Paul Berthelot
La Evangelio de la Horo
Ĉapitro 1
-
Mi vidis, mi aŭskultis iun viron — kiu predikis en la kampoj, vilaĝoj kaj urboj.
-
Kaj kiu diris: „Mi ne estas tiu, kiu markas la Horon — sed mi anoncas la Horon venontan.
-
Tiu kiu markos la Horon, venos post mi — ĝi estas pli granda ol mi, ĝi estas pli forta ol mi.
-
Ĝia nomo estas POPOLO — kaj en tiu ĉi momento ĝi dormas.
-
Sed mi scias ke ĝi vekiĝos — kaj tiam ĝi markos la Horon.
-
Ĝi ne prediki dolĉaĵojn — sed ĝia signo estos sango kaj fajro.
-
Ĉar ĝi mortigos la bovinon senfruktan — kaj la malbona greno estos ĵetata en la fajron.
-
Kaj tiam multaj aferoj estos tute ŝanĝataj — kaj la ĉefuloj estos miksitaj kun la lastuloj.
-
Feliĉaj tiuj kiuj estos pretaj en tiu tempo — ĉar la tago de ilia regno estos veninta.
-
Feliĉaj estas la malriĉuloj, ĉar ili nenion havas por perdi, sed ĉion por gajni. — Feliĉaj estas la servantoj, ĉar ili ĝuos la aeron freŝan de la libereco.
-
Feliĉaj estas la nun malsatantoj, ĉar ili estos satigataj — feliĉaj estas la plorantoj hodiaŭ, ĉar ili havos kaŭzon por ridi.
-
Sed ve al tiuj kiuj ne estos pretaj — ĉar ili ĝemos: „Estas finite, estas finite!”
-
Kaj kelkaj volos hipokriti — kaj provos diri: „Jen mi estas preta”.
-
Sed la voĉo estingiĝos en ilia buŝo — kaj la morto venos sur ilin.
-
Tiam ve al riĉuloj, ĉar ili perdos ĉion — ve al kiuj ordonas, ĉar neniu ilin obeos.
-
Ve al la vomantoj pro troabundeco, ĉar ĉio mankos al ili ĝis la necesaĵo — precipe ve al la hodiaŭ ridantoj, ĉar ili havos kaŭzon por plori.
-
Sed mi diras al vi: vin preparu de nun — ĉar jen la Horo proksimigas.
-
Por ke via koro ne tremu en via brusto — kaj ke via spirito tute ne maltrankviliĝu.
-
Sed vi ĝoju kun feliĉo — kaj sciu kion fari.
-
Unue liberigu viajn korojn de personaj riĉaĵoj — kaj ne revu pri laboro nur por propra profito.
-
Ĉar kiu serĉas feliĉon personan tiu ĝin perdos — kaj kiu ĝin cedas, tiu estos riĉa.
-
Ĉar kiu volas esti riĉa, tiu fariĝos ĉies malamiko — kaj kiu diras: mi havas nenion, tiu estos riĉa de la tuta havo komuna.
-
La volanto labori por propra profito — nenion bonan povas fari, nek daŭran.
-
Li ne riskas planti arbon, nek konstrui domon — ĉar post li aliaj ĝin ĝuos, eble morgaŭ.
-
Sed kiu laboras por ĉiuj — ĝuos la laboron de ĉiuj.
-
Ĉar en tiu tempo nenio apartenos al iu — sed ĉio apartenos al ĉiuj.
-
Sufoku ankaŭ la pensojn de fiereco kaj malestimo — kaj de estreco super viaj similuloj.
-
Ĉar kiu volas sidiĝi sur la unua loko, — tiu estos puŝata sur la lastan kaj miksita en la amaso.
-
Kaj kiu volas sin meti super aliaj kaj ordoni — tiu suferos la honton de obeo-rifuzo.
-
Ĉar en tiu tempo neniu obeos plu homojn — sed sole Radon.”
-
Tiel parolis tiu viro — kaj la homoj grupiĝis ĉirkaŭ li.
-
Kaj demandis: „Kiu estas lia nomo, kiu estas lia patrolando, — kaj kiu estas la Horo, pri kiu li parolas?”
-
Kaj li diris: „Mia nomo estas: Iu; mia patrolando estas: la Tero; kaj la Horo kiun mi anoncas, estas la Horo de la egaligo de 1’ kontoj.”
Ĉapitro 2
-
Kiam la trapasis vilaĝon — la vilaĝanoj kolektiĝis ĉirkaŭ li.
-
Kaj diris al li: „Vi kiu anoncas la Horon — diru al ni kion tiam fari?”
-
Li diris: „Kiam la Horo eksonos — kunvenu kaj ĝoju komune.
-
Buĉu la porkon grasan — kaj alportu la bonan vinon el la vinkelo.
-
Kaj metu grandan tablon en la domo komuna — kaj satiĝu kaj estu gajaj ĉiuj kune.
-
Kiu loĝas en domo, tie loĝadu — kaj kiu loĝas en domo luita, li ne pagu plu lumonon.
-
Kaj ne havanto domon, kunvoku aliajn kaj diru al ili: „Helpu konstrui mian domon.”
-
Kiu havas kampon, tiu kulturu ĝin; kiu havas metion, laboru — por ke la abelo donu tiom da vakso kaj mielo, kiom ĝi povas.
-
Kaj en la Komuna Domo du librojn, — en kiu ĉiu venos skribi.
-
En unua, kion li povas doni — en dua, kion la bezonas.
-
Kaj al ĉiu donu plej larĝe kion li bezonas — ne konsiderante kion li povas liveri.
-
Ĉar la forta homo ne havas meriton esti forta, — nek la malforta kulpas pri sia malforto.
-
Nek la lerta homo havas meriton esti lerta; nek la mallerta estas kulpa pri sia mallerteco.
-
Sed ĉiu estu juĝata laŭ sia bona volo — kiu faris ĉion, kion li povis, tiu estas kvita je ĉiuj.
-
Tiuj aferoj jam estas diritaj — sed tre, tre malmultaj ilin komprenis — Paco sur tero al homoj de bona volo.
-
Kaj se kiu ajn estas kulpigata ke li ne faras kion li povas — aŭ demandas pli ol laŭbezone.
-
Kunvoku la virojn maturajn kaj virinojn de sperto — kaj esploru la okazon kun bonsento kaj mildeco.
-
Kaj demandu lin doni motivojn de sia konduto.
-
Kaj se li ne faras, lasu lin en paco — sed donu al li nur la necesaĵon.
-
Sed se li pretendas havi la rajton esti senokupa — kaj vivi je la spezoj de aliaj:
-
Lin forpelu de vi, kaj lin ne lasu reveni — kiel estas dirita: „la senokupo loĝu aliloke”[1]).
-
Kaj la vilaĝanoj diris al li: „Sed nia vilaĝo ne provizas ĉion necesan por ni.
-
Ni bezonas vestojn, kaj ilojn el fero — kaj objektojn faratajn nur en la urbo”.
-
Tiam li demandis ilin: „Ĉu vi formanĝas tutan grenon kiun vi rikoltas, tutan oleon kiun vi faras?”
-
Ili respondis: „Ne, ĉiun jaron ni vendas — tiom da sakoj da greno kaj tiom da ujoj da oleo”.
-
Tiam li diris al ili: „Do vi skribos al tiuj de 1’ urbo”: Nia vilaĝo povas liveri tiom da greno kaj tiom da oleo.
-
Sed ni bezonas tion kaj tion” pri kio vi informos.
-
Kaj tiuj de 1’ urbo faros la eblon por doni al vi ĉion de vi bezonatan — vidante ke vi faras kion vi povas laŭ viaj fortoj.
-
Sed en tiuj tempoj venos al vi multe da viroj kaj virinoj, — kiuj ne volas loĝi en la urbo.
-
Kelkaj kun diskutoj neutilaj kaj senfruktaj — aliaj dezirante labori kun vi.
-
Sed vi elprovu ilin laŭ iliaj fruktoj — observante kia estas ilia laboro.
-
Kaj juĝante ĉiun ne laŭ kion li diras — sed laŭ kion li faras.”
-
Kaj la vilaĝanoj inter si ekdiskutis — pri tiu Horo, kiun li anoncis.
Ĉapitro 3
-
Trapasante kampon li vidis iun homon, — kiu laborpenis per peza pioĉo.
-
Kaj tiu homo penadis tri tagojn — kaj la kampo ne estis ankoraŭ preparita.
-
Tiam li diris al li: „Kial vi ne plugas per plugilo? — Via kampo estus tiam jam preta”.
-
Sed la homo respondis: „Mia kampo estas tiom malgranda kaj mi estas tiom malriĉa — ke mi ne povas labori per plugilo”.
-
Sed estis multe da aliaj kamparanoj — kiuj laborpenis ankaŭ per pioĉo.
-
Sed kelkaj, pli riĉaj — laboris per plugilo ordinara.
-
Kaj li demandis ilin: „Kial vi laboras per tiu peza plugilo — sed ne per tiu de 1’ kastelo”?
-
Ili diris al li: „Niaj kampoj estas tiom malgrandaj kaj ni tiom malriĉaj — ke ni ne povas lui grandan plugilon”.
-
Tiam li diris al ili: „Kiam eksonos la Horo — detruu la murojn inter la kampoj.
-
Ebenigu tiujn fosojn, forigo tiujn plantbarilojn — kaj faru el ĉio nur unu kampon.
-
Kaj prenu el la ilarejo de 1’ kastelo la grandan plugilon — kaj plugu tiun ĉi grandan kampon je unu fojo.
-
Kaj malmultaj plenumos tiun tutan laboron — kaj malmultepene.
-
Kaj la utila laboro ne mankos por la aliaj — ĉar oni havos multe por fari”.
-
Sed la kamparanoj demandis lin: „Kaj kion diros la kastelposedanto?”
-
Li diris al ili: „Kiam la kastelestro aŭdos la Horon eksoni — lia lango sekiĝos en lia buŝo.
-
Se lia koro estas malbona, li provos forkuri, — sed li ne iros malproksime.
-
Se li saĝe akceptas la neeviteblon — li malfermos la pordegon kaj mallevos la ponton.
-
Li diros al siaj servantoj: „Iru, mi ne havas plu servantojn — mi ne pagas plu salajron, nek laborpagon.
-
Kiu volas resti kun mi, restu, kiu volas foriri, foriru — kaj mi estos laboranta laŭ mi scias kaj povas.
-
Sed ve al li se li ŝvelas pro fi-fiereco — ĉar la lasta el liaj lakeoj estos lia egalulo”.
-
Kaj li diris al ili jenan parabolon: „Ekzistis iu homo malriĉa, kiu laboris — en la vinberejo de iu homo riĉa kaj malkompata.
-
Kaj tiu riĉulo kondutis kun li ege arogante — nomante lin mallaboremulo kaj igante siajn sklavojn bati lin.
-
Sed la malriĉa homo suferis ĉion pacience kaj pensis en sia animo: de kio mi vivos se mia estro ne permesos al mi labori en sia vinberejo?
-
Sed venis iu homo multscia, kiu diris al li kaj pruvis, — ke la vinberejo ne apartenis sole al la riĉulo.
-
Kaj ke li, la vinkulturisto, havis al ĝi saman rajton kiel la riĉulo — nome la rajton labori kaj uzi la fruktojn por sia utilo.
-
Tiam la malriĉa homo ĝojis kaj komencis manĝi la vinberojn — kion fari li ne kuraĝis ĝis tiu momento.
-
Sed la riĉulo alvenis kaj, kolere, kriis: „netaŭgulo! kiu permesis al vi ĉesi labori — kaj manĝi la fruktojn de mia vinberejo?”
-
La malriĉa homo respondis al li: „La vinberejo ne estas sole via — sed ni ambaŭ havas saman rajton je ĝi.
-
Se vi volas manĝi la fruktojn, laboru kiel mi — ĉar vi ne havas alian rajton ol tiun, kiu estas ankaŭ la mia’’.
-
Tiam la riĉulo ege koleriĝis kaj diris al siaj sklavoj: „Vipu tiun impertinentulon ĝis li perdos konscion.
-
Tamen ne mortbatu lin — ĉar mi bezonas, ke iu laboru en mia vinberejo anstataŭ mi”.
-
Sed la malriĉa homo ekprenis la pioĉon kaj batis la riĉulon sur la kapo — kaj tiu kiu sin nomis la posedanto mortfalis, kaj liaj sklavoj forkuris en timo.
-
Kaj tiel estis bone, ĉar por tiu ordonas — estas malpli maldolĉe morti ol iĝi egalulo de sia servisto.”
Ĉapitro 4
-
Ĉirkaŭ la vespero li eniris urbon — kaj la metiistoj grupiĝis ĉirkaŭ li.
-
Kaj li ekvidis iun kiu ŝajnis tre laca — kaj kiu iris nudpiede tra la stratkoto.
-
Li demandis lin: „Kia estas via metio?” — Kaj la metiisto respondis: „Dek horojn en tago mi laboras en ŝufabrikejo”.
-
Kaj li vidis virinon kun ruĝiĝintaj okuloj — kiu estis ĉifonvestita.
-
Li demandis ŝin: „Kaj vi, kion vi faras?” — Ŝi respondis: „Nokte kaj tage mi kudras por granda konfekcimagazeno”.
-
Tiam li diris al ili: „Kiam eksonos la Horo — venu el la antaŭurboj en la urbokoron”.
-
Malfermu tiujn magazenojn — kaj sen timo vin vestu, kiel plaĉos al vi, ĉar viaj manoj ĝin kreis.
-
Tamen ne kvazaŭ simioj, kiujn oni montras en cirko — sed kiel konvenas al homoj prudentaj.”
-
Kaj jen la nokto proksimiĝante la popolo disiris — sed la ne rifuĝejon havantoj akompanis lin tra la stratoj.
-
Kaj ili pasis tra la grandaj placoj kaj larĝaj aleostratoj — plenaj je monumentaj konstruaĵoj kaj palacoj belegaj.
-
Li demandis: „Kiu dormas en tiuj vastaj loĝlokaj?” — Kaj ili respondis: „Neniu,
-
Ĉar tio ĉi estas preĝejo, tio tribunalo, tio ministrejo, tio banko”.
-
Tiam li sidiĝis sur la banko apud la parko kaj diris: „Ni dormu tie ĉi”. — Sed ili avertis lin dirante: „Kamarado, tio estas malpermesata”.
-
Li citis: „La vulpoj havas siajn terkavojn kaj la korvoj siajn nestojn, — sed la homo ne scias, kie ĝi povas kuŝigi sian kapon . . .”
-
Kiam vi ekaŭdos la Horon eksoni — prenu tiujn kvartalojn luksajn,
-
Malfermu tiujn palacojn kaj tiujn monumentajn konstruaĵojn — kaj loĝu tie sen timo.
-
Ĉar estas konvene, ke kiu estas hodiaŭ sen rifuĝejo, — tiam havos la plej belajn loĝejojn.”
-
Kaj sur stratangulo iu publikulino vokis lin kaj diris: — „Venu fari amon kun mi”. Kaj ŝi volis lin tiri kun si.
-
Sed li diris: „Via voĉo sonas false kaj via vizaĝo ne estas sincera — mi ne volas tiun amon, kiun vi vendas.”
-
Tiam la mieno de 1’ virino sanĝiĝis kaj ŝi ĝemis; „Mi malsatas, — kaj mi havas malgrandan infanon, kies patro lasis min, kaj ĝi ankaŭ malsatas”.
-
Sed li demandis ŝin: „Kial vi ne laboras kiel la aliaj — por gajni de kio vi kaj via infano povus vivi?”
-
Ŝi diris: „Kion? Oni forpelis min el la fabrikejo, kiam mi iĝis graveda — kaj mi perdis la kutimon labori.
-
Kaj se vi scius kiel ili pagas la laboron de 1’ virinoj — tiam vi ne dirus al mi tiajn vortojn.
-
Se vi ne volas min, lasu min serĉi alian viron — kiu donos al ni de kio manĝi morgaŭ
-
Tiam li diris al ŝi: „Virino, eksonos Horo — kiam vi ne bezonos vendi vian falsan amon, kaj vi kaj via infano malgraŭ tio povos vivi.
-
Kaj neniu volos plu tiun falsan amon — ĉar la vera amo estos de tiu momento tute libera”.
-
Kaj kiam li restis sola, sur la stratangulo, meditante — iu viro armigita, kiu observis lin, venis kaj tuŝis lian ŝultron.
-
Dirante al li: „Estas malpermesate halti ĉi tie”. — Sed li demandis lin: „Kaj vi, kiu vi estas?”
-
La armigita viro respondis: „Mi estas nokta gardisto — kaj mi plenumas mian servon, obeante la ordonojn, kiujn oni donis al mi.
-
Ĉar en tiu palaco estas sennombraj riĉaĵoj, — kaj se ŝtelistoj povus eniri dum mi deĵoras, mi estus severe punata”.
-
Sed li demandis lin: „Ĉu tiuj riĉaĵoj estas viaj aŭ — ĉu oni donos al vi ian parton da ili?”
-
La viro ridis kaj diris: „Mi nenion havas, — nur mian malgrandan salajron”.
-
Tiam li diris: „Tiel la hundo gardas la riĉaĵojn de sia mastro — kaj kompence oni donas al ĝi oston kaj batojn per vipo”.
Ĉapitro 5
-
En la templo estis ceremonio — kaj granda kunveno de popolo, templanoj kaj piemuloj.
-
Kaj iu demandis lin: „Kio okazos je ili?” — Li respondis: „Kion mi scias pri tio? Sed ili havas kaŭzon por timi.
-
Ĉar rilate al ili pri tiu tago estas dirita: „La diservo venis al fino kaj la sonoriloj de morto silentas”.
-
Sed la temploservanto, aŭdinte lin, kriis: „Tiu homo blasfemas! Ke li foriru de tie ĉi!”
-
Kaj amasiĝis la templanoj kaj piemuloj — kiuj volis forpeli lin el la templo.
-
Sed li diris al ili: „Ve al vi, templanoj kaj piemuloj, fermantaj al popolo la teran paradizon — vi kiuj mem ne eniras kaj al neniu permesas eniri tien.
-
Ve al vi templanoj kaj piemuloj, tomboj beligitaj, kiuj ekstere ŝajnas puraj, — sed kies internaĵo estas plena de vermoj kaj putraĵoj.
-
Ve al vi templanoj kaj piemuloj, kiuj skuas teron kaj maron por fari konvertitojn — kaj kiuj faras ilin dekoble pli nenaturaj ol vi mem estas.
-
Ve al vi, templanoj kaj piemuloj, kiuj englutadas la havon de vidvinoj kaj orfoj — sub preteksto de preĝoj kaj piaj aferoj.
-
Ve al vi, templanoj kaj piemuloj, kiuj predikas malriĉecon kaj sindetenemon — kaj kiuj amasigas riĉaĵojn kaj estas avidaj je honoro kaj regopotenco”.
-
Tiam iu politikulo diris al li: „Viro, vi ofendas nin ankaŭ, dirante tion”.
-
Sed li respondis: „Ve ankaŭ al vi, leĝistoj kaj moralistoj — kiuj ŝarĝas la mondon de pezaj reguloj, kiujn vi mem ne tuŝas per fingro.
-
Ve al vi, kiuj starigas statuojn por tiuj, kiuj mortigis viajn patrojn — kaj kiuj daŭrigas mortigi tiujn, kiuj parolas samajn vortojn.
-
Ĉar estos postulata de vi prirespondo pri tuta sango verŝita — por subteni vian aŭtoritaton.
-
Pri ĉiuj venintaj anonci parton de 1’ vero — kaj kiujn vi mortigis, bruligis, mortpendigis, senkapigis mortpafis.
-
Pri la pereintaj en malliberejoj — sub la suno de Kajeno aŭ sub la neĝo de Siberio.
-
Pri tuta tiu sango, pri tuta tiu doloro — la prirespondo estos, mi tion diras al vi, postulata de vi antaŭ ol ĉi tiu generacio pasos”.
-
Kaj la popolo grupiĝis ĉirkaŭ li, murmurante: „Tiu homo estas tro maltimema, li ne estos longtempe parolanta”.
-
Kaj li diris al ili jenan parabolon: „Iu homo, mortante, heredolasis al siaj du filoj abundriĉan fruktĝardenon.
-
Kaj la pli juna el tiuj filoj sciis legi kaj skribi — sed li estis plena de maliceco kaj de malboneco.
-
La alia estis simpla kaj bona, sed nenion povis lerni — ĉar li laboris senĉese, plenumante ĉiutage la taskon de sia frato krom la sia.
-
Kaj kiam la patro mortis, la pli juna prenis paperon — kaj skribis sur tiu papero mil sensencaĵojn kaj mil absurdaĵojn.
-
Kaj ĝin montrante al tiu, kiu ne sciis legi, diris al li: — „Jen la testamento de volo de nia patro.
-
Jen kion li ordonas al ni: Mi devas tenadi la kontolibrojn, elparoli preĝojn, — kaj fari misteraĵojn, kiujn vi pro via troa simpleco ne povas kompreni.
-
Kaj vi devas kulturi la ĝardenon, tondi branĉojn — flegi la arboidaron kaj inokuligi la sovaĝajn arbidojn.
-
Kaj vi rikoltos la fruktojn, kiam ili estos maturaj, sed ni ne manĝos ilin — ĉar ili estas por nia patro, kiu mortis, kaj tio estas sankta mistero”.
-
La neklerulo fidis kaj obeis tiel dum longa tempo — sed iam li lernis legi.
-
Kaj li legis la pretenditan testamenton de la patro — kaj vidis, ke tio estis nur mil sensencaĵoj, kiujn lia frato elpensis.
-
Kaj li observis sian fraton kaj li surprizis lin — ke li sole manĝis la fruktojn de 1’ ĝardeno.
-
Kaj forĵetis ĉion kion li ne povis konservi — por ke lia trompado ne estu malkaŝata.
-
Tiam li indignis en sia koro kontraŭ sia frato trompulo — kaj forpelis lin perforte malproksima de la ĝardeno”.
-
Kaj la templanoj kaj politikuloj, aŭdante tion, iĝis furiozaj — ĉar la vero estas dorno kruela.
-
Kaj ili komencis fari al li demandojn insidajn — por lin ekkapti je kulpo kontraŭ Ia leĝo kaj por lin pereigi.
Ĉapitro 6
-
Iu lernanto de I’templo proksimiĝis al li, kaj demandis lin: — „Majstro, ĉu ni devas respekti la Leĝon?”
-
Sed li respondis: „Juna serpento — kial vi nomas min Majstro?
-
Efektive ne ekzistas majstro, nek disĉiploj, — ĉar la majstro mem povas multe lerni de sia propra disĉiplo.
-
Rilate al respektado de la Leĝo, aŭskultu: — Respektu vin, tio sufiĉas, nuntempe kaj ĉiam”.
-
Kaj pasis aro da rekrutoj — kaj iu homo demandis lin por tenti:
-
„Ĉu estas necese, ke junaj viroj konsentu esti soldatoj, — aŭ ĉu ili devas rifuzi la servon kaj foriĝi?”
-
Li respondis: „Tabulo putrita! Oni konsideris vin kiel homon, — sed vi estas enfalujo.
-
Mi ne venis por diri kion oni devas fari hodiaŭ — mi anoncas la Horon venontan, por ke ĉiu preparu sin.
-
Tiam estantoj pretaj scios, kion ili devas fari — troviĝante en kiuj ajn circonstancoj.”
-
Sed unu el tiuj, kiuj, por ne veki malfidon, sin vestas kiel ĉiuj, demandis lin:
-
„Vi, kiu parolas tiel saĝe, kion vi konsilas al ni fari — se la milito ekkomencos inter ĉi tiu lando kaj alia?”
-
Li diris al li: — Pereigema maskulo! Kiu mi estas, ke mi konsilu? Mi ne havas defendeblan patrujon: mia patrujo ne estas ankoraŭ de tiu ĉi mondo.
-
Sed sciu, ke se la milito nur minacos — pro la bruo, kredeble, vekiĝos tiu kiu devas marki la Horon.
-
Kaj kiu povas diri, kio okazos je tiu lando kaj je aliaj — kiam la homoj ekaŭdos la Horon eksoni”.
-
Iu alia demandis lin: „Ĉu oni devas pagi la imposton al la ŝtato?” — Li respondis: „Raso da homoj kun ŝtopitaj oreloj!
-
Jen preskaŭ du mil jaroj ke oni diras al vi: — „Donu al imperiestro tion, kio de imperiestro estas”.
-
Donu al li la monerojn stampitajn kun lia portreto — kaj la monbiletojn gravuritajn je lia nomo. Vi nenion perdos.
-
Ĉar ĉi ĉio ne multe valoros al li — kiam la Horo de kontoj estos eksoninta!
-
Krom tio la malriĉulo pagas hodiaŭ imposton ne tion volante, nek sciante — kaj rilate al la riĉuloj: la ŝtelantoj tion aranĝu inter si!”
-
Sed alia homo demandis lin: „Vi diras, ke la riĉuloj estas ŝtelantoj — sed tiu mantelo, kiun mi aĉetis, ĉu ĝi ne estas mia?”
-
Sed li respondis: „Kion mi scias pri tio? Vi sola scias tion en la sekretujo de via konscienco.
-
Kion vi bezonas por vivi kaj labori, tio leĝe apartenas al vi — ĉar sole bezono pravigas posedon.
-
Sed kiom da fojoj oni ripetis al vi — ke kiu konservas objekton de li nebezonatan, tiu rabas ĝin de ĝin bezonanto.’
-
Iru! Kiam la Horo, kiun mi anoncas, eksonos — tiam vi neniun demandos, ĉu tiu mantelo estas via”.
-
Kaj iu virino alproksimiĝis kaj demandis lin. „Ĉu la infanoj ne devas per amo pagi por la vivo, kiun oni donis al ili?”
-
Sed li respondis al ŝi: „Ĉu la vivo, kiun, vi donis al ili — efektive valoras, ke ili vin dankas pro ĝi?”
-
Kaj li aldonis: „Ĉu vi vidas tiun junulinon kovritan de vundoj? — Ŝia vivo estas terurega suferado kaj seninterrompa martireco.
-
Ŝi ŝuldas tiun feliĉan vivon al sia patrino, kiu, apenaŭ graveda, — provis sin liberigi de ŝi per rimedoj sekretaj.
-
Kaj nun tiu junulino scias ĉi ĉion; — Ĉu ŝi povas pagi per amo por la vivo, kiun oni donis al ŝi tiamaniere?
-
Kiam la Horo estos eksoninta, tiam ne estos plu patro, nek filo laŭ la karno — sed tiu estos patro aŭ filo, kiu meritos tiun nomon per siaj agoj.”
-
Kaj ĉiuj iĝis konfuzaj kaj furiozaj pri tio, kion li diris — sed ili ne sciis kion respondi.
-
Kaj ili ne kuraĝis malkaŝe ataki lin, timante la popolamason — kiu premiĝis ĉirkaŭ li ege dezirante lin aŭskulti.
-
Sed ili diris inter si: „Tiu viro blasfemas ĉion kio estas plej sankta” — kaj ili revis pri rimedoj por pereigi lin kaj sufoki lian voĉon.
Ĉapitro 7
-
En tiu tempo la vortoj kiujn li diris disvastiĝis en la urbo — kaj la doktoroj kaj studentoj aŭskultis lin atente.
-
Kaj unu el ili diris al li: „Nur la scienco, — kaj nenio alia markos la Horon, kiun vi anoncas”.
-
Sed li diris: „Via scienco estas sendube tre bela lumo — sed kiun oni kaŝis sub granda vazo.
-
Ĉar ekzistas milionoj da cerboj indaj ĝin koni kaj helpi ĝian progreson — sed ili ĝemas en malklereco.
-
Ĉar oni kurbigis ilin de la plej delikata infaneco — per tasko dispremanta kaj sensprita.”
-
Iu alia diris tiam: „Oni devas disvastigi la elementan instruadon — kaj fari, per ekzamenoj, la supran instruadon atingebla por ĉiuj”.
-
Sed li diris: „La instruado kiun vi trudas al infanoj — estas bona por ilin tedi por ĉiam.
-
Ĉar ĉio ofendas la logikon kaj sanan racion — komencante de skribformo, ortografio kaj gramatiko.
-
Kaj vi postulas, ke la infano per ekzameno pruvu, ke ĝi estas sin submetinta je ĉi ĉio — antaŭ ol permesi al ĝi alproksimiĝi al la vera sciado”.
-
Sed iu lernejinstruisto diris al li: „Ĉu oni ne bezonas dume lerni la regulojn — por paroli kaj skribi korekte?”
-
Sed li diris: „Tiu homo similas al skarabo alligita al fino de fadeno — ĉirkaŭflugante ĉiam en sama cirklo.
-
Kio estas por li efektive paroli kaj skribi korekte? — se ne laŭ la reguloj de li instruataj?”
-
Sed iu doktoro diris al li: „Ĉu oni ne devas pie konservi — la morojn kaj tradiciojn de niaj patroj?”
-
Li respondis al li: „Balzamiganto de aĵoj mortintaj, lasu ilin putri en paco — kaj de mumioj ne ŝarĝu nin plu!”
-
Sed iu leĝodonanto alvenis kaj diris al li: „Estas vere, ke la leĝoj ofte estas maljustaj — estas necese fari novajn”.
-
Li diris: „Ĉiu leĝo kiun vi faras estas graveda je krimoj — kiuj ne ekzistus sen ĝi.
-
Ĉar ĝi pretendas malhelpi okazi fakton — kies kaŭzon ĝi ne komprenas atingi.
-
Serĉu la kaŭzojn de kulpoj kaj krimoj kaj detruu ilin — kaj vi ne bezonas plu leĝojn kaj punojn”.
-
Tiam iu moralisto diris al li: „La homo suferas, ĉar ĝi estas ĝuadema — kaj ĝia naturo emigas ĝin al la malbono”.
-
Sed li diris: „Ĝia naturo emigas ĝin vivi, trovi la bonstaton kaj eviti suferon — kaj tio tute ne estas malbono.
-
Kiuj instruas male, tiuj estas blindaj gvidistoj — senpotencaj batali kontraŭ la homa doloro,
-
Kiu malŝate parolas pri la plezuroj por ke la homo decidu rezigni ilin, kaj gloras la suferadon, por ke la homo kurbiĝu — kiu estas bona por iuj personaj”.
-
Sed la moralisto diris al li: „Laŭ vi nek bono, nek malbono ekzistas?” — Li respondis: „Malsupreniru de la nuboj sur teron.
-
Vere mi diras al vi: ĉiu bonaĵo estas bona, — kaj ĉiu malbonaĵo estas malbona.
-
Bone estas vivi intense, kontentigante ĉiujn bezonojn, kaj esti en harmonia konsento kun siaj similuloj — ĉar ĉio ĉi estas plezuro kaj ĝojo.
-
Malbone estas kaduki en la senlumo de 1’ malliberejo, mortigante sian karnon, kaj vivi en malkonsento kun aliaj homoj — ĉar ĉio ĉi estas malĝojo kaj doloro.
-
Bone estas esti feliĉa, malbone estas suferi — ĉiu alia leĝo estas mensogo.
-
La scienco devas konigi al homoj tion, kio estas efektive bona — kaj kio, ŝajnante bona, estas malbona.
-
Ĉar la homoj eraras ofte, prenante venenon kiel noblan medikamenton — kaj preparante al si grandan doloron per malgranda plezuro.
-
Aŭ serĉante la feliĉon je vojoj tien ne kondukantaj — kaj ĉio ĉi okazas, ĉar ili estas nesciantoj.
-
Sed venos tempo, mi tion anoncas al vi, — kiam ĉiu postulos tutan sian parton de feliĉo,
-
Kaj kiam la profetoj de 1’ rezigno kaj de 1’ morto — estos prenataj je la vorto kaj rigore provataj.
-
Ĉar se estas saĝe malribeli je malbono neevitebla — estas krime kaj freneze akcepti pacience la malbonon, kiun oni povas kontraŭbatali.”
Ĉapitro 8
-
Tiam la fabriklaboristoj venis demandi lin: „Kaj kion ni faros, kiam la Horo eksonos”?
-
Li diris al ili: „Unue ĝoju, ĉar la tempo de sklaveco estos pasinta — kaj la tagoj de libereco estos venintaj”.
-
Sed ili demandis: „Kaj kiu faros ĉion, kion ni faros nun — kaj aliajn aferojn necesajn”?
-
Li diris: „Kiam la bezono de tiuj aferoj estos sentata — tiam estos necesa reveni en la laborejojn kaj fabrikejojn.
-
Sed ĉiuj nun estantaj sen laboro, aŭ okupantaj sin per aferoj neutilaj kaj malbonaj — devos veni kun vi.
-
Kaj vi elektos la plej spertajn en ĉiu metio — por ekzameni Ia cirkonstancojn kaj bezonojn.
-
Por atingi kiel eble plej bonajn rezultatojn — per la plej malgranda kvanto da laboro.
-
Ĉar en tiu tempo, kiam neniu volos havi kiun ajn mankon — oni bezonos produkti multe pli ol hodiaŭ.
-
Fabrikante nenion de malbona kvalito, nek objektojn de falsa lukso — per kiuj la komercistoj allogas la naivulojn.
-
Sed ĉion farante por la komuna bonstato — ĉar la trompado estus senfrukta kaj nepardonebla.
-
La ŝuisto metas kelkfoje malbonan ledon en la plado — ĉar la tempoj estas malbonaj, kaj li timas ne esti bone pagota.
-
La masonisto kunigas kelkfoje per la mortero la brikojn glacifenditajn — ĉar li estas laca kaj la mastro igas lin rapidi.
-
Sed male se ili laboras por si mem — ili faros ĉion zorge kaj solide, ĉar kial trompi sin mem?
-
Tiel sama ĉio estos farata atente kaj laŭguste — ĉar neniu estos devigata fari kion ajn kontraŭ sia deziro.
-
Sed ĉiu elektos sian okupon laŭ siaj fortoj kaj inklino — ĉar la nomo de parazito estos abomenata.
-
Kaj la dezirontajn vivi senokupe je la spezoj de aliaj — vi forpelos de vi.
-
Vi ne permesos plu organizi komercon — nek luedoni bienon, domon, ilon aŭ maŝinon.
-
Ĉar neniu havos neceson vendi aŭ ludoni tion, kion li mem bezonas — kaj sole tio, kion li bezonos, leĝe apartenos al li.
-
Se do kiu ajn proponos vendi aŭ ludoni iun objekton, tiam ĉiu ajn bezonante ĝin havos la rajton ĝin preni.
-
Ankaŭ oni devos scii kion vi bezonas — el la objektoj devenantaj de 1’ kampoj.
-
Kaj kion bezonas la vilaĝanoj — el la objektoj, kiujn vi fabrikas.
-
Por ke nek por tiuj, nek por la aliaj manku io bezonata — sed ĉiuj vivu en feliĉo kaj en bona harmonio.
-
Kaj ĉi ĉio ne povos realiĝi, se vi ne unuiĝos — por antaŭe esplori kaj pripensi viajn bezonojn kaj fortojn.
-
Do preparu vin jam de hodiaŭ al ĉi ĉiuj aferoj — por ke vi sciu, kion vi faru en la momento venonta.
-
Ĉar se vi ĝustatempe ne pripensos, malsato okazos — kaj tio estas granda malfeliĉo.
-
Sed tamen se tio okazos, ne perdu kuraĝon — foriru el la urbo por vivi en vilaĝoj.
-
Ĉar nur la tero nutras ĉiujn — kaj la kampara laboro estas la plej certa fundamento.”
-
Tiam iu demandis lin: „Diru al ni kiel funkcios en tiu tempo — la poŝto, kaj la telegrafo, kaj la fervojoj, kaj la navigado.
-
Kaj kion oni faros por konstrui pontojn, trabori la montojn — kaj konstrui maŝinojn kaj la oceanajn ŝipegojn?”
-
Li respondis: „Kiel oni faros ĉi ĉion kaj multajn aliajn aferojn — efektive mi nenion scias pri tio.
-
Kaj se mi scius tion, kaj dirus al vi — vi ankoraŭ tute ne komprenus min.
-
Sed mi scias nur, ke la homo rezignos neniun utilan aferon — kaj ke oni uzos ĉion multe pli ol kiam ajn.
-
Estos do necese realigi ĉion en harmonio kun la novaj vivoformoj — kaj je tio ni fidu”.
Ĉapitro 9
-
Kiam la amantaj lin kunvenis ĉirkaŭ li, li diris al ili: — „La Horo, kiun mi anoncas, estas la Horo de vivo,
-
Kiam la homoj ĉesos interbatali kaj laboros interkonsente — por certigi al la plej granda nombro la plej grandan kvanton da ebla feliĉo”.
-
Kaj unu el ili demandis lin: „Ĉu ne estus feliĉo — vivi simple, kiel la homoj de la ora epoko?”
-
Li respondis: „La ora epoko ne estas malantaŭ sed antaŭ ni — kaj estas nomata la estonta socio”.
-
Tiam iu alia demandis: „Kiel oni bezonis tiom da centjaroj — por konjekti tiun oran epokon?”
-
Li respondis: „La estonta socio similas al luksa floro — kreskanta sur abundriĉa humo.
-
Antaŭe sur tiu loko estis nur nuda ŝtonego — malmola granito lavata de pluvoj.
-
Sed sur tiu granito vegetadis komence likenoj, kiuj kontentiĝis de malmulto — poste inter ili muskoj kaj hepatvegetaĵoj.
-
Kaj jen ili retenis la pluvakvon — kaj la grajnoj alportataj de 1’ vento ĝermis sur la roko kaj ekvegetis.
-
Ĝis la momento kiam la supraĵo de 1’ ŝtonego dispecetiĝis kaj kovriĝis de sablo kaj humo — sufiĉe por nutri la luksan floron.
-
Tiel estonta Socio ne estas ebla ol nur dank’ al la formoj antaŭe estintaj — kiuj preparis la teron, kie ĝi kreskos.”
-
Sed iu diris tiam por lin eldemandi: — „La estonta Socio estos filino de 1’ perforto”.
-
Li diris: „Neniu virino akuŝiĝas sen naskodoloroj — sed la infano naskiĝas, kiam la horo estas veninta.
-
La estonta Socio estas simila al kokido en la ovoŝelo — ĝi devas perforte ĝin rompi, sen kio ĝi ne povus eliri.
-
Sed ne la perforto igis kokidon naskiĝi — sed la ĝermo kaj la nutraĵo estintaj en la ovo.
-
Dank’ al la ŝelo ĝi povis disvolvi kaj preni forton — sed nun ĝi estas malhelpaĵo por la nova vivformo.
-
Tial ĝi rompas la ŝelon, kiu sufokus ĝin — kaj lasas disĵetitaj la erojn senutilajn”.
-
Li diris ankaŭ: „La estonta Socio estas simila al granda rivero — kiam post pluvoj ĝi ŝveli komencas.
-
La arboj kaj la lianoj de insuloj baras ĝian fluon — kaj la sablo formas digojn transverse fluejo.
-
Tiam la akvoj amasiĝas antaŭ tiu malhelpo kiu haltigas ilin — kaj ŝajnas ke la rivero ĉesas flui.
-
Sed subite tiu digo malleviĝas, la arboj rompiĝas, la sablo disiĝas — kaj la akvoj refluadas nereteneble.
-
Kaj tiu perforto estas necesa, ĉar la rivero ne povas ĉesi flui — kaj estas vana klopodo haltigi grandajn akvojn.
-
Sed ne la perforto igis la riveron altigi kaj ŝveli — sed la grandaj pluvoj falintaj, kaj la digo mem”.
-
Tiam la aŭskultantoj komprenis lin kaj premiĝis ĉirkaŭ li, — kaj li pli parolis parabole.
-
„Sed okazas, ke la akvoj perforte rompante la digon — eliras el la fluejo kaj dezertigas la kampojn kaj la domojn de 1’ homoj.
-
Tial la antaŭvidantoj sin provizas je hakiloj kaj hokoj — zorgante ke nenio baru la fluon de la rivero.
-
Kaj se malgraŭ ĉio formiĝas digo, ili detruas ĝin — per kiu ajn rimedo, ne meditante pri la danĝero.
-
Kaj kelkaj el ili pereas, sed ĉu ne estas pli bone perei — ol vivi malhavante ĉion kaj sub konstanta minaco?
-
Vere mi diras al vi: provizu vin je ĉio necesa — por ke vi ne estu surprizataj, kiam la Horo eksonos.”
-
Kaj la aŭskultintaj lin diris: „Li estas prava. — Ni vivas malhavante ĉion kaj sub konstanta minaco.
-
Estas pli bone suferi ĉion ol vivi tiumaniere, ĉar ni povas perdi nur ĉenojn — kaj ĉion gajni”.
-
Kaj ili disiris por diskonigi tiujn aferojn — kaj konsili al siaj fratoj prepari sin je la venonta Horo.
-
Sed iu denuncis lin, dirante: „Li predikas perforton kaj malordigon”. — Kaj la potenculoj decidis pereigi lin.
Ĉapitro 10
-
Kaj li vidis ke suspektaj personoj sekvis kaj spionis lin — kaj li diris al la restintoj ĉirkaŭ li:
-
„Jen mia horo proksimiĝas, mi ne estos plu al vi parolanta, ĉar mi mortos — sed anoncu kion mi diris al vi tra tuta la mondo.
-
Kaj por provi la homojn, se ili demandos vin, kion vi anoncas — diru al ili: mi anoncas 1’ anarĥion.
-
Kaj vi repuŝos la timantajn tiun vorton — ĉar spirito firma kaj kuraĝa ne timas vorton.
-
Sed nun iru for de mi, ĉar unu oferato sufiĉas.” — Kaj ili foriris de li, por fari kion li diris al ili.
-
Kaj kiam li estis sola iu homo alproksimiĝis al li kaj diris hipokritafable: — „Venu kun mi, mia estro volas vin paroli”.
-
Li pensis: „Estas okazinta! Sed ĉio kion mi intencis diri estas dirita”. — Kaj li sekvis tiun homon en la domon de lia estro.
-
Kaj apenaŭ li eniris, ili brute ekprenis lin kaj ĵetis lin en malliberejon — ridante pri tio kion li anoncis.
-
Kaj la sekvantan tagon oni kondukis lin antaŭ tribunalo speciala — formita el juĝistoj jam decidintaj kondamni lin.
-
Kaj falsaj atestantoj venis kulpigi lin pri cento da krimoj elpensitaj — kelkaj absurdaj, aliaj abomenaj.
-
Kaj la juĝistoj hipokrite indignis pri li — kaj en la popolamaso multaj diris: „Tiu vere estas granda krimulo”.
-
Sed li antaŭsciante ke li estos kondamnata restis silenta — kaj oni kondamnis lin al mortpuno.
-
Kaj oni ĵetis lin en la arestĉelo destinata por la kondamnitaj al morto — kaj restante sola li estis meditanta.
-
Kaj li rememoris pri maljuna virino, kiu estis tute sola malproksime de li — kaj kies koro rompiĝos sciiĝante pri lia morto.
-
Kaj li revidis malgrandan freŝan domon en la montoj — ĉirkaŭata de afabla, trankvila ĝardeno.
-
Kie tiu kiun li amis diris al li: „Mi amas vin” por lin reteni — sed de kiu li estis foririnta, eĉ ne gustuminte la prezentitan feliĉon.
-
Por anonci la Horon en la kampoj, vilaĝoj kaj urboj — antaŭsciante kio okazos kun li kaj kiel li finos.
-
Ĉar la homo ne faras tion kion li volas. — sed kion plenumi devigas lin la potenco de 1’ faktoj.
-
Kaj li estis atakata de kruela malĝojego — kaj tio estis por li kvazaŭ la agonio antaŭ morto.
-
Sed ege plorinte pri si kaj pri tiuj kiujn li amis — lia animo retrankviliĝis kaj kvieteco revenis en lian koron.
-
Kaj, li pensis: — Jen ĉio plenumiĝos — kiel la logiko de 1’ faktoj ordonas, kaj kiel mi antaŭvidis.
-
Kiel la figarbo portas nur figojn, — tiel sama la sentanto bezonon prediki la veron ne povas silenti pri ĝi.
-
Nek sin okupi kun kiu ajn alia afero krom anonci kaj diskonigi ĝin — ne maltrankviliĝante pri la danĝero al kiu li elmetas sin.
-
Tio kio ŝajnas por aliaj feliĉo, por li estas sengusta kaj senĉarma — kaj ne povus kontentigi lin.
-
Sed lia feliĉo estas sekvi la emon de sia animo — kvankam li scias, ke li tiumaniere preparas sian pereon.
-
Ĉar la voĉo kiu anoncas la minacantan veron — ĝenas kaj maltrankviligas la potenculojn, eĉ de la fundo de 1’ malliberejo.
-
Se ili ne povas devigi ĝin silenti, tiam ili ĝin sufokas en sango — por ĝin ne aŭdi plu kaj kredi, ke oni estas en sendanĝero.
-
Sed la sango kiun ili verŝas estas atesto kiun ili donas al la vero — kaj la morto de tiu kiu estis parolanta fariĝas honorario por lia parolo.
-
Do estas bone ke mi mortas nun, ĉar mi diris ĉion kion mi diri intencis — mia sango sigelu mian parolon.
-
Kaj la aŭskultintoj min nun pensos: — „Li diris la veron ĉar tiuj de li ofenditaj mortigis lin por lin silentigi”.
-
Parolinte tiel li gloris la admirindan ordon de aferoj — kaj atendis la ekzekuton kun kvieteco kaj firme.
-
Kaj la sekvantan tagon, je leviĝo de 1’ suno, ili mortigis lin — kaj portis lian korpon en la foson komunan.
-
Kaj ili kredis ke mortiginte lin ili sufokis lian voĉon — sed ili baldaŭ komprenos sian eraron.
[1] Vortoj el la revolucia kanto „l'Internationale”.