Title: Esperanto kaj anarkiismo
Aŭtoro: Will Firth
Topics: historio, lingvo, traduko
Date: 1998
Source: Elŝutita 1-an Julio 2022 de nodo50.org
Notes: La germanlingva originala teksto aperis en eldono de Maldekstra Forumo Berlin. Ĝi estas ampleksigita versio de kontribuaĵo por la Lexikon der Anarchie, Verlag Schwarzer Nachtschatten, Plön 1998, ISBN 3-89041-014-6. Tradukis GM.

      I. Difino

      II. Ideohistoria evoluo

        1. Ĝenerale

        2. Esperanto kaj anarkiismo

        3. Subpremoj

      III. Rilateco de Esperanto

        1. Rilateco ene de la liberecana spektro

        2. Tutsocia rilateco

      IV. Resumo kaj kritiko

I. Difino

La internacia lingvo Esperanto estas planlingvo dekomence kreita por la internacia interkompreniĝo. Inter la proksimume 1000 konataj planlingvo-projektoj, Esperanto kiel sola sukcese elproviĝis en pli ol centjara praktiko.

En julio 1887 la juna juda okulkuracisto Lazaro Ludoviko ZAMENHOF (1859-1917) publikigis en Varsovio sub la pseŭdonimo “d-ro Esperanto” kaj sub la okuloj de la malfidema carisma cenzuro sian unuan lernolibron-ekzercaron de la Internacia Lingvo en la rusa lingvo, post kio sekvis en la sama jaro eldonoj en la pola, franca kaj germana lingvoj. En la “Internacia Lingvo” de Zamenhof, Esperanto signifas “homon, kiu esperas”, kaj Zamenhof esperis kontribui per la kreo de la internacia lingvo al la interpopola interkompreniĝo kaj al la monda paco. La vorto Esperanto iĝis baldaŭ la nomo de tiu ĉi lingvo.

Dank’ al sia reguleco kaj fleksebleco, Esperanto estas relative facile lernebla. La skribmaniero estas fonema, kio signifas, ke ekzistas pareca interrilato inter la skribo kaj la prononco. La ortografio estas regula. La gramatiko estas preskaŭ senescepta; multmaniere uzeblaj afiksoj kontribuas al la alta precizeco kaj esprimforto de la lingvo. La vortprovizo baziĝas je granda parto sur latinaj kaj ĝermanaj vortradikoj, kiuj estas disvastigitaj en multaj lingvoj. La plej ofta impreso ĉe la aŭskultado de Esperanto, estas, ke ĝi sonas kiel la itala aŭ hispana. Kvankam la eŭropa deveno de la vortoj faras Esperanton pli malfacila ekzemple por ĉinoj ol por germanoj, tamen ĉinoj trovas Esperanton sufiĉe facila, almenaŭ multe pli facila ol la angla. Tio okazas pro la multa uzado de kunmetaĵoj kaj derivaĵoj, kies senco estas facile kaptebla, ĉar la vorteroj estas almetitaj al la senŝanĝa radiko. Tiu aglutina karaktero estas tipa karakterizaĵo ekzemple de la tjurkaj lingvoj. Kontraste, la germana apartenas al la fleksiaj lingvoj, ĉe kiuj la radiko ne estas senŝanĝa (Haus – Häuser; schreiben – schrieb).

Hodiaŭ, la loza Esperanta lingvokomunumo havas ĝis unu milionon da parolantoj. Ekzistas dekmiloj da libroj en Esperanto (je granda parto originala literaturo) kaj aperas regule pluraj centoj da grandparte malgrandaj periodaĵoj, el kiuj multaj estas tutmonde disvastigataj. Apenaŭ pasas tago sen internaciaj aranĝoj kiel kunvenoj de fakaj asocioj, konferencoj, junularaj renkontiĝoj, seminarioj, feriaj semajnoj kaj regionaj renkontiĝoj en ĉiuj mondopartoj. Krome, pluraj radiaj stacioj elsendas programojn en Esperanto, parte eĉ ĉiutage. Esperanto foje fariĝas la ĉiutaga familia lingvo ĉe vivpartneroj de malsama deveno, kaj iliaj infanoj parolas ĝin kiel gepatran lingvon (krom la respektiva landa lingvo kaj kelkfoje alia lingvo). Esperanto evoluas plu kaj adaptiĝas al la ŝanĝiĝantaj bezonoj de sia parolantaro – kiel ĉiu alia vivanta lingvo faras – per leksika pruntado kaj konstruado de leksikaj elementoj el la jam ĉeestaj lingvaj rimedoj, sen perdi ĉe tio sian relativan simplecon. Tiel okazas, ĉar nocia diferencigivo kaj esprimkapablo de lingvo ne dependas de ties estiĝohistorio aŭ de imanentaj lingvaj faktoroj, sed estiĝas ekskluzive el la komunikado-bezonoj de ĝia parolanto-komunumo.

La nocioj helplingvo respektive artefarita lingvo uziĝas ofte por karakterizi Esperanton. Ĉe homoj, kiuj ne konas la efektivan amplekson de la praktika aplikado de Esperanto, tiuj nocioj kelkfoje estigas la eraran imagon pri primitiva, esprime malriĉa lingvo, kies tuta konsisto estas determinita de la intelekta laborkapacito de ĝia kreinto kaj eble eĉ ne superas tion, kio povas lokiĝi inter la du kovrilojn de unu libro. La plimulto de Esperanto-parolantoj jam dekomence konsciis, ke lingvo taŭga por ĉiuj komunikaj bezonoj de la homa ekzisto povas estiĝi nur ene de kolektiva procezo. Esperanto same tiel malmulte estiĝis el nenio kiel ekzemple la kreola lingvo de Haitio. Lingvo aperas tiam, kiam ĝi respondas al bezono.

II. Ideohistoria evoluo

1. Ĝenerale

Kune kun Esperanto kiel lingvo de interkompreniĝo, Zamenhof propagandis kvazaŭreligian homaranismon (t.e. proksimume: amo al la homoj kaj la homaro) de Esperanto. Tiu tre difuzita ideo baziĝas sur liberalhumanisma pensaro, ekzemple sur la imago, ke la tuta homaro estas unu familio, kiu devas retrovi la vojon al sia memo; aŭ la imago, ke ĉiuj mondaj religioj havas komunan devenon kaj povus esti akordigitaj unu kun la alia. Tiun ideon iuj Esperanto-parolantoj trovas interesa kaj diverse interpretas, sed aliflanke ŝajnas esti multaj Esperanto-parolantoj, kiuj ne kapablas gajni multan inspiron el la homara amo de la zamenhofa tipo.

Post la publikigo de la projekto en 1887 en Varsovio, Esperanto disvastiĝis tre rapide, unue antaŭ ĉio en la ruslingva teritorio. Unu el la unuaj beletraj verkoj en la nova lingvo (krom la propra intensa beletra kaj traduka aktivado de Zamenhof) estis En la tombo de Nikolaj Borovko, verkita en 1892 kaj traktanta la turmenton de vive enterigita homo. La kristana anarkiisto Lev Tolstoj esprimis sin klare favora al Esperanto. Tiu rusa periodo finiĝis abrupte en 1895, kiam la sola Esperanto-gazeto publikigis artikolon de Tolstoj, kio rezultigis ĝian malpermeson fare de la carisma cenzuro. Sekvis poste franca periodo kun la unua internacia Esperanto-kongreso en 1905 en Boulogne-sur-Mer (kun 688 partoprenantoj el 20 landoj). Tie Zamenhof oficiale retiriĝis kiel propulsanta forto de la movado, por ke pri la plua evoluo de la lingvo la Esperanto-movado estonte mem decidu.

En 1905 la anarkiisto Paul Berthelot fondis la hodiaŭ ankoraŭ aperantan gazeton Esperanto. En 1908 Hector Hodler fondis la Universalan Esperanto-Asocion (UEA), kiu ĝis hodiaŭ kunigas la plimulton de la Esperanto-organizaĵoj de la mondo. La sidejo de UEA estas en Roterdamo.

Ĝis la Unua Mondmilito, Esperanto ekhavas fortan anaron en Francio. De tie ĝi povis disvastiĝi en la mondon, antaŭ ĉio al Japanio kaj Ĉinio. En Prago estiĝis en 1921 je instigo de Eugène Adam (Lanti) esperantlingva movado kun emancipa celaro kaj sennacieca strukturo: la Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), kiu konsiderinde kontribuis al la pligrandigo de la socia-kultura bazo de la lingvo. La sidejo de SAT estas en Parizo. (Vidu ankaŭ II. 2. “Esperanto kaj anarkiismo”).

Denova periodo de disflorado daŭris 10 ĝis 15 jarojn, depende de la kondiĉoj en la unuopaj landoj: ekzistis ankaŭ hungara fazo, kiu igis Budapeŝton dum pluraj jaroj la kultura ĉefurbo de Esperanto (laŭ Spomenka Štimec, Tibor Sekelj, pioniro de la dua jarcento, Vieno 1989). Sed la apero de totalismaj kaj militemaj reĝimoj, kio kondukis al la Dua Mondmilito kaj poste al la malvarma milito, haltigis tiun reeksoron dum pluraj jardekoj. Precipe post la milito la ekspansiismo de la anglaj-usonaj lingvo kaj kulturo funkciis je alta rapideco, kun la sekvo, ke oni malpli atentis Esperanton.

Unuafoje en 1954 kaj poste en 1985, la Plena Asembleo de Unesko agnoskis la valoron de Esperanto por internaciaj intelektaj interŝanĝoj. En septembro de 1993 la mondkongreso de la verkista asocio PEN akceptis la Esperantan PEN-centron (t.e. tiu de la esperantlingvaj verkistoj) kiel membran asocion, agnoskante per tio Esperanton kiel literaturan lingvon.

La tutmonda disvastiĝo de Esperanto estas neekvilibra: malgraŭ progresoj dum la pasintaj jaroj, ĝi estas ankoraŭ apenaŭ trovebla en multaj landoj de Afriko kaj Azio. La parolantoj de Esperanto loĝas plimulte en Eŭropo. Ĉu pro tiu fakto Esperanto estas eŭropcentra, estas afero relative ofte diskutata en la Esperanto-movado, sed la vera internacia karaktero de Esperanto ne permesas taksi ĝin pure eŭropa. La evoluo en unuopaj landoj (Ĉinio, Irano, Togolando, Kongo) estis dum iuj tempoj fenomeneca, dum aliaj landoj aliflanke ĉiam ankoraŭ ne posedas organizitan Esperanto-movadon.

Precipe aktivan rolon en la Esperanto-movado ludas la junulara asocio de UEA, TEJO. Same kiel la tutmonda Esperanto-asocio UEA, ĝi organizas ĉiujarajn kongresojn kaj multnombrajn aliajn renkontiĝojn (el kiu aparte menciindaj estas la Internaciaj Seminarioj de la Germana Esperanto-Junularo, kiuj okazas en la jarŝanĝa tempo).

Unu el la evolutendencoj en Esperanto estas la raŭmismo (nomita je la finna urbo Rauma, en kiu okazis en 1980 TEJO-kongreso). La raŭmismo rigardas la Esperanto-parolantojn kiel iuspecan diasporan popolon kaj strebas krei per Esperanto kulturajn valorojn (ekzemple literaturon). Ĝi adiaŭas la radikalan alstrebadon tutmonde trapuŝi Esperanton kiel universalan duan lingvon kaj rigardas ĝin anstataŭe kiel unu lingvon inter diversaj, kiun oni povas utiligi laŭbezone kaj sen mondrigarda ambiciemo.

La evoluon de Esperanto sekvas komisiono, la t.n. Akademio de Esperanto. La tasko de la Akademio estas zorgi pri la plua evoluo de la lingvo en harmonio kun la Fundamento, la de Zamenhof ellaborita lingva bazo. La decidoj de la Akademio ne havas devigan karakteron, sed estas pli io kiel gvidlinioj, kiuj posedas la forton de bone pripensitaj rekomendoj. Fakte, la Akademio ofte aŭ postlamas la evoluon en Esperanto aŭ en iuj punktoj pro internaj opiniodiferencoj ne kapablas provizi unuaniman rekomendon.

Kelkfoje prezentiĝas la obĵeto, ke Esperanto estas seksisma, ĉar – kiel oni per supraĵa analizo konkludas – ĉiuj inaj formoj estas derivitaj el masklaj. Unuavide, tio estas iel ĝusta, ĉar ĉe personrilataj terminoj en Esperanto efektive ĉiam eblas formi la inan formon el la baza formo per almeto de -in-, ekzemple laborist-in-o. Sed fundamenta diferenco inter Esperanto kaj la germana lingvo estas, ke Esperanto ne posedas gramatikan genron. Ĉiuj vortoj sen natura sekso (ekz. Stuhl, Wand, Auto) pro tio ne havas ankaŭ gramatikan. Kvankam la baza strukturo de la lingvo ne estas seksisma, restas rimarkinde, ke la efektiva lingvouzo de Esperanto en patriarkisma socio okazas vere seksisme. Oni do malofte uzas la ekzistantaj eblojn por viraj personterminoj, ĉar oni kutime rigardas la bazan formon kvazaŭ viran; pro tio facile aperas la (baze falsa, sed praktike ĝusta) kritiko, ke ĉiuj inaj formoj generiĝas (laŭŝajne) el la viraj. Por malmunti la lingvan seksismon, necesas same en Esperanto kiel en la germana pli konscie uzadi la lingvon!

2. Esperanto kaj anarkiismo

Anarkiistoj estis inter la pioniroj de la disvastigo de Esperanto. En 1905 fondiĝis en Stokholmo la unua anarkiisma Esperanto-grupo. Sekvis multaj aliaj: en Bulgario, Ĉinio kaj aliaj landoj. Anarkiistoj kaj anarki-sindikatistoj, kiuj antaŭ la Unua Mondmilito apartenis al la nombre plej granda grupo inter la proletaj esperantistoj, fondis en 1906 la internacian ligon Paco-Libereco, kiu eldonis la Internacian Socian Revuon. Paco-libereco unuiĝis en 1910 kun alia progresema asocio, Esperantista Laboristaro. La komuna organizaĵo nomiĝis Liberiga Stelo. Ĝis 1914 tiu organizaĵo eldonis multe da revolucia literaturo en Esperanto, interalie ankaŭ anarkiisma. Tial povis evolui en la jaroj antaŭ la Unua Mondmilito ekzemple vigla korespondado inter eŭropaj kaj japanaj anarkiistoj. En 1907 la Internacia Anarkiisma Kongreso en Amsterdamo faris rezolucion pri la afero de internacia lingvo, kaj venis dum la postaj jaroj similaj kongresaj rezolucioj. Esperantistoj, kiuj partoprenis tiujn kongresojn, okupiĝis precipe pri la internaciaj rilatoj de la anarkiistoj. En Germanio, Esperanto estis larĝe aplikata precipe dum la jaroj inter 1920 kaj 1933 en la laborista movado. En aŭgusto de 1932 la Germana Laborista Esperanto-Asocio havis 4000 membrojn – ne hazarde oni ame nomis Esperanton ankaŭ laborista latino. La laborista Esperanto-movado disvolvis multflankan internacian interŝanĝadon: “La laboristaj esperantistoj kutime apartenis al la tiamaj partiaj, kulturaj kaj socipolitikaj movadoj. Ili traktis kiel sian taskon la utiligon de la internacia lingvo Esperanto en internacia kadro laŭ la senco de la respektivaj organizaĵoj (…). Okaze de la laboristaj olimpikoj, Esperanto havis gravan funkcion kiel rimedon de interkompreniĝo de diverslingvaj popoloj. Krom tio, Esperanto troviĝis je la servo de la kulturaj asocioj de ĉiuj politikaj kaj sindikataj tendencoj de la laborista movado, kiel ekzemple la Arbeiter-Turn- und Sportbund [Laborista Gimnastika kaj Sporta Ligo], Arbeiter-Samariter-Bund [Laborista Samariano-Ligo] (…) kaj multaj aliaj.” (Illustrierte Geschichte der Arbeiter-Esperanto-Bewegung, p. 66)

En aŭgusto de 1921 renkontiĝis en Prago 79 laboristoj el 15 landoj. Ili fondis la jam menciitan SAT, ĝis hodiaŭ aktivan organizaĵon de kontraŭnaciismaj maldekstruloj. Sian kulminon SAT atingis en la jaroj 1929-30. Tiam ĝi havis 6524 membrojn en 42 landoj; en 1997 estis malpli ol 1500 memboj. La fondo de SAT kaj ĝia en la komenco konsekvenca sindistancigo de la burĝa Esperanto-movado estis rezulto de la ĝenerala politika evoluo de la tiama tempo, kiun favoris ankaŭ la tiutempe doktrinece praktikata politika neŭtralismo de la burĝa Esperanto-movado.

En marto de 1925, “Berlina Grupo de Anarki-Sindikatismaj Esperantistoj” salutis la en Amsterdamo okazantan 2-an Kongreson de la Internacia Laborista Asocio (ILA). Ĝi parolis pri tio, ke Esperanto en la rangoj de la germana ILA-sekcio FAUD “jam tiugrade enradikiĝis, ke ĝi nun fondis mondan organizaĵon de esperantistoj sur liberecana-kontraŭaŭtoritatisma fundamento”. Tio estas verŝajne aludo pri T.L.E.S. (Tutmonda Ligo de Esperantistaj Senŝtatanoj), kiu fondiĝis en la 20-aj jaroj, ĉar SAT en la komenco estis forte sub komunisma influo. Ŝajnas, ke T.L.E.S. pli poste enfandiĝis en SAT.

Precipe forta estis la laborista Esperanto-movado en Germanio kaj en Sovetunio. Interalie, oni fondis en 1923 en la soveta Ukrainio la Internacian Sciencan Anarkiisman Bibliotekon de la Internacia Lingvo (I.S.A.B.), kiu eldonis la Etikon de Kropotkin, la Anarkiismon de Borovoj kaj aliajn verkojn por internacia legantaro en Esperanto. Anarkiismaj esperantistoj disvolvis siajn agadojn en tiu tempo ne laste en orienta Azio, en Ĉinio kaj Japanio. En tiuj landoj Esperanto baldaŭ fariĝis populara afero inter anarkiistoj. Oni eldonis plurajn gazetojn, plej ofte dulingvajn. Ekzemple, ekde 1913 Liu Shifu (kromnomo: Sifo) eldonis la gazeton La Voĉo de l’Popolo. Ĝi estis entute la unua anarkiisma gazeto en Ĉinio. En la komenco la informoj de ĝia ĉinlingva parto devenis grandparte el la supre menciita Internacia Socia Revuo. Liu Shifu mortis jam en 1915. Ankaŭ inter la unuaj japanaj esperantistoj estis multe da anarkiistoj kaj socialistoj. Ili estis ripetitajn fojojn elmetitaj al persekutoj. En 1931 la gazeto La Anarkiisto devis ekzemple ĉesi aperi, ĉar ĝia redaktantaro sendiĝis en malliberejon. La anarkiismaj esperantistoj travivis signifan malfortiĝon, kiam okaze de la persekutado de sovetiaj esperantistoj en 1937 (vidu II.3. Subpremoj) ankaŭ multe da anarkiismaj esperantistoj estis murditaj aŭ forsenditaj en punkaptitejojn.

Esperanto modeste rolis en la Internaciaj Brigadoj dum la Hispana Interna Milito (1936-1939). De 1936-1939 aperis en Barcelono semajna informa bulteno de la CNT/FAI, kiun I.L.E.S. (Ibera Ligo de Esperantistaj Anarkiistoj) eldonis. Ankaŭ la radio-stacio de la CNT/FAI dissendis Esperanto-elsendojn.

Post la Dua Mondmilito la pariza grupo estis la unua, kiu rekomencis la organizitan laboron. Ekde 1946 ĝi eldonis la gazeton Senŝtatano. Ankaŭ jarojn poste ekzistis aktiva anarkiisma grupo en Parizo. En 1981 okazis je ĝia iniciato la fondo de Radio Esperanto, kiu ankoraŭ hodiaŭ dissendas unu horon sur la frekvenco de Radio Libertaire. La plimulto de liberecanaj kaj anarkiismaj esperantistoj organiziĝis en la posta tempo en SAT. Iliaj anarkiismaj membroj konsistigas tie aŭtonome agantan t.n. frakcion. Ili komencis eldoni en 1969 la Liberecanan Bultenon, kiu hodiaŭ nomiĝas Liberecana Ligilo.

3. Subpremoj

En la historio de Esperanto okazis krom intencaj malhelpoj kaj misfamigoj ankaŭ malpermesoj kaj persekutoj. Diversaj reĝimoj rigardis Esperanton kiel danĝeran lingvon (tre rekomendinda verko portanta ĝuste ĉi tiun titolon estis verkita de Ulrich Lins): jam en 1895 estis malpermesita la importo de la gazeto La Esperantisto en la carisman Rusion; en 1922 la instruado de Esperanto estis malpermesita en francaj lernejoj; en 1935 la Esperanto-instruado (fakultative okazinta en la t.n. liberaj lernejoj) estis malpermesita en Germanio; en 1936 Esperanto estis malpermesita en Germanio kaj Portugalio; ekde la mezo de la 30-aj jaroj, eldonaĵoj de SAT, same kiel anarkiismaj verkoj, ne plu povis eniri Sovetunion. Dum la daŭro de la kreskanta stalinisma subpremo, la agadoj de la iam forta sovetunia Esperanto-movado estis pli kaj pli limigataj. En rapide plenumita agado oni arestis kaj aŭ mortpafis aŭ forsendis en punkaptitejon multajn el la plej aktivaj esperantistoj. Esperanto ekde nun estis anatemata kiel produkto de burĝa internaciismo kaj kosmopolitismo kaj strikte malpermesita; ekde 1938, Esperanto estis malpermesita en ĉiuj de Germanio okupaciitaj kaj hejmenvenigitaj (t.e. aneksitaj) teritorioj.

Per tiuj malpermesoj kaj persekutoj la Esperanto-movado kaj kun ĝi la disvastigo kaj evoluigo de la Internacia Lingvo estis konsiderinde malakcelataj kaj malhelpataj. Ankaŭ post la Dua Mondmilito nova komenco ne okazis glate. Sub la stalina influo oni en 1949 malpermesis la Esperanto-grupojn en GDR, en 1950 sekvis la malpermeso en Hungario kaj en 1952 en Ĉeĥoslovakio. Post la morto de Stalin okazis en 1955 malrapida reviviĝo de la Esperanto-movado en Pollando, Bulgario, Hungario, Ĉeĥoslovakio kaj Sovetunio, en 1965 ankaŭ en GDR, kie la Esperanto-movado rajtis organiziĝi ene de la Kulturligo.

III. Rilateco de Esperanto

1. Rilateco ene de la liberecana spektro

Esperanto devus esti grava por la liberecana spektro, ĉar kontraste kun ekzemple ŝtatoj kaj grandaj konzernoj, bazdemokratiaj grupoj kaj sociaj movadoj ne povas teni tradukistajn kaj interpretistajn stabojn – ili devas en la absolute plej regula kazo elturniĝi sen lingvaj servoj. Estas ankaŭ multe pli sence uzi la malabundan monon por projektaj enhavoj. (Tiu rekono kondukas ofte al tio, ke oni praktikadas neniun ajn daŭran internacian kunlaboron.) La potencrilatoj ĉe interpretata kvazaŭkomunikado montriĝas el anarkiisma vidpunkto ankaŭ tre problemaj. Aldoniĝas, ke klerecrilate malpli favoritaj membroj de bazdemokratiaj grupoj estas preskaŭ tute ekskluditaj de la internacia ebeno de la laboro, ĉar ili kutime ne disponas sufiĉajn konojn de fremdaj lingvoj. Entute leviĝas por internaciistoj kaj kontraŭnaciistoj la tute praktika demando, kiel eblas akceli senmalhelpan kunecon de diverslingvaj homoj, kiu alie ne estas garantiita.

Por tiu interŝanĝo Esperanto havus multon por proponi ĝuste al anarkiistoj. Estas tamen fakto, ke anarkiistoj apenaŭ pli intense okupiĝas pri Esperanto ol aliaj movadoj kaj grupoj en la loĝantaro. Ekzistas liberecana frakcio ene de SAT, kiu kvaronjare eldonas la bultenon Liberecana Ligilo. Per la publikigo de tradukoj el diversaj lingvoj kaj de diversaj liberecanaj tendencoj la respektivaj ideoj povas atingi malgrandan, sed diversan internaciisman publikon.

Koncerne la internaciajn komprenbarierojn, unu en Germanio vivanta anarkiisto plendis: “Pli aŭ malpli izolite unuj de la aliaj (ni) laboras kaj vivas, sen havi interŝanĝon pri venkoj kaj malvenkoj, sen reciproke nin apogi kaj kuraĝigi. Grava konsistero de nia laboro devus esti la intensigo de la superregiona kontakto al homoj kun similaj ideoj kaj celoj, por ebligi efikan solidaran agadon.” (Graswurzelrevolution n-ro 183, p. 13). La observo trafas la kernon de la afero: niaj klopodoj praktiki solidarecon je internacia skalo kaj retforme ligiĝi, restas plej ofte en tre modesta kadro. Unu el la ĉefaj kaŭzoj de tio estas la problemo de la lingva interkompreniĝo.

Kiu legas la internacian liberecanan gazetaron, rekontas relative ofte plendojn de grupoj, kiuj ne sukcesas elturniĝi en la fremdlingva korespodado, ne kapablas organizi internaciajn renkontiĝojn kun interpretistoj ktp. Nuntempe la internacia kunlaboro de anarkiismaj, aŭtonomaj kaj bazsindikataj fortoj baziĝas plejparte sur la utiligado de hazarde jam posedataj lingvokonoj. Tio funkcias jene: iu el la grupo scias lingvon X, pro kio eblas konstrui kontaktojn al homoj en, respektive el la regiono X. Tiu maniero ligi kontaktojn estas spontana kaj organika. Sed la supraĵa pragmateco de tiu principo de hazardeco havas la grandan malforton, ke kontaktoj rapide ŝiriĝas, kiam la lingve kapablaj ŝlosilaj personoj pro kiuj ajn kialoj ne plu staras je dispono. Ankaŭ en Germanio relative disvastigitaj konoj de la angla malofte kontentigas la postulojn de la internacia kunlaboro. Ĉi tie la lingva kapablo en la angla baziĝas kutime sur multjara lerneja deviga lernado, kiu esence baziĝas sur la proksima ekonomia kaj ideologia ligo inter Germanio kaj Usono. Ne estas tiel ĉie sur la Tero. La angla ja ne estas “la” internacia lingvo, sed nur la plej disvastigita kolonia respektive hegemonia lingvo.

Anarkiistoj laŭprocente ne pli forte ĉeestas en la Esperanto-movado ol la cetera loĝantaro. Ilia pozicio en la Esperanto-movado kiel tuto estas marĝena. Reciprokaj kontaktotimoj inter esperantlingvaj anarkiistoj unuflanke kaj nepolitikaj/burĝaj Esperanto-parolantoj aliflanke malfaciligas la interrilatadon. La ekskluziva aŭ tre intensa uzo de Esperanto en la liberecana/anarkiisma spektro en tempo, en kiu Esperanto ekster tiu estas tiel malmulte disvastigita, ne estas celata. Esperanto tamen povus esti vere alprenita kiel aldona ebleco por la komunikado, se en la movadoj sufiĉe kreskus la kompreno por la funkciado de lingvoj kaj la lingvo-elekto kiel potencrimedo de ŝtatoj kaj ekonomiaj interesoj, kaj ankaŭ kiel kriterio de socia selektado.

2. Tutsocia rilateco

Por la trans-lingvolima kunlaboro kaj retiĝo tre utilus al la plej diversaj interesgrupoj havi interlingvon, kiu estus facile lernebla kaj politike neŭtrala. En ĉi tiu punkto la grandaj lingvoj kiel la hispana, franca, angla, rusa kaj ĉina estas neadekvataj. Per Esperanto rektaj kontaktoj povas estiĝi al multaj flankoj, sen ke oni alkroĉiĝas al iu difinita nacia lingvo.

Estas emfazende, ke Esperanto estas pli ol relative simpla komunikilo. Pro tio, ke ĝi apartenas al neniu popolo kaj neniu ŝtato, kaj ĉar ekzistas nur malmulte da gepatralingvaj parolantoj de Esperanto, neniu povas fari posedpretendon koncerne Esperanton. Tio signifas en la praktiko grandan porcion da komunika samrajtigo, kiu trabreĉas la frikcioplenajn dinamikojn inter ĉiosciaj gepatralingvanoj kaj klopodoplagitaj fremduloj. Esperanto do ebligas plejparte samrajtan interkunecon, kiu levas la animon de multaj Esperanto-parolantoj.

Se tio ne estas tuj penetrebla ideo, eble helpas komparo: similkaraktera estas ekzemple la eŭforio de tiuj (kutime kleraj) germanoj, kiuj finfine sukcesas iel-tiel memkonscie elturniĝi per la angla. Ili ekhavas per tio la senton povi paroli kun la tuta mondo. Esperanto portas tiun senton kaj la kun ĝi ligitajn konkretajn eblecojn unu paŝon plu – ĝi povas malfermi tiom da diversaj pordoj, kiom se oni lernus krom la angla ankaŭ la hispanan, rusan, japanan kaj iun aŭ alian plian lingvon.

IV. Resumo kaj kritiko

Kiel jam menciite, oni ofte nomas Esperanton artefarita lingvo, kontraste kun la aliaj lingvoj, kiujn oni imagas naturaj. Sed plej malfrue post la historia venko de la naciŝtata principo, la diferencigo inter artefaritaj kaj naturaj lingvoj estas apenaŭ plu defendebla. Tiel estas, ĉar la lingvo de iu ajn nacia ŝtato estas submetita al forta normiga tendenco. Lingvoj kiel la normgermana aŭ norma franca estas jam de jarcentoj normigataj kaj regulataj per leĝoj, dekretoj kaj la efikado de la amaskomunikiloj. Verkistoj, rakontistoj kaj inventemaj homoj el ĉiuj sociaj tavoloj konscie influas la lingvon. La mezuroj de natureco kaj arteco malklariĝas. Kaj multaj homoj tamen konservas antaŭjuĝojn, kiuj parte estas etnonaciismaj, pri la praeco kaj supereco de la propra lingvo (aŭ ankaŭ de aliaj naciaj lingvoj) super alia, kiun oni taksas artefarita kaj aŭtomate enrangigas kiel malplivaloran. Ne estas do hazardo, ke “Esperanto” estas malvalorige konsiderata kiel bastarda lingvomiksaĵo, aŭ estas misuzata kiel metaforo por malaltige samniveliga strebo (kp. “Esperanto-Eŭropo”, laŭ vortoj de Helmut Kohl). Oni devas substreki, ke Esperanto post 1887 je konsiderinda grado spontane evoluis.

Oni riproĉas al Esperanto ankaŭ, ke ĝi estas eŭropcentra. (Estas strange, ke tiaj kritikantoj ofte kompromitas sin per advokateco favore al la angla aŭ hispana kiel internaciaj lingvoj de interkompreniĝo). Tiu kritiko havas veran kernon: lingvistike, Esperanto estas multrilate muldita laŭ la modelo de la hindeŭropaj lingvoj. Krome, Esperanto estiĝis en orienta Eŭropo kaj konservas ĝis hodiaŭ certan eŭropan tipecon pro la fakto, ke la esperantlingvanoj plu vivas en sia plimulto en Eŭropo. Sed Esperanto alprenis diversajn ne(hind)eŭropajn impulsojn dum la daŭro de sia evoluo, kiel pluraj indikoj en ĉi tiu kontribuaĵo evidentigas: ekzemplo estas la forta ankriĝo en Japanio kaj Ĉinio, la hungara periodo (estas sciinde, ke la hungara ne estas hindeŭropa lingvo: ĝi fakte apartenas al la finn-ugra lingvofamilio, kies lingvoj estas esence alie strukturitaj) de ĝia evoluo, aŭ la aglutina vortkonstrua propreco de Esperanto, kiu estas netipa por hindeŭropaj lingvoj.

Multaj, kiuj opinias Esperanton apoginda, rezignas pro pragmataj kialoj je la lernado de Esperanto. Ili utiligas sian valoran liberan tempon anstataŭe por la lernado de granda kaj laŭsupoze pli praktika lingvo. Ankoraŭ aliaj Esperanto-simpatiantoj estas detenataj de la lernado kaj aktiva uzado de la lingvo pro sia sento de senpoveco fronte al la dominanteco de la angla en la nuna mondo. Jam ĉiam necesis granda porcio da idealismo por lerni kaj praktiki Esperanton.

Ekzistas ankaŭ misprezentoj koncerne la Esperanto-parolantojn, pri kiuj oni kredas, ke ili opinias Esperanton panaceo kontraŭ konfliktoj kaj militoj; krome oni renkontas la de publicistoj kelkfoje dissematan onidiron, ke Esperanto mortis. Spekulativado pri la estonteco de Esperanto estas sencela. Indas substreki, ke Esperanto ekzistas, ke la Esperanto-movado estas nombre stabila, kaj ke Esperanto estas vigle uzata (kvankam en limigita grado, mondskale rigardante). Ankaŭ inter anarkiistoj.