eminentaj estis Johano Ĵores[2]. En la verko «La Nova Armeo» troviĝas tre brila pledo pri patriotismo, aŭ naciismo, k internaciismo. Komentante la faman frazon de Marks k Engels en La Komunista Manifesto, nome, ke «la proletoj ne havas patrion», li klarigis ties ĝustan signifon per abundo da argumentoj k montris, ke la aŭtoroj de l’ Manifesto estis ankaŭ adeptoj de la politiko pri sendependeco de l’ nacioj k pri ilia rajto al memdispono.

Marks k Engels dirante, ke «la proletoj ne havas patrion» nur konstatis fakton. Tial ke la proletoj ne posedas sian ĝustan parton el la patrio, oni ja povas argumenti, ke ili estas senpatriaj. Sed oni ne devas malatenti, ke la aŭtoroj de l’ Manifesto tuj aldonis:

«Ĉar la proletaro devas unue konkeri la politikan regadon, stariĝi kiel nacia suverena klaso k konsistigi per si mem nacion, ĝi estas mem ankoraŭ nacia, kvankam tute ne en la burĝa senco.»

Kaj iom pli poste en la sama verketo oni povas ankaŭ legi:

«Laŭgrade kiel la ekspluatado al unu individuo fare de alia estas neniigata, same neniiĝas la ekspluatado al unu nacio fare de alia.

«Kun la falo de la antagonismo de l’ klasoj en la interno de l’ nacio falas la malamika sinteno de l’ nacioj inter si.»

Ni tute konsentas kun Ĵores, ke en tiaj diroj oni ne povas trovi kondamnon al la ekzisto de nacioj. Marks k Engels sekve ne akcelis ilian formalaperon k staris ĉe pure internaciista vidpunkto. Ili do ne estis sennaciistoj.

Ĵores plue argumentis, ke eĉ en la kapitalisma regsistemo la proletoj havas patrion. Kaj tio estas ankaŭ iasence vera. En nacia kadro burĝo k proleto estas pli malpli simile prilaborataj de la samaj ŝtataj rimedoj. Parolante la saman lingvon, ili per tiu fortega ligilo iel sentas sin el sama granda familio. Homoj nacie enkadrigitaj tiel akiras similon de animo k karaktero; ili sentas inter si ian parencecon, ĉefe en historiaj tempoj, kiaj estas la militoj. Tiel povas estigi tiaj patriotaj psikomalsanoj kiel tiu, kiun oni povis konstati en 1914 ĉe la eksplodo de l’ milito. La klasbatalemo forventoliĝis k ekregis dum la unuaj monatoj la «sankta unuiĝo» inter la klasoj. La patriotisma entuziasmo facile superregis ĉiujn aliajn sentojn, k narkotis la malfortan raciemon.

Nacioj estas realaĵoj, estas faktoj. Kompreneble, konstati fakton ne signifas ĝin pravigi. Religioj, epidemioj ankaŭ estas faktoj k ilia ekzisto ne praviĝas pro tio. Sed estas ankaŭ fakto, ke Ĵores k kun li Bebel, Lenin[3] k. a. malpli famaj gvidantoj de l’ laborista movado prezentis al si la nacion kiel ion naturan k defendindan.

Parafrazante diron de Bekn (angle: Bacon): «iom da scienco malfortigas la kredon je dio; multe da scienco ĝin fortigas», Ĵores konkludis jene sian tezon: «iom da internaciismo malfortigas la patriotismon; multe da internaciismo plifortigas ĝin. Iom da patriotismo malfortigas la internaciismon, multe da patriotismo plifortigas ĝin.» Tio signifas tre klare, ke la internaciismo neniel akcelas la sennaciigon de l’ mondo.

Cetere ĉiuj kongresoj de la diversaj Internacioj sin deklaris por la sendependeco de l’ nacioj, por la aŭtonomio de l’ patrioj. La internaciismo sekve estas nur sistemo, kiu celas starigi juran aranĝon inter la nacioj por eviti konfliktojn k militojn, sed neniel pretendas forigi la naciajn apartaĵojn, kiujn konsistigas lingvoj, moroj, tradicioj, ktp. ks.

Internaciistoj – ne ĉiuj[4] – konfesas la eblon k dezirindon alpreni unu helpan lingvon artefaritan kiel esperanton aŭ alian similan. Sed ili ne konsentas al tio, ke la naciaj lingvoj, la naciaj kulturoj k. a. naciaj diaĵoj tute malaperu aŭ almenaŭ fariĝu arkaikaĵoj, mortintaĵoj kiel la antikvaj grekaj k latinaj lingvoj k kulturoj. Ili konsideras tute utopia k nedezirinda, ke artefarita lingvo fariĝu la unika disvastigilio de tutmonda kulturo.

Rilate tiun problemon Karlo Kaŭcki tamen okupas apartan pozicion. En sia verko La Liberiĝo de la Nacioj (1917), li kontraŭbatalas la vidpunkton de Oto Baŭer, kiu, kiel Ĵores, konsideras la nacion kiel sanktaĵon nepre konservindan. Li interalie diras jenon:

«La unuopaj ŝtatoj fariĝas nuraj apartaj administraj distriktoj kun memadministrado. Tio aliflanke plifaciligas fari la interlimigon en maniero, ke ĉiu el ili ampleksas unu lingvoteritorion. Nur en la socialisma socio ekestos la eblo ĉiurilate efektivigi la nacian ŝtaton tiom, kiom la aferstato entute permesas. Sed tio okazus en la sama tempo, en kiu la suverena unuopa ŝtato ĉesus ekzisti. Ne nacia suvereneco, sed nur nacia memadministrado estus la celo de tiu ĉi evoluo.

«Sed fine ankaŭ la nacia interlimigo de l’ administraj distriktoj devus perdi sian signifon per tio, ke la plialtiĝinta popolklerigo akirebligas al ĉiu apud sia gepatra lingvo krome mondlingvon, tiel ke ĉiu povas ĉie en tutmondo orientiĝi interkompreniĝi, senti sin hejme.

«Ne la diferencigo, sed la asimilado de l’ naciecoj, ne la altiro de l amasoj al ia nacia kulturo, sed tio al la eŭropa kulturo, kiu iĝas ĉiam pli samsignifa kun mondkulturo, estas la celo de l’ socialisma evoluo.»

La tezo de Kaŭcki celas montri, ke la asimiliĝo de l’ naciecoj estas io neevitebla k ke oni ne devas perforte malhelpi tion. Ĉu oni povas konkludi el tio, ke la fama socialdemokrata teoriulo estas sennaciisto? Certe ne. Li ja prezentas al si, kiel ĉiuj aliaj socialistoj, komunistoj k eĉ anarkistoj[5] socialisman socion funkciantan en naciaj kadroj. Li parolas pri mondlingvo kiel helpa lingro apud la gepatra. Kaj kiu estu tiu helpa lingvo? Tion li ne diras. Eble li pensas pri la angla aŭ la franca, se ne la germana. Ni montros pli poste, ke la sennaciistoj havas tute alian komprenon pri la problemo.

La internaciistoj ja ĝenerale konsentas, ke la ĝisnuna absoluta suvereneco de la ŝtatoj aŭ nacioj devas esti limigota. Ili pli malpli precize rekomendas la starigon de supernacia organizo, kiu estus leĝdona por ĉiuj nacioj. Kiuj defendas tiun vidpunkton, tiuj iafoje sin nomas supernaciistoj. Sed ilia organizsistemo ankaŭ konservas la naciajn kadrojn k sekve ĝi estas esence diferenca de la sennaciismo.

*

Estas ja vere, ke ne ĉiuj internaciistoj konsentis al tio, ke proletoj defendu sian nacion, kiam milito eksplodas. La bolŝevikoj, ekzemple, opinias, ke en la imperiisma stadio de l’ kapitalismo, la proletoj ne devas konsenti al la batalo por defendi la patrion. Ili klarigas, ke tiaokaze ne temas pri defendo al la lando, sed pri milito inter imperiismoj por nova dispartigo de l’ mondmerkatoj aŭ de l’ kolonioj.

Ĉiu bone konas la agitvorton de Lenin, kiu rekomendis: «aliigi la imperiisman militon en civilan militon». Sed tio tute ne signifas, ke la genia gvidinto de l’ III-a Internacio konsentis, ke la popoloj rezignu batali por siaj «naciaj rajtoj», kiam fakte ili estas minacataj. La jam citita teksto (pĝ. 13, piednote) estas tre klara tiurilate.

Cetere en la plej freŝdata (1928) Programo de Komunista lnternacio estas dirite: «Agnosko pri la rajto de ĉiuj nacioj, sendepende de ilia rasa aparteno, pri plena memdispono, t. e. ĝis ŝtata apartiĝo.»

Tia vidpunkto estas ankaŭ agnoskata de la II-a Internacio. Ĝi estas la internaciisma vidpunkto, k cetere la sole aplikebla en la nuntempaj kondiĉoj.

Kiel konate, Lenin k Roza Luksemburg polemikis inter si pri la nacia problemo, sed estus granda eraro opinii, ke Roza konsentis al la sennaciigo de l’ popoloj. En la «Junius»-broŝuro, aperinta en 1915, riproĉe al la germana socialdemokrata partio, ŝi pledas la tezon, ke dum milita tempo la proletoj ne devas ĉesigi la klasbatalon, tial ke:

«Kiel jarcentoj atestas, ne estas la sieĝa ŝtato, sed la necedema klasbatalo, kiu vekas la memestimon, la oferemon k la moralan forton de l’ popolamasoj, kio estas la plej bona ŝirmo k la plej bona defendo de la lando kontraŭ eksteraj malamikoj.»

Kaj R. Luksemburg ĉe la fino de sia verketo konkludas:

« . . . la germana socialdemokratio povus efiki kiel lumturo, se ĝi restus konsekvenca . . . La germana proletaro restus la turgardanto de l’ socialismo k de la liberigo de l’ homaro, – k tio estus sendube patriota verko[6], kiu ne estus malinda je la disĉiploj de Marks, Engels k Lasal.»

Tiel ne parolus sennaciisto.

Ni citu ankoraŭ la opinion de unu el la nuntempaj plej aŭtoritataj marksistoj, Oto Baŭer. En sia libro kun titolo: Problemo pri Naciecoj k Socialdemokratio li argumentas, ke la socialismo estos kvazaŭ la apogeo de l’ naciismo:

«Nur la socialisma socio faros la nacian kulturon posedo de l’ tuta popolo k per tio faros el tuta popolo nacion. Tial ĉiu evoluisma nacia politiko necese estas socialisma politiko (pĝ. 164) . . . La fakto, ke la socialismo faras aŭtonoma la nacion, ĝian sorton la produkto de sia konscia volo, havas kiel efikon do kreskantan diferencigon de l’ nacioj en la socialisma socio, pli akran distingon de iliaj apartaĵoj, pli akran dividon de iliaj karakteroj unu de l’ alia (pĝ. 105). . . Alkonduko de l’ tuta popolo al la nacia kulturkomuno, akiro de plena memdecido per la nacio, kreskanta diferencigo de l’ nacioj – tio signifas socialismon» (pĝ. 108).

Ni povus multobligi la pruvojn pri tio, ke internaciismo k sennaciismo ne estas samsignifaj. Ne necesas. Ni aldonu tamen unu rimarkigon. Ĉiu konsentos kun ni, ke la gvidintoj k gvidantoj de la diversaj Internacioj estas sufiĉe kleraj homoj por scii, ke ekzistas en ĉiuj kulturlingvoj la vorto kosmopolitismo, kiu etimologie havas proksimume la saman signifon kiel tiun, kiun ni donas al la vorto sennaciismo. Se tiuj homoj volus meti en la programon de siaj respektivaj Internacioj, ke ili celas la sennaciigon de l’ mondo, ili certe ne parolus pri internaciismo sed pri kosmopolitismo. Tiel ili ne faris k tio plej bone pruvas, ke la nacioj estas de ili konsiderataj kiel io konservinda k defendinda.

Sed ili eble estas pravaj. Tio estas alia demando k ĝis nun ni celis nur refuti la senbazan aserton de kelkaj personoj, kiuj volas kredigi al la esperantistaro, ke la vorto internaciismo estas samsignifa kiel la sennaciismo, ekĝerminta en la SAT-movado. Tiuj homoj estas ĉu politike analfabetaj, ĉu konsciaj erarigantoj. Ili pensigas nin pri tiu monaĥo, kiu baptonomis kuniklon karpo por povi senpeke ĝin manĝi iun sanktan vendredon. Sed ni ne konsentos al tio, ke la sennaciismo estu identigita kun la internaciismo en la celo fari el ĝi ian partian ortodoksaĵon. Vero estas, ke nek etimologie, nek historie oni povas identigi la du ismojn.

Fakto restas, ke plej aŭtoritataj homoj el la laborista movado ŝatas k admiras sian nacian kulturon k predikas por ĝia ĉiamigo.

Kaj ĉu ni miru pri la ĉi supraj konstatoj? Certe ne. Ĝenerale la politikaj partioj celas akiri la regadon super sia propra lando. Ĉiu sekve devas utiligi en sia agitado la homan materialon, kiu ĝi sin turnas. Tial ke tiun materialon konsistigas plurjarcenta edukado, farita en nacia lingvo, per nacia literaturo, per nacia arto ktp. ks., estas tute nature, ke la politikaj agitistoj[7] ne havas emon fronti la antaŭjuĝon de la amaso k rekomendi la klasbatalon per rimedoj, kiuj ignoras la naciecojn. Ili ordinare nur sekvas, aŭ en plej bona okazo kuniras la progreson. llia tasko estas kunaranĝi, ordigi ekzistantajn kondiĉojn, adaptiĝi al ekzistantaj cirkonstancoj, trovi ian ekvilibron inter diversaj sociaj fortoj k neniel fari, pioniran laboron.

Nian ĉi supran aserton bone pruvas la nacia politiko en Sovetio. Tie la regantoj ne celas forigi la naciecajn diferencojn; male ili helpas al malgrandaj popoloj akiri apartan nacian kulturon. Tio estas pure internaciista politiko. Sennaciistoj ja trudus la lernadon de esperanto en lernejoj k tiel akcelus sennaciecan mondkulturon. Plie, tial ke lingvo komuna estas tamen necesa por la rilatoj inter ĉiuj nacioj, kiuj konsistigas la vastan Sovetion, estas la rusa, kiu fariĝas pli k pli la oficiala helpa lingvo. Ni kompreneble ne kritikas tiun lingvan imperiismon. Tute male, ni preferas vidi la superregadon de unu sola lingvo sur vasta teritorio ol konstati la vekiĝon de patriotaj sentoj en Ukrainio, en Blankrusio k alie. Tipajn specimenon pri tiu patriotismo oni povis konstati kelkfoje eĉ inter la esperantistaro, kio pruvas, ke la disvastigata ideo pri nacia kulturo, pri rajto de popoloj je apartiĝo k memdispono estas en plej bona okazo nur oportunismo, sed povas ankaŭ fariĝi eĉ reakcia danĝera subjektiva forto. Multaj faktoj pruvas la ekziston de tiu danĝero. Ni citu nur la opinion de K-do el Ukrainio:

«En Sovetio oni kulturas naciismon sub la egido de l’ oficiala nacipolitiko, kiu favoras naciismon. Nur tre malmultaj estas la komunistoj, kiuj levas sian voĉon kontraŭ la kulturata naciismo; tiun voĉon oni tute ne aŭdas. Ekz., antaŭ nelonge aperis tre interesa k atakata en la oficiala gazetaro libro de konata komunisto Vaganjan «Pri nacia kulturo», kie la aŭtoro akre atakas la poziciojn k agojn de l’ nacikulturanoj k defendas la tezon, ke ĉia nacia kulturo estas utila nur por la burĝaro, k nacia kulturo ne povas esti kulturo proletara. Tamen, eĉ ĉi tiu aŭtoro ne venas konsekvence al sennaciismo, li haltas duonvoje k diras, ke la proletaro devas krei internacian kulturon en lingvoj naciaj! – La ortodoksaj KP- ĉefoj (Stalin k. c.) favoras renaskiĝon k artefaritan reviviĝon, rekreadon de naciaj kulturoj. Kelkiuj, kiel ekz. Krupskaja, la vidvino de Lenin, antaŭ nelonge faris paroladon pri nacia k internacia kulturo, k en tiu parolado ŝi atakis sennaciismon, pledante por nacikulturoj. Estas rimarkinde, ke si ligis sennaciismon kun esperanto k direktis siajn atakojn samtempe kontraŭ tiu k alia. – Frapanta ekzemplo de l’ praktika nacipolitiko: La Ĥarkova radiostacio organizis disaŭdigon de priesp-aj lekcioj k esp. kurso en ukraina lingvo. Tio ne plaĉis al kelkaj ukrainaj naciistoj, kiuj gvidas la stacion, ĉar ili ja celas ukrainigon, ne esperantigon. Oni serĉis pretekston por forigi la nedezirindan lekciaron. Kaj jen tian pretekston oni trovis: la K- do lekciisto diris en iu el siaj lekcioj, ke venos tempo, kiam – sur la grundo de tutmonda ekonomio – formigos tutmonda kulturo k – iom post iom – formortos naciaj lingvoj. Nu, tio estis sufiĉa: la sekvonta lekcio ne okazis ! . . . » (2-XII- 1927.)

Ni tamen ne diras, ke la politika agitado estas tute nenecesa, senutila. Sed ĝi ne estas sufiĉa. La plej esence grava estas la laboro de la pioniroj, kiuj inventas, anticipas, dishakas en la arbaro el antaŭjuĝoj k tradicioj, forsekigas la marĉon el rutinoj k tiel preparas la vojon, kiun pli poste sekvos la amaso.

II. Sennaciismo

Kio aliigas fakte la mondon, tio estas la scienco, la tekniko, – idoj de la Racio, kiu produktas artefaritaĵojn. Ĝi inventas, konstruas, aliigas la laborkondiĉojn de l’ homoj, eĉ la medion, en kiu ili vivas, per aplikado de novaj produktofortoj. Tiuj aliigoj reefikas sur la spiriton de l’ homoj. La scienco ne povas esti nacieca kiel la arto. La racio estas la sama ĉe ĉiuj latitudoj. Du plus du estas kvar en Londono kiel en Pekino. Por konstrui maŝinon, oni devas fari la samajn kalkulojn, indiferente ĉu tio okazas en Moskvo aŭ en Nov-Jorko. Ni tiel kvazaŭ palpas per la fingroj la bazon, sur kiu povas stariĝi tutmonda kulturo.

Aliparte, metallaboristo produktanta la saman parton el aŭtomobilo, ĉu en Parizo, ĉu en Tokio, estas devigata fari la samajn manipulojn k tiel estas metata en saman artefaritan medion. Tiu fakto kreas la necesan – sed ne sufiĉan – kondiĉon por ke unuformiĝu la spirito de ĉiuj metallaboristoj en la mondo.

Malhelpas al tio plurjarcenta peza tradicio, malsamaj lingvoj k malsama edukado.

Tiuj laboristoj estas ankaŭ plej ofte ekspluatataj de la sama mastro: la financa kapitalo, kiun per la akcia sistemo konsistigas la pruntoj de monhavantoj el ĉiuj mondpartoj. En la borsoj de l’ grandurboj iu ajn monhavanto povas ja aĉeti la laborforton de homoj, kiujn li ne konas, kiujn li neniam vidos, pri kies ekzisto li eĉ ne pensas. Kaj se okazas bankroto de gravaj bankoj en Nov-Jorko, tiu reefikas sur ekonomian vivon en Tokio k en Berlino. Neniu neas tion.

Estas ankaŭ ŝablono paroli pri la tutmonda trafiko, pri la senfadena telefonio k aliaj similaj komunikiloj. La mondo malvastiĝas pli k pli. Sed la ideologio de l’ amasoj restas grandparte ankoraŭ tia, kia ĝi estis antaŭ jarcento, kiam povis tiam ekzisti naciaj ekonomioj k sekve nacia sendependeco. Tia stato de l’ nacioj fariĝis nuntempe vera mito. Reale sur la terglobo restas tre malmultaj popoloj, kiuj konservis ĝis nun feŭdan sociaranĝon k povus iel pravigi siajn rajtojn je memstareco k ignoro al la cetera mondo. Aliflanke, tiaj rajtoj baziĝas sur sentimentaj konsideroj.

La sennaciistoj prezentas do al si la teron kiel unuon, kiel tuton, apartenantan al ĉiuj teranoj. Se en iu regiono ekzistas krudaĵoj, neutiligataj de la tieuloj, ni opinias, ke ĉi tiuj lastaj ne rajtas malhelpi, ke alieuloj utiligu tiujn naturajn riĉaĵojn.

Kiam ni parolas pri «rajto», estas kredeble, ke ne ĉiu leganto havos saman komprenon pri tiu termino. Por komprenigi nin, ne farante skolastikan difinon, ni diru, ke kapitalistoj ne rajtas kapti tiujn riĉaĵojn, tial ke ili ne celas profitigi ilin al ĉiuj teranoj, sed nur ekspluati por sia persona aŭ klasa profito. Sed, se ekzistus en la cetera mondo senekspluata socistato k malfruiĝintaj indiĝenoj en iu loko, kiuj ne konsentus liveri krudaĵojn de ili neuzatajn, ni opinias, ke iel ili agus kiel nuntempe agas kapitalistoj. Se oni konsideras, ke la tero apartenas al ĉiuj teranoj, estas evidente, ke ne justa estas la pretendo de kelkiuj, ke iu parto estu ilia propraĵo, sur kiu neniu alia rajtas surpaŝi.

Ni bone scias, ke la Rajto ne ekzistas en si; same ankaŭ cirklo aŭ kvadrato. La Rajto estas ia ideala lego, kiu regus societon, konsistantan el racie pensantaj homoj, el saĝuloj, por kiuj valoras argumentoj, ne pugnobatoj. La homoj jam de longe sukcesis fari cirklojn k kvadratojn pli malpli ideale precizajn; ili ankaŭ sukcesos fari, ke la Rajto finfine regu inter la homoj. Tiam ekzistos senekspluata socio k tiel la Socialismo estos finkonstruita.

Dume la konscio pri rajto apenaŭ ekzistas ĉe multaj homoj, ĉefe ĉe proletoj; tial ĉi tiuj lastaj tro facile konsentas esti ekspluatataj k ne ribelas. Batalo por la rajto povas do esti tre taŭga agitvorto.

Ĝis nun la kapitalismo alproprigis al si naturajn riĉaĵojn en kolonioj per sia kruela imperiisma politiko. La kapitalismo ja celas nur la gajnon, profite al iu klaso k ne la bonstaton de ĉiuj anoj de l’ socio. La kapitalismo kondutas nuntempe kontraŭ la nekapitalisme regataj popoloj el la kolonioj kiel ĝi kondutis kontraŭ siaj propraj enlandanoj tuj post sia venko super la feŭdismo. Ĝi rabas k ekspluatas ilin, ne renkontante kontraŭstaron. La proletoj el la kolonioj ja ne estas klase organizataj kiel tiuj en la landoj, jam de longe kapitalisme mastrumataj. Tial la ekspluatado en la kolonioj estas pli granda k pli kruela.

Tio estas neevitebla en nia kapitalisma epoko. Kompreneble ni malaprobas k kontraŭbatalas[8] la malindajn procedojn, aplikatajn de la kapitalisma imperiismo en la kolonioj, tial ke fakte ili ne celas civilizi, kulturi popolojn, kies socistato malfruas, sed nur ekspluatadi homojn k krudaĵojn je la profito de l’ burĝa klaso. Sed tio ne forigas la fakton, ke la neceso utiligi la naturajn riĉaĵojn el la tuta tero profite je ĉiuj teranoj postulas la malaperigon de suverenaj nacioj, kondukas al la forigo de rasaj apartaĵoj k al la submetiĝo de ĉiuj homoj je la direktoj de l’ racio. Ni rigardas sekve reakcia la politikon, kiu konsistas en predikado pri sendependiĝo de nacioj, pri memstareco de popoloj, pri konservo de moroj, kulturoj k lingvoj naciaj.

La sennaciistoj tamen ne kontraŭstaras al tiuj, kiuj sincere k sindone batalas por ke la nacioj akiru sian memstarecon, ili nur ne konsentas mem partopreni tian batalon, sciante tre bone, ke la nacia memstareco ne liberigas fakte la proletojn, ke ĝi povas nur profiti al la burĝa klaso; tial ke plie ili scias, ke en la nuna stato de l’ produktofortoj plena nacia memstareeo eĉ ne eblas k sekve, ke ĝia akcelado estas utopia.

La sennaciistoj penas konvinki la nacibatalemajn proletojn, ke ili erare, vane elspezas sian energion en malĝusta direkto, ke nur la klasbatalo povas liberigi ilin; ke nur la forlaso je ĉia nacia aŭ ŝtata suvereneco k la malapero de ĉia ekspluatado al la homo de la homo povas konsistigi la necesajn kondiĉojn por ke ekzistu daŭra paca stato en la mondo.

La sinteno de la sennaciistoj antaŭ la agitado, por naciliberigo similas tiun de kuracisto, kiu vidas malkleran kamparanon flegi malsanon per ridinde fantaziaj rimedoj. Se tiu kuracisto estas bonkora, li kompatas la pacienton tiel flegitan, sed ne povas helpi al tia flegado; li tiam proponas taŭgajn kuracilojn k ĉagreniĝas, se la flegisto ne akceptas ilin.

La agitado, kiun faras anarkistoj, komunistoj k socialistoj por la sendependiĝo de l’ popoloj estas ja esence reakcia, kontraŭas al la dezirinda unueciĝo de l’ mondo k kaŭzas grandan perdon de energio, tempo k sango.

Okazas eĉ, ke tia politiko efikas favore al iu imperiisma ŝtato kontraŭ alia. Unu ekzemplo: La batalo de l’ generalo Sandino en Nikaragvo kontraŭ Usono. En ĉiuj «revoluciaj» gazetoj el la tuta mondo oni povis legi flamajn alvokojn por subteni la «heroan» batalon de l’ granda patrioto el Nikaragvo kontraŭ la usona imperiismo. Sandino tamen tute ne celis starigi socialisman regadon en tiu mondparto. Kaj eĉ se li celus tion, li ne havus ian ŝancon sukcesi en tiu malgranda lando. Rilate Sovetion, kiu reprezentas la sesonon de l’ mondo, ekzistas eĉ duboj ĉe pluraj eminentaj revoluciuloj pri la eblo starigi tie socialismon. Estas bone konate ke Trocki, ekzemple, defendas[9] la vidpunkton pri neeblo starigi socialismon en unu sola lando. Cetere la batalo de Sandino kontraŭ la usona imperiismo utilis nur al la brita aŭ eŭropa imperiismo[10].

Se oni konsideras la batalon de Abd-el-Krim en Maroko kontraŭ la franca imperiismo, oni povas fari similajn rimarkojn. Kaj, ni ripetas insiste, ĉie en la mondo la bataloj por nacia sendependiĝo estas esence reakciaj. Ni diras «esence», tial ke pro taktikaj konsideroj, dum revolucia tempo, kiam bolas la movado en iu metropolo, bataloj pro sendependiĝo de kolonioj povas esti provizore utilaj en tiu senco, ke ili malfortigas la potencon en la koncerna lando. Se ekzemple, en Usono ekzistus revoluciaj kondiĉoj k se ardus la batalo inter la burĝaro k proletaro, estas evidente, ke la agado de iu Sandino en Nikaragvo, devigante la usonan registaron sendi trupojn tien, povus helpi al la revolucia movado en Usono mem. Sed tiaj kondiĉoj tute ne ekzistis, kiam la tutmonda «revolucia» gazetaro agitis favore al la patrioto Sandino.

Tial ni opinias, ke tiu agitado estis ne nur esence, sed fakte reakcia. Ni ja konsiderus kiel paŝon antaŭen sur la vojo de la historia evoluado, se la usona imperiismo konstruus en Nikaragvo kanalon, por komunikigi la pacifikan k atlantikan oceanojn.

Alia ekzemplo pri objektive reakcia politiko estas tiu de Komintern en Ĉinio. Estis konsilite al la ĉinaj komunistoj, ke ili subtenu la batalon de Kuo-Min-Tang kontraŭ la eŭropa imperiismo. Kaj kio rezultis el tio? La gvidantoj de la nacia ĉina movado bonakceptis la helpon de la komunistoj k poste, kiam ili opiniis esti sufiĉe fortaj por ne bezoni tian helpon, ili murdadis la komunistojn. Miloj k miloj da k-doj falis en nacia batalo k tio tiom pli malfortigis la klasbatalon.

La vera signifo de la naci-bataloj en Ĉinio k en Hindio estas, ke la tieaj burĝaroj volas ekspluatadi mem la laboristojn, sen la helpo de la fremdaj burĝaroj kun kiuj ili ja devas dividi la plusvaloron.

La intereso de la ĉiniaj k hindiaj proletoj estas klasbatali k tiucele organiziĝi k kunligi sian agadon kun tiu de l’ proletoj el la imperiismaj landoj. La intereso de l’ laboristoj el la imperiismaj landoj estas ĉiel subteni tiun batalon ĉe la koloniaj fratoj, tial ke, kiam ĉi tiuj konsentas labori por pli malalta salajro, tio reefikas sur iliajn proprajn salajrojn. Tio estas fakto, kiun neniu neas. La nacibatalo estas esence reakcia; la klasbatalo estas nepre revolucia. Ju pli la ekspluatatoj estas postulemaj, des pli la ekspluatantoj estas devigataj pli bone organizi la produktadon, instali novajn maŝinojn ktp. Kaj tio havas kiel rezulton krei kondiĉojn, kiuj devigas siavice la laboristojn postuli malpli longan labortempon por eviti senlaborecon.

La klasbatalo plie igas la ekspluatatojn ekkonscii pri neceso de tutmonda solidaro, dum la nacibatalo pluigis en la amaso la patriotajn sentojn, kiuj estas tre forta subjektiva baro malhelpanta la unuiĝon inter la diverslandaj proletoj.

Nacibataloj povis havi ian pravan signifon antaŭ multe da jaroj, kiam ekzistis memstaraj naciaj ekonomioj. Tiu epoko forpasis. La nuna problemo pri emancipiĝo de l’ laborista klaso estas tre simpla, kvankam vastega: venki la burĝan klason k organizadi k direkti mondmastrumadon. La objektivaj kondiĉoj por tio jam ekzistas. Kio malhelpas k baras, tio estas la subjektivaj fortoj, la tradicioj, la diversaj kulturoj k lingvoj. Kiuj konscie k celkonforme volas labori al la, mondunuecigo, al la sennaciigo de l’ popoloj, tiuj devas akceli senĉesan, senkompromisan batalon kontraŭ ĉiaj naciaj superstiĉoj, ĉu lingvaj, ĉu aliaj; tiuj havas intereson subteni ĉion, kio helpas en tiun direkton.

La sennaciistoj plenkonscie sin dediĉas al tiu tasko; ili rifuzas helpi al la oportunismaj klopodoj de partioj, kies ĉefa celo estas kapti la regadon en iu lando. Por sukcesi en tiu tasko, la politikaj agituloj sin apogas eĉ sur la antaŭjuĝoj de la amasoj. lli agitadas plej ofte per tute demagogiaj procedoj, kiuj ne detruas la radikojn de tio, kion necesas neniigi por starigi sennaciecan socion.

Plej trafan ekzemplon liveris lastatempe la Germana Komunista Partio, okaze de l’ baloto por elekti deputitojn por la regna parlamento. En ĝia programo la naciismo ludis grandan rolon. Kelkrilate ĝi eĉ similis tiun de la naci-socialistoj (faŝistoj aŭ Hitleranoj). Se ĉi tiuj lastaj povis atingi grandajn sukcesojn k se la komunistoj ankaŭ sukcesis forpreni relative multajn voĉojn el la socialdemokrata fronto, estas ĉefe dank’ al tio, ke ilia programo lerte utiligis la naciemon de l’ popolamasoj. La rezulto de tio estas, ke nuntempe en Germanio la naciisma ondo minacas ĉion superakvigi.

Ne malpli notindan fakton oni povas sperti nuntempe en Alzaco- Lorenio, kie la komunistoj faras nemalofte unuecan fronton kun la plej reakciaj elementoj, kun pastroj k similuloj.

La agitado por nacia liberiĝo havas eĉ tute neantaŭviditan rezulton: revivigi en jam delonge asimilitaj provincoj la deziron al apartiĝo. Oni ja devas memori, ke la nacioj ne ĉiam konsistigis unuon. Tiu unuo estas artefarita de la Historio. Kaj la fakto, ke la agitado por nacia liberiĝo tendencas ŝanĝi la direkton en la movo de l’ historia rado, pruvas plej bone la reakciecon de tia politiko.

La taktiko de partioj rekomendantaj la nacibatalon havas ankaŭ aliajn, neantaŭviditajn konsekvencojn. Kiam en Manĉurio okazis konflikto inter Sovetio k Ĉinio, la konsekvencaj anoj de la politiko pri rajto de l’ popoloj je memdispono akre riproĉis al Stalin lian «imperiismon». Ilia riproĉo formale estis prava; Stalin ja agis nekonsekvence kun sia propra politiko, sed ni opinias, ke li agis prave en la intereso de l’ Revolucio.

Pro la ĉi supre diritaj motivoj la nunaj politikaj partioj ne povas bone plenumi edukan taskon, ne povas efike labori por detrui la subjektivajn fortojn, kiuj baras, bremsas la historian procezon[11], kiu nepre kondukas la homaron al mondunuiĝo per la senĉesa evoluado k plivastiĝado de l’ produktofortoj.

La sennaciistoj sekve deklaras laŭte k tute malkaŝe, ke ili ne volas partopreni en iu ajn agitado k batalo por naciliberigo. Ili avertas la proletojn, ke tio povas neniel liberigi ilin.

La plej freŝdata historio tre bone instruas, ke la nacibatalo estas iluzio, trompo por la laboristoj. Se ni ekzamenas la vivkondiĉojn de la proletoj el la «liberigitaj» nacioj kiel Ĉeĥoslovakio, Estonio, Finlando, Irlando aŭ Polio, ni konstatas, ke ili neniel estas pli bonaj ol antaŭ la nacia liberiĝo.

La sola profitdona batalo por la proletaro estas do la klasbatalo, ne la nacibatalo. Kiam laboristoj atingis pli mallongan labortempon, pli bonajn laborkondiĉojn, ili fakte antaŭeniris sur la vojo al definitiva liberiĝo.

*

Sed la sperto montras ĉiutage, ke la klasbatalo havas ŝancon sukcesi nur se ĝi estas organizata mondskale. La ĝisnuna internacia organizmaniero de l’ proletoj ne plu estas la plej taŭga por konduki al sukceso la klasbatalon. Nur la sennaciismo proponas racian k trafan organizsistemon. Laŭ tiu sistemo la laboristoj ne estus nacie k internacie organizitaj sed tutmonde laŭ industrioj. Ekzemple, la ministoj el la tuta mondo apartenus al la sama sindikato k kiam tiu organizo decidus strikon, tiu decido valorus por ĉiuj anoj. Kaj kiam la kapitalismo estus finvenkita, tiu Sindikato organizus la minindustrion laŭ la bezonoj k postuloj de l’ tuta homaro.

La saman rezonadon oni povas fari pri ĉiuj industrioj. Stastikaparato kalkulus ĉiujn riĉaĵojn el la mondo k difinus la kvanton, kiun rajtas ricevi ĉiu homo. La tuta produktado estus raciigata k sufiĉus labori dum kelkaj horoj – eble 3-4 – ĉiutage por ke ĉiu homo ĝuadu bonstaton k komforton. En tia mondmastrumado ne povas temi pri naciaj kadroj, kiujn zorge celas konservi la internaciistoj.

Sendube la tuta afero aspektas nun utopia k ĝi estigos kompateman rideton ĉe la lipoj de la nuntempaj revoluciuloj- oportunistoj. Kompreneble ni ne kredas, ke la sennaciismo estos morgaŭ akceptata de la klasbatala proletaro. Sed Marks k Engels povis ankaŭ aspekti kiel utopiistoj, kiam ili verkis antaŭ 83 jaroj la Komunistan Manifeston. Post tiu longdaŭra tempo la socio, kiun ili prezentis al si kiel nepre stariĝontan, ankoraŭ ne ekzistas. En Sovetio oni ja «konstruas socialismon»; sed tio ĝuste pruvas, ke eĉ tie ĝi ankoraŭ ne stariĝis. Ni ne ekzamenos, ĉu fakte oni konstruas socialismon, aŭ ĉu la tiea ekonomio tendencas fariĝi ŝtata kapitalismo kun grandega burokrataro oligarkia. Regas ja en Sovetio sama monsistemo kiel en kapitalistaj landoj k tre diversaj salajroj. Masonisto ekzemple ne havas la saman salajron kiel arkitekto. Tiu konstato ne estas riproĉo; ni nur celas montri, ke estas permeseble anticipi sen risko esti rigardata kiel malsaĝulo, ĉar post jarcento da propagando por socialismo, ĝi ankoraŭ nenie ekzistas.

La vidpunkto de la sennaciistoj do ne tute koincidas kun la nuna politiko de l’ diversaj laboristaj Internacioj. Ni eĉ opinias, ke ilia politiko estas kelkrilate reakcia, almenaŭ filistre oportunisma.

Kiam Marks k Engels verkis sian faman Manifeston, ne ekzistis tiam mondlingvo. Sed nuntempe ekzistas esperanto. Jam plurdekoj da miloj da laboristoj scipovas ĝin k miloj da ili ĉiutage ĝin aplikas. Jam en 10 universalaj kongresoj[12] plurcentoj da proletoj povas diskuti varme k pasie pri siaj propraj aferoj, uzante nur tiun artefaritan lingvon. Kaj malgraŭ tiuj videblaj faktoj, la gvidantoj el la laborista movado ignoras tiun racian tutmondan interkomprenilon. Ili cetere agas konsekvence. Konscie aŭ ne, ili sentas, ke la ĝenerala aplikado de esperanto en la laborista movado kondukus ilin al reviziado de ilia politiko, de iliaj gvidprincipoj. Ili pli malpli obtuze sentas, ke ilia rolo en la gvidado de la amasoj estus malgrandigata, se ĉiuj proletoj komprenus unuj la aliajn; se la kongresoj povus okazi sen tradukistoj k interpretistoj; se la laboristoj povus interrilati senpere tra la tuta mondo. Fakte kreiĝis en la socio nova klaso da homoj: la laboristaj gvidistoj, kies personajn interesojn iel povus domaĝi la mondlingvo.

La sennaciistoj maltime k malkaŝe denuncas tian gvidistan parazitemon. Ili sin turnas al la amaso k vokas al la racio de l’ komprenkapablaj homoj, por ke ĉi tiuj lastaj utiligu k disvastigu ĉion, kio estas racia; ĉion, kio reprezentas teknikan progreson k helpas detrui la barojn, kiuj ĝenas la antaŭeniradon de l’ proletaro. La sennaciistoj batalas kontraŭ ĉio nacieca: kontraŭ naciaj lingvoj k kulturoj, naciaj kutimoj k tradicioj. Por ili esperanto estas ilia ĉefa lingvo k la naciajn lingvojn ili rigardas nur kiel helpajn. Ili rifuzas partopreni en iu ajn nacibatalo k agnoskas kiel necesan k profitdonan al la ekspluatataro nur la klasbatalon kun la celo forigi la klasojn k la naciecojn k ĉian ekspluaton. Ili subtenas ĉion, kio helpas malaperigi la diferencojn inter la popoloj k kondukas al racia mastrumado de l’ terglobo. Ili opinias, ke ĉio, kio miksas k lutas la popolojn, faras bonan homaĵon.

La sennaciistoj bazas sian konvinkon sur la konstato, ke la racio, kiu inventas k konstruas, estas la sole taŭga bazo, sur kiu povos stariĝi tutmonda kulturo. Ili tamen ne kredas, ke ĉiuj homoj povos baldaŭ akiri menson, en kiu superregus la racio. Ill scias, ke la sento estas granda forto, tre efika instigilo, ke la mitoj ludis grandan rolon en la Historio. Se homoj povas prezenti al si la sennaciismon, la mondunuiĝon nur kiel novan miton, simila al la patrio, tio ne tre domaĝas. La konsciaj sennaciistoj sekve ne forpuŝas de si homojn, kiuj estas ĉefe kaptataj de la entuziasmo por granda, nobla idealo. Tro ofte la racio estis metata je la servo de l’ mistiko; kompense ni metu la mistikon je la servo de l’ racio.

Sed estu nenia miskompreno: ni havas la firman konvinkon, ke nur la ekspluatata klaso, la proletaro, povas esti la historia forto, kiu starigos sennaciecan, senekspluatan socion. Ne pro tio, ke la proletoj estas esence diferencaj de la burĝoj, sed tial ke ilia klasbatalo por emancipiĝi instigas ilin al mondskala unuiĝo, k samtempe devigas la ekspluatantojn senĉese pliperfektigi, pli raciigi la produktorimedojn. Kie la salajroj estas malaltaj, kie la laboristoj konsentas vivi en tre mizeraj kondiĉoj, tie la mastroj ne havas instigon por instali maŝinojn k raciigi la produktadon.

Mondmastrumado preparas la grundon por mondkulturo, kulturo, kies substrato[13] estu la racio.

Tio ne signifas, ke la homoj fariĝos ĉiuj sammodelaj. Kreiĝos certe ia unueco en la spiritostato k karaktero de l’ homoj. Foriĝos la naciaj apartaĵoj, sed daŭre ekzistos individuaj diferencoj. Kaj tial ke la homoj havos la eblon kontakti kun ĉiuj mondpartoj, havos plurajn horojn liberajn ĉiutage k povos ilin dediĉi al persona laboro, al individua kulturo, oni povas prave konjekti, ke el tio rezultos fortaj individuoj kun originalaj pensoj k sentoj, kiuj esprimiĝos en diversaj artoj, kompreneblaj k senteblaj en la tuta mondo.

III. La pozicio de la sennaciistoj antaŭ la esperanta movado

a) ANTAŬ LA BURĜA MOVADO

Kio karakterizas la sennaciismon, tio estas ĉefe ĝia agnosko pri la grandega rolo, kiun ludas en la mondo la artefaremo. Tia kapablo faris el la homo la reĝon super la aliaj animaloj. La homo adaptas la naturon al si, dum la besto devas adaptiĝi al la naturo. La sennaciistoj sekve ne neas la grandan forton, kiu kuŝas en la volo de l’ homo. Ili sendube scias, ke li ne povas liberiĝi el sia propra pezo, aŭ salti for de sia ombro. Tamen, la limigita spaco, sur kiu agas la homo, estas relative larĝa. Lia volo sekve povas fari grandajn verkojn. Tial ni kredas, ke la «fatalaj leĝoj» de l’ historio estas nur relativaj.

Unu el la plej belaj k revoluciigaj inventoj de l’ homo estas la artefarita lingvo. Esperanto estas mirinda ilo, kiun neniu homo ankoraŭ scipovas plene utiligi. Eĉ la aŭtoro mem ne kapablis apliki ĉiujn ĝiajn latentajn riĉojn. Zamenhof estis pioniro. La ĝenerala aplikado de lia verko havos nekalkuleblajn sekvojn.

Kompreneble, tial ke lingvo estas ilo, ĝi povas esti utiligata por plej diversaj celoj. Aviadilo ankaŭ povas servi por ĵeti bombojn sur urbon aŭ por provizumi neĝsieĝatajn observejojn. Tamen estas tre grava la ekzisto de multnombraj aviadistoj, eĉ la militistaj. Same estas profite por la progreso, se burĝaj esperantistoj akiras lerton en la uzado de l’ lingvo. La sennaciistoj sekve neniel ĉagreniĝas, kiam ili konstatas prosperon en la burĝa esperanta movado.

Sed evidente la sennaciistoj rekomendas al la laboristaj esperantistoj, ke ili elspezu neniun tempon k monon por subteni la neŭtralan esperantan movadon, sed dediĉu siajn tutajn fortojn por meti esperanton je la servo de l’ proleta klaso k tute speciale je la servo de l’ sennaciismo.

b) ANTAŬ LA LABORISTA MOVADO

La ĉi supre eldiritaj ideoj ne estas tute novaj. Ili estas eĉ iel aplikataj jam de dek jaroj en la kadro de Sennacieca Asocio Tutmonda. Tial ke tiu organizo celas arigi la klaskonsciajn proletajn esperantistojn el ĉiuj tendencoj, la sennaciistoj subtenas ĝin k ne celas iel ajn konkurenci. Ili nur postulas en SAT la samajn rajtojn kiel la internaciistoj. En la kadro de tiu senpartieca, supertendenca Asocio ili batalas por la unueco de l’ laborista esperanta movado k kontraŭ ĉiaj provoj meti ĝin sub la kaŝan aŭ malkaŝan gvidadon de ia ajn partio.

La sennaciistoj havas la konvinkon, ke la praktika aplikado de esperanto en organizo kiel SAT, kies strukturo estas sennacieca, estas tre taŭga grundo por dissemi la sennaciismon. Tial ili kontraŭus eĉ eventualan provon trudi oficiale al SAT sian propran ismon. La unueca organizo de l’ prolet-esperantistoj devas resti malfermata al ĉiuj internaciistoj, por ke ili povu konatiĝi kun pli racia k konsekvenca aplikado de esperanto en la organizado de l’ estonta socio.

Fermitan sekton, apartigitan de la cetera klasbatala laborista movado, la sennaciistoj ne celas formi. Ili nepre volas resti en intima kontakto kun ĝi. Partopreni ĝiajn batalojn, kiam ili fakte estas klasaj k sekve liberigaj. Tiom longe, kiom esperanto estos praktikata de nur kelkaj dekmiloj – eĉ centmiloj – da homoj en la tuta mondo, la sennaciistoj ne pretendas formi partion, sed nur konsistigi tendencon en la laborista movado. Ili sekve povas eĉ aparteni partion en kiu estas permesite priparoli k defendi la novan ismon.

La sennaciistoj scias, ke jam ekzistas en la laborista movado obtuza tendenco al sennaciismo. La organizo nomata La Industriaj Laboristoj de l’ Mondo (angle I.W.W.), kiu naskiĝis en Usono k kies anoj suferis multajn persekutojn, havas en sia programo premison pri sennaciismo. En ĝi ja estas parolite pri universala unuiĝo, kio signas, ke en la spirito de la fondintoj la koncepto pri nacioj estis malforta. Sed, kompreneble, tial ke tiu organizo ne okupiĝis pri solvo de la lingva problemo, estas tute nature, ke tiu tendenco povis resti nur en embria stato.

La sennaciistoj sekve vidas en la laborista esperanta movado la plej taŭgan grundon por dissemi siajn ideojn. Tial ili deziras ĝian unuecon, kiu estas kondiĉo por ĝia sukceso.

La sennaciistoj vokas al la laboristoj el la tuta mondo:

Lernu esperanton! Esperantistoj sennacieciĝu!

La Sennaciista Frakcio

el membroj de Sennacieca Asocio Tutmonda.

Sennaciismo

(Tiu artikolo aperis en »Renovigo«, Meksiko, n-roj 40-41-42-43, oktobro-novembro 1941, januaro-februaro 1942).

La termino per si mem estas tute klara: ismo, laŭ kiu ne ekzistus nacioj k sekve ĉiuj homoj sur la tero estus samregnanoj, mondcivitanoj.

Sed tia ismo estas sensencaĵo, kredeble pensos legantoj, ĉar nacioj ekzistas k ignori ilin ne eblas. La nacioj ja estas realaĵo, bedaŭrinde! Malsanoj ankaŭ ekzistas k tamen neniu – krom eble kuracistoj – deziras, ke oni ĝoju pro tio k penadu por ilin eternigi.

Nacioj ekzistas k ĝuste pro tio la homaro malsanas, elspezante nekalkuleblan kvanton da energio k materialo por detruaj, mortigaj celoj. Sed regnestroj, ambasadoroj, generaloj k similaj parazitoj profitas ilian ekziston – simile al la kuracistoj, kiuj havas komfortan vivon dank’ al la ekzisto de malsanuloj.

Kompreneble neniu kuracisto volus eldiri publike sian deziron, ke estu sufiĉe da monhavaj malsanuloj, por ke li povu enspezi grandan honorarion. Ĉiuj ja volonte asertus, ke ili deziras la kiel eble plej rapidan resaniĝon de siaj pacientoj.

Same ĉiaj registoj k regaspirantoj asertas, ke ili klopodas por starigo de surtera paco k tiucele penadas por ekvilibrigi la fortojn de la nacioj per armado k aliancoj. Diplomatoj trovas en tio agrablan okupon k ĝuas plezuron, sciante, ke en la ĵurnaloj el la tuta mondo oni raportos pri la intertraktadoj, kiujn ili faras kun siaj kolegoj alinaciaj.

Kaj tial ke tiaj intertraktoj neniam sukcesis eviti militojn, ĉiam troviĝas ruzaj registoj, kiuj de tempo al tempo, faras proponojn, por aliigi la ludon, kun la celo malebligi, ke la popoloj ekkomprenu, ke ili mem estas nur la peonoj de tiu fia ŝakludilo internacia. La lasta tia trompo estis la starigo de Ligo de Nacioj, kio havis nur kiel rezulton doni oficojn al miloj da parazitoj k kaŭzis la elspezon de miliardoj da ormoneroj.

La Ligo de Nacioj estis subtenata de ĉiaj internaciistoj. Ili kritike rekomendis nur kelkajn modifojn en la strukturo de tiu institucio. Etimologie k historie la internaciismo ja estas nur iu politika sistemo, celanta trovi juran kompromison inter la naciismo k la postuloj de la ekonomio, kiun senhalte evoluigas la progresoj de l’ tekniko (rezulto de la homa elpenskapablo, kiu mem rezultas de l’ homa volo). La sennaciistoj sekve opinias, ke la internaciismo estas nur paliativo, kiu tute ne garantias daŭran pacon.

Sed kio povas esperigi, ke la sennaciismo iam efektiviĝos? sendube pensos legantoj. Esperigaj konsideroj estas jenaj: la nacioj signas nur stadion en la historia procezo; ili eĉ jam nun konsistigas ian anakronismon, rilate al la malvolviĝo de l’ tekniko, kiu tendencas pli k pli malgrandigi tempe la distancojn. Kaj tiu procezo ne haltas. Fakulo eldiris antaŭnelonge, ke post 20-30 jaroj la aeroplanoj rakete funkcios, flugos tra la stratosfero k rapidos po 1.500 km. hore k eĉ pli. La aŭtoj veturos sur apartaj vojoj k ilia rapido hora estos almenaŭ 150-kma. Fervojoj estos utiligataj nur por transporti materialojn k la pasaĝertrafiko longdistanca okazos per aviadiloj. La tutmonda trafiko pli k pli intensiĝos k tia stato grade sentigos la bezonon de komuna lingvo. Tiam esperanto havos pli k pli favoran grundon por sia enplantiĝo. Laŭgrade kiel la artefarita lingvo disvastiĝos, samgrade la propagando por sennaciismo fariĝos pli facila k efika. . .

Nuntempe la sennaciismo, kiel historia faktoro, ekzistas nur embrie. Ĝi trovis, antaŭmilite, favoran grundon en la esp-a organizo Sennacieca Asocio Tutmonda. Tiu asocio, same kiel Universala Esperanto-Asocio[14], estas sennacieca laŭ sia strukturo, tamen ne sennaciista. Ambaŭ organizoj ignoras la naciojn, sed ne havas kiel taskon propagandi sennaciismon.

Tial ke la sennaciisma movado nunepoke neniel povas praktike influi sur la eventojn, ties anoj povas havi nur unu celon: ĉiel provi ne viktimiĝi per naciecaj frenezaĵoj. La sennaciistoj opinias, ke estas tute normale, ke patriotoj diverslandaj buĉu unuj la aliajn, k ili sekve neniel celas malebligi tion. La nacioj ekzistas por la registoj k regaspirantoj k per la amaso da naivaj patriotoj. Se la sennaciistoj atentus nur sian racion, ili dirus: ju pli da naciistoj buĉas sin reciproke, des pli bone. Sed ilia koro kompatas al la trompitoj, kiuj mortas por la gloro de malmultaj naciprofitantoj.

La ekzisto de nacioj estas la plej terura plago de la homaro. La tekniko tendencas unuigi la mondon, sed la homa menso ĝenerale ne evoluas laŭ sama rapido. La sennaciisma propagando celas restarigi la ekvilibron en la historia procezo.

Ĉe prezento de tezo pri sennaciismo oni ĝenerale renkontas nur indiferenton, miron aŭ pasian nekomprenemon. Kaj se iu naciisto tamen kapablas bridi sian indignon k konsentas diskuti, li proteste emfazos, ke la amo al la patrio estas tiel natura sento, ke tute ne eblas ĝin ignori k sekve, ke la sennaciismo estas kontraŭnatura, estas monstraĵo neniel konsiderinda. . .

En la okazo, ke nia patrioto estas klera homo, li tiam citos la aŭtoritatan opinion de multaj famuloj, kiuj donis belformajn difinojn pri patriotismo. Da tiaj mi kolektis almenaŭ kvindek el diversaj lingvoj.

Se temas pri internaciisto, tiu certe ne preterlasos la okazon citi almenaŭ la opinion de la fama oratoro franca Ĵores (Jaurès) k tiun de Lenin. En sia verko La Nova Armeo, parafrazante diron de la angla filozofo Bekn (Bacon): «iom da scienco malfortigas la kredon je Dio, multe da scienco ĝin fortigas», Ĵores diris: «iom da internaciismo malfortigas la patriotismon; multe da internaciismo fortigas ĝin».

Kaj en la Kompleta Verkaro de Lenin, volumo 13-a, paĝ. 342 de la franclingva eldono, oni povas legi jenon: «En milito reale nacia la vortoj ’defendo al la Patrio’ ne estas trompo k ni tute ne kontraŭas ilin».

Ĉe la konstato, ke naciistoj k internaciistoj interkonsentas pri la esenco de la demando k nur disputas pri nuancoj k aplikado, oni tuj emas pensi, ke la sennaciismo estas fantazia teorio, kiu malatentas objektivaĵojn. Kaj tamen mi ne timas aserti:, ke fakte nur ni, sennaciistoj, prikonsideras la problemon pri mondpaco laŭ ĝia reala aspekto. Ni krome asertas k povas pruvi, ke la nacieca sento estas artefarita, rezultas de edukado: el ĉiu ajn infano oni povas fari ĉu meksikan patrioton aŭ usonan, nikaragvan, ĉilan, anglan, japanan ktp.; same kiel el la sama infano oni povas fari ĉu kristanon aŭ islamanon, budaanon ktp.

La «natura» amo al la loko, kie oni naskiĝis, kie estas entombigitaj la prauloj estas limigita al tre malvasta regiono k neniel al tuta lando. . .

Ĉar mi estas ankoraŭ en Meksikio, apoge al mia aserto, mi mencios faktojn, kiuj rilatas al tiu lando. Antaŭ kelkaj monatoj aperis en la grava ĵurnalo «El Universal» serio da artikoloj de profesoro Angel M. Korso (Corzo) kun jena titolo: La Problemo Indiĝena k la Nacieco. En tiu longa studo mencie svarmas faktoj, kiuj senintence apogas mian tezon. Bedaŭrinde la amplekso de la esp-a parto de «Reno» ne permesas al mi fari citojn. Mi do limigos min substreki du tre signifajn asertojn de la menciita profesoro : 1) la meksika nacieco ankoraŭ ne ekzistas en la menso de milionoj da indiĝenoj analfabetaj; 2) en Meksikio oni povas kalkuli 80 naciecojn.

Solve al tiu problemo la internaciistoj de la Moskva konfesio proponas la starigon de Unuiĝo de Respublikoj lndiĝenaj de Meksikio kun konsekvenco, ke la dialektoj (60) estu konservataj, ke la moroj estu respektataj; unuvorte, ke la 80 naciecoj estu eternigotaj. . .

Profesoro A. M. K. prave ridindigas tiun Lenin-Stalinan vidpunkton. Li argumentas, ke ne eblas klerigi la indiĝenojn per ilia respektiva dialekto, ke, ekz-e, estas tute neeble traduki klasikajn verkojn en «otomi».

Estas interese rimarki, ke tiurilate la sennaciistoj konsentas kun la meksike naciista profesoro. Lia vidpunkto fakte estas imperialista, sed ĝi pli kongruas kun la historia evoluo ol tiu de l’ bolŝevista internaciismo, kiu fakte estas konservativa, por ne diri reakcia. «Sen lingva unueco ne povas realiĝi la meksika nacieco», prave diras profesoro A. M. K.

Same la sennaciistoj opinias, ke mondregno ne povus ekzisti, glate funkcii, sen mondlingvo. Antaŭ 13 jaroj, en la kvina ĉapitro de La Laborista Esperantismo, mi ja skribis jenon: «. . . propagandi sennaciismon al malsamlingvanoj estus same malsaĝe, kiel instrui beletron al analfabetoj.»

Tamen, estas fakto, ke kelkajn jarojn poste, nia propaganda broŝuro, Manifesto de la Sennaciistoj, estis tradukita k eldonita en franca lingvo, poste en angla, k nunjare argentinaj samideanoj aperigis ĝin hispanlingve. Tion mi mem ne konsilis, sed la tradukintoj sinpravige klarigis, ke per tiuj nacilingvaj eldonoj ili celas varbi al esperanto personojn, kiuj revas pri mondpaco k tamen ignoras la lingvan demandon.

Esperanto ja ekzistas, vivas. Per tiu artefarita, do sennacieca, lingvo mi mem povis interrilatiĝi kun homoj el ĉiuj mondpartoj; k jam de preskaŭ ses jaroj migras mi ĉirkaŭ nia relative malgranda planedo, rilatante nur kun esperantistoj. Laŭsperte mi do scias, ke oni povas interfratiĝi kun homoj el ĉiuj rasoj. Eĉ en Ĉinio k Japanio mi sentis min hejme kiam mi estis inter samideanoj. El tio mi rajtas konkludi, ke la sennaciismo ne estas fantazia teorio, kiel asertas filistroj aŭ individuoj, kiuj havas personan intereson en la eterniĝo de l’ nacioj. Mi aludas al regnestroj, ambasadoroj, konsuloj, generaloj, regaspirantoj k similuloj. Tiuj parazitoj ordinare ne viktimiĝas dum milito k ĉiam sekurigas al si agrablan, komfortan vivon per la mizero k morto de malaltranguloj.

Kiuj celas starigi pacon surtere k tamen volas konservi la nacian suverenecon, tiuj similas al kuracisto, kiu provus resanigi pacienton k ne atentus pri la kaŭzo de lia malsano. Militoj certe okazos, tiom longe, kiom, ekzistos suverenaj nacioj; tiom longe, kiom la riĉaĵoj de nia planedo ne estos dispone al ĉiuj popoloj.

Kiam oni konsideras la nunan malvolviĝon de la tekniko, tiam ne necesas esti fakulo, por tuj kompreni, ke ĉiuj homoj povus ĝui bonstaton, komforton, se la produktofortoj ne estus utiligataj por detruaj celoj.

Lastatempe ĵurnaloj raportis, ke Britio, elspezas ĉiutage 11 milionojn da pundoj por militaj celoj. Kiom da markoj elspezas Germanio? Kiom da dolaroj, Usono? Kiom da jenoj, Japanio? Kiom da energio k materialoj estas tiel misuzataj sur la tuta tero? Mi ne povas respondi tiujn demandojn. Sed ĉiu penskapabla homo tamen tuj klare ekvidas, ke, se la homaro ne estus naciece malsana, ĝi povus vivi bonstate k pace.

La naciismo aŭ patriotismo (mi ĉiam uzas tiujn du terminojn kun la sama senco) estas la plej potenca k efika ideoforto de nia epoko. Ĝi ne ekzistis en tia grado antaŭ unu jarcento k rezultas de edukado – la vorto dresado estus eĉ pli ĝusta. – La patriotoj estas iaj fanatikuloj, kiuj similas al la mezepokaj religiuloj el Eŭropo. Same kiel religia kredulo ĉiam estis preta mortigi anojn de alia religio, tiel same la patriotoj volonte mortigas patriotojn de aliaj patrioj, kvankam tiuj povas esti iliaj samreligianoj.

La naciismo estas tiom efika ideologio, ke per ĝi la malmultaj naciprofituloj en ĉiu nacio facile atingas, ke la popoloj faru la plej grandajn oferojn, kiam la nacia suvereneco estas minacata. En tempo kiam regas senlaboreco k mizero en iu lando, tiam la koncerna registaro kutime diras, ke la nacia buĝeto absolute ne povas solvi tiun problemon, ke la nacio bankrotus ktp. Sed se la interesoj de la reganta klaso estas minacitaj, tiam la buĝeto ŝveliĝas ĝis atingo de astronomiaj nombroj. La prezidanto de la plej sensignifa respubliko volas ja daŭre prezidi; la suvereno de la plej eta reĝlando volas ja daŭre reĝi; k la ambasadoroj de la plej mizera lando volas reprezenti ĝin en aliaj landoj k tie vivi kiel princoj.

Feliĉe la naciismo portas en si mem sindetruan ĝermon, nome la imperialismon. Kiam nacio akiras la senton, ke ĝi superas la najbarajn naciojn, tiam ĝi emas aneksi: parton de ili aŭ eĉ ilin entute. Tial, ĉiam estis «subpremataj nacioj». Kaj la malgrandaj povas ekzisti, nur tial ke ili kvazaŭ ludas la rolon de bufro inter la grandaj. Tia estis, ekzemple, la kazo de Belgio, Luksemburgio k Nederlando rilate al Britio, Francio k Germanio.

Ĉiu regnestro estas potencavida k sekve ĉiam deziras pligrandigi sian regnon. Ĉiu prezidanto avidas prezidi super kiel eble plej granda nombro da regatoj aŭ da partianoj. Inter patrio k partio ekzistas multaj similaĵoj, esence ili estas samaj aparatoj, tial ne malofte okazas, ke en la sama lando malsampartianoj buĉas sin reciproke, kiel faras malsamnaciaj patriotoj.

Ni tre klare konscias pri tio. Tial en nia organo Herezulo[15], inter ĝiaj gvidpunktoj la sesa diras, ke la sennaciistoj «luktas kontraŭ ĉian gvidistecon – kio ne signifas malakcepton al ĉia gvidado».

La homaro ne ĝuos pacon, tiom longe, kiom regavido ne estos bridata ĉe la homoj. En sennacieca mondregno la organizproblemo ne plu estus politika, sed teknika. La teknikuloj estus elektataj per konkurso, kontrolata de samfakuloj. Kaj la problemo tiam solvenda estus kiel eble plej racie utiligi la riĉaĵojn de nia planedo profite al ĉiuj homoj senescepte.

Se mi emus sofiste argumenti, kiel ordinare faras politikuloj, kies ĉefa celo estas akiri la regadon en sia propra nacio, mi dirus, ke la sennaciismo estas la plej bona speco de patriotismo, tial ke la bonstato de l’ grandega plimulto da patriotoj el la tuta mondo povas ekzisti nur, se malaperis la nacia suvereneco.

Dume la sennaciistoj havas la senton vivi en granda frenezulejo; sed de tio ne sekvas, ke ankaŭ ili devas bleki patriote kiel la naciecaj frenezuloj. . .

Meksiko 5.-l0.-41.

E. Lanti.

Postulatoj Sociologiaj

Kiuj sincere deziras agadi, por ke la Homaro evoluu ĝis stato de harmonia kunvivado, tiuj povas nur konsenti pri jenaj postulatoj:

1

En la homa cerbo ekzistas du ĉefaj tendencoj: la mistike spekulativa k la raciema. La ĝisnuna regado de dinastioj, eklezioj, oligarkioj k partioj signas la precipecon de la unua tendenco super la dua. Sed jam nun ne mankas motivoj, kiuj povas esperigi, ke finfine la raciema tendenco superregos la mistikeman.

2

En la nuna stato de la scienco k tekniko ĉiuj homoj povus ĝui higiene komfortan vivon, laborante nur tri-kvar horojn ĉiutage.

3

La plimulto da homoj malbonstatas, tial ke nekalkuleble granda kvanto da energio k materialo estas uzata por milite detruaj celoj, por produkti luksajn aŭ nenececajn aferojn, k pro la ekzisto de multnombraj parazitoj: regnestroj, ministroj, ambasadoroj, konsuloj, militistoj, ekleziuloj, tradukistoj, makleristoj, servistoj ktp., ks.

Tian staton kaŭzas la ekzisto de nacioj, aŭ suverenaj ŝtatoj, k neadekvato al la nuna produktokapablo teknika.

4

Nacioj ekzistas pro la reg- k potencavido de relative malmultaj homoj, pro la riĉaĵavido (alispeca potencavido) de aliaj, k la nescio, inertemo aŭ stulto de l’ plimulto.

5

Por malebligi la malbonfaron de la reg- k potencavide, raciuloj, teknikuloj – k ne politikistoj k spekulaciistoj – devas organizi k gvidi la socian vivon per laŭcela mastrumado super la naturaj riĉaĵoj de nia planedo.

Tiuj teknikuloj estu konkurse elektitaj de kompetenta ekzamenantaro el samfakuloj.

6

Kiu konsumas k nenion socie utilan produktas, tiu estas parazito k devas esti traktata kiel ŝtelisto: ĉia paraziteco estas malmorala k nepre kondamninda.

7

Ĉio rilatanta al iu ajn prefero individua pri io ajn (ekz-e, laboroj aŭ servoj por preĝejoj, tombejoj [kulto al putranta karno], organizado de sportaj konkuroj ks.; ĉio kio rilatas al lukso aŭ modo ks.; tio estu produktata k prizorgata de la interesiĝantoj mem, post ilia deviga labortempo komunuma.

Necesas ja fari diferencon inter akcesoraĵoj k tio, kio estas nepre necesa por certigi higiene komfortan vivon al ĉiu homo.

8

En la evoluo de l’ homa gento manlertiĝo signis grandegan progreson. La kapablo lerte manipuli ilojn estas nemalpli konsiderinda ol tiu, ekz-e, pri kalkula operacio. La koncepto pri «manlaboristo» k «intelektulo» sekve devas perdi sian ĝisnunan signifon: ekde sia deksepa aŭ dekoka jaro ĝis sia kvindekkvina, ĉiu sana homo estu devigata manlabori almenaŭ unu aŭ du horojn tage.

Tia korpa ekzercado povas nur bonefiki sur homojn, eĉ sur tiujn kun genia intelekto.

9

Ĉiu homo havas nature la rajton k sekve devus havi la eblon malvolvi ĉiujn siajn latentajn kapablojn. Tiucele ĝi povu ĉeesti kursojn en ĉiu ajn lernejo aŭ universitato.

Se ĉiu homo havus tian eblon, tiam, rilate al konkurse akireblaj postenoj, ne povus temi pri supereco de iu ajn raso, sed nur pri individuaj kapabloj, ekzistantaj, laŭ pli malpli granda proporcio, en ĉiu raso.

10

Duagradaj k superaj lernejoj estu en kiel eble plej intima kontakto kun produktejoj k ambaŭ (lernejoj k produktejoj) konsiderataj kiel fakoj de sama organizo.

11

En sia agado la homoj estu ĉiam gvidataj de konsidero pri ŝparo k boncela utiligado de energio k materialo. Kaj ilia persona konduto estu tia, ke ĝi certigas glatajn rilatojn kun la proksimuloj.

12

Pri fabrikado k posedo de armiloj povu decidi nur respondeca mastrumaparato raciula.

Tiuj postulatoj – por mi preskaŭ aksiomoj – havas kiel konsekvencon la neceson de: a) universala aparato ordiga k kontrola, kiun volonte mi nomus Polico, laŭ la etimologia senco de l’ vorto; b) universala mono, ĉiam k ĉie samvalora k neinterezoproduktipova; c) universala lingvo; ĉ) universalaj kalkuliloj k mezuriloj; d) universalisma edukado eŭgenika, kiu tamen ne celus unutipigecon, sed, male, la malvolvon de ĉiuj normalaj individuecoj; edukado, kiu malvolvus en la homa cerbo la racian tendencon malprofite al la mistika, k vekus, stimulus k firmigus en ĉies koro senton pri justo, ordo, respondeco, k, plie, pri toleremo rilate ĉion, kio ne estas esenca por certigi materian bonstaton al ĉiuj homoj.

Ekzistas ja en la homa naturo pli malpli forta emo al revado k fantazio. Eble la vera saĝo homa postulas, ke iafoje oni ne kondutu tute . . . saĝe. En racie mastrumata socio, poetoj k artistoj ekzemple havus la rajton fantazii k kaprici laŭplaĉe.

Klarigcele: Ne forpasos multaj jardekoj, ĝis mondmastrumado estos ebla objektive; sed tiam malebligos ĝin la subjektiva forto, nacieca. Oni ja povas konstati la daŭre kreskantan malekvilibron inter jenaj du faktoroj: 1) homa menso intensege saturata je nacieco; 2) daŭra malvolviĝo de la scienco k tekniko, kies rezulto, inter aliaj, estas tempe malgrandigi la distancojn. Tia stato de malekvilibro povos tute kaosigi la socian vivon k minaci je pereo la normojn de civilizo.

Nova socio racia ne povas stariĝi mirakle el la kaoso. Necesas jam nun laŭcela pioniragado de homoj, kiuj akiris klaran komprenon pri la realaj kaŭzoj de milito k socia malordo, k, plie, kapablaj anticipi. Tiaj anticipuloj devas organize grupiĝi kun la celo konsistigi dinamikan forton, kiu kapablas bonefiki sur la statikan amason, kiu sopiregos savon el la kaoso, kiam tiu estos atinginta sian apogeon.

La formiĝo k organiziĝo de malplimulto el dinamikuloj povas okazi nur per la praktikado de esperanto kun homoj el ĉiuj mondpartoj k la aneco en sennacieca organizo. La dinamikuloj ja devas esti kapablaj anticipi ne nur idee, sed ankaŭ sente.

Unuvorte k konklude, necesas la kreiĝo de ia patriotismo planeda.

(25.-11.42)

— E. Lanti.

Letero pri la kvazaŭaj «Aksiomoj»[16]

direktita al F. A. arkitekto en Meksiko

5-11-1942.

Altestimata. Samideano, kelkrilate malsamidea, sed certe samcela!

Bonvolu ne kredi, ke mi nun emas ŝerci per tiu komenco iom stranga. Mi tiele nur celas altiri vian atenton al tio, ke por povi reale interkompreniĝi, necesas nepre havi saman komprenon pri la vortoj uzataj k tio estas malfacila, tial ke ne ĉiuj havas la saman signifon. Iu aŭtoritata lingvisto eĉ diris: «. . . vorto neniam havas tute la saman signifon por du malsamaj personoj, nek por la sama persono en du malsamaj momentoj.»

La fakto, ke mi aldonis la kvalifon «kvazaŭaj» al miaj aksiomoj, estas pruvo, ke mi bone konscias, ke ili ne povas esti tiaj por ĉiu ajn. Mi ja scias, ke aksiomo estas «vero evidenta per si mem», k miaj asertoj estas tiaj eble nur por mi sola, Sed kiu povus pruvi, ekz-e, ke la matematika aksiomo: du kvantoj egalaj je tria kvanto egalas inter si, estas «evidenta vero» por ĉiu homo? Ekzistas ankoraŭ sovaĝuloj, kiuj apenaŭ povas kalkuli ĝis dek! k inter kleruloj, la abstraktokapablo tre varias: kio estas evidenta por Ejnstejn, tio estas tia nun por proksimume 50 homoj en la tuta mondo.

Cetere, en «La Laborista Esp-ismo», pĝ. 22, mi jam menciis la opinion de l’ matematikisto Poinkare, kiu diris, ke la geometriaj aksiomoj estas nur oportunaĵoj, t.e., ke oni ne devas ilin konsideri kiel absolutajn verojn. . .

Nu, sufiĉas, ke vi sciu, ke miaj asertoj pri konstruado de racia socio estas por mi aksiomecaj.

Kaj nun mi respondu vian demandon pri «Nacio k Ŝtato». Mi mem ne faras diferencon inter la du terminoj. Sed mi scias, ekz-e, ke Prudon vidis en Francio 12 naciecojn. Kaj en la serio da artikoletoj, kiuj aperis en Renovigo, mi menciis la opinion de profesoro Angel M. Korzo, kiu vidas en Meksikio 80 naciecojn. Se vi havas tempon k emon, vi bonvolu legi, aŭ relegi, tiun verkaĵeton k pli facile vi komprenos, kion mi konsideras aksioma.

Vere mirigas min via aserto, ke ĉiu ajn komprenas pri kio temas, kiam oni diras la vortojn «hispano, franco, negro aŭ planto». Ĉu, ekz-e, ĉiu basko, ĉiu kataluno konsentas esti nomata «hispano»? Antaŭ ĉi tiu milito, ekzistis en Francio relative forta movado por la sendependiĝo de Bretonio, aperis tiucele 7 gazetoj en bretona lingvo: k certe tiuj bretonoj ne volas esti nomataj «francoj».

Etimologie, nacio ja rilatas al naskiĝejo, kiel patrio, al la loko, kie vivis k entombiĝis la gepatroj. Nu, ĉe mia klaso[17], en Parizo, dufoje mi havis po unu negra lernanto. Ambaŭ naskiĝis en Francio k iliaj gepatroj estis «francoj». Samtempe mi ankaŭ havis ĉinan lernanton, kiu naskiĝis en Parizo k tamen ne estis «franco», tial ke liaj gepatroj ne klopodis per akiri la francan civitanecon. Sekve ? ! . . .

Mi ne faras diferencon inter ŝtato k nacio, tial ke la historio instruas, ke estas la ŝtatoj mem, kiuj, dum la daŭro de jarcentoj, kreis la nunajn naciojn. Estus eĉ nemalfacile starigi tezon, laŭ kiu ne ekzistas esenca diferenco inter patrio k partio, k el la okazoj, kiujn vi mem travivis en Hispanio, oni povus kolekti faktajn argumentojn apoge al tiu tezo. . .

Miaopinie, la naciismo, same kiel la rasismo, estas nur demagogia agitrimedo lerte uzata de regaviduloj. Ĉiu tiaulo preferus esti prezidanto super unumiliona popolo mizera, ol duaranga civitano en centmilionhoma regno, kie ne estus mizeruloj. Kaj estus vera miraklo, se la ambasadoroj de, ekz-e, Honduraso, Gvatemalo, Nikaragvo, Salvadoro, Paragvajo k. s. nacietoj konvertiĝus al la sennaciismo. Pravas la popoldiro, ke ĉiu ajn preferus esti kapo de muso ol vosto de leono. Ĉiu ajn naciista agitado fakte ne havas alian celon ol doni regpostenon al iuj politikuloj. Kaj la naiva popolo facile lasas sin trompi de laŭtvoĉaj demagogoj. La registoj de la ĉifonulriĉa Ĉilio eĉ sukcesis atingi, ke iliaj regatoj fieras pro sia mizero. Ĉiujare ja okazas tie «Fiesta del Roto Chileno»[18]. Tiam oni kanonpafas, hisas la nacian standardon, bruigas la sonorilegojn, ktp. En Meksikio oni povas fari similajn konstatojn.

Mi opinias, ke la marksismo eraras en tio, ke ĝi pretendas klarigi ĉion per la ekonomio. Laŭ tio, kion mi povis observi k noti, mi emas konkludi, ke la ekonomio ne estas faktoro en la socia vivo sed nur kondiĉo, kiun utiligas regaviduloj. La reg-potencavido ĉiam estis ĝis nun la decidiga faktoro en la historiaj cirkonstancoj. Nu, ni konsideru, ke dum la lastaj 150 jaroj proksimume la vivkondiĉoj pli aliiĝis ol dum la tri aŭ kvar mil jaroj antaŭaj. Kaj tiu procezo ne haltos; male, ĝi tre verŝajne pli akceliĝos. Krome, ni ne malatentu la fakton, ke ĝenerale la scienculoj, la inventemuloj, ne estas reg- sed sciavidaj. Serĉi, observi, eksperimenti, estas ĉe ili pasio. Tiajn homojn mi nomas teknikuloj, kontraste al la regaviduloj aŭ politikistoj.

Tamen, inter ĉi tiuj lastaj ekzistas kelkaj, pri kiuj oni povus iel diri, ke ili estas teknikuloj en la . . . agita fako (la vorton agiti mi uzas laŭ la 3-a difino en P.V.). Certe Musolini k Hitler estas majstroj en tiu demagogia arto. Cetere, ili povis lerni de la bolŝevistoj. Kaj Lenin mem ŝajne lernis de la jezuitoj, ĉar li rekomendis la ĉiarimedecon. La rezultojn de tia «tekniko» ni nun vidas.

Tion mi diris, por emfazi la neceson havi tute saman komprenon pri la uzataj vortoj. Se mi sukcesis komprenigi al vi la sencon, laŭ kiu mi uzis la vorton «teknikuloj» en miaj «aksiomoj», eble vi konsentos, ke ne estas tute malsaĝe deziri, ke tiaj homoj anstataŭu la politikistojn en la tasko organizi k gvidi la ekonomian vivon. Kaj ĉu ne konvenas esperi, ke venos tago, kiam la popolo mem komprenos, ke ĝin bonstato dependas ĉefe de racia, bonorda mastrumado super la naturaj riĉaĵoj de nia planedo? Se tin tago alvenus, tiam la ĝisnuna rolo de la politikistoj estus finludita. Anticipe mi vidas ilin, kiel nun oni ĝenerale prezentas al si la sorĉistojn k antaŭdiristojn de l’ faraona epoko.

Se jam mi ne estus konvinkita pri la rolo, kiun devus ludi teknikuloj, min certe impresus la fakto, kiun, antaŭ tri tagoj, menciis G. A. Palma en «El Universal Grafico». Liadire, en Germanio, Britio, Francio k Usono estis antaŭ ĉi tiu milito po 8 aŭ 10 teknikuloj por 100 loĝantoj, dum en Meksikio estas nur 1. Sed ĉi tie pli ol ie ajn alie, mi kredas, svarmas politikistoj: k pri la vivnivelo de l’ popolo mi ne bezonas raporti al vi. . .

Tamen vi ne kredu, ke mi apologias la teknokration. Teknikulo ja povas ankaŭ politikumaĉi, simile, kiel ekzistis – k verŝajne ankoraŭ ekzistas – liberpensaj pastroj, kiuj tamen predikis elokvente religiajn dogmojn al la popolo. Mi celas la regadon de la . . . racikratio. Supozeble vi komprenas la signifon, kiun mi donas al tiu termino, netrovebla en P. V.

En la antikva Egiptio, teknikistoj konstruis piramidojn k mumiigis kadavrojn. Kaj nun en Meksikio, ekz-e, la «panteones» estas teknike bone prizorgataj, dum miloj k miloj da homoj estas senhejmaj. Kaj post ĉi tiu milito, kiu certe ne estos la lasta, la teknikistoj pri konstruado de maŭzoleoj por la «herooj» falintaj sur batalkampoj havos multe da laboro.

Lastatempe, mi vidis bildon pri marmora konstruo, kiu superstaras k protektas la dometaĉon, kie, en Gori, naskiĝis Stalin. Tio ankaŭ estas verko de teknikistoj, sed havas nenion komunan kun racia mastrumado socia. Miakomprene, ĝi esprimiĝas per miaj «aksiomoj»; k ŝajnas al mi facile pruveble, ke per ilia aplikado la mondo ne havus la funebran, dolorigan aspekton, kiun ĝi havas nun.

Tial ke mi parolis pri «universala aparato ordiga k kontrola, kiun volonte mi nomus Polico . . .» vi povis facile dedukti, ke mia tezo ne estas anarkisma. Tamen, ĝis 1914, mi estis anarkista kredulo. Sed la sinteno de Kropotkin, Grav k a. aŭtoritataj teoriuloj anarkistaj, rilate al la tiama milito (kiu jam devis esti la lasta), instigis min pensi per mia propra cerbo. Kaj tiam mi komprenis, ke, se fakte la Ŝtato estus la kaŭzo de ĉio malbona en la socio, tiam ne eblas klarigi, kial ĝi estigis, ĉar la homo ja ekzistis antaŭ la Ŝtato. Sed senŝtata socio restas por mi sopirinda, alcelenda . . . idealo. Vi do eraras, supozante, ke mi celas despotisman regadon de ia malplimulto da teknikuloj. Kaj se vi memorus la Statuton de SAT, kiun mi mem redaktis, certe ne venus tia penso pri mi. Por ke nia Asocio estu «demokrate» (mi metas la vorton inter ĉitilojn, tial ke necesas, ke mi klarigu mian komprenon pri ĝi: nur mi diru nun, ke la demokratio, kiel ĝi ekzistas en Meksikio, ekz-e, ŝajnas al mi malsprita ŝerco, groteska farso, ĉar pli ol la duono de l’ popolo estas analfabeta) por ke SAT estu «demokrate» gvidata, mi rediras, la kongresoj estis nur propon- k ne decidrajtaj. Okazis poste referendumo, kiun povis partopreni la tuta anaro. Samideano! favoru min, pensante, ke ni ne diskutas antaŭ publiko, kiu voĉdone devas decidi pri mia aŭ via vidpunkto. La teknikulo, t. e. la arkitekto, superregu la politikiston dum nia diskutado.

Vi certe eraras, dirante, ke la regsistemo, kiun mi rekomendas, estis «nedaŭra modo dum pasintaj jarcentoj». Cetere, neniam ekzistis mondregado unueca, k, miaopinie, ĝi estas nepre necesa, por certigi mondpacon. Plie, mi konfesas, ke eĉ nun la malvolviĝo de la tekniko ankoraŭ ne atingis la gradon necesan de aplikado, por ke povu funkcii mondregno. Lastatempe oni inaŭguris la «internacian» ponton de Suŝiate, sed malgraŭ tio ankoraŭ ne ekzistas fervojo, kiu kontaktigus Nov-Jorkon k Buenos- Aireson aŭ Rio de Ĵaneiron. Sed oni ne povas dubi, ke ne forpasos multaj jardekoj ĝis estos finkonstruitaj tiuj fervojoj. Antaŭ kelkaj tagoj, mi legis, ke la japanoj komencis konstrui kanalon sub la maro inter sia lando k Koreo.. . k estus superflue emfazi la rolon, kiun, post ĉi tiu milito, ludos la aviado. . .

Mi do anticipas la tagon, kiam mondregno estos objektive ebla; sed tiam malebligos ĝin la fakto, ke la menso de la homoj estas naciece saturita. Tiam la mondo estos en simila – mi ne diras: sama – stato kaosa, kiel Hindio, kiam vivis Budao, k Ĉinio en la tempo de Konfuco. Sed nunepoke mistikecaj rimedoj ne taŭgas, por eliri el la kaoso. Mi opinias, ke nur la Racio povas doni la solvon de l’ problemo. La teknikon, la sciencon generis la racio. Kaj tial la raciuloj devas anstataŭi la mistikulojn k politikistojn en la ordigo de socia vivo.

Ju pli mi observas la agadon de la Meksikiaj politikistoj k laboristaj gvidistoj, des pli mi konvinkiĝas, ke tiauloj faras absolute nenion efektive utilan. Kaj ĉiam viva restas en mia memoro la naiva entuziasmo de francaj laboristoj, kiuj kredis, ke en Francio oni baldaŭ ekkonstruos socialismon, tial ke Blum fariĝis ĉefministro. Eĉ en «Sennaciulo» esprimiĝis tiu kredo per la plumo de k-do K. (bona homo, tipografisto). Kaj mi mem forkuris el Parizo kun la tie forta antaŭsento, ke tiu revo dronos en sango, post ne tre longa tempo. Sed mia skeptiko igis min nesimpatia al K. k liaj samkreduloj.

Se mi sukcesis iomete komprenigi min, eble vi konsentos, ke ne ĝustas via opinio, ke la de mi rekomendita malplimulto da «dinamikuloj» povus regi nur despote. Mi male hipotezas, ke, en la kriza, kaosa tempo antaŭvidebla, la plimulto da homoj akceptus volonte la raciajn proponojn, kiujn farus teknikuloj, por eliri el la kaoso. Kaj se tiam ekzistus relative forta organizo sennacieca el simpluloj, kia mi, kiuj estus jam akirintaj senton de mondcivitaneco aŭ planeda patriotismo, tio tre helpus la efektivigon de racia plano. . .

Mi diris sufiĉe, por ke vi povu kompreni, ke esp-o ne estas por mi bagatela, flanka afero, sed nepre necesa ilo, kiun devas uzadi la homoj, kiuj sincere deziras iri laŭcelan vojon al mondpaco. Kaj krome, vi ankaŭ komprenos kiom pezas sur mian animon mia ekziliteco el . . . Esperantio – Mi ja tute ne sopiras al Francio.

Rilate vian diron, por pravigi la ekziston de nacioj, nome, ke vi «ne aspiras uniformigi (samaspektigi) la homaron», mi povas sincere konfesi mian propran ŝaton por varieco. Tial mi diris, ke la universalisma edukado ne celus unutipigecon . . . Tamen mi ne sanceliĝos, por deklari, ke mi preferus unutipan mondon pacan ol la nunan, kies varieco estas vere tro makulita per sango. Sed mi opinias, ke la malapero de nacioj, kiel suverenaj entoj, ne samaspektigus la mondon. Montoj, ebenaĵoj, maroj, klimatoj ktp., daŭre ekzistos k rezultigos variecon en la vivmaniero. Pruve, mi nur menciu la kontroleblan fakton, ke la ekzisto de nacioj ne formalaperigis la provincecojn. Kaj mi antaŭvidas grandan variecon individuan, tial ke ĉiuj homoj havus la eblon malvolvi ĉiujn siajn latentajn kapablojn.

Dume oni nun povas observi ĉie en la mondo usonecan unuformiĝemon, kiu vere naŭzas min. Eĉ en Japanio mi ĉagrene povis konstati la ekziston de kelkaj «coffee-bar»- oj. Kaj preskaŭ ĉiujn filmojn el Holivud mi trovas vulgaraj; ili signas al mi civilizitan sed ne kulturitan popolon. Kaj tio pensigas min pri viaj rimarkigoj rilate Arton.

Mi konsentas al via difino pri tiu homa kreado k tute ne konsideras ĝin «bagatelo», «kaprico». En la socio, kiun mi revas, ĝi kredeble malvolviĝus ĝis atingi, ke homoj volus eĉ arte morti. Tiucele konstruiĝus eŭtanaziaj palacoj, kiuj, esperinde, malaperigus la funebrajn tombejojn, kie nun oni prizorgas, dorlotas putrantan karnon. La vorto arto ankaŭ ne havas tute precizan sencon. Ĝin eble mi uzis netrafe. Nun mi emas anstataŭi ĝin per lukso, aŭ serĉi alian formon, por esprimi mian penson.

Klarigcele, mi do diru, ke ŝajnas al mi krime elspezi energion k materialon por luksaĵoj, kiam necesaĵoj mankas al grandega nombro da homoj. Ekz-e, kiam ĉi tie mi promenas ĉirkaŭ la Palaco de Belartoj, ĉiam venas al mi la amara penso pri manko de lernejoj por preskaŭ 4 milionoj da meksikiaj infanoj, k pri la mizera stato de multaj el la ekzistantaj; mi pensas pri la ŝupurigistoj, ĵurnalvendistoj k. la. ĉifonuloj, kiujn oni renkontas preskaŭ ĉiupaŝe. Kaj memorante pri la diro de mi ne plu scias kiu verkisto, ke la gotikaj katedraloj akiris animon kun pasado de jarcentoj, tiam mi emas kredi, ke la marmora konstruo, kiu staras apud «Alameda», ne bezonis tiom longan tempon, por ankaŭ akiri animon: ĝi ja hontas stari en la ĉifonulriĉa Meksikio; k tial emas pli k pli profundiĝi en la teron, por sin kaŝi. La arkitekto ne sufiĉe atentis la fakton, ke en Meksiko la subgrundo estas mola: la Palaco jam enprofundiĝis je pli ol unu metro k estas preskaŭ miraklo, ke ĝi ne forfalis. Sed la meksikiaj politikistoj havas almenaŭ motivon por fieri pri la lando, kiu konstruigis tiun artaĵon, laŭ planoj de . . . italo, se mi ne eraras.

Altestimata Samideano! espereble mi diris sufiĉe, por ke nun ne plu estu miskompreno inter ni. Kaj vi ne forgesu noti, ke mi ne havas la kredon, ke miaj asertoj povas efiki aksiome sur ĉiun ajn. Vi nur komprenu, ke ili estas por mi kvazaŭ aksiomoj, sekve de longa cerbumado pri la demando. Kaj la fakto, ke mi respondas tiom longe al via letero, estu pruvo, ke mi dankas vin sincere pro viaj kritikoj. Supozeble, vi divenis, ke instigis min verki miajn «aksiomojn» la konatiĝo kun via propra plano pri la temo, aperinta en Renovigo. Verkema mi ja ne estas k ĉiam necesas instigo, por ke mi surpaperigu pensojn, kiuj tamen ofte kvazaŭ sieĝas mian cerbon. . .

Eble utilas aldiri, ke mi tute ne scias, ĉu la Homaro nepre evoluos al stato de daŭra paco. Oni eĉ povus facile argumenti, ke la homa gento malaperos pro nekapablo sin adapti al kondiĉoj, kiujn ĝi mem kreis. Temperamente mi estas pesimisto k nemalofte miras, kiam io bonsukcesas. Se mi penadas agadi laŭ racia maniero, estas ĉefe por akiri la agrablan senton intiman, ke almenaŭ mi persone ne havas respondecon en la frenezaĵoj de nia multnacia mondo. . .

Vi bonvolu indulgi mm, se tede efikis sur vin la legado de ĉi tiu sendube tro longa skribo. Dume mi restas homece t.e. sennaciece k servopreta via.

— E. Lanti.

Cerbaj sekrecioj

1

Jam de jarmiloj ĉiaj registoj kredigas al siaj regatoj, ke por certigi pacon, necesas prepari militon (Si vis pacem, para bellum). La sperto tamen montris mil- k milfoje, ke tia rimedo estas senefika, ĉar militoj periode okazas.

2

Esperi daŭran pacon inter nacioj estas same malsaĝe, kie celi bonfarton per englutado de veneno: la nacieco ja venenas la homaron.

3

La nacieca veneno estas ia komplekso el reg- k potencavido, kiu manifestiĝas sub jenaj formoj precipaj: reĝeco, prezidanteco, diktatoreco, diplomateco, militisteco k similaj parazitecoj – k mizero de l’ popolo.

La naciprofituloj sukcesas englutigi la koncernan venenon al la nacimalprofituloj pere de lernejoj, gazetoj, predikoj ktp., ks.

4

La sola kuracilo efika por sanigi la Homaron je nacieca infekto estas planeda patriotismo aŭ sennaciismo.

5

La unua paŝo sur la vojo al sennaciismo estas praktikadi esperanton kun homoj el ĉiuj mondpartoj. Prediki planedan patriotismon al neesperantistoj estus same ridinde, kiel instrui beletristikon al analfabetoj.

6

Naciista esperantisto iel similas kamparanon, kiu surmetus siajn plej purajn vestojn festajn, por labori en koto, ŝlimo aŭ sterko.

7

Por homoj sen forta individueco, nacia civitaneco estas apogilo mensa. Tial fiere diras tiauloj: mi estas Anglo, Germano, Japano ks. Bedaŭrinde ankoraŭ ne venis la tago, kiam iu povus fieri pro civitaneco en Esperantio.

8

Kiam patriotoj el diversaj landoj interbuĉiĝas, tio estas tute normala k nur ial bedaŭrinda. Sed neesprimeble krima estas ilia pretendo devigi ĉiun ajn partopreni aŭ helpi tian buĉadon.

9

La sennaciistoj – aŭ planedaj patriotoj – neniel volas ĝeni la interbuĉadon de naciistoj, sed ili konsideras kiel sian devon fari ĉion eblan, por ne partopreni mem en tia buĉado.

10

Iu samideano flustris en mian orelon:

– vi memoru la verson de l’ latina poeto Terentianus Homo sum: humani nil a me alienum puto (Homo mi estas: nenio homa fremdas min).

– Vi pravas, mi respondis: la grandega plimulto el la simplaj patriotoj estas viktimoj de la edukado, kiun provizadis al ili la patriprofituloj, kiuj ordinare ne viktimiĝas pro militoj.

Pri tio atestas, ekz-e, la reĝino de Nederlando, la reĝo de Grekio, la filipina prezidanto Kesón, tiu el Ĉekoslovakio, Beneŝ, k aliaj regnestroj, kiuj forkuris el sia respektiva patrio, kunportante trezorojn, per kiuj ili vivas komforte en aliaj landoj. Kaj tie per paroladoj ili instigas al siaj regitoj ĉiarimede kontraŭbatali la invadintojn.

Memkompreneble la supre-dirito valoras ankaŭ rilate al la miloj da ministroj k similuloj, kiuj same forkuris. . .

11

Militanta patrioto fakte ne plu estas homo, sed fariĝis sovaĝa besto tre timinda. . .

Meks. 12-12-42.

— E. Lanti.

Aforismoj pri Esperanto

Naciaj lingvoj similas al dornhavaj arbustoj; esperanto, al sendornaj k multfloraj.

*

La plej bonaj fruktoj kreskas sur arboj kulturitaj; la artefarita lingvo esperanto rezultas de simila procedo.

*

La aŭtoro de esperanto ĉerpis el la naturo la vivon de sia lingvo k racie direktis ĝin al la celo: facila interkompreniĝo tutmonda.

*

La leĝoj, kiuj direktis la formiĝon de l’ naciaj lingvoj, fontas el la instinkto; la aŭtoro de esperanto estis gvidata de la racio.

*

La naciaj lingvoj iel similas al ĉambro kie kuŝas senorde belaj objektoj: esperanto similas al la sama ejo, post kiam ĉio estas tie bonordigita.

*

Kvindekjara praktikado pruvis, ke esperanto

estas taŭga, fleksebla k senlime riĉigebla interkomprenilo por homoj el ĉiuj rasoj.

*

Esperanto donas al la homoj la eblon ŝpari tempon, energion, k atingi pli perfektan interkompreniĝon ol per la uzado de multaj lingvoj naciaj.

*

Per praktikado de esperanto oni kvazaŭ malfermas al si fenestrojn al ĉiuj mondpartoj.

*

Por ke la homoj interfratiĝu, necesas unue, ke ili povu interkompreniĝi; la plej taŭga interkomprenilo estas esperanto.

*

Samlingveco ne estas sufiĉa kondiĉo, por ke la homoj interfratiĝu, sed ĝi estas tamen nepre necesa.

Kelkaj difinoj

NACIO. – Aparato farita el potencavido, ĵaluzo, malamo k stulto, kiun uzas suvereno, diktatoro, partio aŭ klaso, por akiri famon, honorojn, bonstaton ktp. je la malprofito de l’ grandega plimulto de la aparateroj, t. e. la simplaj nacianoj.

Memkompreneble aparato utilas nur al ties uzantoj, t. e. la registoj.

PARTIO. – Organizo, per kiu ties gvidistoj celas fariĝi uzantoj de aparato nacia.

Ekzistas diversprogramaj partioj, simile kiel en la kristanismo, ekz-e, ekzistas diversaj konfesioj.

PATRIOTISMO. – La plej moderna k potenca el ĉiuj religioj. Per ĝi la uzantoj de l’ nacia aparato sukcesas atingi, ke bonkoraj, pacemaj homoj fariĝu buĉistoj, kiuj mortigas amase infanojn, virinojn, malsanulojn ktp., detruas hospitalojn, artaĵojn k ĉiel kondutas kiel frenezuloj aŭ sovaĝaj bestoj.

La patriotismo estas unu el la plej necesaj konsistopartoj de nacia aparato.

POLITIKO. – Arto, scienco aŭ agmetodo, per kies lernado oni akiras ŝancon fariĝi manipulanto de nacia aparato, anstataŭ esti nura ero de ĝi.

Kiuj plej bone sukcesas en la politiko, tiuj ordinare estas kaŝaj adeptoj de Makiaveli.

PUBLIKA OPINIO. – Speciala temperaturo, kiun devas havi nacia aparato, por ke ties uzantoj povu manipuli ĝin profite al si.

Por atingi tian temperaturon, la naciprofituloj utiligas lernejojn, gazetaron, fetiĉojn k ĉion, kio tiklas agrable la senton de l’ simplaj nacianoj k anestezas ilian racion.

SENNACIISMO. – Kultura doktrino, kies ĉefaj celoj estas: 1) Malapero de ĉiuj nacioj, rigardataj kiel sendependaj, suverenaj unuoj; 2) Mondmastrumado k racia utiligado de ĉia energio k materio profite al ĉiuj homoj de nia planedo; 3) Unuecigo je ĉiuj mezuroj k kalkuliloj; 4) Praktikado de sennacieca lingvo (esperanto) kun la celo, ke ĝi fariĝu la sole uzata kulturlingvo.

La sennaciismo signifas la venkon de l’ homeco super la nacieco; ĝia realiĝo estus la triumfo en la homa cerbo de la racia tendenco super la mistike senta.

SENNACIISTO. – Homo, kiu aprobas k propagandas sennaciismon, k absolute ne taŭgas kiel materialo por fabriki aparaton nacian.

SENNACIULO. – Homo, kiu ne nur aprobas sennaciismon, sed plie sukcesis senigi sin je prefero por la lando, kie ĝi naskiĝis k kies civitano jure k devige ĝi estas; homo, kiu havas geamikojn en ĉiuj mondpartoj k sopiras jen al Berlino, jen al Buenos Aires, jen al Moskvo, jen al Parizo, jen al Stokholmo, jen al Tokio, ktp.: homo, kiu scipovas pli bone esperanton ol sian gepatran lingvon.

Sennaciulo kapablas anticipi ne nur idee sed sente, k plej ofte li spertas esti tute fremda inter la filistroj (Tiu vorto estu komprenata laŭ la dua senco de l’ difino en P. V.), kiuj svarmas ĉie en la mondo.

SOLDATO. – Dresita animalo dupieda k obeema, kiu manipulas armilojn kun la celo mortigi aliajn soldatojn, komandataj de aliaj estroj ol liaj propraj. Tamen nemalofte okazas, ke soldatoj mortigas ankaŭ nearmitajn homojn.

Iaj soldatoj povas heroiĝi k tiaokaze ili fariĝas ĉefverko de la stultiga dresado patriotisma.

— E. Lanti.

Faksimilo de la skribo de Lanti

e-l-eugeno-lanti-manifesto-de-la-sennaciistoj-1.jpg
fragmento de letero al sia amiko Duran, en Buenos-Aires, Argentinio, 26. aŭg. 1940.

[1] Mallongkapaj homoj.

[2] France: Jaurès.

[3] «Se, en iu milito, temas pri defendo al la demokratio, pri batalo kontraŭ jugo kiu subpremas la nacion, mi neniel kontraŭas al tia milito, k mi ne timos la vorton «naci-defendo», kiam ĝi rilatas al tiu speco de milito aŭ ribelo . . . Estus same ridinde ne voli agnoski, ke pravaj estas la militoj, kiuj povus nuntempe eksplodi inter subpremataj popoloj kaj iliaj subpremantoj, kiel ekzemple la ribelo de la Irlandanoj kontraŭ Anglio, de Maroko kontraŭ Francio, de Ukrainio kontraŭ Rusio k.t.p.» LENIN Nefermita Letero al Boris Suvarin, 1916 – en «La Socia Kritiko» (La Critique Sociale) n-ro 1, Marto 1931.

[4] Lenin estis kontraŭulo de esperanto k sekve ĉiuj ortodoksaj leninistoj, kiuj jam lernis esperanton, devus ĝin . . . mallerni. En la ruslingva gazeto Raboĉe Krestdjnskij Korespondent, n-o 21, 15-an de novembro 1928, K-dino M. J. Uljanova, la fratino de Lenin, diris interalie jenon : «Lenin plurfoje parolis pri esperanto k tre malfavore, konsiderante ĝin tro artefarita, simpligita k malviva. . .» Kaj en Sennaciulo n-o 278, 30-an de januaro 1930, aperis sciigo de Karl Lindhagen, urbestro de Stokholmo, kiu siatempe provis interesi Lenin pri esperanto okaze de interparolo. La fama gvidinto de Komintern diris: «Ni jam havas tri mondlingvojn k la rusa igos la kvara.» Li argumentis, ke artefarita lingvo estas neeblaĵo.

[5] Komp. artikolon en Sennaciulo n-ro 297 kun titolo: Anarkismo kaj Sennaciismo. Sendube la anarkistoj kontraŭbatalas la patrion. Sed necesas rimarki ke ili identigas la patrion kun la ŝtato. Celante detrui la ŝtaton, tio ne signifas, ke ili ankaŭ celas detrui la naciajn apartaĵojn, kiaj estas la lingvoj k kulturoj. En la menciita artikolo Sebastiano For (france: Faure) priskribante la funkciadon de anarkista socio, konservas la nacian kadron. Kaj ne povas aliel esti ĉe tiu aŭtoro, ĉar li ne prikonsideras la lingvan problemon, kiun solvis la esperantistoj.

[6] La substreko estas nia.

[7] Uzante la vorton «agitisto» ni volas tiel esprimi diferencon inter simplaj partianoj k la aliaj, kiuj kvazaŭ profesie politikumas, kiuj ĉefe celas fariĝi deputitoj aŭ akiri aliajn similajn mandatojn.

[8] Se oni demandus nin: «Kiel vi kontraŭbatalas?» Ni respondus: tiel same kiel la «kontraŭimperiistoj», – per paroloj. Kiam en la revolucia gazetaro el la tuta mondo estis laŭdata la batalo de l’ nikaragva patrioto Sandino kontraŭ la usona imperiismo, la redaktoroj ne volontiĝis en lian armeon por partopreni per armiloj la batalon.
Kiam en kolonioj ribelas indiĝenoj k batalas kontraŭ siaj ekspluatantoj, ni kompreneble aprobas; sed ni avertas, ke veran emancipiĝon la indiĝenoj ne atingos per «nacia sendependiĝo»; ni rekomendas, ke ili klasbatalu, ke ili kunigu siajn fortojn kun tiuj de la tutmonda proletaro por tiel forigi ĉian ekspluatadon. Se en iu metropolo la laboristaro strikus por ĉesigi kruelan ekspluatadon en kolonioj, ni ankaŭ kompreneble partoprenus tian strikon.

[9] Oni memoru, ke Trocki vivis ankoraŭ, kiam estis verkataj ĉi tiuj linioj. – Eld.

[10] Por eviti ĉian miskomprenon, necesas rimarkigi ĉi tie, ke rilate al Sovetio la problemo estas tute alia. Se kapitalistaj ŝtatoj atakus Sovetion, la tieaj laboristoj ne defendus iun patrion, sed la Revolucion, la Socialismon. Estus cetere la devo de l’ proletoj el la tuta mondo ĉiel partopreni al tiu defendo.(*)
Sed por nenion forsilenti el nia penso, ni aldiru, ke se pasus dekoj da jaroj sen ke la kapitalismo estu renversata en la aliaj landoj; se povus kunekzisti socialisma ekonomio en Sovetio k kapitalisma en ceteraj landoj – kio ŝajnas al ni tre dubinda – estas tre verŝajne, ke kreiĝus en Sovetio ia danĝera patriotismo.
(*) Jam nemultajn jarojn post la apero de ĉi tiuj linioj Lanti reviziis sian penson pri defendindo de la soveta ŝtato, sub la impona leciono, kiun Stalin donis al ni per la fizika ekstermado – post parodio de juĝado – de la kunuloj de Lenin. – La eldonantoj.

[11] Necesas ĉi tie rimarkigi, ke ni ne konsideras tiun procezon, kiel ian diaĵon, kiu konscie direktus la homajn aferojn. Por ke la leganto komprenu ĝuste nian esprimon, li bonvolu kompari nian klarigon sur la pĝ. 24 k 41. [reen]

[12] En 1951 okazis jam la 24-a de tiaj kongresoj. – Eld.

[13] Esenca parto subtenanta la estecon.

[14] Ĉi tie temas pri la unua UEA, iniciatita de Hodler en 1907, kies strukturo estis ja sennacieca, – k ne pri la nuna UEA.

[15] Herezulo aperis en 1933-36 kiel propagandilo de sennaciistaj ideoj.

[16] La titolo estis ŝanĝita de Lanti mem je «Postulatoj Sociologiaj» – Rim. de Eld.

[17] Lanti estis teknika instruisto en Parizo. (Rim. de l’ eldon.)

[18] Festo de la Ĉifonulo Ĉila.