George Orwell
Mil naŭcent okdek kvar
ANTAŬVORTO
DE LA TRADUKINTO
“George Orwell” estis pseŭdonimo de Eric Arthur Blair (n.1903, Motihari, Bengalo, Hindio—m.Jan. 21, 1950). Lia romano 1984 unue aperis, en la Angla lingvo, en 1949. Tiu epoko estis tuj post la fino de la Dua Mondmilito, kaj 1949 estis tuj antaŭ la komenciĝo de la Korea Milito, en kiu Usono kaj Soviet-Unio unue rekontis unu la alian (kvankam neoficiale) kiel militantoj. Estis vaste kredate, almenaŭ en la “okcidenta mondo”, ke la komunisma sistemo de Sovet-Unio baldaŭ venkos almenaŭ la plejparton de Eŭropo, kaj ke ĝi baldaŭ ankaŭ venkos la tutan Azion — unue per sia venko en Ĉinio, poste en la proksimaj landoj. En tiu ideologia fono la romano 1984 estis verkita.
En la “okcidento” oni malmulton sciis pri la detaloj de la komunisma sistemo Sovet-Unia, kvankam disvastiĝadis multaj onidiroj. Tiutempe la t.n. komunistoj en la “okcidentaj” landoj insistis ke la onidiroj estas nur propagandaĉo disvastigata de Usono. Post kelkaj jardekoj, kiam en Sovet-Unio mem publikiĝis la vero pri la reĝimo de Stalin, montriĝis ke la onidiroj estis efektive mildaj, relative al la historia vero.
Tamen, klarvidantaj personoj eĉ en tiu periodo tuj post la Dua Mondmilito jam komencis pripensadi, ke la sociaj tendencoj en Usono moviĝas, nerapide sed certe, en la direkto de la socia sistemo de Sovet- Unio. Sekvante tiun premison, en 1984 ni trovas la tutan mondon dividita en tri supernaciojn, konstante militantajn inter si; la sociaj sistemoj en ĉiuj tri estas identaj, kvankam kun malsamaj nomoj.
Kial la jaro 1984? Nu, la aŭtoro diris ke li pripensis diversajn jarojn, sed 1984 — 45 jarojn post la jaro en kiu li verkis la romanon— ŝajnis egale taŭga kiel iu ajn alia jaro en la (tiame malproksima) estonteco.
La mondo en 1984 estis utopia laŭ unu vidpunkto, kaj malutopia laŭ alia. Ni, la legantoj en la jaro 2001 verŝajne ĝojas ke la antaŭvidita mondo de 1984 ne realiĝis. Ĉu tamen ĝi realiĝos jam antaŭ la jaro 2084? Interesa demando, pri kiu indas multe pripensadi.
Donald Broadribb
Okcidenta Aŭstralio
Julio 2001
PARTO UNU
1
Estis hela malvarma tago en aprilo, kaj la horloĝoj sonigis la dektrian horon. Winston Smith, kun la mentono premita en la bruston, por eskapi de la akrega vento, rapide puŝis sin tra la vitrajn pordojn de la Loĝejoj de la Venko, kvankam ne sufiĉe rapide por neebligi la eniron kun li de nebuleto de eroplena polvo.
La koridoro fetoris pro boligitaj brasikoj kaj malnovaj ĉifonaj matoj. Ĉe unu finaĵo kolora afiŝo, tro granda por endoma montrado, estis najlita al la muro. Ĝi montris nur enorman vizaĝon, larĝan pli ol metron: la vizaĝon de viro eble kvardekkvinjaraĝa, kun dikaj nigraj lipharoj kaj neglataj, sed belaj, trajtoj.
Winston paŝis al la ŝtuparo. Ne utilus provi la lifton. Eĉ dum la plej bonaj periodoj, ĝi malofte funkciis, kaj nuntempe la elektro estis malŝaltita dum la taghoroj. Tio estis parto de la ekonomi-kampanjo, prepare por la Semajno da Malamo.
La apartamento estis sur la sepa etaĝo, kaj Winston, kiu estis trideknaŭjaraĝa, kaj havis varikan ulceron super sia dekstra maleolo, grimpis malrapide, haltante plurfoje por ripozeti. Ĉe ĉiu placeto, kontraŭ la liftejo, la afiŝo kun la enorma vizaĝo rigardis de la muro. Ĝi estis tia bildo, kia estas tiel farita ke la okuloj sekvas vin dum vi movas vin. GRANDA FRATO RIGARDAS VIN, diris la vortoj sub la bildo.
Interne de la apartamento dolĉa voĉo laŭtlegadis liston de kalkuloj, kiuj iel rilatis al la produktado de krudfero. La voĉo sonis el oblonga metala plako, simila al neklara spegulo kiu estis parto de la surfaco de la dekstra muro. Winston turnis komutilon, kaj la voĉo iomete malpli laŭtis, kvankam la vortoj estis ankoraŭ distingeblaj. La instrumento (oni nomis ĝin teleekrano) estis nelaŭtigebla, sed ne eblis plene malŝalti ĝin. Li paŝis al la fenestro: iom negranda, fragila persono, la magrecon de lia korpo nur emfazis la blua kombineo, kiu estis la uniformo de la Partio. Lia hararo estis tre hela, lia vizaĝo estis nature sangvina, lia haŭto estis malglatigita de grata sapo kaj malakraj razklingoj, kaj de la finiĝinta vintro.
Ekstere, eĉ tra la fermita fenestroglaco, la mondo aspektis malvarmega. Malsupre, en la strato, etaj kirloventoj spirale kirladis polvon kaj ŝiritajn paperpecojn, kaj kvankam la suno briladis, kaj la ĉielo estis severe blua, ŝajne estis neniom da koloro en io ajn, escepte de la afiŝoj dismetitaj ĉie ajn. La vizaĝo kun nigraj lipharoj rigardis de ĉiu grava angulo. Estis tia afiŝo sur la fronto de la domo tuj kontraŭ lia domo. GRANDA FRATO RIGARDAS VIN, diris la vortoj, dum la malhelaj okuloj rigardis en la okulojn de Winston mem. Ĉe la stratnivelo, alia afiŝo, kiu havis ŝiritan angulon, flirtadis maltrankvile pro la vento, alterne kovrante kaj malkovrante la unusolan vorton INGSOCO. Tre for, helikoptero ŝvebis inter la tegmentoj, haltis mezaere dum momento, kvazaŭ muŝo, kaj forrapidis denove laŭ kurba flugo. Tio estis la polica patrolo, trarigardanta la fenestrojn de la civitanoj. Tamen ne gravis la patroloj. Gravis nur la Penspolico.
Malantaŭ la dorso de Winston, la teleekrano ankoraŭ babiladis pri krudfero kaj la superplenumiĝo de la Naŭa Trijara Plano. La teleekrano kaj ricevis kaj transsendis samtempe. Ĉiu sono pli aŭdebla ol mallaŭta flustro, farita de Winston, estis kaptita de ĝi; krome, dum li restis en la vidkampo de la metala plako, li estis videbla kaj ne nur aŭdebla. Kompreneble, ne eblis scii en iu specifa momento, ĉu oni estas rigardata. Kiel ofte, aŭ laŭ kiu sistemo, la Penspolico atentis ĉiun individuan lineon, estis nescieble. Sed, ĉiukaze, ili povis atenti vian lineon, kiam ajn ili volis. Oni devis vivi — ja vivis, laŭ kutimo kiu fariĝis instinkta — laŭ la supozo ke ĉiu sono kiun vi faras estas aŭdata, kaj, escepte de dum senlumeco, ĉiu moviĝo estas ekzamenata.
Winston tenis sian dorson turnita al la teleekrano. Estis malpli danĝere, kvankam li sciis ke eĉ dorso povas doni informojn. Kilometron for, la Ministrejo de la Vero, lia laborejo, turis, vasta kaj blanka, super la malpura pejzaĝo. Jen, li pensis, iom neklare misguste — jen Londono, la ĉefurbo de Flugkampo Unu, kiu mem estas la tria inter la plej loĝataj provincoj de Oceanio.
Li penis elpremi ian memoron el sia infaneco, kiu dirus al li ĉu Londono ĉiam estis tia. Ĉu ĉiam estis tiuj vidaĵoj, konsistantaj el putrantaj deknaŭajarcentaj domoj, kies flankojn subtenas lignaj ŝtipoj, kies fenestroj estas flikitaj per kartono, kaj kies tegmentoj estas flikitaj per ondumanta fero, kaj kies sendirektaj ĝardenmuroj fleksiĝas ĉiudirekte? Kaj la bombitaj lokoj, kie la polvo de gipso kirliĝas en la aero, kaj la epilobio senorde kovris la ruinaĵojn; kaj la lokoj kie la bomboj liberigis pli grandan spacon, kaj ekaperis sordidaj kolonioj da lignaj loĝejoj kvazaŭ kokejoj? Sed estis senutile, li ne povis memori: nenio restis el lia infaneco, escepte de serio de helaj sceneto,j sen fono kaj plejparte nekompreneblaj.
La Ministrejo de la Vero — Minivero, laŭ Novparolo — estis mirige malsimila al ĉiu alia objekto videbla. Ĝi estis enorma piramida konstruaĵo el scintilante blanka betono, turanta, terason super teraso, 300 metrojn supren. El kie Winston staris, estis nur eblete legi, faritaj sur ĝia blanka faco per elegantaj literoj, la tri sloganojn de la Partio.
MILITO ESTAS PACO
LIBERECO ESTAS SKLAVECO
SENSCIO ESTAS FORTO
Laŭdire, la Minstrejo de Vero enhavis tri mil ĉambrojn super la teretaĝo, kaj sube saman nombron da fortikaĵoj. Dise tra Londono estis nur tri aliaj konstruaĵoj similaspektaj kaj simildimensiaj. Tiel plene ili nanaspektigis la proksiman arkitekturon, ke de la tegmento de la Loĝejoj de la Venko oni povis vidi ĉiujn kvar samtempe. Ili estis la hejmoj de la kvar Ministrejoj, en kiujn la tuta registara aparato estis dividita. La Ministrejo de la Vero, kiu dediĉis sin al informoj, distrado, edukado, kaj la belartoj. La Ministrejo de la Paco, kiu dediĉis sin al la militado. La Ministrejo de la Amo, kiu dediĉis sin al la policado. Kaj la Ministrejo de la Abundo, kiu dediĉis sin al la ekonomio. Iliaj nomoj, per la Novparolo: Minivero, Minipaco, Miniamo, kaj Minibundo.
La Ministrejo de la Amo estis la vere terura ministrejo. Ĝi tute ne havis fenestrojn. Winston neniam estis en la Ministrejo de la Amo, nek pli ol duonan kilometron proksime al ĝi. Ĝi estis loko ne enirebla, escepte pro oficiala celo, kaj eĉ tiam oni devis penetri labirinton de pikdrataĵoj, ŝtalaj pordoj, kaj kaŝitaj mitralnestoj. Eĉ la stratojn kondukantajn al ĝiaj eksteraj barieroj patrolis gorilecvizaĝaj gardistoj en nigraj uniformoj, armitaj per artikigitaj batiloj.
Winston abrupte turnis sin. Li estis doninta al sia mieno la esprimon de trankvila optimismo, kiun estas konsilinde havi, kiam oni alfrontas la teleekranon. Li transiris la ĉambron en la etan kuirejon. Per sia foriro el la Ministrejo je tiu horo de la tago, li oferis sian lunĉon en la kantino, kaj li konsciis ke ne estas manĝaĵoj en la kuirejo, escepte de peco da malhelkolora pano, kiu estas konservenda por la matenmanĝo morgaŭ. Li prenis de la breto botelon da senkolora likvo, sur kiu estis simpla blanka etikedo, kiu nomis la enhavon ĜINO POR LA VENKO. Ĝi havis naŭzetan, olean odoron, kvazaŭ de ĉina rizalkoholaĵo. Winston elverŝis preskaŭ tason da ĝi, pretigis sin por ŝoko, kaj glutis ĝin kvazaŭ dozon da medikamento.
Tuj lia vizaĝo skarlatiĝis, kaj larmoj fluis el liaj okuloj. La likvo estis iel simila al nitrata acido, kaj krome, kiam oni glutas ĝin oni sentas kvazaŭ oni estas batita sur la malantaŭo de la kapo per kaŭĉuka klabo. Tamen, la sekvan momenton la brulado en lia ventro mildiĝis, kaj la mondo komencis ŝajni pli agrabla. Li prenis cigaredon el ĉifita pakaĵo nomita CIGAREDOJ POR LA VENKO, kaj senatente tenis ĝin vertikala, tiel ke la tabako tuj elfalis sur la plankon. Li pli sukcesis per la dua. Li reiris en la salonon, kaj sidiĝis ĉe malgranda tablo, kiu staris maldekstre de la teleekrano. El tirkesto en la tablo li prenis plumingon, botelon da inko, kaj dikan kvartoformatan[1], neenskribitan libron, kiu havis ruĝan dorson kaj marmoraspektan kovrilon.
Ial la teleekrano en la salono estis en nekutima pozicio. Anstataŭ situi, kiel normale, en la malantaŭa muro, de kie ĝi povus kontroli la tutan ĉambron, ĝi estis en la pli longa muro, kontraŭ la fenestro. Apud unu el ĝiaj flankoj estis neprofunda alkovo, kie Winston nun sidis; kiam oni konstruis la apartamentojn, verŝajne oni intencis ke en ĝi estu librobretoj. Sidante en la alkovo, kaj zorgante teni sin bone malantaŭen, Winston povis resti ekster la kontrolpovo de la teleekrano, rilate al videbleco. Rilate al aŭdebleco, kompreneble, li ja estis aŭdebla, sed dum li restos en sia aktuala pozicio, li ne estos videbla. Parte, la nekutima geografio de la ĉambro sugestis al li tion, kion li nun pretas fari. Sed tion ankaŭ sugestis la libro kiun li ĵus prenis el la tirkesto.
Ĝi estis kurioze bela libro. Ĝia glata kremkolora papero, iomete flaviĝinta pro sia aĝo, estis tia, kia ne estis fabrikata jam de almenaŭ kvardek jaroj. Tamen li povis konjekti ke la libro estas multe pli aĝa. Li unue vidis ĝin kuŝanta en la fenestro de malmulte prizorgata butiko por fatraso. en iu kvartalaĉo de la urbo (en ĝuste kiu kvartalaĉo, tion li ne nun memoris) kaj lin tuj ektrafis la deziro posedi ĝin. Oficiale, Partianoj devis ne eniri ordinarajn butikojn (oni nomis tion “libermerkatado”), sed oni ne rigore observis tiun regulon, ĉar diversaj aferoj, kiaj ŝuŝnuroj kaj razklingoj, ne estis alimaniere akireblaj. Li rapide rigardetis ambaŭdirekte laŭ la strato, kaj poste kaŝe eniris kaj aĉetis la libron por du dolaroj kaj kvindek cendoj. Tiumomente li ne konsciis pri specifa celo por kiu li volas ĝin. Li kulposente portis ĝin hejmen en sia teko. Eĉ kiam ĝi estis libera de enskribaĵoj, ĝi estis kompromita posedaĵo.
Tio, kion li pretas fari, estis komenci taglibron. Tio ne estis kontraŭleĝa (nenio estis kontraŭleĝa, ĉar ne plu ekzistis leĝoj), sed se ĝi estus detektita, estis sufiĉe certe ke sekvus mortpuno, aŭ almenaŭ dudek kvin jaroj en gulago. Winston fiksis bekon en la plumingon kaj suĉis ĝin por depreni la grason. La skriboplumo estis arkaika instrumento, malofte uzata eĉ por subskriboj, kaj li akiris ĝin, kaŝe kaj iom malfacile, nur pro sento ke la bela kremkolora papero meritas surskribadon per vera beko, anstataŭ esti surgratata per inkokrajono. Efektive, li ne kutimis al permana skribado. Escepte de tre mallongaj notoj, la kutimo estis dikti ĉion en la parolskribilon, kio kompreneble estis malebla por lia aktuala celo. Tremo trairis lian inteston. Skribi sur la paperon estus nerevokebla ago. Per malgrandaj mallertaj literoj li skribis:
La 4an de aprilo, 1984.
Li retiretis sin. Sento de plena senpovo descendis sur lin. Komence, li tute ne sciis ke efektive estas 1984. Devis esti proksimume tiam, ĉar li estis sufiĉe certa ke li aĝas tridek naŭ jarojn, kaj li kredis ke li naskiĝis en 1944 aŭ 1945; sed neniam estis eble, nuntempe, esti certa pri iu dato, krom ke ĝi estas plus aŭ minus unu-du jaroj.
Por kiu, li subite ekdemandis sin, li verkas ĉi tiun taglibron? Por la estonteco, por la naskotoj. Momente lia menso kontemplis la necertan daton sur la paĝo, kaj batiĝis subite kontraŭ la Novparolan vorton duoblapenso. Unuafoje la amplekso de lia entrepreno konsciiĝis en li. Kiel komuniki kun la estonteco? Laŭ sia naturo, tio estas malebla. Aŭ la estonteco similos al la nuno, kaj tiuokaze ĝi rifuzos aŭskulti lin; aŭ ĝi diferencos de la nuno, kaj lia embaraso estos sensignifa. Dum kelka tempo li sidis, rigardante senkomprene la paperon. La teleekrano estis komencinta akrasonan militmuzikon. Kurioze, li ŝajne ne nur perdis la kapablon esprimi sin, sed eĉ forgesis kion li unue intencis diri. De pluraj semajnoj li pretigas sin por ĉi tiu momento, kaj neniam li konceptis ke pli ol kuraĝo estos bezonata. La skribado mem estos facila. Li nur bezonos transmeti sur paperon la senfinan maltrankvilan dialogadon kiu okazadas interne de lia kapo efektive jam de jaroj. Ĉimomente, tamen, eĉ la monologo ekĉesis. Krome, lia varika ulcero komencis netolereble juki. Li ne aŭdacis grati ĝin, ĉar kiam li faris tion, ĝi ĉiam inflamiĝis. La sekundoj forrapidis. Li konsciis nur pri la blankeco de la papero antaŭ li, la jukado de la haŭto super lia maleolo, la laŭtego de la muziko, kaj ioma ebrieco kaŭzita de la ĝino.
Subite li komencis skribadi panikoplene, kaj li nur parte konsciis kion li surpaperigas. Lia malgranda, sed infaneca, skribo malebene kovris la paĝon, unue perdante sian majuskladon, kaj fine eĉ la punktojn.
La 4an de aprilo, 1984. La pasintan nokton, al la filmoj. Unu filmo tre bona, pri ŝipo plena de rifuĝantoj, bombata ie en la Mediteraneo. La spektantaron multe amuzis fotoj de grandega dikulo, kiu klopodis fornaĝi dum lin ĉasis helikoptero, unue oni vidas lin baraktadi en la akvo kvazaŭ foceno, poste oni vidas lin tra la celiloj de la helikopteroj, poste li estas plena de truoj, kaj la maro ĉirkaŭ li fariĝas palruĝa, kaj li sinkas tiel rapide ke estas kvazaŭ la truoj enlasas la akvon, la spektantaro ridegadis dum li sinkis. poste oni vidis savboaton plenan de infanoj dum helikoptero ŝvebis super ĝi. mezaĝa virino eble judino sidas en la antaŭo kun knabeto eble trijaraĝa en siaj brakoj. knabeto kriegas pro timo kaj kaŝas sian kapon inter ŝiaj mamoj kvazaŭ penante puŝi sin en ŝin kaj la virino metas siajn brakojn ĉirkaŭ lin kaj penas luli lin kvankam ŝi mem estas blua pro timego, tutdume ŝi kovras lin laŭeble kvazaŭ kredante ke ŝiaj brakoj povas forteni de li la kuglojn. post tio la helikoptero faligas dudekkilograman bombon inter ilin grandega ekbrilo kaj la boato dissplitiĝas. post tio bonega foto de la brako de infano, la brako iras supren supren supren en la ĉielon helikoptero kun fotilo en sia nazo sendube sekvis ĝin supren kaj estis multa aplaŭdado el la seĝoj de la partianoj sed virino en la prola parto de la domo ekkomencis panike kriadi ke oni devas ne spektigi ĝin ne antaŭ infanoj nepre ne ja ne antaŭ infanoj ne decas ĝis la polico elpuŝis ŝin mi supozas ke oni ne punis ŝin al neniu gravas kion diras la proloj[2] tipa prola reago ili neniam —
Winston ekĉesis skribi, parte ĉar li suferis kramfon. Li ne sciis kio instigis lin elverŝi tiun fluon da rubo. Sed kurioze estis, ke dum li faris tion, tute malsimila memoro klarigis sin en lia menso, tiom ke li preskaŭ sentis sin kapabla skribi ĝin. Ja pro, li nun konsciis, tiu alia incidento, li ekdecidis hejmeniri kaj komenci skribi en la taglibro hodiaŭ.
Okazis tiumatene en la Ministrejo, se eblas diri ke io tiom nebulŝajna okazis.
Estis preskaŭ la dekunucenta[3], kaj en la Departemento de Arkivoj, kie laboris Winston, oni trenadis la seĝojn el la ĉeloj, kaj grupigis ilin en la centro de la salono, kontraŭ la granda teleekrano, prepare por la Du Minutoj da Malamo. Winston komencis sidiĝi en sia loko en unu el la mezaj vicoj, kiam du homoj kiujn li konis laŭvide, sed al kiuj li neniam parolis, venis neatendite en la salonon. Unu el ili estis knabino, kiun li ofte pasis en la koridoroj. Li ne sciis ŝian nomon, sed li sciis ke ŝi laboras en la Departemento de Fikcio. Supozeble — ĉar li kelkfoje vidis ke ŝi havas olekovritajn manojn, kaj portas ŝraŭbŝlosilon — ŝi mekanikiste prizorgas unu el la romanverkiloj. Ŝi estis kuraĝaspekta knabino, proksimume dudeksepjaraĝa, kun dika hararo, efelidonhava vizaĝo, kaj rapida, atleta moviĝado. Mallarĝa sklarlata balteo, emblemo de la Junulara Kontraŭ-Seksa Ligo, estis volvita plurfoje ĉirkaŭ la talion de ŝia kombineo, ĝuste sufiĉe strikte por elstarigi la belan formon de ŝiaj koksoj. Winston ekmalŝatis ŝin tuj la unuan momenton kiam li vidis ŝin. Li sciis la kialon. La kialo estis la etoso de hokeludkampoj, kaj malvarmaj bano,j kaj komunumaj ekskursoj, kaj ĝenerala purmenseco kiun ŝi sukcese vidigis en si. Li malŝatis preskaŭ ĉiujn virinojn, precipe la junajn, belajn. Ĉiam la virinoj, plej precipe la junulinoj, estis la plej bigotaj anoj de la Partio, la sloganglutantoj, la diletantaj spionoj, kaj sekretaj observantoj pri la neortodokseco. Sed specife ĉi tiu knabino impresis lin kiel pli danĝera ol la plej multaj. Unufoje, kiam ili pasis unu la alian en la koridoro, ŝi faris rapidan flankenrigardeton al li, kiu ŝajnis penetri lin, kaj dum momento plenigis lin per nigra teruro. Eĉ trafis lin la nocio ke eble ŝi estas agento de la Penspolico. Tio, verdire, estis tre malverŝajna. Tamen, li plu sentis kuriozan maltrankvilon, en kiu timo estis kunmiksita, kaj ankaŭ malamo, kiam ajn ŝi estis eĉ iomete proksima al li.
La alia persono estis viro nomita O’Brien, membro de la Interna Partio kaj kun posteno kiu estis tiel grava, kaj nekutima, ke Winston nur nebule konceptis ĝian naturon. Momenta silento ektrafis la grupon de homoj ĉe la seĝoj, kiam ili vidis proksimiĝi la nigran kombineon de ano de la Interna Partio. O’Brien estis granda, solida viro kun dika kolo, kaj malglata, humuraspekta, brutala vizaĝo. Malgraŭ sia timiga aspekt,o li havis iomete ĉarman konduton. Li havis emis repuŝi siajn okulvitrojn sur sia nazo, laŭ maniero kiu estis kurioze trankviliga —iel nedifineble kurioze civilizita. Estis gesto kiu, se oni ankoraŭ pensus per tiaj terminoj, eble sentigus ke dekokajarcenta nobelo malfermas sian flartabakujon. Winson jam vidis O’Brienon eble dekdufoje, dum preskaŭ tiom da jaroj. Li sentis grandan inklinon al li, kaj ne nur ĉar lin forte interesis la kontrasto inter la civilizita maniero de O’Brien, kaj lia boksista korpaspekto. Estis multe pli pro sekreta kredo — aŭ eble eĉ ne kredo, nur espero — ke la politika ortodokseco de O’Brien ne estas kompleta. Io en lia mieno sugestis tion, nerezisteble. Denove, eble ne estis eĉ neortodokseco tio, kio estis skribita en lia vizaĝo, sed nur inteligento. Sed, ĉiukaze, li aspektis kiel persono kun kiu oni povus paroli, se iel eblus trompi la teleekranon, kaj esti sola kun li. Winston neniam faris eĉ plej malgrandan penon validigi tiun suspekton, tio neniel eblis. Ĉimomente O’Brien rigardetis sian brakhorloĝon, vidis ke estas preskaŭ la dekunucenta, kaj ŝajne decidis resti en la Departemento de Arkivoj ĝis la fino de la Du Minutoj da Malamo. Li elektis seĝon en la sama vico kiel Winston, kelkajn lokojn for de li. Malgranda virino kun sablokolora hararo, kiu laboris en la ĉelo apud Winston, estis inter ili. La knabino kun la malhela hararo sidis tuj malantaŭe.
La sekvan momenton hida, grinca parolo, kvazaŭ de iu monstra neoleita maŝino, eksonegis el la granda teleekrano ĉe la finaĵo de la ĉambro. Estis bruaĉo, kiu agacis la dentojn kaj starigis la harojn sur la malantaŭo de onia kolo. La Malamo komenciĝis.
Kiel kutime, la vizaĝo de Emmanuel Goldstein, la Malamiko de la Popolo, eklumis sur la ekrano. Sibloj sonis tie kaj tie inter la spektantoj. La malgranda sablohara virino krietis pro kunmiksitaj timo kaj naŭzo. Goldstein estis la renegato kaj refalinto, kiu iam (antaŭ kiom da jaroj? neniu memoris), estis unu el la ĉefoj de la Partio, preskaŭ samranga kun Granda Frato mem, sed ekpartoprenis en kontraŭrevolucia agado, estis kondamnita al morto, kaj mistere eskapis, kaj malaperis. La programoj de la Du Minutoj da Malamo variis ĉiutage, sed en neniu el ili mankis Goldstein, kiel la ĉefrolanto. La estis la praperfidulo, la plej frua detruanto de la pureco de la Partio. Ĉiuj postaj krimoj kontraŭ la Partio, ĉiuj perfidaj agoj, sabotado, herezoj, devioj, fontis rekte el lia instruado. Ie, ie, li plu vivas kaj pretigas siajn konspirojn: eble ie preter la maro, eble protektate de siaj fremdlandaj dungintoj, eble eĉ — tiel diris la onidiro kelkfoje — en iu kaŝita loko en Oceanio mem.
La diafragmo de Winston sentiĝis kunpremita. Neniam li povis vidi la vizaĝon de Goldstein sen dolorige kunmiksitaj emocioj. Ĝi estis maldika Juda vizaĝo, kun granda vila aŭreolo el blankaj haroj, kaj malgranda kaprobarbo — lerta vizaĝo, tamen iel laŭnature fia, kun ia senila absurdeco en la longa maldika nazo, apud kies finaĵo sidis paro da okulvitroj. Ĝi similis al la vizaĝo de ŝafo, kaj ankaŭ la voĉo havis ŝafecan karakteron. Goldstein prelegis, farante sian kutiman venenan atakon je la doktrinoj de la Partio, atakon tiom troigitan kaj perversan, ke eĉ infano povus travidi ĝin, tamen ĝuste sufiĉe kredindan, ke oni povas eksenti alarmite ke ĝi eble trompos aliajn homojn, malpli klarpensajn. Li insultadis Grandan Fraton, li denuncis la diktatorecon de la Partio, li postulis tujan interpaciĝon kun Eŭrazio, li fervore subtenis la liberecon de parolo, la liberecon de la Preso, la liberecon kunveni, la liberecon pensi, li kriadis histerie ke la revolucio estis perfidita — kaj ĉion ĉi li esprimis per rapida multsilaba parolado, kiu estis kvazaŭ parodio de la kutima stilo de la oratoroj de la Partio, kaj eĉ enhavis Novparolajn vortojn, pli da Novparolaj vortoj, efektive, ol vera Partiano normale uzus en reala situacio. Kaj tutdume, por ke neniu dubu pri la realo kiun kaŝas la galimatio de Goldstein, malantaŭ lia kapo, sur la teleekrano, marŝadis la senfinaj vicoj de la armeo de Eŭrazio — vico post vico da solidaspektaj viroj kun senesprimaj aziaj vizaĝoj, kiuj svarmis sur la surfacon de la ekrano, kaj malaperis, anstataŭate de aliaj, precize similaj. La obtuza ritma marŝado de la botoj de la soldatoj estis la fono de la meka voĉo de Goldstein.
Antaŭ ol la Malamo estis daŭrinta tridek sekundojn, neregeblaj krioj de furiozo komenciĝis esti aŭdataj el duono de la homoj en la ĉambro. La memkontenta ŝafeca vizaĝo sur la ekrano, kaj la terura potenco de la armeo de Eŭrazio malantaŭ ĝi, estis netolereble timigaj: krome, la vido aŭ eĉ penso pri Goldstein aŭtomate estigis timon kaj koleron. Li estis malamato pli konstanta ol aŭ Eŭrazio aŭ Orientazio, ĉar kiam Oceanio militadis kontraŭ unu el tiuj Potencoj, ĝi kutime pacis kun la alia. Sed plej strange estis, ke kvankam Goldstein estis malamata kaj malestimata de ĉiu; kvankam ĉiutage kaj milfoje dum ĉiu tago, sur podioj, sur la teleekrano, en ĵurnaloj, en libroj, liaj teorioj estis refutataj, nuligataj, mokataj, montrataj al la ĝenerala spekto kiel sendube absurda rubo; malgraŭ ĉio ĉi, lia influo neniam ŝajnis malpliiĝi. Ĉiam ekzistis novaj stultuloj pretaj esti delogitaj de li. Neniam pasis tago dum kiu spionoj kaj sabotistoj, agantaj laŭ liaj ordonoj, ne estis senmaskitaj de la Penspolico. Li estis la komandanto de vasta ombreca armeo, subtera reto de konspirantoj, kiuj dediĉas sin al la detruiĝo de la Ŝtato. La Frataro, laŭdire tiel ĝi nomiĝis. Ankaŭ oni flustradis pri terura libro, kompendio de ĉiuj herezoj, kies aŭtoro estis Goldstein, kaj kiu cirkuladas sekrete tie kaj tie. Ĝi estis libro sen titolo. Oni menciis ĝin, kiam, malofte, oni menciis ĝin, simple kiel la libron. Sed oni sciis pri tiaĵoj nur per nebulecaj onidiroj. Nek la Frataro nek la libro estis temo kiun ordinara Partiano mencius, se eblus eviti tion.
Dum sia dua minuto, la Malamo kresĉendis. Homoj saltadis en siaj lokoj, kaj kriadis kiel eble plej laŭte, strebante dronigi la frenezige mekan voĉon kiu venis de la ekrano. La malgranda sablohara virino fariĝis hele palruĝa, kaj ŝia buŝo malfermiĝadis kaj fermiĝadis kiel tiu de surterigita fiŝo. Eĉ la peza vizaĝo de O’Brien estis ruĝa. Li sidadis tre rekte en sia seĝo, lia fortega brusto ŝvelis kaj tremis kvazaŭ lin atakas ondego. La malhelhara knabino malantaŭ Winston komencis kriadi “Porkaĉo! Porkaĉo! Porkaĉo!” kaj subite ŝi ekprenis pezegan Novparolan vortaron, kaj ĵetis ĝin kontraŭ la ekranon. Ĝi batis la nazon de Goldstein, kaj resaltis; la voĉo daŭris senpaŭze. Dum klarvida momento, Winston trovis sin krianta kun la aliaj, kaj batanta la rungon de sia seĝo per sia kalkanumo. Terure pri la Du Minutoj da Malamo ne estis ke oni devas partopreni, sed, male, ke ne eblas eviti partoprenon.
Post tridek sekundoj, ĉia ŝajnigo estis ĉiam nenecesa. Hida ekstazo pro timo kaj venĝemo, deziro mortigi, frakasi vizaĝojn per martelego, ŝajnis flui tra la tuta grupo de homoj, kvazaŭ elektra kurento, eĉ devigante onin kontraŭvole fariĝi grimacanta krianta frenezulo. Tamen, la furiozo kiun oni sentis estis abstrakta, sendirekta emocio, kiu estis movebla de unu objekto al alia kvazaŭ flamo de blovtorĉo. Tiel, unumomente, la malamo de Winston tute ne celis Goldsteinon, sed, male, Grandan Fraton, la Partion, kaj la Penspolicon; dum tiaj momentoj, lia koro sentis kompaton por la soleca mokata herezulo sur la ekrano, la sola gardanto de la vero kaj de la mensa sano en mondo de mensogoj. Tamen, la tujsekvan momenton li sentis unuecon kun la homoj ĉirkaŭ si, kaj ĉio dirita pri Goldstein ŝajnis al li esti vera. Dum tiuj momentoj lia sekreta malamo al Granda Frato fariĝis adorado, kaj Granda Frato ŝajnis turadi, nevenkebla, sentima protektanto, staranta kiel roko kontraŭ la hordoj el Azio; kaj Goldstein, malgraŭ sia izoleco, sia senpovo, kaj la dubo kiu ekzistis pri eĉ lia ekzisto mem, ŝajnis ia sinistra sorĉisto, kapabla, per la forteco mem de sia voĉo, detrui la strukturon de la civilizacio.
Eĉ estis eble, kelkafoje, turni onian malamon tien aŭ aliloken per ago de la volo. Subite, per penego kian oni uzas kiam oni ekfortiras la kapon de la kapkuseno dum koŝmaro, Winston sukcesis transmeti sian malamon for de la vizaĝo sur la ekrano al la malhelhara knabino malantaŭ li. Vivoplenaj belaj halucinacioj trafulmis lian menson. Li ĝismorte vipegus ŝin per kaŭĉuka klabo. Li ligus ŝin, nudan, al fosto, kaj per pafado plenigus ŝin per sagoj, kvazaŭ Sanktan Sebastianon. Li perforte amorus kun ŝi, kaj tranĉus ŝian gorĝon je la momento de klimakso. Pli multe ol antaŭe, efektive, li komprenis kial li malamas ŝin. Li malamas ŝin ĉar ŝi estas juna kaj bela, kaj senseksa, ĉar li volas amori kun ŝi sed neniam faros tion, ĉar ĉirkaŭ ŝia dolĉa fleksebla talio, kiu ŝajnas peti ke oni ĉirkaŭbraku ĝin, estas nur la fia skarlata balteo, la agresa simbolo de ĉasteco.
La Malamo atingis sian klimakson. La voĉo de Goldstein fariĝis vera mekado de ŝafo, kaj dum momento la vizaĝo fariĝis la vizaĝo de ŝafo. Post tio, la ŝafvizaĝo fadis kaj fariĝis la bildo de Eŭrazia soldato, kiu ŝajnis antaŭeniri, grandega kaj terura, kun la mitralo muĝanta; kaj li ŝajnis salti el la surfaco de la ekrano, tiel ke kelkaj personoj en la plejantaŭa vico efektive retiris sin en siajn seĝojn. Sed sammomente, venigante profundan suspiron de kvietiĝo el ĉiuj spektantoj, la malamika figuro fariĝis la vizaĝo de Granda Frato, nigrahara, nigraliphara, plena de potenco kaj mistera trankvilo, kaj tiel vasta ke ĝi preskaŭ plenigis la ekranon. Neniu aŭdis kion diras Granda Frato. Estis nur kelkaj kuraĝigaj vortoj, kiajn oni diras dum la bruego de batalo, ne unuope distingeblaj sed redonantaj kuraĝon simple ĉar ili estas dirataj. Post tio la vizaĝo de Granda Frato refadis, kaj anstataŭe aperis, per dikaj majuskloj, la tri sloganoj de la Partio:
MILITO ESTAS PACO
LIBERECO ESTAS SKLAVECO
SENSCIO ESTAS FORTO
Sed la vizaĝo de Granda Frato ŝajnis resti sur la ekrano dum pluraj sekundoj, kvazaŭ la impreso, kiun ĝi faris sur la pupilojn de ĉiu spektanto, estis tro vivforta por tuj fadi. La malgranda sablohara virino estis ĵetinta sin antaŭen trans la dorson de la seĝo antaŭ si. Kun tremoplena murmuro, kiu sonis kiel “Mia Savanto!”, ŝi etendis siajn brakojn direkte al la ekrano. Post tio, ŝi kaŝis sian vizaĝon per siaj manoj. Estis evidente ke ŝi diras preĝon.
Je tiu momento, la tuta grupo de homoj komencis profunde, malrapide, ritme ĉanti “G-F!…G-F!” — ripetante senĉese, tre malrapide, kun longa paŭzo inter la “B” kaj la “F” — peza, murmura sono, iel kurioze sovaĝa, en kies fono oni kredis aŭdi la batadon de nudaj piedoj. kaj la pulsadon de tamtamoj. Dum eble eĉ tridek sekundoj ili daŭrigis tion. Ĝi estis refreno, kiun oni ofte aŭdis dum momentoj de superforta emocio. Parte ĝi estis ia himno al la saĝeco kaj majesto de Granda Frato, sed eĉ pli ĝi estis sinhipnotiga ago, intenca dronigo de la konscio per ritma bruo. La intestoj de Winston ŝajnis malvarmiĝi. Dum la Du Minutoj da Malamo li ne povis ne partopreni en la ĝenerala deliro, sed tiu sub-homa ĉantado de “G-F!…G-F!” ĉiam plenigis lin per teruriĝo. Kompreneble, li ĉantadis kun la aliaj: estis maleble alie agi. Kaŝi sian senton, regi sian vizaĝon, fari kion faras ĉiuj aliaj, tio estis instinkta reago. Sed estis spaco, eble dusekunda, dum kiu la esprimo en liaj okuloj eble percepteble perfidus lin. Kaj precize je tiu momento, la grava afero okazis — se, efektive, ĝi ja okazis.
Momente li altiris la rigardon de O’Brien. O’Brien estis stariĝinta. Li estis depreninta siajn okulvitrojn, kaj estis ĝuste tiam remetanta ilin sur sian nazon per sia karakteriza gesto. Sed dum frakcio da sekundo, iliaj okuloj interrenkontiĝis, kaj dum la daŭro de tiu momento, Winston sciis — jes sciis! — ke O’Brien pensas precize kion li mem pensas. Nemiskomprenebla mesaĝo estis farita. Estis kvazaŭ la mensoj de ambaŭ personoj ekmalfermiĝis, kaj la pensoj fluis el unu en la alian per iliaj okuloj. “Mi estas kun vi,” O’Brien ŝajnis diri al li. “Mi scias precize kion vi sentas. Mi plene konas vian malestimon, vian malamon, vian naŭziĝon. Sed ne timu, mi konsentas kun vi!” Kaj post tio, la eklumiĝo de inteligento estis for, kaj la vizaĝo de O’Brien estis egale nekomprenebla kiel tiu de ĉiu alia.
Jen ĉio, kaj li estis jam malcerta ĉu ĝi okazis. Tiaj incidentoj neniam havis sekvon. Ilia sola efiko estis teni vivanta en li la kredon, aŭ esperon, ke aliaj personoj krom li estas malamikoj de la Partio. Eble la onidiroj pri vastaj subteraj konspiroj pravas — eble la Frataro vere ekzistas! Estis neeble, malgraŭ la senfinaj arestoj kaj konfesoj kaj ekzekutoj, esti certa ke la Frataro ne estas nur mito. Kelkajn tagojn li kredis je ĝi, kelkajn ne. Estis nenia pruvo, nur rapide pasantaj ekvidetoj kiuj povus signifi ĉion aŭ nenion: eroj de konversacioj parte aŭditaj, pala skribaĉo sur la muroj de necesejoj — unufoje, eĉ, kiam du nekonatoj renkontis unu la alian, malgranda mangesteto, kiu aspektis kiel eble rekonosigno. Estis nur divenado: plej verŝajne li imagis ĉion. Li estis reirinta al sia ĉelo, sen denove rigardi O’Brienon. La ideo renovigi ilian momentan kontaktiĝon apenaŭ trafis lian menson. Estus nekredeble danĝere, eĉ se li scius kiel komenci. Dum sekundo, du sekundoj, ili interŝanĝis neklaran rigardeton, kaj jen la tuto de la historio. Sed eĉ tio estis memorinda evento, en la ŝlosita soleco, en kiu oni devis vivi.
Winston vigligis sin, kaj sidiĝis pli rekte. Li ellasis rukton. La ĝino komencis leviĝi en lia stomako.
Liaj okuloj refokusiĝis sur la paĝo. Li trovis ke dum li sidis senpove meditante, li ankaŭ skribadis, kvazaŭ aŭtomate. Kaj ne plu estis la sama strikta, mallerta skribmaniero kiel antaŭe. Lia plumo glitadis volupte sur la glata papero, farante apartajn, grandajn, zorge faritajn majusklojn:
FOR GRANDA FRATO
FOR GRANDA FRATO
FOR GRANDA FRATO
FOR GRANDA FRATO
FOR GRANDA FRATO
ripetade, plenigante duonon de paĝo.
Li ne povis ne senti iometon da paniko. Tio estis absurda, ĉar skribi tiujn specifajn vortojn ne estis pli danĝere, ol en la komenco malfermi la taglibron; sed dum momento, lin tentis elŝiri la fuŝitajn paĝojn, kaj tute forlasi la entreprenon.
Tamen li ne faris tion, ĉar li sciis ke estus senutile. Ĉu li skribas FOR GRANDA FRATO, ĉu li ne skribas ĝin, tute ne gravas. Ĉu li daŭrigos la taglibron, ĉu li ne daŭrigos ĝin, tute ne gravas. La Penspolico kaptos lin, malgraŭ ĉio. Li estis farinta — estus same farinta, eĉ se li neniam metus plumopinton sur la paperon — la esencan krimon, en kiu estas ĉiuj aliaj krimoj. Pensokrimo, tiel oni nomis ĝin. Pensokrimo ne estas io por ĉiam kaŝebla. Oni eble sukcese evitas provizore, eĉ dum jaroj, sed pli-mapli frue ili neeviteble kaptos onin.
Ĉiam okazis dumnokte — la arestoj senvarie okazis dumnokte. Onia subita ekvekiĝo pro skuego, la malmilda skuado de onia ŝultro, la lampoj brilegantaj en oniajn okulojn, la ringo de malmolaj vizaĝoj ĉirkaŭ onia lito. Plejplejege ofte, ne okazis proceso, neniu raporto pri la aresto. Oni simple ekmalaperis, ĉiam dumnokte. Onia nomo malaperis el la registroj, ĉiu registro pri ĉio, kion oni iam faris, forviŝiĝis, onia iama ekzisto estis neata kaj sekve forgesita. Oni estis aboliciita, nuligita: “vaporigita”, jen la kutima esprimo.
Dum momento lin prenis ia histerio. Li komencis skribi, per hasta senzorga skribaĉo:
ili pafos min ne gravas ili pafos en la malantaŭon de mia kolo ne gravas for la granda frato ili ĉiam pafas en la malantaŭon de la kolo ne gravas for la granda frato —
Li retiris sin sur sia seĝo, iomete hontante pri si, kaj demetis la plumon. La sekvan momenton li violente ektimis. Oni frapas sur la pordon.
Jam! Li sidis senmove kiel muso, vane esperante ke kiu ajn frapis foriros post tiu unusola provo. Sed ne, ripetiĝis la frapado. Plej malbone estus heziti. Lia koro bategis kvazaŭ tambure, sed lia vizaĝo, pro longtempa kutimiĝo, verŝajne estis senesprima. Li stariĝis kaj peze movis sin cele la pordon.
2
Dum li metis sian manon sur la anson, Winston vidis ke li estis lasinta la taglibron malferma sur la tablo. FOR LA GRANDA FRATO estis skribita ĉie sur ĝi, per literoj preskaŭ sufiĉe grandaj por esti legataj trans la ĉambro. Estis nekredeble stulte fari tion. Sed, li konsciis, eĉ dum sia paniko li ne volis makuli la kremkoloran paperon per ekfermo, dum la inko ankoraŭ ne sekiĝis.
Li entiris spiron, kaj malfermis la pordon. Tuj varma ondo da trankviliĝo trafluis lin. Senkolora, premitaspekta virino, kun bukleta hararo kaj liniplena vizaĝo, staris ekstere.
“Ho, kamarado,” ŝi komencis, diri per teda, plendaĉa-speca voĉo, “Mi kredis aŭdi vin alveni. Ĉu eble vi bonvolus transveni, kaj ekzameni la lavpelvon en nia kuirejo? Ĝi blokiĝis kaj—”
Jen S-ino Parsons, la edzino de najbaro sametaĝa. (“S-ino” estis vorto iomete malaprobata de la Partio — oni devus nomi ĉiun personon “kamarado” — sed por kelkaj virinoj oni instinkte uzis ĝin.) Ŝi estis virino ĉirkaŭ tridekjaraĝa, sed ŝi aspektis multe pli aĝa. Oni preskaŭ kredis vidi polvon en la faldetoj de ŝia vizaĝo. Winston sekvis ŝin tra la koridoro. Tiaj diletantaj ripartaskoj estis preskaŭ ĉiutaga ĝeno. La Loĝejoj de la Venko estis malnova apartamentaro, konstruita en 1930, aŭ ĉirkau tiam, kaj disfaladis. La gipso konstante flokiĝis de la plafonoj kaj muroj, la tuboj krevis dum ĉiu severa frosto, la tegmento likis kiam ajn neĝis, la hejtadsistemo kutime funkciis nur duonforte, kiam ĝi ne estis plene malfunkciigita por ekonomio. Riparoj, escepte de tiuj kiujn oni mem kapablas fari, devis esti aprobitaj de distancaj komitatoj, kiuj emas prokrasti dum du jaroj eĉ la riparon de rompita fenestroglaco.
“Kompreneble nur estas ĉar Tom ne estas ĉehejme,” diris S-ino Parsons svage.
La apartamento de la Parsonsoj estis pli granda ol tiu de Winston, kaj alimaniere morna. Ĉio aspektis disbatita, distretita, kvazaŭ la lokon ĵus vizitis iu granda violenta besto. Ilaroj por ludado — hokebastonoj, boksogantoj, krevinta piedpilko, ŝvitoplena kuloto inversita — kuŝis disŝutite sur la planko, kaj sur la tablo estis fatraso de malpuraj teleroj, kaj ekzercolibroj kies paĝoj havis falditajn angulojn. Sur la muroj estis skarlataj standardoj de la Junulara Ligo kaj de la Spionoj, kaj vivdimensia afiŝbildo de Granda Frato. Estis la kutima odoro de boligita brasiko, trovebla ĉie en la konstruaĵo, sed ĝin trapenetris eĉ pli la akra odoraĉo de ŝvito kiu — tion oni sciis je la unua flareto, kvankam estus malfacile diri kiel oni sciis— estis la ŝvito de persono ne nun tie. En alia ĉambro, per kombilo kaj peco de necesejpapero iu penis kunludi la melodion de la militmuziko, kiu ankoraŭ sonis el la teleekrano.
“La infanoj,” diris S-ino parsons, duontime rigardetante la pordon. “Ili ne estis eksterdome hodiaŭ. Kaj kompreneble —”
Ŝi kutimis ekĉesigi siajn frazojn antaŭ ol fini ilin. La lavpelvo de la kuirejo estis plena preskaŭ ĝisrande, per malpurega verdaspekta akvo, kiu pli ol kutime odoraĉis pro brasiko. Winston klinis sin, kaj ekzamenis la angulartikon de la tubo. Li malamis uzi siajn manojn, kaj li malamis kliniĝi, kio ĉiam emis tusadigi lin. S-ino Parsons rigardis senpove.
“Kompreneble se Tom estus ĉehejme, li reĝustigus ĝin tuje,” ŝi diris. “Li amas ĉion tian. Li estas lertega per siaj manoj, tia estas Tom.”
Parsons estis kundungito kun Winston en la Ministrejo de la Vero. Li estis iom dika, sed aktiva viro, paralize stulta, maso da idiotecaj entuziasmiĝoj — unu el la plene sendemandaj, sin dediĉaj laboreguloj de kiuj, eĉ pli ol de la Penspolico, dependis la stabileco de la Partio. Tridekkvinjaraĝa, li estis ĵus kontraŭvole elpelita el la Junulara Ligo, kaj antaŭ ol progresi en la Junularan Ligon, li estis sukcesinta resti en la Spionoj jaron pli ol permesis la reguloj.
En la Ministrejo li estis dungita por iu subula posteno, por kio inteligento ne estis necesa; sed, aliflanke, li estis elstara persono en la Komitato de Sportoj, kaj en ĉiuj aliaj komitatoj, kiuj dediĉis sin al la organizado de komunumaj ekskursoj, spontaneaj manifestacioj, kampanjoj por ŝparado, kaj, ĝenerale, ĉiuj volontulaj agadoj. Li kutimis diri al oni, kun kvieta fiero, ke li ĉeestis en la Komunuma Centro ĉiun vesperon dum la pasintaj kvar jaroj. Superforta odoro de ŝvito, ia nekonscia atesto pri la viglegeco de lia vivo, sekvis lin kien ajn li iris, kaj eĉ restis post lia foriro.
“Ĉu vi havas ŝraŭbŝlosilon?” — diris Winston, fingrumante la boltingon sur la angulartiko.
“Ŝraŭbŝlosilon,” diris S-ino Parson, tuj fariĝante senvertebra. “Mi ne scias, certe. Eble la infanoj —”
Okazis tretado de botoj. kaj nova bruaĉo per la kombilo, dum la infanoj sturmis en la salonon. S-ino Parsons alportis la ŝraŭbŝlosilon. Winston ellasis la akvon, kaj naŭziĝante elprenis la amason da homaj haroj, kiu estis blokinta la tubon. Li purigis siajn fingrojn laŭeble, per la malvarma akvo el la krano, kaj reiris en la alian ĉambron.
“Supren la manoj!” kriis sovaĝa voĉo.
Bela, gangsteraspekta, naŭjaraĝa knabo estis eksaltinta el malantaŭ la tablo, kaj minacis lin per ludila aŭtomata pistolo, dum lia pli juna fratino, ĉirkaŭ du jarojn pli juna, simile gestis per ero da ligno. Ambaŭ estis vestitaj per la bluaj kulotoj, grizaj ĉemizoj, kaj ruĝaj koltukoj, kiuj estis la uniformo de la Spionoj. Winston levis siajn manojn super sian kapon, sed maltrankvile sentis, pro la malica mieno de la knabo, ke ne estas tutvere ludado.
“Vi estas perfidulo!” kriis la knabo. “Vi estas penskrimulo! vi estas Eŭrazia spiono! Mi pafos vin, mi vaporigos vin, mi sendos vin en la salminojn!”
Subite ambaŭ infanoj saltadis ĉirkaŭ lin, kriante “Perfidulo” kaj “Penskrimulo!” La knabineto imitadis ĉiun geston de sia frato. Estis iel iom timige, kiel la ludsaltado de tigridoj kiuj baldaŭ, kreskinte, estos homvorantoj. Estis ia intencita feroceco en la okulo de la knabo, tute evidenta deziro bati aŭ piedbati Winstonon, kaj konscio ke li estas preskaŭ sufiĉe granda por fari tion. Bone ke li ne tenas veran pistolon, Winston pensis.
La okuloj de S-ino Parsons moviĝis nervoze de Winston al la infanoj, kaj retroe. Per la pli bona lumo de la salono, li rimarkis interesate, ke vere estas polvo en la faldetoj de ŝia vizaĝo.”
“Ili ja tiom bruas,” ŝi diris. “Ili ĉagreniĝis, ĉar ili ne povas iri rigardi la pendumadon, jen la kaŭzo. Mi estas tro okupata por kunpreni ilin, kaj Tom ne estos reveninta sufiĉatempe de la laboro.”
“Kial ni ne povas rigardi la pendumadon?” kriegis la knabo per sia giganta voĉo.
“Volas vidi pendumadon! Volas vidi pendumadon!” ĉantis la knabineto, ankoraŭ ĉirkaŭkurante.
Kelkaj Eŭraziaj kaptitoj, kulpaj pri militkrimoj, estis pendumotaj en la Parko tiun vesperon, Winston memoris. Tio okazis proksimume unu fojon ĉiumonate, kaj estis populara spektaklo. Infanoj ĉiam postulegis rigardi ĝin. Li adiaŭis al S-ino Parsons kaj komencis paŝi porden. Sed antaŭ ol li faris ses paŝojn en la koridoro, io batis la malantaŭon de lia kolo, kaŭzante nekredeblan doloregon. Estis kvazaŭ ruĝe varmega drato estis puŝita en lin. Li turnis sin, nur ĝustatempe por vidi S-inon Parsonson retrotreni sian filon tra la pordon, dum la knabo enpoŝigis katapulton.
“Goldstein!” kriegis la knabo, dum la pordo fermiĝis kaj kaŝis lin. Sed kio plej impresis Winstonon, estis la mieno de senpova timeto sur la grizeca vizaĝo de la virino.
Denove en sia apartamento, li rapide paŝis preter la teleekranon, kaj residiĝis ĉe la tablo, ankoraŭ frotante sian kolon. La muziko el la teleekrano estis ĉesinta. Anstataŭe, severe abupta voĉo estis leganta, kun ia brutala ĝuo, priskribon de la armiloj de la nova Flosanta Fortikaĵo, kiu ĵus estis ankrita inter Islando kaj la Faroaj Insuloj.
Kun tiuj infanoj, li pensis, tiu mizera virino nepre havas vivon teruroplenan. Post jaro, du jaroj, ili atentados ŝin nokte kaj tage, por trovi simptomojn de neortodokseco. Preskaŭ ĉiuj infanoj nuntempe estas aĉaj. Plej malbone estis, ke per organizoj kiaj la Spionoj, ili estis sisteme transformataj en neregeblajn sovaĝuletojn, tamen tio tute ne inklinigis ilin ribeli kontraŭ la Partia disciplino. Tute male, ili adoris la Partion, kaj ĉion ligitan al ĝi. La kantojn, la procesiojn, la standardojn, la marŝadojn, la militan praktikadon per pseŭdofusiloj, la slogankriadon, la adoradon al Granda Frato — ĉio estis ia glora ludo por ili. Ilia tuta feroco estis turnita eksteren, kontraŭ la malamikojn de la Ŝtato, kontraŭ fremdulojn, perfidulojn, sabotulojn, penskrimulojn. Estis preskaŭ normale ke homoj pli ol tridekjaraĝaj timis siajn proprajn infanojn. Kaj por tio estis bona kialo, ĉar apenaŭ pasis semajno dum kiu La Tempoj ne enhavis alineon kiu priskribis la agon de iu fisubaŭskultanteto — “infana heroo” estis la kutima frazo — kiu subaŭskultis ian kompromitan komenton, kaj denuncis siajn gepatrojn al la Penspolico.
La sentaĉo de la katapulta buleto estis forfadinta. Li prenis sian plumon senentuziasme, demandante al si: ĉu li povos trovi plion skribindan en la taglibron. Subite li denove komencis pensi pri O’Brien.
Antaŭ multaj jaroj — kiom? Sendube sep jaroj — li sonĝis ke li marŝas tra plene senluma ĉambro. Kaj iu sidanta flanke de li diris, dum li pasis: “Ni renkontiĝos en la loko kie ne estas mallumo”. Tio estis dirita tre kviete, preskaŭ hazarde — diraĵo, ne ordono. Li pretermarŝis sen paŭzi. Kurioze estis, ke tiutempe, en la sonĝo, la vortoj ne multe imponis al li. Nur poste, iom post iom, ili ŝajne akiris signifon. Li nun ne povis memori, ĉu li unuafoje vidis O’Brienon antaŭ, aŭ post, la sonĝo; nek li povis memori kiam li unuafoje rekonis ke la voĉo estis la voĉo de O’Brien. Sed, ĉiukaze, la identigo ekzistis. Jes, O’Brien parolis al li el la senlumo.
Winston neniam povis esti certa — eĉ post la ĉimatena okulekbrilo estis ankoraŭ neeble esti certa — ĉu O’Brien estas amiko aŭ malamiko. Kaj vere ne ŝajnis tre grave. Ekzistis kompreno inter ili, ligo pli grava ol amo aŭ samideaneco. “Ni renkontiĝos en la loko kie ne estas mallumo”, li diris. Winston ne sciis la signifon de tiuj vortoj, nur ke iel ili realiĝos.
La voĉo el la teleekrano paŭzis. Trumpetosono, klara kaj bela, flosis en la senmovan aeron. La voĉo daŭrigis raŭke:
“Atentu! Bonvolu atenti! Ĵusa informo venis el la Malabara fronto. Niaj militistoj en Suda Hindio glore venkis. Oni aŭtorizis min diri ke la evento kiun ni nun raportas, tre verŝajne grave proksimigos la finon de la milito. Jen la informaĵo:”
Malagrabla novaĵo sekvos, pensis Winston. Kaj tiel estis. Post sangoplena priskribo pri la malekzistigo de Eŭrazia armeo, kun gigantaj kalkuloj pri mortigitoj kaj kaptitoj, venis la anonco ke, ekde la venonta semajno, la ĉokoladoporciumo reduktiĝos de tridek gramoj ĝis dudek.
Winston denove ruktis. La ĝino komencis malfortiĝi, lasante senton de senesperiĝo. La teleekrano — eble por festi la venkon, eble por dronigi la memoron pri la perdita ĉokolado — ekludegis “Oceani’[4], por vi”. Oni devis solene stari. Tamen, en sia aktuala pozicio li estis nevidebla.
“Oceani’, por vi” cedis al malpli peza muziko. Winston paŝis al la fenestro, tenante sian dorson turnita al la teleekrano. La tago ankoraŭ estis malvarma kaj klara. Ie tre for, raketbombo eksplodis, farante obtuzan vibrigantan bruegon. Proksimume dudeko aŭ trideko da ili falis nuntempe sur Londonon.
Malsupre en la strato, la vento flirtigadis la ŝiritan folion tien kaj reen, kaj la vorto ANGSOCO sporade aperis kaj malaperis. La sanktaj principoj de Angsoco, Novparolo, Duoblaparolo, la ŝanĝebleco de la pasinteco. Li sentis kvazaŭ li vagadas en la arbaroj de la fundo de la maro, perdiĝinte en monstra mondo, kie li mem estas la monstro. Li estis sola. La pasinteco estis morta, la futuro estis neimagebla. Kian certecon li havis, ke eĉ unusola homo vivanta nun konsentas kun li? Kaj kiel scii ke la Partia dominado ne daŭros por ĉiam? Kvazaŭ responde, la tri sloganoj sur la blanka faco de la Ministrejo de la Vero revenis al li:
MILITO ESTAS PACO
LIBERECO ESTAS SKLAVECO
SENSCIO ESTAS FORTO
Li prenis dudekkvincendan moneron el sia poŝo. Ankaŭ tie, per etaj klaraj literoj, estis gravuritaj la samaj sloganoj, kaj sur la alia faco de la monero estis la kapo de Granda Frato. Eĉ el la monero, la okuloj persekutis onin. Sur moneroj, sur la poŝtmarkoj, sur la kovriloj de libroj, sur la standardoj, sur la afiŝoj, kaj sur la kovraĵo de pako da cigaredoj — ĉie. Ĉiam la okuloj rigardis onin kaj la voĉo enfaldis onin. Dum dormo, dum maldormo, dum laboro, dum manĝado, endome kaj eksterdome, en la banujo aŭ en la lito — ne eblis eskapi. Nenio apartenis sole al oni mem, escepte de la malmultaj kubaj centimetroj interne de onia propra kranio.
La suno estis movinta sin, kaj la nekalkuleblaj fenestroj de la Ministrejo de la Vero, dum la lumo ne plu brilis sur ilin, aspektis tiel severaj kiel la elrigardejoj de fortikaĵo. Lia koro tremis antaŭ la enorma piramida formo. Ĝi estis tro fortika, ĝi ne estis atakebla. Mil raketbomboj ne povus disbati ĝin. Denove li demandis sin: por kiu li skribas la taglibron? Por la estonteco, por la pasinteco — por epoko kiu eble estas malreala? Kaj antaŭ li kuŝas ne morto, sed malekzistigo. La taglibro fariĝos cindroj kaj li mem vaporo. Nur la Penspolico legos kion li skribis, antaŭ ol malekzistigi kaj malmemorigi ĝin. Kiel apelacii al la estonteco, kiam eĉ ne spureto de vi, eĉ ne anonima vorto skribaĉita sur paperpeco, povos resti nedetruite?
La teleekrano sonorigis la dekkvaran horon. Li devos foriri post dek minutoj. Li devos reĉeesti en la laborejo je la dekvara kaj tridek.
Kurioze, la sonorado de la horo ŝajnis rekuraĝigi lin. Li estis soleca fantomo proklamanta veron kiun neniu iam aŭdos. Sed se li nure proklamos ĝin, laŭ iu obskura maniero la daŭro ne estos rompita. Ne per sinaŭdigo, sed per malfrenezeco, oni daŭrigas la homan heredaĵon. Li reiris al la tablo, entrempis sian plumon, kaj skribis:
Al la estonteco aŭ al la estinteco, al tempo kiam la pensado estas libera, kiam homoj diferencas inter si kaj ne vivas solaj — al tempo kiam ekzistas la vero kaj kio estas farita ne estas malfarebla: El la tempo de unuformeco, el la tempo de soleco, el la tempo de Granda Frato, el la tempo de duoblapenso — saluton!
Li jam mortis, li komentis al si. Ŝajnis al li ke nur nun, kiam li komencis kapabli formuligi siajn pensojn, li faris decidan paŝon. La konsekvencoj de ĉiu ago estas inkluzivitaj en la ago mem. Li skribis:
La pensokrimo ne sekvigas morton: la pensokrimo jam estas morto.
Nun, rekoninte sin kiel mortinton, fariĝis grave resti vivanta kiel eble plej longe. Du fingroj de lia dekstra mano estis makulitaj per inko. Precize tia detalo povus perfidi. Iu entrudiĝema zeloto en la Ministrejo (verŝajne virino, iu simila al la malgranda sablohara virino, aŭ la malhelhara knabino el la Departemento de Fikcio) eble komencus demandi al si: kial li skribadis dum la lunĉintervalo, kial li uzis malnovmodan plumon, kion li skribadis? — kaj poste farus mencieton en la konvena ejo. Li marŝis al la banĉambro, kaj zorge forfrotis la inkon per la sableca malhelbruna sapo kiu gratas la haŭton kvazaŭ sablopapero, kaj tial estis tre utila por tiu celo.
Li remetis la taglibron en la tirkeston. Estis tute senutile pensi pri kaŝi ĝin, sed almenaŭ li povos informiĝi ĉu aŭ ne oni trovis ĝian ekziston. Haro metita trans la paĝfinaĵojn estus tro evidenta. Per la pinto de fingro, li prenis rekoneblan eron da blanka polvo, kaj metis ĝin sur angulon de la kovrilo, de kiu ĝi neeviteble forskuiĝos, se iu movos la libron.
3
Winston sonĝadis pri sia patrino.
Verŝajne li estis, li pensis, eble dek- aŭ dekunujaraĝa, kiam lia patrino malaperis. Ŝi estis alta, statueca, iom silenta virino, kun malrapida moviĝado kaj glore hela hararo. Sian patron li memoris pli malklare, kiel malhelan kaj maldikan, ĉiam vestitan per bonordaj malhelaj vestaĵoj (Winston precipe memoris la tre maldikajn plandumojn de la ŝuoj de sia patro) kaj uzis okulvitrojn. La du gepatroj evidente estis malaperigitaj dum unu el la du grandaj Purigoj, dum la kvindekaj jaroj.
Tiumomente lia patrino sidis en iu loko tre sube de li, kun lia pli juna fratineto en siaj brakoj. Li tute ne memoris sian fratinon, escepte kiel etan, feblan bebon, ĉiam silentan, kun grandaj, gvatantaj okuloj. Ambaŭ rigardadis supren al li. Ili ĉiam estis en iu subtera loko — la fundo de puto, ekzemple, aŭ tre profunda tombo — sed temis pri loko kiu, jam multe sub li, mem moviĝis suben. Ili estis en la ĉefkajuto de mergiĝanta ŝipo, suprenrigardante al li tra la malheliĝanta akvo. Ankoraŭ estis aero en la kajuto, ili ankoraŭ povis vidi lin kaj li ilin, sed tutdume ili descendis, descendis en la verdan akvon, kiu post plia momento nepre por eterne kaŝos ilin. Li mem estis ekstere en la lumo kaj la aero, dum ili estis suĉataj en la morton, kaj ili estis malsupre ĉar li estis supre. Li sciis tion, kaj ili sciis tion, kaj li povis vidi la scion en iliaj vizaĝoj. Nek en iliaj vizaĝoj, nek en iliaj koroj, estis riproĉo, nur la scio ke ili devos morti por ke li restu vivanta, kaj ke tio estas parto de la neevitebla ordo de ĉio.
Li ne povis memori kio okazis, sed li sciis, en sia sonĝo, ke iel la vivoj de liaj patrino kaj fratino estis oferitaj por lia vivo. Estis unu el tiuj sonĝoj kiuj, kvankam ili konservas sian karakterizan sonĝoscenaron, estas daŭrigo de onia intelekta vivo, kaj en kiuj oni konsciiĝas pri faktoj kaj ideoj kiuj ankoraŭ ŝajnas novaj kaj valoroj post la vekiĝo. Kio nun ekimpresis Winstonon, estis ke la morto de lia patrino, antaŭ preskaŭ tridek jaroj, estis tragika kaj morna, laŭ maniero ne plu ebla. La tragedio, li perceptis, apartenis al la antikva epoko, al epoko kiam ankoraŭ ekzistis privateco, amo, kaj amikeco, kaj kiam la familianoj subtenis unu la alian, sen la bezono scii kial. La memoro pri lia patrino ŝiris lian koron, ĉar ŝi mortis amante lin, kiam li estis tro juna kaj egoisma por ami ŝin reciproke, kaj ĉar iel, li ne memoris kiel, ŝi oferis sin por koncepto pri lojaleco kiu estis privata kaj neŝanĝebla. Tiaĵoj, li sciis, ne povas okazi nun. Nuntempe estas timo, malamo, kaj doloro, sed nenia digna emocio, neniaj profundaj aŭ kompleksaj malĝojoj. Ĉion ĉi li ŝajne vidis en la grandaj okuloj de siaj patrino kaj fratino, rigardantaj lin supren tra la verda akvo, centojn da metroj profundae kaj ankoraŭ sinkante.
Subite li staris sur mallonga resaltema gazono, dum somera vespero, kiam la malrektaj radioj de la suno orumadis la teron. La pejzaĝo kiun li rigardis reokazis tiom ofte en liaj sonĝoj, ke li neniam estis tute certa ĉu aŭ ne li efektive vidis ĝin en la reala mondo. En siaj vekaj pensoj li nomis ĝin la Ora Lando. Ĝi estis malnova, kuniklomordita paŝtokampo, kun piedirejo vaganta trans ĝin, kaj talpejoj tie kaj tie. En la malglata heĝo sur la kontraŭa flanko de la kampo, la branĉoj de la ulmoj nun balanciĝadis tre malrapide pro la venteto, iliaj folioj dense kiel la hararo de virino apenaŭ moviĝetis. Ie proksime, nevideble, estis klara malrapide fluanta rojo, kie leŭciskoj naĝis en la lagetoj sub la salikoj.
La knabino kun la malhela hararo marŝis cele ilin tra la kampo. Kun kio ŝajnis unusola gesto, ŝi detiris siajn vestojn, kaj senestime apudenĵetis ilin. Ŝia korpo estis blanka kaj glata, sed ĝi ne vekis amoremon en li, efektive li apenaŭ rigardis ĝin. Kio superis lin, tiumomente, estis admiro pri la gesto kun kiu ŝi apudenĵetis siajn vestojn. Per siaj gracio kaj senzorgemo, ĝi ŝajnis asimili tutan kulturon, tutan pensosistemon, kvazaŭ Granda Frato kaj la Partio kaj la Penspolico estas ĉiuj forĵeteblaj per sola glora moviĝo de la brako. Ankaŭ tio estis gesto apartenanta al la antikva epoko. Winston vekiĝis kun la vorto “Ŝekspiro” sur siaj lipoj.
La teleekrano sonigis orelonrompantan fajfon, kiu daŭris samnote dum tridek sekundoj. Estis nulo sep dekkvin, la ellitiĝo-horo por laborantoj en oficejoj. Winston perforte tiris sian korpon el la lito — nudan, ĉar membro de la Ekstera Partio ricevis nur 3000 vestokuponojn ĉiujare, kaj piĵamo kostis 600 — kaj prenis iom ĉifonan subĉemizon, kaj kuloton, kiuj kuŝis etendite sur seĝo. La Fizikaj Ektiroj komenciĝos post tri minutoj. La sekvan momenton lin klinigis violenta spasmo de tusado, kiu preskaŭ ĉiam trafis lin baldaŭ post la vekiĝo. Ĝi malplenigis liajn pulmojn tiom, ke li povis komenci respiradi nur per kuŝiĝo sur la dorso, kaj serio de rapidaj ekspiregoj. Liaj vejnoj estis ŝvelintaj pro la tusegado, kaj la varika ulcero komencis juki.
“Grupo tridek-ĝis-kvardekjaraĝa!” kriis penetranta virina voĉo. “Grupo tridek-ĝis-kvardekjaraĝa! Prenu lokon, mi petas. “Tridek-ĝis-kvardekjaruloj!”
Winston ekstaris atente antaŭ la teleekrano, sur kiu jam aperis la bildo de iom junaspekta virino, maldika sed muskoloplena, vestita per tuniko kaj gimnastikoŝuoj.
“Brakoj fleksitaj kaj streĉitaj!” ŝi elvokis. “Sekvu mian ritmon. Unu, du, tri, kvar! Unu, du, tri, kvar! Ek, kamaradoj, vigliĝu! Unu, du, tri, kvar! Unu, du, tri, kvar! …”
La doloro de la tusada spasmo ne plene pelis el la menso de Winston la impreson faritan de lia sonĝo, kaj la ritmaj movoj de la ekzerco reokazigis ĝin iomete. Dum li mekanike ĵetis siajn brakojn tien kaj reen, havante sur la vizaĝo la mienon de serioza ĝu,o kiun oni opiniis konvena dum la Fizikaj Ektiroj, li penegis retropensi la vojon en la obskuran periodon de la frua infaneco. Estis eksterordinare malfacile. Preter la malfruaj kvindekaj jaroj, ĉio fadis. Kiam ne ekzistas eksteraj registroj kiujn oni povas ekzameni, eĉ la skizo de la propra vivo perdas sian akrecon. Oni memoras gigantajn eventojn, kiuj tre verŝajne neniam okazis; oni memoras la detalojn de incidentoj, sen kapablo kapti ilian etoson; kaj estas longaj senenhavaj periodoj, el kiuj oni memoras nenion. Ĉio estis malsama tiam. Eĉ la nomoj de la landoj, kaj ilia formo sur la mapo, estis malsamaj. Flugkampo Unu, ekzemple, ne estis tiel nomata dum tiuj tagoj: ĝi nomiĝis Anglio aŭ Britio; kvankam Londono ĉiam nomiĝis Londono, pri tio li estis preskaŭ certa.
Winston ne povis kun certeco memori tempon kiam lia lando ne militadis, sed estis klare ke estis iom longa intervalo de paco dum lia infaneco, ĉar unu el liaj plej fruaj memoroj temis pri aeratako, kiu ŝajne plene surprizis ĉiujn tie. Eble tiu estis la tempo kiam la atombombo falis sur Colchesteron. Li ne memoris la aeratakon mem, sed li ja memoris la manon de sia patro, kiu tenis lian firme, dum ili rapidis malsupren, malsupren, malsupren, en iun lokon tre profunde en la teron, ĉirkaŭen kaj ĉirkaŭen laŭ spirala ŝtuparo, kiu sonaĉis sub liaj piedoj kaj kiu fine tiom lacigis liajn krurojn, ke li komencis ploretadi, kaj ili devis halti kaj ripozi. Lia patrino, laŭ sia malrapida, revema maniero, sekvis tre longe malantaŭ ili. Ŝi portis lian beban fratinon — aŭ eble ŝi portis nur aron da lankovriloj: li ne estis certa ĉu aŭ ne lia fratino jam estis naskita. Fine ili trovis sin en bruplena, ege okupata loko kiu, li komprenis, estis stacio de la subtera fervojo.
Homoj sidadis sur la tuta ŝtonpavimita planko, kaj aliaj homoj, dense kunpuŝite, sidis sur metalaj litobenkoj, unu super alia. Winston kaj liaj patrino kaj patro trovis por si lokon sur la planko, kaj proksime al ili maljunaj viro kaj virino sidis flank’-al-flanke sur benko. La maljuna viro surhavis bonan malhelan kompleton, kaj nigran ĉapon el ŝtofo, kiu estis malantaŭen puŝita sur tre blanka hararo: lia vizaĝo estis skarlata, kaj liaj okuloj estis bluaj kaj plenaj de larmoj. Li odoregis pro ĝino. Ĝi ŝajnis eliri lian haŭton anstataŭ ŝvito, kaj oni povus imagi ke la larmoj fluantaj el liaj okuloj estis nemiksita ĝino. Sed kvankam iomete ebria, ankaŭ li suferis pro iu malĝojo, kiu estis aŭtentika kaj netolerebla. Laŭ sia infana maniero Winston komprenis ke io terura, io neniel pardonebla, kaj neniel riparebla, ĵus okazis. Ankaŭ ŝajnis al li ke li scias precize kio. Iu amata de la maljunulo — malgranda prafilino, eble — estis mortigita. Ripete diradis la maljunulo ĉiun ioman minuton:
“Ni ne estu fidintaj ilin. Mi diris tion, Panjo, ĉu ne? Tio rezultis ĉar ni fidis ilin. Mi diris tion jam dekomence. Ni ne estu fidintaj tiujn fiulojn.”
Sed kiujn fiulojn ili ne estu fidintaj, Winston ne povis nun memori.
Ekde proksimume tiam, militado daŭris efektive tute neinterrompite, kvankam, laŭ preciza analizo, ne estis ĉiam la sama milito. Dum pluraj monatoj en lia infaneco okazis konfuzita batalado sur la stratoj en Londono mem; kelkajn partojn de tio li tutklare memoris. Sed trovi la liniojn de la historio de la tuta periodo, povi diri kiu batalis kontraŭ kiu, je iu specifa momento, estus tute neeble, ĉar neniu skribita registro, kaj neniu parolita vorto, iam aludis al alia alianco ol la nunekzistanta. Nunmomente, ekzemple, en 1984 (se efektive estas 1984), Oceanio militas kontraŭ Eŭrazio, kaj alianciĝis kun Orientazio. En neniu diro, nek publika nek privata, oni iam konfesas ke la tri potencoj iam estis malsimile grupigitaj. Efektive, kiel Winston sciis bone, antaŭ nur kvar jaroj Oceanio militadis kontraŭ Orientazio, kaj alianciĝis kun Eŭrazio. Sed tio estis nur peco da kaŝenda scio, kiun li hazarde havis ĉar lia memoro ne estis kontentige regata. Oficiale la ŝanĝo de alianancoj neniam okazis. Oceanio militas kontraŭ Eŭrazio: konsekvence Oceanio jam de ĉiam militadas kontraŭ Eŭrazio. La aktuala malamiko ĉiam reprezentas absolutan malbonon, kaj konsekvence neniu ajn estinta aŭ estonta alianciĝo kun li estus ebla.
Plej timige, li jam la dekmilan fojon pensis. dum li devigis siajn ŝultrojn dolorege retroiri (kun la manoj sur la koksoj, oni giras la subtalian parton de la korpo; ekzerco kiu, laŭdire. estas bona por la dorsomuskoloj) — plej timige estis ke eble tio estas tute vera. Se la Partio povas puŝi sian manon en la pasintecon kaj diri pri iu aŭ alia evento ke ĝi neniam okazis — ĉu tio, certe, ne estas pli timiga ol nuraj torturo kaj morto?
La Partio diris ke Oceanio neniam estis aliancano kun Eŭrazio. Li, Winston Smith, sciis ke Oceanio estis aliancano kun Eŭrazio antaŭ eĉ nur tri jaroj. Sed kie ekzistas tiu scio? Nur en lia propra konscio, kiu neeviteble baldaŭ neniiĝos. Kaj se ĉiuj aliaj akceptas la mensogon trudatan de la Partio — se ĉiuj registroj konsentas pri tiu aserto — do la mensogo fariĝas parto de la historio kaj fariĝas vero. “Kiu regas la estintecon,” tekstas slogano de la Partio, “tiu regas la estontecon: kiu regas la estantecon, tiu regas la estintecon”. Tamen la estinteco, kvankam en sia naturo ŝanĝebla, neniam estis ŝanĝita. Kio ajn estas vera nun, jam de ĉiam, kaj ĝis ĉiam, estas vera. Estis tute simple. Oni nur bezonas senhalte venki la propran memoron. “Regi la realon,” oni nomis ĝin: laŭ la Novparolo, “duoblapenso”.
“Staru senstreĉe!” akre krietis la instruantino, iomete pli mildavoĉe.
Winston lasis siajn brakojn apudiĝi al liaj flankoj, kaj malrapide replenigis siajn pulmojn per aero. Lia menso forglitis en la mondon de duoblapenso. Scii, sed ne scii; konscii ke oni plene diras la veron, dum oni tre zorge diras kompleksajn mensogojn; samtempe kredi du opiniojn sinkontraŭdirajn, sciante ke ili estas sinkontraŭdiraj, tamen kredante ambaŭ; uzi la logikon kontraŭ la logiko; malakcepti la moralecon dum oni pretendas moralecon; kredi ke la demokratio estas malebla, kaj ankaŭ ke la Partio estas la gardanto de la demokratio; forgesi tion kion oni devas forgesi, sed poste rememori ĝin je la momento kiam ĝi estas bezona, kaj tuj reforgesi ĝin: kaj, plej gravege, uzi la saman procedon por tiu procedo mem. Tio estis la plejkompleta subtileco: konscie malkonsciiĝi, kaj poste, denove, remalkonsciiĝi pri la hipnotiĝo kiun oni ĵus faris en si. Eĉ por kompreni la vorton “duoblapenso”, oni devis uzi duoblapenson.
La instruantino realertigis ilin. “Nun ni trovu kiuj el ni povas tuŝi niajn piedfingrojn!” ŝi diris entuziasme. “Rekte de la koksoj, mi petas, kamaradoj. Unu-du! Unu-du!…”
Winston abomenis tiun ekzercon, kiu sendis akrajn dolorojn ekde liaj kalkanoj ĝis liaj gluteo,j kaj ofte fine okazigis novan tusospasmon. La duone plaĉa kvalito foriris el lia meditado. La estinteco, li meditis, ne nur estis ŝanĝita; ĝi vere estis detruita. Ĉar kiel oni povas pruvi eĉ la plej evidentan fakton, kiam ekzistas neniu registro de ĝi, ekster onia propra memoro? Li strebis memori en kiu jaro li unue aŭdis mencion pri Granda Frato. Li kredis ke sendube estis iam dum la sesdekaj jaroj, sed estis maleble esti certa. En la Partihistorioj, kompreneble, Granda Frato rolis kiel la estro kaj gardanto de la Revolucio ekde ĝiaj plej fruaj tagoj. Liaj kuraĝaj agoj estis iom post iom retropuŝitaj en la tempon, ĝis ili jam etendiĝas en la fabelan mondon de la kvardekaj kaj la tridekaj jaroj, kiam la kapitalistoj, portante siajn strangajn cilindrajn ĉapelojn, ankoraŭ veturadis tra la stratoj de Londono en grandaj brilantaj aŭtomobiloj, aŭ perĉevale tirataj kaleŝoj kun vitraj flankoj. Ne eblis scii kiom el tiu legendo estis vera, kaj kiom estis elpensita. Winston ne povis eĉ memori je kiu dato la Partio mem ekestiĝis. Li kredis ne esti aŭdinta la vorton Angsoco antaŭ 1960; sed estis eble ke en sia Oldparola formo — t.e., “Angla Socialismo” — ĝi estis kutima antaŭe. Ĉio fadis en nebulon. Kelkfoje, estis vere, oni povis identigi neneeblan mensogon. Ne estis vere, ekzemple, kvankam oni ĉiam pretendis tion en la historilibroj de la Partio, ke la Partio inventis la aviadilojn. Li memoris aviadilojn ek de sia plej frua infaneco. Sed oni povis pruvi nenion. Neniam ekzistis pruvatestoj. Nur unufoje dum sia vivo li tenis en siaj manoj neneeblan dokumentitan pruvon pri la falsado de historia fakto. Kaj tiuokaze —
“Smith!” kriegis la megera voĉo el la teleekrano. “6079 Smith W.! Jes, vi! Fleksu vin pli suben, mi petas. Vi ne vere penas. Pli suben, mi petas! Nun estas pli bone kamarado. Nun staru senstreĉe, la tuta grupo, kaj rigardu min.”
Subita varmega ŝvito ekkovris la tutan korpon de Winston. Lia vizaĝo restis tute nekomprenebla. Neniam montru konsterniĝon! Neniuam montru rankoron! Sola movetiĝo de la okuloj povus perfidi onin. Li staris rigardante, dum la instruantino levis siajn brakojn super sian kapon kaj — oni ne povus diri ke gracie, sed rimarkinde precize kaj efike — fleksis sin kaj metis la unuan artikon de siaj fingroj sub siajn piedfingrojn.
“Tiel, kamaradoj! Mi volas vidi vin fari la ekzercon tiel. Denove rigardu min. Mi estas trideknaŭjaraĝa kaj mi naskis kvar infanojn. Nun, rigardu.” Ŝi denove klinis sin. “Vi vidas ke miaj genuoj ne estas fleksitaj. Vi ĉiuj povas fari tion, se vi nur volas,” ŝi pludiris, dum ŝi rektigis sin. “Ĉiu persono ne pli aĝa ol kvardek kvin jaroj nepre kapablas tuŝi siajn piedfingrojn. Ni ne ĉiuj havas la privilegion batali en la militofronto, sed ni ĉiuj almenaŭ povas resti fortikaj. Memoru niajn knabojn sur la Malabara fronto! Kaj la velistojn en la Flosantaj Fortikaĵoj! Nur pensu pri kion ili devas toleri. Nun provu denove. Estas pli bone, kamarado, estas nun multe pli bone,” ŝi pludiris kuraĝige, dum Winston, farinte violentan sinpuŝon, sukcesis tuŝi siajn piedfingrojn kun la genuoj nefleksitaj, la unuan fojon dum pluraj jaroj.
4
Kun profunda, nekonscia suspiro, kiun ne povis evitigi eĉ la proksimeco de la teleekrano, kiam la laboro de la tago komenciĝis, Winston altiris la parolskribilon, forblovis la polvon de ĝia buŝparto, kaj metis siajn okulvitrojn sur sin. Post tio li malrulis kaj kunvinktis kvar malgrandajn paperajn cilindrojn, kiuj jam falis el la pneŭmata tubo sur la dekstran parton de lia skribotablo.
En la muroj de la ĉelo estis tri aperturoj. Dekstre de la parolskribilo estis malgranda pneŭmata tubo por skribitaj mesaĝoj; maldekstre, estis pli granda, por ĵurnaloj; kaj en la flankmuro, facile atingebla de la brako de Winston, estis granda oblonga truo protektatan de dratkrado. Tio ĉi estis por elĵeti rubopaperon. Similaj truoj ekzistis miloble kaj dekmiloble tra la tuta konstruaĵo, ne nur en ĉiu ĉambro, sed je nelongaj intervaloj en ĉiu koridoro. Ial oni ŝerce nomis ilin “memorotruoj”. Kiam oni sciis ke iu dokumento estas detruota, aŭ eĉ kiam oni vidis eron da senutila papero ie kuŝantan, estis aŭtomata ago levi la kovrilon de la plej proksima memorotruo kaj enfaligi ĝin, post tio ĝi estis forblovita de fluo de varma aero en la enormajn fornojn, kiuj estis kaŝitaj ie en la forforejoj de la konstruaĵo.
Winston ekzamenis la kvar paperslipojn kiujn li estis malrulintaj. Ĉiu surhavis mesaĝon nur unu-du liniojn longan, verkitan per la mallongiga ĵargono — ne vera Novparolo, sed konsistanta plejparte el Novparolaj vortoj — uzata en la Ministrejo por internaj komunikaĵoj. Ili diris:
tempo 17.3.84 gf prelego misraportita afriko ĝustigu
tempo 19.12.83 antaŭdiroj 3 jp 4a kvarono 83 preseraroj ĝustigu aktuala eldono
tempo 14.2.84 minibundo miscitita ĉokolado ĝustigu
tempo 8.12.83 raporto gf tagordono duobleplusmalbona ref malpersonojn reverku plene sorsub antaŭarkivigo
Kun neforta sento de kontento, Winston apudenmetis la kvaran mesaĝon. Ĝi estis detaloplena kaj gravega tasko, kaj estos plej bone trakti ĝin laste. La aliaj tri estas rutinaĵoj, kvankam la dua verŝajne necesigos iom da teda traserĉo de listoj de kalkuloj.
Winston ciferumis “antaŭaj numeroj” sur la teleekrano, kaj petis la koncernajn numerojn de La Tempoj, kiuj glitis el la pneŭmata tubo post nur kelkaj minutoj da atendado. La mesaĝoj kiujn li estis ricevinta temis pri artikoloj aŭ novaĵraportoj, en kiuj oni ial opiniis ke necesas fari ŝanĝojn, aŭ, laŭ la oficiala frazo, “ĝustigon”. Ekzemple, laŭ La Tempoj de la deksepa de marto, Granda Frato, en sia prelego dum la antaŭa tago, antaŭdiris ke la Sudhindia fronto restos kvieta, sed ke Eŭrazia ofensivo baldaŭ komenciĝos en Norda Afriko. Tamen, efektive, la Eŭrazia Ĉefkomandantaro komencis sian ofensivon en Suda Hindio, kaj ne tuŝis Nordan Afrikon. Tial, necesis reverki alineon en la prelego de Granda Frato, tiel ke montriĝos ke li antaŭdiris la efektivan eventon. Ankaŭe, La Tempoj de la deknaŭa de decembro publikigis la oficialajn prognozojn pri la produktado de diversaj specoj de konsumeblaj varoj dum la kvara kvarono de 1983, kiu ankaŭ estis la sesa kvarono de la Naŭa Trijara Plano. La numero hodiaŭa enhavis raporton pri la efektiva produktado, per kio montriĝis ke ĉiu el la prognozoj estis grave erara. La tasko de Winston estis ĝustigi la originalajn kalkulojn, tiel ke ili identas kun la postaj. Rilate al la tra mesaĝo, ĝi temis pri tre simpla eraro ĝustigebla per nur kelkaj minutoj da laboro. Antaŭ tre mallonge, en februaro, la Ministrejo de la Abundo promesis (“neŝanĝeble certigas” diris la oficialaj vortoj) ke ne okazos reduktiĝo de la ĉokoladoporciumo dum 1984. Efektive, kiel sciis Winston, la ĉokoladoporciumo reduktiĝos de tridek gramoj ĝis dudek, je la fino de la aktuala semajno. Nur necesis anstataŭigi la originalan promeson per averto ke, verŝajne, necesos redukti la porciumon iam en aprilo.
Tuj post sia pritrakto de ĉiu el tiuj mesaĝoj, Winston vinktis siajn parolskribitajn korektojn al la koncerna numero de La Tempoj, kaj puŝis ilin en la pneŭmatan tubon. Post tio, per moviĝo kiu estis kiel eble plej nekonscia, li ĉifis la originalan mesaĝon, kaj ĉiujn notojn kiujn li mem estis farinta, kaj faligis ilin en la memorotruon por ke la flamoj voru ilin.
Li ne sciis detale kio okazis en la nevidata labirinto, al kiu kondukis la pneŭmataj tuboj, sed li ja sciis ĝenerale. Tuj post la kolektado kaj ordigado de ĉiuj korektoj necesaj por iu specifa numero de La Tempoj, tiu numero estis represita; la originala ekzemplero estis detruita, kaj oni enarkivigis la korektitan numeron, por anstataŭi ĝin. Tiu procedo de konstanta ŝanĝado estis aplikata ne nur al ĵurnaloj, sed al libroj, periodaĵoj, pamfletoj, afiŝoj, flugfolioj, filmoj, sonbendoj, ŝercbildoj, fotoj — al ĉiu speco de literaturo aŭ dokumento kiu povus iel havi ian politikan aŭ ideologian gravon. Tagon post tago, kaj preskaŭ minuton post minuto, la pasinteco estis ĝisdatigata. Tiel ĉiu antaŭdiro farita de la Partio estas, per dokumentoj, pruveble ĝusta, kaj neniu novaĵinformeto, nek opiniesprimo, kiu konfliktis kun la aktualaj bezonoj, iam estis permesata resti registrita. La tuta historio estis palimpsesto, pergrate purigata kaj reskribata precize tiel ofte kiel necesis. Neniukaze estus eble, post tiu ago, pruvi ke oni falsis ĝin. La plej granda fako de la Departemento de Arkivoj, multe pli granda ol tiu en kiu laboris Winston, konsistis nure el personoj kies tasko estis trovi kaj kolektadi ĉiujn ekzemplerojn de libroj, ĵurnaloj, kaj aliaj dokumentoj, kiuj estis anstataŭigitaj kaj do detruendaj. Numero de La Tempoj kiu estis, pro ŝanĝiĝoj en la politika alianciĝo, aŭ pro eraraj antaŭdiroj deklaritaj de Granda Frato, reverkita dekduon da fotoj, ankoraŭ havis en la Arkivoj la originalan daton, kaj neniu alia ekzemplero ekzistis por kontraŭdiri ĝin. Libroj, ankaŭ, estis reprenitaj kaj reverkitaj fojon post fojo, kaj ili estis neeviteble reeldonitaj tute sen konfeso ke iu ajn ŝanĝo estis farita. Eĉ la skribitaj instrukcioj kiujn Winston ricevis, kaj kiujn li senvarie detruigis tuj post la pritrakto, neniam deklaris aŭ suspektigis ke falsado estas farenda: ĉiam temis pri fuŝoj, eraroj, miskompostaĵoj, aŭ miscitoj, kiujn necesas ĝustigi por gardi la veron.
Sed, efektive, li pensis dum li reverkis la kalkulojn de la Ministrejo de la Abundo, ja ne estis eĉ falsado. Temis nur pri la anstataŭigo de unu sensencaĵo per alia. La plejparto de la tekstoj pri kiuj oni traktas, tute ne rilatas al io ajn en la reala mondo, eĉ ne tia rilato kiu ekzistas en klara mensogo. La statistikaĵoj estis egale fantaziaj en sia originala versio, kiel en la ĝustigita versio. Tre ofte estis postulate ke oni mem elpensu ilin. Ekzemple, la antaŭdiro de la Ministrejo de la Abundo taksis la produktadon de botoj dum la jarkvarono kiel cent-kaj-kvardekkvin- milionojn da paroj. Oni deklaris ke la vera produktado estis sesdek du milionoj. Tamen Winston, reverkante la antaŭdiron, reduktis la nombron al kvindek sep milionoj, por ke oni povu, kiel kutime, pretendi ke la kvoto estis superplenumita. Ĉiukaze, sesdek du milionoj ne estis pli proksima al la vero ol kvindek sep milionoj, nek ol cent-kajkvardek- kvin-milionoj. Tre verŝajne neniom da botoj estis produktitaj. Eĉ pli verŝajne, neniu sciis kiom estis produktitaj, kaj al neniu gravis. Oni sciis nur ke dum ĉiu jarkvarono astronomiaj nombroj da botoj estis produktitaj, surpapere, kvankam eble duono de la loĝantaro de Oceanio devis resti nudpieda. Kaj same estis pri ĉiu speco de registrita fakto, granda aŭ malgranda. Ĉio fadis en ombromondon, en kiu, fine, eĉ la jardato fariĝis necerta.
Winston ekrigardis trans la koridoron. En la kontraŭa ĉelo aliflanke, malgranda, precizaspekta, malhelmentona viro nomata Tillotson senpaŭze laboradis, tenante falditan ĵurnalon sur sia genuo, kaj sian buŝon tre proksima al la parolilo de la parolskribilo. Li mienis kiel persono penanta teni sian paroladon sekreta inter li kaj la teleekrano. Li suprenrigardis, kaj liaj okulvitroj malamikeme ekfulmis direkte al Winston.
Winston apenaŭ konis Tillotsonon, kaj tute ne sciis kian laboron li faras. Homoj en la Departemento de Arkivoj ne vere diskutis siajn taskojn. En la longa, senfenestra halo, kun ĝia duobla vico de ĉeloj kaj ĝia senfina susurado de folioj kaj zumado de voĉoj murmurantaj en parolskribilojn, estis plena dekduo da homoj kies nomojn Winston eĉ ne sciis, kvankam li ĉiutage vidis ilin hastadi tien kaj reen en la koridoroj, aŭ gestadi dum la Du Minutoj da Malamo. Li sciis ke en la ĉelo apud la lia, la malgranda virino kun la sablokolora hararo laboradis tagon post tago, simple trovante kaj eliminante el la presaĵaro la nomojn de personoj kiuj estis vaporigitaj, kaj tial oficiale estis neniam ekzistintaj. Tiu tasko estis iomete konvena, ĉar ŝia propra edzo estis vaporigita antaŭ kelketo da jaroj. Kaj nemultajn ĉelojn for, milda, senefika, revemulo nomata Ampleforth, kun tre haroplenaj oreloj, kaj miriga talento prilabori rimojn kaj metrikon, estis okupata per la produktado de misvortigitaj versioj — “definitivaj tekstoj”, oficiale — de poemoj kiuj estis fariĝintaj ideologie ofendaj, sed ial ajn devis resti en la antologioj. Kaj ĉio ĉi, kun sia kvindek-umo da laboristoj, estis nur unu subsekcio, kvazaŭ unusola ĉelo, en la giganta kompleksaĵo nomata la Departmento de Arkivoj.
Pretere, supre, malsupre, estis aliaj svarmoj da laboristoj okupataj pri neimageble multaj taskoj. Estis la gigantaj presejoj kun siaj subredaktoroj, siaj tipografiekspertoj, kaj siaj komplike ekipitaj studioj por falsi fotojn. Estis la teleprogramo-sekcio kun siaj inĝenieroj, siaj produktistoj, kaj siaj teamoj de aktoroj speciale elektitaj pro sia lerto imiti voĉojn. Estis la armeoj da referenc-laboristoj, kies tasko simple estis fari listojn de libroj kaj periodaĵoj kiujn necesas rekolekti. Estis la vastaj tenejoj kie oni gardas la korektitajn dokumentojn, kaj la kaŝitaj fornoj kie la originalaj ekzempleroj estas detruataj. Kaj ie, tute anomime, estis la direktantaj cerboj kiuj kunordigas la tutan laboron, kaj deklaras la politikon kiu necesigas ke tiu fragmento de la pasinteco estu konservata, alia fragmento falsita, kaj ankoraŭ alia malekzistigita.
Kaj la Departemento de Arkivoj ja estis mem nur unu branĉo de la Ministrejo de la Vero, kies ĉefa tasko ne estis rekonstrui la pasintecon, sed provizi al la civitanoj de Oceanio ĵurnalojn, filmojn, lernolibrojn, teleekranajn programojn, dramojn, romanojn — kun ĉia konceptebla speco de informo, instruo, aŭ distro, de statuo ĝis slogano, de lirika poemo ĝis biologia traktato, kaj de porinfana instrulibro pri literumado ĝis vortaro de Novparolo. Kaj la Ministrejo devis ne nur provizi la multaspecajn bezonaĵojn de la Partio, sed ankaŭ ripeti la tutan procedon je malpli alta nivelo por la tuta proletaro. Estis granda ĉeno da apartaj departementoj respondecaj pri proletaj literaturo, muziko, dramo, kaj ĝenerala distrado. Tie produktiĝis rubnivelaj ĵurnaloj, en kiuj estis preskaŭ nenio pli ol sportoj, krimoj kaj astrologio; sensaciaj kvincendaj romanetoj; filmoj plenplenaj de amorado; kaj sentimentalaj kantoj tute komponataj mekanike per speciala speco de kalejdoskopo nomata versigilo. Eĉ estis tuta subsekcio — Pornoseko estis ĝia Novparola titolo — kiu okupis sin per la produktado de la plej malalta speco de pornografio, dissendata en sigelitaj pakaĵoj, kaj kiun rajtas spekti neniu Partiano, escepte de la prilaborantoj de la verko.
Tri mesaĝoj estis glitintaj el la pneŭmata tubo, dum Winston laboris, sed ili estis simplaĵoj, kaj li finprilaboris ilin antaŭ ol lin interrompis la Du Minutoj da Malamo. Kiam la Malamo estis finita, li reiris al sia ĉelo, prenis la Vortaron de Novparolo de la breto, flankenŝovis la parolskribilon, purigis siajn okulvitrojn, kaj dediĉis sin al la ĉefa tasko de la mateno.
La plej granda plezuro en la vivo de Winston estis lia laboro. Plejparte ĝi estis tede rutina, sed inkluzivitaj en ĝi estis ankaŭ taskoj tiom malfacilaj kaj detaloplenaj, ke oni povus perdi sin en ili, kiom en la profundaĵoj de matematika problemo — delikataj falsadoj, por kiuj gvidas la laboranton nur ĉi ties scio pri la principoj de Angsoco, kaj kompreno pri kion volas aperigi la Partio. Winston estis tre lerta pri tia laborado. Kelkfoje eĉ estis konfidata al li la ĝustigo de la ĉefartikoloj de La Tempoj, kiuj estis verkitaj tute en Novparolo. Li malrulis la mesaĝon kiun li pli frue flankenmetis. Ĝi diris:
tempo 8.12.83 raporto gf tagordono duobleplusmalbona ref malpersonojn reverku plene sorsub antaŭarkivigo
En Oldparolo (t.e. norma Angla lingvo) tio estus tradukebla:
La raporto pri la Tagordono donita de Granda Frato, en La Tempoj de la 3a de decembro 1982, estas ege malkontentiga kaj mencias neekzistantajn personojn. Plene reverku ĝin, kaj sendu vian malneton al pli alta aŭtoritatulo, por kontrolo antaŭ ol enarkivigi ĝin.
Winston tralegis la ofendan artikolon. Ŝajnis ke la Tagordono de Granda Frato estis plejparte dediĉita al laŭdado pri la laboro de organizo nomata FFCC, kiu provizis cigaredojn kaj aliajn komfortilojn al la velistoj en la Flosantaj Fortikaĵoj. Certa Kamarado Withers, elstara ano de la Interna Patio, estis aparte specife menciita, kaj al li estis donita honoro, la Ordeno de Elstara Merito, Dua Klaso.
Tri monatojn poste, FFCC estis subite nuligita, sen eksplikoj. Oni povis supozi ke Withers kaj liaj kunuloj nun estas malfavorataj, sed estis neniu raporto pri la afero en la ĵurnalaro, nek sur la teleekrano. Tio estis natura, ĉar estis malkutime fari tribunalan proceson kontraŭ politikaj ofendintoj, nek eĉ publikan malaprobon. La grandaj Purigoj, kiuj rilatis al miloj da homoj, kun publikaj tribunalprocesoj kontraŭ perfiduloj kaj penskrimuloj, kiuj humile konfesis siajn krimojn kaj poste estis ekzekutitaj, estis specialaj spektakloj okazantaj ne pli ofte ol unufoje dum kelkaj jaroj. Pli kutime, personoj kiujn trafis la malplezuro de la Partio simple malaperis, kaj oni neniam denove aŭdis pri ili. Oni neniam eĉ scietis pri kio fariĝis el ili. Kelkokaze ili eble eĉ ne estis mortintaj. Eble tridek personoj persone konataj de Winston, plus liaj gepatroj, malaperis iam.
Winston frotis sian nazon milde per paperligilo. En la transkoridora ĉelo Kamarado Tillotson ankoraŭ klinis sin super sia parolskribilo. Li levis la kapon dum momento: denove la malama ekbrilo de okulvitroj. Winston demandis al si ĉu Kamarado Tillitson ankaŭ prilaboras precize la saman taskon. Estis tute eble. Tiel delikata tasko neniam estus konfidita al nur unusola persono: aliflanke, doni ĝin al komitato signifus malkaŝe konfesi ke oni falsas ion.Verŝajne, ĝis dek du personoj nun prilaboradas rivalajn versiojn de kion vere diris Granda Frato. Kaj baldaŭ iu mastrocerbulo en la Interna Partio selektos iun version aŭ alian, reredaktos ĝin, kaj ekkomencos la necesan kompleksan procedon interreferencadi ĝin, kaj post tio la elektita mensogo eniros la porĉiaman registron, kaj fariĝos la vero.
Winston ne sciis kial Withers malfavoriĝis. Eble pro korupteco aŭ pro malkompetento. Eble Granda Frato simple mankigis al si tro popularan subulon. Eble oni suspektis herezajn tendencojn en Withers, aŭ en iu proksima al li. Aŭ eble — efektive, plej verŝajne — la evento okazis simple ĉar purigoj kaj vaporigoj estas necesa parto de la mekanismo de regado. La sola vera spuro estis la vortoj “ref malpersonojn”, kiuj indikis ke Withers jam estas morta. Oni ne povus ĉiam tutcerte supozi tion, post la arestiĝo de homoj. Kelkfoje ili estis liberigitaj, kaj permesitaj resti liberaj dum eĉ unu aŭ du jaroj, antaŭ ekzekutiĝo. Tre neofte iu persono, kiun oni supozis jam de longe morta, fantome ekreaperis ĉe iu publika procedo, kie li kulpigis centojn da aliaj personoj per sia atestado, antaŭ ol ekremalaperi, ĉifoje por ĉiam. Tamen, Withers jam estis malpersono. Li ne ekzistis: li neniam ekzistis. Winston decidis ke ne sufiĉus simple inversigi la tendencon de la prelego de Granda Frato. Estus pli bone doni al ĝi temon tute sen rilato al ĝia origina temo.
Li povus ŝanĝi la prelegon en la kutiman kondamnon je perfiduloj kaj penskrimuloj, sed tio estus iomete tro travidebla. Kaj inventi venkon ĉe la fronto, aŭ iun triumfan superproduktadon dum la Naŭa Trijara Plano, eble tro komplikigus la registrojn. Bezona estis io pure fantazia. Subite eniris lian menson, kvazaŭ tutpreta, la bildo de certa Kamarado Ogilvy, kiu mortis dum batalo, antaŭ nelonge, en heroaj cirkonstancoj. Kelkfoje Granda Frato dediĉis sian Tagordonon al memorigo pri iu humila ordinara Partiano, kies vivon kaj morton li substrekis kiel ekzemplon sekvindan. Kompreneble Kamarado Ogilvy ne ekzistis, sed kelkaj presitaj linioj kaj kelkaj falsitaj fotoj baldaŭ ekzistigus lin.
Winston pensis dum momento, kaj poste altiris la parolskribilon, kaj komencis dikti laŭ la familiara stilo de Granda Frato: stilo samtempe militista kaj pedanta, kaj, pro emo fari demandojn kaj tuj respondi ilin (“Kiujn lecionojn ni lernas per ĉi tiu fakto, kamaradoj? La lecionon — kiu estas ankaŭ unu el la fundamentaj principoj de Engsoco — ke…” ktp., ktp.), facile imitebla.
Kiam trijaraĝa, Kamarado Ogilvy malakceptis ĉiujn ludilojn. escepte de tamburo, mitraleto, kaj modelo de helikoptero. Sesjaraĝa — frua je unu jaro, pro specifa modifo de la reguloj — li membriĝis en la Spionoj; naŭjaraĝa, li fariĝis trupestro. Dekunujaraĝa, li denuncis sian onklon al la Penspolico, subaŭskultinte konversacion, kiu al li ŝajnis havi krimulajn tendencojn. Deksepjaraĝa, li fariĝis distrikta organizanto de la Junulara Kontraŭ-Seksa Ligo. Deknaŭjaraĝa, li planis mangrenadon, kiun ekutiligis la Ministrejo de la Paco, kaj kiu, je la unua provo, mortigis tridek unu Eŭraziajn kaptitojn per unusola eksplodo. Dudektrijaraĝa, li peresis batalante. Persekutate de jetaviadiloj de la malamiko, dum li flugis super la Hinda Oceano kun gravaj mesaĝoj, li pezigis sian korpon per sia mitralo, kaj saltis el la helikoptero en profundan akvon, kun la mesaĝoj — fino, diris Granda Frato, kiun ne eblas kontempli sen senti envion. Granda Frato aldonis kelkajn komentojn pri la pureco kaj solcelemo de la vivo de Kamarado Ovilgy. Li estis kontraŭalkoholisto kaj nefumanto, distris sin per nenio escepte de horo ĉiutage en gimnastikejo, kaj votis seksabstinon, ĉar li kredis ke edziĝo kaj prizorgo je familio estas nekombineblaj kun sindediĉo al servo dum dudek kvar horoj ĉiutage. Lia sola konversacitemo estis la principoj de Engsoco, lia sola vivcelo estis konkeri la Eŭrazian malamikon kaj malkaŝigi spionojn, sabotistojn, penskrimulojn, kaj ĉiajn perfidulojn.
Winston debatis en si ĉu doni al Kamarado Ogilvy la Ordenon de Elstara Merito: fine, li decidis kontraŭ tio, pro la multa interreferencado kiun ĝi necesigus.
Denove li rigardetis al sia rivalo en la kontraŭa ĉelo. Iel, en si, li sentis ke tutcerte Tillotson okupas sin per precize tiu sama tasko. Ne eblis scii kies laboron oni fine akceptos, sed li sentis profundan konvinkon ke ĝi estos tiu de li mem. Kamarado Ogilvy, tute neimagita antaŭ horo, nun estis fakto. Li ekpensis ke estas kurioze, ke oni povas krei mortintojn, sed ne vivantojn. Kamarado Ogilvy, kiu neniam ekzistis dum la nuntempo, nun ekzistis dum la pasinta tempo, kaj post la forgesiĝo de la falsado, li ekzistos tute tiel aŭtentike, kaj laŭ la samaj pruvoj, kiel Karolo la Granda aŭ Julio Cezaro.
5
En la malaltplafona kantino, profunde sub la tersurfaco, la lunĉvico malrapide movis sin antaŭen. La ĉambro jam estis tre plena, kaj surdige bruplena. De la krado ĉe la servotablo la vaporo de stufaĵo elfluis, kun maldolĉa metala odoro, kiu ne tute superis la odorojn de Ĝino por la Venko. Ĉe la kontraŭa flanko de la ĉambro, estis malgranda drinkvendejo, nura truo en la muro, kie ĝino aĉeteblis je dek cendoj por granda trinko.
“Ĝuste kiun mi serĉis,” diris voĉo malantaŭ la dorso de Winston.
Li turnis sin. Estis lia amiko Syme, kiu laboris en la Departemento de Reserĉado. Eble “amiko” ne estis tute ĝusta vorto. Nuntempe oni ne havis amikojn, oni havis kamaradojn: sed la kunesto kun kelkaj kamaradoj estis pli plaĉa ol kun aliaj. Syme estis filologo, specialisto pri Novparolo. Efektive, li estis unu el la enorma teamo da ekspertoj nun okupataj per la kompilado de la Dekunua Eldono de la Vortaro de Novparolo. Li estis malgrandulo, malpli granda ol Winston, kun malhela hararo, kaj grandaj elstaraj okuloj, samtempe mornaspektaj kaj mokemaj, kiuj ŝajnis zorge traserĉi vian vizaĝon dum li parolis al vi.
“Mi volis demandi al vi, ĉu vi havas kelkajn razklingojn”, li diris.
“Eĉ ne unu!” diris Winston, kun ia kulposenta rapido. “Mi serĉis ĉie. Ili ne plu ekzistas.”
Ĉiu konstante petis razklingojn. Efektive, li gardis du neuzitajn razklingojn, kiujn li volis teni kaŝitaj. Ili mankegis jam de monatoj. Je ĉiu momento estis io necesa, kiun la butikoj de la Partio ne kapablis provizi. Kelkfoje temis pri butonoj, kelkfoje pri lano por flikado, kelkfoje pri ŝuŝnuroj; nunmomente temis pri razklingoj. Oni povis akiri ilin, se oni ja sukcesis akiri ilin, nur per pli-malpli kaŝa serĉado en la “libera” merkato.
“Mi uzas la saman klingon jam de ses semajnoj,” li pludiris mensoge.
La vico ekmoviĝetis antaŭen. Dum ili haltis, li turnis sin, kaj denove frontis Symen. Ĉiu el ili prenis grasŝmiritan metalan pleton, de stako ĉe la finaĵo de la servotablo.
“Ĉu vi iris rigardi la pendumadon de la kaptitoj, hieraŭ?” diris Syme.
“Mi tiam laboradis,” diris Winston neinteresate. “Mi supozas ke mi vidos ĝin per la filmoj.”
“Tre malkontentiga anstataŭaĵo,” diris Syme.
Liaj mokemaj okuloj traserĉis la vizaĝon de Winston. “Mi konas vin,” la okuloj kvazaŭ diris, “mi travidas vin. Mi tute bone scias kial vi ne iris rigardi la pendumiĝon de tiuj kaptitoj.” Intelektomaniere, Syme estis venene ortodoksa. Li amis paroli, kun malagrable ĝuoplena kontentiĝo, pri akakoj je malamikaj vilaĝoj per helikopteroj, kaj procezoj, kaj konfesoj de penskrimuloj, la ekzekutoj en la keloj de la Ministrejo de la Amo. Konversacii kun li grandparte konsistis el peno formovi lian atenton for de tiaj temoj kaj, se eble, paroligi lin pri la teknikaj aspektoj de Novparolo, pri kiu li estis kaj aŭtoritata kaj interesa. Winston flankenturnetis sian kapon, por eviti la ekzamenadon faratan de tiuj grandaj malhelaj okuloj.
“Estis bona pendumado,” diris Syme memorante. “Laŭ mia opinio, oni deprenas la ĝuon kiam oni kunligas iliajn piedojn. Al mi plaĉas vidi ilian piedbatadon. Kaj plejĝuige estas, je la fino, vidi la eletendiĝon de la lango, tute blua, helblua. Tiu detalo plej logas min.”
“Sekva, mi petas!” kriis la prolo kun la blanka antaŭvesto, kun la ĉerpilo.
Winston kaj Syme puŝis siajn pletojn sub la kradon. Sur ĉiun estis rapide metita la laŭregula lunĉo — metala pladeto da palruĝ-griza stufaĵo, peco da pano, kubo da fromaĝo, tasego da senlakta Kafo por la Venko, kaj unu tablojdo de sakarino.
“Estas tablo tie, sub tiu teleekrano,” diris Syme. “Ni prenu ĝinon dumvoje.”
La ĝinon oni donis al ili en sentenilaj ceramikaj tasoj. Ili serpentumis trans la homoplenan ĉambron, kaj malpakis siajn pletojn sur la metalkovrita tablo, de kiu unu angulo estis kovrita de flako da stufaĵo, fiaspekta likvaĵo, kiu aspektis kvazaŭ vomaĵo. Winston prenis sian tason da ĝino, paŭzis dummomente por kuraĝigi sin, kaj glutis la olegustaĵon. Elpalpebruminte la larmojn el siaj okuloj, li ektrovis ke li malsatas. Li komencis gluti kulerojn da stufaĵo, kiu, en sia ĝenerala plaŭdaĉaĵo, havis kubojn da spongeca palruĝaĵo, kiu verŝajne originis en ia viando. Neniu el la paro parolis denove, ĝis ili malplenigis siajn pladetojn. Ĉe la tablo maldekstre de Winston, iomete malantaŭ li, iu paroladis rapide kaj senpaŭze, raŭka sonaro preskaŭ simila al la muĝo de anaso, kiu trapenetris la ĝeneralan bruegon de la ĉambro.
“Kiel progresas la Vortaro?” diris Winston, laŭtigante sian voĉon por superforti la bruon.
“Malrapide,” diris Syme. “Mi prilaboras la adjektivojn. Estas interesege.”
Li regajiĝis tuj kiam Novparolo estis menciita. Li flankenpuŝis sian pladeton, prenis sian pecon da pano per unu delikata mano, kaj sian fromaĝon per la alia, kaj klinis sin trans la tablon por povi paroli sen kriadi.
“La Dekunua Eldono estas la definitiva eldono,” li diris. “Ni finpretigas la lingvon — tia kia ĝi estos, kiam neniu parolos alimaniere. Kiam ni estos finintaj ĝin, homoj kia vi devos tute denove relerni ĝin. Vi supozas, verŝajne, ke nia ĉefa tasko estas inventi novajn vortojn. Neniel! Ni detruas vortojn — dekojn da ili, centojn da ili, ĉiutage. Ni ĝisoste nudigas la lingvon. La Dekunua Eldono ne enhavos eĉ unusolan vorton kiu arkaikiĝos antaŭ la jaro 2050.”
Li malsate mordis sian panon, kaj glutis kelkajn buŝplenojn, kaj poste pluparolis kun ia pedanta pasio. Lia maldika malhela vizaĝo fariĝis vigla, liaj okuloj perdis sian mokeman esprimon, kaj fariĝis preskaŭ revemaj.
“Estas bele, detrui vortojn. Kompreneble la plej granda superfluaĵo konsistas el verboj kaj adjektivoj, sed eblas eligi ankaŭ centojn da substantivoj. Ne nur la sinonimojn; ankaŭ la antonimojn. Jes ja, kiel eblus pravigi la ekziston de vorto kiu estas nur la malo de iu alia vorto? Vorto jam entenas sian malon. Ekzemple, pensu pri ‘bona’. Se ekzistas vorto kia ‘bona’, kial oni bezonus vorton kia ‘mava’? ‘Malbona’ tutegale bone sufiĉas — pli bone, efektive, ĉar ĝi estas preciza malo, dum la alia ne estas tia. Aŭ, denove, se oni volas pli fortan version de ‘bona’, kiel valoras havi grandan aron da malklaraj senutilaj vortoj kiaj ‘superba’ kaj ‘splendida’ kaj ĉiuj tiaj? ‘Plusbona’ donas la signifon, aŭ ‘duobleplusbona’ se oni volas eĉ pli fortan esprimon. Kompreneble ni jam uzas tiujn esprimojn, sed en la definitiva versio de Novparolo nenio alia ekzistos. Fine, la tuta nocio de boneco kaj malboneco estos esprimebla per nur ses vortoj — efektive, ja nur unu vorto. Ĉu vi ne vidas la belecon de tio, Winston? Kompreneble, tion elpensis Granda Frato,” li diris, kvazaŭ post pripenso.
Ia senenhava fervoro dummomente briletis sur la vizaĝo de Winston. kiam la nomo Granda Frato estis menciita. Tamen Syme tuj rimarkis certan mankon de entuziasmo.
“Vi vere ne sufiĉe alte taksas Novparolon, Winston,” li diris, preskaŭ malfeliĉe. “Eĉ kiam vi verkas per ĝi, vi ankoraŭ pensas per Oldparolo. Mi legis kelkajn el la artikoletoj kiujn vi verkas por La Tempoj fojfoje. Ili estas sufiĉe bonaj, sed ili estas nur tradukoj. En via koro vi preferus konservi Oldparolon, kun ĝia granda malklareco kaj ĝiaj senutilaj nuancoj. Vi ne aprezas la belon de la detruiĝo de vortoj. Ĉu vi scias ke Novparolo estas la sola lingvo en la mondo kies vortprovizo malgrandiĝas ĉiujare?”
Kompreneble Winston ja sciis tion. Li ridetis, samideane, li esperis, ĉar li ne fidis sian parolon. Syme demordis plian fragmenton de la malhelkolora pano, maĉis ĝin nelonge, kaj daŭrigis:
“Ĉu vi ne komprenas ke la tuta celo de Novparolo estis mallarĝigi la etendiĝon de la pensado? Fine ni tutvere malebligos penskrimadon, ĉar ne ekzistos vortoj per kiuj oni povos esprimi ĝin. Ĉiu koncepto kiun oni iam povos bezoni, estos esprimebla per precize unusola vorto, kun rigide difinita signifo, kaj la nuligo kaj forgesiĝo de ĉiu subsignifo. Jam, en la Dekunua Eldono, ni preskaŭ atingis tiun celon. Sed la procedo daŭrados longe post la morto de vi kaj mi. Ĉiujare malpli kaj ankoraŭ malpli da vortoj, kaj la amplekso de la konscio konstante iomete mallarĝiĝos. Eĉ nun, kompreneble, ekzistas nenia kialo aŭ pravigo por penskrimo. Temas nur pri sindisciplino, rego de la realeco. Sed fine, eĉ tio ne estos bezona. La Revolucio estos kompleta, kiam la lingvo estos perfekta. Novparolo estas Angsoco, kaj Angsoco estas Novparolo,” li pludiris kun ia mistika kontento. “Ĉu iam vin trafis, Winston, la konscio ke en la jaro 2050, se ne pli frue, eĉ neniu homo vivos kiu kapablus kompreni tian konversacion kian ni faras nun?”
“Escepte—” komencis Winston dubeme, kaj li ekĉesis paroli.
Li estis tuj dironta “Escepte de la proloj”, sed li haltigis sian parolon, ĉar li ne estis tute certa ke tiu komento ne estas iel neortodoksa. Tamen Syme divenis kion li estus dirinta.
“La proloj ne estas homoj,” li diris facilanime. “En 2050, pli frue, verŝajne — ĉia vera scio de Oldparolo estos malaperinta. La tuta estinta literaturo estos jam detruita. Ĉaŭcero, Ŝekspiro, Miltono, Birono — ili ekzistos nur en Novparolaj versioj, ne simple ŝanĝitaj, sed efektive ŝanĝitaj en ion tute malan al tio kio ili antaŭe estis. Eĉ la literaturo de la Partio ŝanĝiĝos. Eĉ la sloganoj ŝanĝiĝos. Kiel povus ekzisti slogano kia ‘libereco estas sklaveco’, kiam eĉ la koncepto pri libereco estas jam abolicita? La tuta pensklimato estos malsama. Efektive ne ekzistos pensado, ne kiel ni konceptas tion nun. Ortodokso signifas nepensadon — malbezonon pensi. Ortodokseco estas senkonscieco.”
“Iun tagon baldaŭ,” pensis Winston kun plena certeco, “Syme estos vaporigita. Li estas tro inteligenta. Li vidas tro klare, kaj parolas tro malkaŝe. La Partio malamas tiajn personojn. Iun tagon li malaperos. Tio estas skribita sur lia vizaĝo.”
Winston jam finmanĝis siajn panon kaj fromaĝon. Li flankenturnetis sin en sia seĝo, por trinki sian tasegon da kafo. Ĉe la tablo maldekstre de li, la viro kun la laŭta voĉo ankoraŭ paroladis senkompate. Junulino, kiu eble estis lia sekretario, aŭskultadis lin, kaj ŝajne fervore konsentis kun ĉio kion li diris. Fojfoje Winstonon atingis iu komento kia “Mi kredas ke vi plene pravas. Mi ege konsentas kun vi”, parolita per juna kaj iom komika ina maniero. Sed la alia voĉo neniam ĉesis eĉ momente, eĉ kiam la knabino parolis. Winston rekonis la viron laŭvide, kvankam pri li li sciis nur ke li havas iun gravan postenon en la Departemento de Fikcio. Li estis viro ĉirkaŭ tridekjaraĝa, kun muskola gorĝo kaj granda moviĝema buŝo. Lia kapo estis iomete klinita malantaŭen, kaj pro la angulo laŭ kiu li sidis, liaj okulvitroj trafis la lumon, kaj montris al Winston du blankajn diskojn anstataŭ okulojn. Kio estis iom terura, estis ke el la lavango da sono kiu verŝiĝis el lia buŝo, estis preskaŭ neeble distingi eĉ unusolan vorton. Nur unufoje Winston perceptis frazon — “plena kaj fina nuligo de Goldsteinismo” — elĵetitan tre rapide kaj, kiel ŝajnis, kvazaŭ kiel unusolan pecon, ĝuste kiel solidan linion faritan linotipe. Rilate al la cetero, nu ĝi estis nur bruo, kvak-kvak-kvakado. Tamen, kvankam oni ne povis efektive aŭdi kion diras la viro, ne eblis dubi pri ĝia ĝenerala karaktero. Ĉu li mallaŭdas Goldsteinon, kaj postulas pli severan punadon de penskrimuloj kaj sabotuloj, ĉu li tondradas kontraŭ la fifaraĉoj de la Eŭrazia armeo, ĉu li laŭdas Grandan Fraton, aŭ la heroojn en la Malabara fronto — ne gravis. Kio ajn, eblis esti certa ke ĉiu vorto de lia parolo estis pura ortodokseco, pura Engsoco. Dum li rigardis la senokulan vizaĝon kun la makzelo moviĝanta rapide supren kaj malsupren, Winston havis kuriozan senton ke temas ne pri vera homo, sed pri ia manekeno. Parolis ne la cerbo de la viro, parolis lia laringo. Kio venis el li konsistis el vortoj, sed ĝi ne estis verdire parolo: ĝi estis bruo nekonscie farata, kiel la kvakado de anaso.
Syme eksilentis dum momento, kaj per la tenilo de sia kulero li faris desegnojn en la flako da stufaĵo. La voĉo venanta de la alia tablo plukvakadis rapide, facile aŭdebla malgraŭ la ĉirkaŭanta bruaĉo.
“Ekzistas vorto en Novparolo,” diris Syme. “Mi ne scias ĉu vi konas ĝin: kvakparoli, kvaki kiel anaso. Ĝi estas unu el la interesaj vortoj kiuj havas du sinkontraŭdirajn signifojn. Kiam temas pri kontraŭulo, ĝi estas mallaŭdo; kiam temas pri persono kun kiu oni akordas, ĝi estas laŭdo.”
“Tute sendube Syme estos vaporigita,” denove pensis Winston. Li pensis tion kun iom da malfeliĉo, kvankam li bone sciis ke Syme maladmiras lin kaj iomete malŝatas lin, kaj plene kapablas denunci lin kiel penskrimulon, se li trovus kialon tion fari. Estis en Syme io subtile malĝusta. Mankis en li io: diskreto, aparteco, ia savkapabla stulto. Oni ne povus diri ke li estas neortodoksa. Li firme kredis la principojn de Angsoco, li adoris Grandan Fraton, li ĝojis pro venkoj, li malamis herezulojn, ne nur sincere, sed per ia malkvieta fervoro, akurata informiteco al kiu ne proksimiĝis ordinaraj Partianoj. Tamen neklara etoso de senrepondeco ĉiam estis kroĉita al li. Li diris aferojn kiujn estus pli bone ne diri, li legis tro multajn librojn, li frekventis la Kaŝtanarban Kafejon, la favoratan ejon de pentristoj kaj muzikistoj. Neniu leĝo, eĉ neniu neskribita leĝo, malpermesis frekventi la Kaŝtanarban Kafejon, tamen tiu ejo estis iel missorta. La malnovaj, malagnoskitaj estroj de la Partio kutimis kunveni tie antaŭ ol elpuriĝi. Goldstein mem, oni diris, kelkfoje videblis tie, antaŭ jaroj kaj jardekoj. Ne estis malfacile antaŭvidi la faton de Syme. Kaj tamen, estis fakto ke se Syme ekkonus, eĉ dum nur tri sekundoj, la naturon de la sekretaj opinioj de Winston, li tuj perfidus lin al la Penspolico. Same agus ĉiu alia, efektive: sed Syme pli certe ol la plej multaj. Fervoro ne sufiĉis. Ortodokso estas senkonscio.
Syme suprenrigardis. “Jen venas Parsons,” li diris. Io en la tono de lia voĉo ŝajnis kromdiri: “tiu stultulaĉo”.
Parsons, kunluanto de Winston ĉe la Loĝejoj de la Venko, ja vere serpentumis tra la homaro trans la ĉambron — li estis kreme dika, mezgranda persono kun hela hararo, kaj ransimila vizaĝo. Tridekkvinjaraĝa, jam komencis aperi grasruloj ĉe liaj kolo kaj talio, sed lia moviĝo estis vigla kaj knabeca. Lia tuta aspekto similis al knabeto multgrandigita, tiom ke, kvankam li surhavis la laŭregulan kombineon, estis preskaŭ neeble ne koncepti lin kiel vestitan per la blua kuloto, griza ĉemizo, kaj ruĝa koltuko de la Spionoj. Bildigante lin al si en la memoro, oni ĉiam vidis bildon de kavethavaj genuoj kaj manikoj retrorulitaj laŭ la dikaj antaŭbrakoj. Efektive, Parsons ja revestis sin per kuluto, kiam ajn komunuma ekskurso aŭ iu alia korpa agado donis al li kialon tion fari. Li salutis ilin per gaja “Saluton, saluton!” kaj sidiĝis ĉe la tablo, flarigante intensan odoron de ŝvito. Ŝvitoperletoj elstaris sur lia tuta palruĝa vizaĝo. Lia kapablo ŝvitadi estis eksterordinara. Ĉe la Komunuma Centro, oni ĉiam sciis ke li ludis tablotenison, pro la malsekeco de la tenilo de la batilo. Syme estis elpreninta strion de papero, sur kiu estis longa kolumno da vortoj, kaj li studadis ĝin kun inkkrajono inter la fingroj.
“Vidu, li laboradas dum la lunĉhoro,” diris Parsons, atentige puŝetante Winstonon. “Fervoro, ĉu ne? Kion vi do havas, olduleto? Ion tro cerbumigan por mi, sendube. Smith, olduleto, mi diros kial mi persekutas vin: estas pro la kotizo kiun vi forgesis doni al mi.”
“Kiu kotizo, do?” diris Winston, aŭtomate serĉante monon en sia poŝo. Ĉirkaŭ kvarono de onia salajro estas apartigenda por laŭvolaj kotizoj, kiuj estis tiom nombraj ke estis malfacile kontroli ĉiujn.
“Por la Semajno da Malamo. Vi scias — la de-dom’-al-dom’-a kaso. Mi estas la kasisto por nia loĝejaro. Ni plenforte strebas — ni faros nekredeblan spektakon. Tute vere, ne kulpos mi se la oldaj Ĉambroj de la Venko ne havos la plej grandan montron de standardoj en la tuta strato. Du dolarojn vi promesis al mi.”
Winston trovis kaj transdonis du ĉifitajn kaj malpuregajn bankbiletojn, kiujn Parsons registris en malgranda notlibro, per la zorga manskribo de analfabetoj.
“Tute aparte, olduleto,” li diris. “Oni diris al mi ke tiu frioponeta filo mia pafis vin per sia katapulto hieraŭ. Mi severe riproĉis lin pro tio. Efektive mi diris al li ke mi forprenos la katapulton se li denove faros tion.”
“Mi kredas ke lin iom ĉagrenis ne povi rigardi la ekzekuton,” diris Winston.
“Ha, nu — mi volas diri, ja indikas indan spiriton, ĉu ne? Petolemaj friponetoj ili estis, ili ambaŭ, sed kiam temas pri fervoro! Ili pensadas ekskluzive pri la Spionoj, kaj la milito, kompreneble. Ĉu vi scias kion faris mia filineto, la pasintan sabaton, kiam ŝia trupo ekskursis en la Berkhamsteda regiono? Ŝi instigis du aliajn knabinojn akompani ŝin, forkaŝiris de la ekskurso, kaj la tutan posttagmezon sekvis nekonatan viron. Ili proksimsekvis lin dum du horoj, tra la tuta arbaro, kaj poste, kiam ili atingis Amerŝamon, ili transdonis lin al la patroloj.”
“Kial ili faris tion?” diris Winston, iom konsternite. Parsons plue parolis triumfe.
“Mia ideto certis ke li estas ia agento de la malamiko — eble perparaŝute veninta, ekzemple. Sed jen la grava parto, olduleto. Kio, laŭ via supozo, komence instigis ŝin suspekti lin? Ŝi rimarkis ke li surhavas nekutiman specon de ŝuoj — diris ke ŝi neniam antaŭe vidis homon surhavi tiajn ŝuojn. Do plejverŝajne li estas fremdulo. Tre lerta sepjaruleto, ĉu ne?”
“Kio okazis al la viro?” diris Winston.
“Ha, tion mi ne povas diri, kompreneble. Sed ne plene surprizus min trovi ke—” Parsons gestis kvazaŭ celigante fusilon, kaj langeklakis por imiti eksplodon.
“Bone,” diris Syme sen multa atento, kaj sen suprenrigardi de sia paperstrio.
“Kompreneble, ni ne rajtas permesi riskojn,” konsentis Winston, dubeme.
“Kion mi diras: ni ja militas,” diris Parsons.
Kvazaŭ konfirmante tion, trumpeta sono el la teleekrano tuj super iliaj kapoj sonoris. Tamen, ĉifoje ne por proklami militan venkon, sed nur por fari anoncon el la Ministrejo de la Abundo.
“Kamaradoj!” kriis fervora junsona voĉo. “Atentu, kamaradoj! Estas glora informo por vi! Ni venkis en la batalo produktadi! Nun kompletigitaj kalkuloj de la produktado de ĉiaj konsumaĵoj, indikas ke la vivnivelo altiĝis ne malpli ol 20%e dum la pasinta jaro. Tra la tuta Oceanio, ĉimatene, estis neĉesigeblaj spontanaj demonstracioj, dum laboristoj marŝis el la fabrikoj kaj oficejon, kaj paradis tra la stratoj portante standardojn kiuj esprimas ilian dankon al Granda Frato, pro la nova, feliĉa vivo kiun donacis al ni lia saĝa direktado. Jen kelkaj el la kompletigitaj kalkuloj. Manĝaĵoj —”
La frazo “nia nova, feliĉa vivo” ripetiĝis plurfoje. Ĝi estis frazo multe ŝatata de la Ministrejo de la Abundo lastatempe. Parsons, kies atenton vigligis la tumpetsono, sidis aŭskultante kun ia gapoplena soleno, ia edifita tediĝo. Li ne povis sekvi la kalkulojn, sed li konsciis ke ili ial pravigas kontenton. Li estis eltirinta gigantan malpuregan pipon, jam plenan de duone bruligita tabako. Ĉar la porsemajna tabakporcio estis nur 100 gramoj, malofte eblis tute plenigi pipon. Winston fumadis Cigaredon por la Venko, kiun li zorge tenis horizontala. La nova porcio haveblos nur morgaŭ, kaj restis al li nur kvar cigaredoj. Dummomente li fermis siajn okulojn kontraŭ la pli fora bruo. kaj aŭskultadis la sonaron fluantan el la teleekrano. Anonciĝis eĉ demonstracioj por danki Grandan Fraton, pro lia altigo de la porsemajna ĉokoladporcio ĝis dudek gramoj. Sed nur hieraŭ, li pensis, oni anoncis ke la porsemajna porcio reduktiĝas al dudek gramoj. Ĉu eblas ke oni kredos, post nur dudek kvar horoj? Jes ja, oni kredas. Parsons kredis facile, kun besta stulteco. La senokululo ĉe la alia tablo ekkredis fanatike, fervore dezirante trovi, denunci, kaj vaporigi ĉiun ajn personon kiu pretendus ke, pasintsemajne, la porcio estis tridek gramoj. Ankaŭ Syme — per ia pli kompleksa mensado utiliganta duoblapenson, Syme kredis. Ĉu do nur li sola kapablas memori?
La fabelaj statistikaĵoj plu verŝiĝadis el la teleekrano. Kompare kun la pasinta jaro, estas pli da manĝaĵoj, pli da vestaĵoj, pli da domoj, pli da mebloj, pli da kuirpotoj, pli da fuelo, pli da ŝipoj, pli da helikopteroj, pli da libroj, pli da beboj — pli da ĉio, escepte de malsano, krimo, kaj frenezo. Jaron post jaro, kaj minuton post minuto, ĉiu kaj ĉio rapidege soras. Same kiel Syme agis pli frue, Winston estis preninta sian kuleron, kaj ludis per la palkolora saŭco kiu lante fluis sur la tablo, kaj etendis longan strion da ĝi, por fari desegnon. Li meditis riproĉe pri la fizika karaktero de la vivo. Ĉu ĉiam estis ĉi tiel? Ĉu ĉiam la manĝaĵoj gustis ĉi tiel? Li ĉirkaŭrigardis en la kantino. Malaltplafona, homplena ĉambro, kies muroj estis malpuraj pro la kontakto kun nenombreblaj korpoj; misformiĝintaj metalaj tabloj kaj seĝoj, tiel proksimigitaj unuj al la aliaj, ke oni devis sidi kun la kubutoj tuŝantaj alies kubutojn; fleksetitaj kuleroj, kavhavaj pletoj, krudaj blankaj tasegoj; ĉiu surfaco kovrata de graso, malpuraĉo en ĉiu fendeto; kaj acideca, kunmetita odoro de ĝinaĉo kaj kafaĉo kaj metalgusta stufaĵo kaj malpuraj vestaĵoj. Ĉiam ia protesto en la stomako kaj en la haŭto, sento ke trompŝtelita for de oni estas io, kion oni rajtas havi. Estis vere ke li havis nenian memoron pri io tre diferenca. En ĉiu tempo kiun li povis klare memori, neniam estis vere sufiĉe por manĝi, oni neniam havis ŝtrumpetojn aŭ subvestojn kiuj ne estis truplenaj, la meblaro estis ĉiam parte rompita kaj malfirma, la ĉambroj malsufiĉe varmigataj, la subteraj trajnoj plenplenegaj, la domoj disfalantaj, la pano malhelkolora, la teo malofta, la kafo gustaĉa, la cigaredoj nesufiĉaj — nenio estis malmultekosta kaj abunda, escepte de la pseŭdoĝino. Kaj kvankam, kompreneble, fariĝis des malpli bone, ju pli la korpo aĝiĝis, ĉu ne montris ke tiu ne estas la natura stato de aferoj, la fakto ke la koro febliĝas pro la malkomforto kaj malpuro kaj malabundo, la senfinaj vintroj, la malvarmega akvo, la malglata sapo, la disfaliĝantaj cigaredoj, la manĝaĵoj kun stranga figusto? Kial oni sentus ke estas maltolereble, krom se oni havis ian pramemoron ke iam estis tre diference?
Li reĉirkaŭrigardis la kantinon. Preskaŭ ĉiu estis malbela, kaj estus ankoraŭ malbela eĉ se vestita alimaniere ol per la uniforma blua kombineo. Ĉe la kontraŭa flanko de la ĉambro, sidante sola ĉe tablo, malgranda, kurioze skarabosimila viro trinkadis tason da kafo, dum lia okuleto suspekteme rapide rigardetis ĉiudirekte. “Kiel facile estas,” pensis Winston, “se oni ne ĉirkaŭrigardas, kredi ke la korpa tipo prezentata de la Partio kiel idealo — altaj muskoloplenaj junuloj, kaj grandmamaj knabinoj, blondharaj, vivoplenaj, sunbruligitaj, senzorgaj — ekzistas kaj eĉ estas la normo.” La vero estis, laŭ lia takso, ke la plejparto de la homoj en Flugkampo Unu estas malgrandaj, malhelaj, kaj misaspektaj. Estis kurioze, ke tiu skaraba tipo abundis en la Ministrejoj: malgrandaj malgraciaj viroj, dikiĝintaj tre frue en sia vivo, kun kurtaj kruroj, rapida preskaŭ kura moviĝo, kaj dikaj nekompreneblaj vizaĝoj kun etaj okuloj. Tiu estis la tipo kiu ŝajne plej sukcesis, regate de la Partio.
La anonco de la Ministrejo de la Abundo finiĝis per nova trumpetsonado, kaj cedis al metalsona muziko. Parsons, malklare entuziasmigite de la bombardantaj kalkuloj, prenis sian pipon el sia buŝo.
“La Ministrejo de la Abundo certe bone laboris ĉijare,” li diris, farante scioplenan geston per sia kapo. “Aliteme, Smith, olduleto, eble vi havas kelkajn razklingojn, kiujn vi povus prunti al mi, ĉu?”
“Eĉ ne unu,” diris Winston. “Mi uzas la saman klingon jam de ses semajnoj.”
“Ha, nu — mi nur volis demandi al vi, olduleto.”
“Mi bedaŭras,” diris Winston.
La kvaka voĉo de la proksima tablo, provizore silentigita dum la anonco de la Ministrejo, rekomenciĝis, same laŭte kiel antaŭe. Ial Winston subite trovis sin pensanta pri S-ino Parsons, kun ŝia bukleta hararo kaj la polvo en la faldetoj de ŝia vizaĝo. Antaŭ la forpaso de du jaroj, tiuj infanoj denuncos ŝin al la Penspolico. S-ino Parsons estos vaporigita. Syme estos vaporigita. Winston estos vaporigita. O’Brien estos vaporigita. Aliflanke, Parsons neniam estos vaporigita. La senokululo kun la kvaka voĉo neniam estos vaporigita. La malgrandaj skasrabsimilaj viroj kiuj kuretas tiel vigle tra la laborintaj koridoroj de Ministrejoj, ankaŭ ili neniam estos vaporigitaj. Kaj la knabino kun malhela hararo, la knabino el la Departemento de Fikcio — ankaŭ ŝi neniam estos vaporigita. Ŝajnis al li ke li instinkte scias kiu transvivos kaj kiu pereos: kvankam precize kio ebligas transvivi, estis malfacile diri.
Tiumomente li violente ektiriĝis el sia revado. La knabino ĉe la apuda tablo estis parte turninta sian kapon, kaj rigardas lin. La knabino kun malhela hararo. Ŝi rigardas lin deflanke, sed kun kurioza intenso. Tuj kiam ŝi ekvidis lian rigardon, ŝi forturnis sian kapon denove.
Ŝvitado komenciĝis sur la dorsostoj de Winston. Terura sento de teroro trairis lin. Ĝi malaperis preskaŭ tuj, sed ĝi lasis post si ian konstantan malkvieton. Kial ŝi gvatas lin? Kial ŝi sekvadas lin? Domaĝe li ne povis memori ĉu ŝi jam estis ĉe tiu tablo, kiam li alvenis, aŭ ĉu ŝi venis tien nur poste. Sed nepre hieraŭ, dum la Du Minutoj da Malamo, ŝi sidis tuj malantaŭ li, kvankam ne estis evidenta kialo por tio. Tre verŝajne ŝia vera celo estis aŭskulti lin, kaj certigi ĉu li krias sufiĉe laŭte.
Lia pli frua penso revenis al li: verŝajne ŝi ne estas, efektive, membro de la Penspolico, tamen ĝuste la diletanta spiono estas plej danĝera. Li ne sciis kiom longe ŝi jam rigardis lin, sed eble eĉ kvin minutojn, kaj estis eble ke lia mieno ne estis perfekte regita. Estis danĝerege lasi siajn pensojn vagi, dum oni estas en publika loko, aŭ videbla de teleekrano. Plej malgranda spuro povus perfidi onin. Nerva skueto, nekonscia aspekto de angoro, emo murmuradi al si — io ajn kiu kunportis indiketon de nenormaleco, de bezono kaŝi ion. Ĉiukaze, havi nekonvenan esprimon sur la vizaĝo (aspekti nekredema kiam oni anoncas venkon, ekzemple) mem estis punebla krimo. Oni eĉ donis nomon al ĝi en Novparolo: vizaĝkrimo, tiel oni nomis ĝin.
La knabino returnis sian dorson al li. Eble efektive ŝi ne sekvas lin, eble nur koincide ŝi sidis tiel proksime al li dum du sinsekvaj tagoj. Lia cigaredo ne plu brulis, kaj li zorge metis ĝin sur la randon de la tablo. Li finfumos ĝin post la laboro, se li povis restigi la tabakon en ĝi. Tre verŝajne la persono ĉe la apuda tablo estas spiono de la Penspolico, kaj tre verŝajne li estos en la keloj de la Ministrejo de la Amo antaŭ la forpaso de tri tagoj, sed nepre li ne malŝparu cigaredfinaĵon. Syme jam faldis sian paperstrion kaj metis ĝin en sian poŝon. Parsons rekomencis paroli.
“Ĉu iam mi diris al vi, olduleto,” li diris, mallaŭte ridante ĉirkaŭ la buŝparto de sia pipo, “pri la tempo kiam miaj du uletoj bruligis la jupon de la maljuna legomistino, ĉar ili vidis ŝin volvi kolbasojn en afiŝo de G.F.? Severe bruligis ŝin, mi kredas. Ruzuletoj, ĉu ne? Sed akraj kiel mustardo! Ili ricevas unuarangan trejnadon en la Spionoj nuntempe — pli bonan ol en mia epoko, eĉ. Kion vi supozas esti la plej nova ekipaĵo por ili? Oreltrumpetoj por aŭskulti tra serurotruoj! Mia knabineto portis unu el ili hejmen antaŭ kelkaj noktoj — ŝi provis ĝin ĉe la pordo de nia sidĉambro, kaj deklaris ke ŝi povas aŭskulti duoble pli ol per sia orelo apud la truo. Kompreneble, ja estas nur ludilo. Tamen, per ĝi ili bone instruiĝas, ĉu ne?
Tiumomente la teleekrano ellasis penetran fajfsonon. La signalo por reiri al laborado. Ĉiuj tri viroj ekstariĝis por partopreni en la baraktado ĉirkaŭ la liftoj, kaj la restanta tabako falis el la cigaredo de Winston.
6
Winston skribadis en sia taglibro.
Estis antaŭ tri jaroj. Dum malluma vespero, en sagforma flankstrato, proksime al unu el la grandaj fervojstacioj. Ŝi staris apud pordejo en la muro, sub stratlampo kiu apenaŭ lumigis. Ŝi havis junan vizaĝon, tre dike farbitan. Efektive la farbo logis min, ĝia blankeco, kvazaŭ masko, kaj la brilantaj ruĝaj lipoj. Partianinoj neniam farbas siajn vizaĝojn. Neniu alia estis en la strato, kaj mankis teleekranoj. Ŝi diris “Du dolarojn”. Mi —
Dummomente estis tro malfacile daŭrigi. Li fermis siajn okulojn kaj premis siajn fingrojn kontraŭ ilin, penante elpremi la vidaĵon kiu konstante revenis. Li sentis preskaŭ nesupereblan tenton krii aron da fivortoj plejlaŭte. Aŭ bategadi sian kapon kontraŭ la muron, piedbate renversi la tablon, kaj ĵetegi la inkujon tra la fenestron — fari ian ajn violentan aŭ bruegan aŭ doloregan agon kiu povus malaperigi la memoron kiu torturas lin.
Onia plej danĝera malamiko, li pensadis, estas onia propra nervosistemo. Je kiu ajn momento la tensio interna povus subite transformi sin en videblan simptomon. Li pensis pri viro kiun li pasis en la strato antaŭ kelkaj semajnoj; tre ordinaraspekta viro, Partiano, tridekkvin- ĝis kvardekjaraĝa, iom alta kaj nedika, portanta valizeton. Ilin apartigis nur kelkaj metroj kiam la maldekstra flanko de la vizaĝo de la viro subite tordiĝis pro ia spasmo. Tio ripetiĝis ĝuste kiam ili pasis unu la alian: nur tordeto, tremeto, rapida kiel la klako de obturilo de fotilo, sed evidente kutimiĝinta. Li memoris esti pensinta tiutempe: “Tiu povrulo pereos.” Kaj kio timigis estis ke tiu ago tre eble estis nekonscia. La plej granda mortiga danĝero estis paroli dum la dormo. Neniel eblis eviti tion, laŭ lia kompreno.
Li profunde spiris kaj plu skribis:
Mi akompanis ŝin tra la pordejon, kaj trans malantaŭan korton en kelkuirejon. Estis lito apud la muro, kaj lampo sur la tablo, tre pale lumante. Ŝi —
Liaj dentoj agaciĝis. Li deziris kraĉi. Samtempe kiel pri la virino en la kelkuirejo, li pensis pri Katharine, lia edzino. Winston estis edzo — iam edziĝis, certe: verŝajne plu estis edzo, li ja ne sciis ĉu lia edzino mortis. Li ŝajnis denove spiradi la varman sufokan odoron de la kelkuirejo, odoron kiu konsistis el kombinaĵo de cimoj kaj malpuraj vestoj kaj aĉe malmultekosta parfuno, tamen malgraŭ tio ĝi estis alloga, ĉar neniu Partianino iam uzas parfumon, ne eblus imagi tion. Nur la proloj uzas parfumon. En lia menso, flari ĝin neeviteble kunmiksiĝis kun amoro.
Kiam li akompanis tiun virinon, estis lia unua malobeo en du jaroj, proksimume. Amori kun putinoj estis malpermesite, kompreneble, sed oni povis fojfoje kuraĝigi sin rompi tiun regulon. Estis danĝere, sed ne temis pri vivi-aŭ-morti. Troviĝi kun putino eble sekvigus kvin jarojn en gulago: nenion pli, se oni ne faris alian malobeon. Kaj estis sufiĉe facile, kondiĉe ke oni sukcesas eviti oficialan rekonon. En la malriĉaj kvartaloj svarmis virinoj pretaj vendi sin. Kelkajn oni povus eĉ aĉeti per botelo da ĝino, kiun laŭordone la proloj ne rajtas trinki. Kaŝe la Partio eĉ emis kuraĝigi putinadon, kiel plenumilon por instinktoj kiujn oni ne povas plene subpremi. Nura diboĉado ne multe gravis, kondiĉe ke ĝi estas kaŝa, kaj senĝua, kaj ĝin partoprenas nur la virinoj el suba kaj malestimata klaso. La nepardonebla krimo estis malĉastado inter Partianoj. Sed — kvankam tio estis krimo kiun neeviteble konfesis akuzitoj en la grandaj Purigoj — estis malfacile imagi ke tia afero vere okazas.
La celo de la Partio ne estis nur malebligi ke la viroj kaj virinoj fariĝos lojalaj paroj, kiujn ĝi eble ne povos regi. Ĝia vera, nedeklarita, celo estis forpreni ĉian plezuron el seksagado. Ne tiom amo kiom erotikeco estis la malamiko, interne de geedzeco kiel ankaŭ ekster ĝi. Ĉiujn geedziĝojn inter Partianoj devis aprobi komitato nomumita por tio, kaj — kvankam la principo neniam estis klare deklarita — oni ĉiam rifuzis permeson kiam la koncerna paro iel indikis mutualan fizikan allogon. La sola rekonita celo de geedzeco estis naski infanojn por servi la Partion. Koiton oni devis rigardi kiel iom naŭzan agon, simile kiel klisteron. Ankaŭ tion oni neniam klare esprimis pervorte, sed nedirekte ĝi estis ŝovita en ĉiun Partianon ekde infaneco. Eĉ ekzistis organizoj kiaj la Junulara Kontraŭ-Seksa Ligo, kiuj propagandis plenan seksabstinon por ambaŭ seksoj. Ĉiuj infanoj estu naskigitaj per artefarita gravedigo (artgravo oni nomis ĝin en Novparolo) kaj prizorgataj en publikaj institucioj. Tion, kiel konsciis Winston, oni ne plenserioze proponis, sed iel ĝi konformis al la ĝenerala ideologio de la Partio. La Partio penis mortigi la seksinstinkton, aŭ, se ĝi ne estas mortigebla, do distordi kaj fiigi ĝin. Li ne sciis ĝuste kial estas tiel, sed ŝajnis nature ke tiel estas. Kaj koncerne la virinojn, la penoj de la Partio grandaparte sukcesis.
Denove li pensis pri Katharine. Estas almenaŭ naŭ, dek — preskaŭ dek unu jaroj post ilia disiro. Kurioze estis, kiel malofte li pensas pri ŝi. Eĉ plurtagope li kapablis forgesi ke iam li estis edzo. Ili kunestis nur ĉirkaŭ dek kvin monatojn. La Partio ne permesis eksgeedziĝon, sed ĝi iom kuraĝigis ekskuniĝon, kiam ne estis infanoj.
Katharine estis alta, helhara knabino, tre rekta, kun belega moviĝo. Ŝia vizaĝo estis klara, agleca, vizaĝo kiun oni eble nomus nobla, ĝis kiam oni rimarkis ke estas preskaŭ kiel eble plej malmulte malantaŭ ĝi. Tre frue dum ŝia edzineco li decidis — kvankam eble nur ĉar li konis ŝin pli intime ol la plej mutajn homojn — ke ŝi havas la senescepte plej stultan, vulgaran, senenhavan menson kiun iam li renkontis. En ŝia kapo ne ekzistis penso kiu ne estis slogano, kaj ne ekzistis malraciaĵo, absolute neniu, kiun ŝi ne kapablis akcepti, kiam la Partio donis ĝin al ŝi. “La homa sonstreko” li moknomis ŝin en sia propra menso. Tamen li povus toleri kunloĝadon kun ŝi se ne nur ne problemus unu afero — sekso.
Tuj kiam li tuŝis ŝin, ŝi ŝajnis kuntiriĝi kaj rigidiĝi. Ĉirkaŭbraki ŝin estis kvazaŭ ĉirkaŭbraki artikigitan lignan skulptaĵon. Kaj strange estis ke, eĉ dum ŝi premis lin kontraŭ sin, li sentis ke iel ŝi samtempe forpuŝas lin kiel eble plej forte. La rigideco de ŝiaj muskoloj sukcesis doni tiun senton. Ŝi kuŝis kun la okuloj fermitaj, nek rezistante, nek kunpartoprenante, sed cedante. Estis eksterordinare embarase, kaj, post kelka tempo, terure. Sed eĉ tiam li povus toleri kunloĝi kun ŝi, se ili interkonsentus resti seksabstinaj. Sed, tre kurioze, Katharine rifuzis tion. Ili devas, laŭ ŝi, produkti infanon, se eble. Do la seksago plu okazadis, unufoje en ĉiu semajno, tre regule, kiam ne estis maleble. Ŝi eĉ kutimis memorigi lin pri ĝi dum la mateno, ke ĝi estos farenda tiuvespere, kaj ĝin ili nepre ne forgesu. Ŝi uzis du nomojn por ĝi. Unu estis “bebfabriki”, kaj la alia estis “nia devo por la Partio” (jes, ŝi vere uzis tiun frazon). Tre baldaŭ li komencis senti fortan timegon, kiam ajn alvenis la koncerna tago. Sed bonfortune neniu infano ekaperis, kaj fine ŝi akceptis ne plu provi, kaj nelonge post tio ili disiris, unu de la alia.
Winston suspiris neaŭdeble. Li denove prenis sian plumon kaj skribis:
Ŝi ĵetis sin sur la liton, kaj tuj, tute sen iaj preparagoj, plejeble krude kaj naŭze, suprentiris sian jupon. Mi —
Li vidis sin stari tie en la nehela lamplumo, kun la odoro de cimoj kaj malmultekosta parfumo en sia nazo, kaj en sia koro sento de malvenko kaj rankoro, kiu eĉ en tiu momento estis kunmiksita kun pensoj pri la blanka korpo de Katharine, poreterne frostigita de la hipnotiga povo de la Partio. Kial ĉiam devis esti tiel? Kial li ne povus havi propran inon, anstataŭ tiujn fiaventuretojn je plurjaraj intervaloj? Sed vera amaventuro estis preskaŭ nekonceptebla evento. La Partianinoj estis ĉiuj similaj. Ĉastado estis tiel profunde firmigita en ili, kiel lojaleco al la Partio. Per zorga frua kutimigado, per ludoj kaj malvarmega akvo, per la rubaj kredoj puŝitaj en ilin en la lernejo kaj en la Spionoj kaj la Junulara Ligo, per prelegoj, paradoj, kantoj, sloganoj, kaj militmuziko, la natura sento estis forpelita el ili. Lia rezonado diris al li ke devas ekzisti esceptoj, sed lia koro ne kredis tion. Ili estis senescepte nevenkeblaj, ĝuste kiel la Partio intencis. Kaj tio kion li volis, eĉ pli ol esti amata, estis detrui tiun muron da virto, eĉ se nur unufoje dum sia tuta vivo. Amoro, sukcese farita, signifis ribelon. Seksdeziro estis penskrimo. Eĉ seksveki Katharinen, se li sukcesus fari tion, estus kiel delogo, malgraŭ ke ŝi estas lia edzino.
Sed la cetero de la rakonto estis skribenda. Li skribis:
Mi plibriligis la lampon. Kiam mi vidis ŝin en la lumo —
Post la senlumeco la febla lumo de la parafinlampo ŝajnis brilega. Unuafoje li povis klare vidi la virinon. Li paŝis direkte al ŝi, plene de amordeziro kaj timego. Li ĝisdolore konsciis pri la risko kiun li okazigas per sia alveno. Estis plene eble ke la patroloj kaptos lin, kiam li eliros: efektive, ili eĉ eble atendas ekster la pordo nunmomente. Se li foriros sen eĉ fari tion por kio li venis —!
Ĝi estis skribenda, ĝi estis konfesenda. Tio kion li subite vidis per la lamplumo estis ke la virino maljunas. La farbo estis tiom densa sur ŝia vizaĝo, ke aspektis ke ĝi eble krevus kvazaŭ kartona masko. Estis blankaj strioj en ŝia hararo; sed la vere terura detalo estis ke ŝia buŝo estis iomete malfermiĝinta, montrante nur kavernan nigrecon. Al ŝi tute mankis dentoj.
Li skribis haste, per malnetaĉa skribo:
Kiam mi vidis ŝin en la lumo, ŝi estis tre maljuna virino, almenaŭ kvindekjaraĝa. Sed mi ne hezitis, mi malgraŭe agis.
Denove li premis siajn fingrojn kontraŭ siajn okulojn. Fine ĝi estis skribita, sed nenio grava rezultis. La terapio fiaskis. La urĝo kriegi fivortojn kiel eble plej laŭte estis same forta kiel antaŭe.
7
Se ekzistas espero, skribis Winston, ĝi troviĝas inter la proloj.
Se ekzistis espero, ĝi devis troviĝi inter la proloj, ĉar nur tie, en tiuj svarmantaj malestimataj homamasoj, 85% de la loĝantaro de Oceanio, povus generiĝi la potenco detrui la Partion. La Partio ne estus detruebla deinterne. Ĝiaj malamikoj, se ekzistis malamikoj, neniel kapablis kunveni aŭ eĉ koni unuj la aliajn. Eĉ se la legenda Frataro ekzistis, kvankam malprobable, ĝi eble ja ekzistis, estis nekoncepteble ke ĝiaj anoj povus kunveni en pli grandaj grupoj ol po du aŭ po tri. Ribelo signifis okulmieneton, voĉtoneton, plej malverŝajne maloftan flustreton. Sed la proloj, se nur ili povus iel konsciiĝi pri sia propra forto, ne bezonus konspiri. Ili nur bezonus leviĝi kaj skui sin kiel ĉevalo deskuanta muŝojn. Se ili tiel decidus, ili povus dispecigi la Partion morgaŭ matene. Nepre pli-malpli frue tiu ideo devos trafi ilin? Tamen —!
Li memoris ke unufoje li estis marŝanta laŭ homplena strato, kiam kriego de centoj da voĉoj, virinvoĉoj — erupciis el flankstrato, nemulte malproksime. Ĝi estis granda terura krio de kolero kaj malespero, profunda, laŭta “ho-o-o-o-o!” kiu daŭre sonadis kvazaŭ la reeĥado de sonorilo. Lia koro saltis. “Ĝi komenciĝis!” li pensis. “Tumulto! La proloj finfine liberigas sin!” Kiam li atingis la lokon, li nur vidis amason da duaŭ tricent virinoj kunpremantaj sin ĉirkaŭ la standoj de stratbazaro, kun la vizaĝoj tiel tragikaj, kiel se ili estus pasaĝeroj de pereanta ŝipo frontantaj la fatalon. Sed je tiu momento la ĝenerala malespero diseriĝis por esti amaso da individuaj kvereloj. Evidentiĝis ke unu el la standoj estis vendanta stanajn kuirpotojn. Ili estis aĉaj, malfortikaj aĵoj, sed kiuajnspecaj kuirpotoj estis ĉiam malfacile akireblaj. Nun la stoko neatendite elĉerpiĝis. La sukcesintaj virinoj, batataj kaj puŝataj de la aliaj, penis foriri kun siaj kuirpotoj, dum dekoj da aliaj bruadis ĉirkaŭ la stando, akuzante la vendiston pri favorismo, kaj pri plia stoko da kuirpotoj ie kaŝita. Du dikegaj virinoj, unu el ili kun sia hararo dispendanta, prenis unusolan kuirpoton, kaj strebis fortiregi ĝin el la manoj unu de la alia. Dum momento ambaŭ tiradis, kaj subite la tenilo derompiĝis. Winston rigardadis ilin naŭzite. Tamen, nur dum momento, kiom da preskaŭ timiga potenco sonis en tiu kriego el nur kelkcent gorĝoj! Kial ili neniam povis kriegi tiel pri io prikrieginda?
Li skribis:
Krom se ili konsciiĝos, ili neniam ribelos, kaj ĝis post ribelo ili ne povos konsciiĝi.
Tio, li pensis, preskaŭ povus esti transskribita el iu el la lernolibroj de la Partio. La Partio pretendis, kompreneble, ke ĝi liberigis la sklavigitajn prolojn. Antaŭ la Revolucio, ili estis hide subpremataj de la kapitalistoj, ili estis malsatigataj kaj vipataj, la virinoj devis labori en la karbominoj (virinoj ankoraŭ laboradas en la karbominoj, efektive), oni vendis sesjaraĝajn infanojn al la fabrikoj. Sed samtempe, konforme al la Principoj de Duoblapenso, la Partio instruadis ke la proloj estas laŭnature malpli valoraj, kaj devas esti subpremataj, kiel bestoj, per la aplikiĝo de kelkaj simplaj reguloj. Verdire, oni tre malmulton sciis pri la proloj. Ne necesis multon scii. Dum ili plu laboradas kaj naskadas, iliaj aliaj agadoj estas malgravaj. Lasitaj al si mem, kvazaŭ brutaro liberigita sur la stepojn de Argentino, ili reprenis al si vivstilon kiu al ili ŝajnis natura, ia pramatrico. Ili naskiĝis, ili plenkreskis en la defluiloj, ili trapasis efemeran periodon de beleco kaj amoremo, ili geedziĝis dudekjaraĝaj, ili fariĝis mezaĝaj je tridek jaroj, ili mortis, plejparte, sesdekjaraĝaj. Peza fizika laborado, prizorgado de la hejmo kaj la infanoj, kvereletaĉoj kun la najbaroj, filmoj, futbalo, biero, kaj, super ĉio, vetludado, plenigis la horizontojn de iliaj mensoj. Reguligi ilin ne estis malfacile. Kelkaj agentoj de la Penspolico ĉiam vagadis inter ili, disaŭdigante falsajn onidirojn, kaj eltrovante kaj neniigante la nemultajn individuojn kiujn oni taksis kapablaj fariĝi danĝeraj; sed neniun provon oni faris instrui al ili la ideologion de la Partio. Ne estis dezirinde ke la proloj havu fortajn politikajn opiniojn. Ĉio necesa por ili estis primitiva patriotismo, al kiu oni povis apelacii kiam ajn necesis akceptigi inter ili pli longajn laborperiodojn, aŭ malpli grandajn porciojn. Kaj eĉ kiam ili malkontentiĝis, kio kelkfoje okazis, ilia malkontento kondukis al nenio, ĉar pro la manko de ĝeneralaj konceptoj, ili nur povis fokusigi ĝin je malgravaj specifaj plendoj. La pli grandaj misoj neeviteble preterpasis nerimarkite de ili. La granda plejmulto de la proloj eĉ ne havis teleekranojn en siaj hejmoj. Eĉ la civila polico nur tre malmulte okupis sin pri ili. Estis abunda krimado en Londono, tuta mondo-en-la-mondo de rabistoj, banditoj, putinoj, narkotvendantoj, kaj gangsteroj ĉiuspecaj; sed ĉar ĉi ĉio okazis inter la proloj mem, ĝi estis malgrava. Ĉiam, rilate al la moralo, ili estis permesataj observi sian tradicion. La seksa puritanismo de la Partio ne estis trudata al ili. Malĉastado estis nepunata, eksgeedziĝo estis permesata. Krome, eĉ religia adorado estus permesata, se la proloj iel indikus bezonon aŭ dezirojn al ĝi. Ili ne indis esti supektataj. Kiel diris Partia slogano: “Proloj kaj bestoj estas liberaj”.
Winston etendis manon, kaj nesevere gratis sian varikan ulceron. Ĝi rekomencis jukadi. Neeviteble oni ĉiam rerekontis la saman aferon: la neeblecon scii kia vere estis la vivo antaŭ la Revolucio. Li prenis el la tirkesto ekzempleron de porinfana historilernolibro, kiun li pruntis de S-ino Parsons, kaj komenciis kopii teksteron en la taglibron:
En la pratempo, (ĝi diris), antaŭ la glora Revolucio, Londono ne estis la bela urbo kiun ni hodiaŭ konas. Ĝi estis senluma, malpura, mizera loko, kie apenaŭ iu ajn havis sufiĉon por manĝi, kaj kie centoj kaj miloj da malriĉuloj ne havis botojn sur la piedoj, kaj eĉ ne tegmenton sub kiu dormi. Infanoj ne pli aĝaj ol vi mem devis labori dek du horojn ĉiutage, por kruelaj mastroj kiuj vipis ilin se ili laboris tro malrapide, kaj manĝigis al ili nur malfreŝajn pankrustojn kaj akvon.
Sed malgraŭ tiu terura malriĉeco, ekzistis nura manpleno da grandaj belaj domoj en kiuj loĝis riĉuloj, kiuj havis po eĉ tridek servistojn por prizorgi ilin. Oni nomis tiujn riĉulojn “kapitalistoj”. Ili estis dikaj, malbelaj viroj kun fiaj vizaĝoj, similaj al tiu en la bildo sur la ĉiapuda paĝo. Vi povas vidi ke li estas vestita per longa nigra mantelo, kiun oni nomis frako, kaj kurioza, brila ĉapelo simila al fornotubo, kiun oni nomis cilindra ĉapelo. Tio estis la uniformo de la kapitalistoj, kaj neniu alia rajtis surhavi ĝin. La kapitalistoj posedis ĉion en la mondo, kaj ĉiu alia estis ilia sklavo. Ili posedis ĉiujn kampojn, ĉiujn domojn, ĉiujn fabrikojn, kaj la tutan monon. Se iu malobeis ilin, ili povis ĵeti lin en karceron, aŭ ili povis forpreni lian dungiĝon kaj mortmalsatigi lin. Kiam ordinara persono parolis al kapitalisto, li devis humiligi sin, kaj riverenci antaŭ li, depreni sian ĉapon, kaj nomi lin “Moŝto”. La ĉefo de ĉiuj kapitalistoj nomiĝis la Reĝo, kaj—
Sed li sciis la ceteron de la katologo. Menciiĝus la episkopoj en siaj ampleksaj manikoj, la juĝistoj en siaj ermenaj roboj, la pilorio, la piedpilorioj, la paŝrado, la skurĝo, la Bankedo de la Moŝta Urbestro, kaj la kutimo kisi piedfingron de la Papo. Ankaŭ ekzistis io nomata la jus primae noctis, kiu verŝajne ne estus menciita en lernolibro por infanoj. Ĝi estis la leĝo kiu rajtigis ĉiun kapitaliston amori kun kiu ajn virino laboranta en iu el liaj fabrikoj.
Kiel scii kiom el tio estis mensogoj? Eble estis vere ke la averaĝa homo estas pli bonstata ol antaŭ la Revolucio. La sola kontraŭdira atesto estis la muta protesto en la propraj ostoj, la instinkta sento ke la kondiĉoj en kiuj oni vivas estas netolereblaj, kaj ke en iu alia epoko ili nepre estis aliaj. Ekpensiĝis en li ke la vere karakteriza trajto de la moderna vivo ne estis ĝiaj kruelo kaj malsekuro, sed simple ĝia malenhavo, ĝia morno, ĝia malviglo. La vivo, se oni ĉirkaŭrigardis, neniel similis al ne nur la mensogoj kiuj fluas el la teleekranoj, sed eĉ ne al la idealoj kiujn la Partio strebas atingi. Grandaj terenoj de la vivo, eĉ por Partiano, estis neŭtralaj, nepolitikaj, ili temis pri plenumado de tedaj taskoj, baraktadi por akiri lokon en la subtera trajno, fliki trivitan ŝtrumpeton, almozpeti sakarinan tablojdon, ŝpari la finaĵon de cigaredo. La idealo establita de la Partio estis io giganta, terura, kaj scintila — mondo de ŝtalo kaj betono, de monstraj maŝinoj kaj teruraj armiloj — nacio de militistoj kaj fanatikuloj, antaŭenmarŝantaj en plena unueco, ĉiuj pensante la samajn pensojn kaj kriante la samajn sloganojn, konstante laborante, batalante, triumfante, persekutante — tricent milionoj da homoj kun unusola vizaĝo. La realo estis disfalantaj, mornaj urboj, kie nesufiĉe nutrataj homoj sin trenis tien kaj reen en likantaj ŝuoj, en flikitaj deknaŭajarcentaj domoj kiuj konstante odoris je brasiko kaj fuŝaj necesejoj. Li ŝajnis vidi vizion de Londono, vasta kaj ruina urbo, urbo de miliono da rubujoj, kaj intermiksita en ĝi estis bildo de Sino Parsons, virino kun liniita vizaĝo kaj bukla hararo, senrezulte penanta ripari ŝtopitan elflutubon.
Li etendis manon kaj regratis sian maleolon. Tage kaj nokte la teleekranoj troplenigis oniajn orelojn per statistikoj, pruvantaj ke la aktuala popolo havas pli da manĝaĵoj, pli da vestaĵoj, pli bonajn domojn, pli bonan distriĝon — ke ili vivas pli longe, laboras malpli da horoj, estas pli grandaj, pli sanaj, pli fortaj, pli feliĉaj, pli inteligentaj, pli edukitaj, ol la popolo antaŭ kvindek jaroj. Eĉ ne unu vorto de tio estus iel ajn pruvebla aŭ refutebla. Ekzemple, la Partio pretendis ke aktuale 40% de la plenkreskaj proloj estas malanalfabetaj: antaŭ la Revolucio, laŭdire, la nombro estis nur 15%. La Partio pretendis ke la nombro da mortoj de ĵusnaskitoj estas nun nur 160 en ĉiu milo, sed ke antaŭ la Revolucio ĝi estis 300 — kaj tiel plu. Similis al unusola ekvacio kun du nesciatoj. Tute eblis ke laŭvorte ĉio en la historilibroj, eĉ la pretendoj kiujn oni akceptis sen duboj, estis pure fantazia. Li ja ne plencerte sciis ke iam vere estis leĝo kia la jus primae noctis, aŭ ulo kapitalista, aŭ vestaĵo Cilindra Ĉapelo.
Ĉio fadis en nebulon. La estinteco estis nuligita, la nuligon oni forgesis, la mensogo fariĝis la vero. Nur unufoje dum sia vivo li havis — post la evento: jen la plej grava afero — konkretan, nemiskompreneblan pruvon pri falsado. Li tenis ĝin inter siaj fingroj dum preskaŭ tridek sekundoj. En 1973, nepre tiam — ĉiukaze, ĉirkaŭ la tempo kiam li kaj Katharine disiris. Sed la vere koncerna dato estis sep aŭ ok jaroj pli frue.
La rakonto efektive komenciĝis dum la mezaj 60’oj, la epoko de la grandaj Purigoj, dum kiuj la originaj gvidantoj de la Revolucio estis mortigitaj por ĉiam. En 1970, neniu el ili restis, escepte de Granda Frato mem. Ĝis tiam ĉiuj aliaj estis denuncitaj kiel perfiduloj kaj kontraŭrevoluciuloj. Goldstein estis fuĝinta, kaj sin kaŝis neniu-sciiskie, kaj el la aliaj, kelkaj simple estis malaperintaj, kvankam la plejmulto estis ekzekutita post spektaklaj publikaj procesoj, dum kiuj ili konfesis siajn krimojn. Inter la lastaj restintoj estis tri viroj nomitaj Jones, Aaronson, kaj Rutherford. En 1965, nepre, tiuj tri estis arestitaj. Kiel ofte okazis, ili malaperis dum unu aŭ pli da jaroj, tiel ke oni ne sciis ĉu ili vivas aŭ mortis, kaj post tio ili estis subite kondukitaj antaŭ la publikon, por kulpigi sin laŭ la kutima maniero. Ili konfesis pri transdono de sekretoj al la malamiko (ankaŭ tiuepoke la malamiko estis Eŭrazio), ŝtelo de la mono de la publiko, murdado de diversaj fidataj Partianoj, komplotoj kontraŭ la estreco al kiu rajtas Granda Frato, kiu estis komenciĝinta longe antaŭ la ekiĝo de la Revolucio, kaj sabotadaj agoj kiuj kaŭzis la morton de centmiloj da homoj. Konfesinte pri tiuj aferoj, ili estis pardonitaj, remembrigitaj en la Partio, kaj ili ricevis postenojn kiuj estis efektive sinekuroj sed kiuj havis imponajn titolojn. Ĉiuj tri verkis longajn, sinhumiligajn artikolojn en La Tempoj, analizante la kialojn de sia perfido kaj promesante kompensi.
Iom da tempo post ilia liberiĝo, Winston eĉ vidis ĉiujn tri en la Kaŝtanarba Kafejo. Li memoris la iom teruran fascinon kun kiu li rigardis ilin el angulo de sia okulo. Ili estis viroj multe pli maljunaj ol li, restaĵoj el la antikva mondo, preskaŭ la lastaj granduloj restintaj el la heroa epoko de la Partio. La gloro de la subtera baraktado kaj la intercivitana milito ankoraŭ malklare estis kroĉita al ili. Li sentis, kvankam jam tiutempe faktoj kaj datoj fariĝis nebuletaj, ke li konis iliajn nomojn jarojn antaŭ ol li konis la nomon Granda Frato. Sed ankaŭ ili estis krimuloj, malamikoj, netuŝebluloj, destinitaj plencerte al estingiĝo post unu-du jaroj. Neniu falinta en la manojn de la Penspolico iam fine eskapis. Ili estis kadavroj atendantaj resendiĝon en la tombon.
Neniu estis ĉe iu el la tabloj plej proksimaj al ili. Ne estis saĝe eĉ esti vidata en proksimeco al tiaj personoj. Ili silente sidis antaŭ glasoj de la ĝino gustigita per kariofiloj kiu estis specialaĵo de tiu kafejo. El la trio, la aspekto de Rutherford plej impresis al Winston. Rutherford estis iam fama karikaturisto, kies brutalaj ŝercdesegnaĵoj helpis flamigi la opiniojn de la publiko antaŭ kaj dum la Revolucio. Eĉ nun, je longaj intervaloj, liaj desegnaĵoj aperis en La Tempoj. Ili estis simple imito de lia pli frua maniero, kaj kurioze senvivaj kaj nekonvinkaj. Ĉiam ili estis ripeto de la antikvaj temoj — apartamentaĉaroj, infanoj mortantaj pro malsato, stratbataloj, kapitalistoj en cilindraj ĉapeloj — eĉ sur la barikadoj la kapitalistoj ankoraŭ, ŝajne, insistis pri siaj cilindraj ĉapeloj, senfina, senespera peno reiri al la pasinteco. Li estis monstrulo, kun longa hararo grasa kaj griza, lia vizaĝo kaveta kaj sulketa, kun dikaj negraj lipoj. Iam li sendube estis ege forta; nun lia granda korpo estis malrekta, dekliveta, dikega, disfalanta ĉiudirekte. Estis kvazaŭ li disfalas antaŭ oniaj okuloj, kiel monto diseriĝanta.
Estis la soleca dekkvina horo. Winston ne povis nun memori kial li estis en tiu kafejo je tiu tempo. La loko estis preskaŭ malplena. Staneca muziko fluetadis el la teleekranoj. La tri viroj sidis en sia angulo, preskaŭ senmove, neniam parolante. Nepetite, la servisto alportis freŝajn glasojn da ĝino. Estis ŝaktabulo sur la tablo apud ili, kun la ludpecoj en siaj pozicioj, sed ili ne ludis. Kaj subite, dum eble ensume duono de minuto, io okazis al la teleekranoj. La melodio ludata ŝanĝiĝis, kaj ankaŭ la tono de la muziko. Eniris ĝin — sed estis malfacile priskribi kion. Ia kurioza, frakasita, azeneca, moka sono: en sia menso Winston nomis ĝin flava noto. Kaj poste voĉo el la teleekrano kantadis:
Sub la vasta kaŝtanarbo
Mi vendis vin, vi vendis min:
Mensogas ili, ankaŭ ni
Sub la vasta kaŝtanarbo.
La tri viroj neniom moviĝis. Sed kiam Winston rerigardis la ruinan vizaĝon de Rutherford, li vidis ke liaj okuloj estas larmoplenaj. Kaj la unuan fojon li rimarkis, kun ia interna sinskuo, tamen ne sciante pro kio li sentis skuon, ke kaj Aaronson kaj Rutherford havas rompitajn nazojn.
Nelonge poste, ĉiuj tri estis rearestitaj. Laŭpretende ili ekpartoprenis freŝajn konspirojn, jam de la momento de sia liberiĝo. Dum sia dua proceso ili denove konfesis ĉiujn siajn malnovajn krimojn, kaj grandan aron da novaj. Ili estis ekzekutitaj, kaj ilia fato estis registrita en la historioj de la Partio, averte al posteuloj. Ĉirkaŭ kvin jarojn poste, en 1973, Winston estis malrulanta aron da dokumentoj kiuj ĵus falis el la pneŭmata tubo sur lian skribotablon, kaj li ektrovis paperfragmenton kiu evidente estis metita inter la aliajn kaj poste estis forgesita. Tuj kiam li platigis ĝin li vidis ĝian signifon. Ĝi estis duonpaĝo ŝirita el La Tempoj de antaŭ proksimume dek jaroj — la supra duono de la paĝo, tiel ke ĝi surportis la daton — kaj sur ĝi estis foto de la delegitoj ĉe iu Partia kunveno en Novjorko. Elstaraj en la mezo de la grupo estis Jones, Aaronson, kaj Rutherford. Ne eblis miskoni ilin, kaj ĉiukaze, iliaj nomoj estis presitaj sub la foto.
La gravo estis ke dum ambaŭ procesoj, ĉiuj tri viroj konfesis ke dum tiu dato ili estis sur Eŭrazia tereno. Ili estis flugintaj de sekreta flugkampo en Kanado, al renkontejo ie en Siberio, kaj tie interkonsiliĝis kun anoj de la Eŭrazia Stabo de Generaloj, al kiu ili transdonis gravajn militsekretojn. La dato restis firma en la memoro de Winston ĉar ĝi, hazarde, estis la preciza mezo de la somero, sed sendube la tuta rakonto estis registrita en ankaŭ sennombraj aliaj lokoj. Nur unu konkludo estis ebla: la konfesoj estis mensogoj.
Kompreneble, en si mem tio ne estis novaĵo. Eĉ tiutempe Winston ne imagis ke la homoj nuligitaj en la Purigoj efektive faris la krimojn pri kiuj oni akuzis ilin. Sed jen konkreta pruvo; ĝi estis fragmento de la aboliciita estinteco, kvazaŭ fosilia osto kiu troviĝas en malĝusta nivelo kaj detruas geologian teorion. Ĝi sufiĉus por ĝisatome eksplodigi la Partion, se iel ĝi estus publikigebla al la mondo, kaj ĝia signifo konigita.
Li plu laboris. Tuj kiam li vidis kio estas la foto, kaj kion ĝi signifas, li kovris ĝin per alia paperfolio. Bonfortune, kiam li estis malrulinta ĝin, ĝi estis inversita laŭ la vidpunkto de la teleekrano.
Li prenis sian notkajeron sur sian genuon, kaj repuŝis sian seĝon, por laŭeble plej foresti de la teleekrano. Teni sian vizaĝon senesprima ne estis malfacile, kaj eĉ la spirado estas regebla, per granda peno: sed oni ne povas regi la korbatadon, kaj la teleekrano estis tutsufiĉe delikata por aŭdi ĝin. Li lasis pasi, laŭ sia takso, dek minutojn, turmentate tutdume de timo ke ia akcidento — ekzemple, subita ventblovo trans lian skribtablon — perfidos lin. Post tio, sen remalkovri ĝin, li faligis la foton en la memorotruon, kune kun kelkaj aliaj nepluuzeblaj folioj. Post eble unu minuto ĝi estos discindriĝinta.
Tio okazis antaŭ dek — dek unu jaroj. Hodiaŭ, verŝajne, li gardus tiun foton. Kurioze, la fakto ke li tenis ĝin per siaj fingroj ŝajne gravis eĉ nun, kiam la foto mem, kiel ankaŭ la evento kiun ĝi registris, estas nur memoro. “Ĉu la kapablo de la Partio regi la pasintecon estas malpli forta,” li demandis al si, “ĉar ne plu ekzistanta atesto iam vere ekzistis?”
Sed hodiaŭ, se oni supozus ke ĝi iel estus rekreebla el siaj cindroj, la foto eble eĉ ne estus atesto. Jam kiam li faris sian trovon, Oceanio ne plu militadis kontraŭ Eŭrazio, kaj sendube al la agentoj de Orientazio la tri mortintoj perfidis sian landon. Ekde tiam estis aliaj ŝanĝoj — du, tri, li ne povis memori kiom. Tre verŝajne la konfesoj estis reverkitaj kaj reverkitaj ĝis la originaj faktoj kaj datoj ne plu eĉ iometete gravis. La estinteco ne nur ŝanĝiĝis, ĝi ŝanĝiĝis konstante. Kio plej koŝmare afliktis lin, estis ke li neniam klare komprenis kial oni entreprenis la gigantan falsadon. La tujaj avantaĝoj de falsado de la estinteco ests evidentaj, sed la fundamenta celo estis mistera. Li denove prenis sian plumon kaj skribis:
Mi komprenas la KIELON: mi ne komprenas la KIALON.
Li demandis al si, kiel li jam antaŭe multfoje demandis al si, ĉu li mem estas frenezulo. Eble frenezulo estas simple unusola veronscianto. Iam estis pruvo pri frenezo, kredi ke la tero ĉirkaŭiras la sunon; hodiaŭ, kredi ke la estinteco estas neŝanĝebla. Eble nur li sola havis tiun kredon, kaj se li estis sola, do li estis frenezulo. Sed la penso ke li estas frenezulo ne multe ĝenis lin: la teruraĵo estis ke eble li eraras.
Li prenis la historilibron por infanoj, kaj rigardis la portreton de Granda Frato kiu estis ĝia antaŭbildo. La hipnotigaj okuloj rigardadis en liajn proprajn. Estis kvazaŭ ia granda forto premis onin — io penetris la kranion, batadis la cerbon, perterure nuligis oniajn kredojn, persvadis onin, preskaŭ, malkredi la ateston de oniaj propraj perceptoj. Iam, la Partio anoncos ke du plus du estas kvin, kaj oni devos kredi ĝin. Estis neeviteble ke ili faros tiun pretendon, pli-malpli frue: la logiko de ilia fundamento postulis ĝin. Ne nur la validon de spertoj, sed eĉ la ekziston mem de la ekstera realo senparole neis ilia filozofio. La plejĉefa herezo estis ordinara racio. Kaj kio plej teruris ne estis ke ili mortigos vin pro via alikredo, sed ke eble ili pravis. Ĉar, vere, kiel ni scias ke du plus du estas kvar? Aŭ ke la gravita forto realas? Se kaj la estinteco kaj la ekstera mondo mem ekzistas nur en la menso, kaj se la menso mem estas regebla, kio sekvas?
Sed ne! Lia kuraĝo ŝajnis firmiĝi propraage. La vizaĝo de O’Brien, ne alvokite de iu evidenta aludo, flosis en lian menson. Li sciis, pli certe ol antaŭe, ke O’Brien estas lia samideano. Li verkas la taglibron por O’Brien — skribas por O’Brien: ĝi estis kia senfina letero kiu neniam estos legita, sed kiu estis adresita al specifa persono, kaj ricevis sian koloron per tiu fakto.
La Partio ordonis ke oni forgesu la ateston de la okuloj kaj oreloj. Tio estis ilia plej grava, plej esenca ordono. Lia koro feblis dum li pensis pri la enorma potenco starigita kontraŭ li, la facilo per kiu ajna Partia intelektulo superus lin debate, la subtilaj argumentoj kiujn li ne povis kompreni, neniel povus respondi. Tamen ĉe li estis la vero! Ili malpravis, li pravis. La evidento, la absurdo, kaj la vero nepre devas esti defendataj. La vero estas vera, firmu pri tio! La solida mondo ekzistas, ĝiaj leĝoj ne ŝanĝiĝas. Ŝtonoj duras, akvo malsekas, objektoj ne subtenataj falas direkte al la centro de la tero. Kun la sento ke li parolas al O’Brien, kaj ankaŭ ke li esprimas gravan aksiomon, li skribis:
La libero estas la libero diri ke du plus du estas kvar. Se tio estas akceptita, ĉio alia sekvas.
8
El ie, funde de koridoro, la odoro de rostiĝanta kafo — vera kafo, ne Kafo por la Venko — flosis en la straton. Winston senintence paŭzis. Dum eble du sekundoj li reestis en la duone forgesita mondo de sia infaneco. Post tio, pordo bruege fermiĝis, ŝajnante fortranĉi la odoron tiel abrupte ke ĝi povus esti sono.
Li estis marŝinta plurajn kilometrojn sur pavimoj, kaj lia varika ulcero doloradis. Jam la duan fojon en tri semajnoj, li mankis vespere ĉe la Komunuma Centro: malprudenta ago, ĉar oni povis esti certa ke la nombro da oniaj ĉeestoj en la centro estas zorge kontrolata. Principe Partiano ne havis liberan tempon, kaj estis neniam sola, escepte de dum en la lito. Estis antaŭsupozite, ke kiam oni ne laboras, manĝas, aŭ dormas, oni partoprenas en ia komunuma distro. Fari ion kio supozigus emon esti sola, eĉ promeni neakompanate, estis ĉiam iomete danĝere. Estis vorto por tio en Novparolo: memvivo, kio signifis individuismon kaj nekonformemon. Sed ĉivespere dum li venis el la Ministrejo, la freŝa trankvileco de la aprila aero tentis lin. La ĉielo aspektis pli varmeblua ol ĝis tiam tiujare, kaj subite la longa, brua vespero en la Centro, la tedaj, lacigaj ludoj, la prelegoj, la grincanta kamarademo oleita per ĝino, ŝajnis netolerebla. Impulse li forturnis sin de la bushaltejo, kaj vagis en la labirinton Londonan, unue suden, poste orienten, poste retroe norden, perdigante sin inter nekonataj stratoj, kaj apenaŭ konsciante pri kiudirekte li iras.
“Se espero ekzistas,” li estis skribinta en la taglibro, “ĝi troveblas inter la proloj.” Tiuj vortoj ripete revenis en lian menson, deklaro pri mistika vero kaj palpebla absurdaĵo. Li estis ie en la neklaraj, brunkoloraj kvartalaĉoj, norde kaj oriente de kio iam estis la Stacio Sankta Pancras. Li marŝis laŭ ŝtonera strato de malgrandaj duetaĝaj domoj kun mistraktitaj pordejoj kiuj kondukis rekte al la pavino, kaj kiuj iel kurioze pensigis pri ratotruoj. En kaj ekster la obskuraj pordejoj, kaj laŭ mallarĝaj stratkoridoroj kiuj debranĉis ambaŭflanke, homoj svarmis mirige multenombre — knabinoj plenbelaj, kun krude ruĝfarbitaj buŝoj, kaj junuloj kiuj ĉasas la knabinojn, kaj ŝvelintaj pezmarŝantaj virinoj, kiuj demonstris kiel aspektos la knabinoj post deko da jaroj, kaj maljunaj klinitaj uloj, kiuj trenas sin dispiede, kaj kuntrenas senŝuajn infanojn kiuj ludas en la flakoj, kaj poste diskuras pro koleraj krioj de iliaj patrinoj. Ĉirkaŭ kvarono de la fenestroj en la strato estis rompitaj, kaj perligne kovritaj. La plej granda parto de la homoj tute ne atentis Winstonon; kelkaj okulumis lin pro ia partekaŝata scivolemo. Du monstre grandaj virinoj, kun brikruĝaj antaŭbrakoj krucitaj trans iliajn ŝirmtukojn, konversaciis ekster pordejo. Winston aŭdis erojn da parolado, dum li proksimiĝis.
“Jes,” mi diras ŝin, “jae sendube,” mi diras. “Sed se vi estus miapozicie, vi farus samon kion mi faris. Kritiki facilas,” mi diras, “sed vi ne samhavas problemojn kiajn mi,”
“Aĥ,” diris la alia, “ĝuste tiel. Ĝuste tiele.”
La fortesonaj voĉoj abrupte ĉesis. La virinoj ekzamenis lin malamsilente, dum li pasis. Sed ne estis, tutvere, malamo; nur ia malfido, dummomenta rigidiĝo, kvazaŭ pasas ia nekonata besto. La blua kombineo de la Partio certe ne estis kutime vidata en tiaj lokoj, krom se oni specife venis tien. La patroloj eble haltigus onin, se hazarde ili renkontus onin. “Bonvolu lasi min rigardi viajn identigilojn, kamarado. Kial vi estas ĉi tie? Je kiu horo vi foriris el via laborejo? Ĉu vi kutime marŝas hejmen ĉiloke?” — kaj tiel plu, kaj cetere. Ja ne ekzistis regulo kontraŭ hejmenmarŝado laŭ nekutima vojo: sed tio sufiĉus por atentigi la Penspolicon pri oni, se ĝi aŭdus pri la ago.
Subite la tuta strato tumultiĝis. Aŭdiĝis avertokrioj ĉiuflanke. La homoj kuregis en la pordejojn kvazaŭ kunikloj. Junulino saltis el pordejo iomete antaŭ Winston, ekkaptis infaneton ludantan en flako, hastege kovris ĝin per sia ŝirmotuko, kaj retrosaltis, kvazaŭ per unusola moviĝo. Sammomente viro vestita per koncertineca nigra kompleto, kiu ekaperis el flankstrateto, kuris direkte al Winston, ekscitite gestante ĉielen.
“Vaporanto!” li kriis. “Atentu, moŝto! Tuj superkape! Kuŝigu vin, rapide!”
“Vaporanto” estis kromnomo kiun, ial ajn, la proloj donis al raketbomboj. Winston tuj ĵetis sin survizaĝen. La proloj preskaŭ ĉiam pravis, kiam ili faris tian averton. Ili ŝajnis havi ian instinkton, kiu antaŭinformis ilin, kelkajn sekundojn antaŭ la alveno de raketo, kvankam la raketoj supozeble flugis pli rapide ol sono. Winston kunpremis siajn antaŭbrakojn super sia kapo. Aŭdiĝis bruego, kiu ŝajnis saltigi la pavimon; aro da nepezaĵoj pluvis sur lian dorson. Stariĝinte, li vidis ke lin kovris vitreroj el la plej proksima fenestro.
Li plumarŝis. La bombo estis nuliginta grupon de domoj, 200 metrojn for antaŭ li. Nigra fumstrio pendis en la ĉielo, kaj sub ĝi nebulo de gipsa pulvoro, en kiu homamaso jam formiĝadis ĉirkaŭ la ruinaĵoj. Estis malgranda gipsa monteto kuŝanta sur la pavimo antaŭ li, kaj li povis vidi ke en ĝia mezo estas hela ruĝa strio. Kiam li atingis ĝin, li vidis ke ĝi estas homa mano detranĉita ĉe la pojno. Escepte de la sanganta finaĵo, la mano estis tiom tute blankigita, ke ĝi similis gipsan muldaĵon.
Li piedbatis la aĵon en la defluilon, kaj post tio, por eviti la homamason, li turnis sin por laŭiri dekstran flankstraton. Post du-tri minutoj li estis for de la regiono detruita de la bombo, kaj la sordida svarmanta vivantaro de la stratoj plu vivis, kvazaŭ nenio estis okazinta. Estis preskaŭ la dudeka horo, kaj la drinkbutikoj kiujn frekventadis la proloj (“publoj”[5] estis ilia kutima nomo por tiuj butikoj) estis plenplenaj de klientoj. El iliaj malpuraĉaj svingopordoj, konstante malfermataj kaj refermataj, elodoris urino, segaĵeroj, kaj amara biero. En angulo formita de antaŭenpuŝiĝanta domfronto, tri viroj staris tre proksimaj unu al la alia, la centra viro tenis falditan ĵurnalon, kiun la aliaj du studadis trans lian ŝultron. Eĉ antaŭ ol esti sufiĉe proksima por distingi iliajn mienojn, Winston povis vidi ilian plenan sindediĉon, per ĉiu linio de iliaj korpoj. Evidente ian gravan novaĵon ili legas. Li estis kelkajn paŝojn distance de ili, kiam subite la grupo disiĝis, kaj du el la viroj violente interdisputis. Dummomente aspektis ke ili tuj interbatalos.
“Ĉu vi merde ne povas aŭdi kion mi diras? Mi diras al vi ke neniu numero finiĝanta per sep tute neniam gajnis jam de dekkvar monatoj!”
“Jes ja, tamen!”
“Ne ja! Hejme mi havas la tutan aron, de du plenaj jaroj skribataj sur peco de papero. Mi kopias ilin horloĝregule. Kaj mi diras al vi, ke neniu numero finiĝanta per sep—”
“Jes tamen, sep ja gajnis! Mi povus preskaŭ diri al vi la merdan numeron. Kvar nul sep, tiel finiĝis. Estis en februaro — dua semajno de februaro.”
“Februaro, je via avinaĉo! Mi havas ĉiujn skribitajn nigrablanke. Kaj mi diras al vi, ke neniu numero—”
“Ho, ĉesu!” diris la tria viro.
Ili diskutis la loterion. Winston rerigardis, irinte tridek metrojn pli. Ili ankoraŭ disputadis, kun vividaj, pasiplenaj vizaĝoj. La Loterio, kun sia ĉiusemajna elpago de grandegaj premioj, estis la ununura publika evento kiun la proloj serioze atentis. Verŝajne estis pluraj milionoj da proloj por kiuj la Loterio estis la precipa, se ne la sola, kialo resti vivanta. Ĝi estis ilia ĝojigilo, ilia stultigilo, ilia sendolorigilo, ilia intelekta stimulilo. Koncerne la Loterion, eĉ homoj apenaŭ kapablaj legi kaj skribi ŝajnis kapablaj fari kompleksegajn kalkulojn, kaj mirige klarmemori. Ekzistis tuta tribo da homoj kiuj vivtenis sin simple per vendado de sistemoj, antaŭdiroj, kaj bonfortunigaj amuletoj. Winston neniel rilatis al la funkciigado de la Loterio, kiun estris la Ministrejo de la Abundo, sed li konsciis (efektive, ĉiu en la Partio konsciis) ke la premioj estas plejparte nur imagataj. Nur malgrandajn monsumojn oni efektive pagis, la gajnintoj de la grandaj premioj estis senekzistaj personoj. Pro la manko de vera interkomunikado inter unu parto de Oceanio kaj aliaj partoj, ne estis malfacile aranĝi tion.
Sed se ekzistis espero, ĝi troviĝis inter la proloj. Necesis firmteni tiun konvinkiĝon. Vortigite, ĝi sonis akceptinda: nur kiam oni rigardis la homojn pasantajn sur la pavimo, ĝi fariĝis nur fiiluzio. La strato al kiu li estis turninta sin, iris malsupren laŭ deklivo. Li sentis ke li jam antaŭe estis en tiu distrikto, kaj ke estas ĉefa vojo ne malproksime. El ie antaŭ li, aŭdigis bruego de kriantaj voĉoj. La strato abrupte turniĝis, kaj finiĝis ĉe ŝtuparo, kiu kondukis al suba strato, kie kelkaj standistoj vendis malfreŝaspektajn legomojn. Tiumomente, Winston memoris kie li estas. La flankstrato iras al la ĉefstrato, kaj post la sekva turno, apenaŭ kvin minutojn for, estas la fatrasvendejo, kie li aĉetis la neenpresitan libron, kiu nun estas lia taglibro. Kaj en skribilbutiko ne malproksima, li aĉetis sian plumingon kaj sian botelon da inko.
Li paŭzis momente ĉe la supro de la ŝtupoj. Ĉe la kontraŭa flanko de la strateto estis maleleganta publeto, kies fenestroj aspektis obskuretaj, sed efektive nur estis kovritaj de polvo. Tre maljuna viro, kliniĝa sed aktiva, kun blankaj lipharoj kiuj antaŭstaras kvazaŭ tiuj de salikoko, perŝove malfermis la svingopordon kaj eniris. Dum Winston staris rigardante, li ekpensis ke tiu maljunulo, kiu estas nepre almenaŭ okdekjaraĝa, jam estis mezaĝa kiam la Revolucio okazis. Li kaj manpleno da aliaj similaĝuloj estas la lasta nun ekzistanta ligo kun la malaperinta mondo de kapitalismo. En la Partio mem restas malmultaj personoj kies ideoj estis formitaj antaŭ la Revolucio. La malpli juna generacio estis plejparte ekstermita dum la grandaj Purigoj de la 50’oj kaj 60’oj, kaj la nemultaj postvivantoj jam antaŭ longe estis per teruro devigitaj intelekte cedi. Se ja ekzistas persono ankoraŭ vivanta kiu povus diri la veron pri kondiĉoj en la frua parto de la jarcento, nepre tiu persono estas prolo. Subite la historilibra teksto, kiun li kopiis en sian taglibron, revenis en la menson de Winston, kaj freneza impulso ekkaptis lin. Li eniros la publon, li konatiĝos kun tiu maljunulo, kaj li demandos al li: “Parolu pri via vivo dum vi estis knabo. Kia estis la vivo en tiu epoko? Ĉu la vivo estis pli bona ol nun, aŭ malpli bona?”
Rapide, por ke li ne havu sufiĉan tempon por ektimi, li malsupreniris la ŝtupojn kaj transiris la mallarĝan straton. Kompreneble estis freneze. Kiel kutime, ne ekzistis specifa regulo kontraŭ konversaciado kun proloj, kaj frekventado de iliaj publoj, sed tiaj agoj estis multe tro malkutimaj por ne esti rimarkataj. Se la patroloj alvenos, li eble povos pledi ke lin atakis svenemo, sed estas malverŝajne ke ili kredos lin. Li puŝmalfermis la pordon, kaj hida fromaĝeca odoro de amara biero trafis lian vizaĝon. Dum li eniris, la bruo de voĉoj fadis ĝis nur duono de sia antaŭa laŭteco. Li povis senti ke malantaŭ lia dorso, ĉiu okulumas lian bluan kombineon. Ĵetludado de sagetoj, okazanta ĉe la alia finaĵo de la ĉambro, interrompiĝis dum eble ĉirkaŭ tridek sekundoj. La maljunulo kiun li sekvis, staris ĉe la drinktabulo, kverelante pri io kun la servisto, kiu estis granda, dika, hoknaza junulo kun enormaj antaŭbrakoj. Densa grupo da aliaj, ĉirkaŭstarantaj kun glasoj en la manoj, rigardadis la scenon.
“Mi petis vin ĝentile, ĉu ne?” diris la maljunulo, rektigante siajn ŝultrojn kolerege. “Ĉu vi vere diras al mi ke vi ne havas pajnttason[6] en la tuta merda drinkejo?”
“Kaj kio, je la nomo de l’ infero, estas pajnto?” diris la servisto, klinante sin antaŭen kun la fingropintoj sur la tabulo.
“Aŭdu lin! Nomas sin drinkejisto kaj ne scias kio estas pajnto! Nu, pajnto estas duono de kvarto[7], kaj estas kvar kvartoj en galjono. Sendube necesos nun instrui al vi la abocon.”
“Neniam aŭdis pri ili,” diris la drinkejisto kurte. “Litron kaj duonlitron — nur tiujn ni vendas. Jen la glasoj sur la breto antaŭ vi.”
“Mi volas pajnton,” insistis la viro. “Vi povus tutfacile verŝi pajnton por mi. Ni ne havis tiujn merdajn litrojn, kiam mi estis junulo.”
“Kiam vi estis junulo, ni ĉiuj ankoraŭ loĝis en la arbosuproj,” diris la drinkejisto, sardone regardetante la aliajn klientojn.
Aŭdiĝis ridego, kaj la malkvieto kiun kaŭzis la eniro de Winston ŝajnis malaperi. La blankhara vizaĝo de la maljunulo ruĝiĝis. Li deturnis sin, murmurante al si, kaj batiĝis kontraŭ Winstonon. Winston milde prenis lian brakon.
“Ĉu vi permesas ke mi proponu al vi trinkon?” li diris.
“Vi estas ĝentilulo,” diris la alia, rerektigante siajn ŝultrojn. Li ŝajne ne rimarkis la bluan kombineon de Winston. “Pajnton!” li aldonis agrese al la drinkejisto. “Pajnton da ebriaĵo.”
La drinkejisto verŝis du duonlitrojn da malhelbruna biero en dikajn glasojn kiujn li estis rinsinta en sitelo sub la servotabulo. Biero estis la nura drinkaĵo aĉetebla en la publoj de la proloj. La proloj ne rajtis trinki ĝinon, kvankam, en la praktiko, ili sufiĉe facile akiris ĝin. La ĵetsageta ludo denove plene aktivis, kaj la densa grupo da viroj ĉe la drinktablo rekomencis diskutadi loteribiletojn. Oni dummomente forgesis la ĉeeston de Winston. Estis ligna tablo sub la fenestro, kie li kaj la maljunulo povos konversacii sen riski esti aŭskultataj. Estis terure danĝere, sed ĉiukaze ne estis teleekrano en la ĉambro, pri tio li certigis sin tuj kiam li envenis.
“Li tutfacile povus elverŝi por mi pajnton,” grumblis la maljunulo dum li komfortigis sin malantaŭ glaso. “Duonlitro ne sufiĉas. Ĝi ne satigas. Kaj tuta litro estas tro multa. Ĝi likigas mian vezikon. Kaj la prezo troas.”
“Nepre vi vidis grandajn ŝanĝojn, de kiam vi estis junulo,” diris Winston iom malcerte.
La rigardo far la palbluaj okuloj de la maljunulo moviĝis de la celtabulo de la sagetludo al la servotabulo, kaj de la servotablulo al la pordo de la Porvira Necesejo, kvazaŭ volante kredigi ke la ŝanĝoj okazis en la drinkoĉambro.
“La biero estis pli bona,” li fine diris. “Kaj malpli kara! Kiam mi estis junulo, milda biero — ebriaĵo, tiel ni nomis ĝin — kostis kvar pencojn por pajnto. Estis antaŭ la milito, kompreneble.”
“Kiu el la militoj?” dirs Winston.
“Ĉiuj militoj,” diris la maljunulo nespecife. Li reprenis sian glason, kaj liaj ŝultroj rerektiĝis. “Por ke vi plej bonfartu!”
En lia maldika gorĝo la akrapinta adampomo supren-malsupreniris mirige rapide, kaj la biero malaperis. Winston paŝis al la servotabulo, kaj revenis kun du pliaj duonlitroj. Ŝajne la maljunulo forgesis sian rifuzon trinki tutan litron.
“Vi multe pli aĝas ol mi,” diris Winston. “Nepre vi estis plenkreskinta, antaŭ ol mi naskiĝis. Vi povas memori kia estis la vivo en la malnovaj tagoj, antaŭ la Revolucio. Homoj miaaĝaj vere nenion scias pri tiuj malnovaj epokoj. Ni povas legi pri ili nur en libroj, kaj kion diras la libroj eble ne estas prava. Mi volas aŭdi vian opinion pri tio. La historilibroj diras ke la vivo antaŭ la Revolucio estis tute malsimila al la aktuala vivo. Estis grandega subpremado, maljusteco, malriĉo pli giganta ol ni povus nun imagi. Ĉi tie en Londono, la plejgranda parto de la popolo neniam havis sufiĉe da manĝaĵoj, ekde sia naskiĝo ĝis sia morto. Duono de la popolo eĉ ne havis botojn sur siaj piedoj. Ili laboris dek du horojn ĉiutage, jam naŭjaraĝaj ili ne plu frekventis lernejon, ili dormis dekope en unu ĉambro. Kaj samtempe estis tre malgranda nombro da personoj, nur kelkmil, — oni nomis ilin kapitalistoj — kiuj estis riĉaj kaj potencaj. Ili posedis ĉion posedeblan. Ili loĝis en grandaj belegaj domoj kun tridek servistoj, ili veturadis en aŭtomobiloj, kaj kaleŝoj tirataj de kvar ĉevaloj, ili trinkis ĉampanon, ili surhavis cilindrajn ĉapelojn —”
La maljunulo ekinteresiĝis.
“Cilindraj ĉapeloj!” li diris. “Kurioze ke vi mencias ilin. Ĝuste ili eniris mian menson hieraŭ, mi ne scias la kialon. Mi simple pensis: mi jam de jaroj ne vidas cilindran ĉapelon. Kiam mi lastafoje surhavis tian, estis dum la funebraĵoj por mia bofratino. Kaj tio okazis — nu, mi ne povus diri la daton, sed nepre antaŭ almenaŭ kvindek jaroj. Kompreneble, mi nur luis ĝin por la evento, komprenu.”
“Ne vere gravas pri la cilindraj ĉapeloj,” diris Winston pacience. “Mi celas diri: tiuj kapitalistoj — ili kaj kelkaj juristoj kaj pastroj kc., kiuj pergajnis sian vivon per ili — estis la estroj de la mondo. Ĉio ekzistis specife por ili. Vi — la ordinaraj homoj, la laboristoj — estis iliaj sklavoj. Ili povis trakti vin laŭdezire. Ili povis forsendi vin al Kanado, kvazaŭ brutojn. Ili povis amori kun viaj filinoj laŭvole. Ili povis ordoni ke vi estu vipataj, per io nomata skurĝo. Vi eĉ devis depreni la ĉapon, kiam vi preterpasis ilin. Ĉiu kapitalisto estis akompanata de grupo da lakeoj kiuj —”
La maljunulo reinteresiĝis.
“Lakeoj!” li diris. “Jen vorto kiun delonge mi ne aŭdas. Lakeoj! Tio vere malantaŭenigas mian memoron, ja. Mi memoras, ho, antaŭ multego da jaroj — kelkfoje mi iris al Hide[8] Park dum dimanĉa posttagmezo por aŭdi la paroladantojn. Savarmeo, Romkatolikoj, Judoj, Hindianoj — ĉiaj personoj. Kaj unu viro — nu, mi ne povas memori lian nomon, sed tre impana paroladisto li estis. Li vere kondamnis ilin! ‘Lakeoj!’ li diris, ‘lakeoj de la burĝaro! Helpantoj de la reganta klaso!’ Parazitoj —jen alia. Kaj hienoj — li certe nomis ilin hienoj. Kompreneble li parolis pri la Laborista Partio, komprenu.”
Winston sentis ke ili ne parolas pri la sama afero.
“Kion mi vere volis scii estas:” li diris, “Ĉu vi vere opinias ke vi estas pli libera nun, ol en tiu malnova epoko? Ĉu oni traktas vin pli kiel homon? En la malnova epoko, la riĉuloj, la superuloj —”
“La Ĉambro de Lordoj[9],” interrompis la maljunulo, memoroplene.
“La Ĉambro de Lordoj, jes. “Kion mi demandas estas: ĉu tiuj homoj povis trakti vin kiel malsuperulojn, nur ĉar ili estis riĉaj, kaj vi estis malriĉaj. Ĉu, ekzemple, estas fakto ke vi devis nomi ilin ‘Moŝto’, kaj depreni vian ĉapon, kiam vi pasis ilin.”
La maljunulo ŝajnis profunde pensadi. Li trinkis eble kvaronon da sia biero, antaŭ ol respondi.
“Jes,” li diris. “Ili ŝatis ke oni tuŝu sian ĉapon, honore al ili. Tio kvazaŭ montris respekton. Mi mem ne samopiniis pri tio, sed sufiĉe ofte mi faris. Devis, eble necesas diri.”
“Kaj ĉu estis kutime — mi nur citas kion mi legis en historilibroj — ĉu kutime tiuj homoj kaj iliaj servistoj forpuŝis vin de la pavimo, en la defluilon?”
“Unufoje, iu el ili puŝis min,” diris la maljunulo. “Mi memoras kvazaŭ okazis hieraŭ. Estis la Nokto de la Boatkonkuro — oni ege tumultis je la Nokto de la Boatkonkuro — kaj mi batiĝas kontraŭ junulon en la Avenuo Shaftesbury. Vera altsociulo li estis — formala ĉemizo, cilindra ĉapelo, nigra mantelo. Li iom zigzagadis trans la pavimon, kaj mi batiĝas kontraŭ lin preskaŭ akcidente. Li diras: ‘Kial vi ne atentas kien vi paŝas?’ Mi diras: ‘Ĉu v’ kredas ke vi aĉetis la merdan pavimon?’ Li diras: ‘mi detordos vian merdan kapon se vi insultaĉos min.’ ‘Mi diras: ‘Vi ebrias. Mi arestigos vin post momento,’ mi diras. Kaj kredu min, li metas sian manon sur mian bruston, kaj ŝovas min tiom forte, ke mi preskaŭ falas sub la radojn de buso. Nu, mi estis juna tiutempe, kaj mi intencis bategi lin, sed —”
Sento de senpoveco kaptis Winstonon. La memorado de la maljunulo estis nur rubejo da detaloj. Eblus pridemandi lin dum la tuta tago, sen akiri veran informon. Eblas ke la Partihistorioj ja veras iomete: ili eble eĉ plene veras. Li faris lastan provon.
“Eble mi ne parolis tute klare,” li diris. “Kion mi volas diri estas: Vi jam vivis dum tre longa tempo; vi vivis duonon de via vivo antaŭ la Revolucio. Ekzemple, en 1925, vi jam estis plenkreskulo. Ĉu vi dirus ke, laŭ via nuna memoro, la vivo en 1925 estis pli bona ol nun, aŭ malpli bona? Se vi povus elekti, ĉu vi preferus vivi tiam aŭ nun?”
La maljunulo rigardis mediteme la saget-celtabulon. Li eltrinkis sian bieron, malpli rapide ol antaŭe. Kiam li parolis, estis kun tolerema filozofiema tono, kvazaŭ la biero mildigis lin.
“Mi scias kion vi supozas ke mi diros,” li diris. “Vi supozas ke mi dirus ke mi preferus denove esti juna. La plej multaj personoj dirus ke ili preferus esti junaj, se vi demandus al ili. Oni havas bonan sanon kaj forton kiam oni junas. Kiam oni atingas mian aĝon, oni neniam bone fartas. Min suferigas fiege miaj piedoj, kaj mia veziko estas aĉa. Sessepfoje ĉiunokte ĝi ellitigas min. Aliflanke, estas granda avantaĝo, kiam oni estas maljunulo. Oni ne havas la samajn problemojn. Oni ne rilatas kun la inoj, kaj tio estas bonega afero. Mi ne amoras kun virino jam de preskaŭ tridek jaroj, se vi bonvolos kredi min. Nek deziris, efektive.”
Winston retroklinis sin kontraŭ la muron. Ne utilus plu demandi. Li estis aĉetonta pli da biero, kiam la maljunulo subite stariĝis kaj paŝetis rapide en la odoraĉantan urinejon ĉe la flanko de la ĉambro. La ekstra duonlitro jam afliktis lin. Winston sidis dum unu aŭ du minutoj, rigardante sian malplenan glason, kaj li apenaŭ rimarkis, kiam liaj piedoj reportis lin en la straton. Post malpli ol dudek jaroj, li pensis, la giganta sed simpla demando: “Ĉu la vivo estis pli bona antaŭ la Revolucio ol nun?” jam neniam denove estos respondebla. Sed, praktike, ĝi jam nun estas nerespondebla, ĉar eĉ la malmultaj disaj postvivintoj el la antikva mondo ne kapablas kompari unu epokon kun alia. Ili memoras milionon da senutilaĵoj, kverelon kun kunlaboranto, serĉon al perdita pumpilo por biciklo, la esprimon sur la vizaĝo de antaŭ longe mortinta fratino, la kirliĝadon de la polvo dum ventoplena mateno antaŭ sepdek jaroj: sed ĉiuj gravaj faktoj estas ekster ilia vidpovo. Ili estas kia formiko, kapabla vidi malgrandaĵojn, sed nenion grandan. Kaj post la ĉeso de la memoro, kaj post la falsado de la registroj — post tio, la pretendo de la Partio ke ĝi plibonigis la kondiĉojn de la homa vivo estos akceptenda, ĉar ne plu ekzistos, kaj neniam povos denove ekzisti, ia normo al kiu ĝi estos komparebla.
Tiumomente, lia penstemo ekĉesis. Li haltis kaj suprenrigardis. Li estis en mallarĝa strato, kun kelkaj senlumaj butiketoj inter loĝejoj. Tuj super lia kapo pendis tri rustiĝintaj metalaj pilketoj, kiuj laŭaspekte iam estis orkovritaj. Li kredis iel koni la lokon. Kompreneble! Li staras ekster la fatrasbutiko kie li aĉetis la taglibron.
Ektimo trairis lin. La iama aĉeto de la libro estis sufiĉe riskoplena ago, kaj li ĵuris al si neniam reproksimiĝi al tiu loko. Tamen, tuj kiam li permesis al la pensoj vagadi, liaj piedoj reportis lin ĉi tien propravole. Sed precize kontraŭ tiaj sinmortigaj impulsoj li esperis gardi sin, per skribado en la taglibro. Samtempe li rimarkis ke kvankam estas preskaŭ la dudekunua horo, la butiko ankoraŭ estas nefermita. Sentante ke li estos malpli elstara ene, ol restante sur la pavimo, li tramarŝis la pordejon. Demandite, li povus kredigeble diri ke li serĉas aĉeti razklingojn.
La posedanto ĵus lumigis pendandan olelampon, kiu faris malpuran sed amikan odoron. Li estis viro eble sesdekjaraĝa, febla kaj klina, kun longa, amikaspekta nazo, kaj mildaj okuloj misaspektigataj de dikaj okulvitroj. Lia hararo estis preskaŭ blanka, sed liaj brovoj estis dikaj kaj ankoraŭ nigraj. Liaj okulvitroj, liaj mildaj, malkvietaj moviĝoj, kaj la fakto ke li surhavas malnovan jakon el nigra veluro, donis al li malklaran intelektulan aspekton, kvazaŭ li estis ia literaturisto, aŭ eble muzikisto. Lia voĉo estis softa, kvazaŭ fadema, kaj lia akĉento estis malpli aĉa ol tiu de la plej multaj proloj.
“Mi rekonis vin sur la pavimo,” li diris tuj. “Vi estas la sinjoro kiu aĉetis la memoralbumon por junulino. Tio estis tre bela paperspeco, jes vere. Kremlamena, tiel oni nomis ĝin. Oni ne fabrikas tian paperon jam de — nu, verŝajne kvindek jaroj.” Li intense rigardis Winstonon trans la supron de siaj okulvitroj. “Ĉu mi povas fari ion specifan por vi? Aŭ ĉu vi nur deziras ĉirkaŭrigardi?”
“Mi estis preterpasanta,” diris Winston sendetale. “Mi nur emis enveni. Mi nenion specifan serĉas.”
“Estas bone,” diris la alia, “ĉar mi supozas ke mi ne povus kontentigi vin.” Li faris pardonpetan geston per sia molpolma mano. “Vi vidas kiel estas; malplena butiko, preskaŭ. Private, inter ni: la komercado pri antikvaĵoj estas preskaŭ finita. Oni ne plu deziras ilin, kaj ankaŭ mankas stoko. Mebloj, ceramkaĵoj, vitro, ĉio iom post iom disrompiĝis. Kaj kompreneble oni plejparte jam fandis la metalaĵojn. Jam de jaroj mi ne vidas latunan kandelingon.”
La malgranda interno de la butiko estis efektive malkomfortige plena, sed estis en ĝi preskaŭ nenio eĉ valoreta. La kvanto da libera spaco sur la planko estis tre limigita, ĉar ĉie apud la muroj estis stakoj da nenombreblaj polvkovritaj bildokadroj. En la fenestro estis pletoj da boltoj kaj boltingoj, trivitaj ĉiziloj, poŝtranĉiloj kun rompitaj klingoj, rustetaj brakhorloĝoj kiuj ne eĉ ŝajnigis funkcii, kaj diversaj aliaj fatrasaĵoj. Nur sur malgranda tablo en angulo estis aro da diversaĵoj — lakitaj flartabakujoj, agataj broĉoj, kaj tiaĵoj — inter kiuj laŭaspekte eble estus io interesa. Dum Winston vagis cele la tablon, lia vido ektrafis rondan glataĵon kiu brilis softe en la lamplumo, kaj li prenis ĝin.
Ĝi estis peza vitraĵo, kurba unuflanke, kaj plata aliflanke, tiel ke ĝi estis preskaŭ hemisfero. Estis kurioza softeco, kvazaŭ de pluvakvo, en kaj la koloro kaj la teksturo de la vitro. En ĝia koro, kun aspekto pligrandigita de la kurba surfaco, estis stranga, palruĝa, kompleksa objekt,o kiu memorigis pri rozo aŭ maranemono.
“Kio ĝi estas?” diris Winston, fascinate.
“Jen koralo, tio,” diris la maljunulo. “Sendube el la Hindia Oceano. Oni iam iel envitrigis ĝin. Tio estis farita antaŭ ne malpli ol cent jaroj. Pli ol cent, laŭaspekte.”
“Ĝi estas bela,” diris Winston.
“Ĝi ja estas bela,” diris la alia, apreze. “Sed ne multaj personoj dirus tion nuntempe.” Li tusis. “Nu, se eventuale vi dezirus aĉeti ĝin, vi devus pagi kvar dolarojn. Mi povas memori tempon kiam io tia kostus ok pundojn, kaj ok pundoj estis — nu, mi ne povas facile kalkuli tion, sed temis pri multa mono. Sed kiu interesiĝas pri aŭtentaj antikvaĵoj nuntempe, eĉ kvankam plu restas nur malmultaj?”
Winston tuj pagis la kvar dolarojn, kaj metis la dezirataĵon en sian poŝon. Kio allogis lin pri ĝi, ne estis tiom ĝia belo, kiom la karaktero kiun ĝi ŝajnis havi, ke ĝi apartenis al epoko tre malsimila al la nuna. La softa, pluvakveca vitro estis malsimila al ĉiu vitro kiun iam li vidis. La objekto estis duoble alloga pro sia ŝajna senutileco, kvankam li povis diveni ke iam oni intencis ke ĝi estu pezilo por kunteni paperfoliojn. Ĝi multe pezis en lia poŝo, sed bonŝance ĝi ne videble ŝveligis ĝin. Estus kurioze, eĉ kompromite, ke Partiano havas ion tian. Ĉio malnova, kaj, efektive, ĉio bela, ĉiam estis pridubiga. Ricevinte la kvar dolarojn, la maljunulo fariĝis videble pli gaja. Winston ekkonsciis ke li estus akceptinta tri, aŭ eĉ nur du dolarojn.
“Estas alia ĉambro en la supra etaĝo, kiun eble vi dezirus rigardi,” li diris. “Ne estas multo. Nur kelkaj eretoj. Ni bezonos lampon, se ni iros supren.”
Li lumigis alian lampon, kaj, kun dorso klineta, gvidis malrapide supren laŭ la kruta kaj trivita ŝtuparo, kaj laŭlonge de malgranda koridoro, en ĉambron el kiu videblis ne la strato, sed ŝtonere pavimita korto, kaj arego da kamensuproj. Winston rimarkis ke la mebloj restis aranĝitaj kvazaŭ temus pri loĝĉambro. Estis tapiŝa strio sur la planko, unu-du bildoj sur la muroj, kaj profunda fotelo el latoj apud la kameno. Malnovmoda vitra horloĝo, kun dekdu-hora faco, tiktakis sur la kamenobreto. Sub la fenestro, okupante preskaŭ kvaronon de la ĉambro, estis enorma lito sur kiu ankoraŭ estis matraco.
“Ni loĝis ĉi tie, ĝis kiam mortis mia edzino,” diris la maljunulo, pardonpetemete. “Mi vendas la meblojn, iom post iom. Nu, jen bela mahagona lito, aŭ ĝi estus bela, se eblus elpeli la cimojn. Sed verŝajne vi trovus ĝin iom tro granda.”
Li alte tenis la lampon, por lumigi la tutan ĉambron, kaj en la varma nebrila lumo la loko aspektis kurioze agrabla. Penso trafulmis la menson de Winston, ke verŝajne estus tre facile lui la ĉambron, pagante nur kelkajn dolarojn ĉiusemajne, se li aŭdacus riski tion. Ĝi estis sovaĝa, malebla nocio, formetenda tuj kiam pensita; sed la ĉambro vekis en li ian nostalgion, ian pramemoron. Ŝajnis al li, ke li scias precize kiel oni sentas sidante en ĉi tia ĉambro, en fotelo apud nekaŝita fajro, kun oniaj piedoj ĉe la fendro, kaj kaldroneto sur la kuirplato; tute sole, tute sekure, dum neniu observas onin, nenies voĉo persekutas onin, estas neniu sono escepte de la kantado de la kaldroneto, kaj la amikema tiktakado de la horloĝo.
“Ne estas teleekrano ĉi tie!” li ne povis ne murmuri.
“Aĥ,” diris la maljunulo, “mi neniam posedis ion tian. Tro multe kostas. Kaj ŝajne neniam mi sentis ĝian mankon, ial. Nu, jen agrabla klaphava tablo en tiu angulo. Kvankam, kompreneble ,necesus surmeti novajn ĉarnirojn, se oni volus uzi la klapojn.”
Estis malgranda librobretaro en la alia angulo, kaj Winston jam estis altirita al ĝi. Ĝi enhavis nur rubon. La elserĉo kaj detruado de libroj estis farita same zorge en la prolaj kvarteloj kiel en ĉiu alia. Estis tre malverŝajne ke ekzistas ie en Oceanio ekzemplero de libro presita pli frue ol 1960. La maljunulo, ankoraŭ portante la lampon, staris antaŭ bildo en palisandra kadro, kiu pendas aliflanke de la kameno, kontraŭ la lito.
“Nu, se eventuale vin iel interesus malnovaj bildoj—” li komencis delikate.
Winston transpaŝis por ekzameni la bildon. Ĝi estis ŝtala gravuraĵo pri ovala konstruaĵo kun rektangulaj fenestroj, kaj antaŭ la konstruaĵo estis tureto. Balustrado ĉirkaŭis la konstruaĵon, kaj malantaŭe estis io aspektanta statuo. Winston rigardadis ĝin dum pluraj momentoj. Ĝi ŝajnis iomete familiara, kvankam li ne memoris la statuon.
“La breto estas fiksita al la muro,” diris la maljunulo, “sed mi verŝajne povus malŝraŭbi ĝin por vi.”
“Mi konas tiun konstruaĵon,” fine diris Winston. “Ĝi estas ruino, nuntempe. Ĝi estas en la mezo de la strato ekster la Palaco de Justeco.”
“Prave. Ekster la Tribunalejo. Ĝi estis bombita en — ho, antaŭ multaj jaroj. Iam ĝi estis preĝejo, Sankta Klemento Danoj estis ĝia nomo.” Li ridetis pardonpeteme, kvazaŭ konsciante ke li diras ion iomete absurdan, kaj pludiris: “Oranĝoj, Citronoj, el Klement’ sonoras!”
“Kion vi diras?” diris Winston.
“Ho — ‘Oranĝoj, Citronoj, el Klemento sonoras’. Tio estis rimaĵo, kiun mi konis kiam mi estis knabeto. Mi ne memoras la sekvajn vortojn, sed mi ja scias ke ĝiaj lastaj vortoj estis ‘Venas kandelo por allite vin gvidi. Venas hakilo por forhaki la kapon.’ Temis pri ia danco. La dancantoj etendas siajn brakojn kaj oni subpaŝas, kaj kiam ili atingas la vortojn ‘Venas hakilo por forhaki la kapon.’ ili subenigas la brakojn kaj kaptas onin. La kanto konsistis nur el la nomoj de preĝejoj. Ĉiuj preĝejoj de Londono estis en ĝi — tio estas, ĉiuj gravaj preĝejoj.”
Winston demandetis al si, al kiu jarcento apartenis la preĝejo. Ĉiam estis malfacile taksi la aĝon de konstruaĵo en Londono. Ĉion gravan kaj imponan, se relative novaspektan, oni aŭtomate pretendis kiel post- Revolucian konstruaĵon; kaj ĉio evidente malpli nova estis atribuita al iu neklara periodo nomita la Mezepoko. La jarcentoj da kapitalismo, laŭ onia pretendo, produktis nenion valoran. Oni ne povus lerni pli da historio per la arkitekturo ol per libroj. Statuoj, surĉizaĵoj, memorigaj ŝtonoj, la nomoj de stratoj — ĉio kio povus lumigi la pasintecon estis sisteme ŝanĝita.
“Mi tute ne sciis ke ĝi estis preĝejo,” li diris.
“Restas multe da ili, efektive,” diris la maljunulo, “kvankam oni utiligas ilin alicele. Aĥ, kiel tekstis tiu rimaĵo? Ha, mi memoras!
‘Oranĝoj, Citronoj’, el Klemento sonoras,
‘Vi ŝuldas penceron” el Marteno sonoras
nu, mi ne memoras plion. Pencero, tio estis malgranda kupra monero, ĝi aspektis iom kiel cendo.”
“Kie estis Marteno?” diris Winston.
“Sankta Marteno? Ĝi ankoraŭ ekzistas. Ĝi estas en la Placo de la Venko, apud la bildgalerio. Konstruaĵo kun trianguleca verando, kaj kolonoj antaŭ si, kaj granda ŝtuparo.”
Winston bone konis tiun lokon. Ĝi estis muzeo uzata por propagandaj ekspozicioj diversspecaj — laŭskalaj modeloj de raketbomboj kaj Flosantaj Fortikaĵoj, vaksaj reproduktoj de fiagoj de la malamiko, k.s.
“Sankta Marteno-en-la-Kamparo, ĝi estis nomata,” klarigis la maljunulo, “kvankam mi ne memoras kampojn ie en tiu regiono.”
Winston ne aĉetis la bildon. Ĝi estus eĉ malpli konvena posedaĵo ol la vitra paperpezilo, kaj ne eblus porti ĝin hejmen, krom se ĝi estus prenita el sia kadro. Sed li plurestis dum kelkaj minutoj, parolante al la maljunulo, kies nomo, li trovis, ne estis Weeks — kiel oni eble supozus laŭ la ĉizaĵo super la butikofronto — sed Charrington. S-ro Charrington, montriĝis, estis vidvo sesdektrijaraĝa, kaj loĝis ĉi tiun butikon jam de tridek jaroj. Dum tiu tuta periodo, li intencis ŝanĝi la nomon super la fenestro, sed li neniam efektive faris tion. Tutdum ili konversaciadis, la duone memorita rimaĵo ripetadis sin en la kapo de Winston. Oranĝoj, Citronoj, el Klemento sonoras, Donu pencerojn el Marteno sonoras! Kurioze estis, ke kiam oni ripetis tion al si, oni iluzie kvazaŭaŭdis sonorilojn, la sonorilojn de perdita Londono, kiu plu ekzistas ie, maskite kaj forgesite. El unu fantoma turo post alia, li ŝajnis aŭdi ilin sonoradi. Tamen, laŭ lia memoro li neniam en la reala vivo aŭdis sonorilojn de preĝejo.
Li forlasis S-ron Charringtonon, kaj malsupreniris la ŝtupojn sola, por ke la maljunulo ne vidu ke li kontrolas la straton, antaŭ ol paŝi el la pordejo. Li jam decidis ke post konvena intervalo — eble monato — li akceptos la riskon denove viziti la butikon. Eble ne estus pli danĝere ol manki dum vespero ĉe la Centro. La vera malsaĝaĵo estis lia jama reveno ĉi tien, aĉetinte la taglibron kaj ne sciante ĉu la butikposedanto estas fidinda. Tamen —!
Jes, li denove pensis, li revenos. Li aĉetos pliajn pecojn de bela rubo. Li aĉetos la gravuraĵon pri Sankta Klemento Danes, prenos ĝin el ĝia kadro, kaj portos ĝin hejmen kaŝitan sub la jako de lia kombineo. Li tiros la ceterajn vortojn de tiu poemo el la memoro de S-ro Charrington. Eĉ la freneza projekto lui la supretaĝan ĉambron trafulmis lian menson denove. Dum eble kvin sekundoj, ekscito senzorgigis lin, kaj li paŝis sur la pavimon tute sen antaŭe kontroli tra la fenestro. Li eĉ komencis mallaŭte kanti al si laŭ elpensita melodio —
“Oranĝoj, Citronoj”, el Klemento sonoras,
“Vi ŝuldas pencerojn” el Marteno sonoras
Subite lia koro kvazaŭ glaciiĝis, kaj liaj intestoj akviĝis. Figuro en blua kombineo venis laŭ la pavimo, eĉ ne dek metrojn for. Estis la knabino el la Departemento de Fikcio, la knabino kun malhela hararo. La lumo jam fadis, sed ne estis malfacile rekoni ŝin. Ŝi rekte rigardis lian vizaĝon, kaj poste plumarŝis rapide, kvazaŭ ne vidinte lin.
Dum kelkaj sekundoj Winston estis tro paralizita por sin movi. Post tio li turnis sin dekstren, kaj formarŝis peze, dummomente ne rimarkante ke li marŝas erardirekten. Ĉiukaze, unu necertaĵo estis solvita. Ne plu eblis dubi ĉu la knabino spione sekvas lin. Nepre ŝi sekvis lin ĉi tien, ĉar ne estis kredeble ke tuthazarde ŝi koincide promenis, dum la sama vespero, laŭ la sama obskura malĉefa strateto, kilometrojn for de la kvartaloj kie loĝas Partianoj. Ĉu efektive ŝi estas agento de la Penspolico, aŭ nur diletanta spiono instigita de zeloteco, ja ne gravis. Sufiĉe estis ke ŝi observadas lin. Verŝajne ŝi ankaŭ vidis lin eniri la publon.
Estis pene marŝi. La vitra pezaĵo en lia poŝo batis lian femuron ĉiupaŝe, kaj li preskaŭ emis elpreni kaj forĵeti ĝin. Plej malagrabla estis la doloro en lia ventro. Dum kelkaj minutoj li sentis ke li mortos se li ne baldaŭ atingos necesejon. Sed ne estas publikaj necesejoj en ĉi tia kvartalo. Sed la spasmo malaperis, postlasante obtuzan doloradon.
La strato estis sakstrato. Winston haltis, staris dum pluraj sekundoj demandante al si neklare kion fari, poste turnis sin kaj komencis retroiri laŭ sia ĵusa vojo. Turnante sin, li ekpensis ke la knabino lin pasis antaŭ nur tri minutoj, kaj ke kurinte li verŝajne povos atingi ŝin. Li povus sekvi ŝin, ĝis ili estos en iu kvieta loko, kaj tie frakasi ŝian kranion per pavimoŝtono. La vitraĵo en lia poŝo estus sufiĉe peza por tio. Sed li tuj formetis la planon, ĉar eĉ la penso fari ian ajn korpan klopodon estis netolerebla. Li ne povus kuri, li ne povus frakasi. Krome, ŝi estas juna kaj forta kaj defendus sin. Li ankaŭ pensis ke li povus hasti al la Komunuma Centro, kaj resti tie ĝis ĝi estos fermita, por tiel establi partalibion por la vespero. Sed ankaŭ tio estis malebla. Mortiga laco estis kaptinta lin. Li nur volis laŭeble plej rapide reiri hejmen, kaj post tio sidiĝi, kaj resti kvieta.
Jam pasis la dudekdua horo, kiam li reatingis la apartamenton. La lumojn oni malŝaltos en la centralo je la dudektria. Li eniris la kuirejon, kaj glutis preskaŭ tetason da Ĝino por la Venko. Post tio li iris al la tablo en la alkovo, sidiĝis, kaj reprenis la taglibron el la tirkesto. Sed li ne tuj malfermis ĝin. El la teleekrano latuneca, ina voĉo kriaĉadis patriotan kanton. Li sidis, intense rigardante la marmoraspektan kovrilon de la libro, sensukcese penante puŝi la voĉon el sia konscio.
Oni arestadis dum la nokto, ĉiam nur dum la nokto. La ĝusta ago estis mortigi sin, antaŭ ol esti kaptita. Sendube multaj personoj faris tion. Multaj el la malaperoj efektive estis sinmortigoj. Sed necesis havi senesperan kuraĝon, por mortigi sin en mondo kie armiloj, aŭ kia ajn rapidaga kaj nepre sukcesa veneno, estis tute nehaveblaj. Li pensis, iom mirigite, pri la biologia senutileco de doloro kaj timo, la perfido farata de la korpo, kiu ĉiam fariĝas senkapabla agi precize dum la momento kiam speciala peno necesas. Li povus esti silentiginta la knabinon, se li nur agus sufiĉe rapide: sed precize pro la grando de la danĝero, li perdis sian kapablon agi. Trafis lin la penso ke dum krizaj momentoj, oni neniam batalas kontraŭ ekstera malamiko, sed ĉiam nur kontraŭ la propra korpo. Eĉ nun, malgraŭ la ĝino, la obtuza doloro en lia ventro malebligis konsekutivan pensadon. Kaj estas same, li ekkonsciis, en ĉiuj ŝajne heroaj aŭ tragikaj situacioj. Sur la batalkampo, en la torturĉambro, sur subakviĝanta ŝipo, la celoj por kiuj oni batalas ĉiam forgesiĝas, ĉar la korpo ekŝvelas ĝis plenigi la universon, kaj eĉ kiam oni ne estas paralizita de timo aŭ dolorkriado, la vivo estas momentonpost- momenta baraktado kontraŭ malsato, aŭ malvarmo, aŭ maldormeblo, kontraŭ maldolĉa stomako, aŭ doloranta dento.
Li malfermis la taglibron. Gravis skribi ion. La virino sur la teleekrano jam komencis novan kanton. Ŝia voĉo kvazaŭ restis en lia cerbo kiel frakasitaj vitreroj. Li penis pensi pri O’Brien, por kiu, aŭ al kiu, la taglibro estas skribata, sed anstataŭe li komencis pensi pri ĉio okazonta post kiam la Penspolico forportos lin. Ne gravus se ili tuj mortigus. Esti mortigita, tion oni anticipis. Sed antaŭ ol morti (neniu parolis pri tiaj aferoj, tamen ĉiu sciis pri ili) la konfesrutino estos farenda: kaŭrado sur la planko, kaj kriegado postulanta kompaton, la bruo dum ostoj frakasiĝas, la dentoj disigataj, kaj sangaj harplektaĵoj.
Kial necesis travivi tion, ĉar la fino neniam varias? Kial ne eblis eltranĉi kelkajn tagojn aŭ semajnojn el la vivo? Neniu sukcesas eviti troviĝon, kaj neniu evitas konfesadon. Tuj kiam oni cedis al penskrimo, estis tute certe ke je certa dato oni jam estos morta. Do kial tiu hororo, kiu nenion ŝanĝas, devas resti fiksita en la venonteco?
Li penis, iomete pli sukcese ol antaŭe, venigi al si memorbildon pri O’Brien. “Ni renkontiĝos en la loko kie ne estas mallumo”, O’Brien diris al li. Li sciis la signifon de tio, aŭ kredis scii ĝin. La loko kie ne estas mallumo estas la imagata estonteco, kiun oni neniam vidos, sed en kiu, per antaŭscio, oni povas mistike partopreni. Sed dum la voĉo el la teleekrano okupadis liajn orelojn, li ne povis plusekvi la pensdirekton. Li metis cigaredon en sian buŝon. Duono de la tabako tuj falis sur lian langon, amara pulvoro kiun estis malfacile elkraĉi. La vizaĝo de Granda Frato naĝis en lian menson, anstataŭante la vizaĝon de O’Brien. Same kiel antaŭ kelkaj tagoj, li glitigis moneron el sia poŝo, kaj rigardis ĝin. La vizaĝo suprenrigardis al li, peza, trankvila, protekta: sed kia rideto estis kaŝita sub la malhelaj lipharoj? Kvazaŭ plumba mortsonoro revenis al li la vortoj:
MILITO ESTAS PACO
LIBERECO ESTAS SKLAVECO
SENSCIO ESTAS FORTO
PARTO DU
1
Estis la mezo de la mateno, kaj Winston estis elirinta el la laborĉelo, por iri al la necesejo.
Sola figuro venis direkte al li, de la alia finaĵo de la longa, brile lumigata koridoro. Kvar tagoj jam pasis post la vespero kiam li renkontis ŝin ekster la fatrasbutiko. Dum ŝi proksimiĝis, li vidis ke ŝia dekstra brako estas en skarpo, ne rimarkebla je distanco, ĉar ĝi estis samkolora kiel ŝia kombineo. Verŝajne ŝi premvundis sian manon, dum ŝi turnsvingis unu el la grandaj kalejdoskopoj, sur kiuj la intrigoj de romanoj estis “malnetigataj”. Tio estis ofta akcidento en la Departemento de Fikcio.
Ili estis apartaj je ĉirkaŭ kvar metroj, kiam la knabino stumblis kaj falis preskaŭ plata sur sian vizaĝon. Rezultis el ŝi akra dolorkrio. Sendube ŝi falis ĝuste sur la damaĝitan brakon. Winston ekhaltis. La knabino estis levinta sin surgenuen. Ŝia vizaĝo fariĝis lakte flavkolora, kontraste al kiu ŝia buŝo aspektis ankoraŭ pli ruĝa. Ŝiaj okuloj fikse rigardis lin, kun alloga esprimo kiu aspektis timo pli ol doloro.
Kurioza emocio moviĝis en la koro de Winston. Antaŭ li estas malamiko kiu celas mortigi lin: antaŭ li, ankaŭ, estas homo, doloroplena kaj eble kun rompita osto. Jam li instinkte komencis paŝi antaŭen, por helpi ŝin. Dum la momento kiam li vidis ŝin fali sur la bandaĝitan brakon, li kvazaŭsentis la doloron en sia propra korpo.
“Ĉu vi estas vundita?” li diris.
“Ne gravas. Mia brako. Ĝi fartos bone post sekundo.”
Ŝi parolis kvazaŭ la koro flirtas. Ŝi certe paliĝis.
“Ĉu vi nenion rompis?”
“Ne, estas bone. Doloris dum momento, nenio plia.”
Ŝi etendis sian liberan manon al li, kaj li helpis ŝin stariĝi. Ŝi jam reakiris iom de sia koloro, kaj aspektis multe pli bonfarta.
“Estas nenio,” ŝi ripetis kurte. “Mi nur batetis mian pojnon. Dankon, kamarado!”
Kaj dirinte tion, ŝi plu marŝis laŭ sia antaŭa direkto, vigle, kvazaŭ efektive nenio atentinda okazis. La tuta incidento ja ne postulis pli ol duonon de minuto. Ne permesi ke la sentoj aperu sur la vzaĝo, tio estis kutimo kiu fariĝis preskaŭ instinkta, kaj ĉiukaze, ili staris rekte antaŭ teleekrano, kiam la evento okazis. Tamen estis tre malfacile ne montri momentan surprizon, ĉar en la du-tri sekundoj dum li helpis ŝin stariĝi, la knabino puŝis ion en lian manon. Nenia dubo eblis, ŝi intence faris tion. Ĝi estis malgranda kaj plata. Dum li trairis la pordon de la necesejo, li transmetis ĝin en sian poŝon, kaj palpis ĝin per la pintoj de siaj fingroj. Ĝi estis peco de papero, faldita kvadrate.
Dum li staris ĉe la urinujo, li sukcesis, per iom pli da manipulado per siaj fingroj, malfaldi ĝin. Dum momento li sentis tenton preni ĝin en unu el la ĉeloj, kaj legi ĝin tuj. Sed tio estus tre malsaĝa ago, tion li bone sciis. En neniu alia loko oni povus esti pli certa ke la teleekranoj observadas konstante.
Li reiris al sia laborloko, sidiĝis, ĵetis la pecon de papero senzorge inter la aliajn foliojn sur la skribotablo, surmetis siajn okulvitrojn, kaj tiris la parolskribilon al si. “Kvin minutojn,” li diris al si, “minimume kvin minutojn!” Lia koro bategis en lia brusto, timige brue. Bonfortune, la tasko kiun li prilaboras estis nur rutinaĵo, ĝustigo de longa listo de ciferoj, ne bezonanta grandan atenton.
Negrave kio estis skribita sur la papero, sendube ĝi signifis ion politikan. Laŭ lia opinio, ekzistas du eblecoj. Unu, la nepre plej verŝajna, estis ke la knabino estas agento de la Penspolico, konforme al lia timo. Li ne sciis kial la Penspolico decidus liveri siajn komunikojn tiamaniere, sed eble ili havis propran motivon. La skribo sur la papero eble estus minaco, alvoko, ordono sinmortigi, iuspeca kaptilo. Sed ekzistis dua, pli malverŝajna ebleco, kiu insiste trudis sin en lian menson, kvankam li vane penis subpremi ĝin. Tiu ebleco estis ke la komuniko tute ne venis de la Penspolico, sed de ia subtera organizo. Eble la Frataro vere ekzistas, malgraŭ ĉio! Eble la knabino estas membro de ĝi! Sendube tiu ideo estis absurda, sed ĝi saltis en lian menson, tuj kiam li sentis la pecon de papero en la mano. Nur kelkajn minutojn poste. la alia, pli verŝajna klarigo trafis lin. Kaj eĉ nun, kvankam lia intelekto diris al li ke la komuniko verŝajne alvenigos morton — tamen, tion li ne kredis, kaj la kontraŭracia espero persistis, kaj lia koro bategis, kaj nur malfacile li sentremigis sian voĉon, dum li murmuris siajn ciferojn en la parolskribilon.
Li faris rulaĵon el la finita laboraĵo, kaj glitigis ĝin en la pneŭmatan tubon. Ok minutoj jam pasis. Li reĝustigis la okulvitrojn sur sia nazo, suspiris, kaj altiris la sekvan prilaborotan foliaron, kun la peco de papero sur ĝi. Li platigis ĝin. Sur ĝi estis skribite, per granda maleleganta manskribo:
Mi amas vin.
Dum pluraj sekundoj, li estis tro surprizita por eĉ ĵeti la danĝeraĵon en la memortruon. Kiam li ja faris tion, kvankam li tute bone sciis kiom danĝere estas montri tro da interesiĝo, li ne povis malhelpi sin relegi ĝin unufoje pli, nur por certigi ke la vortoj vere ekzistas.
Dum la cetero de la mateno, estis tre malfacile labori. Kio estis eĉ pli malbona ol la devo fokusigi sian menson sur serion de trivialaj taskoj, estis la bezono kaŝi kontraŭ la teleekrano sian agitiĝon. Li sentis kvazaŭ fajro brulas en la ventro. Lunĉo en la varmega, plenega, bruega kantino estis turmenta. Li esperis esti sola dum kelka tempo dum la lunĉhoro, sed ia misfato devigis la imbecilan Parsonson lokigi sin apud li. La odoro de la ŝvito de Parsons preskaŭ superis la stanecan odoron de la stufaĵo, kaj Parsons senpaŭze parolis konstante pri la preparoj por la Semajno da Malamo. Li specife entuziasmis pri papermaĉaĵa modelo de la kapo de Granda Frato, du metrojn larĝa, kiun la Spiontrupo de lia filino faras por tiu evento. Plej irite estis ke, en la bruego de la voĉoj, Winston apenaŭ povis aŭdi kion diras Parsons, kaj konstante devis peti ke li ripetu iun stultan rimarkon. Nur unufoje li ekvidetis la knabinon, kiu estis ĉe tablo ĉe la fora finaĵo de la ĉambro. Ŝi ŝajne ne vidis lin, kaj li ne rerigardis tiudirekte.
La posttagmezo estis pli tolerebla. Tuj post la lunĉo, alvenis delikata, malfacila labortasko, kiu laborigos lin dum pluraj horoj, kaj necesigos ke li prokrastu ĉion alian. Ĝi konsistis el falsigado de serio de produktadoraportoj el antaŭ du jaroj, tiel ke ĝi senkreditigos elstaran membron de la Interna Partio, kiu nun estas suspektata. Pri tia laboro Winston estis tre kompetenta, kaj dum pli ol du horoj li sukcesis tute malŝalti la knabinon en sia menso. Sed revenis memoro pri ŝia vizaĝo, kaj kun ĝi venis ardanta, nerezistebla deziro esti sola. Antaŭ ol esti sola, estos neeble trapensadi ĉi tiun novan eventon. La ĉinokto estos unu el liaj noktoj ĉe la Komunuma Centro. Li glutegis plian sengustan manĝon en la kantino, hastis al la Centro, partoprenis en la solena absurdeco de “diskutogrupo”, partoprenis en du ludoj de tabloteniso, glutis plurajn glasojn da ĝino, kaj sidis duonon de horo dum prelego titolita “Engsoco rilate al la ŝakludo”. Lia animo baraktis pro tediĝo, sed, malkutime, li tute ne emis manki en la vespero ĉe la Centro. Kiam li vidis la vortojn “mi amas vin”, la deziro pluvivi fortiĝis en li, kaj subite, provi risketojn ŝajnis stulte. Nur je la dudektria horo, kiam li estis enhejme kaj enlite — en la mallumo, kie oni estas sekura eĉ kontraŭ la teleekrano, kondiĉe ke oni silentas — li povis pensi seninterrompe.
Fizika problemo estis solvenda: kiel kontakti la knabinon, kaj aranĝi renkontiĝon? Li ne plu konsideris la eblecon ke ŝi faras planon kapti lin. Li sciis ke tiel ne estas, pro ŝia nemisrekonebla agitiĝo. dum ŝi transdonis al li la noton. Evidente ŝi estis plena de teruriĝo, kiel ja konvenis. Nek la ideo rifuzi ŝian sinproponon eĉ pensiĝis en li. Antaŭ nur kvin nokto,j li pripensis frakasi ŝian kranion per pavimoŝtono, sed tio ne gravis. Li pensis pri ŝia nuda, juna korpo, kia li vidis ĝin en sia sonĝo. Li estis konceptinta ŝin stultulo, kia ĉiuj aliaj, kun la kapo plenigita per mensogoj kaj malamo, la ventro plena de glacio. Ia febro kaptis lin, kiam li pensis ke eble li perdos ŝin, ke la blanka juna korpo eble forglitos de li! Tio, kion li pleje timis, estis ke ŝi simple alidecidos, se li ne rapide kontaktos ŝin. Sed la fizika malfacilo renkontiĝi estis enorma. Estis kvazaŭ oni pluprovas ŝakludi, kiam jam okazis matiĝo. Kien ajn oni turnis sin, la teleekrano rigardis onin. Efektive, ĉiuj eblaj metodoj komuniki kun ŝi jam trairis lian menson, dum kvin minutoj post legi la noton; sed nun, kiam estis tempo por pensado, li reekzamenis ilin unu post la alia, kvazaŭ metante vicon de instrumentoj sur tablon.
Evidente, la speco de renkontiĝo kiu okazis ĉimatene ne estus ripetebla. Se ŝi laborus en la Departemento de Registroj, eble estus relative simple, sed li nur tre malklare konceptis pri kie en la konstruaĵo troviĝas la Departemento de Fikcio, kaj li havis nenian pretekston por iri tien. Se li scius kie ŝi loĝas, kaj je kiu horo ŝi foriras el la laborejo, li povus elpensi metodon renkonti ŝin ie, dum ŝia iro hejmen; sed estis malsekure provi sekvi ŝin al ŝia hejmo, ĉar tio signifus restadi ekster la Ministrejo, kion oni neevideble rimarkus. Kaj estis neniel konsilinde, sendi leteron per la poŝto. Laŭ rutino kiu eĉ ne estis sekreta, oni malfermis ĉiujn leterojn dum la poŝtliverado. Efetkive, malmultaj homoj verkis leterojn. Por la mesaĝoj kiuj fojfoje necesis esti senditaj, ekzistis presitaj poŝtkartoj, kun longaj listoj de frazoj, kaj oni elstrekas la nedeziratajn frazojn. Ĉiukaze, li eĉ ne sciis la nomon de la knabino, do tute ne ŝian adreson. Fine li decidis ke la plej sekura loko estas la kantino. Se li povus renkonti ŝin sola, ĉe tablo ie en la mezo de la ĉambro, ne tro proksime al la teleekranoj, kaj kun sufiĉa bruado de konversacioj ĉirkaŭe — se tiuj kondiĉoj daŭrus dum, eble, tridek sekundoj, eble eblus interŝanĝi kelkajn vortojn.
Dum la sekva semajno, la vivo estis kia agitiĝoplena sonĝo. La sekvan tagon ŝi aperis en la kantino nur kiam li komencis foriri el ĝi, ĉar jam sonis la fajfado. Verŝajne ŝi devis labori en alia skipo. La postsekvan tagon, ŝi estis en la kantino je la kutima horo, sed kun tri aliaj knabinoj, kaj tuj sub teleekrano. Post tio, dum tri timoplenaj tagoj ŝi tute ne aperis. Liaj tutaj menso kaj korpo sentiĝis afliktataj de netolerebla trosentokapablo, ia diafaneco, kiu faris agonion el ĉiu moviĝo, ĉiu sono, ĉiu kontakto, ĉiu vorto kiun li devis diri aŭ aŭdi. Eĉ dum la dormo, li ne povis plene eskapi de ŝia bildo. Li ne tuŝis la taglibron dum tiuj tagoj. La sola senstreĉa periodo estis dum lia laboro, kiam li kelkfoje povis forgesi sin eĉ dekminute. Li neniel povis koncepti kio okazis al ŝi. Nenian enketon li povus fari. Eble ŝi estis vaporigita, eble ŝi mortigis ŝin, eble oni translokigis ŝin al la alia finaĵo de Oceanio; plej timige, kaj plej verŝajne, ŝi simple alipensis, kaj decidis eviti lin.
La sekvan tagon ŝi reaperis. Ŝia brako ne plu estis en skarpo, kaj ŝi havis nelarĝan bandaĝon ĉirkaŭ la pojno. La senstreĉiĝo kiun kaŭzis vidi ŝin, estis tiom granda ke li ne povis malhelpi sin rigardadi ŝin rekte dum pluraj sekundoj. La postan tagon, li preskaŭ sukcesis paroli al ŝi. Kiam li venis en la kantinon, ŝi sidadis ĉe tablo sufiĉe for de la muro, kaj ŝi estis tute sola. Estis frue, kaj la ĉambro ne estis tre plena. La vico helikis antaŭen, ĝis Winston estis preskaŭ ĉe la servobreto, kaj estis atendigata dum du minutoj, ĉar iu antaŭ li plendadis pri ne esti ricevinta sian sakarintablojdon. Sed la knabino estis ankoraŭ sola, dum Winston prenis sian pleton kaj komencis paŝi cele ŝian tablon. Li marŝis senzorge ŝiadirekten, liaj okuloj kvazaŭ serĉadis lokon ĉe iu tablo preter ŝi. Ŝi estis eble tri metrojn for de li. Post du sekundoj li atingos ŝin. Subite, voĉo vokis el malantaŭ li: “Smith!” Li ŝajnigis ne aŭdi. “Smith!” ripetis la voĉo, pli laŭte. Estis senutile. Li turnis sin. Blondhara, stultavizaĝa junulo nomita Wilsher, kiun li apenaŭ konis, ridetante invitis lin al vaka loko ĉe sia tablo. Estus danĝere rifuzi. Alvokite, li ne povus iri sidi ĉe tablo kun sola knabino. Estus tro malkaŝe. Li sidiĝis, farante amikeman rideton. La malsaĝa blonda vizaĝo feliĉe rigardis lin. Winston halucinis ke li batŝovas pioĉon rekte en ĝin. La tablo de la knabino pleniĝis post nur kelkaj minutoj.
Sed nepre ŝi vidis lin marŝanta ŝien, kaj eble ŝi akceptos tiun sugeston. La sekvan tagon li zorgis alveni frue. Ja vere, ŝi estas ĉe tablo en proksimume la sama loko, kaj denove ŝi estas sola. La persono tuj antaŭ li en la vico estis malgranda, hastemova, skarabeca viro, kun plata vizaĝo, kaj malgrandaj, suspektemaj okuloj. Kiam Winston turnis sin de la servobreto kun sia pleto, li vidis ke la malgranda viro paŝas rekte, cele la tablon de la knabino. Lia espero fadis. Estis vaka loko ĉe pretera tablo, sed iel la aspekto de la malgranda viro kredigis ke li sufiĉe zorgos pri sia propra komforto, por elekti la plej vakan tablon. Kun glacio ĉe la koro Winston sekvis. Estus senutile, se li povus esti sola kun la knabino. Tiumomente, sonegis giganta kraŝo. La malgranda viro kuŝis etendite sur siajn kvar membrojn, lia pleto forflugis, du riveretoj da supo kaj kafo fluis trans la plankon. Li komencis restariĝi, malame rigardante Winstonon, kiun li evidente suspektas esti stumbliginta lin. Sed rezultis bone. Post kvin sekundoj, kun tondranta koro, Winston sidis ĉe la tablo de la knabino.
Li ne rigardis ŝin. Li malpakis sian pleton, kaj tuj komencis manĝi. Estis gravege paroli tuje, antaŭ ol venos alia persono, sed nun terura timo kaptis lin. Semajno jam pasis post kiam ŝi unue proksimiĝis al li. Ŝi eble alidecidis, sendube ŝi alidecidis! Estis maleble ke ĉi tiu afero finiĝos sukcese; tiaĵoj ne okazas en la reala vivo. Povas esti ke li tute tro hezitus paroli, se je tiu momento li ne estus vidinta Ampleforthon, la poeton kun harplenaj oreloj, vagadi malfirme ĉirkaŭ la ĉambro kun pleto, serĉante sidlokon. Laŭ sia necerta maniero, Ampleforth trovis Winstonon alloga, kaj sendube li sidiĝos ĉe lia tablo se li vidos lin. Restis eble unu minuto dum kiu eblos agi. Kaj Winston kaj la knabino senpaŭze manĝadis stufaĵon. La aĵo kiun ili manĝas estas ia maldensa stufaĵo, efektive supo, el fazeoloj. Per nelaŭta murmurado, Winston komencis paroli. Neniu el ili suprenrigardis; senpaŭze ili kulerumis la akvecaĵon en siajn buŝojn, kaj inter kuleroplenoj ili interŝanĝis la malmultajn necesajn vortojn, per nelaŭtaj senesprimaj tonoj.
“Je kioma horo vi foriros de la laboro?”
“Dekok-trideka.”
“Kie ni povos renkontiĝi?”
“Placo de la Venko, proksime al la monumento.”
“Ĝi estas plena de teleekranoj.”
“Ne gravos, se estos multaj homoj.”
“Ĉu mi signalu?”
“Ne. Ne proksimiĝu al mi, antaŭ ol vidi min inter multaj homoj. Kaj ne rigardu min. Nur restu ie proksime al mi.”
“Je kioma horo?”
“Deknaŭa.”
“Konsentite.”
Ampleforth ne vidis Winstonon, kaj sidiĝis ĉe alia tablo. Ili ne interparolis denove, kaj, kiom eblis por du personoj sidantaj unu kontraŭ la alia ĉe unusama tablo, ili ne interrigardis. La knabino rapide finis sian lunĉon. kaj foriris, dum Winston restis por fumi cigaredon.
Winston estis en la Placo de la Venko antaŭ la interkonsentita horo. Li vagis ĉirkaŭ la enorma kanelumita kolono, ĉe kies supro statuo de Granda Frato rigardis suden, kie li venkis la aviadilojn de Eŭrazio (antaŭ kelkaj jaroj: de Orientazio) en la Batalo de Flugkampo Unu. En la strato antaŭ ĝi estis statuo de viro sur ĉevalo, laŭdire ĝi reprezentis Oliver Cromwellon[10]. Je kvin minutoj post la horo, la knabino ankoraŭ ne aperis. Denove la terura timo kaptis Winstonon. Ŝi ne venos, ŝi alidecidis! Li promenis nerapide al la norda flanko de la placo, kaj ricevis ian palkoloran plezuron, kiam li identigis la Preĝejon de Sankta Marteno, kies sonoriloj, kiam ĝi ankoraŭ havis sonorilojn, sonigis “Donu pencerojn”. Tiam li ekvidis la knabinon starantan ĉe la fundamento de la monumento, legantan, aŭ ŝajnigantan legi, afiŝon kiu spiralis supren sur la kolumno. Ne estis sekure proksimiĝi al ŝi, antaŭ ol pli da homoj algrupiĝos. Teleekranoj estis ĉie ĉirkaŭ la fundamento. Sed je tiu momento aŭdiĝis bruega kriado kaj la zumado de pezaj veturiloj el ie maldekstre. Subite, ĉiuj ŝajnis kuradi trans la placon. La knabino vigle kuris ĉirkaŭ la leonojn ĉe la fundamento de la monumento, kaj partoprenis en la kuranta grupo. Winston sekvis. Dum li kuris, li konkludis per kelkaj kriitaj rimarkoj ke ŝarĝo de Eŭraziaj kaptitoj preterpasas.
Jam densa amaso da homoj blokis la sudan flankon de la placo. Winston, dum normalaj tempoj tia persono kia altiriĝas al ĉia baraktado, puŝegis, bategis, ŝovis sin antaŭen en la amason. Baldaŭ li estis nur braklongon for de la knabino, sed la vojon blokis enorma prolo, kaj lia preskaŭ egale enorma kompanino, supozeble lia edzino, kiuj aspektis nepenetrebla muro da karno. Winston flankenŝovis sin, kaj per violenta sinĵeto sukcesis puŝi sian ŝultron inter ilin. Dummomente sentiĝis kvazaŭ liaj intestoj estas dispremataj inter la du muskoloplenaj koksoj, sed post tio li trarompis sian vojon, iom ŝvitante. Li estis apud la knabino. Ili estis ŝultro-apud-sultre, kaj ambaŭ rigardadis fikse antaŭen.
Longa vico de kamionoj, en kiuj estis gardistoj kun ligne firmaj vizaĝoj, armitaj per mitraletoj, starantaj rekte en ĉiu angulo, malrapide pasis laŭ la strato. En la kamionoj, malgrandaj flavuloj en ĉifonetaj preskaŭverdaj uniformoj kaŭradis, dense kunpuŝite. Iliaj malfeliĉaj Mongolaj vizaĝoj rigardadis trans la flankojn de la kamionoj, tute neinteresate. Fojfoje, kiam kamiono ekskuetiĝis, sonis la tintado de metalo: la kruroj de ĉiuj kaptitoj estis ligitaj per metalaj ĉenoj. Kamiono post kamiono da senĝojaj vizaĝoj pasis. Winston sciis pri ilia pasado, sed li vidis ilin nur intermite. La ŝultro de la knabino, kaj ŝia brako ĝis la kubuto, premis kontraŭ liajn. Ŝia vango estis preskaŭ sufiĉe proksima por ebligi ke li sentu ĝian varmon. Ŝi tuj ekestris la situacion, same kiel en la kantino. Ŝi komencis paroli per la sama senesprima tono kiel antaŭe, kun preskaŭ senmovaj lipoj, nura murmurado facile dronigata de la bruo de voĉoj kaj la muĝado de la kamionoj.
“Ĉu vi aŭdas min?”
“Jes.”
“Ĉu vi povos esti libera dimanĉon posttagmeze?”
“Jes.”
“Do aŭskultu atente. Vi devos memori. Iru al la Stacio de Paddington —”
Kun ia militista precizemo kiu mirigis lin, ŝi skizis la vojon kiun li iru. Duonhoran veturon per la fervojo; turnu vin maldekstren ekster la stacio; du kilometrojn laŭ la vojo; barilpordo kies plejsupra relo mankas; pado trans kampon; herbokovrita vojeto; padeto inter arbustoj; morta arbo sur kiu estas musko. Estis kvazaŭ troviĝis mapo en ŝia kapo. “Ĉu vi povos memori ĉion?” ŝi murmuris fine.
“Jes.”
“Turnu vin maldekstren, poste dekstren, laste denove maldekstren. Kaj mankas relo ĉe la plejsupro de la barilpordo.”
“Jes. Je kioma horo?”
“Ĉirkaŭ la dekkvina. Eble vi devos atendi. Mi iros tien laŭ alia vojo. Ĉu vi certas ke vi ĉion memoras?”
“Jes.”
“Do foriru de mi laŭeble plej tuj.”
Ŝi ne bezonis diri tion al li. Sed dummomente ili ne povis liberigi sin el la homamaso. La kamionoj ankoraŭ vice pasadis, la homoj ankoraŭ nekontentigeble gapadis. Komence aŭdiĝis kelkaj fikrioj kaj iom da siblado, sed nur de Partianoj en la homamaso, kaj la sono baldaŭ ĉesis. La ĉefa emocio estis simpla scivolemo. Fremduloj, ĉu el Eŭrazio, ĉu el Orientazio, estis kvazaŭ strangaj bestoj. Oni tutvere neniam vidis ilin krom kiel kaptitojn, kaj eĉ kiel kaptitojn oni videtis ilin nur momente. Nek oni sciiĝis pri kio poste okazis al ili, krom ke kelkaj estis pendumitaj ĉar ili estis militkrimuloj: la aliaj simple malaperis, supozeble en gulagojn. La rondaj Mongolaj vizaĝoj cedis al vizaĝoj pli Eŭroptipaj, malpuraj, barbhavaj, lacegaj. Super harkovritaj vangostoj, okuloj rigardis la okulojn de Winston, kelkfoje kun stranga intenso, kaj ekforrigardis. La kamionvico finiĝis. En la lasta kamiono li povis vidi maljunan viron, kies vizaĝo estis amaso da griziĝintaj haroj, starantan rekte kun la pojnoj krucitaj antaŭ si, kvazaŭ li kutimis ke ili estas kunligitaj. Preskaŭ alvenis la momento por la apartiĝo deWinston kaj la knabino. Sed lastamomente, dum la homamaso ankoraŭ ĉirkaŭis ilin, ŝia mano palpe serĉis lian, kaj nelonge premis ĝin.
La manpremo apenaŭ daŭris dek sekundojn, tamen ŝajnis al li ke iliaj manoj kunpremiĝis dum longa tempo. Sufiĉe da tempo por ke li ekkonu ĉiun detalon de ŝia mano. Li esploris la longajn fingrojn, la belformajn ungojn, la labordurigitan polmon kun sia vico de kaloj, la glatan karnon sub la pojno. Nure sentinte ĝin, li rekonus ĝin pervide. Sammomente, li konsciiĝis ke li eĉ ne scias kiakoloraj estas la okuloj de la knabino. Ili versajne estas brunaj, sed kelkfoje homoj kun malhela hararo havas bluajn okulojn. Turni sian kapon kaj rigardi ŝin estus neakcepteble malsaĝa ago. Kun la manoj kunmetitaj, nevideble inter la apudpremantaj korpoj, ili rigardadis firme antaŭen, kaj anstataŭ la okuloj de la knabino, la okuloj de la maljuna kaptito rigardis Winstonon malĝoje el nestoj da haroj.
2
Winston iris laŭ la pado tra intermitaj lumo kaj ombro, paŝante en lageton da oro kie ajn la branĉoj apartiĝis. Sub la arboj maldekstre de li, la tero estis nebulo da sciloj. La aero ŝajnis kisi lian haŭton. Estis la dua de majo. El ie pli profunde en la koro de la arbaro sonis la kverado de turtoj.
Li iomete fruis. La veturo ne okazigis malfacilaĵojn, kaj la knabino estis tiel evidente sperta, ke li timis malpli ol li normale timus. Verŝajne eblas fidi ke ŝi trovos sekuran lokon. Ĝenerale ne eblis supozi ke estas pli sekure en la kamparo ol en Londono. Kompreneble ne estis teleekranoj, sed estis ĉiama danĝero ke kaŝitaj mikrofonoj transsendas onian voĉon, kaj tiel oni koniĝas; krome, ne estis facile veturi sola sen altiri atenton. Por distancoj malpli longaj ol 100 kilometroj ne necesis validigi la pasporton, sed kelkfoje estis patroloj kontrolantaj la fervojostaciojn, kiuj ekzamenas la paperojn de ĉiu Partiano tie trovita, kaj faras maloportunajn demandojn. Tamen, neniuj patroloj aperis, kaj survoje de la stacio li certigis, per zorgoplenaj retrorigardoj, ke oni ne sekvas lin. La trajno estis plena de proloj, ferihumoraj pro la somereca vetero. La lignabenka vagono en kiu li veturis estis plenplena de unusola enorma familio, kiu ampleksis de sendenta prapraavino ĝis monataĝa bebo, foriranta por pasigi la posttagmezon kun “booj” en la kamparo, kaj, kiel ili senĝene klarigis al Winston, por akiri iom da nigramerkata butero.
La vojo plilarĝiĝis, kaj post minuto li atingis la padon pri kiu ŝi parolis al li, nura brutpado kiu trairis inter la arbustoj. Li ne surhavis brakhorloĝon, sed ankoraŭ ne povas esti la dekkvina horo. La sciloj estis tiom densaj subpiede, ke estis neeble ne surtreti ilin. Li klinis sin, kaj komencis pluki kelkajn, parte por distri sin, sed ankaŭ pro neklara ideo ke al li plaĉos havi bukedon da floroj, donotaj al la knabino kiam ili renkontiĝos. Li kolektis grandan bukedon, kaj flaradis ilian mildan naŭzetan odoron, kiam sono malantaŭ li glaciigis lin, la nemisrekonebla krepito farata de piedo sur branĉetoj. Li daŭris plukadi scilojn. Tia estis la plej bona ago. Eble estas la knabino, aŭ eble li efektive ja estis sekvata. Turni sin por rigardi indikus kulposenton. Li plukis plian kaj plian. Mano leĝere tuŝis lian sultron.
Li suprenrigardis. Jen la knabino. Ŝi kapneis, evidente por averti ke li silentu, poste apartigis la arbustojn, kaj rapide gvidis laŭ la mallarĝa pado en la arbaron. Evidente ŝi jam antaŭe iris tiun vojon, ĉar ŝi evitis la marŝajn loketojn, kvazaŭ kutimiĝinte al ili. Winston sekvis, ankoraŭ firme tenante sian bukedon da floroj. Lia unua sento estis senstreĉiĝo, sed dum li rigardis la fortan maldikan korpon kiu sin movas antaŭ li, kun la sklarlata balteo, kiu estis precize sufiĉe streĉita por bele montri la kurbiĝon de ŝiaj koksoj, la sento pri lia propra malsupereco pezis sur lin. Eĉ nun ŝajnis tre verŝajne ke, turninte sin por rigardi lin, ŝi tamen fortiros sin. La dolĉeco de la aero, kaj la verdeco de la folioj, senkuraĝigis lin. Jam dum lia marŝado el la stacio, la maja sunbrilo instigis lin senti sin malpura kaj etiola, internvivanto, kun la fulga polvo de Londono en la poroj de la haŭto. Li ekpensis, ke ĝis nun verŝajne ŝi neniam vidis lin en la plena taglumo. Ili atingis la falintan arbon, pri kiu ŝi estis parolinta. La knabino transsaltetis, kaj trudapartigis la arbustojn, en kiuj ne videblis trairejo. Sekvinte ŝin, Winston trovis ke ili estas en natura libera loko, eta herba teraltaĵo ĉirkaŭata de altaj arbidoj, kiuj plene enfermis ĝin. La knabino haltis kaj turnis sin.
“Ni alvenis,” ŝi diris.
Li frontis ŝin je distanco de pluraj paŝoj. Ankoraŭ li ne kuraĝis movi sin pli proksimen.
“Mi ne volis paroli sur la vojeto,” ŝi pludiris, “ĉar eventuale povus esti kaŝita mikrofono tie. Mi supozas ke ne, sed eblas. Ĉiam eblas ke ili rekonus la voĉon. Ni estas sekuraj ĉi tie.”
Li ankoraŭ ne kuraĝis proksimiĝi al ŝi. “Ni estas sekuraj ĉi tie?” li ripetis stulte.
“Jes. Rigardu la arbojn.” Ili estis malaltaj fraksenoj. Iam ili estis forhakitaj, sed ili rekreskis por formi arbaron de stangoj, el kiuj neniu estis pli dika ol pojno. “Estas nenio sufiĉe granda por kaŝi mikrofonon. Krome, mi jam antaŭe estis ĉi tie.”
Ili nur simple konversaciadis. Li sukcesis pliproksimiĝi al ŝi nun. Ŝi staris antaŭ li tre rekte, sur la vizaĝo estis rideto kiu aspektis iom ironiema, kvazaŭ ŝi demandas al si kial li tiom malrapide agas. La sciloj estis kaskadintaj surteren. Laŭsaspekte ili propravole falis. Li prenis ŝian manon.
“Ĉu vi kredus,” li diris, “ke ĝis ĉi tiu momento, mi eĉ ne sciis kiakoloraj estas viaj okuloj?” Brunaj, li konstatis, iom malhele brunaj, kun malhelaj okulharoj. “Nun, vidinte kia mi vere aspektas, ĉu vi ankoraŭ toleras rigardi min?”
“Jes, facile.”
“Mi estas trideknaŭjaraĝa. Mi havas edzinon, kiun mi ne povas mankigi. Mi havas varikajn vejnojn. Mi havas kvin falsajn dentojn.”
“Neniom gravas al mi,” diris la knabino.
La sekvan momenton, malfacilus konstati kiu iniciatis, ŝi estis en liaj brakoj. Komence li nure sentis malkredemon. La juna korpo estis premita kontraŭ lia, la amaso da malhelaj haroj estas kontraŭ lia vizaĝo, kaj jes! efektive ŝi suprenturnis sian vizaĝon, kaj li kisis la larĝan ruĝan buŝon. Ŝi metis siajn brakojn ĉirkaŭ lian kolon, ŝi nomas lin karulo, plejŝatulo, amato. Li tiris ŝin sur la teron, ŝi neniel rezistis, li povus agi kun ŝi laŭdezire. Sed envere li havis nenian fizikan senton, escepte tiun de kontakto. Li sentis nur nekredemon kaj fieron. Al li plaĉis ke la evento okazas, sed li havis nenian korpan deziron. Estis tro frue, ŝiaj juno kaj belo timigis lin, li tro kutimiĝis vivi sen virinoj — li ne sciis la kialon. La knabino rektigis sin kaj plukis scilon el sia hararo. Ŝi sidis premante sin al li, metinte sian brakon ĉirkaŭ lian talion.
“Ne gravas, karulo. Ne necesas rapidi. Ni havas la tutan posttagmezon. Ĉu ne bonega kaŝejo? Mi trovis ĝin iam, kiam mi perdiĝis dum komunuma ekskurso. Se iu venus, eblus aŭdi lin jam cent metrojn for.”
“Kiel vi nomiĝas?” diris Winston.
“Julia. Mi scias vian nomon. Winston — Winston Smith.”
“Kiel vi eltrovis tion?”
“Verŝajne mi estas pli lerta pri eltrovoj ol vi, karulo. Diru, kion vi pensis pri mi, antaŭ tiu tago kiam mi donis al vi la noton?”
Li sentis nenian tenton mensogi al ŝi. Eĉ estis ia amofero, komence konfesi la plejfion.
“Mi abomenis vidi vin,” li diris. “Mi volis seksperforti vin kaj poste murdi vin. Antaŭ du semajnoj, mi serioze konsideris frakasi vian kapon per pavimoŝtonero. Se vere vi volas tion scii, mi imagis ke vi iel rilatas al la Penspolico.”
La knabino ridis ĝoje, evidente ŝi opiniis tion tributo al ŝia bonega sinmaskado.
“Ne la Penspolico! Vi ne tutvere kredis tion?”
“Nu, eble ne precize tion. Sed laŭ via ĝenerala aspekto — nur ĉar vi estas juna kaj freŝa kaj bonsana, komprenu — mi kredis ke verŝajne —”
“Vi kredis min bona Partianino. Pura vorte kaj age. Standardoj, procesioj, sloganoj, ludoj, komunumaj ekskursoj, ĉio tia. Kaj vi kredis ke se mi eĉ trovus kvaronon de oportuno, mi denuncus vin kiel penskrimulon, kaj instigus vian mortigon.”
“Jes, iom tiel. Tre multaj junulinoj estas tiaj, komprenu.”
“Tion kaŭzas ĉi merdaĵo,” ŝi diris, forŝirante la skarlatan balteon de la Junulara Kontraŭ-Seksa Ligo, kaj ĵetante ĝin sur branĉon. Post tio, kvazaŭ tuŝante sian talion ŝi ekmemoris ion, ŝi palpis en la poŝo de sia kombineo, kaj aperigis malgrandan slabon da ĉokolado. Ŝi rompis ĝin en du egalajn partojn, kaj donis unu pecon al Winston. Eĉ antaŭ ol preni ĝin, li sciis per ĝia odoro ke ĝi estas tre nekutima ĉokolado. Ĝi estis malhela kaj brila, kaj estis volvita per metalfolio. Kutime ĉokolado estis malhelbruna diseriĝemaĵo, kiu gustis, laŭ plej proksimuma analogio, kiel la fumo de rubofajro. Sed iam antaŭe li gustumis ĉokoladon similan al la peco kiun ŝi donis al li. Kiam li unue ekflaris ĝian odoron, vigliĝis en li ia memoro, kiun li ne povis precize identigi, sed kiu estis potenca kaj ĝena.
“Kie vi akiris ĉi tion?” li diris.
“Nigra merkato,” ŝi diris senzorge. “Efektive, mi ja estas tia knabino, laŭaspekte. Mi lertas pri ludoj. Mi estis trupestro en la Spionoj. Mi volontulas tri vesperojn ĉiusemajne por la Junulara Kontraŭ-Seksa Ligo. Horojn post horoj, mi gluadis iliajn merdaĵojn tra la tuta Londono. Mi ĉiam portas unu finaĵon de standardo en la procesioj. Mi ĉiam aspektas gaja, kaj mi neniam malvolontas pri io ajn. Ĉiam kriu kun la homamaso, jen kion mi diras. Nur tiel estas sekure.”
La unua fragmento de ĉokolado degelis sur la lango de Winston. La gusto estis plezurega. Sed ankoraŭ restis tiu memoro moviĝanta ĉirkaŭ la randoj de lia konscio, io forte sentata, sed sen klara formo, kvazaŭ objekto vidata per la angulo de la okulo. Li forpuŝis ĝin, konsciante nur ke temas pri memoro pri ago kiun li volonte malfarus, sed ne estas eble.
“Vi estas tre juna,” li diris. “Vi estas dek aŭ dek kvin jarojn pli juna ol mi. Kio pri viro kia mi povus allogi vin?”
“Io pri via vizaĝo. Mi decidis riski. Mi lertas pri rekono je homoj kiuj ne kongruas. Tuj kiam mi vidis vin, mi sciis ke vi kontraŭas ilin.”
“Ili”, montriĝis, signifas la Partion, kaj precipe la Internan Partion, pri kiu ŝi parolis kun klara mokoplena malamo kiu malkvietigis Winstonon, kvankam li sciis ke ili estas sekuraj ĉi tie, se ie efektive estas sekure. Kio plej mirigis lin estis la krudeco de ŝia parolo. Partianoj ne sakradu, kaj Winston mem tre malofte sakris, almenaŭ ne pervoĉe. Tamen Julia ŝajne ne kapablis mencii la Partion, precipe la Internan Partion, sen uzi tiajn vortojn, kiajn oni vidas perkrete skribaĉitajn en malsekaj mallarĝaj stratetoj. Li ne malŝatis tion. Tio estis nur unu simptomo de ŝia ribelo kontraŭ la Partio kaj ĉio karakterizanta ĝin, kaj iel ĝi ŝajnis natura kaj sana, kiel la ternado de ĉevalo kiu flaras malbonan fojnon. Ili estis foririntaj el la libera loko, kaj vagadis denove tra la dise ombra loko, kun la brakoj unu ĉirkaŭ la alia talio, ĉie kie estis sufiĉe larĝe por marŝi duope. Li rimarkis kiom pli mola sentiĝas ŝia talio nun, post la forpreno de la balteo. Ili ne parolis pli laŭte ol flustre. Ekster la libera spaco, diris Julia, estas preferinde marŝi senbrue. Baldaŭ ili atingis la randon de la arbareto. Ŝi haltigis lin.
“Ne iru en la senarbejon. Eble observas iu. Ni estos sekuraj, se ni restos malantaŭ la branĉoj.”
Ili staris en la ombro de avelarboj La sunlumo, filtrate tra nenombreblaj folioj, ankoraŭ estis varmega sur iliaj vizaĝoj. Winston rigardis la preteran kampon, kaj lin trafis kurioza, nerapida ŝoko pro rekono. Li konis ĝin laŭvide. Malnova, multemordita paŝtejo, kun pado vaganta trans ĝin kaj talpejo tie kaj tie. En la malglata heĝo sur la kontraŭa flanko, la branĉoj de la ulmoj balanciĝis preskaŭ nepercepteble en la vento, kaj iliaj folioj moviĝetis en densaj amasoj, kvazaŭ la hararo de virino. Nepre ie proksime, sed ekster la vidatingo, estas rivereto kun verdaj lagetoj kie laŭciskoj naĝas.
“Ĉu ne estas rivereto ie proksime?” li flustris.
“Vi pravas, ja estas rivereto. Efektive, ĝi estas ĉe la rando de la sekva kampo. Estas fiŝoj en ĝi, grandegaj fiŝoj. Oni povas rigardi, dum ili kuŝas en la lagetoj sub la salikoj, skuante la vostojn.”
“Estas la Ora Lando — preskaŭe,” li murmuris.
“La Ora Lando?”
“Estas vere nenio. Pejzaĝo kiun mi kelkfoje vidis en sonĝoj.”
“Rigardu!” flustris Julia.
Turdo estis fluginta al branĉo apenaŭ kvin metrojn for de ili, preskaŭ je la sama nivelo kiel iliaj vizaĝoj. Ĝi estis en la sunlumo, ili estis en la ombro. Ĝi etendis siajn flugilojn, remetis ilin atenteme en la ĝustan lokon, klinis la kapon dum momento, kvazaŭ iel riverencante al la suno, kaj eksonigis torenton da kantado. En la posttagmeza silento, la amplekso da sono estis miriga. Winston kaj Julia kroĉiĝis unu al la alia, fascinate. La muziko daŭradis, minuton post minuto, kun miriga variado, tute neniam ripetante sin, preskaŭ kvazaŭ la birdo intence demonstras sian lertecon. Kelkfoje ĝi ĉesis dum kelkaj sekundoj, etendis kaj remaletendis la flugilojn, ŝveligis sian makuloplenan bruston, kaj denove ekkantis. Winston rigardis ĝin kun ia neklara adoro. Por kiu, por kio kantas tiu birdo? Neniu kunulo, neniu rivalo rigardas ĝin. Pro kio ĝi sidas ĉe la rando de la soleca arbaro, kaj verŝas sian muzikon en la nenion? Li demandis al si ĉu tamen ja estas mikrofono kaŝite ie proksime. Li kaj Julia parolis nur per nelaŭta flustrado, sed ĝi aŭdigus la turton. Eble ĉe la alia finaĵo de la instrumento, iu malgranda, skarabsimila viro aŭskultas intense — aŭskultadas tion. Sed iom post iom, la inundo da muziko forpelis ĉian supozadon el lia menso. Estis kvazaŭ ia likvo verŝiĝis sur lin, kaj kunmiksiĝis kun la sunlumo filtrata tra la folioj. Li ĉesis pensadi, kaj nur sentis. La talio de la knabino en la kurbo de lia brako estis mola kaj varma. Li turne tiris ŝin, tiel ke ili estis brusto-kontraŭ-bruste; ŝia korpo kvazaŭ fandiĝis en lian. Negrave kien li movis siajn manoj, estis cede kiel akvo. Iliaj buŝoj kunkroĉiĝis; estis tute malsimile al la malmolaj kisoj kiujn ili antaŭe interŝanĝis. Reapartiginte siajn vizaĝojn, ili ambaŭ profunde suspiris. La birdo ektimis kaj forflugis, bruigante siajn flugilojn.
Winston metis siajn lipojn sur ŝian orelon. “Nun,” li flustris.
“Ne ĉi tie,” ŝi flustre respondis. “Revenu al la kaŝejo. Tie estas pli sekure.”
Rapide, kun fojfoja kraketado de branĉetoj, ili reserpentumis al la libera loko. Kiam ili denove estis en la cirklo de arbidoj, ŝi turnis sin, kaj frontis lin. Ili ambaŭ rapide spiradis, sed la rideto reaperis ĉirkaŭ la anguloj de ŝia buŝo. Ŝi staris rigardante lin dum momento, poste fingrumis la zipon de sia kombineo. Kaj, jes! estis preskaŭ kiel en lia sonĝo. Preskaŭ tiel rapide kiel li estis imaginta, ŝi forŝiris siajn vestojn, kaj kiam ŝi forĵetis ilin, estis per tiu sama grandioza gesto, per kiu plena civilizacio ŝajnis neniiĝi. Ŝia korpo scintilis blanke en la sunlumo. Sed dum momento li ne rigardis ŝian korpon; liajn okulojn ankris la efelida vizaĝo, kun sia neklara, aŭdaca rideto. Li surgenuiĝis antaŭ ŝi, kaj prenis ŝiajn manojn per siaj.
“Ĉu vi jam antaŭe faris ĉi tion?”
“Kompreneble. Centojn da fojoj — nu, dudekojn da fojoj, certe.”
“Kun Partianoj?”
“Jes, ĉiam kun Partianoj.”
“Kun membroj de la Interna Partio?”
“Ne kun tiuj porkaĉoj, ne. Sed multaj el ili akceptus, se ili havus eĉ oportuneton. Ili ne estas tiel prudemaj kiel ili ŝajnigas.”
Lia koro saltis. Dudekojn da fojoj ŝi amoris: li volegis ke estu centojn da fojoj — milojn. Ĉio, kio eĉ sugestetis koruptecon, ĉiam plenigis lin per sovaĝa espero. Kiu scias, eble la Partio estas putrinta sub sia surfaco, ĝia kultado al severeco kaj abstino estas nur trompo kaŝanta pekadon. Se li povus infekti ilin ĉiujn per lepro aŭ sifiliso, kiom volonte li farus tion! Ĉion kio putrigas, febligas, subfosas! Li malsuprentiris ŝin, tiel ke ili surgenuis vizaĝ-al-vizaĝe.
“Aŭskultu. Ju pli da viroj vi amoris, des pli mi amas vin.Ĉu vi komprenas tion?”
“Jes, perfekte.”
“Mi abomenas purecon, mi abomenas bonecon! Mi volas ke nenie plu ekzistu virto. Mi volas ke ĉiu estu ĝisoste korupta.”
“Nu, do, nepre mi taŭgas por vi, karulo. Mi estas ĝisoste korupta.”
“Ĉu al vi plaĉas fari ĉi tion? Mi volas diri, ne nur kun mi: fari ĉi agon mem?”
“Mi adoras ĝin.”
Tion, pli ol ĉion alian, li volis aŭdi. Ne nur la amo al unu persono, sed la besta instinkto, simpla senmanka deziro: tiu estas la forto kiu dispecigos la Partion. Li premis ŝin sur la herbon, inter la falintaj sciloj. Ĉifoje estis nenia malfacilo. Post kelka tempo la leviĝado kaj malleviĝado de iliaj brustoj malrapidiĝis, kaj atingis normalan ritmon, kaj en ia agrabla senpovo ili falis aparten. La suno ŝajnis esti plivarmiĝinta. Ili ambaŭ dormemis. Li etendis manon por preni la demetitajn kombineojn, kaj tiris ilin parte sur ŝin. Preskaŭ tuj ili endormiĝis, kaj dormis dum ĉirkaŭ duono de horo.
Winston la unua vekiĝis. Li sidiĝis kaj rigardis la efelidan vizaĝon, ankoraŭ pace dormantan, kusenatan per la polmo de ŝia mano. Escepte de ŝia buŝo, oni ne povus diri ke ŝi estas bela. Estis unu-du linioj ĉirkaŭ la okuloj, se oni atente ekzamenis ilin. La nelonga malhela hararo estis eksterordinare dika kaj mola. Li ekpensis ke li ankoraŭ ne scias ŝian familian nomon, nek kie ŝi loĝas.
La juna, forta korpo, nun senpova dum dormado, vekis en li kompatan, protektan senton. Sed la senmensa tenero kiun li sentis sub la avelarbusto, dum la turto ankoraŭ kantadis, ne plene revenis. Li detiris la kombineojn, kaj studis ŝian glatan blankan flankon. En la malnova epoko, li pensis, viro rigardis la korpon de knabino, kaj vidis ke ĝi estas dezirinda, kaj jen la fino de la rakonto. Sed ne eblis pure ami aŭ pure amordeziri nuntempe. Neniu emocio estis pura, ĉar ĉio estis kunmiksita kun timo kaj malamo. Ilia ĉirkaŭpremo estis batalo, ilia orgasmo estis venko. Ĝi estis bato kontraŭ la Partion. Ĝi estis politika ago.
3
“Ni povos reveni ĉi tien unufoje,” diris Julia. “Kutime estas sendanĝere uzi kaŝejon dufoje. Sed ne ĝis post unu-du monatoj, kompreneble.”
Tuj kiam ŝi vekiĝis, sia konduto ŝanĝiĝis. Ŝi fariĝis vigla kaj praktika, surmetis siajn vestojn, ligis la sklarlatan balteon ĉirkaŭ sian talion, kaj komencis aranĝi la detalojn de la retroiro hejmen. Ŝajnis nature, lasi ke ŝi faru tion. Ŝi evidente posedis praktikan ruzemon kiu mankis al Winston, kaj ŝi ankaŭ ŝajnis posedi kompletan scion pri la pejzaĝo ĉirkaŭ Londono, enmemorigitan per nenombreblaj komunumaj ekskursoj. La itinero kiun ŝi asignis al li estis tute malsimila al tiu laŭ kiu li venis, kaj ellasos lin ĉe alia fervojostacio. “Neniam reiru hejmen laŭ la sama itinero, laŭ kiu vi venis,” ŝi diris, kvazaŭ deklarante gravan ĝeneralan principon. Ŝi la unua foriros, kaj Winston atendu dum duono de horo, antaŭ ol sekvi ŝin.
Ŝi nomumis lokon kie ili povos postlabore renkontiĝi, post kvar vesperoj. Ĝi estis strato en unu el la malriĉaj kvartaloj, kie estis eksterdoma bazaro, kiu estis kutime hom- kaj bruplena. Ŝi vagados inter la standoj, ŝajnigante serĉi ŝuŝnurojn, aŭ kudrofadenon. Se ŝi decidos ke estas sekure, ŝi mungos kiam li proksimiĝos; se ne, do li preterpaŝu sen rekoni ŝin. Sed se estos bonfortune, en la mezo de homamaso, estos sendanĝere konversaciadi dum kvarono de horo, aŭ aranĝi alian renkontiĝon.
“Kaj nun mi devas foriri,” ŝi diris, tuj kiam li enmemorigis la instrukciojn. “Mi devos reesti je la deknaŭa tridek. Mi devos dediĉi du horojn al la Junulara Kontraŭ-Seksa Ligo, disdonante faldfoliojn, aŭ iel. Merde, ĉu ne? Brosu min, bonvolu. Ĉu estas tigoj en mia hararo? Ĉu vi certas? Do ĝis, amato, ĝis!”
Ŝi ĵetis sin en liajn brakojn, kisis lin preskaŭ violente, kaj post momento puŝis sin tra la arbidojn, kaj malaperis en la arbaron, farante tre malmultan bruon. Eĉ nun li ankoraŭ ne sciiĝis pri ŝia familia nomo, nek ŝia adreso. Tamen, ja ne gravis, ĉar estis nekredeble ke iam ili povos renkontiĝi endome, aŭ interŝanĝi ian ajn skribitan komunikaĵon.
Efektive, ili neniam reiris al la libera spaco en la arbaro. Dum la monato majo, nur unu fojon pli ili sukcesis amori. Tio okazis en alia kaŝejo konata de Julia, la sonorilejo de ruino preĝeja en preskaŭdizertita kamparo kien atombombo falis antaŭ tridek jaroj. Ĝi estis bona kaŝejo, kiam oni atingis ĝin, sed atingi ĝin estis tre danĝere. Cetere ili povis renkontiĝi nur en la stratoj, ĉiun vesperon en alia loko, kaj neniam por pli ol duono de horo. En la strato, kutime eblis pli-malpli konversacii. Dum ili promenis laŭ la homoplenaj pavimaĵoj, ne tute duope, kaj neniam rigardante unu la alian, ili estigis kuriozan intermitan interparoladon kiu ekflagris kaj ekĉesis kiel la lumoj el lumturo, eksilentigitan pro la proksimiĝo de Partia uniformo, aŭ la promsimeco de teleekrano, rekomencitan minutojn poste, en la mezo de frazo, poste abrupte haltigitan kiam ili apartiĝis ĉe la interkonsentita loko, poste daŭrigitan preskaŭ sen salutoj la sekvan tagon. Julia evidente estis tre sperta pri tia konversaciado, kiun ŝi nomis “felietona interparolado”. Ŝi estis ankaŭ mirinde lerta pri parolado sen lipmoviĝo. Nur unufoje en preskaŭ monato da ĉiunoktaj renkontiĝoj, ili sukcesis interŝanĝi kison. Ili silente paŝadis laŭ flankstrato (Julia neniam parolis kiam ili estis for de la ĉefstratoj), kiam okazis surdiga bruego, la tero saltis, kaj la aero senlumiĝis, kaj Winston trovis sin kuŝanta sur sia flanko, kontuzita kaj terurita. Raketbombo evidente estis falinta tre proksimen. Subite li ekkonsciis pri la vizaĝo de Julia, kelkajn centimetrojn de lia propra vizaĝo, morte blanka, krete blanka. Eĉ ŝiaj lipoj estis blankaj. Ŝi mortis! Li premis ŝin al si, kaj trovis ke li kisas vivantan varman vizaĝon. Sed ia pulvoraĵo blokis liajn lipojn. Ambaŭ iliaj vizaĝoj estis dike kovritaj de gipso.
Okazis vesperoj kiam ili atingis sian renkontiĝejon, sed devis preterpasi unu la alian, sen signo de rekono, ĉar patrolo ĵus venis ĉirkaŭ la angulon, aŭ helikoptero ŝvebis superkape. Eĉ se estus malpli danĝere, estus tamen malfacile trovi sufiĉan tempon por renkontiĝi. La laborsemajno de Winston daŭris sesdek horojn. Tiu de Julia daŭris eĉ pli longe, kaj iliaj liberaj tagoj variis laŭ la premo de laboro, kaj ne ofte koincidis. Julia, ĉiukaze, malofte havis tute liberan vesperon. Ŝi pasigis mirinde grandan kvanton da tempo, ĉeestante prelegojn, kaj partoprenante en demonstracioj, distribuante literaturon por la Junulara Kontraŭ-Seksa Ligo, preparante standardojn por la Semajno da Malamo, kolektante monon por la ŝparado-kampanjo, kaj tiaj agoj. Tiel oni gajnas, ŝi diris, ĝi estas kamuflo. Se oni obeas la malgrandajn regulojn, oni povas malobei la grandajn. Ŝi eĉ instigis Winstonon dediĉi eĉ plian el siaj vespero,j per sinanonco por la parttempa municilaboro, kiun volontule faras zelotaj Partianoj. Do unu vesperon ĉiusemajne, Winston pasigis kvar horojn da paraliza tediĝo, kunŝraŭbante pecetojn de metalo, kiuj verŝajne estis partoj de bombofuzeoj, en ventoplena, malbone iluminata laborĉambro, kie la batado de marteloj kunmiksiĝis enuige kun la muziko el la teleekranoj.
Kiam ili renkontiĝis en la turo de la preĝejo, la paŭzoj en iliaj fragmentaj konversacioj estis plenigitaj. Estis varmega posttagmezo. La aero en la malgranda kvadrata ĉambro super la sonoriloj estis varmega kaj stagna, kaj naŭzege odoris pro kolomba feko. Ili sidis parolante dum horoj, sur la polvokovrita, tigkovrita planko, dum unu aŭ alia el ili fojfoje stariĝis, por rigardeti tra la sagtruoj, por certigi ke neniu venas.
Julia estis dudeksesjaraĝa.Ŝi loĝis en gastejo kun tridek aliaj knabinoj (“Ĉiam en la fetoro de virinoj! Mi malamegas virinojn!” ŝi diris parenteze), kaj ŝi prilaboris, kiel li divenis, la romanverkajn maŝinojn en la Departemento de Fikcio. Ŝi ĝuis sian laboron, kiu konsistis ĉefe el funkciigado kaj riparado de potenca sed nefidebla elektra motoro. Ŝi estis “nelerta”, sed ŝi amis uzi siajn manojn kaj sentis familiarecon kun maŝinoj. Ŝi povis priparoli la tutan procedon verki romanon, komence per la ĝenerala ordono farita de la Komitato por Planado, ĝis la lasta revizio farita de la Reverka Teamo. Ŝed ŝin ne interesis la fina produktaĵo. Ŝi “ne multe amas legi”, ŝi diris. Libroj estas nur varo produktenda, same kiel konfitaĵo aŭ ŝuŝnuroj.
Ŝia memoro ne etendiĝis ĝis antaŭ la fruaj sesdekaj jaroj, kaj la nura persono kiun ŝi iam konis, kiu ofte parolis pri la tagoj antaŭ la Revolucio, estis avo kiu malaperis kiam ŝi estis okjaraĝa. En la lernejo ŝi estis la kapitano de la hoketeamo, kaj gajnis la trofeon por gimnastiko dum du sinsekvaj jaroj. Ŝi estis trupestro en la Spionoj, kaj branĉosekretario en la Junulara Ligo, antaŭ ol aniĝi en la Junulara Kontraŭ-Seksa Ligo. Ŝi ĉiam ricevis raportojn pri bona karaktero. Ŝi eĉ estis selektita por labori en Pornoseko (neeraripova signo de bona reputacio), la subsekcio de la Departemento de Fikcio kiu produktadis malmultekostan pornografion distribuotan inter la proloj. Ĝi estis moknomata “Fekdomo”, de la homoj laborantaj en ĝi, ŝi komentis. Tie ŝi restis dum jaro, helpante produkti libretojn en fermitaj pakaĵoj, kun titoloj kiaj Gluteonbataj rakontoj aŭ Unu nokto en lernejo por knabinoj, kiujn kaŝeme aĉetos proletaj junuloj, kiuj erare supozas ke ili aĉetas kontraŭleĝaĵon.
“Kiaj estas tiuj libroj?” diris Winston scivoleme.
“Ho, terura rubo. Ili estas vere tedaj. Ili havas nur ses intrigojn, sed ili intermiksiĝas iom. Kompreneble mi ne pritraktis la kalejdoskopojn. Mi neniam estis en la Reverka Teamo. Mi ne estas literaturema, karulo — eĉ ne sufiĉe por tio.”
Li informiĝis, mirigate, ke ĉiuj laborantoj en Pornoseko, escepte de la departementestroj, estas knabinoj. La teorio estis ke viroj, kies seksinstinktoj estas malpli facile regeblaj ol tiuj de virinoj, estas pli minacataj de koruptiĝo pro la fiaĵoj, pri kiuj ili okupas sin.
“Ili eĉ ne volas ke edzinoj estu tie,” ŝi pludiris. “Ili supozas ke knabinoj estas ĉiam tre puraj. Nu, tamen, jen knabino kiu ne estas tia.”
Ŝi unue amoris kiam ŝi estis deksesjaraĝa, kun sesdekjaraĝa Partiano, kiu poste mortigis sin por eviti arestiĝon. “Kaj ja tio estis bona,” diris Julia, “ĉar alie ili akirus mian nomon el li, kiam li konfesis.” De tiam estas diversaj aliaj. La vivo kia ŝi konceptis ĝin estis tre simpla. Oni volas ĝui la vivon; “ili”, t.e. la Partio, volas malebligi tion; oni malobeas la regulojn laŭeble. Ŝi ŝajne opiniis ke estas egale nature ke “ili” volas forpreni de oni oniajn plezurojn, kiel ke oni volas ne esti kaptita. Ŝi malamis la Partion, kaj diris tion per krudegaj vortoj, sed ŝi ne ĝenerale kritikis ĝin. Escepte de kiam ĝi tuŝis ŝian propran vivon, tute ne interesis ŝin la Partiaj doktrinoj. Li rimarkis ke ŝi neniam uzas Novparolajn vortojn, escepte de tiuj, kiuj jam fariĝis ĉiutagaĵoj. Ŝi neniam aŭdis pri la Frataro, kaj rifuzas kredi ke ĝi ekzistas. Ĉia organizita ribelo kontraŭ la Partio, kio tutcerte fiaskus, ŝajnis al ŝi esti stulta. Lerteco ebligis malobei la regulojn kaj tamen resti vivanta. Li demandis al si malklare, kiom da aliaj similaj jungeneraciaj homoj similas al ŝi, homoj kreskintaj en la mondo de la Revolucio, kiuj konas nenion alian, kiuj akceptas la Partion kiel neŝanĝeblaĵon, same kiel la ĉielon, kaj ne ribelas kontraŭ ĝia aŭtoritato, sed simple evitas ĝin, same kiel kuniklo evitas hundon.
Ili ne diskutis eblon geedziĝi. Tio estis tro malpraktika por meriti pripenson. Neniu imagebla komitato aprobus tian geedziĝon, eĉ se Katharine, la edzino de Winston, iel estus forigebla. Ĝi estis senespera, eĉ kiel revo.
“Kia ŝi estis, via edzino?” diris Julia.
“Ŝi estis — ĉu vi konas la Novparolan vorton ‘bonpensplena’? Kompreneble tio signifas ortodoksa, nekapabla havi malbonan penson?”
“Ne, mi ne konis tiun vorton, sed mi certe konas tian specon de persono.”
Li komencis rakonti al ŝi la historion de sia vivo kiel edzo, sed, kurioze, ŝi ŝajne jam konis la esencajn partojn de ĝi. Ŝi priparolis al li, preskaŭ kvazaŭ vidinte aŭ sentinte, la rigidiĝon de la korpo de Katharine, tuj kiam li tuŝis ĝin, la manieron per kiu ŝi ankoraŭ ŝajnis forpuŝi lin plenforte, eĉ kiam ŝiaj brakoj estis strikte premitaj ĉirkaŭ lin. Kun Julia li sentis nenian malfacilon diskuti tiajn aferojn: Katharine, ĉiukaze, jam antaŭ longe ĉesis esti doloriga memoraĵo, kaj fariĝis nur malbongustaĵo.
“Tamen mi povus toleri ĝin, se ne okazus unu afero,” li diris. Li rakontis al ŝi pri la malerotika ceremonieto, kiun Katharine trudis al li dum la sama nokto ĉiun semajnon. “Ŝi abomenis ĝin, sed nenio povus devigi ŝin ne fari ĝin. Ŝi kutimis nomi ĝin — sed vi neniam divenus.”
“Nia devo por la Partio,” diris Julia tuj.
“Kiel vi sciis tion?”
“Ankaŭ mi studis en lernejo, karulo. Seksprelegoj unufoje en ĉiu monato, por la superdeksesjaruloj. Kaj en la Junulara Movado. Ili encerbigas ĝin multejarlonge. Sed kompreneble, ne estas antaŭscieble; la homoj estas tiom hipokritaj.”
Ŝi komencis plidetale paroli pri la temo. Kiam temis pri Julia, ĉio revenigis ŝin al ŝia propra seksemo. Tuj kiam tio estis iel aludita, ŝi kapablis tre akute diagnozi. Malkiel Winston, ŝi komprenis la internan ideon de la sekspuritanismo de la Partio. Ne nur ke la seksinstinkto kreas propran mondon ekster la regpovo de la Partio, kaj tial, kiel eble plej detruendan. Pli grave estas, ke mankigo de seksspertoj instigas histerion, kio estas dezirata, ĉar ĝi estas transformebla en militamon, kaj en adoradon al estro. Tiel ŝi esprimis ĝin:
“Kiam oni amoras, oni eluzas energion, kaj poste oni feliĉas, kaj oni fervoriĝas pri nenio. Ili ne povas toleri tian senton. Ili volas ke oni estu konstante energiplenega. La tutaj paradado, kaj kriado, kaj standardflirtigado, estas nur putrinta sekso. Se oni estas interne feliĉa, kial oni ekscitiĝus pri Granda Frato, kaj la Tri-Jaraj Planoj, kaj la Du Minutoj da Malamo, kaj la tuta cetera merdegaĵo?”
“Ja estas vere,” li pensis. Estis rekta intima ligo inter ĉasto kaj politika ortodokseco. Kiel eblus sufiĉe ardigi la timon, la malamon, kaj la frenezan kredemon, kiujn la Partio bezonas en siaj membroj, se ĝi ne subpremus potencan instinkton, kaj uzus ĝin kiel motoron? La seksimpulso estis danĝera por la Partio, kaj la Partio utiligis ĝin. Ili same ruzis pri la gepatrema instinkto. Ne eblus tute abolicii la familion, kaj, efektive, la homoj estis urĝataj ami siajn infanojn, preskaŭ laŭ la malnova maniero. La infanoj, aliflanke, estis sisteme instigataj kontraŭi siajn gepatrojn, kaj estis instruataj spionadi ilin, kaj raporti iliajn deviojn. La familio, laŭ la efekto de tio, fariĝis branĉo de la Penspolico. Ĝi estis metodo per kiu ĉiu persono estas ĉirkaŭata tage kaj nokte de informantoj kiuj intime konas lin.
Abrupte lia menso reiris al Katharine. Katherine sendube denuncus lin al la Penspolico, se ŝi, bonŝance, ne estus tro stulta por detekti la malortodoksecon de liaj opinioj. Sed kio vere memorigis lin pri ŝi ĉimomente estis la sufoka varmego de la posttagmezo, kiu aperigis ŝviton el lia frunto. Li komencis rakonti al Julia ion okazintan, aŭ, pli ekzakte, neokazintan, dum alia trovarmega somera posttagmezo antaŭ dek unu jaroj.
Okazis tri aŭ kvar monatojn post ilia geedziĝo. Ili perdis la vojon dum komunuma ekskurso ie en Kent[11]. Ili postrestis la aliajn nur per kelkaj minutoj, sed ili erare turnis sin, kaj baldaŭ trovis sin haltigitaj de la rando de malnova kretmino. Ĝi estis dek-dudek metrojn profunda, kun rokegoj ĉe la fundo. Neniu ĉeestis por ke ili demandu pri la ĝusta vojo. Tuj kiam ŝi ekkonsciis ke ili perdiĝis, Katherine fariĝis tre maltrankvila. Esti for de la bruema amaso da ekskursantoj, eĉ dum momento, sentigis al ŝi ke ŝi misagas. Ŝi volis hasti retroen laŭ la vojo sur kiu ili venis, kaj komenci serĉi alidirekte. Sed je tiu momento, Winston rimarkis kelkajn florojn kreskantajn en la krevoj de la klifo sub ili. Unu florspeco estis dukolora, fuksina kaj brikruĝa, ambaŭ koloroj kreskis sur unusola radiko. Li neniam antaŭe vidis tiaĵon, kaj li vokis al Katharine, ke ŝi venu rigardi ĝin.
“Rigardu, Katharine! Rigardu tiujn florojn. Tiun grupon preskaŭ ĉe la fundo. Ĉu vi vidas ke ili havas du apartajn kolorojn?”
Ŝi jam estis turninta sin por foriri, sed ŝi malgraŭ tio iom malkviete revenis dum momento. Ŝi eĉ klinis sin trans la randon de la klifo, por vidi al kio li gestas. Li staris iomete malantaŭ ŝi, kaj li metis manon sur ŝian talion, por malŝanceli ŝin. Je tiu momento, li ekpensis ke ili estas tute solaj. Estis neniu homo proksima, neniu folio moviĝis, eĉ neniu birdo estis veka. En ĉi tia loko, apenaŭ estis danĝero ke estas kaŝita mikrofono, kaj eĉ se estus mikrofono, ĝi kaptus nur sonojn. Estis la plej varmega, plej dormiga horo de la posttagmezo. La suno brulige trafis ilin, ŝvito tiklis lian vizaĝon. Kaj li ekpensis…
“Kial vi ne regalis ŝin per forta puŝo?” diris Julia. “Tion mi farus.”
“Jes, kara, tion vi farus. Mi farus, se mi estus tiam persono kia mi nun estas. Aŭ eble mi — mi ne certas.”
“Ĉu vi bedaŭras ke vi ne puŝis ŝin?”
“Jes. Ĉion konsiderante, mi bedaŭras tion.”
Ili sids flank-al-flanke sur la polvokovrita planko. Li tiris ŝin pli proksimen al si. Ŝia kapo apogiĝis per lia ŝultro, la plaĉa odoro de ŝia hararo konkeris la kolombofekon. “Ŝi estas tre juna,” li pensis, “ŝi ankoraŭ anticipas ricevi ion el la vivo, ŝi ne komprenas ke puŝi ĝenan personon trans klifon, solvas nenion.”
“Verdire, ŝovi ŝin ŝanĝus nenion.”
“Do kial vi bedaŭras ne esti puŝinta ŝin.”
“Nur ĉar mi preferas pozitivon anstataŭ negativon. En la ludo kiun ni ludas, ni ne povas sukcesi. Kelkaj specoj de malgajno estas pli bonaj ol aliaj, jen kiel estas.”
Li sentis ŝiajn ŝultrojn moviĝeti neante. Ŝi ĉiam kontraŭdiris lin, kiam li diris ion tian. Ŝi rifuzis akcepti kiel naturan leĝon, ke la individuo estas ĉiam venkata. Parte ŝi komprenis ke ŝi mem estas destinita venkiĝi, ke pli-malpli frue la Penspolico kaptos ŝin, kaj mortigos ŝin, sed alia parto de ŝia menso kredis ke iel eblas konstrui sekretan mondon, en kiu oni povas vivi laŭvole. Oni bezonas nur bonfortunon, lerton, kaj aŭdacon. Ŝi ne komprenis ke tute ne ne ekzistas feliĉo, ke la sola venko venos nur en la tre fora estonteco, longe post onia morto, ke jam de la momento kiam oni proklamas militon kontraŭ la Partio, estas pli bone opinii sin kadavro.
“Ni estas la mortuloj,” li diris.
“Ni ankoraŭ ne mortis,” diris Julia konkreteme.
“Korpe, ne. Post ses monatoj, jaro — kvin jaroj, kredeble. Mi timas la morton. Vi estas juna, do verŝajne vi timas ĝin pli ol mi. Evidente ni forpuŝos ĝin laŭeble plej longe. Sed malmulte gravas. Dum homoj restas homoj, la morto kaj la vivo estas unusola afero.”
“Absurdaĵo! Kun kiu vi preverus amori, mi aŭ skeleto? Ĉu vi ne ĝuas la vivadon? Ĉu ne plaĉas al vi la sento: Jen mi, jen mia mano, jen mia kruro, mi estas reala, mi estas solida, mi vivas! Ĉu tio ne plaĉas al vi?”
Ŝi torde tiris sin por fronti lin, kaj premis sian bruston kontraŭ lin. Li povis senti ŝiajn mamojn, maturajn tamen firmajn, tra ŝia kombineo. Ŝia korpo ŝajnis verŝi iom da siaj juno kaj viglo en lian.
“Jes, tio plaĉas al mi,” li diris.
“Do ĉesu paroli pri la morto. Kaj nun aŭskultu, karulo, ni devas aranĝi pri nia posta renkontiĝo. Estos bone ke ni reiru al la loko en la arbaro. Ni bone ripozigis ĝin. Sed vi devos iri tien laŭ alia vojo, ĉifoje. Mi jam planis ĉiujn detalojn. Veturu per la trajno — sed, jen, mi desegnos la vojon por vi.”
Kaj laŭ sia praktika maniero, ŝi kunpuŝis malgrandan kvadraton da polvo, kaj per tigo el kolombonesto ŝi komencis desegni mapon sur la planko.
4
Winston ĉirkaŭrigardis en la maleleganta ĉambreto, super la butiko de S-ro Charrington. Apud la fenestro, la enorma lito estis pretigita, per ĉifaj lankovriloj kaj nekovrita cilindra kuseno. La malnovmoda horloĝo kun la dekdu-hora faco tiktakadis sur la kamenbreto. En la angulo, sur la klaphava tablo, la vitra paperpezilo, kiun li aĉetis dum sia antaŭa vizito, scintilis softe el la duonsenlumo.
Super la kaminejo estis ĉifita stana oleforno, kuirpoto, kaj du tasoj, provizitaj de S-ro Charrington. Winston bruligis la flamingon, kaj surmetis poton da akvo por boligi ĝin. Li estis kunportinta koverton da Kafo por la Venko, kaj kelkajn sakarintablojdojn. La horloĝindikiloj diris deksep-dudek: efektive estis deknaŭ-dudek. Ŝi venos je la deknaŭ-trideka.
“Malsaĝe, malsaĝe,” ripetadis lia koro al li: “konscia, nebezona, sinmortiga malsaĝo”. El ĉiuj krimoj kiujn Partiano povus okazigi, estis plej neeble kaŝi ĉi tiun. Efektive, la ideo unue flosis en lian kapon en la formo de vizio, de la vitra paperpezilo reflektata de la surfaco de la klaphava tablo. Kiel li antaŭvidis, S-ro Charrington tute ne obĵetis ludoni la ĉambron. Li evidente ĝojis pro la kelkaj dolaroj, kiujn tio venigos al li. Nek li aspektis ŝokita, nek ofende komprenema, kiam klariĝis ke Winston deziras la ĉambron cele al amorado. Anstataŭe, li rigardis la mezdistancon, kaj parolis per ĝeneralaj komentoj, kun tiel delikata mieno, ke li impresis kvazaŭ parte nevidebliĝinte. “Privateco,” li diris, “estas tre valora. Ĉiu deziras lokon kie li povas kelkfoje esti sola. Kaj kiam iu havas tian lokon, ja estas simpla ĝentileco ke kiu ajn alia scias pri ĝi silentu pri sia scio.” Li ankaŭ, ŝajnante preskaŭ fadi el ekzisto, pludiris ke estas du enirejoj por la domo, unu el ili estas ĉe la malantaŭa korto, kaj kondukas el mallarĝa vojeto.
Sub la fenestro iu kantadis. Winston elrigardetis, sekure protektate de la muslina kurteno. La junia suno ankoraŭ estis alte en la ĉielo, kaj en la suba sunlumplena korto, enorma virino, solida kiel Normana[12] kolono, kun fortaj ruĝaj antaŭbrakoj kaj sakŝtofa antaŭvesto, movadis sin tien kaj reen inter lavkuvo kaj sekigŝnuro, alligante aron da kvadrataj blankaĵoj, kiujn Winston rekonis esti vindotukoj por bebo. Kiam ajn ŝia buŝo ne estis korkita per vestopinĉiloj, ŝi kantis per potenca kontralta voĉo:
Nur senespera deziraĵo.
Forglitema kiel tag’ aprila,
Kun ekvido, ekdiro, rev-inspiro,
Kunforiris koro mia!
La kanto jam hantadis Londonon de multaj ĵusaj semajnoj. Ĝi estis unu el sennombraj similaj kantoj, eldonitaj de subsekcio de la Departemento de Muziko, por la proloj. La vortoj de tiuj kantoj estis verkitaj, tute sen prilaborado fare de homoj, per maŝino nomata versigilo. Sed la virino kantis tiel melodie, ke la absurda rubo preskaŭ fariĝis plaĉa sono. Li povis aŭdi la virinon kanti, kaj la ŝoviĝadon de ŝiaj ŝuoj sur la pavimblokoj, kaj la kriojn de la infanoj en la strato, kaj el ie tre for malfortan bruon de la trafiko, tamen la ĉambro ŝajnis kurioze silenta, pro la manko de teleekrano.
“Malsaĝe, malsaĝe, malsaĝe!” li pensis denove. Estis malkredeble ke ili povus frekventi ĉi tiun lokon dum pli ol kelkaj semajnoj, sen esti kaptitaj. Sed la tento havi kaŝejon kiu vere apartenas al ili, endome kaj proksime, estis tro granda por ili ambaŭ. Dum longa periodo post ilia vizito al la sonorilturo de la preĝejo, estis neeble aranĝi renkontiĝojn. La laborhoroj estis draste plimultigitaj, prepare por la Semajno da Malamo. Tiu estos post pli ol monato, sed la enormaj kompleksaj preparoj necesaj postulis ekstran laboron de ĉiuj personoj. Fine ili ambaŭ sukcesis akiri liberan posttagmezon dum unusama tago. Ili interakordis reiri al la libera spaco en la arbaro. La antaŭan vesperon ili renkontiĝis nelonge en la strato. Kiel kutime, Winston apenaŭ rigardis Julian dum ili proksimiĝis unu al la alia en la homamaso, sed per la kurta rigardeto kiun li faris direkte al ŝi, ŝajnis al li ke ŝi estas pli pala ol kutime.
“Ne eblos,” ŝi murmuris, tuj kiam ŝi decidis ke estas sekure paroli. “Morgaŭ, mi volas diri.”
“Kion?”
“Morgaŭ posttagmeze. Mi ne povos veni.”
“Kial?”
“Ho, la kutima kialo. Ĝi komenciĝis frue ĉifoje.”
Dummomente li estis violente kolera. Dum la monato de lia konatiĝo kun ŝi, la naturo de lia deziro al ŝi ŝanĝiĝis. Komence estis malmulta vera sentemo. Ilia unua amoro estis nur ago estigita de la volo. Sed post la dua fojo, estis malsame. La odoro de ŝia hararo, la gusto de ŝia buŝo, la sento de ŝia haŭto, ŝajnis interniĝi en lin, aŭ en la ĉirkaŭantan aeron. Ŝi fariĝis korpa necesaĵo, io kion li ne nur volas sed al kio, laŭ lia sento, li rajtas. Kiam ŝi diris ke ŝi ne povos veni, lin trafis penso ke ŝi malfidelas al li. Sed ĝuste tiumomente, la homamaso kunen premis ilin, kaj iliaj manoj akcidente renkontiĝis. Ŝi rapide premetis la pintojn de liaj fingroj, ago kiu ŝajnis alvoki ne deziron sed amon. Trafis lin la ideo ke kiam oni loĝas kun virino, tiu esperperfido sendube estas normala ripetiĝanta evento; kaj profunda tenero, kian li ne antaŭe sentis pri ŝi, subite ekkaptis lin. Li deziregis ke ili estu geedzoj jam de dek jaroj. Li deziregis esti marŝanta tra la stratoj kun ŝi, tute same kiel nun, sed malkaŝe kaj sentime, diskutante trivialaĵojn, kaj aĉetante diversajn erojn por la loĝejo. Li pleje deziris ke ili povu posedi lokon kie ili povos esti solaj, unu kun la alia, sen senti devon amori kiam ajn ili renkontiĝas. Efektive ne je precize tiu momento, sed iam dum la sekva tago, trafis lin la ideo lui la ĉambron de S-ro Charrington. Kiam li proponis tion al Julia, ŝi akceptis neanticipite rapide. Ili ambaŭ sciis ke estas pura frenezeco. Estis kvazaŭ ili intence paŝas pli proksimen al la tombo. Dum li sidis atendante sur la rando de la lito, li denove pensis pri la keloj de la Ministrejo de la Amo. Estis kurioze kiel tiu antaŭdestinita teruro en- kaj el-iris onian konscion. Jen ĝi, fiksita en la estonteco, venonta tuj antaŭ la morto same certe kiel 99 venas tuj antaŭ 100. Oni ne povas eviti ĝin, sed eble oni povas prokrasti ĝin: tamen, anstataŭe, fojfoje, per konscia, intenca ago, oni elektas malgrandigi la intervalon antaŭ ĝia okazo.
Tiumomente estis rapida paŝado sur la ŝtuparo. Julia ekkuris en la ĉambron. Ŝi portis sakon da instrumentoj, el kruda bruna kanvaso, kian li kelkfoje vidis ŝin porti tien kaj reen en la Ministrejo. Li antaŭenpaŝis por preni ŝin inter siajn brakojn, sed ŝi liberigis sin iom rapide, parte ĉar ŝi ankoraŭ tenis la sakon da instrumentoj.
“Atendu momenteton,” ŝi diris. “Lasu min montri al vi kion mi alportis. Ĉu vi kunportis iom da tiu fiaĉa Kafo por la Venko? Mi supozis ke tiel estos. Forĵetu ĝin, ĉar ni ne bezonos ĝin. Rigardu…”
Ŝi surgenuiĝis, ekmalfermis la sakon, kaj elfalis kelkaj ŝraŭbŝlosiloj kaj malŝraŭbilo, kiuj estis plenigintaj ĝian supran parton. Sube estis kvanto da bonordaj paperpaketoj. La unua paketo kiun ŝi transdonis al Winston sentiĝis strangam tamen iel familiara. Ĝi estis plena de ia peza, sableca aĵo kiu cedis al onia tuŝo.
“Ĉu ja sukero?” li diris.
“Vera sukero. Ne sakarino, sukero. Kaj jen panbulko, vera blanka pano, ne nia panaĉaĵo — kaj malgranda poto da konfitaĵo. Kaj jen ladskatolo da lakto — sed rigardu! Pri ĉi tio mi vere fieras. Mi devis volvi iom da sako ĉirkaŭ ĝin, ĉar —”
Sed ŝi ne bezonis diri al li kial ŝi ĉirkaŭvolvis ĝin. La odoro jam plenigis la ĉambron, riĉa, varmega odoro, kiu similis al io veninta el lia frua infaneco, sed kiun oni efektive renkontas fojfoje, bloviĝantan en koridoro antaŭ ol pordo brufermiĝas, aŭ disvastigantan sin mistere en homplena strato, flaratan nur momente kaj poste malaperantan.
“Kafo,” li murmuris, “vera kafo”.
“Kafo de la Interna Partio. Mi havas plenan kilogramon, ĉi tie.”
“Kiel vi ruzis akiri ĉion ci?”
“Ĉi ĉio estas de la Interna Partio. Nenion malhavas tiuj porkaĉoj, nenion. Sed kompreneble manĝoservistoj kaj aliaj helpistoj kaj homoj ŝtelas, kaj — rigardu, mi havas paketon da teo ankaŭ.”
Winston jam ekkaŭris apud ŝi. Li ŝire malfermis angulon de la paketo.
“Vera teo. Ne rubusfolioj.”
“Estas multa teo, lastatempe. Ili kaptis Hindion, aŭ ion,” ŝi diris sendetale. “Sed aŭskultu karulo. Mi volas ke vi turnu vian dorson al mi dum tri minutoj. Iru sidi sur la alia flanko de la lito. Ne tro proksimiĝu al la fenestro. Kaj ne turnu vin antaŭ ol mi permesos.”
Winston rigardadis senpripense tra la muslinan kurtenon. Sube, en la korto, la ruĝbraka virino ankoraŭ marŝadis tien kaj reen inter la lavkuvo kaj la sekigoŝnuro. Ŝi prenis du pliajn pinĉilojn el sia buŝo kaj kantis profundasente:
Laŭdire la tempo kuracas,
Laŭdire forgeso do venos; nu
Ankoraŭ ridetoj kaj larmoj tra l’ jaroj,
Ja tordas la korŝnurojn plu!
Ŝi parkeris la tutan rimaĉaron, ŝajne. Ŝia voĉo flosis supren kun la dolĉa someraero, tre melodie, plene de ia feliĉa melankolio. Oni sentis ke ŝi estus tute kontenta, se la junia vespero estus senfina, kaj la kvanto da vestoj neelĉerpebla, resti tie dum mil jaroj, pendigante vindotukojn kaj kantante rimaĉojn. Li ekpensis ke estas kurioze ke li neniam aŭdis Partianon kanti sola kaj spontane. Eĉ ŝajnus iomete neordotokse, danĝere ekscentre, same kiel paroladi al si mem. Eble nur kiam oni estas proksime al mortmalsato, oni povas senkaŭze kantadi.
“Vi rajtas turni vin nun,” diris Julia.
Li turnis sin, kaj dum sekundo li preskaŭ ne rekonis ŝin. Efektive, li anticipis vidi ŝin nuda. Sed ŝi ne estis nuda. La transformiĝo okazinta estis multe pli surpriza. Ŝi estis kolorinta la vizaĝon.
Sendube ŝi estis kaŝe enirinta iun butikon en la prola kvartalo, kaj aĉetis por si kompleton da ŝminkaĵoj. Ŝiaj lipoj estis dense ruĝigitaj, ŝiaj vangoj ruĝetigitaj, ŝia nazo pudrita: eĉ estis iometo sub la okuloj por plibriligi ilin. Ne estis tre lerte farite, sed la spertoj de Winston ne instruis al li altan normon. Li neniam antaŭe vidis nek imagis Partianinon kun ŝminko sur la vizaĝo. La plibonigo de ŝia aspekto estis miriga. Per nur kelkaj koloraĵetoj ĝustaloke metitaj, ŝi fariĝis ne nur multe pli bela, sed, plej grave, pli ineca. Ŝiaj mallonga hararo kaj knabeca kombineo nur intensigis la efekton. Dum li prenis ŝin inter siajn brakojn ondo da sintezaj violetoj inundis lian nazon. Li memoris la duonmallumon de kela kuirejo, kaj la kavernan buŝon de virino. Estis la sama parfumo kiun uzis ŝi; sed tiumomente ŝajnis ne esti grave.
“Ĉu ankaŭ parfumo?” li diris.
“Jes, karulo, ankaŭ parfumo. Kaj ĉu vi scias kion mi sekve faros? Mi akiros veran virinan robon el ie, kaj surhavos ĝin anstataŭ ĉi merdan pantalonon. Mi surhavos silkajn ŝtrumpojn, kaj altakalkanumajn ŝuojn! En ĉi tiu ĉambro mi estos virino, ne Partia kamarado.”
Ili deĵetis siajn vestojn, kaj engrimpis la gigantan mahagonan liton. Nun la unuan fojon li plene nudigis sin antaŭ ŝi. Ĝis nun li multe tro hontis pro sia pala kaj magra korpo, kun la varikaj vejnoj elstaraj sur liaj suroj, kaj la miskoloraĵo sur lia maleolo. Mankis tolaĵo, sed la lankovrilo, sur kiu ili kuŝis, estis multuzita kaj glata, kaj la dimensio kaj resaltemeco de la lito mirigis ilin ambaŭ. “Sendube ĝi plenas per cimoj, sed ĉu ja gravas?” diris Julia. Oni neniam vidis dupersonan liton nuntempe, escepte de en la hejmoj de la proloj. Winston kelkfoje dormis en tia dum sia infaneco: Julia neniam antaŭe estis en tia lito, laŭ ŝia memoro.
Baldaŭ ili ekdormis dum kelka tempo. Kiam Winston vekiĝis, la indikiloj de la horloĝo indikis preskaŭ la naŭan horon. Li ne movis sin, ĉar Julia dormis kun la kapo en la angulo de lia brako. La plejparto de ŝia ŝminko estis transirinta al lia propra vizaĝo aŭ la kuseno, sed pala ruĝa koloro ankoraŭ beligis ŝian vangoston. Flava radio de la malsupreniranta suno trafis la ekstremon de la lito, kaj lumigis la kamenon, kie la akvo en la poto rapide boladis. Sube en la korto, la virino ne plu kantis, sed la mallaŭtaj krioj de infanoj enflosis el la strato. Li demandis al s,i neklare, ĉu dum la nuligita pasinteco estis normala sperto kuŝi en ĉi tia lito, en la malvarmeto de somera vespero — senvestaj viro kaj virino, amorante kiam ajn ili volas, parolante pri kion ajn ili volas, ne sentante devon ellitiĝi, nur kuŝante kaj aŭskultante la pacajn sonojn eleksterajn. Nepre neniam estis epoko kiam tio estis normala, ĉu?
Julia vekiĝis, frotis siajn okulojn, kaj levis sin surkubuten por rigardi la olefornon.
“Duono de la akvo forbolis,” ŝi diris. “Mi leviĝos kaj preparos kafon post momento. Restas al ni horo. Je kioma horo oni malŝaltas la lumilojn ĉe via apartamentaro?”
“La dudektria tridek.”
“Je la dudektria en la gastejo. Sed necesas ĉeesti pli frue, ĉar — Hej! For, fibrutaĉo!”
Ŝi ekturnis sin en la lito, kaptis ŝuon de la planko, kaj ĵetis ĝin en la angulon per knabeca brakflekso, precize kiel li vidis ŝin ĵeti la vortaron kontraŭ Goldsteinon, tiun matenon dum la Du Minutoj da Malamo.
“Kio estis?” li diris surprizite.
“Rato. Mi vidis ĝin puŝi sian nazaĉon el la panelaĵo. Estas truo tie. Mi forte timigis ĝin, ĉiukaze.”
“Ratoj!” murmuris Winston. “En ĉi tiu ĉambro!”
“Ili estas ĉie,” diris Julia, sen interesiĝo, dum ŝi rekuŝiĝis. “Ni eĉ havas ilin en la kuirĉambro de la gastejo. Kelkaj partoj de Londono svarmplenas de ili. Ĉu vi scias ke ili atakas infanojn? Jes ja. En kelkaj el tiuj stratoj, virino ne kuraĝas lasi bebon sola dum du minutoj. La grandaj gigantaj ratoj faras tion. Kaj plej aĉe estas ke la brutoj ĉiam —”
“Ne daŭrigu!” diris Winston, kun la okuloj firme fermitaj.
“Karulego! Vi tute paliĝis. Kio ĝenas? Ĉu malsanigas vin aŭdi pri ili?”
“El ĉiuj aĉaĵoj en la mondo — rato!”
Ŝi premis sin kontraŭ lin, kaj volvis siajn membrojn ĉirkaŭ lin, kvazaŭ penante rekuraĝigi lin per la varmo de sia korpo. Li ne tuj remalfermis siajn okulojn. Dum pluraj momentoj li sentis denove esti en koŝmaro kiu revenis al li fojfoje dum lia tuta vivo. Ĝi ĉiam estis plimapli sama. Li staras antaŭ muro da mallumo, kaj aliflanke de ĝi estas io netolerebla, io tro aĉa por esti frontata. En la sonĝo lia plej profunda sento estis de sintrompo, ĉar li efektive ja sciis kio estas malantaŭ la muro da mallumo. Per mortiga strebo, kvazaŭ elŝirante pecon el la propra cerbo, li eĉ povus tiri la aĵon en la lumon. Li ĉiam vekiĝis sen trovi kio ĝi estas, sed iel ĝi estis ligita al io kion diradis Julia, kiam li haltigis ŝian paroladon.
“Mi bedaŭras,” li diris, “estas nenio. Nur estas ke mi malŝatas ratojn.”
“Ne genu vin, karulo, ni ne lasos la brutaĉojn eniri ĉi tien. Mi plenigos la truon per sakŝtofo antaŭ ol ni foriros. Kaj kiam ni revenos ĉi tien, mi kunportos gipson kaj ŝtopos ĝin ĝuste.”
Jam la nigra panikmomento estis duone forgesita. Sentante iom da honto pri si, li sidiĝis kontraŭ la murflankan breton de la lito. Julia ellitiĝis, surtiris sian kombineon, kaj preparis la kafon. La odoro leviĝanta el la kuirpoto estis tiom forta kaj ekscita, ke ili fermis la fenestron, por ke neniu ekstera rimarku ĝin, kaj fariĝu scivolema. Kio estis eĉ pli bona ol la gusto de la kafo, estis la silka kvalito donita al ĝi de la sukero, aĵo pri kiu Winston estis preskaŭ forgesinta, post jaroj da sakarino. Kun unu mano en la poŝo, kaj peco da pano kun konfitaĵo en la alia, Julia vagis ĉirkaŭe en la ĉambro, rigardante neinteresate la libroŝrankon, atentigante pri la plej bona metodo ripari la klaphavan tablon, faligante sin en la ĉifitan fotelon por trovi ĉu ĝi estas komforta, kaj ekzamenante la absurdan dekduhoran horloĝon kun ia tolerema amuziĝo. Ŝi portis la vitran paperpezilon al la lito, por ke li povu rigardi ĝin en pli bona lumo. Li prenis ĝin el ŝia mano, fascinate, kiel ĉiam, de la mola, pluvakva aspekto de la vitro.
“Kio ĝi estas, laŭ via supozo?” diris Julia.
“Mi kredas ke ĝi estas nenio — mi volas diri, mi kredas ke oni neniam utiligadis ĝin. Ĝuste tio plaĉas al mi. Ĝi estas ereto da historio kiun ili forgesis ŝanĝi. Ĝi estas mesaĝo el antaŭ cent jaroj, se nur oni povoscius legi ĝin.”
“Kaj la bildo tie” — ŝi kapgestis al la gravuraĵo sur la kontraŭa muro — “ĉu tio aĝas cent jarojn?”
“Pli. Ducent, verŝajne. Ne eblas scii. Ne eblas trovi la aĝon de io ajn, nuntempe.”
Ŝi transpaŝis por ekzameni ĝin. “Ĉi tie tiu fibesto elpuŝis sian nazon,” ŝi diris, piedbatante la panelaĵon tuj sub la bildo. “Kio estas tiu loko? Mi jam vidis ĝin ie.”
“Ĝi estas preĝejo, pli ĝuste, estis. Ĝia nomo estis Sankta Klemento Danes.” La rimfragmento, kiun S-ro Charrington instruis al li, rememorigis sin en lia kapo, kaj li pludiris iom nostalgie:
“Oranĝoj, Citronoj”, el Klemento sonoras,
Mirige al li, ŝi sekvigis la verson:
“Vi ŝuldas pencerojn” el Marteno sonoras —
“Kiam vi pagos?” el Bejlio[13] sonoras —
Mi ne memoras la sekvajn versojn. Negrave; mi memoras ke la finaĵo tekstas: ‘Venas kandelo por allite vin gvidi. Venas hakilo por forhaki la kapon.’”
Estis kvazaŭ la du partoj de kromsubskribo. Sed nepre alia verso devas sekvi “el Bejlio sonoras”. Eble ĝi estus elfosebla el la memoro de Sro Charrington, se li estus konvene instigita.
“Kiu instruis al vi tion?” li diris.
“Mia avo. Li ofte diris gin al mi, kiam mi estis knabineto. Li estis vaporigita kiam mi estis okjaraĝa — nu, ĉiukaze, li malaperis. Mi ne scias kio estis citrono,” ŝi pludiris aliteme. “Mi ja vidis oranĝojn. Ili estas rondaj flavaj frukto,j kun dika ŝelo.”
“Mi memoras citronojn,” diris Winston. “Ili estis tre kutimaj dum la kvindekaj jaroj. Ili estis tiom maldolĉaj, ke agacis la dentojn kiam oni eĉ nur flaris ilin.”
“Mi certas ke estas cimoj malantaŭ tiu bildo,” diris Julia. “Mi deprenos ĝin kaj bone lavos ĝin, iam. Mi supozas ke ni tre baldaŭ devos foriri. Mi devos komenci forlavi ĉi tiun koloraĵon. Kiom tede! Mi delavos la lipkoloraĵon de via vizaĝo, poste.”
Winston dum pluraj pliaj minutoj ne ellitiĝis. La ĉambro komencis senlumiĝi. Li turnis sin cele la lumon, kaj kuŝis rigardante la vitran paperpezilon. Ĝia plej neelĉerpebla kvalito ne estis la korala fragmento. sed la interno de la vitro mem. Ĝi havis tioman profundon, tamen ĝi estis preskaŭ travidebla kiel la aero. Estis kvazaŭ la surfaco de la vitro estas la ĉielvolbo, ĉirkaŭanta mondeton kun tuta atmosfero. Li havis senton ke li povus eniri ĝin, ke efektive li ja estas interne de ĝi, kune kun la mahagona lito kaj la klaphava tablo, kaj la horloĝo kaj la ŝtala gravuraĵo kaj la paperpezilo mem. La paperpezilo estas la ĉambro en kiu li troviĝas, kaj la koralo estas la vivo kaj de Julia kaj de li mem, fiksitaj en ia eterneco ĉe la koro de la kristalo.
5
Syme malaperis. Mateno venis kiam li mankis en la laborejo: kelkaj senpripensemuloj komentis pri lia foresto. La sekvan tagon neniu menciis lin. La trian tagon, Winston eniris la vestiblon de la Departemento de Registro, por rigardi la afiŝtabulon. Unu el la informiloj surhavis presitan liston de la membroj de la Ŝakkomitato, de kiu Syme estis membro. Ĝi aspektis preskaŭ precize kiel antaŭe — nenio estis elstrekita — sed la listo estis je unu nomo malpli longa. Sufiĉis. Syme ĉesis ekzisti: li neniam ekzistis.
La vetero estis bakforne varmega. En la laberinteca Ministrejo, la senfenestraj klimatizataj ĉambroj restis normaltemperaturaj, sed ekstere la pavimaĵoj bruligis oniajn piedojn, kaj la fetoro de la subtera fervojo dum la pinthoroj estis abomenenda. La preparado por la Semajno da Malamo estis plenvigla, kaj la staboj de ĉiuj Ministrejoj laboradis kromhorojn. Procesioj, kunvenoj, militoparadoj, prelegoj, vaksfiguroj, filmmontradoj, teleekranaj programoj, ĉiuj devis esti organizataj; budoj estis starigendaj, figuraĵoj konstruendaj, sloganoj elpensendaj, kantoj verkendaj, onidiroj disvastigendaj, fotoj falsendaj. La sekcio en kiu laboris Julia, en la Departemento de Fikcio, devis ĉesi produktadi romanojn, kaj rapide produktadi serion da pamfletoj pri fiagoj de la malamiko. Winston, aldone al sia kutima laboro, pasigis longajn periodojn ĉiutage traserĉante arkivojn de La Tempoj, kaj ŝanĝante kaj plilarĝigante informerojn kiuj estos cititaj en prelegoj. Malfrue en la noktoj, kiam amasoj da tumultemaj proloj travagadis la stratojn, la urbo havis kurioze febrecan karakteron. La raketbomboj kraŝadis multe pli ofte ol antaŭe, kaj kelkfoje, tre for, estis enormaj eksplodoj, kies kaŭzon neniu povis klarigi, kaj pri kiuj estis ĉiaj onidiroj.
La nova melodio. kiu estos la karakteriza kanto de la Semajno de la Malamo. (“La malamkanto” oni nomis ĝin) jam estis verkita, kaj estis senĉese propagandata sur la teleekranoj. Ĝi havis sovaĝan bojan ritmon, kiun oni ne povus ĝuste nomi muzika, sed kiu similis al la batsonado de tamburoj. Elkriegate de centoj da voĉoj, akompanate de la militmarŝada sono de piedoj, ĝi estis timegiga. La proloj ekŝatis ĝin, kaj en la meznoktaj stratoj ĝi konkuris kun la ankoraŭ populara “Nur senespera deziraĵo”. La infanoj de la Geparsonsoj ludis ĝin dum ĉiuj horoj de la nokto kaj la tago, netolereble, per kombilo kaj peco da necesejpapero. La vesperoj de Winston estis ankoraŭ pli plenaj ol iam antaŭe. Teamoj da volontuloj, organizitaj de Parsons, preparadis la straton por la Semajno da Malamo, kudrante standardojn, pentrante afiŝojn, starigante flagingojn sur la tegmentoj, kaj danĝeroplene streĉante dratojn trans la straton por la surmetiĝo de paperaj rubandoj. Parsons fanfaronis ke la Apartamentoj de la Venko mem estos ornamita per kvarcent metroj da stamino. Li trovis sin en sia plejamata medio, kaj estis feliĉega. La varmego kaj la permana laborado eĉ regalis lin per kialo por denove vesti sin per kuloto kaj senkravata ĉemizo, dum la vesperoj. Li estis ĉie ĉiam, puŝante, tirante, segante, martelante, improvizante, instigante ĉiujn per kamarada admonado, kaj eligante el ĉiu faltaĵo de sia korpo akran ŝvitodoron, kiu ŝajnis neelĉerpebla.
Nova afiŝego subite ekaperis tra la tuta Londono. Ĝi surhavis nenian tekston, kaj simple montris monstran figuron de Eŭrazia soldato, tri-kvar metrojn alta, antaŭenpaŝanta kun senesprima Mongola vizaĝo, kaj enormaj botoj, de sia kokso celigante mitralon. Negrave el kiu angulo oni rigardis la afiŝegon, la aperturo de la pafilo, pligrandigita per la perspektivo, ŝajnis rekte celi la rigardanton. La bildo estis gluita sur ĉiun liberan spacon sur ĉiu muro, eĉ pli multnombre ol la portretoj pri Granda Frato. La proloj, kutime apatiaj pri la milito, estis puŝataj en unun el iliaj periodaj patriotismegoj. Kvazaŭ por agordi kun la ĝenerala humoro, la raketbomboj mortigadis pli grandajn kvantojn da homoj ol kutime. Unu falis sur homplenan kinejon en Stepney, entombigante plurcent viktimojn per la rubo. La tuta loĝantaro de la distrikto eliris por longa funebra parado, kiu daŭris plurhore kaj estis efektive kunveno por esprimi indignigon. Alia bombo falis sur pecon da neokupata tero, kiun oni utiligis kiel ludkampon, kaj plurdek infanoj estis diserigitaj de la eksplodo. Okazis pliaj koleraj demonstracioj, oni bruligis figuraĵon pri Goldstein, oni deŝiris centojn da ekzempleroj de la afiŝo montranta la Eŭrazian soldaton, kaj ĵetis ilin en la flamojn, kaj nombro da butikoj estis prirabita dum la tumulto; poste, onidiro disflugis ke spionoj direktas la raketbombojn per radioondoj, kaj la domo de maljuna paro, kiun oni suspektis fremdagenta, estis incendiita, kaj la paro pereis pro sufokiĝo.
En la ĉambro super la butiko de S-ro Charrington, kiam ili povis atingi ĝin, Julia kaj Winston kuŝis flank’-al-flanke sur senkovra lito sub la malfermita fenestro, nudaj por senvarmegigi sin. La rato neniam revenis, sed la cimoj multobliĝis aĉe en la varmego. Ŝajnis ne esti grave. Ĉu malpura, ĉu pura, la ĉambro estis paradiza. Tuj post sia alveno, ili ŝutis ĉion per pipro aĉetita sur la nigra merkato, detiris siajn vestojn, kaj amoris per ŝvitantaj korpoj, endormiĝis, kaj vekiĝis, kaj trovis ke la cimoj estis amasiĝintaj kaj preparantaj sin por reataki.
Kvar-, kvin-, ses-foje ili renkontiĝis dum la monato junio. Winston ĉesigis sian kutimon drinki ĝinon dum ĉiuj horoj. Ŝajne li ne plu bezonis ĝin. Li plidikiĝis, lia varika ulvero fadis, lasante nur brunan makulon sur la haŭto super lia maleolo, liaj matenaj tuskonvulsioj ĉesis. La vivprocedo ĉesis esti netolerebla, li ne plu sentis impulson fimieni al la teleekrano, aŭ krii damnojn plenvoĉe. Nun, kiam ili havis sekuran kaŝejon, preskaŭ hejmon, eĉ ne ŝajnis peza ŝarĝo ke ili povas renkontiĝi nur neofte, kaj nur dum kelkaj horoj ĉiufoje. Kio gravis estis ke la ĉambro super la fatrasbutiko ekzistas. Scii ke ĝi troviĝas tie, neprofanite, preskaŭ egalis al esti en ĝi. La ĉambro estis mondo, niĉo el la pasinteco, kie ekstermiĝintaj bestoj povas marŝadi. S-ro Charrington, laŭ penso de Winston, estis alia ekstermiĝinta besto. Li kutime haltis por konversacii kun S-ro Charringtom dum kelkaj momentoj, antaŭ ol supreniri. Ŝajnis ke la maljunulo malofte aŭ neniam eliris, kaj, aliflanke, havis preskaŭ neniujn klientojn. Li preskaŭ fantome ekzistis inter la eta senluma butiko, kaj la ankoraŭ pli eta malantaŭa kuirejo, kie li preparadis siajn manĝojn kaj kiu enhavis, i.a., nekredeble antikvan gramofonon kun enorma korno. Li ŝajnis ĝoji pro oportuno paroli. Ĉirkaŭvagante inter siaj senvaloraj stokaĵoj, kun siaj longa nazo kaj dikaj okulvitroj, kaj siaj kliniĝintaj ŝultroj en la velura jako, li ĉiam kvazaŭ aspektis pli kiel kolektisto, ol kiel komercisto. Kun ia fadinta entuziasmo, li fingrumadis iun aŭ alian ruberon — ceramikan botelŝtopilon, farbitan klapon de rompita flartabakujo, pseŭdo-oran medalionon, en kiu estis haro de bebo antaŭlonge mortinta — neniam petante ke Winston aĉetu ĝin, nur ke li admiru ĝin. Kiam oni parolis kun li, estis kiel aŭskulti la tintadon de eluzita muzikoskatolo. Li tiris el la anguloj de sia memoro kelkajn pliajn framentojn de forgesitaj rimaĵoj. Unu temis pri kvar-kaj-dudek merloj, alia pri bovino kun ĉifita korno, kaj alia pri la morto de kompatinda Virrubekolo. “Mi nur ekpensis ke eble interesus vin,” li kutimis diri, kun sinmallaŭda kurta rido. kiam ajn li aŭdigis novan fragmenton.
Ili ambaŭ sciis — verdire, neniam mankis en iliaj mensoj — ke kio okazas nun ne povos longe daŭri. Kelkfoje la fakto ke la morto baldaŭ venos, ŝajnis egale palpebla kiel la lito sur kiu ili kuŝas, kaj ili kroĉis sin unu al la alia, kun ia senespera voluptemo, kiel kondamnito teneganta sian lastan plezuraĵeton, kiam la horloĝo post malpli ol kvin minutoj sonorigos. Sed ankaŭ alifoje ilin posedis iluzio, ne nur de sekureco, sed ankaŭ de ĉiameco. Dum ili vere estos en ĉi tiu ĉambro, ili ambaŭ sentis, nenia damaĝo povos trafi ilin. Atingi la ĉambron estis malfacile kaj danĝere, sed la ĉambro mem estis sekura rifuĝejo. Estis kiel kiam Winston rigardis en la koron de la paperpezilo, sentante ke eblus eniri tiun vitran mondon, kaj ke kiam li estus en ĝi, la tempo estus haltigebla. Ofte ili fordonis sin al revoj pri eskapo. Ilia bonfortuno daŭros senfine, kaj ili plu intrigados, same kiel nun, dum la cetero de siaj naturaj vivoj. Aŭ Katharine mortos, kaj per subtilaj manovradoj Winston kaj Julia sukcesos geedziĝi. Aŭ ili kune mortigos sin. Aŭ ili malaperos, nerekoneble ŝanĝos sin, lernos paroli kiel proloj, trovos laboron en fabriko, kaj elvivos siajn vivojn netrovite, en malĉefa strato. Estis tute absurde, ili ambaŭ sciis tion. Envere, ne eblis eskapi. Eĉ la solan fareblan planon, sinmortigon, ili neniel intencis plenumi. Malgraŭ ĉio daŭri tagon post tago, kaj semajnon post semajno, longigante estantecon al kiu mankas estonteco, ŝajnis nekonkerebla instinkto, same kiel oniaj pulmoj ĉiam spiras, dum restas aero spirebla.
Kelkfoje, ankaŭ, ili diskutis aktivan ribeladon kontraŭ la Partio, sed kun nenia koncepto pri kiel fari la unuan paŝon. Eĉ se la fabela Frataro estas realaĵo, restas la malfacilo trovi eniron en ĝin. Li rakontis al ŝi pri la stranga intimeco kiu ekzistas, aŭ ŝajne ekzistas, inter li mem kaj O’Brien, kaj pri la impulso kiun li kelkfoje sentas, simple marŝi antaŭ O’Brienon, anonci sin malamiko de la Partio, kaj postuli ke li helpu. Tre kurioze, tio ne ŝajnis al ŝi neeble malprudenta ago. Ŝi kutimiĝis taksi homojn laŭ la vizaĝoj, kaj al ŝi ŝajnis nature ke Winston kredas O’Brienon fidinda, surbaze de unusola okulekbrilo. Krome, ŝi opiniis ke estas evidente ke ĉiu, aŭ preskaŭ ĉiu, sekrete malamas la Partion, kaj malobeus la regulojn se li kredus tion sendanĝera. Sed ŝi rifuzis kredi ke disvastigita organizita opozicio ekzistas, aŭ povus ekzisti. La rakontoj pri Goldstein, kaj lia subtera armeo, ŝi diris, estas nur absurdaĵaro inventita de la Partio por propraj celoj, kaj kiun oni estas devigata ŝajnige kredi. Nekalkuleble ofte ŝi kriis plenvoĉe, postulante la ekzekutiĝon de personoj kies nomojn ŝi neniam aŭdis, kaj pri kies supozataj krimoj ŝi neniom kredis. Kiam publikaj procesoj okazis, ŝi partoprenis en la delegacioj de la Junulara Ligo kiuj ĉirkaŭis la tribunalejojn de la mateno ĝis la nokto, ĉantante je regulaj intervaloj “Morton al la Perfiduloj!”. Dum la Du Minutoj da Malamo, ŝi ĉiam superis ĉiujn aliajn personojn per kriataj insultoj kontraŭ Goldstein. Tamen ŝi nur tre malklare konceptis kiu estas Goldstein, kaj kiajn doktrinojn li laŭraporte reprezentis. Ŝi plenkreskiĝis post la Revolucio, kaj estis tro juna por memori la ideologiajn batalojn de la kvindekaj kaj sesdekaj jaroj. Ŝi tute ne kapablis imagi ke povus ekzisti sendependa politika movado: kaj malgraŭ ĉio, la Partio ja estas nekonkerebla. Ĝi ĉiam ekzistos, kaj ĝi ĉiam estos sama. Oni povas ribeli kontraŭ ĝi nur per sekreta malobeado aŭ, plejekstreme, per izolaj violentaj agoj, kiaj estas mortigo aŭ eksplodigo.
Kelkrilate ŝi estis multe pli akremensa ol Winston, kaj multe malpli influebla per la Partia propagandado. Unufoje, kiam li hazarde, rilate al iu temo, menciis la militon kontraŭ Eŭrazio, ŝi ŝokmirigis lin per simpla komento ke, laŭ ŝia opinio, la milito ne okazas. La raketbombojn, kiuj falas ĉiutage sur Londonon, verŝajne faligas la Registaro de Oceanio mem, nur por plutimigadi la popolon. Tia koncepto tute vere neniam estis pensita de lia menso. Ŝi ankaŭ iom kaŭzis envion en li, per informo ke dum la Du Minutoj da Malamo. ŝi trovis grandan malfacilon ne ekridi laŭte. Sed ŝi dubis la instruojn de la Partio, nur kiam ili iel tuŝis ŝian propran vivon. Ofte ŝi pretis akcepti la oficialan mitologion, simple ĉar la distingo inter vero kaj malvero al ŝi ne ŝajnis grava. Ŝi kredis, ekzemple, ĉar tiel oni instruis al ŝi en la lernejo, ke la Partio inventis aviadilojn. (Dum la propraj lernojaroj, memoris Winston, dum la lasta parto de la kvindekaj jaroj, la Partio pretendis esti inventinta nur la helikopteron; dekdu jarojn poste, dum Julia studis en lernejo, ĝi jam pretendis la aviadilon; post plia generacio, ĝi verŝajne pretendos esti inventinta la vapormotoron.) Kaj kiam li diris al ŝi ke aviadiloj ekzistis antaŭ ol li naskiĝis, kaj longe antaŭ la Revolucio, tiu fakto tute malinteresis ŝin. Ja vere, kiel gravas kiu inventis aviadilojn? Iom pli ŝokis lin, kiam li trovis, per iu hazarda komento, ke ŝi ne memoris ke Oceanio, antaŭ kvar jaroj, militis kontraŭ Orientazio, kaj estis aliancano de Eŭrazio. Nu jes, ŝi kredis ke la tuta milito estas malrealaĵo: sed ŝajne ŝi eĉ ne rimarkis ke la nomo de la malamiko ŝanĝiĝis. “Mi supozis ke ni ĉiam militadis kontraŭ Eŭrazio,” ŝi komentis seninteresiĝe. Tio iomete timigis lin. La inventiĝo de aviadiloj okazis longe antaŭ ŝia naskiĝo, sed la inversigo de la milito okazis antaŭ nur kvar jaroj, longe post ŝia adoltiĝo. Li arde diskutis kun ŝi pri la afero, dum eble kvarono da horo. Fine li sukcesis retromemorigi ŝin, ĝis ŝi efektive neklare memoris ke iam Orientazio, ne Eŭrazio, estis la malamiko. Sed la aferon ŝi ankoraŭ opiniis malgrava. “Kiel gravas?” ŝi diris senpacience. “Estas ĉiam nur unu merda milito post alia, kaj oni scias ke la Informoj estas ĉiam nur mensogaĵoj.”
Kelkfoje li parolis al ŝi pri la Departemento de Registroj, kaj la aŭdacaj falsadoj kiujn li faras tie. Tiaĵoj ŝajne ne hororigis ŝin. Ŝi ne sentis abismon malfermiĝi sub ŝiaj piedoj, pro konsciiĝo ke mensogoj fariĝas veraĵoj. Li rakontis al ŝi pri Jones, Aaronson, kaj Rutherford, kaj la epokfara paperpeco kiun li iam tenis inter siaj fingroj. Ĝi ne multe impresis ŝin. Unue, verdire, ŝi malsukcesis kompreni la celon de lia rakonto.
“Ĉu ili estis viaj amikoj?” ŝi diris.
“Ne, mi neniam konis ilin. Ili estis anoj de la Interna Partio. Krome, ili estis multe pli maljunaj ol mi. Ili apartenis al la malnova epoko, antaŭ la Revolucio. Mi apenaŭ konis ilin pervide.
“Do kial ĝenis vin? Homoj estas mortigataj konstante, ĉu ne?”
Li penis komprenigi ŝin. “Ĉi tio estis gravega kazo. Ne temis nur pri la fakto ke iu estis mortigita. Ĉu vi komprenas ke la pasinteco, ekde hieraŭ, efektive estas aboliciita? Se ĝi pluekzistas ie, ĝi estas en nur kelkaj solidaj objektoj, al kiuj vortoj ne estas ligitaj, kia tiu vitraĵo tie. Ni jam scias preskaŭ laŭvorte nenion pri la Revolucio kaj la jaroj antaŭ la Revolucio. Ĉiu registro estas destruita aŭ falsita, ĉiu libro estas reverkita, ĉiu bildo estas repentrita, ĉiu statuo kaj strato kaj konstruaĵo estas renomita, ĉiu dato estas ŝanĝita. Kaj tiu procedo daŭras tagon post tago, kaj minuton post minuto. La historio ekĉesis. Nenio ekzistas ekster senfina estanteco, en kiu la Partio ĉiam pravas. Mi scias, kompreneble, ke la pasinteco estas falsita, sed neniam mi kapablus pruvi tion, eĉ kvankam mi mem falsis ĝin. Post la falsado, neniam restas pruvo. La sola pruvo estas en mia propra menso, kaj mi ne plencerte scias ke iu alia homo ankaŭ same memoras. Nur dum tiu unusola evento, en mia tuta vivo, mi posedis veran konkretan postan pruvon — jarojn poste.”
“Kiel kiel valoris tio?”
“Neniom valoris, ĉar mi forĵetis ĝin post kelkaj minutoj. Sed se samo okazus nun, mi konservus ĝin.”
“Nu, mi ne!” diris Julia. “Mi volonte akceptas riskojn, sed nur por io valora, ne por eroj da malnova ĵurnalo. Kion vi povus fari per ĝi, eĉ se vi ja estus konservinta ĝin?”
“Ne multon, eble. Sed ĝi estis pruvo. Ĝi eble estigus kelkajn dubojn tie kaj tie, se ni supozus ke eble mi kuraĝus montri ĝin al iu. Mi ne supozas ke ni povos ŝanĝi la situacion dum nia propra vivo. Sed oni povas imagi malgrandajn arojn da rezistantoj estiĝontaj tie kaj tie — malgrandajn grupetojn da homoj kiuj kungrupiĝos, kaj iom post iom kreskos, kaj eĉ postlasos kelkajn registrojn, tiel ke la sekvaj generacioj povos daŭrigi post nia ĉeso.”
“Ne interesas min la sekva generacio, karulo. Min interesas ni.”
“Vi ribelas nur malsupre de la talio,” li diris al ŝi.
Ŝi opiniis tion belege sprita, kaj plenĝoje ĵetis siajn brakojn ĉirkaŭ lin.
Pri la subtilaĵoj de la Partia doktrino, ŝi neniom interesiĝis. Kiam ajn li komencis paroli pri la principoj de Engsoco, duoblapenso, la ŝanĝebleco de la estinteco, kaj la neado pri la objektiva realeco, kaj uzi Novparolajn vortojn, ŝi tediĝis kaj konfuziĝis, kaj diris ke ŝi neniam atentas tiaĵon. Oni jam scias ke temas pri absurdaĵoj, do kial ĉagreniĝi pro ĝi? Ŝi scias kiam hurai kaj kiam malhurai, kaj nur tion oni bezonas. Se li persiste parolis pri tiaj temoj, ŝi konsterne emis ekdormi. Ŝi estis unu el la speco de homoj, kiuj kapablas endormiĝi je kiu ajn horo, kaj en kiu ajn pozicio. Parolante al ŝi, li ekkomprenis kiel facile estas aspekti ortodoksa, kvankam neniom komprenante la signifon de ortodokseco. Verdire, la mondkoncepto de la Partio trudis sin plej sukcese al homoj nekapablaj kompreni ĝin. Eblis devigi ilin akcepti la plej evidentajn malrealaĵojn, ĉar ili neniam plene komprenis la enormecon de tio, kion oni postulas de ili, kaj ili ne sufiĉe interesiĝis pri publikaj eventoj por rimarki kio okazas. Per manko de komprenado ili restis malfrenezaj. Ili simple englutis ĉion, kaj tio, kion ili glutis, ne damaĝis ilin, ĉar ĝi postlasis nenion, same kiel tritika grajno trairas nedigestite la korpon de birdo.
7
Fine okazis. La anticipita mesaĝo venis. Dum la tuta vivo, tiel ŝajnis al li, li atendadis ke tio okazu.
Dum li marŝis laŭ la longa koridoro en la Ministrejo, kaj estis preskaŭ ĉe la loko kie Julia kaŝe metis la noton en lian manon, li konsciiĝis ke iu pli granda ol li mem marŝas tuj malantaŭ li. La persono, kiu ajn estis, tusetis, evidente kiel preludo por parolo. Winston ekhaltis kaj turnis sin. Estis O’Brien.
Fine ili estis vizaĝ-al-vizaĝe, kaj ŝajnis ke lia nura impulso estis forkuri. Lia koro bategis violente. Li tute ne kapablus paroli. Tamen, O’Brien pluiris antaŭen, laŭ sia jama moviĝado, kaj metis amikan manon momente sur brakon de Winston, tiel ke la paro marŝadis flank-al-flanke. Li komencis paroli kun la kurioza solena ĝentileco kiu diferencigis lin de la plejparto de la membroj de la Interna Partio.
“Mi esperis ke estos oportuno paroli kun vi,” li diris. “Mi legis unu el viaj Novparolaj artikoloj en La Tempoj, antaŭ kelkaj tagoj. Vi havas kleran interesiĝon pri Novparolo, ĉu ne?”
Winston jam reakiris parton da sia memrego. “Apenaŭ kleran,” li diris. “Mi estas nur diletanto. Ĝi ne estas mia fako. Mi neniam rilatis al la efektiva konstruado de la lingvo.”
“Sed vi verkis ĝin tre elegante,” diris O’Brien. “Ne nur mi opinias tiel. Mi konversaciis antaŭ nelonge kun amiko via, kiu nepre estas eksperto. Dummomente lia nomo ne eniras mian memoron.”
Denove la koro de Winston moviĝis dolorige. Estis nekredeble ke povus temi pri iu alia ol Syme. Sed Syme ne nur estis morta, li estis nuligita, malpersono. Ĉia identigebla aludo al li estus mortige danĝera. La komento de O’Brien evidente estis intencita kiel signalo, kodvorto. Per sia partoprenigo en malgranda penskrima ago, li faris kunkrimulojn el ili ambaŭ. Ili plu paŝadis nerapide laŭ la koridoro, sed nun O’Brien haltis. Kun la kurioza, senpanikiga amikeco, kiun li ĉiam sukcesis doni al la gesto, li reĝustigis siajn okulvitrojn sur sia nazo. Post tio li pludiris:
“Kion mi vere intencis diris, estas ke mi rimarkis ke en via artikolo vi uzis du vortojn kiuj jam arkaikiĝis. Sed ili nur fariĝis tiaj tre lastatempe. Ĉu vi vidis la dekan eldonon de la Vortaro de Novparolo?
“Ne,” diris Winston. “Mi kredis ĝin ankoraŭ neeldonita. Ni ankoraŭ uzas la naŭan en la Departmento de Registroj.”
“La deka eldono devos, laŭplane, aperi post pluraj monatoj, mi kredas. Sed kelkaj fruekzempleroj estas disdonitaj. Mi mem havas ekzempleron. Eble vin interesus rigardi ĝin, ĉu?”
“Tre multe,” diris Winston, tuj komprenante kien la parolo de O’Brien celas.
“Kelkaj el la novaj enhavaĵoj estas tre ingeniaj. La redukto de la nombro da verboj — jen la punkto kiu plej interesos vin, mi kredas. Mi pensu, ĉu mi sendu mesaĝiston kun la vortaro? Sed mi timas ke mi senvarie ĉiam forgesas tiaĵojn. Eble vi povus preni ĝin ĉe mia apartamento, je tempo oportuna por vi? Atendu. Mi donu al vi mian adreson.”
Ili staris antaŭ teleekrano. Iom senpense, O’Brien palpis du el siaj poŝoj, kaj poste elprenis malgrandan ledkovritan notlibron, kaj oran inkkrajonon. Tuj sub la teleekrano, en tia pozicio ke ĉiu rigardanto ĉe la alia finaĵo de la aparato povus legi kion li skribas, li skribaĉis adreson, elŝiris la paĝon kaj donis ĝin alWinston. “Mi kutime estas ĉehejme dum la vesperoj,” li diris. “Se ne, mia servisto donos al vi la vortaron.”
Li foriris, lasante Winstonon tenanta la paperpecon, kiun ne necesis kaŝi, ĉifoje. Malgraŭ tio, li zorge parkerigis la skribaĵon sur ĝi, kaj kelkajn horojn poste li faligis ĝin en la memorotruon, kune kun amaso da aliaj folioj. Ili estis konversaciintaj dum maksimume du minutoj. La epizodo povus havi nur unu signifon. Ĝi estis ruze aranĝita, por sciigi al Winston la adreson de O’Brien. Tio estis necesa, ĉar sen rekta demando, neniam eblis trovi kie loĝas iu ajn. Neniaj adreslistoj ekzistis. “Se iam vi volos viziti min, jen kie vi povos trovi min,” jen kion diris al li O’Brien. Eble eĉ estos mesaĝo kaŝita ie en la vortaro. Sed ĉiukaze, unu afero estis certa. La konspiro pri kiu li revis ja ekzistas, kaj li atingis ĝian eksteran randon.
Li sciis ke pli-malpli frue li obeos la alvokon de O’Brien. Eble morgaŭ, eble nur post longe — li ne certis. Kio okazas estis nur la disvolviĝo de procedo komenciĝinta antaŭ jaroj. La unua paŝo estis sekreta, neintencita penso; la dua estis malfermi la taglibron. Li transiris de pensoj al vortoj, kaj nun de vortoj al ago. La lasta paŝo estas io okazonta en la Ministrejo de la Amo. Li akceptis ĝin. La fino troviĝas jam en la komenco. Sed estis timige: aŭ, pli precize, ĝi estis kvazaŭ antaŭgusto de la morto, kvazaŭ li estas iomete malpli viva. Eĉ dum li parolis kun O’Brien, kiam la signifo de la vortoj enpenetris lin, malvarma skusento ekregis lian korpon. Li sentis kvazaŭ marŝante en la malseketon de tombo, kaj ne estis multe pli bone, ĉar li ĉiam sciis ke la tombro jam deantaŭe pretas kaj atendas lin.
Winston vekiĝis kun la okuloj plenaj de larmoj. Julia ruliĝis dormeme kontraŭ lin, murmurante ion, kio eble deĉifriĝus kiel “Kio estas?” “Mi sonĝis —” li komencis, kaj ekhaltis. Estis tro komplekse por envortigo. Ekzistis la sonĝo mem, kaj ekzistis memoro ligita al ĝi, kiu renaĝis en lian menson kelkajn sekundojn post la vekiĝo. Li kuŝis surdorse, kun la okuloj fermitaj, ankoraŭ trempita en la etoso de la sonĝo. Ĝi estis vasta, lumoplena sonĝo, en kiu lia tuta vivo ŝajnis etendiĝi antaŭ li kvazaŭ pejzaĝo, dum somera vespero post pluvo. Ĉio okazis interne de la vitra paperpezilo, sed la surfaco de la vitro estis la ĉielkupolo, kaj interne de la kupolo ĉio estis iluminata de klara milda lumo, per kiu oni povas vidi senlime distancen. La sonĝo ankaŭ ampleksis — efektive, iusence konsistis el — geston faritan per la brako de lia patrino, kaj denove farita post tridek jaroj, de la juda virino kiun li vidis sur la informfilmo, dum ŝi penis ŝirmi la knabeton kontraŭ la kugloj, antaŭ ol la helikoptero per eksplodo dispecigis ilin.
Ĉu vi scias,” li diris, “ke ĝis la nuna momento mi kredis ke mi murdis mian patrinon?”
“Kial vi murdis ŝin?” diris Julia, preskaŭ endorme.
“Mi ne murdis ŝin, ne korpe.” En la sonĝo li memoris sian lastan ekvidon de la patrino; kaj kelkajn momentojn post lia vekiĝo, rememoriĝis la grupo da malgrandaj eventoj kiuj ĉirkaŭis ĝin. Temis pri memoro kiun li evidente intence forpuŝis el sia konscio dum multaj jaroj. Li ne certis pri la dato, sed li nepre ne estis malpli ol dekjaraĝa, eble dekdujaraĝa, kiam ĝi okazis. Lia patro jam antaŭ iom da tempo malaperis, kiom pli frue, li ne povis memori.
Li pli bone memoris la bruplenajn malkvietajn cirkonstancojn de la epoko: la periodaj panikoj pri aeratakoj, kaj la sinŝirmado en la stacioj de la subtera fervojo, la amasoj da rubo ĉie, la nekompreneblaj proklamoj afiŝe starigitaj ĉe la stratanguloj, la bandoj da junuloj vestitaj per identaj unukoloraj ĉemizoj, la enormaj vicoj ekster la bakejoj, la intermita mitralado distanca — kaj ĉefe, la fakto ke neniam haveblis sufiĉe da manĝaĵoj. Li memoris longajn posttagmezojn pasigitajn kun aliaj knaboj per serĉado ĉe rubujoj kaj rubamasoj, dum ili elprenis la ripojn de brasikfolioj, terpomŝelerojn, eĉ kelkfoje pecetojn da malfreŝaj pankrustoj, de kiuj ili zorgoplene deskrapis la cindrojn; kaj ankaŭ dum ili atendadis la preterpason de kamionoj, kiuj veturadis laŭ certa itinero kaj kiuj, oni sciis, portis brutnutraĵojn, kaj kiuj, kiam ili ŝanceliĝis pro la malbonaj vojflikaĵoj, kelkfoje elĵetis kelkajn fragmentojn da olebulkaĵo.
Kiam lia patro malaperis, lia patrino ne montris surpriziĝon aŭ violentan malĝojon, sed subita ŝanĝo trafis ŝin. Ŝi ŝajnis ekiĝi tute senspirita. Estis evidente eĉ al Winston ke ŝi atendas ion kiu, kiel ŝi sciis, neeviteble okazos. Ŝi faris ĉion bezonatan — kuiradis, lavadis, flikadis, ordigadis la liton, balaadis la plankon, senpolvigadis la kamenbreton — ĉiam tre malrapide, kaj kun kurioza manko de superflua moviĝo, kvazaŭ desegnaĵo farita de artisto moviĝas per si mem. Ŝia granda gracia korpo ŝajnis nature refali en senmovecon. Dum horoplenaj periodoj ŝi sidadis preskaŭ senmove sur la lito, vartante lian pli junan fratinon, kiu estis eta, malsanema, tre silenta infano nur du-aŭ trijaraĝa, kun vizaĝo simiaspektigita de maldikeco. Nur neofte ŝi prenis Winstonon en siajn brakojn, kaj premis lin kontraŭ sin dum longa tempo, tute sen diri ion ajn. Li konsciis, malgraŭ siaj juneco kaj egoismo, ke iel tio estis kunligita kun la neniam menciita evento okazonta.
Li memoris la ĉambron en kiu ili loĝis, ĉambro senluma, sen eleksteraj odoroj, kiu ŝajnis duone plenigita per lito kun blanka kovrilo. Estis gasflamingo antaŭ la kameno, kaj breto sur kiu manĝaĵoj estis gardataj, kaj sur la libera planko ekstere estis bruna ceramika lavujo uzata de pluraj apartamentoj. Li memoris la statuecan korpon de sia patrino klinitan super la gasflamingo por kirli ion en kuirpoto. Pleje li memoris sian konstantan malsaton, kaj la ferocajn sordidajn batalojn je la manĝotempoj. Li ripete kaj konstante ĉagrenis sian patrinon per demandoj pri kial ne estas pli da manĝaĵo, li kriadis fortege al ŝi (li eĉ memoris la tonojn de sia voĉo, kiu komencis sporade maturiĝi kaj kelkfoje muĝis strange), aŭ li provis ploraĉeman patosan tonon, penante havigi al si pli ol sian porcion. Ŝi akceptis ke estas normale ke li, “la knabo”, havu la plej grandan porcion; sed negrave kiom ŝi donis al li, neeviteble li postulis pli. Je ĉiu manĝo ŝi petegis ke li ne estu egoisma, kaj ke li memoru ke lia fratineto estas malsana, kaj ankaŭ bezonas manĝaĵojn, sed ne utilis. Li furioze kriis kiam ŝi ĉesis ĉerpi, li penis perforte preni de ŝiaj manoj la kuirpoton kaj kuleron, li prenadis pecojn el la telero de sia fratino. Li sciis ke li malsatigas la aliajn du, sed li ne povis malhelpi sin; li eĉ sentis ke li rajtas fari tion. La viglega malsano en lia stomako ŝajnis pravigi lin. Inter la manĝoj, se lia patrino ne gardis, li konstante ŝtelis partojn de la mizera stoketo da manĝaĵoj sur la breto.
Unu tagon oni distribuis ĉokoladporciojn. Estis nenia tia distribuo dum la pasintaj semajnoj aŭ monatoj. Li tute klare memoris tiun valoregan ereton da ĉokolado. Ĝi estis du-unca[14] peco (oni ankoraŭ mezuris per uncoj dum tiu epoko) dividenda inter la tri personoj. Estis evidente ke decus dividi ĝin en tri egalajn partojn. Subite, kvazaŭ aŭskultante alian personon, Winston aŭdis sin postuli per laŭta muĝa voĉo ke al li estu donita la tuta peco. Lia patrino ordonis ke li ne estu avida. Sekvis longa, ripetoplena kverelo kiu ĉirkaŭiris sin senfine, kun krioj, ploraĉado, larmoj, avertoj, marĉandado. Lia fratineto, kroĉanta sin al sia patrino per ambaŭ manoj, precize kiel simieto, sidis rigardante lin transŝultre per grandaj, mornaj okuloj. Fine lia patrino derompis tri kvaronojn de la ĉokolado kaj donis tion al Winston, kaj donis la alian kvaronon al lia fratino. La knabineto prenis ĝin kaj rigardis ĝin neentuziasme, eble ne sciante kio ĝi estas. Winston staris rigardante ŝin dum momento. Poste, per subita rapida salto li ekprenis la ĉokoladeron el la mano de sia fratino kaj kuris porden.
“Winston, Winston!” lia patrino kriis al li, “Revenu! Redonu al via fratino ŝian ĉokoladon!”
Li haltis, sed ne revenis. La angoraj okuloj de lia patrino fikse rigardadis lian vizaĝon. Eĉ nun, pensante pri la afero, li ne sciis kio estis tuj okazonta. Lia fratino, konsciante ke io estis ŝtelita for de ŝi, komencis feble krii. Lia patrino ĉirkaŭbrakis la infanon kaj premis ĝian vizaĝon kontraŭ sian bruston. Iel tiu gesto informis lin ke lia fratino mortas. Li turnis sin kaj kuris malsupren laŭ la ŝtuparo, kun la ĉokolado moliĝanta en la mano.
Li neniam revidis sian patrinon. Vorinte la ĉokoladon li iomete hontis pri si kaj restis en la stratoj dum pluraj horoj, ĝis malsato pelis lin hejmen. Kiam li revenis, lia patrino jam estis malaperinta. Tio jam komencis fariĝi normala tiutempe. Nenio mankis en la ĉambro, escepte de liaj patrino kaj fratino. Ili ne estis forprenintaj vestojn, eĉ ne la dikan mantelon de lia patrino. Ankoraŭ nun li ne plencerte scias ke lia patrino mortis. Estas tute eble ke ŝi nur estis sendita al gulago. Kaj rilate al lia fratino, eble oni forprenis ŝin, same kiel Winstonon mem, al unu el la kolonioj por senhejmaj infanoj (oni nomis ilin “Centroj por Reutiligado”) kiuj ekestiĝis rezulte de la intercivitana milito, aŭ eble ŝi estis sendita al la gulago kun lia patrino, aŭ simple lasita ie por ke ŝi mortu.
La sonĝo ankoraŭ estis klarega en lia menso, precipe la ĉirkaŭanta protekta gesto de la brako, kiu ŝajnis ampleksi ĝian tutan signifon. Lia menso turnis sin al alia sonĝo de antaŭ du monatoj. Ekzakte kiel lia patrino sidis sur la blanke kovrita litaĉo, kun la infano kroĉiĝinta al ŝi, same ŝi sidis en la subakviĝinta ŝipo, longe sub li, konstante pli profunde dronante, tamen ankoraŭ suprenrigardante al li tra la malheliĝanta akvo.
Li rakontis al Julia pri la malapero de lia patrino. Sen malfermi siajn okulojn ŝi ruliĝis kaj plikomfortigis sian pozicion.
“Verŝajne vi estis fiaĉuleto dum tiuj tagoj,” ŝi diris malklare. “Ĉiuj infanoj estas fiaĉuletoj.”
“Jes. Sed la vera celo de la rakonto —”
Per ŝia spirado evidentiĝis ke ŝi denove endormiĝas. Li volonte plu parolus pri sia patrino. Li ne supozis, laŭ sia memoro pri ŝi, ke ŝi estis nekutima virino, ŝi estis nepre ne inteligentulino; tamen ŝi posedis ian noblecon, ian purecon, simple ĉar la normoj kiujn ŝi obeis estis privataj normoj. Ŝi havis proprajn sentojn, kiujn ekstera instanco ne povus ŝanĝi. Neniel ŝi ekpensus ke ago senefika estas tial sensignifa. Kiam oni amas personon, oni amas lin, kaj kiam nenio plia restas donebla, oni tamen donas al li amon. Kiam la lastaj eroj de la ĉokolado estis for, lia patrino tenis la infanon en siaj brakoj. La ago estis senutila, ĝi ŝanĝis nenion, ĝi ne evitigis la morton de la infano nek ŝian propran morton; sed ŝajnis nature al ŝi, agi tiel. La fuĝinta virino en la boato ankaŭ kovris la knabeton per sia brako, kio ne defendis lin pli bone ol paperfolio, kontraŭ la kugloj. La fiega ago de la Partio estis ĝia konvinkigo ke nuraj impulsoj, nuraj sentoj, estas senvaloraj, dum samtempe ĝi forŝtelis ĉian regon je la materia mondo. Kiam oni estis kaptita de la Partio, tute vere ne gravis kion oni sentis aŭ ne sentis, faris aŭ ne faris. Negrave kio okazis, oni malaperas, kaj nek oni nek oniaj agoj estas denove memorataj. Oni estas forprenita tute plene el la historio. Tamen, al la homoj antaŭ nur du generacioj, tio ne ŝajnus gravega, ĉar ili ne strebis ŝanĝi la historion. Ilin regis privata lojaleco kiun ili ne dubis. Kio gravis estis individuaj rilatoj, kaj plene senhelpa gesto, ĉirkaŭpremo, larmo, vorto parolita al mortanto, povus havi propran valoron. La proloj, li subite ekpensis, restas tiaj. Ili ne estas lojalaj al partio aŭ lando aŭ ideo, ili estas lojalaj unu al la alia. La unuan fojon en sia vivo li ne malestimis la prolojn nek imagis ilin senaga forto kiu iam ekvigliĝos kaj revivigos la mondon. La proloj restis homaj. Ili ne malmoliĝis interne. Ili konservas la primitivajn emociojn kiujn li mem devis reakiri per konscia strebado. Kaj pensante tion li ekmemoris, sen klara kialo, ke antaŭ kelkaj semajnoj li vidis detranĉitan manon kuŝantan sur la pavimo kaj li piedbatis ĝin en la defluilon kvazaŭ brasiktigon.
“La proloj estas homoj,” li diris pervoĉe. “Ni ne estas homoj.”
“Kial ne?” diris Julia, kiu revekiĝis.
Li pensis dum kelkaj momentoj. “Ĉu vi iam ekpensis,” li diris, “ke plej bone por ni estus simple marŝi el ĉi tie antaŭ ol estos tro malfrue, kaj neniam denove renkonti unu la alian?”
“Jes, karulo, mi pensis tion, plurfoje. Malgraŭe, mi ne agos tiel.”
“Ni estis bonfortunaj,” li diris, “sed tio ne povos longe daŭri. Vi estas juna. Vi aspektas normala kaj senkulpa. Se vi evitos homojn similajn al mi, vi eble povos vivi ankoraŭ kvindek jarojn.”
“Ne. Mi trapensis ĉion. Kion vi faros, tion mi faros. Kaj ne estu tro senespera. Mi estas relative sukcesa kiam temas pri transvivado.”
“Ni eble kunestos dum ses monatoj pli — jaro — ne eblas scii. Fine ni neeviteble apartiĝos. Ĉu vi konscias kiom nekompreneble solecaj ni estos? Kiam ili estos kaptintaj nin, nenion, plentute nenion, unu el ni povos fari por la alia. Se mi konfesos, ili mortpafos vin, kaj se mi rifuzos konfesi, malgraŭ tio ili mortpafos vin. Nenio farita aŭ dirita de mi, aŭ nedirita de mi, prokrastigos vian morton je eĉ kvin minutoj. Neniu el ni eĉ scios ĉu la alia plu vivas, aŭ jam mortis. Sole gravas ke ni ne perfidu unu la alia, kvankam eĉ tio estos tute senefika.”
“Se vi parolas pri konfesado,” ŝi diris, “nepre ni faros tion. Ĉiuj ĉiam konfesas. Ne eblas eviti tion. Ili torturas.”
“Mi ne parolas pri konfeso. Konfeso ne estas perfido. Ne gravas kion oni diras aŭ faras: nur gravas la sentoj. Se ili povus devigi min ne plu ami vin — tio estus vera perfido.”
Ŝi pripensis tion. “Ili ne povus fari tion,” ŝi fine diris. “Nur tion ili ne kapablas fari. Ili povas devigi ke oni diru ion ajn — ion ajn — sed ili ne povas devigi ke oni kredu ĝin. Ili ne povas eniri onin.”
“Ne,” li diris, iomete pli espere, “ne; estas tute vere.Ili ne povas eniri onin. Se oni povas senti ke valoras resti homa, eĉ kiam tio ne povas havi ian ajn rezulton, oni venkis ilin.”
Li pensis pri la teleekrano, kun ĝia neniamdormanta orelo. Ili povas spioni nokte kaj tage, sed se oni restas senpanika, oni povas malgraŭ tio trompi ilin. Malgraŭ sia lertego, ili neniam sukcesis trovi kion alia homo pensas. Eble tio estas malpli vera, kiam oni efektive estas en iliaj manoj. Oni ne scias kio okazas interne de la Ministrejo de la Amo, sed eblas diveni: torturoj, drogoj, delikataj instrumentoj, kiuj registras oniajn nervreagojn, iom-post-ioma malkaŝigo pere de sendormigado kaj soligado kaj senĉesa demandado. Faktoj, certe, ne estas sukcese kaŝeblaj. Ili povas trovi ilin per demandado, ili povas enlumigi ilin per torturado. Sed se onia celo ne estas resti vivanta, sed resti homa, kiel finfine gravas? Ili ne povas ŝanĝi oniajn sentojn: efektive, oni ne povas mem ŝanĝi ilin, eĉ se oni volas. Ili povus enlumigi plej detale ĉion kion oni faris aŭ diris aŭ pensis; sed la interna koro, kies agado estas mistera eĉ por oni mem, restas nevenkebla.
Ili faris la agon, ili finfine faris la agon!
La ĉambro en kiu ili staris estis longa kaj softe lumigata. La teleekrano estis mallaŭtigita ĝis milda murmurado; la riĉa koloro de la malhelblua tapiŝo faris la impreson ke oni tretadas sur veluro. Ĉe ekstremo de la ĉambro, O’Brien sidis ĉe tablo sub verde kovrita lampo, kun amaso da folioj ambaŭflanke de si. Li eĉ ne suprenrigardetis, kiam la servisto gvidis al li Julian kaj Winstonon.
La koro de Winston bategadis tiel forte, ke li dubis ĉu li povos paroli. Ili faris la agon, ili finfine faris la agon; nur tion li povis pensi. Veni ĉi tien, en si mem, estis malsaĝa ago, kaj estis malsaĝege veni kune; kvankam estis vere ke ili venis laŭ malsamaj vojoj, kaj renkontiĝis nur antaŭ la pordo de O’Brien. Sed necesis iom da aŭdaco por eĉ marŝi en tian lokon. Nur maloftege oni vidis la internon de la loĝejoj de la Interna Partio, aŭ eĉ penetris la kvartalon kie ili loĝas. La tuta etoso de la giganta apartamentaro, la riĉo kaj vasto de ĉio, la nekutimaj odoroj de bonaj manĝaĵoj kaj bona tabako, la silentaj kaj nekredeble rapidaj liftoj, kiuj glitis supren kaj malsupren, la blankjakaj servistoj rapidantaj tien kaj reen — ĉio estis timiga. Kvankam li havis bonan pretekston por veni ĉi tien, lin hantis ĉiupaŝe timo ke nigre uniformita gardisto ekaperos de ĉirkaŭ angulo, postulos liajn identigilojn, kaj ordonos ke li foriru. Tamen la servisto de O’Brien enlasis ilin ambaŭ, tute sen hezito. Li estis negranda nigrehara viro en blanka jako, kun diamantoforma, plene senesprima vizaĝo, kiu povus esti de Ĉino. La koridoro laŭ kiu li kondukis ilin estis moltapiŝita, kun kremkolore tegitaj muroj kaj blankaj paneloj, ĉio estis purega. Ankaŭ tio timigis. Winston ne povis memori iam esti vidinta koridoron kies muroj ne estis malpuraĉaj pro kunkontaktado kun homaj korpoj.
O’Brien tenis paperfolieton inter siaj fingroj kaj laŭaspekte studadis ĝin intense. Lia malmilda vizaĝo, klinita tiel ke oni povis vidi la linion de la nazo, aspektis kaj timiga kaj inteligenta. Dum eble dudek sekundoj li sidis senmove. Post tio li altiris la parolskribilon al si, kaj eldiris mesaĝon per la hibrida ĵargono de la Ministrejoj.
“Punktoj unu komo kvin komo sep aprobitaj plene halto sugeston enhavata ero ses duobleplus ridindan preskaŭ krimpenson nuligu halto malpluagu konstrue antaŭe akiri plusplenajn taksojn maŝinkostajn halto mesaĝfino.”
Li nerapide leviĝis el sia seĝo kaj venis direkte al ili trans la sensonan tapiŝon. Iom el la oficiala etoso ŝajne forfalis de li kun la Novparolaj vortoj, sed lia mieno estis malpli afabla ol kutime, kvazaŭ al li ne plaĉas esti ĝenata. La teroron jam sentatan de Winston subite trapafis ordinara embaraso. Ŝajnis al li ke tute eble li nur faris stultan eraron. Ĉar kian pruvon li havis efektive ke O’Brien estas ia politika kunkonspiranto? Nur ekbrilon de la okuloj, kaj unusolan neklaran komenton. Li eĉ ne povus pardonigi sin per pretendo ke li venis pruntepreni la vortaron, ĉar tiuokaze la ĉeesto de Julia estus maleksplikebla. Dum O’Brien pasis la teleekranon, ekpenso ŝajne trafis lin. Li haltis, turnis sin kaj premis ŝaltilon sur la muro. Aŭdiĝis abrupta klako. La voĉo ekĉesis.
Julia ellasis malgrandan sonon, ian surprizkrieton. Eĉ meze de sia paniko, Winston estis tro surprizita por povi silenti.
“Vi povas malŝalti ĝin!” li diris.
“Jes,” diris O’Brien, “ni povas malŝalti ĝin. Ni havas tiun privilegion.”
Li estis tuj antaŭ ili, nun. Lia solida formo turis super ili, kaj la esprimo sur lia vizaĝo ankoraŭ estis nedeĉifrebla. Li atendadis, iom severe, por ke Winston parolu, sed pri kio? Eĉ nun estis plene koncepteble ke li estas nur multe okupata viro, kiu demandas al si iritite kial oni interrompis lin. Neniu parolis. Post la eksilentiĝo de la teleekrano, la ĉambro ŝajnis morte silenta. La sekundoj pretermarŝadis, enormaj. Malfacile Winston plu fiksadis siajn okulojn sur tiujn de O’Brien. Subite la severa vizaĝo aperigis tion kio povus esti la komnenco de rideto. Per sia karakteriza gesto O’Brien reĝustigis siajn okulvitrojn sur sia nazo.
“Ĉu mi diru, aŭ ĉu vi?” li diris.
“Mi diros,” respondis Winston tuj. “Tiu aparato vere estas malŝaltita?”
“Jes, ĉio estas malŝaltita. Ni estas solaj.”
“Ni venis ĉi tien ĉar —”
Li paŭzis, la unuan fojon komprenante la svagecon de liaj propraj motivoj. Ĉar li ne efektive sciis kian helpon anticipi de O’Brien, ne estis facile diri kial li venis ĉi tien. Li plu parolis, konsciante ke tio, kion li diras, neeviteble sonas kaj febla kaj aroganta.
“Ni kredas ke ekzistas ia konspirado, ia sekreta organizo laboranta kontraŭ la Partio, kaj ke vi partoprenas en ĝi. Ni volas membriĝi en ĝi, kaj labori por ĝi. Ni estas malamikoj de la Partio. Ni malkredas la principojn de Angsoco. Ni estas penskrimuloj. Ni ankaŭ estas adultantoj. Mi diras ĉi tion al vi, ĉar ni volas peti vian kompaton. Se vi volas ke ni kulpigu nin per iu alia maniero, ni pretas.”
Li ĉesis, kaj rigardetis trans sian ŝultron, sentante ke la pordo malfermiĝis. Vere, la negranda flavvizaĝa servisto estis enveninta, sen frapi sur la pordon. Winston vidis ke li portas pleton, sur kiu estas karafo kaj glasoj.
“Martino estas el nia grupo,” diris O’Brien senemocie. “Alportu la trinkaĵojn ĉi tien, Martino. Metu ili sur la rondan tablon. Ĉu estas sufiĉe de seĝoj? Do ni sidiĝu, kaj parolu komforte. Altiru seĝon por vi mem, Martino. Ni serioze interparolos. Vi rajtas ĉesi agi kiel servisto, dum la sekvaj dek minutoj.”
La negrandulo sidiĝis tute komforta, tamen ankoraŭ kun servisteca mieno, la mieno de valeto ĝuanta privilegion. Winston rigardis lin el okulangulo. Ekeniris lian menson ke la tuta vivo de tiu viro konsistas el rolado, kaj ke li sentas ke estas danĝere forlasi sian rolpersonecon eĉ dummomente. O’Brien prenis la karafon per ĝia kolo, kaj plenigis la glasojn per malhelruĝa likvo. Tio memorigis iom neklare al Winston ion viditan antaŭ longe sur muro aŭ reklampanelo — vastan botelon konsistantan el elektraj lampetoj, kiu ŝajnas supreniradi kaj malsupreniradi kaj verŝi sian enhavon en glason. Vidate desupre la likvo aspektis preskaŭ nigra, sed en la karafo ĝi scintilis kiel rubeno. Ĝi havis amar-dolĉan odoron. Li vidis Julian prei sian glason kaj flari ĝin, klare kurioza.
“Oni nomas ĝin vino,” diris O’Brien iomete ridetante. “Sendube vi legis pri ĝi en libroj. Malmulte da ĝi atingas la Eksteran Partion, mi timas.” Lia vizaĝo denove serioziĝis, kaj li levis sian glason: “Mi kredas ke konvenas komenci per tosto. Al nia Gvidanto: al Emmanuel Goldstein.”
Winston iom fervore prenis sian glason. Vino estis io pri kiu li legis kaj revis. Simile al la vitra paperpezilo, aŭ la duone memorataj rimaĵoj de S-ro Charrington, ĝi apartenis al la malaperinta romantika estinteco, la antikva epoko, kiel li emis nomi ĝin en siaj sekretaj pensoj. Ial li ĉiam supozis ke vino havas intense dolĉan guston, similan al tiu de rubusa konfitaĵo, kaj tujan ebriigan efikon. Efektive, kiam li gustumis ĝin, la trinkaĵo estis tre seniluziiga. La vero estis ke post jaroj da ĝinodrinkado, li apenaŭ sentis ĝian guston. Li remetis la malplenigitan glason.
“Ĉu vere ekzistas tiu homo Goldstein?” li diris.
“Jes, li vere ekzistas, kaj li vivas. Mi ne scias kie.”
“Kaj la konspirado — la organizo? Ĉu ĝi estas reala? Ĝi ne estas simple elpensaĵo de la Penspolico?”
“Ne, ĝi estas reala. Ni nomas ĝin La Frataro. Vi neniam scios multe pli pri la Frataro, ol ke ĝi ekzistas, kaj ke vi apartenas al ĝi. Mi revenos al tiu temo post nelonge.” Li rigardis sian brakhorloĝon. “Estas malsaĝe, eĉ por membroj de la Interna Partio, lasi la teleekranon malŝaltita dum pli ol duonhoro. Vi devus ne esti venintaj kune, kaj vi devos aparte foriri. Vi, kamarado” — li klinis sian kapon al Julia — “foriros la unua. Ni disponas proksimume dudek minutojn. Komprenu ke mi devas komenci per certaj demandoj al vi. Ĝenerale, kion vi pretas fari?”
“Ĉion kion ni kapablas,” diris Winston.
O’Brien estis turninta sin iomete en sia seĝo, tiel ke li rigardis rekte al Winston. Li preskaŭ ignoris Julian, ŝajne li antaŭsupozis ke Winston rajtas paroli por ŝi. Dum momento la palpebroj malleviĝis sur liajn okulojn. Li komencis demandadi per nelaŭta, senesprima voĉo, kvazaŭ temus pri rutinaĵo, ia kateĥismo, por kiu li jam sciis la plej multajn respondojn.
“Vi pretas oferi viajn vivojn?”
“Jes.”
“Vi pretas murdi?”
“Jes.”
“Fari sabotadon kiu eble kaŭzos la morton de centoj da senkulpuloj?”
“Jes.”
“Perfidi vian landon al fremdaj potencoj?”
“Jes.”
“Vi pretas trompi, falsi, ĉantaĝi, korupti la mensojn de infanoj, distribuadi manikaŭzajn drogojn, kuraĝigi putinadon, disvastigi venereajn malsanojn — fari kion ajn por kaŭzi malkuraĝiĝon, kaj malfortigi la potencon de la Partio?”
“Jes.”
“Se ekzemple, iel servus nin ke vi ĵetu sulfuracidon en la vizaĝon de infano — ĉu vi pretas fari tion?”
“Jes.”
“Vi pretas perdi vian identecon, kaj vivi la ceteron de via vivo kiel kelnero aŭ stivisto?”
“Jes.”
“Vi pretas mortigi vin, se kaj kiam ni ordonos ke vi faru tion?”
“Jes.”
“Vi pretas, vi ambaŭ pretas, apartiĝi kaj neniam revidi unu la alian?”
“Ne!” interrompis Julia.
Ŝajnis al Winston ke pasis longa tempo antaŭ ol li respondis. Dum momento, al li ŝajne eĉ mankis la kapablo paroli. Lia lango funkciis sensone, formante la komencajn silabojn unue de unu vorto, poste de alia, ree kaj ree kaj ree. Ĝis diri ĝin, li ne sciis kiun vorton li diros. “Ne,” li fine diris.
“Estas bone ke vi informis min,” diris O’Brien. “Necesas ke ni sciu ĉion.”
Li turnis sin direkte al Julia, kaj pludiris per voĉo en kiu estis iom pli da esprimo:
“Ĉu vi komprenas ke eĉ se li transvivos, eble li estos malsama? Ni eble devos doni al li novan identon. Lia vizaĝo, lia moviĝado, la formo de liaj manoj, la koloro de lia hararo — eĉ lia voĉo estus diferenca. Kaj vi mem eble fariĝus alia persono. Niaj kirurgoj kapablas ŝanĝi homojn tiel ke ili ne plu rekoneblas. Kelkfoje necesas. Kelkfoje ni eĉ fortranĉas membron.”
Winston ne povis ne rigardeti flanken al la Mongola vizaĝo de Martino. Neniuj cikatroj estis videblaj. Julia fariĝis pli pala, tiel ke ŝiaj efelidoj videblis, sed ŝi frontis O’Brienon kuraĝe. Ŝi murmuris ion, kio ŝajnis esti jesa.
“Bone. Do tio estas decidita.”
Estis arĝenta cigaredujo sur la tablo. Kun iom senpripensa mieno, O’Brien puŝis ilin direkte al la aliaj, mem prenis cigaredon, poste stariĝis, kaj komencis paŝadi tien kaj reen, kvazaŭ li pli bone pensas kiam starante. Ili estis tre bonaj cigaredoj, tre dikaj, kaj bone pakitaj, kun nefamiliara silkeco en la papero. O’Brien denove rigardis sian brakhorloĝon.
“Plej bone estos ke vi reiru al via Proviantejo, Martino,” li diris. “Mi reŝaltos post kvarono da horo. Atente rigardu la vizaĝojn de ĉi tiuj kamaradoj, antaŭ ol foriri. Vi revidos ilin. Mi mem, eble ne.”
Ekzakte kiel ĉe la antaŭa pordo, la malhelaj okuloj de la negranda viro trarigardis iliajn vizaĝojn. Nenia spuro de amikeco montriĝis en lia maniero. Li parkerigis ilian aspekton, sed li sentis nenian interesiĝon pri ili, aŭ tiel ŝajnis. Winston ekspensis ke sintezita vizaĝo eble ne kapablas ŝanĝi sian mienon. Sen paroli aŭ iel ajn adiaŭi, Martino eliris, fermante la pordon silente post si. O’Brien paŝadis tien kaj reen, kun unu mano en poŝo de sia nigra kombineo, en la alia estis lia cigaredo.
“Komprenu,” li diris, “ke vi ĉiam batalados en mallumo. Vi ĉiam estos en mallumo. Vi ricevos ordonojn, kaj vi obeos ilin sen scii la kialon. Poste mi sendos al vi libron, per kiu vi informiĝos pri la vera naturo de la socio en kiu ni vivas. Leginte la libron, vi estos plenaj membroj de la Frataro. Sed inter la ĝeneralaj celoj por kiuj ni batalas kaj la tujaj taskoj, vi neniam scios ion ajn. Mi povas diri al vi ke la Frataro ekzistas, sed mi ne povas diri al vi ĉu en ĝi estas cent membroj, aŭ dek milionoj. Per via propra scio, vi neniam povos diri ke en ĝi estas eĉ dek du. Vi havos tri aŭ kvar kontaktojn, kiuj anstataŭiĝos post sia malapero. Ĉar ĉi tiu estas via unua kontakto, ĝi daŭros. Kiam vi ricevos ordonojn, ili venos de mi. Se necesos ke ni komuniku kun vi, estos per Martino. Kiam fine vi estos kaptitaj, vi konfesos. Tio estas neevitebla. Sed vi povos konfesi malmultegon, apenaŭ pli ol viajn proprajn agojn. Vi ne povos perfidi pli ol manplenon da malgravuloj. Verŝajne vi eĉ ne perfidos min. Mi mem eble estos jam mortinta, aŭ mi estos jam fariĝinta alia persono, kun alia vizaĝo.”
Li moviĝadis tien kaj reen sur la mola tapiŝo. Malgraŭ la granda amplekso de lia korpo, estis rimarkinda gracio en lia moviĝado. Ĝi montriĝis eĉ en la gesto per kiu li ĵetis manon en sian poŝon, aŭ manipulis cigaredon. Eĉ pli ol forton, lia impreso konigis konfidon kaj komprenon kun nuanco de ironio. Negrave kiom serioza li estis, en li estis neniom de la unupenseco kiu apartenas al fanatikulo. Kiam li parolis pri murdo, sinmortigo, venerea malsano, detranĉitaj membroj, kaj ŝanĝitaj vizaĝoj, estis kun neklara babila kvalito. “Estas neeviteble,” lia voĉo ŝajne diris; “jen kion ni nepre devas fari, senhezite. Sed ĉi tio ne estas tio kion ni farados, kiam la vivo denove estos vivinda.” Ondo da admiro, preskaŭ da adoro, fluis el Winston cele O’Brienon. Dum momento li forgesis la ombran figuron Goldstein. Kiam oni rigardis la potencajn ŝultrojn de O’Brien kaj lian malmolaspektan vizaĝon, tiel malbelan tamen tiel civilizitan, estis neeble kredi ke li estas konkerebla. Ne ekzistis ruzo kiu povus trompi lin, neniu danĝero kiun li ne povus antaŭvidi. Eĉ Julia aspektis impresita. Ŝi lasis sian cigaredon estingiĝi, kaj aŭskultadis intense. O’Brien parolis plu:
“Vi ja aŭdis onidirojn pri la ekzisto de la Frataro. Sendube vi faris bildon por vi mem pri ĝi. Vi imagis, verŝajne, gradegan subteran movadon de konspirantoj, kunvenantaj sekrete en keloj, skribetantaj mesaĝojn sur murojn, rekonantaj unu la alian per kodvortoj aŭ per specialaj mangestoj. Nenio tia ekzistas. La membroj de la Frataro havas tute neniun metodon rekoni unu la alian, kaj estas maleble ke unu membro sciiĝus pri la idento de pli ol kelketo da aliaj. Goldstein mem, se li falus en la manojn de la Penspolico, ne povus doni al ili kompletan liston de membroj, nek ian informon kiu gvidus ilin al plena listo. Tia listo ne ekzistas. La Frataro ne estas nuligebla, ĉar ĝi ne estas organizo, laŭ la kutima senco de tiu vorto. Nenio kunligas ĝin, escepte de nedetruebla ideo. Vi neniam havos ion kapablan subteni vin, escepte de la ideo. Vi ne ricevos kamaradecon, nek kuraĝigon. Kiam vi estos fine kaptitaj, vi ricevos nenian helpon. Ni neniam helpas niajn membrojn. Pleje, kiam estas absolute necese ke iu silentu, ni kelkfoje sukcesas kaŝe meti razklingon en la ĉelon de kaptito. Vi devos kutimiĝi al vivado sen rezultoj kaj sen espero. Vi laboros dum kelka tempo, kaj post tio vi mortos. Nur tiujn rezultojn vi iam vidos. Tute ne ekzistas ebleco ke perceptebla ŝanĝo okazos dum ni vivos. Ni estas la mortuloj. Nia sola vera vivo estos en la estonteco. Ni partoprenos en ĝi kiel manplenoj da polvo kaj eretoj da osto. Sed kiom for estos tiu estonteco, ne eblas scii. Eble mil jaroj. Nuntempe nenio eblas, escepte de iom-post-ioma plivastigo de malfrenezo. Ni ne povas agi grupe. Ni povas disvastigi nian scion nur kiel individuoj al individuoj, generacon post generacio. Fronte al la Penspolico, ne ekzistas alia metodo.”
Li ekĉesis paroli, kaj triafoje rigardis sian brakhorloĝon.
“Preskaŭ venis la momento por via foriro, kamarado,” li diris al Julia. “Atendu. La karafo ankoraŭ estas duone plena.”
Li plenigis la glasojn, kaj levis sian propran glason per ĝia tigo.
“Kian toston ĉifoje?” li diris, ankoraŭ kun sama malklara ironieco. “Al la konfuziĝo de la Penspolico? Al la morto de Granda Frato? Al la homaro? Al la estonteco?”
“Al la estinteco,” diris Winston.
“La estinteco ja estas pli grava,” konsentis O’Brien tre serioze.
Ili malplenigis siajn glasojn, kaj post momento Julia stariĝis por foriri. O’Brien prenis malgrandan skatolon de la supro de ŝranko, kaj transdonis al ŝi platan blankan tablojdon, kiun li ordonis meti sur la langon. Estas grave, li diris, ne eliri odorante pro vino: la liftoservistoj estas tre perceptemaj. Tuj kiam la pordo fermiĝis post ŝi, li ŝajnis forgesi ŝian ekziston. Li denove paŝis unu-du-foje, kaj ekhaltis.
“Detaloj estas decidendaj,” li diris. “Mi supozas ke vi havas ian kaŝejon?”
Winston klarigis pri la ĉambro super la butiko de S-ro Charrington.
“Tio sufiĉos provizore. Poste ni aranĝos ion alian por vi. Estas grave ofte ŝanĝi onian kaŝejon. Intertempe mi sendos al vi ekempleron de la libro” — eĉ O’Brien, rimarkis Winston, ŝajnis prononci la vortojn kvazaŭ kursivigitajn — “la libron de Goldstein, komprenu, tuj kiam eble. Eble pasos pluraj tagoj, antaŭ ol mi povos akiri ekzempleron. Ne multaj ekzistas, kiel vi povas imagi. La Penspolico elspuras kaj detruas ilin, preskaŭ tiel rapide kiel ni produktas ilin. Malmulte gravas. La libro ne estas detruebla. Se la lasta ekzemplero perdiĝus, ni povus reprodukti ĝin preskaŭ laŭvorte. Ĉu vi kunportas tekon al via laboro?” li pludiris.
“Kutime, jes.”
“Kia ĝi estas?”
“Nigra, tre maleleganta. Kun du rimenoj.”
“Nigra, du rimenoj, tre maleleganta — bone. Unu tagon, relative nelonge post nun — mi ne povas precizigi la daton — unu el la mesaĝoj inter viaj laboraĵoj por la mateno enhavos miskompostitan vorton, kaj vi devos peti ripetitan sendon. La sekvan tagon vi iros al via laboro sen via teko. Iam dum la tago, viro tuŝos vian brakon kaj diros ‘Mi kredas ke vi faligis vian tekon’. La teko kiun li donos al vi enhavos ekzempleron de la libro de Goldstein. Vi redonos ĝin ĝis dek kvar tagoj.”
Ili silentis dum momento.
“Restas kelkaj minutoj, antaŭ ol vi devos foriri,” diris O’Brien. “Ni rerenkontiĝos — se efektive ni rerenkontiĝos —”
Winston suprenrigardis al li. “En la loko kie ne estas mallumo?” li diris heziteme.
O’Brien kapjesis sen videbla surpriziĝo. “En la loko kie ne estas mallumo,” li diris, kvazaŭ rekonante la aludon. “Kaj intertempe, ĉu vi deziras diri ion, antaŭ ol foriri? Ian mesaĝon? Ian demandon?”
Winston pensis. Ne ŝajnis resti plia demando kiun li volas demandi: des malpli li sentis impulson deklami solensonajn ĝeneralaĵojn. Anstataŭ io rekte ligita al O’Brien aŭ la Frataro, eniris lian menson ia kunmetita bildo pri la senluma litĉambro, kie lia patrino loĝis dum siaj lastaj tagoj, kaj la ĉambreto super la butiko de S-ro Charringon, kaj la vitra paperpezilo, kaj la ŝtala gravuraĵo en sia rozligna kadro. Preskaŭ senelekte li diris:
“Ĉu hazarde vi iam aŭdis malnovan rimaĵon, kies unuaj vortoj estas ‘Oranĝoj, Citronoj, el Klemento sonoras’?”
Denove O’Brien kapjesis. Kun ia solena ĝentileco li kompletigis la strofon:
“Oranĝoj, Citronoj”, el Klemento sonoras,
“Vi ŝuldas pencerojn” el Marteno sonoras,
“Kiam vi pagos?” el Bejlio sonoras,
“Kiam mi riĉos,” sonoras Ŝordiĉo.
“Vi konas la lastan linion!” diris Winston.
“Jes, mi konas la lastan linion. Kaj nun, mi timas, estas la momento por via foriro. Sed atendu. Lasu min doni al vi tablojdon.”
Dum Winston stariĝis, O’Brien etendis manon. Lia forta premo dolorigis la ostojn en la polmo de Winston. Ĉe la pordo Winston retrorigardis, sed ŝajne O’Brien jam formetas lin el sia menso. Li atendas kun mano sur la ŝaltilo de la teleekrano. Preter li, vidis Winston, estas la skribotablo kun sia verde ŝirmita lampo, kaj la parolskribilo, kaj la drataj korboj plenplenaj de folioj. La incidento jam finiĝis. Antaŭ la plupaso de tridek sekundoj, li ekpensis, O’Brien denove faros sian interrompitan kaj gravan laboron por la Partio.
Winston estis gelatena pro laco. Gelatena, jen la ĝusta vorto. Ĝi spontane eniris lian kapon. Lia korpo ŝajnis havi ne nur la feblecon de gelatenaĵo, sed ankaŭ ĝian preskaŭtravideblan kvaliton. Li sentis ke se li supren tenus manon, li povus vidi la lumon tra ĝi. La tutaj sango kaj limfo estis elfluigitaj el li de enorma orgio da laborado, tiel ke restis nur febla strukturo de nervoj, ostoj, kaj haŭto. Ĉiuj sentoj ŝajnis pligrandigitaj. Lia kombineo frotis liajn ŝultrojn, la pavimo tiklis liajn piedojn, eĉ malfermado kaj fermado de mano estis tasko kiu krakigis liajn artikojn.
Li laboris pli ol naŭdek horojn en kvin tagoj. Same ĉiu alia en la Ministrejo. Nun ĉio estis farita, kaj li vere havis nenion plian farendan, tute nenian Partilaboron, ĝis la mateno morgaŭ. Li povos elspezi ses horojn en la kaŝejo, kaj naŭ horojn pli en sia propra lito. Nerapide, en milda posttagmeza sunbrilo, li marŝis laŭ maleleganta strato, direkte al la butiko de S-ro Charrington, atente observante por vidi patrolojn, sed kontraŭracie konvinkite ke ne estas danĝero ke iu malhelpos lin. La peza teko kiun li portas frapis lian genuon je ĉiu paŝo, sendante piketan senton tra la haŭton de lia kruro. En ĝi estis la libro, kiun li posedis jam de ses tagoj kaj tamen ankoraŭ ne malfermis, eĉ ne rigardis.
La sesan tagon de la Semajno da Malamo, post la paradoj, la prelegoj, la kriado, la kantado, la standardoj, la afiŝoj, la vaksfiguroj, la muĝado de tamburoj kaj la kriĉado de trumpetoj, la pezega marŝsono de piedoj, la grincado de la rulbendoj de la tankoj, la bruego de amasigitaj aviadiloj, la sonegado de pafiloj — post ses tagoj da tio, kiam la granda orgasmo proksimiĝis al sia klimakso, kaj la ĝenerala malamo kontraŭ Eŭrazio bolegis ĝis tia deliro, ke se la homamaso povus atingi la 2000 Eŭraziajn militkrimulojn kiuj estos publike pendumitaj dum la lasta tago de la festo, ili senmanke disŝirus ilin — je precize tiu momento, estis anoncite ke efektive Oceanio ne militas kontraŭ Eŭrazio. Oceanio militas kontraŭ Orientazio. Eŭrazio estas aliancano.
Kompreneble mankis ĉia agnosko ke ŝanĝo okazis. Nur dissciiĝis, ekstremsubite kaj ĉie samtempe, ke Orientazio estas la malamiko, ne Eŭrazio. Winston estis partoprenanta en demonstracio, en iu el la centraj placoj de Londono, dum la momento kiam tio okazis. Estis nokte, kaj la blankaj vizaĝoj kaj la skarlataj standardoj estis sensacie lumigataj. La placo estis plenplenega de plurmil homoj, inkluzive de grupo da ĉirkaŭ mil lernejinfanoj vestitaj per la uniformo de la Spionoj. Sur sklarlate drapirita podio oratoro de la Interna Partio, negranda nedika viro kun neproporcie longaj brakoj kaj granda kalva kranio, super kiu kelkaj maldikaj haroj rampetis, paroladegis al la homamaso. Malgranda Rumpelstilcskina[15] figuro, tordite de malamego, li tenegis la kolon de la mikrofono per unu mano dum la alia, enorma ĉe la finaĵo de osteca brako, minace ungadis la aeron super lia kapo. Lia voĉo, al kiu la plilaŭtigiloj donis metalan sonon, kriegis senfinan katalogon da fiagoj, masakroj, elpeloj, amasŝteladoj, seksperfortadoj, torturado je kaptitoj, bombado je civitanoj, mensogoplena propagandado, maljustaj agresoj, rompitaj traktatoj. Estis preskaŭ neeble aŭskulti lin sen unue konvinkiĝi kaj poste furioziĝi. Je intervaloj de kelkaj momento,j la furiozo de la homamaso bolegis, kaj la voĉo de la preleganto dronis sub sovaĝa bruteca muĝado, kiu leviĝis neregeble el miloj da gorĝoj. La plejplej sovaĝaj krioj venis de la lernejinfanoj. La prelego jam daŭris eble dudek minutojn, kiam mesaĝisto rapidis sur la podion kaj paperfolieto estis puŝita en la manon de la preleganto. Li malrulis kaj legis ĝin, sen paŭzi dum sia parolado. Nenio ŝanĝiĝis en lia voĉo aŭ lia mieno, nek en la enhavo de tio kion li diris, sed subite la nomoj estis aliaj. Sen parolitaj vortoj, ondo da kompreno trafluis la homamason. Oceanio militas kontraŭ Orientazio! La sekvan minuton estiĝis giganta malkvieto. La standardoj kaj afiŝoj per kiuj la placo estis ornamita ĉiuj eraris! Plena duono da ili surhavis malĝustajn vizaĝojn! La agentoj de Goldstein estis agintaj! Okazis tumultoplena interludo dum afiŝoj estis forŝirataj elsur la muroj, standardoj estis disŝirataj kaj subpiede surtretataj. La Spionoj nekredeble vigle agis, rampante trans la tegmentojn kaj detranĉante la rubandojn kiuj flirtadis de la kamentuboj. Sed post du aŭ tri minutoj, la kaoso jam estis finiĝinta. La oratoro, ankoraŭ tenegante la kolon de la mikrofono, kun siaj ŝultroj antaŭen klinitaj, kun sia libera mano unganta la aeron, senpaŭze estis daŭriganta sian paroladon. Post unu plia minuto, la sovaĝaj furiozegaj krioj denove flagradis el la homamaso. La Malamo daŭris ekzakte kiel antaŭe, estis ŝanĝiĝinta nur la celo.
Kio impresis Winstonon, kiam li rekonsideradis, estis ke la parolanto transiris de unu vidpunkto al la alia efektive en la mezo de frazo, ne nur sen paŭzo, sed eĉ sen interrompi la sintakson. Sed dum la momento mem, lin okupis aliaj aferoj. Dum la momento da senordo, dum la afiŝoj estis deŝirataj, viro kies vizaĝon li ne vidis frapetis lian ŝultron kaj diris, “Pardonu, mi kredas ke vi faligis vian tekon.” Li prenis la tekon senatente, sen paroli. Li sciis ke pasos tagoj ĝis li havos oportunon rigardi ĝian enhavon. Tuj kiam la demonstrato estis finita, li iris rekte al la Ministrejo de la Vero, kvankam jam estis preskaŭ la dudektria horo. La tuta stabo de la Ministrejo same agis. La ordonoj jam fluantaj el la teleekrano, revokante ilin al iliaj postenoj, estis apenaŭ necesaj.
Oceanio militas kontraŭ Orientazio: Oceanio de ĉiam militas kontraŭ Orientazio. Granda parto de la politika literaturo de kvin jaroj nun estas plene malaktuala. Ĉiaj raportoj kaj registraĵoj, ĵurnaloj, libroj, pamfletoj, filmoj, filmsonbendoj, fotoj — ĉiuj estas fulmrapide korektendaj. Kvankam ordono neniam estis iam diskonigita, oni sciis ke la ĉefoj de la Departemento intencas ke post unu semajno ne plu ekzistu ie ajn ia ajn mencio pri la milito kontraŭ Eŭrazio; nek pri la alianco kun Orientazio. La laboro estis enorma, despli ĉar la necesaj procedoj ne estis nomeblaj per siaj veraj nomoj. Ĉiuj en la Departemento de Registroj laboris dek ok horojn en la dudek kvar, kun du trihoraj periodetoj da dormo. Matracoj estis alportitaj el la keloj kaj sternitaj en ĉiuj koridoroj: manĝoj konsistis el sandviĉoj kaj Kafo por la Venko, distribuate sur radtabloj de servistoj el la kantino. Ĉiufoje kiam Winston paŭzis por unu el siaj dormoperiodetoj, li penis lasi sian labortablon malplena de laboraĵoj; kaj ĉiufoje kiam li rerampis dormemokule kaj doloroplene, li trovis ke nova pluvaĵo da papercilindroj kovris lian tablon kvazaŭ neĝdrivaĵo, duone kovrante la parolskribilon kaj superfluante sur la plankon — tiel ke la unua tasko ĉiam estis stakigi ilin en sufiĉe ordan stakon, por lasi al li spacon por laboro. Kio estis plej malbona estis ke la laboro estis neniel mekanika. Ofte sufiĉis nur anstataŭigi unu nomon per alia, sed ĉia detala raporto pri eventoj postulis zorgon kaj imagemon. Eĉ la geografia scio necesa por transmeti la militon el unu parto de la mondo al alia estis tre granda.
Jam la trian tagon, liaj okuloj doloradis netolereble, kaj liaj okulvitroj bezonis esti viŝataj je nur kelkminutaj intervaloj. Estis kvazaŭ oni baraktas kontraŭ ia premega fizika tasko, io kion oni rajtas rifuzi, kaj kion oni tamen neŭroze fervoras plenumi. Dum la malmultaj momentoj kiam li havis sufiĉan tempon por memori, lin tute ne ĝenis ke ĉiu vorto murmurata de li en la parolskribilon, ĉiu streko de lia inkkrajono, estas konscia mensogaĵo. Li fervoris tiom, kiom ĉiu alia en la Departemento, ke la falsado estu perfekta. La matenon de la sesa tago la alfluo de cilindroj malrapidiĝis. Dum eĉ duona horo nenio venis el la tubo; sekvis unu plia cilindro; sekvis nenio. Ĉie, proksimume samtempe, la laboro fariĝadis malpli urĝa. Profunda kaj kvazaŭ sekreta suspiro trairis la Departementon. Grandioza ago, kiu devos esti neniam menciita, estis plenumita. Nun estis maleble ke iu ajn homo povus pruvi per dokumentaĵo ke iam okazis milito kontraŭ Eŭrazio. Je la dekducenta horo estis senanticipe anoncite ke ĉiuj laboristoj en la Ministrejo estas liberaj ĝis la mateno morgaŭ. Winston, ankoraŭ portante la tekon en kiu estis la libro, kiu estis restinta inter liaj piedoj dum li laboris kaj sub lia korpo dum li dormis, hejmeniris, razis sin, kaj preskaŭ ekdormis en sia bano, kvankam la akvo estis apenaŭ varmeta. Kun ia volupta krakado en la artikoj, li grimpis la ŝtuparon super la butiko de S-ro Charrington. Li estis laca, sed li ne dormis pli. Li malfermis la fenestron, flamigis la malpuran oleforneton, kaj surmetis kaldroneton da akvo por kafo. Julia venos baldaŭ: intertempe estas la libro. Li sidiĝis en la malfirma fotelo kaj malligis la rimenojn de la teko. Peza nigra volumo, diletante bindita, sen nomo kaj sen titolo sur la kovrilo. La presliteroj ankaŭ aspektis iomete neregulaj. La randoj de la paĝoj estis ĉifitaj kaj fragmentiĝis facile, kvazaŭ la libro jam trairis multajn manojn. La teksto sur la titolpaĝo legiĝis:
LA TEORIO KAJ PRAKTIKADO DE
OLIGARTKIA KOLEKTIVISMO
de
Emmanuel Goldstein
Winston komencis legi:
Ĉapitro I
Senscio estas forto
Tra la tuta registrita tempo, kaj verŝajne de la fino de la Neolitika Epoko, ekzistas tri specoj de homoj en la mondo: la Altaj, la Mezaj, kaj la Malaltaj. Ili estas subdividitaj multmaniere, ili havis sennombran kvanton da nomoj, kaj iliaj relativaj ampleksoj, kiel ankaŭ iliaj interrilatoj, varias de epoko al epoko: sed la esenca strukturo de la socio neniam ŝanĝiĝis. Eĉ post enormaj kaosoj kaj ŝajne neinversigeblaj ŝanĝoj, unu sola strukturo ĉiam reviviĝis, same kiel giroskopo ĉiam revenas al ekvilibro, negrave kiom foren ĝi estas puŝita laŭ unu aŭ alia direkto.
La celoj de ĉi tiuj grupoj estas plene nekunagordigeblaj. …
Winston ĉesis legadi, ĉefe por aprezi la fakton ke li ja legis, komforte kaj sekure. Li estis sola: neniu teleekrano, neniu orelo ĉe la ŝlosiltruo, neniu nervoza impulso transrigardeti sian ŝultron aŭ kovri la paĝon per sia mano. La dolĉa somera aero ludis ĉe lia vango. El ie tre for alflosis apenaŭ aŭdebla kriado de infanoj: en la ĉambro mem estis neniu sono escepte de la insekta voĉo de la horloĝo. Li komfortigis sin en la profundo de la fotelo kaj apogis siajn piedojn sur la fendro. Estis paradize, estis eterne. Subite, kiel oni kelkfoje faras pri libro pri kiu oni scias ke oni finfine legos kaj relegos ĉiun vorton, li malfermis ĝin ĉe alia paĝo kaj trovis sin ĉe Ĉapitro III. Li plu legis:
Ĉapitro III
Milito estas paco
La dispartigo de la mondo en tri grandajn superŝtatojn estis evento kiu povis esti kaj efektive ja estis antaŭvidita antaŭ la mezo de la dudeka jarcento. Pro la ensorbiĝo de Eŭrope fare de Rusio kaj de la Brita Imperio fare de Usono, du el la tri ekzistantaj potencoj, Eŭrazio kaj Oceanio, jam en la praktiko ekzistis. La tria, Orientazio, aperis kiel sendependa unuaĵo nur post plia jardeko da konfuzita batalado. La limoj inter la tri superŝtatoj estas kelkloke arbitraj, kaj en aliaj lokoj ili fluktuas laŭ la militeventoj, sed ĝenerale ili sekvas geografiajn liniojn. Eŭrazio konsistas el la tuta norda parto de la Eŭropa kaj Azia tereno, de Portugalio al la Markolo Beringa. Oceanio konsistas el la Amerikoj, la Atlantikaj insuloj inkluzive de la Britaj Insuloj, Aŭstralazio, kaj la suda parto de Afriko. Orientazio, malpli granda ol la aliaj kaj kun malpli difinita okcidenta limo, konsistas el Ĉinio kaj la landoj sude de tiu, la Japanaj insuloj kaj granda sed fluktuanta parto de Manĉurio, Mongolio, kaj Tibeto.
Kombinite unuforme aŭ alie, tiuj tri superŝtatoj estas por ĉiam militantaj inter si, kaj tiel estas jam de dudek kvin jaroj. La militado, tamen, ne plu estas la senespera, nuliga baraktado kia ĝi estis en la fruaj jardekoj de la dudeka jarcento. Ĝi estas militado kun limigitaj celoj inter batalantoj kiuj ne kapablas detrui unu la alian, havas nenian materian kaŭzon por sia batalado, kaj ne estas dividitaj per vere ideologia diferenco. Tio ne signifas ke aŭ la milita konduto, aŭ la reganta vidpunkto pri ĝi, fariĝis malpli sangonsoifa aŭ pli ĝentila. Male, milithisterio estas senĉesa kaj universala en ĉiuj landoj, kaj tiaj agoj kiaj seksperfortado, amasŝtelado, mortigado de infanoj, sklavigo de tutaj popoloj, kaj venĝagado kontraŭ kaptitoj, konsistanta eĉ el boligado kaj enterigado dum ili vivas, estas opiniataj normalaj, kaj, kiam ilin faras onia propra lando kaj ne la malamiko, laŭdindaj. Sed fizike la militado ampleksas tre malgrandajn nombrojn da homoj, plejparte multtrejnitajn specialistojn, kaj estigas relative malmulte da viktimoj. La batalado, kiam ĝi ja estiĝas, okazas ĉe la svagaj landlimoj kies pozicion povas nur malklare diveni la averaĝa homo, aŭ ĉirkaŭ la Flosantaj Fortikaĵoj kiuj gardas strategie gravajn lokojn sur la marvojoj. En la centroj de la civilizacio la milito signifas nenion pli ol senĉesan malmulton de konsumeblaj varoj, kaj sporadan kraŝon de raketbombo kiu pleje kaŭzas kelkdek mortojn. Efektive la militado ŝanĝis sian karakteron. Pli precize, la kialoj pro kiuj oni faras militadon ŝanĝis sian ordon de graveco. Motivoj kiuj jam ekzistis iomete en la grandaj militoj de la frua dudeka jarcento nun fariĝis ĉefaj kaj estas konscie rekonataj kaj plenumataj.
Por kompreni la naturon de la aktuala milito — ĉar malgraŭ la regrupiĝado kiu okazas je kelkjaraj intervaloj, ĉiam temas pri unusama milito — oni devas unue kompreni ke ĝi malpovas fariĝi finita. Neniu el la tri superŝtatoj povus esti definitive konkerita eĉ de kombinaĵo de la aliaj du. Ili estas tro egale fortaj, kaj iliaj naturaj defendaĵoj estas tro fortikaj. Eŭrazion protektas ĝiaj vastaj terspacoj. Oceanion la larĝo de la Atlantiko kaj la Pacifiko. Orientazion la fekundo kaj laboremo de ĝiaj loĝantoj. Due, ne plu ekzistas, materie, io pribatalinda. Post la establiĝo de memsufiĉaj ekonomioj, en kiuj la produktado kaj la konsumado kongruas unu kun la alia, la penado akiri merkatojn, kio estis ĉefcelo de antaŭaj militoj, finiĝis; kaj la konkuro por akiri bazajn materialojn ne plu estas afero de vivo kaj morto. Ĉiuokaze, ĉiu el la tri superŝtatoj estas tiel vasta, ke ĝi povas akiri preskaŭ ĉiujn bezonatajn materialojn inter siaj propraj landlimoj. Rilate al militado pro rekte ekonomia celo: temas pri milito por laborantaro. Inter la landlimoj de la superŝtatoj, kaj ne daŭre posedata de iu el ili, kuŝas proksimuma kvarlateraĵo kun anguloj ĉe Tanĝero, Brazavilo, Darvino, kaj Hongkong. En ĝi estas proks. kvinono de la loĝantaro de la mondo. Por posedi tiujn dense loĝatajn regionojn, kaj la nordan glaciaron, la tri potencoj konstante baraktadas. Praktike, neniu potenco sola iam regas la tutan pridisputatan regionon. Partoj de ĝi konstante iras el unu paro da manoj en alian, kaj oportunoj ekkapti tiun aŭ alian fragmenton per subita perfidago diktas la senfinajn ŝanĝiĝojn de aliancoj.
Ĉiuj pridisputataj teritorioj enhavas valorajn mineralojn, kaj kelkaj el ili disponigas gravaj vegetaĵajn produktojn; ekz. kaŭĉukon, kiun en pli malvarmaj klimatoj necesas sintezi per relative multekostaj metodoj. Sed plejgrave, ili enhavas senfundan rezervon da malmulte kosta laborantaro. Tiu potenco kiu regas ekvatoran Afrikon, aŭ la landojn de la Mezoriento, aŭ Sudhindion, aŭ la Indonezian Insularon, disponas ankaŭ pri la korpoj de dudekoj aŭ centoj da milionoj da malmultepagataj kaj fortelaborantaj servutuloj. La loĝantoj de tiuj regionoj, pli-malpli malkaŝe sklavigitaj, daŭre transiras de unu konkerinto al alia konikerinto, kaj estas eluzataj kvazaŭ tiom da karbo aŭ petrolo en la konkuro produkti pli da armiloj, por kapti pli da teritorio, por regi pli da laborantoj, por produkti pli da armiloj, por kapti pli da teritorio, por regi pli da laborantoj ktp. senfine. Oni notu ke la batalado neniam moviĝas preter la limojn de la pridisputataj regionoj. La landlimoj de Eŭrazio fluas tien kaj reen inter la baseno de Kongo kaj la norda bordo de Mediteraneo; la insulojn de Hinda Oceano konstante kaptas kaj rekaptas Oceanio aŭ Orientazio; en Mongolio la dividlinio inter Eŭrazio kaj Orientazio estas neniam stabila; ĉirkaŭ la Poluso ĉiuj tri potencoj pretendas enormajn teritoriojn kiuj efektive estas plejparte neloĝataj kaj neesploritaj: sed la ekvilibro de potenco ĉiam restas proksimume senŝancela, kaj la teritorio kiu konsistas la ĉefteron de ĉiu superŝtato ĉiam restas neminacita. Krome, la laboro de la ekspluataj popoloj ĉirkaŭ la Ekvatoro ne estas vere necesa por la ekonomio de la mondo. Ili aldonas neniom al la riĉo de la mondo, ĉar ĉio kion ili produktas estas uzata por militaj celoj, kaj la celo de militado estas ĉiam esti pli bone preparita por fari novan militon. Per sia laborado la sklavaj popoloj permesas ke la tempoj de senĉesa militado rapidiĝu. Sed se ili ne ekzistus, la strukturo de la monda socio, kaj la procedoj per kiuj ĝi konservas sin, ne estus esence malsama.
La ĉefa celo de la moderna militado (konforme al la principoj de duoblapenso, tiun celon samtempe agnoskas kaj malagnoskas la direktantaj cerboj de la Interna Partio) estas eluzi la produktaĵojn de la maŝino sen plialtigi la ĝeneralan vivnivelon. Ekde la fino de la deknaŭa jarcento, ekzistas latenta problemo en la industriigita socio, pri kion fari per la surpluso da konsumvaroj. Nuntempe, kiam malmultaj homoj eĉ havas sufiĉon por manĝi, tiu problemo evidente ne urĝas, kaj povas esti ke ĝi ne fariĝus urĝa, eĉ se neniuj artefaritaj procedoj de detruado efikadis. La hodiaŭa mondo estas nuda malsata ĉifita loko kompare kun la mondo ekzistinta antaŭ 1914; des pli se komparate kun la imagata futuro kiun antaŭvidis la popolo de tiu periodo. En la frua dudeka jarcento, la antaŭvido al estonta socio nekredeble riĉa, ripozoplena, orda, kaj multefika — scintilanta kontraŭsepsa mondo el vitro kaj ŝtalo kaj neĝe blanka betono — estis parto de la konscio de preskaŭ ĉiu malanalfabetulo. La scienco kaj la teknologio evoluadis nekredeble rapide, kaj ŝajnis nature supozi ke ili por ĉiam evoluados. Tio ne okazis, parte pro la malriĉigo kaŭzita de longa serio da militoj kaj revolucioj, parte ĉar la scienca kaj teknologia progreso dependas de empiria pensado, kiu ne povas transvivi en plene organizita socio. Vidate kiel unuaĵo, la mondo estas pli primitiva hodiaŭ ol antaŭ kvindek jaroj. Certaj subevoluintaj regionoj ja progresis, kaj diversaj instrumentoj, ĉiam iel konektitaj kun militado kaj polica spionado, estiĝis, sed eksperimentado kaj inventado plejparte ĉesis, kaj la ruinaĵoj kaŭzitaj de la atoma milito en la milnaŭcentkvindekoj estas neniam plene riparitaj. Tamen la danĝeroj kiuj ekzistas nature en la maŝino ankoraŭ restas. De la momento kiam la maŝino unue aperis, fariĝis klare al ĉiuj pensemuloj ke la bezono je homa laboregado, kaj tial grandkvante la bezono je malegaleco de homoj, malaperis. Se oni utiligus la maŝinon intence por tiu celo, la malsato, la trolaboregado, la malpuro, la analfabeteco, kaj la malsanaro povus nuliĝi dum la paso de nur kelkaj generacioj. Kaj efektive, sen utiliĝi por ia celo tia, sed kvazaŭ aŭtomate — per la produktado de riĉo kiu kelkfoje neeviteble distribuiĝis — la maŝino ja multe altigis la vivnivelon de la averaĝa homo dum proksimume kvindekjara periodo je la fino de la deknaŭa kaj la komenco de la dudeka jarcentoj.
Sed ankaŭ estis klare ke ĝenerala pligrandiĝo de la riĉo minacas okazigi la detruon — efektive, kelksence mem estas la detruo — de la hierarkia socio. En mondo en kiu ĉiuj laboras nelongajn horperiodojn, havas sufiĉe por manĝi, loĝas en domo kie estas banĉambro kaj fridujo, kaj posedas aŭtomobilon aŭ eĉ aviadilon, la plej videbla kaj eble eĉ plej grava formo de malegaleco jam estus malaperinta. Jam fariĝinte ĝenerala, la riĉo ne distingus. Estis eble, sendube, imagi socion en kiu la riĉo, kio signifas personajn posedaĵojn kaj lukson, estus egale distribuita, dum la regpovo restus en la manoj de malgranda privilegia kasto. Sed en la praktiko tia socio ne restus longe stabila. Ĉar se la liberan tempon kaj la sekurecon ĝuus ĉiuj homoj egale, la granda amaso da homoj kiuj normale estas stultigitaj de malriĉo fariĝus malanalfabeta kaj komencus pensi por si mem; kaj farinte tion, ili pli-malpli frue konsciiĝus ke la privilegia minoritato ne plu havas funkcion, kaj ili forbalaus ĝin. Por ekzisti longatempe, hierarkia socio eblus nur surbaze de malriĉo kaj senscio. Reiri al la agrikultura pasinteco, kiel revis kelkaj pensuloj ĉirkaŭ la komenco de la dudeka jarcento, ne estis praktika solvo. Ĝi konfliktis kun la tendenco celanta mekanizadon, kiu jam fariĝis preskaŭ insinkta tra preskaŭ la tuta mondo; kaj krome, ĉiu lando kiu restus industrie malavangarda estus milite senhelpa kaj neeviteble estus dominata, rekte aŭ nerekte, de siaj pli progresintaj rivaloj.
Nek estis kontentiga solvo, ke oni daŭrigadus la malriĉecon de la homamasoj per limigo de la produktado de varoj. Tio okazis grandparte dum la fina fazo de la kapitalismo, proksimume inter 1920 kaj 1940. Oni permesis ke la ekonomio de multaj landoj stagniĝu, multaj agroj ne plu estis kultivataj, oni ne pliigis la kvanton da kapital-ekipaĵoj, oni malebligis la laboradon de grandaj amasoj de la popolo kaj ebligis duonvivadon por ili per Ŝtata filantropio. Sed ankaŭ tio sekvigis malforton militistan, kaj ĉar la mankoj kiujn ĝi devigis estis evidente nenecesaj, ĝi neevitebligis opozicion. La problemo estis: kiel daŭrigi la ruliĝadon de la radoj de la industrio sen pligrandi la realan riĉon de la mondo. Varoj estas produktendaj, sed necesas ke ili ne estu distribuataj. Kaj en la praktiko la sola metodo efektivigi tion estis per senĉesa militado.
La esenco de militado estas detruado, ne nepre la detruado de homoj, sed de la produktoj de la homa laborado. La militado estas metodo disfrakasi, aŭ vaporigi en la stratosferon, aŭ subakvigi en la profundon de la maro, materialojn kiuj alie estus utiligeblaj por tro komfortigi la homamasojn, kaj sekve, dum la paso de la tempo, trointeligentigi ilin. Eĉ kiam la militiloj ne estas efektive detruataj, ilia fabrikiĝo restas oportuna metodo uzadi laboradon sen produkti ion konsumeblan. Flosanta Fortikaĵo, ekzemple, necesigis laboron kiu povus konstrui plurcent kargoŝipojn. Finfine ĝi estas detruita ĉar eksmoda, sen iam venigi al iu ajn materialan valoron, kaj per pli da enorma laborado nova Flosanta Fortikaĵo estas konstruata. Principe, la subteno de la militado estas ĉiam planita tiel ke ĝi konsumas ĉiun ekscesaĵon kiu povus ekzisti post la plenumiĝo de la plej elementaj bezonoj de la loĝantaro. En la praktiko oni ĉiam nesufiĉe antaŭtaksas la bezonojn de la popolo, kaj rezulte estas konstanta nesufiĉo de la vivnecesaĵoj, sed oni opinias tion avantaĝo. Oni intence planas ke eĉ la favorataj grupoj restu proksime al mankhavo, ĉar ĝenerala mankostato pligrandigas la gravecon de malgrandaj privilegioj kaj tiel pligrandigas la distingojn inter la grupoj. Laŭ la normoj de la frua dudeka jarcento, eĉ membro de la Interna Partio vivas preskaŭ mankhavan, laboroplenan specon de vivo. Tamen, la malmultaj luksaĵoj kiujn li ja ricevas: lia granda bone meblita aprtamento, la pli fajna karaktero de liaj vestaĵoj, la pli bona kvalito de liaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj kaj tabako, liaj du aŭ tri servistoj, lia privata aŭtomobilo aŭ helikoptero — metas lin en alian mondon ol tiu de membro de la Ekstera Partio, kaj la membroj de la Ekstera Partio havas similan avantaĝon kompare kun la subpremataj amasoj kiujn ni nomas “la proloj”. La etoso de la socio estas tiu de sieĝata civito, kie posedi pecon da ĉevalviandaĵo distingas inter riĉo kaj malriĉo. Kaj samtempe, la konscio ke oni militadas, kaj tial ekzistas danĝero, ŝajnigas ke transdoni la tutan potencon al malgranda kasto estas natura, neevitebla kondiĉo por transvivi.
Kiel oni vidas, la militado efektivigas la necesan detruadon, sed efektivigas ĝin laŭ psikologie akceptebla maniero. Principe, estus tute simple malŝpari la superfluan laboron de la mondo per la konstruado de temploj kaj piramidoj, per fosado de truoj kaj ilia replenigado, aŭ eĉ per produktado de vastaj kvantoj da varoj kaj poste ilia bruligado. Sed tio provizus nur la ekonomian kaj ne la emocian bazon por hierarkia socio. Kio gravas ĉirilate ne estas la sentoj de la homamasoj, kies vidpunkto estas malgrava, kondiĉe ke ili plu regule laboradas, sed la sentoj de la Partio mem. Eĉ la plej humila Partiano devas esti kompetenta, laborema, eĉ (mallarĝe) inteligenta, sed ankaŭ necesas ke li estu kredema kaj senscia fanatikulo kies ĉefaj humoroj estas timo, malamo, adorado, kaj orgieca triumfo. Alivorte, necesas ke li havu menson konvenan por stato de militado. Ne gravas ĉu la militado efektive okazas, kaj, ĉar neniu definitiva venko eblas, ne gravas ĉu la militado progresas bone aŭ malbone. Necesas nur ke ekzistu stato de militado. La dispartigo de la inteligento, kiun la Partio postulas de siaj membroj, kaj kiu estas pli facile efektivigata en milita medio, estas nun preskaŭ universala, sed ju pli alten en la hierarkio oni iras, des pli intensa ĝi fariĝas. Ĝuste en la Interna Partio la milithisterio kaj malamo je la malamiko estas plej fortaj. Kiel administraciisto, ofte necesas ke membro de la Interna Partio sciu ke tiu aŭ alia ero da militinformo estas malvera, kaj li ofte konscias ke la tuta milito estas falsa kaj aŭ ne okazas, aŭ efektiviĝas por celoj tute malaj al la deklaritaj celoj: sed tia scio estas facile neŭtraligata per la tekniko de duoblapenso. Intertempe, neniu membro de la Interna Partio lasas ŝanceliĝi eĉ dum momento sian mistikan kredon ke la milito vere estas reala, kaj ke ĝi nepre finiĝos per venko, kun Oceanio sendispute rekonata kiel la mastro de la tuta mondo.
Ĉiuj membroj de la Interna Partio dogmeme kredas tiun estontan venkon. Ĝi estos efektivigebla aŭ per iom-post-ioma akirado de pli kaj pli da teritorio, tiel ke la potenco fariĝas plejsupera, aŭ per la eltrovo de ia nova kaj nekontraŭebla armilo. La serĉado je novaj armiloj daŭras senĉese, kaj estas unu el la tre malmultaj restantaj agadoj en kiuj la inventema aŭ imagema menso povas trovi lokon. En Oceanio nuntempe, la Scienco, laŭ la malnova signifo, preskaŭ ĉesis ekzisti. En la Novparolo ne ekzistas vorto por “Scienco”. La empiria pensmetodo, sur kiu la tuta scienca sukceso de la pasinteco estis bazita, estas kontraŭa al la plej fundamentaj principoj de Engsoco. Kaj eĉ la teknologia progreso okazas nur kiam ĝiaj produktoj estas iel utilaj por malpliigi la liberecon de la homoj. Rilate al ĉiuj utilaj artoj, la mondo aŭ stagnas aŭ malprogresas. La kampoj estas kultivataj per ĉevaltirataj plugiloj, dum la librojn verkas maŝinoj. Sed rilate al absolute gravaj aferoj — tio estas, en la praktiko, la militado kaj policspionado — la empiria vidpunkto estas ankoraŭ kuraĝigata, aŭ almenaŭ tolerata. La du celoj de la Partio estas konkeri la tutan surfacon de la tero kaj estingi unufoje por ĉiam la eblon sendepende pensi. Tial ekzistas du grandaj problemoj kiujn la Partio strebas solvi. Unu estis trovi, kontraŭ lia volo, kion pensas alia homo; kaj la alia estas kiel mortigi plurcent milionojn da homoj dum nur kelkaj sekundoj sen ke ili estus antaŭe avertitaj. Se scienca reserĉado plu ekzistas, jen ĝia temo. La aktuala sciencisto estas aŭ mikso de psikologo kaj inkvizitoro, kiu studas plej reale ĝisfunde la signifojn de vizaĝmienoj, gestoj, kaj voĉtonoj, kaj provas la veron produktantaj efektoj de drogoj, ŝokterapio, hipnoto, kaj fizika torturo; aŭ li estas kemiisto, fizikisto, aŭ biologo kiun interesas nur tiuj partoj de lia speciala fako kiuj koncernas la mortigadon. En la vastaj laboratorioj de la Ministrejo de la Paco, kaj en la eksperimentostacioj kaŝitaj en la Brazilaj arbaroj, aŭ en la Aŭstralia dezerto, la teamoj de ekspertoj nelacigeble laboradas. Kelkaj sin okupas simple per planado de la logistikoj de estontaj militoj; aliaj elpensas ĉiam pli grandajn raketbombojn; ĉiam pli potencajn eksplodilojn, kaj ĉiam pli nepenetreblajn protektokovraĵojn; aliaj serĉas novajn kaj pli mortigajn gasojn, aŭ solveblajn venenojn kapablajn produktiĝi tiomkvante ke ili povas detrui la vegetaĵaron de tutaj kontinentoj, aŭ specojn de malsanoĝermoj imunaj kontraŭ ĉiaj eblaj antibiotikaĵoj; aliaj strebas produkti veturilon kiu povos bori vojon sub la tero kvazaŭ submara ŝipo sub la akvo, aŭ aviadilon tiel sendependan de sia bazo kiel velŝipo; aliaj esploras eĉ malpli verŝajnajn eblojn, ekzemple fokusi la sunradiojn tra lensoj pendigitaj milojn da kilometroj for en la spaco, aŭ produkti artefaritajn tertremojn kaj cunamojn per utiligado de la varmego de la centro de la tero.
Sed neniu el tiuj projektoj iam ajn eĉ proksimiĝas al efektiviĝo, kaj neniu el la tri superŝtatoj iam grave antaŭeniras pli ol la aliaj. Pli rimarkinde estas ke ĉiuj tri posedas atombombojn, kiuj estas armilo multe pli potenca ol kiu ajn trovebla per la aktuala reserĉado. Kvankam la Partio, laŭ sia kutimo, pretendas mem esti inventinta ĝin, atombomboj unue aperis jam en la milnaŭcenkvardekaj jaroj, kaj estis uzitaj grandskale proksimume dek jarojn poste. Tiam plurcent bomboj estis faligitaj sur industricentrojn, precipe en Eŭropa Rusio, Okcidenta Eŭropo, kaj Norda Ameriko. La efekto konvinkis la regantajn grupojn en ĉiuj landoj ke kelkaj pliaj atombomboj okazigus la finon de la organizita socio, kaj tiel la finon de ilia propra regado. Post tiam, kvankam oni neniam faris formalan interkonsenton nek eĉ sugestis tion, neniuj bomboj pli estis faligitaj. Ĉiuj tri potencoj nur plu produktadas atombombojn kaj konservas ilin por decida oportuno kiu, laŭ la kredo de ĉiuj, venos pli-malpli frue. Kaj intertempe la arto militi restas preskaŭ senŝanĝa de tridek aŭ kvardek jaroj. Helikopteroj estas pli uzataj ol antaŭe, bombaviadilojn anstataŭas sinpelantaj projektiloj, kaj la fragila movebla batalŝipo anstataŭiĝis per la preskaŭ nesubakvigebla Flosanta Fortikaĵo; sed alie estis malmulta evoluo. La tanko, la submara ŝipo, la torpedo, la mitralo, eĉ la mitraleto kaj la grenado estas plu uzataj. Kaj malgraŭ la senfinaj buĉadoj raportataj de la ĵurnaloj kaj per la teleekranoj, la senesperaj bataloj de pli fruaj militoj, kiam centmiloj aŭ eĉ milionoj da homoj estis mortigitaj dum nur manpleno da semajnoj, neniam ripetiĝis.
Neniu el la tri superŝtatoj eĉ provas manovron kiu riskas seriozan malvenkon. Kiam granda operacio estas entreprenata, kutime temas pri surprizatako kontraŭ aliancano. La strategio uzata de ĉiuj tri potencoj, aŭ kiun ili al si mem kredigas esti uzata, estas sama. La plano estas, per kombinaĵo de batalado, marĉandado, kaj ĝustatempaj perfidaj agoj, akiri ringon de bazoj tute ĉirkaŭantan unu el la rivalaj ŝtatoj, kaj poste subskribi packontrakton kun tiu rivalo kaj resti pacema dum tiom da jaroj ke ĉia suspekto ekdormos. Dum tiu periodo raketoj ŝarĝitaj per atombomboj estas pretigeblaj ĉe ĉiuj strategiaj lokoj; fine ili ĉiuj estos samtempe elsenditaj, kun efektoj tiel detruaj ke ĉia kontraŭbatalo estos neebla. Tiam estos la ĝusta tempo por subskribi amikectraktaton kun la restanta mondpotenco, prepare por plia atako. Apenaŭ necesas diri ke tiu plano estas nur revo, neniel realigebla. Krome, neniom da batalado okazas iam ajn, escepte de en la pridisputataj regionoj ĉirkaŭ la Ekvatoro kaj la Poluso: oni neniam entreprenas invadi la teritorion de malamiko. Tio klarigas la fakton ke en kelkaj lokoj la limoj inter la superŝtatoj estas arbitraj. Ekzemple, Eŭrazio povus facile konkeri la Britajn Insulojn, kiuj geografie estas parto de Eŭropo; aŭ, aliflanke, estus eble ke Oceanio povus puŝi sian limon ĝis la Rejno aŭ eĉ la Vistulo. Sed tio malrespektus la principon, akceptatan de ĉiuj partioj kvankam neniam formale, de kultura integreco. Se Oceanio konkerus la regionojn iam konatajn kiel Francio kaj Germanio, necesus aŭ ekstermi la loĝantojn, fizike tre malfacila tasko, aŭ asmili proksimume cent milionojn da loĝantoj kiuj, rilate al teknologia evoluo, estas proksimume samnivelaj kiel Oceanio. La problemo samas por ĉiuj tri superŝtatoj. Estas absolute necese por ilia strukturo, ke estu nenia kontakto kun alilanduloj, escepte de, tre limigite, militkaptitoj kaj negraj sklavoj. Eĉ la oficiala aliancano de la nuna momento estas ĉiam rigardata suspektoplene. Escepte de militkaptitoj, la averaĝa civitano de Oceanio neniam vidas civitanon de aŭ Eŭrazio aŭ Orientazio, kaj estas al li malpermesate povoscii fremdajn lingvojn. Se kontakto kun fremduloj estus permesata, li ektrovus ke ili estas uloj similaj al li mem, kaj ke la plejparto de tio kio estis dirita al li estas mensogoj. La sigelita mondo en kiu li loĝas estus rompita, kaj la timo, malamo, kaj sinpravigo, de kiuj dependas lia emocia stato, povus forvaporiĝi. Tial estas komprenate ĉiuflanke ke negrave kiom ofte Persio, Egiptio, aŭ Javo, aŭ Cejlono, refariĝos posedaĵoj de aliaj manoj, neniam io krom bomboj transiru la ĉefajn landlimojn.
Sub tio kuŝas fakto neniam voĉigata, sed silente komprenata kaj utiligata: nome, ke la vivkondiĉoj en ĉiuj tri superŝtatoj estas efektive tre similaj. En Oceanio oni nomas la aktualan filozofion “Engsoco”, en Eŭrazio oni nomas ĝin “Novbolŝevismo”, kaj en Orientazio oni uzas Ĉinan nomon kutime tradukatan “Mortonadoro”, sed eble pli ĝuste tradukata “Memon-nuligo”. Al la Oceaniano ne estas permesate scii ion ajn el la kredoj de la aliaj du filozofioj, sed li estas instruata malestimi ilin kiel barbarajn atencojn kontraŭ la moraleco kaj la prudento. Efektive, la tri filozofioj estas apenaŭ distingeblaj, kaj la sociaj sistemoj kiujn ili subtenas estas tute ne distingeblaj. Ĉie estas sama piramida strukturo, sama adorado je duondia estro, sama ekonomio ekzistanta apud kaj por senĉesa militado. Estas klare ke la tri superŝtatoj ne nur ne povas konkuri unu la alian, sed estus neniel avantaĝe por ili fari tion. Tute male, dum ili interkonfliktadas, ili subtenas unu la alian, samkiel tri maizspikoj. Kaj, kiel kutime, la regantaroj de ĉiuj tri potencoj samtempe konscias kaj ne konscias kion ili faras. Iliaj vivoj estas dediĉataj al mondkonkero, sed ili ankaŭ scias ke necesas ke la milito daŭru por ĉiam kaj sen venko. Intertempe la fakto ke konkero ne eblas ebligas la neadon al la realo, kio estas la speciala karaktero de Engsoco kaj ĝiaj rivalaj penssistemoj. Ĉi tie necesas ripeti tion kio jam estis dirita: ke fariĝinte daŭra, la militado fundamente ŝanĝis sian karakteron.
Dum antaŭaj epokoj, milito, preskaŭ laŭdifine, estis io kio plimalpli frue finiĝis, kutime per neneebla venko aŭ malvenko. Ankaŭ dum la pasinteco, la milito estis unu el la ĉefaj instrumentoj per kiuj la homaj socioj estis daŭre kontaktigataj kun la fizika realo. Ĉiuj regantoj en ĉiuj epokoj penis trudi falsan komprenon pri la mondo al siaj sekvantoj, sed ili ne povis toleri ian iluzion kiu malfaciligus militadan efikecon. Dum malvenko signifis perdi sendependecon, aŭ alian rezulton kutime opiniatan nedezirinda, la defendoj kontraŭ venkiĝo devis esti seriozaj. Fizikaj faktoj ne estis ignoreblaj. En filozofio, aŭ religio, aŭ etiko, aŭ politiko, povas esti ke du plus du egalas al kvin, sed kiam oni planas pafilon aŭ aviadilon ili devas egali al kvar. Senefikaj naciaj ĉiam estis pli-malpli frue konkeritaj. Krome, por esti efika necesis povi lerni de la pasinteco, kio signifis posedi plejparte ĝustan scion pri kio okazis dum la pasinteco. La ĵurnaloj kaj historilibroj estis, kompreneble, ĉiam unuvidaj kaj tendencaj, sed falsado tia kia okazas nuntempe estus neebla. La militado estis fidinda protekto por malfrenezo, kaj koncerne la regantajn klasojn, ĝi estis verŝajne la plej grava protekto. Kiam militoj povas sukcesi aŭ malsukcesi, neniu reganta klaso povus esti plene senrespondeca. Sed kiam la militato fariĝas vere senfina, ĝi ankaŭ ĉesas esti danĝera. La teknika progreso povas ĉesi kaj la plej palpeblaj faktoj povas esti neataj aŭ ignorataj. Kiel ni vidis, reserĉadoj kiujn oni povus nomi sciencaj plu ekzistas cele al militado, sed ili estas esence speco de revado, kaj ilia malsukceso doni rezultojn estas negrava. Nenio estas kompetenta en Oceanio escepte de la Penspolico. Ĉar ĉiu el la tri superŝtatoj estas nekonkerebla, ĉiu el ili en la praktiko estas aparta universo en kiu preskaŭ ĉia misformita pensado estas sekure efektivigata. La realeco nur sentigas sian premon per la ĉiutagaj bezonaĵoj — la bezono manĝi kaj trinki, esti ŝirmata kaj vestata, eviti engluton de veneno aŭ paŝadon el altegetaĝaj fenestroj, k.s. Inter la vivo kaj la morto, kaj inter korpa plezuro kaj korpa doloro, ankoraŭ ekzistas distingo, sed nenio plia. Detranĉite for de kontakto kun la ekstera mondo, kaj kun la pasinteco, la civitano de Oceanio estas kiel homo en la interstela spaco, kiu tute ne povas scii kiu direkto iras supren kaj kiu malsupren. La regantoj de tia ŝtato estas absolutaj, malsimile al la Faraonoj aŭ la Cezaroj. Por ili estas necese malebligi tiomgrandan mortadon de la civitanoj pro malsato kiom estus ĝena, kaj ankaŭ necesas ke ili restu sur la sama malalta nivelo de militada tekniko kiel iliaj rivaloj; sed atinginte tiun minimumon, ili povas tordi la realon laŭ kiu ajn dezirata formo.
La milito, sekve, se ni taksas ĝin laŭ la normoj de antaŭaj militoj, estas nur falsaĵo. Ĝi similas al la bataloj inter certaj paŝtobestoj kies kornoj estas je tia angulo ke ili ne kapablas vundi unu la alian. Sed kvankam ĝi estas malreala, ĝi ne estas sensignifa. Ĝi neniigas la superfluon de konsumvaroj, kaj ĝi helpas konservi la specialan mensan etoson bezonatan de hierarkia socio. La milito, kiel estas kompreneble, estas nuntempe nur interna afero. Dum la pasinteco, la regantaj grupoj de ĉiuj landoj, kvankam ili eble rekonis sian komunan intereson kaj tial limigis la militodetruadon, vere batalis unu kontraŭ alia, kaj la venkinto ĉiam disrabis la venkiton. En nia propra epoko ili tute ne batalas inter si. La militon ĉiu reganta grupo okazigas kontraŭ siaj propraj regatoj, kaj la celo de la milito ne estas konkeri aŭ nekonkerigi teritorion, sed restigi senŝanĝa la strukturon de la socio. La vorto “milito” mem, sekve, fariĝis miskompreniga. Verŝajne estus ĝuste diri ke fariĝinte senfina la militado ĉesis ekzisti. La speciala premo kiun ĝi havis sur homojn inter la Neolitika Epoko kaj la frua dudeka jarcento malaperis kaj anstataŭiĝis per io tute diferenca. La efekto estus pli-malpli sama se la tri superŝtatoj, anstataŭ militi unu kontraŭ alia, akceptus vivi en senĉesa paco, ĉiu izolita en siaj propraj landlimoj. Ĉar tiuokaze ĉiu ankoraŭ estus memsufiĉa universo, por ĉiam libera de la sobriga influo de ekstera danĝero. Paco kiu estus vere senfina estus sama kiel senfina milito. Tio — kvankam la grandega plejparto de Partianoj komprenas ĝin nur malpli profunde — estas la interna senco de la Partia slogano: Milito estas Paco.
Winston ĉesis legi dum momento. Ie tre for raketbombo tondris. La paradiza sento ke li estas sola kun la malpermesita libro, en ĉambro sen teleekrano, ankoraŭ daŭris. Soleco kaj seklureco estis korpaj sentoj, iel miksitaj kun la laco de lia korpo, la moleco de la seĝo, la tuŝo de la febla venteto el la fenestro kiu trafis lian vangon. La libro fascinis lin, aŭ, pli ĝuste, ĝi repacigis lin. Unusence, ĝi diris al li nenion novan, sed parte tial ĝi estis alloga. Ĝi diris kion li dirus, se li kapablus ordigi siajn senorganizajn pensojn. Ĝi estis produktaĵo de menso simila al lia, sed enorme pli forta, pli sistema, malpli timoplena. La plej bonaj libroj, li perceptis, estas tiuj kiuj diras al vi tion kion vi jam scias. Li estis ĵus reirinta al Ĉapitro I kiam li aŭdis la paŝojn de Julia sur la ŝtuparo kaj ekstaris el sia seĝo por renkonti ŝin. Ŝi faligis sian brunan instrumentosakon sur la plankon kaj ĵetis sin en liajn brakojn. Jam de pli ol semajno ili ne vidis unu la alian.
“Mi havas la libron,” li diris dum ili disapartigis sin.
“Ho, vi havas ĝin? Bone,” ŝi diris sen multa interesiĝo, kaj preskaŭ tuj surgenuiĝis apud la oleforno por prepari kafon.
Ili ne parolis denove pri la temo ĝis kiam ili jam estis en la lito duonan horon. La vespero estis ĝuste sufiĉe malvarmeta por agrabligi la surtiron de la kovraĵo. El sube venis la familiara sono de kantado kaj de la skrapado de botoj sur la pavimŝtonoj. La forta ruĝbraka virino kiun Winston vidis tie dum sia unua vizito estis preskaŭ meblo en la korto. Ŝajne ne ekzistis horo da taglumo dum kiu ŝi ne marŝadis tien kaj reen inter la lavkuvo kaj la sekigoŝnuro, alterne plenigante la buŝon per vestopinĉiloj kaj ekkantante plenforte. Julia jam komfortigis sin sur sia flanko kaj aspektis jam esti tuj dormonta. Li etendis manon por la libro, kiu kuŝis sur la planko, kaj sidiĝis kontraŭ la litobreto.
“Ni devas legi ĝin,” li diris. “Vi ankaŭ. Ĉiuj membroj de la Frataro devas legi ĝin.”
“Vi legu ĝin,” ŝi diris, kun la okuloj fermitaj. “Laŭtlegu ĝin. Estas plej bone tiel. Tiel vi povos ekspliki ĝin al mi, dum vi legos.”
La indikiloj de la horloĝo montris al ses, t.e. dekok. Restis tri-kvar horoj por ili. Li apogis la libron per siaj genuoj kaj komencis legi:
Ĉapitro I
Senscio estas forto
Tra la tuta registrita tempo, kaj verŝajne de la fino de la Neolitika Epoko, ekzistas tri specoj de homoj en la mondo: la Altaj, la Mezaj, kaj la Malaltaj. Ili estas subdividitaj multmaniere, ili havis sennombran kvanton da nomoj, kaj iliaj relativaj ampleksoj, kiel ankaŭ iliaj interrilatoj, varias de epoko al epoko: sed la esenca strukturo de la socio neniam ŝanĝiĝis. Eĉ post enormaj kaosoj kaj ŝajne neinversigeblaj ŝanĝoj, unu sola strukturo ĉiam reviviĝis, same kiel giroskopo ĉiam revenas al ekvilibro, negrave kiom foren ĝi estas puŝita laŭ unu aŭ alia direkto.
“Julia, ĉu vi estas veka?” diris Winston.
“Jes, karulo, mi aŭskultas. Plulegu. Estas mirinde.”
La celoj de ĉi tiuj grupoj estas plene nekunagordigeblaj. La celo de la Alta estas resti kie ĝi estas. La celo de la Meza estas interŝanĝi sian pozicion kun la Alta. La celo de la Malalta, kiam ĝi havas celon — ĉar ĉiame karakterizas la Malaltulojn ke ili estas tiom premataj de laboregado ke ili apenaŭ pli ol intermite konscias pri io ekster la ĉiutaga vivo — estas abolicii ĉiujn distingojn kaj krei socion en kiu ĉiuj homoj estas egalaj. Tiel, tra la tuta historio okazas baraktado kiu estas senŝanĝa rilate al sia ĉefa karaktero, kaj kiu reokazas ĉiam denove. Dum longaj periodoj ŝajnas ke la Alta estas sekure plenpotenca, sed plimalpli frue ĉiam venas momento kiam ili aŭ perdas sian sinfidon aŭ sian kapablon efike regi, aŭ ambaŭ. Tiam ilin faligas la Meza, kiu aliancigas la Malaltan pretekstante al ili ke ili batalas por libereco kaj justeco. Tuj kiam ili atingas sian celon, la Meza reĵetas la Malaltan en ĝian antaŭan servutulan pozicion, kaj mem fariĝas la Alta. Baldaŭ nova Meza grupo apartiĝas de unu el la aliaj grupoj, aŭ de ambaŭ, kaj la baraktado rekomenciĝas. El la tri grupoj, nur la Malalta neniam eĉ provizore atingas sian celon. Estus troige se oni dirus ke dum la tuta historio tute ne estis materia progreso. Eĉ nuntempe, dum periodo de malprogreso, la averaĝa homo estas korpe pli bonstanta ol antaŭ kelkaj jarcentoj. Sed neniu progreso rilate al riĉo, neniu mildiĝo de la moroj, neniu reformo aŭ revolucio iam pliproksimigis je eĉ unu milimetro la egalecon de la homaro. Laŭ la vidpunkto de la Malalta, neniu historia ŝanĝo iam signifis pli ol ŝanĝon de la nomo de la mastroj.
En la malfrua parto de la deknaŭa jarcento la reokazado de ĉi tiu fenomeno fariĝis evidenta al multaj observantoj. Ekaperis skoloj de pensuloj kiuj interpretis la historion kiel ciklan procedon kaj pretendis montri ke malegaleco estas neŝanĝebla leĝo de la homa vivo. Tiu doktrino, kompreneble, ĉiam havis kredantojn, sed en la maniero per kiu oni nun aperigis ĝin estis grava ŝanĝo. Antaŭe, la bezono je hierarkia formo de la socio estis doktrino precipe de la Alta. Ĝin predikis reĝoj kaj aristokratoj kaj la pastroj, juristoj, kaj aliaj kiuj estis parazitoj de tiuj, kaj kutime oni mildigis ĝin per promesoj pri kompensoj en la imagata posttomba mondo. La Meza, dum ĝi strebis potenciĝi, ĉiam utiligadis tiajn terminojn kiaj libereco, justeco, kaj frateco. Nun, tamen, la koncepton pri la interhoma frateco komencis atenci personoj kiuj ankoraŭ ne estis regantoj sed nur esperis ekregi post nelonge. Antaŭe, la Meza revoluciadis sub la standardo de egaleco, kaj poste establis novan tiranion tuj kiam la malnova estis nuligita. La novaj Mezaj grupoj, en la praktiko, jam antaŭanoncis sian tiranion. La Socialismo, teorio aperinta en la frua parto de la deknaŭa jarcento, kaj kiu estis la lasta ero en pensoĉeno kiu etendiĝis malantaŭen ĝis la sklavribeloj antikvaj, ankoraŭ estis infektita de la Utopiismo de antaŭaj epokoj. Sed en ĉiu varianto de Socialismo kiu aperis ekde ĉirkaŭ 1900, la celo establi liberecon kaj egalecon konstante estis pli malkaŝe forlasita. La novaj movadoj aperintaj en la mezaj jaroj de la jarcento, Engsoco en Oceanio, Novbolŝevismo en Eŭrazio, Mortonadoro, kiel oni kutime nomas ĝin, en Orientazio, havis konscian celon daŭrigi malliberecon kaj malegalecon. Tiuj novaj movadoj, kompreneble, originis en la malnovaj kaj kutimis konservi iliajn nomojn kaj pretendis akcepti ilian ideologion. Sed la celo de ili ĉiuj estis haltigi la progreson kaj glaciigi la historion je elektita momento. La familiara balanciĝo de la pendolo devus unu fojon pli okazi, kaj tiam ekhalti. Kiel kutime, la Altan devos forigi la Meza, kiu tiam fariĝos la Alta; sed ĉifoje, per konscia strategio, la Alta kapablos por ĉiam gardi sian pozicion.
La novaj doktrinoj aperis parte pro la akumuliĝo de scio pri la historio, kaj la kresko de sento pri historio, kiu apenaŭ ekzistis antaŭ la deknaŭa jarcento. La cikla moviĝo de la historio estis nun komprenebla, aŭ tiel ŝajnis; kaj se ĝi estas komprenebla, sekve ĝi estas ŝanĝebla. Sed la ĉefa subkuŝanta kaŭzo estis ke, jam en la komenco de la dudeka jarcento, la egaleco de homoj fariĝis teknike ebla. Ankoraŭ restis vere ke la homoj ne estas egalaj rilate al siaj naturaj talentoj, kaj ke funkcioj devis esti specialigataj laŭ manieroj kiuj favoras kelkajn individuojn kontraŭ aliaj; sed ne plu ekzistis vera bezono je klasdistingoj aŭ je grandaj diferencoj de riĉeco. Malegaleco estis la prezo de civiliziĝo. Tamen, kiam evoluis maŝinproduktato, la afero ŝanĝiĝis. Eĉ kvankam ankoraŭ necesis ke homoj faru diversajn specojn de laboro, ne plu necesis ke ili vivu laŭ diversaj sociaj aŭ ekonomiaj niveloj. Tial, laŭ la vidpunkto de la grupoj kiuj estis tuj ekprenontaj potencon, la homa egaleco ne plu estas alstrebenda celo, sed danĝero evitenda. En pli primitivaj epokoj, kiam justa kaj paca socio estis efektive malebla, estis relative facile kredi ĝin. La koncepto pri tera paradizo, en kiu oni kunvivos sen laboregado, hantis la homan imagon dum miloj da jaroj. Kaj tia koncepto sukcesis iom regi eĉ en grupoj kiuj efektive profitis per ĉiu historia ŝanĝo. La heredintoj de la Franca, Angla, kaj Usona revolucioj parte kredis siajn proprajn frazojn pri la rajtoj de la homo, libera parolado, egaleco antaŭ la leĝo, k.s., kaj eĉ permesis sian konduton esti iom influata de ili. Sed jam en la kvara jardeko de la dudeka jarcento ĉiuj ĉeffluoj de la politika pensado estis aŭtoritatismaj. La tera paradizo perdis kredeblecon precize en la momento kiam ĝi fariĝis realigebla. Ĉiu nova politika teorio, negrave kiun nomon ĝi donis al si, rekondukis al hierarkio kaj perforta ordigado. Kaj en la ĝenerala rigidiĝo de vidpunkto kiu komenciĝis ĉirkaŭ 1930, agadoj kiuj estis jam delonge nuligitaj, kelkokaze jam de centoj da jaroj — enkarcerigo sen juĝo, utiligado de sklavigitaj militkaptitoj, publikaj ekzekutoj, torturado por devigi konfesojn, uzadon de ostaĝoj, kaj elpelo de tutaj popoloj — ne nur rekutimiĝis, sed estis tolerataj kaj eĉ defendataj de personoj kiuj opiniis sin edukitaj kaj progresemaj. Nur post jardeko da naciaj militoj, internaj militoj, revolucioj, kaj kontraŭrevolucioj, Engsoco kaj ĝiaj rivaloj enlumiĝis kiel plene ellaboritaj politikaj teorioj. Sed ili estis anticipitaj en la diversaj sistemoj, kutime nomataj totalismaj, kiuj aperis pli frue en la jarcento, kaj la ĝenerala aspekto de la mondo kiu rezultos el la aktuala kaoso jam delonge estis evidenta. Ankaŭ estis egale evidente kiaj personoj regos tiun mondon. La nova aristokrataro konsistis plejparte el burokratoj, sciencistoj, teknikistoj, organizantoj de sindikatoj, ekspertoj pri publikigado, sociologoj, instruistoj, ĵurnalistoj, kaj profesiaj politikistoj. Tiuj personoj, kies originoj troviĝis en la salajrata meza klaso kaj la supraj niveloj de la laborista klaso, estis formitaj kaj kunigitaj de la malfekunda mondo de monopolaj industrioj kaj centrigita regado. Kompare kun la respektivaj oficistoj en la pasintaj epokoj, ili estis malpli avaraj, malpli tentataj de lukso, pli volantaj maldiluitan potencon, kaj, plejĉefe, pli konsciaj pri kion ili faras kaj pli fervoraj subpremi opozicion. Ĉi lasta diferenco estis gravega. Kompare kun la nun ekzistantaj, ĉiuj tiranioj en la pasinteco estis nur duonfervoraj kaj senefikaj. La regantajn grupojn ĉiam infektis almenaŭ iomete liberalaj ideoj, kaj ne ĝenis ilin ke ili lasas nesolvitajn erojn ĉie, ilin kontentigis atenti nur evidentajn agojn kaj havi nenian intereson pri kion pensas la regatoj. Eĉ la Katolika Eklezio de la Mezepoko estis pli tolerema laŭ nuntempaj normoj. Parto de la kaŭzo de tio estis ke dum la pasinteco neniu regantaro kapablis konstante kontroli siajn civitanojn. La inventiĝo de presado, tamen, plifaciligis manipuladon de la opinioj de la publiko, kaj la filmo kaj la radio progresigis tiun agadon. Pro la eltroviĝo de televizio, kaj la teknika kapablo kiu ebligis ricevi kaj dissendi samtempe per unusama instrumento, privata vivado atingis sian finon. Ĉiu civitano, almenaŭ ĉiu civitano sufiĉe grava por meriti observadon, povus esti tenata dudek kvar horojn ĉiutage sub la okuloj de la polico kaj en la sonado de oficiala propagando, kaj ĉiuj aliaj komunikiloj ne ekzistus. La eblo devigi ne nur plenan obeon al la volo de la Ŝtato, sed ankaŭ plenan unuformecon de opinioj pri ĉiuj temoj, nun unuafoje ekzistis.
Post la revolucia periodo de la kvindekoj kaj sesdekoj, la socio regrupigis sin, kiel ĉiam, en Altan, Mezan, kaj Malaltan. Sed la nova Alta grupo, malsimile al siaj antaŭuloj, ne agis per instinktoj sed sciis kio estas necesa por protekti sian pozicion. De longe estis komprenate ke la sola sekura bazo por oligarkio estas kolektivismo. Riĉo kaj privilegio estas plej facile defendataj kiam ili estas kune posedataj. La tiel nomita “aboliciiĝo de privataj posedaĵoj”, kiu okazis dum la mezaj jaroj de la jarcento, signifis en la praktiko la kungrupiĝon de posedaĵoj en multe malpli da manoj ol antaŭe: kun ĉi tiu diferenco, ke la novaj posedantoj estas grupo anstataŭ amaso da individuoj. Individue, neniu Partiano posedas ion ajn, escepte de malgravaj personaĵoj. Grupe la Partio posedas ĉion en Oceanio, ĉar ĝi regas ĉion, kaj disponas pri la produktaĵoj laŭ sia bontrovo. Dum la jaroj post la Revolucio ĝi povis paŝi en tiun regan pozicion preskaŭ sen opozicio, ĉar la tuta procedo estis pretendata esti kolektivigado. Oni ĉiam supozis ke se la kapitalista klaso perdos siajn posedaĵojn, Socialismo neeviteble sekvos: kaj ekzistis nenia dubo ke la kapitalistoj perdis siajn posedaĵojn. Fabrikoj, minoj, tero, domoj, transporto — ĉio estis forprenita for de ili: kaj ĉar tiuj aferoj ne plu estis private posedataj, sekve ili sendube estas posedataj de la publiko. Engsoco, kiu kreskis el la pli frua Socialista movado kaj heredis ĝian frazeologion, efektive plenumis la ĉeftemon de la Socialista programo; kun la rezulto, antaŭvidita kaj intencita, ke ekonomia malegaleco fariĝis permanenta.
Sed la problemoj eternigi hierarkian socion havas pli profundajn radikojn. Ekzistas nur kvar manieroj laŭ kiuj reganta grupo povas perdi sian potencon. Aŭ ĝi estas konkerita de eksteruloj, aŭ ĝi regas tiom malkompetente ke la amasoj incitiĝas ribeli, aŭ ĝi permesas la ekekzistiĝon de forta kaj malkontenta Meza grupo, aŭ ĝi perdas sian propran sinfidon kaj deziron regi. Tiuj kaŭzoj ne agas unuope, kaj kutime ĉiuj kvar kunekzistas iugrade. Reganta klaso kiu povus gardi sin kontraŭ ili ĉiuj restus reganta permanente. Finfine la decida faktoro estas la mensa vidpunkto de la reganta klaso mem.
Post la mezo de la nuna jarcento, la unua danĝero efektive malaperis. Ĉiu el la tri potencoj kiuj nun dividas la mondon estas en la praktiko nekonkerebla, kaj povus fariĝi konkerebla nur per malrapidaj demografiaj ŝanĝoj kiujn registaro kun vastaj povoj kapablas facile eviti. La dua danĝero ankaŭ estas nur teoria. La amasoj neniam ribelas propraage, kaj ili neniam ribelas nur pro subpremiĝo. Vere, dum oni ne lasas ke ili havu la eblon kompari, ili eĉ neniam konsciiĝas ke ili estas subpremataj. La ripetataj ekonomiaj krizoj de pasintaj epokoj estis tute nenecesaj kaj oni nun ne permesas ilian okaziĝon, sed aliaj kaj egale grandaj krizoj povas okazi kaj efektive okazas, sed sen politikaj rezultoj, ĉar ekzistas neniu metodo per kiu eblas voĉigi malkontenton. Koncerne la problemon de troproduktado, kiu estas latenta en nia socio ekde la evoluiĝo de maŝinteknikologio, ĝi estas solvita per la rimedo de senfina militado (vidu Ĉapitron III), kiu ankaŭ estas utila por sufiĉe vigligi la entuziasmon de la publiko. Laŭ la vidpunkto de niaj aktualaj regantoj, do, la solaj veraj danĝeroj estas la apartiĝo de nova grupo de kapablaj, nesufiĉe okupataj, potencavidaj homoj, kaj la kresko de liberalismo kaj skeptikismo en la propra anaro. Tio signifas ke la problemo estas eduka. La problemo estas daŭre formi la konscion kaj de la direktanta grupo kaj de la pli granda ekzekutiva grupo kiu kuŝas tuj malsuper ĝi. La konscion de la amasoj nur necesas influi negative.
Laŭ tiu fono, oni povus dedukti, se oni ne jam scius, la ĝeneralan strukturon de la Oceania socio. Ĉe la apekso de la piramido staras Granda Frato. Granda Frato estas neeraripova kaj plenpotenca. Oni proklamas ke ĉiu sukceso, ĉiu atingo, ĉiu venko, ĉiu scienca trovaĵo, ĉiu scio, ĉiu saĝo, ĉiu feliĉo, ĉiu virto, rezultas rekte el liaj estrado kaj inspirado. Neniu iam vidis Grandan Fraton. Li estas vizaĝo sur la afiŝegoj, voĉo sur la teleekrano. Ni povas esti sufiĉe certaj ke li neniam mortos, kaj jam ekzistas multa necerto pri kiam li naskiĝis. Granda Frato estas la masko per kiu la Partio elektas montri sin al la mondo. Lia funkcio estas agi kiel fokuso por amo, timo, kaj respektego, emocioj kiujn oni multe pli facile sentas pri individuo ol pri organizo. Sub Granda Frato estas la Interna Partio. Ĝia amplekso estas limigita al ses milionoj, t.e. iomete malpli ol 2% de la loĝantaro de Oceanio. Sub la Interna Partio estas la Ekstera Partio, kiu, se oni povas priskribi la Internan Partion kiel la cerbon de la Ŝtato, estas pravigeble similigata al la manoj. Sub tio estas la silentaj amasoj, kiujn ni kutimas nomi “la proloj”, ampleksantaj ĉ. 85% de la loĝantaro. Laŭ la terminoj en nia pli frua klasigado, la proloj estas la Malalta: ĉar la sklavaj popoloj de la ekvatoraj landoj, kiuj transiras konstante de unu konkerinto al alia konkerinto, ne estas permanenta aŭ necesa parto de la strukturo.
Principe, membreco en tiuj tri grupoj ne estas heredebla. La infano de gepatroj Internpartiaj ne estas, laŭteorie, denaske en la Interna Partio. Aniĝo en ĉiu el la du branĉoj de la Partio estas per ekzameno, kiun oni trasuferas kiam deksesjaraĝa. Nek estas rasdiskriminacio, nek atentinta dominado de unu regiono fare de alia. Judoj, Negroj, Sudamerikanoj pure Indiandevenaj, troveblas en la plejaltaj rangoj de la Partio, kaj la administrantoj de ĉiu regiono ĉiam konsistas el loĝantoj de tiu regiono. En neniu parto de Oceanio la loĝantoj sentas ke ili estas loĝantoj de kolonio regata de fora ĉefurbo. Oceanio ne havas ĉefurbon, kaj ĝia laŭtitola ĉefo estas persono kies lokon neniu konas. Escepte de ke la Angla estas ĝia ĉefa interlingvo kaj Novparolo ĝia oficiala lingvo, ĝi estas neniel centrigita. Ĝiajn regantojn ne kunligas sangoparenceco, sed akcepto de komuna doktrino. Estas vere ke nia socio enhavas nivelojn, tre rigidajn nivelojn, laŭ kio unuavide aspektas hereda sistemo. Estas multe malpli da transiro inter la diversaj grupoj ol dum la kapitalismo aŭ eĉ dum la antaŭindustria epoko. Inter la du branĉoj de la Partio ja estas malgranda kvanto da interŝanĝo, sed nur tiom kiom certigas ke febluloj estas ekskluditaj el la Interna Partio kaj ke ambiciaj membroj de la Ekstera Partio estas sendanĝerigataj per permeso ke ili plialtniveliĝu. Proletoj, en la praktiko, ne estas permesataj alteniri en la Partion. La plej talentaj el ili, kiuj povus eble fariĝi la nukleo de malkontento, estas simple trovataj de la Penspolico kaj eksterminataj. Sed tiu sistemo ne estas nepre permanenta, nek ĝi estas principa. La Partio ne estas klaso laŭ la malnova senco. Ĝi ne celas sendevie transdoni la potencon al siaj propraj infanoj; kaj se ekzistus neniu alia maniero restigi la plej kapablajn personojn ĉe la supro, ĝi plene akceptus rekrutigi tute novan generacion el la proletaro. Dum la decidaj jaroj, la fakto ke la Partio ne estas hereda grupo multe gravis por nuligi opozicion. La malnova speco de Socialisto, kiu estis trejnita kontraŭbatali ion nomatan “klasprivilegio”, supozis ke tio kio ne estas hereda ne povas esti permanenta. Li ne komprenis ke la daŭro de oligarkio ne bezonas esti fizika, nek li paŭzis por konsideri ke heredaj aristokratioj ĉiam estis mallongedaŭraj, dum adoptemaj organizoj, kia la Katolika Eklezio, kelkfoje daŭris centojn aŭ milojn da jaroj. La esenco de oligarkia regado ne estas heredigo fare de patro al filo, sed la daŭro de certa mondkoncepto kaj certa vivmaniero, truditaj de la mortintoj al la vivantoj. Reganta grupo restas reganta grupo kiam ĝi povas nomumi siajn posteulojn. La Partio ne okupas sin per daŭrigado de sia sango sed kun sindaŭrigado. Ne gravas kiu havas potencon, kondiĉe ke la hierarkia strukturo ĉiam restas neŝanĝita.
Ĉiuj kredoj, kutimoj, gustoj, emocioj, mensaj vidpunktoj, kiuj karakterizas nian epokon estas efektive formulitaj por subteni la mistikon de la Partio kaj malebligi ke oni perceptos la veran naturon de la nuntempa socio. Fizika ribelo, aŭ ia preparo celanta ribelon, nuntempe estas malebla. De la proletaro nenio estas timinda. Lasitaj al si mem, ili daŭros de generacio al generacio kaj de jarcento al jarcento, laborante, naskante, kaj mortante, ne nur tute sen impulso ribeli, sed sen kapablo kompreni ke la mondo povus esti alia ol nun. Ili povus fariĝi danĝeraj nur se la progreso de la industritekniko necesigus pli profunde eduki ilin; sed, ĉar la milita kaj komerca rivaladoj ne plu gravas, la nivelo de la edukiĝo de la publiko efektive malaltiĝas. Oni tute indiferentas pri tio, kion opinias, aŭ ne opinias, la amasoj. Oni povas lasi intelektan liberecon al ili, ĉar ili ja ne havas intelekton. En Partiano, aliflanke, eĉ ne la plej eta opinidevio pri la plej malgrava temo estas tolerebla.
Partiano vivas de naskiĝo ĝis morto sub la okuloj de la Penspolico. Eĉ kiam li estas sola, li neniam povas esti certa ke li estas sola. Kie ajn li estas, ĉu dormante, ĉu vekiĝinte, ĉu laborante, ĉu ripozante, en sia bankuvo aŭ en sia lito, li povas esti senaverte kontrolata sen scii ke li estas kontrolata. Nenio farata de li estas indiferenta. Liaj amikecoj, liaj rilatoj, lia konduto rilate al siaj edzino kaj infanoj, la mieno sur lia vizaĝo kiam li estas sola, la vortoj kiujn li murmuras dum dormo, eĉ la karakterizaj moviĝoj de lia korpo, estas ĉiuj detale observataj. Ne nur ĉiu vera misago, sed ĉia ekscentreco, negrave kiom eta, ĉiu ŝanĝo de kutimoj, ĉiu nervoza ageto kiu povus eble esti simptomo de interna necerto, estas neeviteble detektata. Li havas tute nenian liberon elekti pri io ajn. Aliflanke, liajn agojn ne direktas leĝoj aŭ ia klare esprimita kondutoformulo. En Oceanio ne ekzistas leĝoj. La pensoj kaj agoj kiuj, detektite, sekvigas neeviteblan morton, ne estas formale malpermesitaj, kaj la senfinaj purigoj, arestoj, torturoj, enkarcerigoj, kaj vaporigoj, ne estas farataj pune pro krimoj efektive faritaj, sed estas nur la nuligo de personoj kiuj eble iam estontece faros krimon. Partiano devas nepre havi ne nur la ĝustajn opiniojn, sed la ĝustajn instinktojn. Multaj el la kredoj kaj vidpunktoj kiujn oni postulas de li estas neniam klare deklaritaj, kaj ne eblus deklari ilin sen malkaŝi la kontraŭdirojn kiuj ekzistas en la fundamento de Engsoco. Se li estas persono nature ortodoksa (en Novparolo: bonpensanto), li ĉiucirkonstance scias, sen pripensi, kio estas la vera kredo aŭ la dezirata emocio. Sed ĉiukaze, detalega mensa trejnado, kiun oni ricevas dum la infaneco kaj kiu grupigas ĉirkaŭ si la Novparolajn vortojn krimhalto, nigroblanko, kaj duoblapenso, malvoligas lin kaj malkapabligas lin tro profunde pensi pri iu ajn temo. Partiano devas havi neniujn privatajn emociojn kaj neniujn ĉesojn de entuziasmo. Li devas vivi kun senpaŭza fervorego de malamo kontraŭ fremdaj malamikoj kaj internaj prefiduloj, triumfado pro venkoj, kaj sinsubmeto al la potenco kaj saĝo de la Partio. La malkontentoj produktataj de lia senenhava, senkontentiĝa vivo estas intence eksterenigataj kaj diluataj per tiaj rimedoj kia la Du Minutoj da Malamo; kaj la konjektadon kiu povus eble okazigi skeptikan aŭ ribelan vidpunkton antaŭmortigas lia frue akirita interna disciplino. La unua kaj plejsimpla etapo en la disciplino, kiu estas instruebla eĉ al junaj infanoj, nomiĝas, en Novparolo, krimhalto. Krimhalto signifas la kapablon ekhalti, kvazaŭ instinkte, ĉe la sojlo de kiu ajn danĝera penso. Ĝi inkluzivas la kapablon ne kompreni analogiojn, ne percepti logikajn erarojn, miskompreni eĉ la plej simplajn argumentojn se ili estas malamikaj al Engsoco, kaj enui aŭ senti naŭzon pro kia ajn pensdirekto kiu kondukus herezen. Krimhalto, mallonge, signifas sinprotektan stultecon. Sed ne sufiĉas stulteco. Male, ortodokseco plenasence postulas regiĝon de oniaj mensaj procedoj tiel kompletan kiel tiu de la korpo de sintordisto. La Oceania socio baziĝas, funde, sur la kredo ke Granda Frato estas ĉiompotenca kaj ke la Partio estas neeraripova. Sed ĉar efektive Granda Frato ne estas ĉiompotenca kaj la Partio ne estas neeraripova, necesas ke estu senlaca, momenton-al-momenta fleksebleco rilate al faktoj. La ŝlosilvorto pri tio estas nigroblanko. Kiel tiom da Novparolaj vortoj, tiu vorto havas du sinkontraŭdirajn signifojn. Uzate pri malamiko, ĝi signifas la kutimon impertinente pretendi ke nigro estas blanko, kontraŭe al la evidentaj faktoj. Uzate pri Partiano, ĝi signifas lojalan preton diri ke nigro estas blanko kiam tion postulas la Partia disciplino. Sed ĝi ankaŭ signifas la kapablon kredi ke nigro estas blanko, kaj, eĉ pli, scii ke nigro estas blanko, kaj forgesi ke oni iam kredis la malon. Tio postulas daŭran ŝanĝadon de la pasinteco, ebligatan de la pensosistemo kiu efektive inkluzivas la aliajn, kaj kiu en la Novparolo nomiĝas duoblapenso.
La ŝanĝado de la pasinteco necesas pro du kialoj, el kiuj unu estas sekundara kaj, pli-malpli, antaŭprotekta. La sekundara kialo estas ke la Partiano, kiel la proleto, toleras la aktualajn kondiĉojn parte ĉar li havas nenion kun kiu li povas kompari ilin. Li devas esti detranĉita for de la pasinteco, same kiel li devas esti detranĉita for de fremdaj landoj, precize ĉar necesas ke li kredu sin pli bonstata ol la prapatroj, kaj ke la averaĝa nivelo de materiala komforto konstante altiĝas. Sed multe pli grava kialo por la reĝustigo de la pasinteco estas la bezono gardi la neeraripovon de la Partio. Ne nur ke prelegoj, statistikoj, kaj registroj ĉiuspecaj devas esti konstante ĝisdatigataj por montri ke la antaŭdiroj de la Partio estis senescepte ĝustaj. Ankaŭ ĉar neniu ŝanĝo en la doktrino aŭ politika alianco estas agnoskebla. Ĉar ŝanĝi onian opinion, aŭ eĉ onian politikon, signifas konfesi malforton. Se, ekzemple, Eŭrazio aŭ Orientazio (kiu ajn aktuale estas) estas la malamiko nuntempe, sekve tiu lando devas esti de ĉiam la malamiko. Kaj se la faktoj diras ion alian, do la faktoj devas esti ŝanĝitaj. Tial la historio estas konstante reverkata. Tiu tagon-post-taga falsado de la pasinteco, farata de la Ministrejo de la Vero, estas egale necesa por la stabileco de la reĝimo kiel la subpremado kaj spionado farataj de la Ministrejo de la Amo.
La ŝanĝebleco de la pasinteco estas la centra kredo de Engsoco. La pasintaj eventoj, oni argumentas, havas nenian objektivan ekziston, ili plu ekzistas nur en skribitaj registroj kaj en la memoro de homoj. La pasinteco estas kion ajn kune diras la registroj kaj la memoroj. Kaj ĉar la Partio plene regas ĉiujn registrojn kaj egale plene regas la mensojn de siaj membroj, estas evidente ke la pasinteco estas kion ajn la Partio decidas. Ankaŭ evidentas ke kvankam la pasinteco estas ŝanĝebla, ĝi neniam estas ŝanĝita rilate al iu ajn specifa afero. Ĉar kiam ĝi estas rekreita en kiu ajn formo necesas en la nuna momento, tiam tiu nova versio ja estas la pasinteco, kaj sekve neniu diferenca pasinteco povus esti ekzistinta. Tio validas eĉ kiam, kiel ofte okazas, la sama evento estas nerekoneble ŝanĝenda plurfoje dum unusama jaro. Ĉiam la Partio posedas la absolutan veron, kaj evidente la absoluto neniam povas diferenci de tio kio ĝi nun estas. Estas klare ke regi la pasintecon dependas plejfundamente de la trejnado de la memoro. Certigi ke ĉiuj skribitaj registroj akordas kun la aktuala ortodokso estas nur mekanika ago. Sed ankaŭ necesas memori ke la eventoj okazis laŭ la dezirata formo. Kaj se necesas rearanĝi oniajn memorojn aŭ falsi skribitajn registrojn, do necesas forgesi ke oni faris tion. La metodo fari tion estas lernebla same kiel ĉiu alia menstekniko. Ĝin lernas la plejparto de la Partianoj, kaj certe ĉiuj kiuj estas same inteligentaj kiel ortodoksaj. En la Oldparolo oni nomis tion, tute malkaŝe, “realonrego”. En la Novparolo ĝi nomiĝas duoblapenso, kvankam duoblapenso inkluzivas ankaŭ multon pli.
Duoblapenso signifas la kapablon havi du sinkontraŭantajn kredojn en la menso samtempe, kaj akcepti ilin ambaŭ. La Partia intelektulo scias laŭ kiu direkto ŝanĝi siajn memorojn; konsekvence, li scias ke li manipulas la realon; sed per utiligado de duoblapenso li ankaŭ pruvas al si ke la realo ne estas ŝanĝita. La procedo devas esti konscia, alie ĝi ne estus sufiĉe precize efektivigata, sed ĝi ankaŭ devas esti nekonscia, alie ĝi kunportus senton de falsado kaj tial de kulpo. Duoblapenso kuŝas ĉe la koro mem de Engsoco, ĉar la esenca ago de la Partio estas uzi konscian trompadon dum ĝi konservas firman celadon kiu necesigas honeston. Intence diri mensogojn kaj samtempe tute plene kredi ilin, forgesi ĉiun neoportunan fakton, kaj poste, kiam ĝi refariĝas bezonata, retiri ĝin el la forgeso dum precize la daŭro de tiu bezono, nei la ekziston de la objektiva realo kaj tutdume atenti la realon kiun oni neas— ĉio ĉi estas nepre necesa. Eĉ kiam oni uzas la vorton duoblapenso necesas uzi duoblapenson. Ĉar uzante la vorton oni konfesas ke oni falsas la realon; per nova duoblapensago oni nuligas tiun scion; kaj tiel plu senfine, kun la mensogo ĉiam unu salteton antaŭ la vero. Finfine per la duoblapenso la Partio sukcesis — kaj eble, ĉar ni ne povas scii, plu sukcesos dum miloj da jaroj — haltigi la fluon de la historio.
Ĉiuj estintaj oligarkioj perdis sian potencon aŭ pro rigidiĝo aŭ pro moliĝo. Aŭ ili fariĝis stultaj kaj arogantaj, malsukcesis adapti sin al ŝanĝiĝintaj cirkonstancoj, kaj estis konkeritaj; aŭ ili fariĝis liberalaj kaj senkuraĝaj, cedis kiam ili devus perforti, kaj ankaŭ estis konkeritaj. Ili estis konkeritaj, do, aŭ pro konscio aŭ pro nekonscio. La granda ago de la Partio estis produkti pensosistemon en kiu ambaŭ statoj povas samtempe ekzisti. Kaj sur neniu alia intelekta fundamento povus la regado fare de la Partio fariĝi permanenta. Por regi, kaj ĉiam regi, oni devas elartikigi la senton de realo. Ĉar la sekreto de regado estas la kombinado de kredo pri la propra neeraripovo kun la kapablo lerni per faritaj eraroj.
Apenaŭ necesas diri ke la plej subtilaj praktikantoj de la duoblapenso estas la inventintoj de la duoblapenso, kiuj scias ke ĝi estas vasta sistemo de menstrompado. En nia socio, tiuj kiuj plej bone scias kio okazas estas samtempe tiuj kiuj plej erare vidas la veran mondon. Ĝenerale, ju pli granda la kompreno, des pli granda la iluziiĝo; ju pli inteligenta, des malpli malfreneza. Unu klara ilustraĵo pri tio estas la fakto ke la milithisterio pliintensiĝas dum oni alteniras en la socia rangaro. La personoj kies vidpunkto pri la milito estas plej preskaŭracia estas la subpremataj popoloj de la pridisputataj teritorioj. Por tiuj homoj la milito estas simple senfina katastrofo kiu ondas tien kaj reen super iliaj korpoj kvazaŭ cunamo. Kiu partio venkas, estas tute indiferente por ili. Ili konscias ke ŝanĝo de regantoj signifas nur ke ili same laboros kiel antaŭe, por novaj mastroj kiuj traktas ilin same kiel la malnovaj. La iomete pli favorataj laboristoj kiujn ni nomas “la proloj” estas nur intermite konsciaj pri la milito. Kiam necesas ili povas esti instigataj al freneza fervoro de timo kaj malamo, sed lasitaj al si mem ili kapablas longperiode forgesi ke la milito okazas. Nur en la rangoj de la Partio, kaj ĉefe en la Interna Partio, troviĝas la vera militentuziasmo. Mondkonkeron kredas plej firme la personoj kiuj scias ke ĝi estas malebla. Tiu kurioza kunligo de kontraŭoj — scio kun nescio, cinikismo kun fanatikismo — estas unu el la ĉefaj distingaj signoj de la Oceania socio. La oficiala ideologio abunde enhavas kontraŭojn eĉ kiam ne ekzistas praktika kialo por tio. Sekve, la Partio malakceptas kaj fikulpigas ĉiun principon kiun origine subtenis la Socialista movado, kaj ĝi volas fari tion en la nomo de Socialismo. Ĝi predikas malestimon pri la laborista klaso, kian oni ne povas trovi jam de jarcentoj, kaj ĝi vestigas siajn membrojn per uniformo kiu iam estis propraĵo de la manlaboristoj kaj estis adoptita pro tio. Ĝi sisteme subfosas la solidarecon de la familio, kaj nomas sian estron per nomo kiu estas rekta veksignalo por la sentimento de familia lojaleco. Eĉ la nomoj de la kvar Ministrejoj per kiuj ni estas regataj montras ian impudencon per sia intenca inversigo de la faktoj. La Ministrejo de la Paco okupas sin per milito, la Ministrejo de la Vero per mensogoj, la Ministrejo de la Amo per torturado, kaj la Ministrejo de la Abundo per malsatigado. Tiuj kontraŭdiroj ne estas akcidentaj, nek ili rezultas el ordinara hipokriteco; ili estas intencaj aplikoj de duoblapenso. Ĉar nur per kunakordigo de kontraŭdiroj povas la regpotenco esti senfine gardata. Laŭ neniu alia maniero eblus rompi la antikvan ciklon. Por malokazigi la egalecon de homoj por ĉiam — por ke la Alta, kiel ni nomis ilin, gardu sian pozicion permanente — la ĉefa mensa stato devas esti moderigata frenezo.
Sed restas unu demando kiun ĝis nun ni preskaŭ ignoris. Nome: kial malebligi la egalecon de homoj? Se ni supozas ke la mekaniko de la procedo estas ĝuste priskribita, kiun motivon havas tiu giganta, precize planita peno glaciigi la historion je specifa momento?
Ĉi tie ni atingas la centran sekreton. Kiel ni vidis, la mistiko de la Partio, kaj super ĉio de la Interna Partio, dependas de duoblapenso. Sed pli profunde ol tio kuŝas la origina motivo, la neniam dubata instinkto kiu unue instigis la alprenon de potenco kaj ekzistigis la duoblapenson, la Penspolicon, la senĉesan militadon, kaj ĉiujn aliajn necesajn ilojn. Tiu motivo efektive konsistas…
Winston konsciiĝis pri silento, samkiel oni konsciiĝas pri nova sono. Ŝajnis al li ke Julia jam de multa tempo estas tre kvieta. Ŝi kuŝas sur sia flanko, nuda supre de la talio, kun la vango apogata de mano kaj unu malhela harfasketo falinta trans ŝiajn okulojn. Ŝia brusto leviĝas kaj malleviĝas nerapide kaj regule.
“Julia.”
Neniu respondo.
“Julia, ĉu vi estas veka?”
Neniu respondo. Ŝi dormas. Li fermis la libron, metis ĝin zorge sur la plankon, kuŝiĝis, kaj tiris la kovrotukon super kaj sin kaj ŝin.
Li ankoraŭ, li pensis, ne lernis la ĉefsekreton. Li komprenas la kielon; li ne komprenas la kialon. Ĉapitro I, samkiel Ĉapitro III, efektive ne diris al li ion ne jam sciatan de li; ĝi nur sisteme prezentis scion kiun li jam havis. Sed leginte ĝin li sciis pli bone ol antaŭe ke li ne frenezas. Esti en minoritato, eĉ minoritato konsistanta el nur unu, ne signifas frenezon. Ekzistas vero kaj ekzistas malvero, kaj se oni kroĉiĝas al la vero eĉ kontraŭ la tuta mondo, oni ne frenezas. Flava radio el la malsupreniranta suno oblikve venis tra la fenestro kaj falis trans la kusenon. Li fermis siajn okulojn. La sunbrilo sur lia vizaĝo kaj la tuŝsento de la glata korpo de la knabino donis al li fortan, dormeman, sekurecan senton. Li estas sekura, ĉio estas en ordo. Li endormiĝis murmurante “Malfrenezo ne estas statistikaĵo”, sentante ke tiu komento enhavas profundan saĝon. Kiam li vekiĝis, li sentis ke li longe dormis, sed rigardeto al la malnovmoda horloĝo informis lin ke estas nur la dudeka kaj tridek. Li kuŝis dormetante dum kelka tempo; post tio la kutima profundapulma kantado eksonis el la suba korto:
“Nur senespera deziraĵo.
Forglitema kiel tag’ aprila,
Kun ekvido, ekdiro, revinspiro,
Kunforiris koro mia!”
Tiu rimaĉa kanto ŝajne konservis sian popularecon. Oni aŭdadis ĝin ĉie. Ĝi transvivis la Malamokanton. Julia vekiĝis pro la sono, malkuntiris sin lukse, kaj ellitiĝis.
“Mi malsatas,” ŝi diris. “Ni pretigu pli da kafo. Damne! La forno estingiĝis kaj la akvo malvarmas.” Ŝi prenis la fornon kaj skuis ĝin. “Mankas oleo en ĝi.”
“Ni povos akiri iom de olda Charrington, supozeble.”
“Kurioze; mi certis ke ĝi estas plena. Mi surmetos vestojn,” ŝi pludiris. “Ŝajnas ke pli malvarmiĝis.”
Winston ankau ellitiĝis kaj vestis sin. La senlaca voĉo ankoraŭ kantadis:
“Laŭdire la tempo kuracas,
Laŭdire forgeso do venos; nu
Ankoraŭ ridetoj kaj larmoj tra l’ jaroj,
Ja tordas la korŝnurojn plu!”
Dum li ligis la zonon de sia kombineo li paŝis al la fenestro. Sendube la suno jam malsupreniris malantaŭ la domojn; la suno ne plu brilas en la korton. La pavimŝtonoj estis malsekaj, kvazaŭ ĵus lavitaj, kaj li sentis ke ankaŭ la ĉielo estis lavita, ĉar tiom freŝa kaj pala estis la bluo inter la kamentuboĉapeloj. Senlace la virino marŝis tien kaj reen, korkante kaj malkorkante sin, kantante kaj eksilentante, pendigante pli da vindaĵoj, kaj ankoraŭ pli, kaj eĉ ankoraŭ pli. Li demandis al si ĉu ŝi perlaboras la vivon per lavado de vestoj, aŭ nur estas la sklavo de dudek aŭ tridek genepoj. Julia transvenis apud lin; kune ili rigardis kvazaŭ fascinate de la fortika figuro suba. Dum li rigardis la virinon en ŝia karakteriza pozo, kun siaj dikaj brakoj etenditaj al la ŝnuro, kaj siaj fortaj ĉevalinecaj gluteoj emfazitaj, li la unuan fojon ekpensis ke ŝi estas bela. Antaŭ tiam li neniam supozis ke la korpo de kvindekjaraĝa virino, monstrigita pro multa naskado, poste malmoligita, malglatigita de laborado ĝis ĝi estis malglata kiel tromatura napo, povus esti bela. Sed tiel estas, kaj, li pensis, kial ja ne? La solida senkontura korpo, kvazaŭ granita bloko, kaj la raspa ruĝa haŭto, same rilatis al la korpo de knabino kiel la rozbero al rozo. Kial la frukto estu malpli valora ol la floro?
“Ŝi estas bela,” li murmuris.
“Ŝiaj koksoj nepre estas metron larĝaj, tamen,” diris Julia.
“Jen ŝia speco de belo,” diris Winston.
Li tenis la suplan talion, kiun facile ĉirkaŭis lia brako. De la kokso ĝis la genuo ŝia flanko estis apud lia. El iliaj korpoj neniam venos infano. Nur tion ili ne povis fari. Nur perparole, intermense, ili povos transdoni la sekreton. La virino suba ne havis menson, ŝi havis nur fortajn brakojn, varman koron, kaj fekundan ventron. Li demandis al si kiom da infanoj ŝi naskis. Verŝajne almenaŭ dek kvin. Ŝi spertis sian efemeran floradon, jaron, eble, da sovaĝroza belo, kaj poste ŝi subite ekŝvelis kvazaŭ fekundigita frukto kaj fariĝis malmola kaj ruĝa kaj malglata, kaj post tio ŝia vivo konsistis el vestolavado, frotlavado, fadenflikado, kuirado, balaado, polurado, flikado, frotlavado, vestolavado, unue por infanoj, poste por genepoj, dum tri senpaŭzaj jaroj. Kaj post ĉio ĉi ŝi ankoraŭ kantadas. La mistika respektego kiun li sentis pri ŝi estis iel miksita kun la aspekto de la pala, sennuba ĉielo, etendiĝanta malantaŭ la kamentuboĉapeloj en senfinan distancon. Estis kurioze, pensi ke la ĉielo estas sama por ĉiuj, en Eŭrazio aŭ Orientazio same kiel ĉi tie. Kaj la homoj sub la ĉielo ankaŭ estis treege similaj — ĉie, en la tuta mondo, centoj da miloj da milionoj da homoj tute similaj al ĉi tiu, homoj kiuj ne sciis pri la ekzisto de la aliaj homoj, apartigitaj de muroj da malamo kaj mensogoj, tamen preskaŭ precize samaj — homoj kiuj neniam lernis pensi sed kiuj stokas en siaj koroj kaj ventroj kaj muskoloj la potencon kiu unu tagon renversos la mondon. Se ekzistas espero, ĝi troviĝas inter la proloj! Sen esti ĝisfine leginta la libron, li sciis ke tio devas esti la lasta mesaĝo de Goldstein.La estonteco apartenas al la proloj. Kaj ĉu li povas esti certa ke kiam venos ilia vico, la mondo konstruota de ili ne estos egale fremda por li, Winston Smith, kiel la mondo de la Partio? Jes, ĉar almenaŭ ĝi estos malfreneza mondo. Kie estas egaleco, tie povas esti malfrenezo. Plimalpli frue tio okazos, forto fariĝos konscio. La proloj estas senmortaj, ne eblas dubi tion kiam oni rigardas tiun bravan personon en la korto. Fine ilia vekiĝo okazos. Kaj ĝis tio okazos, kvankam eble estos mil jaroj, ili restos vivantaj malgraŭ ĉio, kvazaŭ birdoj, pasigante de korpo al korpo la vivkvaliton kiun ne havas la Partio kaj kiun ĝi ne povas nuligi.
“Ĉu vi memoras,” li diris, “la turdon kiu kantis al ni, tiun unuan tagon, ĉe la rando de la arbareto?”
“Li ne kantis al ni,” diris Julia. “Li kantis por plaĉi sin. Eĉ ne tion. Li nur kantis.”
La birdoj kantas, la proloj kantas. La Partio ne kantas. Ĉie en la mondo, en Londono kaj Novjorko, en Afriko kaj Brazilo, kaj en la misteraj, malpermesitaj landoj preter la limoj, en la stratoj de Parizo kaj Berlino, en la vilaĝoj de la senfina Rusa stepo, en la bazaroj de Ĉinio kaj Japanio — ĉie staras la sama solida nekonkerebla figuro, monstrigita de laborado kaj naskado, laboreganta de naskiĝo ĝis morto sed ankoraŭ kantanta. El tiuj fortikaj lumboj raso de konsciuloj nepre venos. Vi estas la mortuloj, ilia estas la estonteco. Sed vi povos partopreni en tiu estonteco se vi pluvivigos la menson kiel ili pluvivigas la korpon, kaj transdonadas la scion ke du plus du egalas al kvar.
“Ni estas la mortuloj,” li diris.
“Ni estas la mortuloj,” eĥis Julia lojale.
“Vi estas la mortuloj,” diris fera voĉo malantaŭ ili.
Ili eksaltis aparten. La intestoj de Winston ŝajnis glaciiĝi. Li povis vidi la blankon kiu tute ĉirkaŭas la iridojn de la okuloj de Julia. Ŝia vizaĝo estis lakte flaviĝinta. La streko da ruĝego kiu ankoraŭ estis sur ĉiu vangosto staris akre, preskaŭ kvazaŭ nekonektite al la suba haŭto.
“Vi estas la mortuloj,” ripetis la fera voĉo.
“Ĝi estis malantaŭ la bildo,” spiris Julia.
“Ĝi estis malantaŭ la bildo,” diris la voĉo. “Restu precize kie vi estas. Neniom moviĝu antaŭ ol ordono estos donita.”
Komenciĝis, finfine komenciĝis! Ili povis fari nenion escepte de stari rigardante en la okulojn unu de la alia. Fuĝi por savi la vivon, eliri el la domo antaŭ ol estos tro malfrue — neniu tia penso pensiĝis en ili. Estus nekoncepteble, malobei la feran voĉon el la muro. Estis krako kvazaŭ hoko estis turnita, kaj kraŝo de rompiĝanta vitro. La bildo estis falinta sur la plankon, malkovrante la teleekranon malantaŭ si.
“Nun ili povas vidi nin,” diris Julia.
“Nun ni povas vidi vin,” diris la voĉo. “Staru en la mezo de la ĉambro. Staru dors’-al-dorse. Kunmetu viajn manojn malantaŭ viaj kapoj. Ne tuŝu unu la alian.”
Ili ne tuŝis unu la alian, sed ŝajnis al li ke li povas senti la tremadon de la korpo de Julia. Aŭ eble nur estis la tremado de lia propra korpo. Li ja sukcesis ĉesigi la kunklakadon de liaj dentoj, sed liaj genuoj ne estis regeblaj. Sonis la paŝegado de botoj sube, interne de kaj ekster la domo. La korto ŝajnis plena de homoj. Io estis trenata trans la ŝtonojn. La kantado de la virino ekĉesis abrupte. Aŭdiĝis longa, ruliĝanta sonaro, kvazaŭ la lavkuvo estis ĵetita trans la korton, kaj sekvis konfuzita sonaro de koleraj krioj, finiĝinta per kriego pro doloro.
“La domo estas ĉirkaŭata,” diris Winston.
“La domo estas ĉirkaŭata,” diris la voĉo.
Li aŭdis Julian kunpuŝi la dentojn. “Mi supozas ke ni devus adiaŭi,” ŝi diris.
“Vi devus adiaŭi,” diris la voĉo. Kaj post tio tute alia voĉo, maldika, kultivita voĉo kiun, laŭ la sento de Winston, li aŭdis iam antaŭe, komenciĝis: “Kaj krome, dum ni parolas pri tio, ‘Venas kandelo por allite vin gvidi. Venas hakilo por forhaki la kapon.’!”
Io kraŝis sur la liton malantaŭ la dorso de Winston. La supro de eskalo estis ĵetita tra la fenestron kaj rompis la kadron. Iu grimpadis tra la fenestron. Okazis kurado de botoj sur la ŝtuparo. La ĉambro pleniĝis de solidaj viroj en nigraj uniformoj, kun ferkovritaj botoj sur la piedoj kaj batiloj en la manoj.
Winston ne plu tremadis. Eĉ liaj okuloj apenaŭ moviĝis. Nur unu afero gravis; resti senmova, resti senmova, ne donu al ili kialon vin bati! Viro kun glata vizaĝo de boksisto, en kiu la buŝo estis nur fendeto, haltis kontraŭ li balancante sian bastonon mediteme inter siaj dikfingro kaj montrofingro. Winston renkontis liajn okulojn. La sento de nudeco, kun la manoj malantaŭ la kapo kaj la vizaĝo kaj korpo tute neprotektataj, estis preskaŭ netolerebla. La viro elpuŝis la pinton de blanka lango, lekis la lokon kie devus esti liaj lipoj, kaj poste preterpaŝis. Sekvis nova kraŝo. Iu estis preninta la vitran paperpremilon de la tablo kaj disfrakasis ĝin sur la kamenŝtono.
La fragmento de koralo, eta ĉifaĵo palruĝa simila al sukera rozburĝoneto de kuko, ruligis trans la maton. Kiel malgranda, pensis Winston, kiel malgranda ĝi ĉiam estis! Sekvis enspirego kaj batsono malantaŭ li, kaj li ricevis violentan piedbaton sur la maleolo kio preskaŭ faligis lin. Unu el la viroj estis puŝeginta sian pugnon en la sunplekson de Julia, tiel faldante ŝin kvazaŭ poŝliniilon. Ŝi baraktadis sur la planko, strebegante spiri. Winston ne aŭdacis turni sian kapon eĉ milimetron, sed kelkfoje ŝia livida anhelanta vizaĝo venis en lian vidangulon. Eĉ en teroro estis kvazaŭ li povas senti ŝian doloron en sia propra korpo, la mortigan doloron kiu tamen estas malpli urĝa ol ŝia baraktado reakiri sian spirpovon. Li sciis kia estas tio; la terura, agoniiga doloro kiu restas konstante sed ankoraŭ ne estas plene suferebla ĉar antaŭ ĉio necesas povi spiri. Post tio du el la viroj levis ŝin per la genuoj kaj ŝultroj, kaj portis ŝin el la ĉambro kvazaŭ sakon. Winston ekvidetis ŝian vizaĝon, renversitan, flavan kaj torditan, kun la okuloj fermitaj, kaj ankoraŭ kun la strio da ruĝeto sur ĉiu vango; kaj li ne revidis ŝin.
Li staris senmove kvazaŭ morte. Ankoraŭ neniu estis batinta lin. Pensoj kiuj venis propravole, sed kiuj ŝajnis tute seninteresaj, komencis traflugi lian menson. Li demandis al si ĉu ili kaptis S-ron Charringtonon. Li demandis al si kion ili estis farintaj al la virino en la korto. Li rimarkis ke li volegas urini, kaj sentis feblan surprizon, ĉar li jam urinis antaŭ nur du-tri horoj. Li rimarkis ke la horloĝo sur la kamenbreto indikas naŭ, kio signifas dudek unu. Sed la lumo ŝajnis tro forta. Ĉu la lumo ne estus fadanta je la dudekunua horo en aŭgusta vespero? Li demandis al si ĉu efektive kaj li kaj Julia miskomprenis la tempon — estis dormintaj dum plena horloĝ-cirklo, kaj kredis ke estas la dudektria, kiam efektive estas nul-ok-tridek la sekvan matenon. Sed li ne daŭrigis la penson. Ĝi ne interesis.
Sekvis alia, malpli peza paŝo en la koridoro. S-ro Charrington eniris la ĉambron. La mieno de la nigre uniformitaj viroj subite ekfebletiĝis. Io estis ankaŭ ŝanĝiĝinta en la aspekto de S-ro Charrington. Lia vido trafis la fragmentojn de la vitra paperpezilo.
“Prenu tiujn pecojn,” li diris severe.
Viro klinis sin por obei. La londonkvartala akĉento estis malaperinta. Winston subite rekonis kies voĉon li aŭdis antaŭ kelkaj momentoj per la teleekrano. S-ro Charrington ankoraŭ surhavis sian malnovan veluran jakon, sed lia hararo, kiu antaŭe estis preskaŭ blanka, estis fariĝinta nigra. Ankaŭ li ne surhavis siajn okulvitrojn. Li unufoje ekrigardetis Winstonon penetre, kvazaŭ por certigi lian identecon, kaj poste ne plu atentis lin. Li estis ankoraŭ rekonebla, sed li ne plu estis la sama persono. Lia korpo estis rektiĝinta, kaj ŝajnis esti pligrandiĝinta. Lian vizaĝon estis trafinta nur ŝanĝetoj, kiuj tamen efektigis plenan transformon. La nigraj okulobrovoj estis malpli arbustaj, la faldetoj estis malaperintaj, la tuta formo de la vizaĝo ŝajnis esti aliiĝinta; eĉ la nazo aspektis malpli longa. Nun ĝi estis la atentoplena, malvarma vizaĝo de viro ĉ. tridekkvinjaraĝa. Winston ekpensis ke nun, la unuan fojon en sia vivo, li konscias rigardi membron de la Penspolico.
PARTO TRI
Li ne sciis kie li estas. Verŝajne li estas en la Ministrejo de la Amo, sed ne estis eble certiĝi pri tio. Li estis en altplafona senfenestra ĉelo kun muroj el scintilante blanka porcelano. Kaŝitaj lampoj inundis ĝin per malvarma lumo, kaj aŭdiĝis nelaŭta konstanta zumado kiu, laŭ lia supozo, iel rilatas al la provizado de aero. Benko, aŭ breto, nur sufiĉe larĝa por sursido, laŭiris la cirkonferencon de la ĉambro; interrompis ĝin nur la pordo kaj, ĉe la ekstremo kontraŭ la pordo, necesujo sen ligna sursidilo. Estis kvar teleekranoj, po unu en ĉiu muro.
Estis neakra dolorado en lia ventro. Ĝi estis tie de kiam ili puŝis lin en la fermitan veturilon kaj forkondukis lin. Sed li estis ankaŭ malsata, per ronĝema, nesana speco de malsato. Eble jam de dudek kvar horoj li ne manĝIs, eble tridek ses. Li ankoraŭ ne sciis, verŝajne neniam scios, ĉu ili arestis lin dum la mateno aŭ la vespero. Ekde lia arestiĝo oni ne donis al li manĝaĵon.
Li sidis kiel eble plej senmove sur la mallarĝa benko, kun la manoj krucitaj sur la genuo. Li jam lernis sidadi senmove. Se oni neatendite moviĝis, ili krie riproĉis per la teleekrano. Sed la dezirego manĝi pligrandiĝis en li. Li kredetis ke estas kelkaj paneroj en la poŝo de la kombineo. Eĉ eblis — tion li pensis, ĉar fojfoje io ŝajnis tikli lian kruron — ke eble estas relative granda krustopeco tie. Fine la tento trovi ĉu tio veras superis lian timon; li puŝis manon en sian poŝon.
“Smith!” kriis voĉo el la teleekrano. “6079 Smith W.! Manojn el la poŝoj, en la ĉeloj!”
Denove li sidis senmove, kun la manoj krucitaj sur la genuo. Antaŭ ol esti portita ĉi tien li estis prenita al alia loko, kiu sendube estis ordinara karcero, aŭ provizora kaptitejo uzata de la patroloj. Li ne sciis kiom longe li estis tie; plurajn horojn, nepre; sen horloĝoj kaj sen taglumo, estis malfacile konjekti la tempopason. Ĝi estis bruoplena fiodoraĉa loko. Ili metis lin en ĉelon similan al tiu en kiu li nun estas, sed fie malpuraĉa kaj konstante plenega per dek aŭ dek kvin homoj. Plejparte ili estis ordinaraj krimuloj, sed ankaŭ inter ili estis kelkaj politikaj kaptitoj. Li sidis silente kontraŭ la muro, ŝovetate de malpuraj korpoj, tro okupate de timo kaj la doloro en la ventro por serioze atenti la ĉirkaŭaĵojn, tamen ankoraŭ rimarkante la mirigan diferencon en la konduto inter la Partianoj kaj la aliaj. La Partikaptitoj estis senescepte silentaj kaj timegoplenaj, sed ŝajnis ke al la ordinaraj krimuloj neniu gravis. Ili kriadis insultojn al la gardistoj, batalis feroce kiam iliaj posedaĵoj estis forprenitaj, skribadis obscenajn vortojn sur la planko, manĝis kaŝe kunportitajn aĵojn. kiun ili produktis el misteraj kaŝejoj en siaj vestoj, kaj eĉ superkriis la teleekranon kiam ĝi penis restarigi bonordon. Aliflanke, kelkaj el ili ŝajnis afable rilati kun la gardistoj, vokis ilin per kromnomoj, kaj penis kaĵoli el ili cigaredojn tra la spiontruo en la pordo. Ankaŭ la gardistoj traktis la ordinarajn krimulojn iom tolereme, eĉ kiam necesis perforte manipuli ilin. Estis multa parolado pri la gulagoj, al kiuj anticipis sendiĝi la plejparto de la enkarcerigitoj. Estas “sufiĉe bone” en la gulagoj, li informiĝis, se oni scias kiujn personojn kontakti, kaj kiel manipuli la sistemon. Estas subaĉeto, favoradismo, kaj krimado ĉiuspeca, estas samseksamorado kaj putinado, eĉ estas kontraŭleĝa alkoholaĵo distilata el terpomoj. La gravajn postenojn ricevas nur la ordinaraj krimuloj, precipe la gangsteroj kaj la murdistoj, kiuj konsistigas ian aristokrataron. Ĉiujn filaborojn faras la politikuloj.
Estis konstanta venado-kaj-forirado de enkarcerigitoj ĉiuspecaj: drogvendistoj, ŝtelistoj, banditoj, nigramerkatistoj, ebriuloj, putinoj. Kelkaj el la ebriuloj estis tiom violentaj, ke la aliaj karceranoj devis unuiĝi por subpremi ilin. Enorma vrakeca virino, eble sesdekjaraĝa, kun gigantaj falantaj mamoj, kaj dikaj ŝnuregoj da haroj kiuj senordiĝis dum ŝia baraktado, estis enportita, piedbatante kaj kriegante, de kvar gardistoj, kiuj tenis ŝin, ĉiu ĉe unu angulo. Ili deŝiris la botojn per kiuj ŝi penadis piedbati ilin, kaj faligis ŝin sur la genuojn de Winston, preskaŭ rompante liajn liajn femurostojn. La virino tiris sin rekten kaj sekvis ilian eliron per krio: “F__aj bastardoj!” Poste, rimarkinte ke ŝi sidas sur io neebena, ŝi glitis de la genuoj de Winston sur la benkon.
“Pardonon, karulĉjo,” ŝi diris. “Mi ne sidus sur vi, sed la bugruloj metis min tien. Ili n’ sciaŝ konduti kun virino, ĉu ne?” Ŝi paŭzis, frapetis sian bruston, kaj ruktis. “Pardonon,” ŝi diris, “M’ankoraŭ ne reĝustiĝiŝ.”
Ŝi klinis sin antaŭen kaj vomegis sur la plankon.
“Pli bonaŝ,” ŝi diris, malklinante sin kun fermitaj okuloj. “Neniam subpremu ĝin, tion mi diraŝ. Eligu ĝin dum ĝi freŝaŝ sur la stomako, tiel.”
Ŝi revigliĝis, turnis sin por denove rigardi Winstonon, kaj ŝajnis tuj ekŝati lin. Ŝi metis grandegan brakon ĉirkaŭ lian ŝultron, kaj tiris lin al si, elspirante bieron kaj vomon en lian vizaĝon.
“Kiel vi nomiĝaŝ, karulĉjo?” ŝi diris.
“Smith,” diris Winston.
“Smith?” diris la virino. “Kurioĵe. Mi nomiĝaŝ ankaŭ Smith. “Mi povestuŝ via patrino!”
Ŝi ja povus, pensis Winston, esti lia patrino. Ŝi estas proksimume ĝustaĝa kaj ĝuste forta, kaj verŝajne homoj ŝanĝiĝas iom pro dudek jaroj en gulago.
Neniu alia parolis al li. Surprize estis, kiom la ordinaraj krimuloj ignoris la Partienkarcerulojn. La “politoj”, tiel ili nomis ilin kun ia seninteresa malestimo. La Partiaj karceruloj ŝajnis timegi paroli al iu ajn, kaj plejĉefe paroli unu al la alia. Nur unufoje, kiam du Partianoj, ambaŭ estis virinoj, estis kunpremitaj sur la benko, li subaŭdis en la bruego de voĉoj kelkajn rapide flustritajn vortojn; kaj precipe mencion pri io nomata “ĉambro unu-nul-unu”, kion li ne komprenis.
Eble antaŭ du aŭ tri horoj ili portis lin ĉi tien. La akra doloro en la ventro neniam malaperis, sed kelkfoje ĝi plimildiĝis kaj kelkfoje malplimildiĝis, kaj liaj pensoj konsekvence plivastiĝis aŭ malvastiĝis. Kiam ĝi malplimildiĝis li pensis nur pri la doloro mem, kaj pri sia deziro havi manĝaĵon. Kiam ĝi plimildiĝis, paniko ekkaptis lin. Okazis momentoj dum kiuj li antaŭvidis tion kio okazos al li tiel vivklare ke lia koro galopis kaj lia spirado ĉesis. Li sentis la frakasbatadon faratan per bastonegoj sur liajn kubutojn, kaj per ferkovritaj botoj sur liajn tibiojn; li vidis sin humiloplene kaŭranta sur la planko, krie petegante kompaton, tra rompitaj dentoj. Li apenaŭ pensis pri Julia. Li ne povis koncentri sian menson sur ŝi. Li amis ŝin kaj ne perfidos ŝin; sed tio estis nur fakto, sciata samkiel li scias la regulojn de aritmetiko. Li ne plu sentis amon al ŝi, kaj li apenaŭ eĉ demandis al si pri kio okazas al ŝi. Li pensis pli ofte pri O’Brien, kun intermita espereto. O’Brien eble scias ke li estis arestita. La Frataro, li estis dirinta, neniam provas savi siajn membrojn. Sed ja estas la razklingo; ili sendos la razklingon, se ili povos. Estus eble nur kvin sekundoj antaŭ ol la gardisto sukcesos kuri en la ĉelon. La klingo mordos lin per ia bruliganta malvarmo, kaj eĉ la fingroj tenantaj ĝin estos ĝisoste tranĉitaj. Ĉio rekondukis al lia malsana korpo, kiu treme fortiris sin de la plej malgranda doloro. Li ne estis certa ke li ja uzus la razklingon, eĉ se venus oportuno. Estas pli nature ekzisti de momento al momento, akceptante dek minutojn pli da vivo, eĉ kvankam estante certa ke estos torturo ĉe la fino.
Kelkfoje li penis kalkuli la nombron da porcelanaj brikoj en la muroj de la ĉelo. Tio devus esti facila, sed li ĉiam miskalkulis ie aŭ tie. Pli ofte li demandis al si kie li estas, kaj kioma horo estas. Unu momenton li estis certa ke estas la mezo de la taglumo ekstere, kaj la sekvan momenton li estis egale certa ke estas plene senlume tie. En ĉi tiu loko, li sciis instinkte, la lumoj neniam estingiĝos. Ĝi estis la loko sen mallumo: li nun komprenis kial O’Brien ŝajnis rekoni la aludon. En la Ministrejo de la Amo ne estis fenestroj. Lia ĉelo estis eble en la koro de la konstruaĵo, aŭ ĉe ĝia ekstera muro; ĝi estis eble dek etaĝojn sub la tero, aŭ tridek super ĝi. Li movis sin enmense de loko al loko, kaj penis determini per sia korposento ĉu li troviĝas alte en la aero aŭ profunde en la tero.
Sonis marŝantaj botoj ekstere. La ŝtala pordo malfermiĝis brue. Juna oficiro, bonorda nigre uniformita figuro, kiu ŝajnis plene scintilanta pro polurita ledo, kaj kies pala rektaspekta vizaĝo similis al vaksa masko, paŝis impone tra la pordejon. Li gestis al la eksteraj gardistoj enkonduki la kaptiton kiun ili gvidas. La poeto Ampleforth malcerte paŝaĉis en la ĉelon. La pordo brue refermiĝis.
Ampleforto moviĝis unu-dufoje malcerte de flanko al flanko, kvazaŭ ial supozante ke ekzistas alia pordo tra kiu li povos eliri, kaj poste komencis paŝi tien kaj reen tra la ĉelo. Li ankoraŭ ne rimarkis ke Winston ĉeestas. Liaj konfuzoplenaj okuloj firme rigardis la muron ĉ. metron super la nivelo de la kapo de Winston. Li estis senŝua; grandaj, malpuraj piedfingroj puŝis sin tra la truoj en liaj ŝtrumpetoj. Li ankaŭ estis plurajn tagojn for de sinrazo. Malglata barbo kovris lian vizaĝon ĝis la vangostoj, donante al li aspekton de brutulo, kio kontrastis kurioze kun lia granda malforta korpo kaj liaj nervozaj moviĝoj.
Winston vigligis sin iomete el sia letargio. Li nepre parolu al Ampleforth, kaj risku ke krio venos el la teleekrano. Eĉ eblis konjekti ke Ampleworth estas la portanto de la razklingo.
“Ampleworth,” li diris.
Mankis krio el la teleekrano. Ampleworth paŭzis, iomete surprizite. Liaj okuloj malrapide fokusigis sin je Winston.
“Ha, Smith!” li diris. “Ankaŭ vi!”
“Pro kio vi estas ĉi tie?”
“Efektive —” Li sidiĝis malkomforte sur la benko kontraŭ Winston. “Ekzistas nur unu krimo, ĉu ne?” li diris.
“Kaj ĉu vi faris ĝin?”
“Ŝajnas ke jes.”
Li metis manon sur sian frunton, kaj premis siajn tempiojn dum momento, kvazaŭ penante memori ion.
“Ĉi tiaj aferoj okazas,” li komencis malklare. “Mi sukcesis memori unu ekzemplon — eblan ekzemplon. Temis pri misago, sendube. Ni preparadis definitivan eldonon de la poemoj de Kipling. Mi lasis la vorton “God” [“Dio”] ĉe la fino de linio. Mi ne povis ne fari tion!” li pludiris preskaŭ indigne, “Ne estis eble ŝanĝi la linion. La rimendaĵo estis “rod”. Ĉu vi scias ke ekzistas nur dek du rimaĵoj por “rod” en la tuta lingvo? Dum tagoj mi cerbumadis. Ne ekzistis alia rimaĵo.”
La esprimo sur lia vizaĝo ŝanĝiĝis. La ĉagreno foriris el ĝi, kaj dum momento li aspektis preskaŭ plaĉita. Ia intelekta varmo, la ĝojo de pedanto kiu trovis iun senutilan fakton, brilis tra la malpuro kaj la senorda hararo.
“Ĉu iam vi rimarkis,” li diris, “ke la tuta historio de la Anglalingva poezio estas determinita de la fakto ke mankas rimoj en la Angla lingvo?”
Ne, tiu specifa penso neniam ekestiĝis en la menso de Winston.
Nek, en la aktuala cirkonstanco, ĝi ŝajnis al li tre grava aŭ interesa.
“Ĉu vi scias kioma horo estas?” li diris.
Ampleworth denove aspektis surprizita. “Mi apenaŭ pensis pri tio. Ili arestis min — antaŭ eble du tagoj — eble tri.” Liaj okuloj flirtadis ĉirkaŭ la muroj, kvazaŭ li duone anticipis trovi fenestron ie. “Ne estas diferenco inter nokto kaj tago en ĉi tiu loko. Mi ne scias kiel oni povus kalkuli la tempon.”
Ili parolis malvigle dum kelkaj minutoj, kaj tiam, sen evidenta kialo, krio el la teleekrano ordonis ke ili silentu. Winston sidis senmove, kun la manoj krucitaj. Ampleforth, tro granda por sidi komforte sur la mallarĝa benko, baraktetis de flanko al flanko, kunmetante siajn maldikajn manojn unue ĉirkaŭ unu genuon, poste ĉirkaŭ la alian. La teleekrano kriis al li ke li kvietiĝu. La tempo pasis. Post dudek minutoj, horo — estis malfacile scii. Denove estis la sono de botoj ekstere. La intestoj de Winston kuntiriĝis. Baldaŭ, tre baldaŭ, eble post kvin minutoj, eble jam nun, la almarŝado de botoj signifos ke nun venis lia vico.
La pordo malfermiĝis. La malvarmvizaĝa oficiro paŝis en la ĉelon. Per mallonga mangesto li indikis Ampleforthon.
“Ĉambro 101,” li diris
Ampleforth elmarŝis mallerte inter la gardistoj, lia vizaĝo estis neklare perturbita, sed senkomprena.
Kio ŝajnis longa tempo pasis. La doloro en la ventro de Winston revigliĝis. Lia menso sagis ripete ĉirkaŭen laŭ unusola trako, kvazaŭ pilko falanta konstante en la saman serion de fendetoj. Li havis nur ses pensojn. La doloro en la ventro; peco da pano; la sango kaj la kriado; O’Brien; Julia; la razklingo. Spasmis denove en liaj intestoj, la pezaj botoj proksimiĝas. Dum la pordo malfermiĝis, la ondo da aero kreita de ĝi enportis fortan odoron de malvarma ŝvito. Parsons marŝis en la ĉelon. Li surhavis kakian kuloton kaj sportĉemizon.
Ĉifoje Winston surpriziĝis tiom, ke li parolis senpense.
“Vi ĉi tie!”
Parston ĵetis al Winston rigardeton, en kiu estis nek interesiĝo nek surprizo, sed nur mizero. Li komencis marŝadi tien kaj reen, malglate, evidente nekapabla teni sin kvieta. Ĉiufoje kiam li rektigis siajn dikajn genuoj, estis evidente ke ili tremas. Liaj okuloj havis plenapertan, intensan rigardon, kvazaŭ li ne povas deteni sin de rigarado al io en la mezdistanco.
“Pro kio vi estas enkarcere?” diris Winston.
“Penskrimo!” diris Parsons, preskaŭ plore. La tono de lia voĉo samtempe kredigis plenan konfeson pri sia kulpo, kaj ian nekredeblan teruriĝon ke tia vorto estas aplikebla al li. Li paŭzis kontraŭ Winston, kaj komencis fervore apelacii al li: “Vi ne kredas ke ili pafos min, ĉu, kamaradĉjo? Ili ne pafas onin, se oni nenion efektive faris — nur pensojn, kiujn oni ne povas malhelpi, ĉu? Mi scias ke ili juste aŭskultas onin. Ho, mi fidas ilin tiurilate! Ili konas mian historion, ĉu ne? Vi scias kia persono mi estis. Ne malbona persono, miaspece. Ne cerboplena, sed fervora. Mi penis fari mian plejmulton por la Partio, ĉu ne? Mi ricevos nur kvin jaron da puno, ĉu ne? Aŭ eĉ dek jarojn? Persono kia mi povus fariĝi tre utila en gulago. Ili ne pafus min nur ĉar mi unufoje eraris.”
“Ĉu vi kulpas?” diris Winston.
“Kompreneble mi kulpas!” kriis Parsons, farante servutan rigardeton al la teleekrano. “Vi ne kredas ke la Partio arestus senkulpulon, ĉu?” Lia raneca vizaĝo fariĝis pli trankvila, kaj eĉ alprenis mienon iomete piaspektan. “La Penskrimo estas terura afero, kamaradĉjo,” li diris sentence. “Ĝi estas insida. Ĝi povas kapti onin sen onia konscio. Ĉu vi scias kiel ĝi kaptis min? Dum mia dormo! Jes, vere. Jen mi, laboregante, penante fari mian taskon — tute ne sciante ke estas aĉpensoj en mia menso. Kaj subite mi komencis paroli dum mia dormo. Ĉu vi scias kion ili aŭdis min diri?”
Li malaltigis sian voĉon, kvazaŭ persono devigata, pro malsano, paroli fie.
“For Granda Frato!” Jes, mi diris tion! Diris ĝin ripete, ŝajnas. Inter vi kaj mi, kamaradĉjo, mi agnoskas ke mi ĝojas ke ili atingis min, antaŭ ol ĝi pligraviĝis. Ĉu vi scias kion mi diros al ili, kiam mi estos antaŭ la tribunalo? ‘Dankon,’ mi diros, ‘dankon, ĉar vi savis min antaŭ ol estis tro malfrue.”
“Kiu denuncis vin?” diris Winston.
“Mia filineto,” diris Parsons, kun ia malgaja fiero. “Ŝi aŭskultis ĉe la ŝlosiltruo. Aŭdis kion mi diras, kaj kuris al la patroloj tuj la sekvan tagon. Tre lerta ago, por sepjaruleto, ĉu ne? Mi ne riproĉas ŝin pro tio. Efektive, mi fieras pro ŝi. Estas indiko ke mi ĝustaspirite edukis ŝin, vere.”
Li faris kelkajn pliajn sinektiretojn tien kaj reen, plurfoje, deziroplene rigardante la necesujon. Post tio li subite depuŝis sian kuloton.
“Pardonu min, kamaradĉjo,” li diris. “Mi ne povas deteni min. Estas pro la atendado.”
Li puŝis sian gradan postaĵon en la necesujon. Winston kovris sian vizaĝon per siaj manoj.
“Smith!” kriis la voĉo el la teleekrano. “6079 Smith W! Malkovru vian vizaĝon. Ne kovru la vizaĝon en la ĉeloj.”
Winston malkovris sian vizaĝon. Parsons utiligis la necesujon, laŭte kaj abunde. Post tio montriĝis ke la ŝtopilo estas difekta, kaj la ĉelo fetoris naŭzege dum la sekvaj horoj.
Parsons estis forkondukita. Aliaj karceranoj venis kaj foriris, mistere. Unu, virino, estis destinita al “Ĉambro 101”, kaj, rimarkis Winston, ŝi ŝajnis ŝrumpi kaj alikoloriĝi aŭdante tiujn vortojn. Venis horo kiam, se li estis portita ĉi tien dum la mateno, do nun estis la posttagmezo; aŭ se estis dum la posttagmezo, do nun estis la noktomezo. Estis ses karceranoj en la ĉelo, viroj kaj virinoj. Ĉiuj sidis tre kviete. Kontraŭ Winston sidis viro kun senmentona, dentoplena vizaĝo, ekzakte simila al tiu de iu granda sendanĝera ronĝbesto. Liaj dikaj makulitaj vangoj estis tiel poŝformaj ĉe sia malsupro, ke estis malfacile ne kredi ke li estis stakinta etajn stokojn da manĝaĵoj en ili. Liaj palgrizaj okuloj flirtis time de vizaĝo al vizaĝo kaj forturnis sin rapide kiam li atentigis ies okulon.
La pordo malfermiĝis, kaj plia karcerulo estis enportita, kies aspekto dummomente estigis malvarman senton en Winston. Li estis ordinara, malafablaspekta viro kiu eble estis inĝeniero aŭ ia teknikisto. Sed kio tremigis estis la magreco de lia vizaĝo. Ĝi estis kvazaŭ kranio. Pro sia maldikeco la vizaĝo kaj okuloj aspektis neproporcie grandaj, kaj la okuloj ŝajnis plenaj de murdema, nekontentigebla malamo al iu aŭ io.
La viro sidiĝis sur la benon ne tre distance de Winston. Winston ne rigardis lin denove, sed la turmentita, kranieca vizaĝo restis tiel vivida en lia menso, kiel se ĝi estus rekte ankaŭ liaj okuloj. Subite li komprenas kio okazas. La viro mortas pro malsato. La sama penso ŝajnis ektrafi preskaŭ samtempe ĉiun personon en la ĉelo. Estis tre febla malkvieteco sur la tuta benko. La okuloj de la senmentonulo daŭre flirtadis direkte al la kranivizaĝulo, poste turnis sin kulpe, poste retiriĝis al li kvazaŭ nerezisteble allogitaj. Baldaŭ li komencis malkvietiĝi sur sia sidejo. Fine li stariĝis, anaspaŝis mallerte trans la ĉelon, serĉis en la profundo de poŝo en sia kombineo, kaj, kun aspekto de embaraso, etendis malpuraĉan pecon da pano al la kranivizaĝulo.
Ekaŭdiĝis furioza surdiga muĝo el la teleekrano. La senmentonulo eksaltis. La kranivizaĝulo rapide ĵetis siajn manojn malantaŭ sian dorson, kvazaŭ pruvante al la tuta mondo ke li rifuzas la donacon.
“Bumstead!” muĝis la voĉo. “2713 Bumstead J.! Lasu fali tiun pecon da pano!”
La senmentonulo lasis la pecon da pano fali sur la plankon.
“Restu starante kie vi estas,” diris la voĉo. “Frontu direkte al la pordo. Faru nenian moviĝon.”
La senmentontulo obeis. Liaj grandaj poŝformaj vangoj tremadis neregeble. La pordo bruege malfermiĝis. Dum la juna oficiro eniris kaj flanken paŝis, vidiĝis malantaŭ li malalta dika gardisto kun enormaj brakoj kaj ŝultroj. Li stariĝis kontraŭ la senmentonulo kaj, je signalo farita de la alia oficiro, faligis teruran bategon, fortigatan de la tuta pezo de lia korpo, plene sur la buŝon de la senmentonulo. La forto de tio ŝajnis preskaŭ bati lin super la plankon. Lia korpo estis ĵetita trans la ĉelon kaj surplankiĝis ĉe la bazo de la necesujo. Dum momento li kuŝis kvazaŭ en stuporo, kun malhela sango verŝiĝanta el liaj buŝo kaj nazo. Tre febla ploretado aŭ grincado, kiu ŝajnis nekonscia, venadis el li. Post tio li ruliĝis kaj levis sin malstabile sur la manojn kaj genuojn. Meze de fluado de sango kaj salivo, la du duonoj de dentoplako falis el lia buŝo.
La enkarceruloj sidis treege senmove, kun la manoj krucitaj sur la genuoj. La senmentonulo rerampis en sian lokon. Laŭ unu flanko de lia vizaĝo la karno malheliĝadis. Lia buŝo estis ŝvelinta ĝis esti senforma ĉerizkoloraĵo kun nigra truo en sia mezo.
De tempo al tempo iom da sango gutis sur la bruston de lia kombineo. Liaj grizaj okuloj ankoraŭ flirtadis de vizaĝo al vizaĝo, eĉ pli kulpoplene ol antaŭe, kvazaŭ li penas trovi kiom la aliaj malestimas lin pro lia humiliĝo.
La pordo malfermiĝis. Per malgranda gesto la oficiro indikis la kranivizaĝulon.
“Ĉambro 101,” li diris.
Sonis anhelego kaj malkvieto ĉe la flanko de Winston. La viro estis efektive ĵetinta sin surgenuen sur la planko, kun la manoj kunpremitaj.
“Kamarado! Oficiro!” li kriis. “Ne necesas konduki min al tiu loko! Ĉu mi ne jam diris ĉion al vi? Kion plian vi volas scii? Nenion mi rifuzus konfesi, nenion! Nur diru al mi kio ĝi estas, kaj mi konfesos tuj. Skribu ĝin kaj mi subskribos ĝin — ion ajn. Ne al Ĉambro 101!”
“Ĉambro 101,” diris la oficiro.
La vizaĝo de la viro, jam tre pala, fariĝis tiakolora, kian Winston ne kredus ebla. Ĝi estis klare, nemisvideble, verdeca.
“Faru kion ajn al mi!” li kriis. “Vi de semajnoj min malsatigadas. Finu la aferon, por ke mi mortu. Pafu min. Pendumu min. Kondamnu min al dudek kvin jaroj. Ĉu vi volas ke mi denuncu iun alian? Nur diru kiun, kaj mi diros al vi kion ajn vi deziras. Ne gravas al mi kiu estas, aŭ kion vi faros al tiu. Mi havas edzinon kaj tri infanojn. La plej aĝa el ili estas ankoraŭ ne sesjaraĝa. Vi povos preni la tutan aron kaj tranĉi iliajn gorĝojn antaŭ miaj okuloj, kaj mi staros apude kaj rigardos. Sed ne Ĉambro 101!”
“Ĉambro 101,” diris la oficiro.
La viro ĉirkaŭrigardis freneze senespere al la aliaj kaptitoj, kvazaŭ kun ideo ke li povos anstataŭigi sin per alia viktimo. Liaj okuloj haltis ĉe la frakasita vizaĝo de la senmentonulo. Li eletendis maldikan brakon.
“Tiun vi devas preni, ne min!” li kriis. “Vi ne aŭdis kion li diradis, post kiam ili batis lian vizaĝon. Donu al mi oportunon, kaj mi ripetos ĉiun vorton. Li estas la persono kiu kontraŭas la Partion, ne mi.” La gardistoj paŝis antaŭen. La voĉo de la viro fariĝis kriegaĉa. “Vi ne aŭdis lin!” li ripetis. “La teleekrano misfunkciis. Lin vi volas. Prenu lin, ne min!”
La du fortegaj gardistoj klinis sin por preni lin per liaj brakoj. Sed je ĝuste tiu momento li ĵetis sin trans la plankon de la ĉelo, kaj kaptis unu el la feraj kruroj kiuj subtenadis la benkon. Li komencis senvortan kriegadon, kvazaŭ besto. La gardistoj prenis lin por detiri lin, sed li kroĉis sin al ĝi per miriga forto. Dum eble dudek sekundoj ili tiradis lin. La ĉelanoj sidis kviete, kun la manoj krucitaj sur la genuoj, rigardante rekte antaŭ sin. La kriegado ĉesis; la viro ne plu havis sufiĉan spiron por pli ol nur kroĉadi sin. Sekvis alispeca krio. Bato farita de la boto de gardisto rompis la fingrojn de unu el liaj manoj. Ili trenis lin starpozicien.
“Ĉambro 101,” diris la oficiro.
La viro estis elkondukita, marŝante malstabile, kun la kapo klinita, suĉante sian dispremitan manon, en li plene mankis pli da batalkapablo.
Longa tempo pasis. Se estis la noktomezo kiam la kranivizaĝulo estis forprenita, do nun estis la mateno; se matene, do la posttagmezo. Winston estis sola, kaj jam de horoj estis sola. La doloro pro sidado sur la mallarĝa benko estis tia, ke ofte li stariĝis kaj ĉirkaŭmarŝadis, ne riproĉate de la teleekrano. La peco da pano ankoraŭ kuŝis tie, kie la senmentonulo faligis ĝin. Komence necesis fari fortan penon por ne rigardi ĝin, sed baldaŭ malsato cedis al soifo. Lia buŝo estis glueca kaj aĉgusta. La zumsono kaj la senvaria blanka lumo okazigis ian svenan senton, senton de vako en la kapo. Ofte li stariĝis ĉar la doloro en la ostoj estis ne plu tolerebla, kaj poste residiĝis preskaŭ tuj, ĉar li estis tro svensenta por esti certa ke li restos surpieda. Ĉiam, kiam liaj fizikaj sentoj estis iomete regataj, la teruriĝo revenis. Kelkfoje, kun febliĝanta espero, li pensis pri O’Brien kaj la razklingo. Estis koncepteble ke la razklingo eble alvenos kaŝite en liaj manĝaĵoj, se oni ja iam donos al li manĝaĵojn. Ankoraŭ pli malklare li pensis pri Julia. Ie, nepre, ŝi suferas eble pli ol li. Eble ŝi ĉimomente kriegas pro doloro. Li pensis: “Se mi povus savi Julian per duobligo de mia propra sufero, ĉu mi farus tion? Jes, ja.” Sed tio estis nur intelekta decido, farita ĉar li sciis ke li devus fari ĝin. Li ne sentis ĝin. En ĉi loko ne eblis senti ion ajn, escepte de doloro kaj anticipo de doloro. Krome, ĉu eblis, kiam oni efektive suferas ĝin, voli pro ia kialo ke la propra doloro plimultiĝu? Sed tiu demando ankoraŭ estis nerespondebla.
La botoj denove alproksimiĝis. La pordo malfermiĝis. O’Brien envenis.
Winston ekstariĝis. La ŝoko de la vido plene pelis el li ĉian antaŭzorgemon. La unuan fojon en multaj jaroj li forgesis la ĉeeston de la teleekrano.
“Ankaŭ vin ili kaptis!” li kriis.
“Min li kaptis antaŭ longe,” diris O’Brien, kun milda, preskaŭ bedaŭrema ironio. Li flankenpaŝis. De malantaŭ li venis larĝbrusta gardisto, kun longa nigra bastono en la mano.
“Vi konas lin, Winston,” diris O’Brien. “Ne trompu vin. Vi ja sciis — vi ĉiam sciis.”
Jes, li komprenis nun, li ja ĉiam sciis. Sed ne estis tempo por pensi pri tio. Tute okupis lian vidon la bastono en la mano de la gardisto. Ĝi povus fali ien ajn; sur la verton, sur la orelpinton, sur la supran parton de la brako, sur la kubuton —
La kubuton! Li estis falinta surgenuen, preskaŭ paralizite, ĉirkaŭtenante la batitan kubuton per la alia mano. Ĉio estis eksplodinta en flavan lumon. Nekoncepteble, nekoncepteble ke unu bato povus kaŭzi tiom da doloro! La lumego malaperis kaj li povis vidi la aliajn du malsupren rigardantajn al li. La gardisto ridadis pro lia tordiĝado. Unu demando, klare, estis jam respondita. Neniam, pro iu ajn kialo, oni povus deziri pliiĝon de doloro. Pri doloro oni povas deziri nur unu aferon: ke ĝi ĉesu. Nenio en la mondo estas tiel aĉa kiel fizika doloro. Kiam ĉeestas doloro, ne ekzistas herooj, neniuj herooj, li pensis ripete dum li baraktadis sur la planko, kroĉante senutile sian senpovigitan maldekstran brakon.
Li kuŝis sur io, kio sentiĝis kiel kampada lito, escepte ke ĝi estis pli alta super la tero kaj ke li estis ligita iel, tiel ke li ne povas moviĝi. Lumo, kiu ŝajnis pli forta ol kutime, faladis sur lian vizaĝon. O’Brien staris ĉe lia flanko, malsupren rigardante intense al li. Aliflanke staris viro en blanka mantelo, tenante hipoderman injektilon.
Eĉ kiam liaj okuloj estis malfermitaj, li nur iom post iom rekonis la ĉirkaŭaĵojn. Li havis senton ke li naĝas supren en ĉi tiun ĉambro el tre malsimila mondo, ia subakva mondo multe suba. Kiom longe li estis sube, tie, li ne sciis. De la momento kiam ili arestis lin, li ne vidis mallumon nek taglumon. Krome, liaj memoroj ne estis seninterrompaj. Kelkajn fojojn lia konscio, eĉ tia konscio kian oni havas dum dormo, ekĉesis kaj rekomenciĝis post senenhava intervalo. Sed ĉu la intervaloj ampleksis tagojn aŭ semajnojn aŭ nur sekundojn, ne eblis scii.
Per tiu unua surkubuta bato la koŝmaro komenciĝis. Poste li konsciiĝis ke ĉio tiam okazanta estis nur prepara rutina pridemandado, kiun ricevas preskaŭ ĉiuj kaptitoj. Pri granda nombro da krimoj — spionado, sabotado, k.s. — ĉiu konfesis tute rutine. La konfeso estis formalaĵo, kvanikam la torturo estis reala. Kiomfoje li estis batita, kiom longe daŭris la batadoj, li ne povis memori. Ĉiam atakis lin samtempe kvin aŭ ses viroj en nigraj uniformoj. Kelkfoje per pugnoj, kelkfoje per bastonoj, kelkfoje per ŝtalaj batiloj, kelkfoje per botoj. Diversfoje li ruliĝadis sur la planko, senhonte kiel besto, korpe baraktante tien kaj tien per senfina, senespera peno eviti la piedbatojn, kaj simple invitante pli kaj ankoraŭ pli da piedbatoj, en la ripojn, en la ventron, sur la kubutojn, sur la tibiojn, en la ingvenon, en la testikojn, sur la oston baze de la vertebraro. Kelkfoje tio daŭris tiom daŭre, ke fine kruele, fie, nepardoneble al li ŝajnis, ne ke la gardistoj plu batadas lin, sed ke li ne povas devigi sin perdi la konscion. Kelkfoje lia kuraĝo tiom forlasis lin ke li komencis kriegi petante kompaton, eĉ antaŭ la komenciĝo de la batado, kiam nur vidi pugnon retiritan prepare por bato sufiĉis por verŝigi el li konfesadon pri realaj kaj imagataj krimoj. Alifoje li komencis kun firma decido konfesi nenion, kiam necesis perforte eligi el li ĉiun vorton inter suspiroj pro doloro, kaj kelkfoje li feble provis kompromisi, kiam li diris al si: “Mi ja konfesos, sed ankoraŭ ne. Mi devos elteni ĝis la doloro fariĝos netolerebla. Tri piedbatojn pli, du piedbatojn pli, post tio mi diros al ili kion ajn ili volas.” Kelkfoje li estis batita ĝis li apenaŭ povis stari, poste ĵetita kvazaŭ sako da terpomoj sur la ŝtonan plankon de ĉelo, lasita por refortiĝi dum kelkaj horoj, kaj poste reelprenita kaj rebatita. Ankaŭ okazis pli longaj periodoj da refortiĝado. Li memoris ilin malklare, ĉar ili ĉefe okazis dum dormo aŭ stuporo. Li memoris ĉelon kun lito el ligna tabulo, ia breto etendiĝanta el la muro, kaj stana lavpelvo, kaj manĝoj konsistantaj el varmega supo kaj pano, kaj kelkfoje kafo. Li memoris malafablan barbiron, kiu alvenis por skrapi lian mentonon kaj tondi lian hararon; kaj profesiecajn, sensimpatiajn virojn en blankaj manteloj, kiuj sentis lian korbatadon, perfrapete provis liajn refleksojn, suprenpuŝis liajn palpebrojn, palpadis lin per malglataj fingroj, serĉante rompitajn ostojn, kaj puŝis injektilojn en lian brakon por dormigi lin.
La batadoj fariĝis malpli oftaj, kaj plejparte estiĝis minaco, hororo al kiu li estus resendebla kiam ajn liaj respondoj ne kontentigus. Nun liaj demandantoj ne estis nigre uniformitaj gangsteruloj, sed Partiaj intelektuloj, nealtaj rondaj viroj kun rapidaj moviĝoj kaj scintilantaj okulvitroj, kiuj prilaboradis lin relajse dum periodoj daŭrantaj — li konjektis, li ne povis esti certa — po dek aŭ dek du horojn. Tiuj aliaj demandantoj certigis ke li spertas konstantan nefortan doloron, sed ili ne apogis sin ĉefe per doloro. Ili batis lian vizaĝon, tordis liajn orelojn, tiris liajn harojn, devigis lin stari sur unu kruro, rifuzis permesi ke li urinu, briligis fortegajn lumojn en lian vizaĝon ĝis liaj okuloj larmis; sed la celo de tio estis simple humiligi lin, kaj detrui lian kapablon argumenti kaj rezonadi. Ilia vera armilo estis la senkompata demandado, kiu daŭris, horon post horo, inside renversante lin, kaŝe kaptante lin, tordante ĉion kion li diris, kondamnante lin ĉiupaŝe pri mensogoj kaj sinkontraŭdiro, ĝis li komencis plori, tiom pro honto kiom pro nerva laco. Kelkfoje li ploris sesfoje dum unusola sesio. Plejofte ili kriis riproĉegante lin, kaj minacis, je ĉiu hezito, transdoni lin denove al la gardistoj; sed kelkfoje ili subite ŝanĝis sian melodion, nomis lin kamarado, petegis lin nome de Engsoco kaj Granda Frato, demandis al li malĝoje ĉu eĉ nun ne restas en li sufiĉa lojaleco al la Partio por voli malfari la malbonon kiun li faris. Kiam liaj nervoj estis ĉifitaj pro horoj da demandado, eĉ tiu peto povis devigi lin ploraĉadi. Fine la senĉesaj voĉoj rompis lin pli komplete ol la botoj kaj pugnoj de la gardistoj. Lia sola deziro estis trovi kion ili volas ke li konfesu, kaj rapide konfesi ĝin, antaŭ ol la fitiranado rekomenciĝos. Li konfesis esti murdinta eminentajn Partianojn, distribuinta perfidajn pamfletojn, ŝtelinta publikajn monojn, vendinta militsekretojn, sabotinta ĉiumaniere. Li konfesis ke li estas spiono pagata de la Orientazia registaro jam de 1968. Li konfesis ke li estas religikredanto, kapitalismoadmiranto, seksperversulo. Li konfesis ke li murdis sian edzinon, kvankam li sciis, kaj tutcerte liaj demandantoj sciis, ke lia edzino ankoraŭ vivas. Li konfesis ke jam de jaroj li persone kontaktas Golsteinon, kaj estas membro de subtera organizo kiu inkluzivas preskaŭ ĉiun homon kiun iam li konis. Estis pli facile konfesi ĉion kaj impliki ĉiujn. Krome, unusence tio estis tute vera. Estis vere ke li estas malamiko de la Partio, kaj laŭ la vidpunkto de la Partio, ekzistas nenia diferenco inter penso kaj ago.
Ankaŭ ekzistis alispecaj memoroj. Ili elstaris en lia menso unuope, kvazaŭ bildoj ĉirkaŭataj de nigreco.
Li estas en ĉelo kiu estas aŭ senluma aŭ lumigata, ĉar li povas vidi nenion escepte de paro da okuloj. Proksima estas ia instrumento, kiu tiktakas malrapide kaj regule. La okuloj fariĝas pli grandaj kaj pli lumaj. Subite li flosas el sia sidejo, plonĝas en la okulojn, kaj estas vorita.
Li estas ligita per rimenoj al seĝo kiun ĉirkaŭas ciferplatoj, sub brilegaj lumiloj. Viro en blanka mantelo legas la ciferplatojn. Aŭdiĝas la marŝado de pezaj botoj elekstere. La pordo laŭte malfermiĝas. La vaksvizaĝa oficiro enmarŝas, sekvate de du gardistoj.
“Ĉambro 101,” diris la oficiro.
La viro en la blanka mantelo ne turnas sin. Li ankaŭ ne rigardas Winstonon; li nur rigardis la ciferplatojn.
Li ruliĝas laŭlonge de giganta koridoro, kilometron larĝa, plena de glora, ora lumo, ridegante kaj elkriante konfesojn plejlaŭtavoĉe. Li konfesas ĉion, eĉ la aferojn kiujn li estis sukcesinta kaŝi dum la torturado. Li rakontas la tutan historion de sia vivo al aŭskultantaro kiu jam konas ĝin. Kun li estas la gardistoj, la aliaj demandantoj, la viroj en blankaj manteloj, O’Brien, Julia, S-ro Charrington, ĉiuj ruliĝantaj kune laŭlonge de la koridoro kaj ridegante. Ia teruraĵo kiu estis kaŝota en la estonteco iel estis transsaltita kaj ne okazis. Ĉio estas en ordo, ne plu estas doloro, la lasta detalo de lia vivo estas enlumigita, komprenita, pardonita.
Li komencis leviĝi de la tabullito, duoncerte ke li aŭdis la voĉon de O’Brien. Tra la tuta demandado, kvankam li neniam vidis lin, li sentis ke O’Brien estas apud lia kubuto, kvankam ne tuj videbla. O’Brien estas la direktanto de ĉio. Li sendis la gardistojn kontraŭ Winstonon, kaj malebligis ke ili mortigu lin. Li decidis kiamWinston kriegu pro doloro, kiam li rajtu ripozeti, kiam li estu manĝigata, kiam li dormu, kiam oni pumpu la drogojn en lian brakon. Li faris la demandojn kaj proponis la respondojn. Li estis la turmentanto, li estis la protektanto, li estis la inkvizitoro, li estis la amiko. Kaj unufoje — Winston ne povis memori ĉu dum perdroga dormo, ĉu dum normala dormo, ĉu eĉ dum momento da vekiteco — voĉo murmuris en lian orelon: “Ne vin ĝenu, Winston, mi gardas vin. Dum sep jaroj mi kontrolis vin. Nun venis la turnopunkto. Mi savos vin. Mi perfektigos vin.” Li ne certis ĉu estis la voĉo de O’Brien; sed ja estis la sama voĉo kiu diris al li: “Ni renkontiĝos en la loko kie ne estas mallumo”, en tiu alia sonĝo, antaŭ sep jaroj. Li ne memoris finiĝon de la demandado. Estis periodo da nigreco, kaj poste la ĉelo, aŭ ĉambro, en kiu li nun estis, iom post iom materialiĝis ĉirkaŭ li. Li estis preskaŭ plata sur sia dorso, nekapabla movi sin. Lia korpo estis ligita ĉe ĉiu esenca punkto. Eĉ la dorso de lia kapo estis tenita iel. O’Brien rigardis lin serioze kaj iom malĝoje. Lia vizaĝo, vidate elsube, aspektis kruda kaj ĉifita, kun poŝoj sub la okuloj kaj lacolinioj de la nazo ĝis la mentono. Li estis malpli juna ol Winston estis supozinta; li estis eble kvardekok- aŭ kvindekjaraĝa. Sub lia mano estis ciferplato kun ŝaltilo sur la supro kaj ciferoj kuŝantaj ĉirkaŭ la faco.
“Mi diris al vi,” diris O’Brien, “ke se ni rerenkontiĝos, estos ĉi tie.”
“Jes,” diris Winston.
Tute sen averto, escepte de moviĝeto de mano de O’Brien, ondo da doloro inundis lian korpon. Estis timegiga doloro, ĉar li ne povis vidi kio okazas, kaj li sentis ke ia mortiga damaĝo fariĝas al li. Li ne sciis ĉu vere okazis, aŭ ĉu la efekto estis produktita perelektre; sed lia korpo estis distordata, la artikoj estis malfacile distirataj. Kvankam la doloro kaŭzis ŝviton sur lia frunto, la plej malbona parto estis la timo ke lia dors-ostaro estas krevonta. Li kunmetis siajn dentojn kaj spiris forte tra sia nazo, penante resti silenta kiel eble plej longe.
“Vi timas,” diris O’Brien, rigardante lian vizaĝon, “ke post plia momento io rompiĝos. Precipe vi timas ke rompiĝos via dors-ostaro. Vi havas vividan mensan bildon pri la disapartiĝo de la vertebroj kaj la elfluado de la spina likvo. Tion vi pensas, ĉu ne, Winston?”
Winston ne respondis. O’Brien ŝovis la ŝaltilon sur la ciferplato. La ondo da doloro foriris preskaŭ tiel rapide kiel ĝi estis veninta.
“Tio estis kvardek,” diris O’Brien. “Vi povas vidi ke la numeroj sur ĉi tiu plato atingas la centon. Ĉu vi bonvolos memori, dum nia tuta konversacio, ke mi kapablas dolorigi vin je kiu ajn momento, kaj kiom ajn mi decidos? Se vi mensogos al mi, aŭ provos trompi min iel, aŭ eĉ falos sub vian kutiman nivelon de inteligento, vi kriegos pro doloro, tuj. Ĉu vi komprenas tion?”
“Jes,” diris Winston.
La mieno de O’Brien fariĝis malpli malafabla. Li reĝustigis siajn okulvitrojn penseme, kaj paŝis tien-reen unu-du-foje. Kiam li parolis, lia voĉo estis milda kaj pacienca. Li havis la mienon de kuracisto, instruisto, eĉ sacerdoto, fervora klarigi kaj persvadi, anstataŭ puni.
“Mi ĝenas min pri vi, Winston,” li diris, “ĉar vi valoras la ĝenon. Vi scias tute bone kio misas en vi. Vi scias ĝin jam de jaroj, kvankam vi batalis kontraŭ la scio. Vi estas mense malsana. Vi suferas pro difekta memoro. Vi ne povas memori realajn eventojn, kaj vi persvadas vin ke vi memoras aliajn eventojn kiuj tute ne okazis. Bonfortune, tio estas kuracebla. Vi neniam kuracis vin mem, ĉar vi ne deziris. Necesis malgranda peno, kiun vi rifuzis fari. Eĉ nun, mi bone konscias, vi kroĉiĝas al via malsano, miskredante ĝin virto. Nun ni prenu ekzemplon. Nunmomente, kontraŭ kiu potenco militas Oceanio?”
“Kiam oni arestis min, Oceanio militadis kontraŭ Orientazio.”
“Kontraŭ Orientazio. Bone. Kaj Oceanio de ĉiam militadas kontraŭ Orientazio, ĉu ne?”
Winston entiris sian spiron. Li malfermis sian buŝon, kaj poste ne parolis. Li ne povis preni siajn okulojn for de la ciferplato. “La veron, Winston. La veron laŭ vi. Diru al mi kion vi kredas memori.”
“Mi memoras ke ĝis nur semajno antaŭ ol mi estis arestita, ni tute ne militadis kontraŭ Orientazio. Ni estis aliancanoj kun ili. La milito estis kontraŭ Eŭrazio. Tio estis daŭrinta kvar jarojn. Antaŭ tiam —”
O’Brien silentigis lin, gestante per sia mano.
“Plia ekzemplo,” li diris. “Antaŭ pluraj jaroj, vi suferis pro vere grava iluzio. Vi kredis ke tri viroj, tri iamaj Partianoj, nomitaj Jones, Aaronson, kaj Rutherford, viroj ekzekutitaj pro perfido kaj sabotado farinte plej plenan konfeson — vi kredis ke ili ne kulpis pri la krimoj pri kiuj ili estis akuzitaj. Vi kredis esti vidinta nemiskompreneblan dokumentan ateston, kiu pruvis ke iliaj konfesoj estis falsaj. Estis certa foto pri kiu vi haluciniĝis. Vi kredis esti reale teninta ĝin en viaj manoj. Estis foto iom simila al ĉi tiu.”
Oblonga slipo el ĵurnalo aperis inter la fingroj de O’Brien. Dum eble kvin sekundoj ĝi estis en angulo de la vidpovo de Winston. Ĝi estis foto, kaj ne eblis dubi ĝian identecon. Ĝi estis la foto. Ĝi estis alia ekzemplero de la foto pri Jones, Aaronson, kaj Rutherford ĉe la Partia kunveno en Novjorko, kiun li ŝance trovis antaŭ dek unu jaroj kaj tuj detruis. Dum nura momento ĝi estis antaŭ liaj okuloj, poste ĝi estis ne plu videbla. Sed li ja vidis ĝin, nedubeble li vidis ĝin! Li faris senesperan, agoniigan penon liberigi la supran duonon de sia korpo. Estis neeble movi sin eĉ centimetron je iu ajn direkto. Dum la momento li eĉ forgesis la ciferplaton. Li nur volis denove teni la foton en siaj fingroj, aŭ almenaŭ vidi ĝin.
“Ĝi ekzistas!” li kriis.
“Ne,” diris O’Brien.
Li paŝis trans la ĉambron. Estis memortruo en la kontraŭa muro. O’Brien levis la kovrilon. Nevidate, la fragila paperslipo forkirliĝis sur la fluo de varma aero; ĝi malaperis en ekflamiĝo. O’Brien forturnis sin de la muro.
“Cindroj,” li diris. “Eĉ ne identigeblaj cindroj. Polvo. Ĝi ne ekzistas. Ĝi neniam ekzistis.”
“Sed ĝi jes ekzistis! Ĝi ja ekzistas. Ĝi ekzistas en la memoro. Mi memoras ĝin. Vi memoras ĝin.”
“Mi ne memoras ĝin,” diris O’Brien.
La koro de Winston malfortiĝis. Tio estas duoblapenso. Li sentis mortigan senpovon. Se li estus certa ke O’Brien mensogas, ne ŝajnus grave. Sed estis tute eble ke O’Brien vere forgesis la foton. Kaj se tiel, do jam li forgesis ke li neis ĝian memoriĝon, kaj forgesis ke li forgesis. Kiel esti certa ke temis pru simpla trompo? Eble tiu lunatika misartikiĝo de la menso vere povas okazi: jen, tiu penso venkis lin.
O’Brien rigardadis lin kontempleme. Pli ol antaŭe, li mienis kiel instruisto penanta labori kun misfarinta sed talenta infano.
“Ekzistas Partia slogano pri rego je la estinteco,” li diris. “Deklamu ĝin, mi petas.”
“Kiu regas la estintecon, tiu regas la estontecon: kiu regas la estantecon, tiu regas la estintecon,” obee deklamis Winston.
“Kiu regas la estantecon, tiu regas la estintecon,” diris O’Brien, malrapide jesante per sia kapo, aprobe. “Ĉu laŭ via opinio, Winston, la estinteco havas realan ekziston?”
Denove la sento de senhelpeco descendis sur Winstonon. Liaj okuloj rigardetis la ciferplaton. Li ne nur ne sciis ĉu “jes” aŭ “ne” estas la respondo kiu savos lin kontraŭ doloro; li eĉ ne sciis kiun respondon li kredas vera.
O’Brien ridetis malforte. “Vi ne estas metafizikisto, Winston,” li diris. “Antaŭ ĉi tiu momento, vi neniam pensis pri la signifo de ekzisto. Mi esprimos la temon pli precize. Ĉu la estinteco ekzistas konkrete, en la spaco? Ĉu loko estas ie ajn, mondo da solidaj objektoj, kie la estinteco ankoraŭ okazas?”
“Ne.”
“Do kie ekzistas la estinteco, se ĝi ja ekzistas?”
“En registroj. Ĝi estas skribita.”
“En registroj. Kaj —?”
“En la menso. En la homa memoro.”
“En la memoro. Bone, do. Ni, la Partio, regas ĉiuj registrojn, kaj ni regas ĉiujn memorojn. Sekve ni regas la estintecon, ĉu ne?”
“Sed kiel vi povas malebligi ke homoj memoras aferojn?” kriis Winston, denove dummomente forgesante la ciferplaton. “Ĝi estas ekster oni. Kiel vi povas regi la memoron? Vi ne regas mian memoron!”
La mieno de O’Brien refariĝis severa. Li metis sian manon sur la ciferplaton.
“Male,” li diris, “vi ne regas ĝin. Tial vi estis portita ĉi tien. Vi estas ĉi tie ĉar vi malsukcesis pri humileco, pri sinrego. Vi rifuzis submeti vin, kaj sinsubmeto estas la prezo de malfrenezo. Vi preferis esti lunatiko, minoritato konsistanta el unu persono. Nur la disciplinita menso povas vidi la realon, Winston. Vi kredas ke la realo estas io objektiva, ekstera, ekzistanta per si mem. Vi ankaŭ kredas ke la naturo de la realo estas evidenta. Kiam vi iluzie kredas ke vi vidas ion, vi supozas ke ĉiu alia vidas la samon kiel vi. Sed mi diras al vi, Winston, ke la realo ne estas ekstera. La realeco ekzistas en la homa menso, nenie alie. Ne en la menso de individuo, kiu povas erari, kaj ĉiukaze baldaŭ pereas: nur en la menso de la Partio, kiu estas kolektiva kaj senmorta. Kion ajn la Partio nomas vera, tio estas la vero. Estas neeble vidi la realon escepte de per rigardo tra la okuloj de la Partio. Tiu estas la fakto kiun vi devas relerni, Winston. Ĝi necesigas sindetruan agon, agon de la volo. Vi devos humiligi vin, antaŭ ol vi povos fariĝi malfreneza.”
Li paŭzis dum kelkaj momentoj, kvazaŭ lasante siajn diritaĵojn enradikiĝi.
“Ĉu vi memoras,” li pludiris, “skribi en via taglibro: ‘La libero estas la libero diri ke du plus du estas kvar’?”
“Jes,” diris Winston.
O’Brien supren tenis sian maldekstran manon, kun ĝia dorso direkte al Winston, kaj kun la dikfingro kaŝita kaj la kvar aliaj fingroj etenditaj.
“Kiom da fingroj mi etendas, Winston?”
“Kvar.”
“Kaj se la Partio diras ke ne kvar, sed kvin — tiuokaze, kiom?”
“Kvar.”
La vorto finiĝis per doloranhelo. La nadlo de la ciferplato atingis kvindek kvin. La ŝvito elverŝiĝis sur la tutan korpon de Winston. La aero ŝiriĝis en liajn pulmojn kaj reeliris per laŭtaj ĝemoj, kiujn li ne povis ĉesigi eĉ per kunpremego de la dentoj. O’Brien rigardadis lin, kun la kvar fingroj ankoraŭ etenditaj. Li retiris la ŝaltilon. Ĉifoje la doloro nur iomete mildiĝis.
“Kiom da fingroj, Winston?”
“Kvar.”
La nadlo atingis sesdek.
“Kiom da fingroj, Winston?”
“Kvar! Kvar! Kion alian mi povas diri? Kvar!”
Evidente la nadlo denove plialtiĝis, sed li ne rigardis ĝin. La peza severa vizaĝo kaj la kvar fingroj plenigis lian vidkampon. La fingroj staris rekte antaŭ liaj okuloj kvazaŭ kolonoj, enormaj, neklaraj, kaj ŝajne vibrantaj, sed nemiskompreneble kvar.
“Kiom da fingroj, Winston?”
“Kvar! Ĉesigu, ĉesigu! Kiel vi povas daŭrigi? Kvar! Kvar!”
“Kiom da fingroj, Winston?”
“Kvin! Kvin! Kvin!”
“Ne, Winston, tio ne utilas. Vi mensogas. Vi ankoraŭ kredas ke estas kvar. Kiom da fingroj, mi petas?”
“Kvar! Kvin! Kvar! Kiom ajn vi volas. Nur ĉesigu, ĉesigu la doloron!”
Abrupte li sidis rekte, kun la brako de O’Brien ĉirkaŭ siaj ŝultroj. Li eble senkonsciis dum kelkaj sekundoj. La ligiloj tenantaj lian korpon estis iom malstriktigitaj. Li sentis grandan malvarmon, li tremadis neregeble, liaj dentoj tremadis, la larmoj ruliĝis sur liaj vangoj. Dum momento li kroĉis sin al O’Brien kvazaŭ bebo, kurioze komfortigate de la peza brako ĉirkaŭ siaj ŝultroj. Li sentis ke O’Brien estas lia protektanto, ke la doloro estas io venanta elekstere, el iu alia fonto, kaj ke O’Brien estas lia savonto el ĝi.
“Vi malrapide lernas, Winston,” diris O’Brien milde.
“Kiel mi povus ne?” li larmadis. “Kiel mi povas ne vidi kio estas antaŭ miaj okuloj? Du plus du estas kvar.”
“Kelkfoje, Winston. Kelkfoje estas kvin. Kelkfoje tri. Kelkfoje ili estas ĉiuj sumoj samtempe. Vi devas pli strebi. Ne estas facile, malfreneziĝi.”
Li kuŝigis Winstonon sur la liton. La ligiĝo de liaj membroj plistriktiĝis denove, sed la doloro estis fadinta, kaj la tremado ĉesis, lasante lin nur malforta kaj malvarma. O’Brien gestis per sia kapo al la viro en la blanka mantelo, kiu estis staranta senmove dum ĉio. La viro en la blanka mantelo klinis sin, kaj rigardis zorge en la okulojn de Winston, palpis lian korbatadon, metis orelon sur lian bruston, frapetis tie kaj tie, kaj post tio kapjesis al O’Brien.
“Denove,” diris O’Brien.
La doloro fluis en la korpon de Winston. La nadlo nepre atingis sepdek, sepdekkvin. Li tenis siajn okulojn fermitaj, ĉifoje. Li sciis ke la fingroj restas, kaj ankoraŭ estas kvar. Gravis nur resti vivanta ĝis la paroksismo finiĝis. Li ĉesis rimarki ĉu aŭ ne li ploras. La doloro replimildiĝis. Li malfermis siajn okulojn. O’Brien estis retirinta la ŝaltilon. “Kiom da fingroj, Winston?”
“Kion vi volas: persvadi min ke vi vidas kvin, aŭ efektive vidi ilin?”
“Efektive vidi ilin.”
“Denove,” diris O’Brien.
Eble la nadlo atingis okdek — naŭdek. Winston povis ne intermite memori kial la doloro okazas. Malantaŭ liaj kunpremitaj palpebroj arbaro da fingroj ŝajnis moviĝadi laŭ ia danco, enirante kaj elirante, malaperante unu malantaŭ alia kaj reaperante. Li penis kalkuli ilin, li ne povis memori la kialon. Li sciis nur ke estas neeble kalkuli ilin, kaj ke tio iel estas pro la mistera identeco de kvin kaj kvar. La doloro refadis. Kiam li malfermis siajn okulojn li trovis ke li ankoraŭ vidas la samon. Nenombreblaj fingroj, kvazaŭ moviĝantaj arboj, ankoraŭ fluadas ambaŭdirekten, krucante kaj rekrucante. Li refermis siajn okulojn.
“Kiom da fingroj mi etendas, Winston?”
“Mi ne scias. Mi ne scias. Vi mortigos min se vi refaros tion. Kvar, kvin, ses — tuthoneste mi ne scias.”
“Pli bone,” diris O’Brien.
Injektilo glate eniris la brakon de Winston. Preskaŭ sammomente feliĉiga, kuraca varmo disvastiĝis tra lia tuta korpo. La doloro jam duone forgesiĝis. Li malfermis siajn okulojn kaj suprenrigardis dankeme al O’Brien. Vidante la pezan, linikovritan vizaĝon, tiel malbelan kaj tiel inteligentan, lia koro ŝajnis turni sin. Se li povus moviĝi, li etendus manon, kaj metus ĝin sur brakon de O’Brien. Li neniam amis lin tiom profunde kiom ĉimomente, kaj ne nur ĉar li ĉesigis la doloron. La malnova sento, ke efektive ne gravas ĉu O’Brien estas amiko aŭ malamiko, revenis. O’Brien estas persono al kiu li povas paroli. Eble oni ne tiom volas esti amata, kiom esti komprenata. O’Brien estis torturinta lin ĝis la rando de frenezeco, kaj post nelonge, certe, li sendos lin en la morton. Ne gravas. Laŭ ia senco kiu estas pli profunda ol amikeco, ili estas intimuloj: t.e, kvankam la vortoj mem eble neniam estos diritaj, estas loko kie ili povus renkontiĝi kaj konversacii. O’Brien rigardis malsupren al li, kun esprimo kiu kredigis ke la sama penso eble estas en lia propra menso. Kiam li parolis, estis per facila, konversacia tono.
“Ĉu vi scias kie vi estas, Winston?” li diris.
“Mi ne scias. Mi povas diveni. En la Ministrejo de la Amo.”
“Ĉu vi scias de kiom longe vi jam estas ĉi tie?”
“Mi ne scias. Tagojn, semajnojn, monatojn — mi kredas ke monatojn.”
“Kaj kial, laŭ via supozo, ni portas homojn al ĉi tiu loko?”
“Por devigi ilin konfesi.”
“Ne, jen ne la kialo. Divenu denove.”
“Por puni ilin.”
“Ne!” krietis O’Brien. Lia voĉo estis ŝanĝiĝinta eksterordinare, kaj lia vizaĝo subite fariĝis kaj severa kaj tre vigla. “Ne! Ne nure por ekstrakti vian konfeson, ne por puni vin. Ĉu mi diru al vi kial ni venigis vin ĉi tien? Por resanigi vin! Por malfrenezigi vin! Ĉu vi akceptas, Winston, ke neniu persono kiun ni portas al ĉi tiu loko iam foriras el niaj manoj neresanigita? Ne interesas nin tiuj stultaj krimoj kiujn vi faris. Ne interesas la Partion la ago mem: interesas nin nur la penso. Ni ne nur simple detruas niajn malamikojn, ni ŝanĝas ilin. Ĉu vi komprenas kion mi celas diri per tio?”
Li estis klininta sin super Winstonon. Lia vizaĝo aspektis enorma, pro sia proksimeco, kaj hide malbela, ĉar ĝi estis vidata desube. Krome, ĝi estis plena de ia ekzalto, lunatika intenso. Denove la koro de Winston retiriĝis. Se eble, li tirus sin pli profunden en la liton. Li certis ke O’Brien estas tordonta la ciferplaton pro simpla malbonvolo. Je tiu momento, tamen, O’Brien forturnis sin. Li paŝis unu-du paŝojn tien kaj reen. Post tio li parolis plu, malpli intensege:
“Unue, vi devas kompreni ke en ĉi tiu loko ne okazas martiriĝoj. Vi legis pri la religiaj persekutoj dum la pasinteco. En la Mezepoko estis la Inkvizicio. Ĝi fiaskis. Ĝi celis nuligi herezadon, kaj finiĝis eternigante ĝin. Pro ĉiu herezulo kiun ĝi bruligis ĉe la ŝtipo, miloj da aliaj ekaperis. Kial tio okazis? Ĉar la Inkvizicio mortigis siajn malamikojn malkaŝe, kaj mortigis ilin dum ili ankoraŭ ne pentis: efektive, ĝi mortigis ilin ĉar ili ne pentis. Homoj mortadis pro rifuzo forlasi siajn verajn kredojn. Nature la gloro entute apartenis al la viktimo kaj la honto entute al la Inkviziciisto kiu bruligis lin. Poste, en la dudeka jarcento, estis la totalismistoj, tiel oni nomis ilin. Estis la Germanaj Nazioj kaj la Rusaj Komunistoj. La Rusoj persekutis herezojn pli kruele ol la Inkvizicio. Kaj ili imagis esti lernintaj per la eraroj de la pasinteco; ili sciis, almenaŭ, ke oni nepre ne faru martirojn. Antaŭ ol publike aperigi siajn viktimojn antaŭ tribunalo, ili intense entreprenis detrui ilian dignon. Ili trivis ilin per torturado kaj soleco, ĝis ili fariĝis malestimindaj timoplenaj aĉuloj, konfesante kion ajn oni metis en iliajn buŝojn, kovrante sin per riproĉoj, akuzante kaj ŝirmante sin unu malantaŭ la alia, larmoplene petegante kompaton. Tamen post nur kelkaj jaroj la samo reokazis. La mortintoj fariĝis martiroj, kaj ilia malindeco estis forgesita. Denove, kial? Unue, ĉar la konfesoj kiujn ili faris estis evidente truditaj kaj malveraj. Ni ne faras tiajn erarojn. Ĉiuj konfesoj diritaj ĉi tie estas veraj. Ni verigas ilin. Kaj, plejgrave, ni ne permesas ke la mortintoj releviĝu kontraŭ ni. Vi devas ĉesi imagi ke la posteuloj pravigos vin, Winston. La posteuloj neniam aŭdos pri vi. Vi estos levita tute senspure el la historia fluo. Ni faros el vi gason kaj verŝos vin en la stratosferon. Nenio el vi restos, nek nomo en registro, nek memoro en vivanta cerbo. Vi estos nuligita en la pasinteco same kiel en la estonteco. Vi estos neniam ekzistinta.”
“Do kial min torturi?” pensis Winston, kun efemera amaro. O’Brien haltigis sian paŝadon, kvazaŭ Winston voĉigis la penson. Lia granda malbela vizaĝo proksimiĝis, kun la okuloj iomete mallarĝigitaj.
“Vi pensas,” li diris, “ke ĉar ni intencas tutplene detrui vin, tiel ke nenio dirita aŭ farita de vi eĉ etete gravos — ke tiukaze, kial ni donas al ni la penon pridemandadi vin unue? Tion vi pensis, ĉu ne?”
“Jes,” diris Winston.
O’Brien ridetis iom. “Vi estas fuŝaĵo en la desegno, Winston. Vi estas makulo forviŝenda. Ĉu mi ne ĵus diris al vi ke ni malsimilas al la pasintecaj persekutantoj? Ne kontentigas nin negativa obeo, eĉ ne kune kun la plej humilega sindono. Kiam fine vi cedos al ni, devos esti pro via libera volo. Ni ne detruas la herezulon ĉar li rezistas nin: dum li rezistas nin, ni neniam povas detrui lin. Ni konvertas lin, ni kaptas la internon de lia menso, ni re-formas lin. Ni elbruligas ĉian malbonon kaj ĉian iluzion el li; ni venigas lin al nia flanko, ne aspekte, sed tutvere, elkore kaj elanime. Ni faras el li unu el ni, antaŭ ol mortigi lin. Estas netolereble por ni, ke erara penso ekzistas ie en la mondo, negrave kiom sekrete kaj senpove. Eĉ en la momento de la morto ni ne povas permesi ian devion. Dum la antikva epoko la herezulo marŝis al la ŝtipo ankoraŭ estante herezulo, proklamante sian herezon, fiera pro ĝi. Eĉ la viktimo de la Rusaj purigoj povis porti ribelemon ŝlositan en sia kranio, dum li marŝis laŭlonge de la koridoro atendante la kuglon. Sed ni perfektigas la cerbon, antaŭ ol detrui ĝin. La ordono de la malnovaj despotismoj estis “Vi ne…”. La ordono de la totalismuloj estis “Vi devas…” Nia ordono estas “Vi estas”. Neniu portita de ni al ĉi tiu loko iam staras kontraŭ ni. Ĉiu estas purige lavita. Eĉ tiuj tri mizeraj perfiduloj kies senkulpecon vi iam kredis — Jones, Aaronson, kaj Rutherford — finfine ni rompis ilin. Mi mem partoprenis en ilia pridemandado. Mi vidis ilin iom post iom rompiĝi, larmi, humiliĝi, plori — kaj fine, ne pro doloro nek timo, nur pro pento. Kiam ni finiĝis pri ili, ili estis nur la ŝeloj de homoj. Nenio restis en ili, escepte de malĝojo pro siaj agoj, kaj amo al Granda Frato. Estis kortuŝe vidi kiom ili amas lin. Ili petis esti rapide mortpafitaj, tiel ke ili povos morti dum iliaj mensoj ankoraŭ estas puraj.”
Lia voĉo fariĝis preskaŭ revema. La ekzaltiĝo, la lunatika entuziasmo, ankoraŭ estis en lia vizaĝo. Li ne ŝajnigas, pensis Winston, li ne estas hipokritulo, li kredas ĉiun vorton kiun li diras. Kio plej premis lin estis konscio pri la propra intelekta malsupereco. Li rigardis la pezan, tamen gracian, formon paŝadi tien kaj reen, en kaj el la etendo de lia vidpovo. O’Brien estis ulo ĉiumaniere pli granda ol li mem. Neniun ideon li mem iam havis, aŭ povus havi, kiun O’Brien ne jam antaŭ longe konis, ekzamenis, kaj malakceptis. Lia menso ampleksas ankaŭ la menson de Winston. Sed tiukaze kiel povas esti vere ke O’Brien estas freneza? Devas esti ke li mem, Winston, estas la frenezulo. O’Brien haltis, kaj malsupren rigardis al li. Lia voĉo estis reseveriĝinta.
“Ne imagu ke vi savos vin, Winston, negrave kiom plene vi cedos al ni. Neniu kiu iam misvojis estas iam ajn akceptita. Kaj eĉ se ni decidus lasi vin vivi ĝis la natura fino de via vivo, tamen vi ankoraŭ neniam eskapus de ni. Kio okazas al vi ĉi tie estas poreterne. Komprenu tion jam dekomence. Ni disfrakasos vin ĝis punkto de kiu vi ne povos reveni. Okazos al vi spertoj el kiuj vi ne povus reveni eĉ se vi vivus mil jarojn. Neniam denove vi kapablos havi ordinaran homan senton. Ĉio estos morta en vi. Neniam denove vi kapablos ami, amiki, ĝui la vivon, aŭ ridi, aŭ scivolemi, aŭ kuraĝi, aŭ integri. Vi estos vaka. Ni premos vin ĝis malpleneco, kaj poste ni mem replenigos vin.”
Li paŭzis, kaj gestis al la viro en la blanka mantelo. Winston konsciis ke ia peza aparato estis puŝita en lokon malantaŭ lia kapo. O’Brien sidiĝis apud la lito, tiel ke lia vizaĝo estis preskaŭ samnivela kiel tiu de Winston.
“Tri mil,” li diris, parolante trans la kapon de Winston al la viro en la blanka mantelo.”
Du molaj vatoj, kiuj sentiĝis iomete malsekaj, premis sin kontraŭ la tempiojn de Winston. Li tremis. Venos doloro, nova speco de doloro. O’Brien metis manon komfortige, preskaŭ ame, sur lian manon.
“Ĉifoje ne doloros,” li diris. “Tenu viajn okulojn fiksitaj sur miaj.”
Je tiu momento estis grandega eksplodo, aŭ kio sentiĝis kiel eksplodo, kvankam ne estis certe ĉu estis bruo. Sendube estis blindiga fulmlumo. Winston ne estis vundita, nur platigita. Kvankam li jam estis kuŝanta sur sia dorso kiam la afero okazis, li kurioze sentis ke li estis batita en tiun pozicion. Terura sendolora bato estis platiginta lin. Ankaŭ io estis okazinta en lia menso. Dum liaj okuloj reakiris fokusiĝon, li memoris kiu li estas, kaj kie li estas, kaj rekonis la vizaĝon rigardantan en lian; sed, ie, estis granda peco da vako, kvazaŭ peco estis prenita el lia cerbo.
“Tio ne daŭros,” diris O’Brien. “Rigardu miajn okulojn. Kontraŭ kiu lando Oceanio militas?”
Winston pensis. Li sciis kion signifas Oceanio, kaj ke li mem estas civitano de Oceanio. Li ankaŭ memoris Eŭrazion kaj Orientazion; sed kiu militas kontraŭ kiu, tion li ne sciis. Efektive li ne estis konsciinta ke okazas milito.
“Mi ne memoras.”
“Oceanio militas kontraŭ Orientazio. Ĉu vi memoras tion, nun?”
“Jes.”
“Oceano de ĉiam militas kontraŭ Orientazio. De la komenco de via vivo, de la komenco de la Partio, de la komenco de la historio, la milito daŭras senpaŭze, ĉiam unusama milito. Ĉu vi memoras tion?”
“Jes.”
“Antaŭ dek unu jaroj vi kreis legendon pri tri viroj kiuj estis mortkondamnitaj pro perfido. Vi pretekstis ke vi vidis pecon da papero kiu pruvis ke ili estis senkulpaj. Neniam tia paperpeco ekzistis. Vi inventis ĝin, kaj poste vi iom post iom kredis pri ĝi. Vi memoras nun la momenton mem kiam vi unue inventis ĝin. Ĉu vi memoras tion?”
“Jes.”
“Mi ĵus etendis la fingrojn de mia mano antaŭ vi. Vi vidis kvin fingrojn. Ĉu vi memoras tion?”
“Jes.”
O’Brien supren etendis la fingrojn de sia maldekstra mano, kun la dikfingro kaŝita.
“Estas kvin fingroj tie. Ĉu vi vidas kvin fingrojn?”
“Jes.”
Kaj li ja vidis ilin, dum efemera momento, antaŭ ol la sceno en lia menso ŝanĝiĝis. Li vidis kvin fingrojn, kaj estis nenia misformiĝo. Poste ĉio denove estis normala, kaj la malnova timo, la malamo, kaj la konfuzo reamasiĝis en li. Sed estis momento — li ne sciis kiom longa, eble tridek-sekunda — da lumoplena certeco, kiam ĉiu nova sugesto de O’Brien plenigis eron da vako, kaj fariĝis absoluta vero, kaj kiam du plus du povus esti tri tiel facile kiel kvin, se tio estus necesa. Ĝi fadis jam antaŭ ol O’Brien faligis sian manon; sed kvankam li ne povis revivigi ĝin, li povis memori ĝin, samkiel oni memoras vividan sperton de iu periodo de onia vivo kiam oni estis, en la praktiko, malsama persono.
“Vi vidas nun,” diris O’Brien, “ke efektive almenaŭ eblas.”
“Jes,” diris Winston.
O’Brien stariĝis kun mieno de kontento. Maldekstre de si Winston vidis ke la viro en la blanka mantelo rompas ampolon kaj retiras la puŝilon de injektilo. O’Brien turnis sin al Winston ridetante. Preskaŭ laŭ sia malnova maniero, li reĝustigis siajn okulvitrojn sur sia nazo.
“Ĉu vi memoras skribi en via taglibro,” li diris, “ke ne gravas ĉu mi estas amiko aŭ malamiko, ĉar mi estas almenaŭ persono kiu komprenas vin, kaj kun kiu vi povas paroli? Vi pravis. Min plezurigas paroli kun vi. Via menso allogas min. Ĝi similas mian propran menson, escepte de ke vi estas freneza. Antaŭ ol ni finos la sesion, vi rajtas fari al mi kelkajn demandojn, se vi deziras.”
“Ĉu kiun ajn demandon mi deziras?”
“Kiun ajn.” Li vidis ke la okuloj de Winston rigardas la ciferplaton. “Ĝi estas malŝaltita. Kiu estas via unua demando?”
“Kion vi faris al Julia?” diris Winston.
O’Brien denove ridetis. “Ŝi perfidis vin, Winston. Tuje-senrezerve. Mi malofte vidis iun transveni al ni tiom rapide. Vi apenaŭ rekonus ŝin, se vi vidus ŝin Ĉiom da ŝia ribelemo, ŝia trompemo, ŝia malsaĝemo, ŝia malprudeco — ĉio estas elruligita el ŝi. Ĝi estis perfekta konverto, laŭlibra kazo.”
“Vi torturis ŝin?”
O’Brien lasis tiun demandon nerespondita. “Sekvan demandon,” li diris.
“Ĉu Granda Frato ekzistas?”
“Kompreneble li ekzistas. La Partio ekzistas. Granda Frato estas la enkorpiĝo de la Partio.”
“Ĉu li ekzistas sammaniere kiel mi ekzistas?”
“Vi ne ekzistas,” diris O’Brien.
Denove la sento pri senhelpeco atakis lin. Li sciis, aŭ li povis imagi, la argumentojn kiuj pruvas lian propran neekziston; sed ili estis sensencaĵo, ili estis nur vortludado. Ĉu la frazo ‘Vi ne ekzistas’ ne en si mem enhavas logikan absurdon? Sed kiel utilus diri tion? Lia menso velkis dum li pensis pri la nerespondeblaj, frenezaj argumentoj per kiuj O’Brien nuligus lin.
“Mi kredas ke mi ekzistas,” li diris lace. “Mi konscias pri mia propra identeco. Mi naskiĝis kaj mi mortos. Mi havas brakojn kaj krurojn. Mi okupas specifan punkton en la spaco. Neniu alia solida objekto povas samtempe okupi la saman punkton. Tiusence, ĉu Granda Frato ekzistas?”
“Ne gravas. Li ekzistas.”
“Ĉu Granda Frato iam mortos?”
“Kompreneble ne. Kiel li povus morti? Sekvan demandon.”
“Ĉu la Frataro ekzistas?”
“Tion, Winston, vi neniam scios. Se ni decidus liberigi vin, kiam ni estos finintaj pri vi, kaj se vi vivos ĝis vi estos naŭdekjaraĝa, tamen vi neniam trovus ĉu la demando al tiu demando estas Jes aŭ Ne. Dum via tuta vivo ĝi estos nesolvita enigmo en via menso.”
Winston kuŝis silente. Lia brusto leviĝis kaj malleviĝis iom pli rapide. Li ankoraŭ ne diris la demandon kiu la unua venis en lian menson. Li devos diri ĝin, tamen estis kvazaŭ lia lango rifuzas diri ĝin. Vidiĝis spuro de amuziĝo en la vizaĝo de O’Brien. Eĉ liaj okulvitroj ŝajnis enhavi brileton de ironio. Li scias, pensis Winston subite, li scias kion mi demandos! Je tiu penso la vortoj ekŝovis sin el li:
“Kio estas en Ĉambro 101?”
La esprimo sur la vizaĝo de O’Brien ne ŝanĝiĝis. Li respondis seke:
“Vi scias kio estas en Ĉambro 101, Winston. Ĉiu scias kio estas en Ĉambro 101.”
Li levis fingron signale al la viro en la blanka mantelo. Evidente la sesio finiĝis. Injektilo puŝiĝis en la brakon de Winston. Li preskaŭ tuj profunde endormiĝis.
“Estas tri etapoj en via reintegriĝo,” diris O’Brien. “Lernado, komprenado, kaj akcepto. Venis la tempo kiam vi devas eniri la duan etapon.”
Kiel ĉiam, Winston kuŝadis surdorse. Sed lastatempe liaj ligiloj estis malpli striktaj. Ili ankoraŭ ligis lin al la lito, sed li povis movi siajn genuojn iomete, kaj li povis turni sian kapon flank’-al’flanke, kaj levi siajn brakojn de la kubuto. La ciferplato, ankaŭ, fariĝis malpli timiga. Li povis eviti ĝiajn dolorigojn, kiam li estis sufiĉe rapide lerta: ĉefe O’Brien tiris la ŝaltilon nur kiam li montris stultecon. Kelkfoje ili pasigis tutan sesion sen utiligo de la ciferplato. Li ne povis memori kiom da sesioj okazis. La tuta procedo ŝajnis etendiĝi dum longa, neklara periodo — eble semajnoj —kaj la intervaloj inter la sesioj eble kelkfoje estis tagoj, kelkfoje nur unu-du horoj.
“Kuŝante tie,” diris O’Brien, “vi ofte demandis al vi, vi eĉ demandis al mi — kial la Ministrejo de Amo elspezas tiom da tempo kaj da penoj pri vi. Kaj kiam vi estis libera, malklaris al vi esence la sama temo. Vi povis kompreni la mekanismon de la Socio en kiu vi vivas, sed ne ĝiajn fundamentajn motivojn. Ĉu vi memoras skribi en via taglibro: ‘Mi komprenas la kielon: mi ne komprenas la kialon’? Kiam vi pensis pri “kial”, tiam vi dubis pri via propra malfrenezeco. Vi legis la libron, la libron de Goldstein, aŭ almenaŭ partojn de ĝi. Ĉu ĝi diris al vi ion, kion vi ne jam sciis?”
“Vi legis ĝin?” diris Winston.
“Mi verkis ĝin. T.e., mi estas kunverkinto de ĝi. Neniu libro estas produktita de individuo, kiel vi scias.”
“Ĉu estas vera kion ĝi diras?”
“La priskribo, jes. La programo kiun ĝi proponas estis sensencaĵo. La sekreta akumuliĝo de scio — iom-post-ioma plivastiĝo de konsciiĝo — finfine, proletara ribelo — la renversiĝo de la Partio. Vi mem antaŭvidis ke tion ĝi diros. Tio estas nur sensencaĵo. La proletoj neniam ribelos, ne post milo da jaroj, nek post miliono. Ili ne povos. Mi ne bezonas diri al vi la kialon: vi jam scias ĝin. Se iam vi nutris revojn pri violenta revolucio, vi devas forlasi ilin. Per neniu metodo estas la Partio renversebla. La regado fare de la Partio estas por ĉiam. Faru el tio la komencopunkton de viaj pensoj.”
Li pliproksimiĝis al la lito. “Por ĉiam!” li ripetis. “Kaj nun ni revenu al la demando pri la ‘kielo’ kaj la ‘kialo’. Vi sufiĉe bone komprenas kiel la Partio daŭrigas sian regpovon. Nun diru al mi: kial ni kroĉiĝas al la regpovo. Kiun motivon ni havas? Kial ni volas la regpovon? Jen, parolu,” li pludiris, dum Winston restis silenta.
Tamen Winston ne parolis ĝis post unu-du momentoj. Laca sento superis lin. La malforta, freneza brilo de entuziasmo estis reveninta al la vizaĝo de O’Brien. Li antaŭsciis kion diros O’Brien. Ke la Partio ne avidas regpovon por siaj propraj celoj, sed nur por la plejbono de la plejmulto. Ke ĝi avidas la regpovon ĉar homoj en amasoj estas fragilaj senkuraĝuloj, kiuj ne povas toleri la liberecon, nek povas fronti la veron, ke necesas ke regu kaj sisteme trompu ilin aliaj personoj pli fortaj ol ili mem. Ke la homaro devas elekti inter la libero kaj la feliĉo, kaj ke, por la granda plejmulto de la homaro, feliĉo estas preferinda. Ke la Partio estas la eterna gardanto de la febluloj, dediĉita sekto faranta malbonon por ke ekzistu bono, oferanta sian propran feliĉon por la feliĉo de aliaj. La teruraĵo, pensis Winston, la teruraĵo estas ke kiam O’Brien diros tion, li kredos ĝin. Oni povas vidi tion en lia vizaĝo. O’Brien scias ĉion. Miloble pli bone ol Winston, li scias kia vere estas la mondo, en kia fistato vivas la homamaso, kaj per kiuj mensogoj kaj barbaraĵoj la Partio restigas ilin tie. Li komprenis ĉion, pesis ĉion, kaj tute ne gravis al li: ĉion pravigas la fina celo. Kion oni povas fari, pensis Winston, kontraŭ la lunatiko kiu estas pli inteligenta ol oni mem, kiu juste aŭskultas oniajn argumentojn, tamen persistas pri sia lunatikeco?
“Vi regas nin por nia propra bono,” li diris feble. “Vi kredas ke la homoj ne taŭgas por regi sin, kaj tial —”
Li ektremegis, kaj preskaŭ kriis. Subita doloro trairis lian korpon. O’Brien estis ŝovinta la ŝaltilon de la ciferplato al tridek kvin.
“Tio estis stultaĵo, Winston, stultaĵo!” li diris. “Nepre vi scias ke tio estas erara.”
Li retiris la ŝaltilon, kaj pludiris:
“Nun mi donos al vi la respondon al mia demando. Ĝi estas tio: La Partio avidas la regpovon por sia propra profito. Nin ne interesas la bono por aliuloj; nin interesas nure la potenco. Ne riĉo, nek lukso, nek longa vivo, nek feliĉo: nur potenco, pura potenco. Kion signifas pura potenco, tion vi komprenos baldaŭ. Ni diferencas de ĉiuj oligarkioj de la pasinteco, ĉar ni scias kion ni faras. Ĉiuj aliaj, eĉ tiuj kiuj similis al ni, estis malkuraĝaj hipokrituloj. La Germanaj Nazioj kaj la Rusaj Komunistoj estis tre proksimaj al ni, rilate al siaj metodoj, sed ili neniam havis sufiĉan kuraĝon por rekoni siajn proprajn motivojn. Ili pretendis, eble ili eĉ kredis, ke ili alprenis la regpovon kontraŭvole, kaj por nur limigita periodo, ke tre baldaŭ estos paradizo, kie la homoj estos liberaj kaj egalaj. Ni ne estas tiaj. Ni scias ke neniu kaptas la regpovon intencante forlasi ĝin. La potenco ne estas perilo, ĝi estas celo. Oni ne establas diktaturon por protekti revolucion; oni faras revolucion por establi diktaturon. La celo de persekuto estas persekutado. La celo de torturo estas torturado. La celo de potenco estas potencado. Ĉu vi komprenas min nun?”
Al Winston impresis, kiel al li impresis antaŭe, la fakto ke en la vizaĝo de O’Brien estas granda laco. Lia vizaĝo estis forta kaj karnoplena kaj brutala, ĝi estis plena de inteligento, kaj ia sinreganta pasio kiu sentigis al li senpovon; sed ĝi estis tre laca. Estis poŝoj sub la okuloj, la haŭto faletis de la vangostoj. O’Brien klinis sin super li, intence pliproksimigante la lacegan vizaĝon.
“Vi pensas,” li diris, “ke mia vizaĝo estas maljuna kaj laca. Vi pensas ke kvankam mi paroladas pri potenco, tamen mi eĉ ne kapablas malebligi la disfalon de mia propra korpo. Ĉu vi ne povas kompreni, Winston, ke la individuo estas nur ĉelo? La febleco de la ĉelo estas la forto de la organismo. Ĉu vi mortas kiam vi tondas viajn ungojn?”
Li forturnis sin de la lito, kaj rekomencis paŝadi tien kaj reen, kun unu mano en la poŝo.
“Ni estas la pastroj de la potenco,” li diris. “Dio estas la potenco. Sed nuntempe potenco estas nur vorto, laŭ via kompreno. Nun estas la tempo kiam vi akiru ian komprenon pri la signifo de la potenco. Unue, vi devas kompreni ke la potenco estas kolektiva. La individuo potencas nur ĉesante esti individuo. Vi konas la Partian sloganon: ‘Libereco estas Sklaveco’. Ĉu vi ekpensis ke tio estas inversigebla? Sklaveco estas libereco. Sola — libera — la homo estas ĉiam venkata. Devas esti tiel, ĉar ĉiu homo nepre mortos, kaj tio estas la plej granda el ĉiuj fiaskoj. Sed se li povas plene, tute submeti sin, se li povas eskapi el sia identeco, se li povas mergi sin en la Partion tiel ke li estas la Partio, tiel li estas tutpotenca kaj senmorta. Due, vi devas kompreni ke la potenco estas potenco kiu regas homojn. La korpon, sed, plejĉefe, la menson. La potenco reganta la materion — la eksteran realon, laŭ via nomado — ne gravas. Jam nia regado de la materio estas absoluta.”
Dummomente Winston ignoris la ciferplaton. Li faris violentan penon levi sin al sidpozicio, kaj nur sukcesis dolorege tordi sian korpo.
“Sed kiel vi povas regi la materion?” li ekkriis. “Vi eĉ ne regas la klimaton nek la leĝon de gravitado. Kaj ekzistas malsanoj, doloro, la morto —”
O’Brien silentigis lin per mangesto. “Ni regas la materion ĉar ni regas la menson. La realo estas interne de la kranio. Vi lernos iom post iom, Winston. Nenio maleblas por ni. Nevidebleco, supreniro — kio ajn. Mi povus ekflosi super ĉi tiu planko kvazaŭ sapveziko, se mi dezirus. Mi ne deziras, ĉar la Partio ne deziras tion. Vi devos formeti tiujn deknaŭjarcentajn ideojn pri la leĝoj de la Naturo. Ni faras la leĝojn de la Naturo.”
“Sed ne! Vi eĉ ne mastras ĉi tiun planedon. Kion pri Eŭrazio kaj Orientazio? Vi ankoraŭ ne konkeris ilin.”
“Negrave. Ni konkeros ilin, kiam ni opinias tion bezona. Kaj se ne, kiel gravus? Ni povas forigi ilin el la ekzisto. Oceanio estas la mondo.”
“Sed la mondo mem estas nur polvereto. La homo estas eta, senhelpa! De kiom longe ekzistas la homo? Dum milionoj da jaroj la tero ne estis loĝata.”
“Absurdaĵo. La tero aĝas same kiom ni, ne pli. Kiel ĝi povus aĝi pli? Nenio ekzistas, escepte de per la homa konscio.”
“Sed la rokoj plenas de la ostoj de pereintaj bestoj — mamutoj kaj mastodonoj kaj enormaj reptilioj kiuj loĝis ĉi tie longe antaŭ ol ekaperis la homo.”
“Ĉu iam vi vidis tiujn ostojn, Winston? Kompreneble ne. Deknaŭjarcentaj biologoj inventis ilin. Antaŭ la homo estis nenio. Post la homo, se la homo povus finiĝi, estus nenio. Ekster la homo estas nenio.”
“Sed la tuta universo estas ekster ni. Rigardu la stelojn! Kelkaj el ili estas milionon da lumjaroj distancaj. Ili estas neatingeblaj de ni por ĉiam.”
“Kio estas la steloj?” diris O’Brien, indiferente. “Ili estas fajreroj kelkajn kilometrojn for. Ni povus atingi ilin se ni volus. Aŭ ni povus estingi ilin. La tero estas la centro de la universo. La suno kaj la steloj ĉirkaŭiras ĝin.”
Winston faris plian konvulsian moviĝon. Ĉifoje li diris nenion. O’Brien plu parolis, kvazaŭ respondante parolitan kontraŭdiron.
“Por certaj celoj, kompreneble, tio ne veras. Kiam ni navigas la oceanon, aŭ kiam ni antaŭdiras eklipson, por ni ofte estas utile supozi ke la tero ĉirkaŭiras la sunon, kaj ke la steloj estas milionojn da milionoj da kilometroj for. Sed kiel gravas? Ĉu vi supozas ke ni ne kapablas produkti duoblan sistemon de astronomio? La steloj povas esti proksimaj aŭ malproksimaj, laŭ nia bezono. Ĉu vi supozas ke niaj matematikistoj ne kapablas tion? Ĉu vi forgesis duoblapenson?”
Winston retiris sin sur la lito. Negrave kion li diris, la respondo frakasis lin kvazaŭ bastonego. Kaj tamen li sciis, li sciis, ke li pravas. La kredo ke nenio ekzistas ekster onia menso — nepre ekzistas ia metodo pruvi tion falsa. Ĉi ĝi ne estis jam antaŭ longe pruvita falsa? Eĉ estis nomo por ĝi, nomo kiun li forgesis. Malforta rideto tordis la angulojn de la buŝo de O’Brien, dum li malsuprenrigardis lin.
“Mi diris al vi, Winston,” li diris, “ke la metafiziko ne estas via fortaĵo. La vorto kiun vi penas memori estas ‘solipsismo’. Sed vi eraras. Nun ne estas solipsismo. Kolektiva solipsismo, eble. Sed tio estas io malsimila: efektive, tute mala. Ĉio ĉi estas flankvojo,” li pludiris per alia tono. “La vera potenco, la potenco por kiu ni devas batali nokte kaj tage, ne estas la potenco reganta objektojn, sed homojn.” Li paŭzis, kaj dummomente reprenis sian mienon de instruisto pridemandanta talentan lernanton: “Kiel unu viro evidentigas sian potencon super alia, Winston?”
Winston pensis. “Suferigante lin,” li diris.
“Ekzakte. Suferigante lin. Obeo ne sufiĉas. Krom se li suferas, kiel oni povas esti certa ke li obeas onian volon, kaj ne la propran? La potenco ekzistas kiam oni altrudas doloron kaj humiliĝon. La potenco ekzistas kiam oni disŝiras homajn mensojn, kaj rekunmetas ilin en novaj formoj kiujn oni mem elektas. Ĉu, do, vi komencas kompreni kian mondon ni kreas? Ĝi estas la ekzakta malo de la stultaj hedonismaj Utopioj kiujn imagis la malnovaj reformantoj. Mondo de timo kaj perfido estas turmento, mondo de tretado kaj surtretado, mondo kiu fariĝas ne malpli sed pli senkompata dum ĝi rafinas sin. La progreso en nia mondo estos progreso cele pli da doloro. La malnovaj civilizacioj pretendis esti fonditaj sur amo aŭ justo. Nia estas fondita sur malamo. En nia mondo ne estos emocioj, escepte de timo, furiozo, triumfo, kaj sinhumiligo. Ĉion alian ni detruos, ĉion. Jam ni disrompas la penskutimojn kiuj transvivis de antaŭ la Revolucio. Ni tranĉis la ligojn inter infano kaj gepatroj, kaj inter viro kaj viro, kaj inter viro kaj virino. Neniu plu kuraĝas fidi edzinon, aŭ infanon, aŭ amikon. Sed en la estonteco ne estos edzinoj, nek amikoj. Infanoj estos prenitaj for de siaj patrinoj je la naskiĝo, samkiel oni prenas ovojn de kokino. La seksinstinkto estos nuligita. Naskado estos ĉiujara formalaĵo, simila al la renovigo de porciumkarto. Ni abolos la orgasmon. Niaj neŭrologoj prilaboras tion nun. Ne ekzistos lojalo, escepte de lojalo al la Partio. Ne estos amo, escepte de la amo al Granda Frato. Ne estos rido, escepte de la triumfrido pro venkita malamiko. Ne estos arto, nek literaturo, nek scienco. Kiam ni estos ĉionpovaj, ni ne plu bezonos la sciencon. Ne estos distingo inter belo kaj malbelo. Ne estos scivolemo, neniu ĝuo pro la procedo de la vivo. Ĉiuj konkurantaj plezuroj estos detruitaj. Sed ĉiam — ne forgesu tion, Winston — ĉiam estos la ebriiĝo pro potenco, konstante pligrandiĝanta, kaj konstante pli subtiliĝanta. Ĉiam, je ĉiu momento, estos la venkoĝojo, la sento de surtretado sur senhelpa malamiko. Se vi volas bildon pri la estonteco, imagu boton tretantan sur homa vizaĝo — eterne.
Li paŭzis, kvazaŭ supozante ke Winston parolos. Winston penis retiri sin denove en la surfacon de la lito. Li povis diri nenion. Lia koro ŝajnis glaciigita. O’Brien parolis plu:
“Kaj memoru ke estas por ĉiam. La vizaĝo ĉiam troviĝos por esti surtretata. La herezulo, la malamiko de la socio, ĉiam troviĝos, por esti denove venkata kaj humilgata ripete. Ĉio kion vi spertis, ekde kiam vi venis en niajn manojn — ĉio tia daŭros, kaj eĉ malpliboniĝos. La spionado, la perfidoj, la arestoj, la torturoj, la ekzekutoj, la malaperoj neniam ĉesos. Estos mondo de teroro, kiel ankaŭ mondo de triumfo. Ju pli potenca estos la Partio, des malpli tolerema ĝi estos: ju pli malforta la opozicio, des pli strikta la despotismo. Goldstein kaj liaj herezoj vivos por ĉiam. Ĉiutage, ĉiumomente, ili estos venkataj, malestimataj, mokataj, surkraĉataj, tamen ili ĉiam plu vivos. Tiu dramo kiun mi ludis kun vi dum sep jaroj estos reludata ripete, generacion post generacio, ĉiam pli subtile. Ĉiam ni havos la herezulon ĉi tie, malkompatatan, kriegantan pro doloro, disrompitan, malestimindan — kaj fine tute penoplenan, savitan kontraŭ si mem, rampantan antaŭ niaj piedoj propravole. Tian mondon ni preparas, Winston. Mondon de venko post venko, triumfo post triumfo post triumfo: senfina premo, premo, premo sur la nervo de potenco. Vi komencas, mi vidas, kompreni kia estos tia mondo. Sed fine vi ne nur komprenos ĝin. Vi akceptos ĝin, bonvenigos ĝin, fariĝos parto de ĝi.”
Winston reakiris sinregon sufiĉe por paroli. “Vi ne povas!” li diris lace.
“Kion signifas tiu komento, Winston?”
“Vi ne povus krei tian mondon, kian vi ĵus priparolis. Ĝi estas revo. Ĝi estas malebla.”
“Kial?”
“Estas maleble fondi civilizacion sur timo kaj malamo kaj kruelo. Ĝi ne povus daŭri.”
“Kial ne?”
“Ĝi havus nenian viglon. Ĝi diseriĝus. Ĝi mortigus sin.”
“Absurde. Vi supozas ke la malamo estas pli energionuza ol la amo. Kial? Kaj se tiel estus, kiel gravus tio? Supozu ke ni decidos trivi nin pli rapide. Supozu ke ni rapidigos la tempojn de la homa vivo, tiel ke oni fariĝos senila kiam tridekjaraĝa. Sed kiel gravus? Ĉu vi ne povas kompreni ke la morto de individuo ne estas morto? La Partio estas senmorta.”
Kiel kutime, la voĉo estis batinta Winstonon ĝis senpoveco. Krome li timegis ke se li persiste disputos, O’Brien denove turnos la ciferplaton. Tamen, li ne povis resti silentanta. Feble, sen argumentoj, kun nenia subteno escepte de sia nevortigebla teruriĝo pro kion ĵus diris O’Brien, li rekomencis ataki.
“Mi ne scias — ne gravas al mi. Iel vi fiaskos. Io venkos vin. La vivo venkos vin.”
“Ni regas la vivon, Winston, je ĉiu nivelo. Vi imagas ke ekzistas io nomata ‘la homa naturo’, kiu estos kolerigita de niaj agoj, kaj kiu batalos kontraŭ ni. Sed ni kreas la homan naturon. La homoj estas senlime ŝanĝeblaj. Aŭ eble vi reiris al via malnova ideo, ke la proletoj aŭ la sklavoj leviĝos, kaj renversos nin. Elmensigu tion. Ili estas senhelpaj, same kiel la bestoj. La homaro estas la Partio. La eksteruloj — malgravaj.”
“Ne gravas al mi. Fine ili venkos vin. Pli-malpli frue ili vidos vin tiaj, kiaj vi vere estas, kaj tiam ili disŝiros vin.”
“Ĉu vi vidas ian ateston ke tio okazas? Aŭ ian kialon kiu kaŭzus tion?”
“Ne. Sed mi kredas. Mi scias ke vi fiaskos. Ekzistas io en la universo — mi ne scias, iu spirito, iu principo, kiun vi neniam venkos.”
“Ĉu vi kredas je Dio, Winston?”
“Ne.”
“Do kio ĝi estas, tiu principo kiu venkos nin?”
“Mi ne scias. La spirito de la Homo.”
“Kaj ĉu vi opinias vin homo?”
“Jes.”
“Se vi estas homo, Winston, vi estas la lasta homo. Via speco formortis; ni estas la heredintoj. Ĉu vi komprenas ke vi estas sola? Vi estas ekster la historio, vi estas senekzista.”
Lia mieno ŝanĝiĝis, kaj li diris pli severe: “Kaj ĉu vi opinias vin morale super ni, kun niaj mensogoj kaj nia kruelo?”
“Jes, mi opinias min supera.”
O’Brien ne parolis. Du aliaj voĉoj parolis. Post momento, Winston rekonis ke unu el ili estas lia. Ĝi estis sonregistro de la konversacio kiun li havis kun O’Brien, tiunokte kiam li aniĝis en la Frataro. Li aŭdis sin promesi mensogi, ŝteli, falsi, murdi, kuraĝigi droguzadon kaj putinadon, disvastigi venerajn malsanojn, ĵeti vitriolon en la vizaĝon de infano. O’Brien faris malgrandan senpaciencan geston, kvazaŭ dirante ke la pruvo estis apenaŭ farinda. Post tio li turnis ŝaltilon, kaj la voĉoj haltis.
“Stariĝu el tiu lito,” li diris.
La ligiloj estis malligiĝintaj. Winston suriris la plankon, kaj stariĝis nestabile.
“Vi estas la lasta homo,” diris O’Brien. “Vi estas la gardanto de la homa spirito. Vi vidos vin kia vi estas. Demetu viajn vestojn.”
Winston malligis la ŝnureton kiu kuntenis lian kombineon. La zipilo jam antaŭ longe estis forŝirita el ĝi. Li ne povis memori ĉu iam post sia arestiĝo li deprenis ĉiujn siajn vestojn samtempe. Sub la kombineo lian korpon ĉirkaŭis malpuraĉaj flavetaj ĉifonoj, apenaŭ rekoneblaj kiel subvestoj. Puŝante ilin al la tero, li vidis ke estas triflanka spegulo ĉe la ekstremo de la ĉambro. Li proksimiĝis al ĝi, kaj ekhaltis. Neintencita krio soniĝis el li.
“Pluen,” diris O’Brien. “Staru inter la flugiloj de la spegulo. Vi vidu la flankaspekton ankaŭ.”
Li estis haltinta ĉar li timiĝis. Klinita, grizkolora skeletaĵo venas al li. Ĝia aspekto timigis, ne nur la fakto ke li sciis ke ĝi estas li mem. Li paŝis pli proksimen al la spegulo. La vizaĝo de la ulaĉo aspektis antaŭenpuŝita, pro la klinita korpo. Senfeliĉa, karcerula vizaĝo kun malglata frunto kiu supreniras por fariĝi kalva kranisupre, malrekta nazo, kaj batitaspektaj vangostoj, super kiuj aspektis ferocaj kaj atentemaj la okuloj. La vangoj estis liniitaj, la buŝo aspektis entirita. Certe ĝi ja estis lia vizaĝo, sed ŝajnis al li ke ĝi ŝanĝiĝis pli ol li interne ŝanĝiĝis. La emocioj kiujn ĝi registris diferencis de tiuj kiujn li sentis. Li fariĝis parte kalva. Je la unua momento li kredis ke li ankaŭ griziĝis, sed nur lia kranihaŭto estis griza. Escepte de liaj manoj kaj vizaĝcirklo, lia korpo estis tute griza pro malnova, enhaŭtiĝinta malpuro. Tie kaj tie sub la malpuro estis la ruĝaj cikatroj de vundoj, kaj proksime al la maleolo la varika ulcero estis inflamita amaso kun haŭtpecoj deŝiriĝantaj. Sed vere timiga estis la marasmo de lia korpo. La ripobarelo estis mallarĝa kiel tiu de skeleto: la kruroj estis ŝrumpintaj, tiel ke la genuoj estis pli dikaj ol la femuroj. Li vidis nun kion celis O’Brien kiam li parolis pri lia flankaspekto. La kurbiĝo de la spino estis miriga. La maldikaj ŝultroj estis kliniĝintaj antaŭen tiel ke ili kavigis la bruston, la malglata kolo aspektis duobligita pro la pezo de la kranio. Divene, li dirus ke temas pri la korpo de sesdekjaraĝulo, kiu suferas pro ia fia malsano.
“Vi kelkfoje pensis,”diris O’Brien, “ke mia vizaĝo — la vizaĝo de membro de la Interna Partio — aspektas maljuna kaj trivita. Kion vi opinias pri via propra vizaĝo?”
Li kaptis ŝultron de Winston kaj ekturnis lin tiel ke li frontis lin.
“Rigardu vian staton!” li diris. “Rigardu tiun fimalpuron sur via tuta korpo. Rigardu la malpuraĵon inter viaj piedfingroj. Rigardu tiun naŭzan etenditan inflamaĵon sur via kruro. Ĉu vi scias ke vi fetoras kvazaŭ kapro? Verŝajne vi eĉ ne plu rimarkas tion. Rigardu vian marasmon. Ĉu vi vidas? Mi povas kunmeti miajn dikfingron kaj montrofingron ĉirkaŭ vian bicepson. Mi povus rompi vian kolon kvazaŭ karoton. Ĉu vi scias ke vi seniĝis de dudek kvin kilogramoj, de kiam vi estas en niaj manoj? Eĉ viaj haroj elfalas faske. Vidu!” Li faris ŝirgeston je la kapo de Winston kaj deprenis fasketon da haroj. Kiom vi havis kiam vi venis al ni? Malfermu vian buŝon. Restas naŭ, dek, dek unu dentoj. Kiom vi havis kiam vi venis al ni? Kaj la malmultaj restantaj faladas el via kapo. Vidu!”
Li prenis unu el la restantaj antaŭdentoj de Winston inter siaj forta dikfintro kaj montrofingro. Ekdoloro trairis la makzelon de Winston. O’Brien estis eltirinta la malfirme fiksitan denton per la radikoj. Li ĵetis ĝin trans la ĉelon.
“Vi forputras,” li diris; “vi disfalas. Kio vi estas? Sako da malpuraĵoj. Nun turnu vin, kaj denove rigardu en la spegulon. Ĉu vi vidas tion, kio frontas vin? Tio estas la lasta homo. Se vi estas homo, tio estas la homaro. Nun resurmetu viajn vestojn.”
Winston komencis vesti sin per malrapidaj rigidaj moviĝoj. Ĝis nun li ŝajne ne rimarkis kiom maldika kaj malforta li estas. Nur unu penso moviĝis en lia menso: ke evidente li estis en ĉi tiu loko pli longe ol li supozis. Subite, dum li metis la mizerajn ĉifonojn ĉirkaŭ sin, sento de kompato por lia ruinita korpo trairis lin. Antaŭ ol li konsciis pri kion li faras, li kolapsis sur malgrandan tabureton kiu staris apud la lito kaj ekploris. Li konsciis pri sia malbelo, sia malgracio, fasko da ostoj en malpuraĉaj subvestoj, sidanta plorante en la malmilda blanka lumo: sed li ne povis deteni sin. O’Brien metis manon sur lian ŝultron, preskaŭ afable.
“Tio ne daŭros por ĉiam,” li diris. “Vi povas eskapi de ĝi kiam ajn vi deziras. Ĉio dependas de vi.”
“Vi faris tion,” larmis Winston. “Vi reduktis min al ĉi tiu stato.”
“Ne, Winston, vi reduktis vin mem al ĝi. Jen kion vi akceptis kiam vi unue starigis vin kontraŭ la Partion. Ĉio jam estis en tiu unua ago. Nenio okazis kion vi ne antaŭvidis.”
Li paŭzis, poste pludiris:
“Ni venkis vin, Winston. Ni disrompis vin. Vi vidis kia estas via korpo. Via menso estas en sama stato. Mi ne kredas ke povas resti multa fiero en vi. Vi estas piedbatita kaj vipita kaj insultita, vi kriegadis pro doloro, vi ruliĝadis sur la planko en viaj propraj sango kaj vomaĵo. Vi larme petegis kompaton, vi perfidis ĉiun kaj ĉion. Ĉu vi povas pensi pri eĉ unusola malfieraĵo kiu ne trafis vin?”
Winston ĉesis plori, kvankam la larmoj ankoraŭ fluadis el liaj okuloj. Li suprenrigardis al O’Brien.
“Mi ne perfidis Julian,” li diris.
O’Brien malsuprenrigardis lin penseme. “Ne,” li diris; “ne; tio estas tute vera. Vi ne perfidis Julian.”
La kurioza respekto al O’Brien, kion ŝajne nenio povis detrui, inundis la koron de Winston denove. Kiel inteligenta, li pensis, kiel inteligenta! O’Brien neniam malsukcesis kompreni kion oni diras al li. Ĉiu alia sur la tero tuj respondus ke li ja perfidis Julian. Ĉar kion ili ne sukcesis eltrudi el li per torturo? Li rakontis al ili ĉion kion li sciis pri ŝi, ŝiaj kutimoj, ŝia karaktero, ŝia estinta vivo; li konfesis, ĝis la plej trivialaj detaloj, ĉion okazintan dum iliaj renkontiĝoj, ĉion diritan de li al ŝi kaj de ŝi al li, iliajn nigramerkatajn manĝojn, iliajn adultagojn, iliajn svagajn komplotadojn kontraŭ la Partio — ĉion. Tamen, laŭ la senco kiun li intencis por tiu vorto, li ne perfidis ŝin. Li ne ĉesis ami ŝin; liaj sentoj pri ŝi restis senŝanĝaj. O’Brien estis kompreninta lian intencon sen bezoni klarigon.
“Diru,” li diris, “kiom baldaŭ ili mortpafos min?”
“Eble post longe,” diris O’Brien. “Vi estas malfacila kazo. Sed ne senesperu. Ĉiu estas resanigita, pli-malpli frue. Fine ni mortpafos vin.”
Li fartis multe pli bone. Li plidikiĝis kaj plifortiĝis ĉiun tagon, se estis prave paroli pri tagoj.
La blanka lumo kaj la zumanta sono restis samaj kiel antaŭe, sed la ĉelo estis iomete pli komforta ol la aliaj en kiuj li estis. Estis kapkuseno kaj matraco sur la lignotabula lito, kaj ili permesis ke li lavu sin iom ofte en stana baseno. Ili eĉ donis al li varman akvon per kiu li lavu sin. Ili donis al li novajn subvestojn kaj novan kombineon. Ili ŝmiris lian varikan ulceron per sendolorigaĵo. Ili eltiris la restaĵojn de liaj dentoj kaj donis al li novan falsdentaron.
Nepre pasis semajnoj aŭ monatoj. Estus eble nun kontroli la pasadon de la tempo, se lin interesus fari tion, ĉar oni manĝigis lin laŭ ŝajne regulaj intervaloj. Li ricevadis, laŭ lia takso, tri manĝojn en ĉiu dudekkvarhora periodo; kelkfoje li svage demandis al si ĉu li ricevas ilin nokte aŭ tage. La manĝaĵoj estis surprize bonaj, kun viando en ĉiu tria manĝo. Unufoje eĉ estis paketo da cigaredoj. Li ne havis alumetojn, sed la neniamparolanta gardisto, kiu alportis lian manĝaĵon, akceptis flamigi liajn cigaredojn. Kiam li unuafoje provis fumi, li vomis, sed li persistis, kaj utiligis la paketon dum longa tempo, fumante duonan cigaredon post ĉiu manĝo.
Ili donis al li blankan skribtabuleton al kiu estis ligita ero de krajono. Unue li ne utiligis ĝin. Eĉ kiam li estis veka, li estis tute senenergia. Ofte li kuŝadis inter unu manĝo kaj la sekva, preskaŭ senmove, kelkfoje dormante, kelkfoje vekiĝante en svagajn revojn dum kiuj estus tro energipostule malfermi la okulojn. Li delonge kutimiĝis dormi dum forta lumo briladis sur lian vizaĝon. Ŝajne ne gravis, escepte de ke oniaj sonĝoj estas pli koheraj. Li multe sonĝadis dum tiu tuta periodo, kaj ĉiam la sonĝoj estis feliĉaj. Li estis en la Ora Lando, aŭ li sidis inter enormaj, gloraj, sunlumigataj ruinaĵoj, kun sia patrino, kun Julia, kun O’Brien — farante nenion, nur sidante en la sunbrilo, parolante pri pacaj temoj. La pensoj kiujn li havis vekiĝinte estis plejparte pri liaj sonĝoj. Li ŝajne perdis la kapablon intelekti, nun post la forigo de la stimula doloro. Li ne estis tedita, li ne deziris konversacii aŭ distriĝi. Nur esti sola, ne esti batata aŭ pridemandata, havi sufiĉon por manĝi, esti tutkorpe pura, estis plene kontentige.
Laŭgrade li komencis pasigi malpli da tempo per dormado, sed li ankoraŭ ne sentis impulson foriri de la lito. Al li nur gravis kuŝi trankvile kaj senti la forton amasiĝantan en lia korpo. Li fingrumis sin tie kaj tie, provante certiĝi ke ne temas pri iluzio, ke liaj muskoloj plirondiĝas kaj lia haŭto plistriktiĝas. Fine li pruvis al si sen ajna dubo ke li plidikiĝas; liaj femuroj nun estis palpeble pli dikaj ol liaj genuoj. Post tio, unue senvole, li komencis ekzercadi sin regule. Post nelonge li povis marŝi tri kilometrojn, mezuratajn per paŝkalkulado de la dimensioj de la ĉelo, kaj liaj klinitaj ŝultroj fariĝadis pli rektaj. Li provis pli kompleksajn ekzercojn, kaj lin mirigis kaj hontigis trovi kion li ne povas fari. Li ne povis iri pli rapide ol paŝado, li ne povis etendi sian brakon kaj ankoraŭ teni sian tabureton, li ne povis stari sur unu kruro sen fali. Li kaŭriĝis sur siaj kalkanoj, kaj trovis ke kun agoniigaj doloroj en la femuroj kaj suroj, li povas nure stariĝi. Li kuŝis plata sur la ventro kaj penis levi sian pezon per siaj manoj. Estis senesperige, li ne povis levi sin eĉ je unu centimetro. Sed post kelkaj pliaj tagoj — kelkaj pliaj manĝoj — eĉ tiu ago estis plenumita. Venis tempo kiam li povis fari ĝin sesfoje sinsekve. Li eĉ komencis fieri pri sia korpo, kaj intermite konvinki sin ke lia vizaĝo refariĝas normala. Nur kiam li hazarde metis manon sur sian kalvan kranihaŭton, li memoris la liniitan ruiniĝintan vizaĝon kiu rerigardis al li el la spegulo.
Lia menso pliaktiviĝis. Li sidiĝis sur la lignan liton, kun sia dorso kontraŭ la muro kaj la skribtabulo sur siaj genuoj, kaj intense dediĉis sin al sinreedukado.
Li estis cedinta, konsentite. Efektive, kiel li nun komprenis, li estis preta cedi longe antaŭ ol li decidis fari tion. De la momento kiam li unue estis en la Ministrejo de Amo — kaj, jes, eĉ dum tiuj minutoj kiam li kaj Julia staris senhelpe dum la fera voĉo el la teleekrano ordonis al ili kion fari — li konsciiĝis pri la frivoleco, la senprofundeco de sia provo kontraŭi la potencon de la Partio. Li sciis nun ke jam dum sep jaroj la Penspolico observadis lin, kvazaŭ skarabon sub lupeo. Neniu korpa ago, neniu voĉigita vorto, ne estis nerimarkita de ili, neniu penstemo ne estis deduktita de ili. Eĉ la blanketa polvero sur la kovrilo de lia taglibro estis zorge remetita de ili. Ili ludis por li sonregistrojn, montris al li fotojn. Kelkaj estis fotoj pri li kaj Julia. Jes, eĉ… Li ne plu povis kontraŭbatali la partion. Krome, la Partio pravas. Devas esti tiel; kiel la senmorta, kolektiva cerbo povus erari? Laŭ kiu ekstera normo eblas kontroli ĝiajn decidojn? Malfrenezeco estas statistika. Nur necesas lerni pensi kiel ili pensas. Nur!
La krajono sentiĝis dika kaj malfacile manipulebla en liaj fingroj. Li komencis skribi la pensojn fluantajn en lian kapon. Li skribis unue per grandaj mallertaj majuskloj:
LIBERECO ESTAS SKLAVECO
Poste, preskaŭ sen paŭzo, li sub tio skribis:
DU KAJ DU ESTAS KVIN
Sed post tio sentiĝis ia neceso halti. Lia menso, kvazaŭ time fortirante sin de io, ŝajne ke kapablis koncentri. Li sciis ke li scias kio sekvas, sed dum momento li ne povis memori ĝin. Kiam li ja memoris ĝin, nur estis per konscia rezonado pri kio ĝi devas esti: ĝi ne memoriĝis proprage. Li skribis:
DIO ESTAS POTENCO.
Li akceptis ĉion. La estinteco estas ŝanĝebla. la estinteco neniam estis ŝanĝita. Oceanio militas kontraŭ Orientazio. Oceanio de ĉiam militas kontraŭ Orientazio. Jones, Aaronson, kaj Rutherford kulpis pri la krimoj pri kiuj oni akuzis ilin. Li neniam vidis la foton kiu malpruvis ilian kulpon. Ĝi neniam ekzistis, li inventis ĝin. Li memoris ke li memoris la kontraŭon, sed tio estis falsaj memoroj, produktoj de sintrompo. Kiel facile ja estas! Nur cedu, kaj ĉio alia sekvas. Estis kiel kiam oni naĝas kontraŭ akvofluo kiu retropuŝas onin, negrave kiom forte oni baraktas, kaj subite oni decidas turni sin kaj iri kun la fluo, anstataŭ kontraŭi ĝin. Nenio alia ŝanĝiĝis ol onia propra vidpunkto: la antaŭdestinaĵo okazis ĉiukaze. Li apenaŭ sciis kial li iam ribelis. Ĉio estis facila, escepte de…!
Ĉio povus esti vera. La tiel nomitaj leĝoj de la Naturo estas absurdaĵo. La leĝo de gravitado estas absurdaĵo. “Se mi dezirus,” O’Brien estis dirinta, “mi povus ekflosi super ĉi tiu planko kvazaŭ sapveziko.” Winston trapensis tion. “Se li kredas ke li flosas super la planko, kaj se mi samtempe kredas vidi lin fari tion, do tio okazas.” Subite, kvazaŭ amaseto da submergita rompaĵo eksupreniranta tra la surfacon de la akvo, la penso trudis sin en lian menson: “Ne vere okazas. Ni imagas ĝin. Ĝi estas halucinacio.” Li subpuŝis la penson tuj. La penseraro estis evidenta. Ĝi antaŭsupozis ke ie, ekster oni mem, ekzistas “reala” mondo kie okazas “realaj” eventoj. Sed kiel povus esti tia mondo? Kian scion ni havas pri io ajn, escepte de per niaj propraj mensoj? Ĉiuj eventoj okazas en la menso. Kio okazas en ĉiuj mensoj, tio vere okazas.
Li trovis neniun malfacilon forĵeti la penseraron, kaj lin tute ne minacis danĝero cedi al ĝi. Li konsciis, tamen, ke ĝi devus neniam esti enirinta lian menson. La menso devas ekblindiĝi, kiam ajn danĝera penso prezentas sin. La procedo devas esti aŭtomata, instinkta. “Krimhalto”, oni nomis tion en Novparolo.
Li komencis ekzercadi sin pri krimhaltado. Li prezentis al si propoziciojn — “la Partio diras ke la mondo estas plata”, “la Partio diras ke glacio pezas pli ol akvo” — kaj trejnis sin ne vidi, aŭ ne kompreni, la argumentojn kiuj kontraŭdiras ilin. Ne estis facile. Necesis havi grandajn povojn rezonadi kaj eltrovadi. La aritmetikajn problemojn kaŭzatajn de, ekzemple, tia deklaro kia “du plus du estas kvin” estis preter lia intelekta kapablo. Ankaŭ estis necesa ia mensa atletikismo, kapablo unu momenton fari la plej delikatan utiligon de la logiko kaj la sekvan momenton esti nekonscia pri la plej krudaj logikaj eraroj. Stulteco necesis tiom kiom inteligento, kaj estis egale malfacile atingebla.
Tutdume, per unu parto de sia menso, li demandis al si kiombaldaŭ ili mortpafos lin. “Ĉio dependas de vi,” O’Brien estis dirinta; sed li sciis ke per neniu konscia ago li povus plibaldaŭigi ĝin. Eble okazos post dek minutoj, aŭ dek jaroj. Ili eble tenos lin sola en karcero dum jaroj, ili eble sendos lin al gulago, ili eble liberigos lin provizore, tion ili kelkfoje faras. Estis tute eble ke antaŭ ol li estos mortpafita, la tuta dramo de lia arestiĝo kaj pridemandiĝado reokazos. Sole certa estis tio ke la morton neniam venas kiam atendite. La tradicio — la neparolata tradicio: iel oni scias ĝin, kvankam oni neniam aŭdas iun diri ĝin — estis ke ili mortpafas onin de malantaŭe; ĉiam en la malantaŭon de la kapo, sen averto, dum oni marŝas laŭlonge de koridoro de ĉelo al ĉelo.
Unu tagon — “sed unu tagon” ne estis ĝusta esprimo, ĉar egale verŝajne okazus dum la noktomezo — unu tagon li eniris strangan, feliĉoplenan revadon. Li marŝis laŭlonge de la koridoro, atendante la kuglon. Li scias ke ĝi venos post momento. Ĉio estis decidita, glatigita, interkonsentita. Ne plu estis duboj, nek argumentoj, nek doloro, nek timo. Lia korpo estis sana kaj forta. Li marŝis facile, kun ĝojo pro moviĝado kaj kun la sento ke li marŝas en la sunlumo. Li ne plu estis en la mallarĝaj blankaj koridoroj de la Ministrejo de Amo, li estis en la enorma sunluma koridoro, kilometron larĝa, laŭ kiu li ŝajnis marŝi en la deliro okazigita de drogoj. Li estis en la Ora Lando, sekvante la piedpadon trans la malnovan paŝtejon elmanĝitan de kunikloj. Li povis senti la mallongan resalteman gazonon sub siaj piedoj kaj la mildan sunlumon sur sia vizaĝo. Ĉe la rando de la kampo estis la ulmoj, viglete movataj, kaj ie preter tie estis la rojo kie la leŭciskoj kuŝis en la verdaj lagetoj sub la salikoj.
Subite li ektremegis kun hororŝoko. La ŝvito ekverŝiĝis el lia dorsostaro. Li aŭdis sin pervoĉe krii:
“Julia! Julia! Julia, mia amata! Julia!”
Dum momento lin trafis fortega halucinacio pri ŝia ĉeesto. Ŝi ŝajnis ne nur esti kun li, sed en li. Estis kvazaŭ ŝi eniris la strukturon de lia haŭto. Tiumomente li amis ŝin multe pli ol iam kiam ili estis kunaj kaj liberaj. Ankaŭ li sciis ke ie ŝi ankoraŭ vivas, kaj bezonas ke li helpu ŝin.
Li rekuŝiĝis sur la lito kaj penis trankviligi sin. Kion li faris? Kiom da jaroj li aldonis al sia servutado per tiu momento da febleco?
Post unu momento plia li aŭdos la marŝadon de botoj ekstere. Ili ne permesos ke tia elkrio estu nepunita. Ili nepre scias nun, se ili ne jam sciis, ke li rompis la konsenton kiun li faris kun ili. Li obeis la Partion, sed li ankoraŭ malamis la Partion. En la malnovaj tagoj li kaŝis herezan menson malantaŭ konforma aspekto. Nun li retroiris paŝon plian: en la menso li cedis, sed li esperis gardi la internan koron integra. Li sciis ke li malpravas, sed li preferis malpravi. Ili komprenos tion — O’Brien komprenos ĝin. Ĉio estis konfesita per tiu unusola stulta elkrio.
Li devos rekomenci de la komenco. Eble necesos jaroj. Li palpis sian vizaĝon per mano, penante familiarigi al si la novan formon. Estis profundaj sulketoj en la vangoj, la vangostoj sentiĝis akraj, la nazo platigita. Krome, post kiam li lastafoje vidis sin per la spegulo, li ricevis tute novan dentaron. Ne estis facile konservi senespriman mienon, kiam oni ne scias kiel aspektas onia vizaĝo. Ĉiukaze, nur regi la mienon ne sufiĉas. La unuan fojon li perceptis ke se oni volas kaŝi sekreton, necesas ankaŭ kaŝi ĝin de si mem. Oni devas tutdume scii ke ĝi estas en la menso, sed ĝis bezono oni devas neniam lasi ĝin eliri en la konscion en iu formo nomebla. De nun li devas ne nur pensi ĝuste; li devas senti ĝuste; sonĝi ĝuste. Kaj tutdume li devas gardi sian malamon enŝlosita, kvazaŭ bulo da materialo kiu estas parto de li mem tamen ne konektita al la cetero de li mem, ia cisto.
Unu tagon ili decidos pafi lin. Ne eblas scii kiam tio okazos, sed kelkajn sekundojn antaŭe devos esti eble diveni. Ĉiam ili pafas de malantaŭe, dum oni marŝas laŭlonge de koridoro. Dek sekundoj sufiĉos. En tia kvanto da tempo, la mondo interne de li povos renversiĝi. Kaj tiam subite, sen vorto dirita, sen paŭzo en la paŝado, sen la ŝanĝiĝo de linio en lia vizaĝo — subite la kaŝo malaperos kaj bang! eksplodos la baterioj de lia malamo. Ili estos dispafintaj lian cerbon antaŭ ol povi rehavigi ĝin al si. La hereza penso estos nepunita, nepentita, ekster ilia atingopovo, por ĉiam. Ili estos pafintaj truon en sia propra protekto. Morti dum oni malamas ilin, jen libereco.
Li fermis siajn okulojn. Estis pli malfacile ol akcepti intelektan disciplinon. Temis pri malvirtigi sin, damaĝi sin. Li devos plonĝi en la plej fiaĉan fiaĉon. Kio estas la plejpleje terura, naŭza afero? Li pensis pri Granda Frato. La enorma vizaĝo (ĉar li konstante vidis ĝin sur afiŝoj, li ĉiam pensis pri ĝi kiel metron larĝa), kun siaj densa nigra liphararo kaj okuloj kiuj sekvas vin tien kaj reen, ŝajnis flosi propravole en lian menson. Kion li vere sentis rilate al Granda Frato?
Sonis peza marŝado de botoj en la koridoro. La ŝtala pordo brue malfermiĝis. O’Brien paŝis en la ĉelon. Malantaŭ li estis la vaksvizaĝa oficiro kaj la nigre uniformitaj gardistoj.
“Stariĝu,” diris O’Brien. “Venu ĉi tien.”
Winston staris kontraŭ li. O’Brien prenis la ŝultrojn de Winston inter siaj fortaj manoj kaj rigardis lin intense. “Vi havis pensojn pri trompi min,” li diris. “Estis stulte. Staru pli rekte. Rigardu min en la vizaĝon.”
Li paŭzis, kaj daŭrigis per pli milda tono:
“Vi pliboniĝas. Intelekte, vere malmulto malĝustas en vi. Nur emocie vi malsukcesis progresi. Diru al mi, Winston — kaj memoru, ne mensogu: vi scias ke mi ĉiam povas detekti mensogon — diru al mi, kia estas via vera sento rilate al Granda Frato?”
“Mi malamas lin.”
“Vi malamas lin. Bone. Do la tempo venis kiam vi devos fari la lastan paŝon. Vi devos ami Grandan Fraton. Ne sufiĉas obei lin: vi devas ami lin.”
Li delasis Winstonon kun puŝeto direkte al la gardistoj.
“Ĉambro 101,” li diris.
Je ĉiu etapo de sia enkarcereco li sciis, aŭ ŝajnis scii, kie li estas en la senfenestra konstruaĵo. Eble estis malgrandaj diferencoj en la aerpremo. La ĉeloj kie la gardistoj batadis lin estis sub la ternivelo. La ĉambro kie O’Brien pridemandadis lin estis alte, proksime al la tegmento. Ĉi tiu loko estis multajn metrojn subtere, ne eblis pli malsupren iri.
Ĝi estis pli granda ol la plejmultaj el la ĉeloj en kiuj li antaŭe estis. Sed li apenaŭ rimarkis siajn ĉirkaŭaĵojn. Li rimarkis nur ke jen du malgrandaj tabloj rekte antaŭ li, ĉiu estis kovrita per verda drapo. Unu estis nur unu-du metrojn for de li, la alia estis pli fora, proksima al la pordo. Li estis ligita rekta en seĝo, tiel strikte ke li povis movi nenion, eĉ ne la kapon. Ia vato tenis lian kapon de malantaŭe, devigante lin rigardi rekte antaŭen.
Dum momento li estis sola; poste la pordo malfermiĝis kaj O’Brien envenis.
“Iam vi demandis al mi,” diris O’Brien, “kio estas en Ĉambro 101. Mi diris al vi ke vi jam scias la respondon. Ĉiu scias ĝin. Kio estas en Ĉambro 101 estas la plej terura afero en la mondo.”
La pordo denove malfermiĝis. Gardisto envenis, portante ion konsistantan el drato, ian keston aŭ korbon. Pro la pozicio kie staris O’Brien, Winston ne povis vidi kio la objekto estas.
“La plej terura afero en la mondo,” diris O’Brien, “varias de individuo al individuo. Ĝi povas esti entombigo dum oni vivas, aŭ mortigo per fajro, aŭ drono, aŭ la puŝo de pika stango tra onin, aŭ kvindek alispecaj mortoj. Kelkfoje ĝi estas io tute banala, eĉ ne mortiga.”
Li moviĝis iomete flanken, tiel ke Winston pli bone vidis la objekton sur la tablo. Ĝi estis oblonga drata kaĝo, kun tenilo sur sia supro, per kiu oni povas porti ĝin. Fiksita al ĝia antaŭaĵo estis io aspektanta kiel skermomasko, kun la konkava flanko ekstere. Kvankam ĝi estis tri aŭ kvar metrojn for de li, li povis vidi ke la kaĝo estis dividita en du fakojn, kaj ke estas ia besto en ĉiu el ili. Ili estis ratoj.
“Por vi,” diris O’Brien, “la plej terura afero en la mondo estas ratoj.”
Ia antaŭtremo, timo pri li-ne-sciis-kio, trapasis Winstonon tuj, kiam li unue ekvidis la kaĝon. Sed ĉimomente la signifo de la maskaspekta ligaĵo antaŭ ĝi subite penetris lin. Liaj intestoj ŝajnis fariĝi akvo.”
“Vi ne povas fari tion!” li kriis per alta fendita voĉo. “Vi ne povus, vi ne povus! Ne estas eble!”
“Ĉu vi memoras,” diris O’Brien, “la panikan momenton kiu ofte okazis en viaj sonĝoj. Estis muro da nigreco antaŭ vi, kaj muĝanta sono en viaj oreloj. Estis io terura aliflanke de la muro. Vi sciis ke vi scias kio ĝi estas, sed vi ne kuraĝis treni ĝin en la lumon. La ratoj estis tiuj, kiuj estis aliflanke de la muro.”
“O’Brien” dirisWinston, penante regi sian voĉon. “Vi scias ke tio ne necesas. Kion vi volas ke mi faru?”
O’Brien ne rekte respondis. Kiam li parolis, estis per la instruista maniero kiun li kelkfoje afektis. Li rigardis penseme en la distancon, kvazaŭ parolante al aŭskultantaro ie malantaŭ la dorso de Winston.
“Per si mem,” li diris, “la doloro ne ĉiam sufiĉas. Ekzistas okazoj kiam homo eltenos malgraŭ doloro, eĉ ĝismorte. Sed por ĉiu persono estas io netolerebla — io nekontemplebla. Ne temas pri kuraĝo kaj malkuraĝo. Se oni falas de altaĵo, ne estas malkuraĝe peni kapti ŝnuregon. Se oni venis el profunda akvo, ne estas malkuraĝe plenigi la pulmojn per aero. Tio estas nur instinkto, nedetruebla. Estas same pri ratoj. Por vi, ili estas netolereblaj. Ili estas formo de premo kiun vi ne povas toleri, eĉ kvankam vi volas. Vi faros tion, kio estas postulata de vi.”
“Sed kio ĝi estas, kio ĝi estas? Kiel mi povas fari ĝin, se mi ne scias kio ĝi estas?”
O’Brien prenis la kaĝon kaj transportis ĝin al la pli proksima tablo. Li zorge metis ĝin sur la kovrotukon. Winston povis aŭdi la sangon zumi en liaj oreloj. Li sentis kvazaŭ li sidas en plena soleco. Li estas en la mezo de granda malplena ebenaĵo, plata dezerto inundata de sunlumo, trans kiun venis al li ĉiuj sonoj el imensaj distancoj. Tamen la kaĝo kun la ratoj estis apenaŭ du metrojn for de li. Ili estis enormaj ratoj. Ili havis la aĝon kiam la muzelo de rato fariĝas malakra kaj feroca, kaj ĝia hararo bruna anstataŭ griza.
“La rato,” diris O’Brien, ankoraŭ parolante al sia nevidebla aŭskultantaro, “kvankam ronĝulo, estas karnovora. Vi konscias pri tio. Vi sendube aŭdis pri tiaj eventoj, kiaj okazas en la malriĉaj kvartaloj de ĉi tiu urbo. En kelkaj stratoj virino ne aŭdacas lasi sian bebon sola en la domo por eĉ kvin minutoj. La ratoj nepre atakus ĝin. En tre mallonga tempo ili manĝus ĝis restus nur la ostoj. Ili ankaŭ atakas malsanajn aŭ mortantajn personojn. Ili montras mirindan inteligenton, per sia rekono ke homo estas senhelpa.”
Sonis krioj el la kaĝo. Ili ŝajnis atingi Winstonon el tre fore. La ratoj interbatalis; ili penis atingi unu la alian tra la apartiga muro. Li ankaŭ aŭdis profundan ĝemon senesperan. Ankaŭ tio ŝajnis veni el ekster li.
O’Brien prenis la kaĝon, kaj farante tion li premis ion en ĝi. Aŭdiĝis akra klako. Winston kvazaŭfreneze penegis liberigi sin de la seĝo. Estis senespere; ĉiu parto de li, eĉ la kapo, estis tenata nemovebla. O’Brien pliproksimigis la kaĝon. Ĝi estis malpli ol unu metron for de la vizaĝo de Winston.
“Mi premis la unuan levstangon,” diris O’Brien. “Vi komprenas kia ĉi tiu kaĝo estis konstruita. La masko kovros vian kapon, tiel ke ne estos elirejo. Kiam mi premos la alian levstangon, la pordo de la kaĝo glitos supren. Ĉi malsategaj brutetoj elflugos kvazaŭ kugloj. Ĉu iam vi vidis raton salti tra la aeron? Ili saltos sur vian vizaĝon kaj boros rekte en ĝin. Kelkfoje li atakas unue la okulojn. Kelkfoje ili boras tra la vangojn kaj voras la langon.”
La kaĝo estis pli proksima; ĝi fariĝis tre apuda. Winston aŭdis serion da akraj krioj, kiuj ŝajne okazis en la aero super lia kapo. Sed li batalis furioze kontraŭ sia paniko. Pensi, pensi, eĉ kiam restas nur ono da sekundo — pensi, jen la sola espero. Subite la fetora moska odoro de la brutoj trafis lian nazon. Okazis violenta naŭzokonvulsio en li, kaj li preskaŭ senkonsciiĝis. Ĉio nigriĝis. Dum momento li estis freneza krieganta besto. Tamen li revenis el la nigro kroĉiĝante al ideo. Ekzistis unu, nur unusola, metodo sin savi. Li devos meti alian homon, la korpon de alia homo, inter sin kaj la ratojn.
La cirklo de la masko nun estis sufiĉe granda por malebligi ion alian. La dratpordo estis duon da manlarĝoj for de lia vizaĝo. La ratoj sciis kio okazos, nun. Unu el ili saltadis supren kaj malsupren, la alia, maljuna skvama avo el la kloakoj, stariĝis, kun sia palruĝaj manoj kontraŭ la bariloj, kaj feroce snufis la aeron. Winston povis vidi la lipharojn kaj la flavajn dentojn. Denove la nigra paniko kaptis lin. Li estis blinda, senhelpa, senmensa.
“Ĝi estis kutima punmetodo en Imperia Ĉinio,” diris O’Brien, didakte kiel ĉiam.
La masko tuŝis lian vizaĝon. La drato ekfrotis lian vangon. Kaj tiam — ne, ne senzorgiĝo, nur espero, eta fragmento da espero. Tro malfrue, eble tro malfrue. Sed li subite komprenis ke en la tuta mondo estas nur unu persono al kiu li povos transŝovi sian punon — unu korpo kiun li povos ĵeti inter sin kaj la ratojn. Kaj li kriadis freneze, kaj ripete.
“Faru al Julia! Faru al Julia! Ne mi! Julia! Ne gravas kion vi faros al ŝi. Forŝiru ŝian vizaĝon, nudigu ŝin ĝis la ostoj. Ne min! Julian! Ne min!”
Li faladis malantaŭen, en enormajn profundojn, for de la ratoj. Li ankoraŭ estis ligita al la seĝo, sed li falis tra la plankon, tra la murojn de la konstruaĵo, tra la teron, tra la oceanojn, tra la atmosferon, en la eksterteran spacon, en la profundojn inter la steloj — ĉiam foren, foren, for de la ratoj. Li estis lumjarojn for, sed O’Brien ankoraŭ staris apude. Ankoraŭ li sentis la malvarman draton kontraŭ sia vango. Sed tra la nigro kiu ĉirkaŭas lin li aŭdis alian metalan klaketon, kaj sciis ke la pordo de la kaĝo estis fermiĝinta, ne plu estas aperta.
La Kaŝtanarbo estis preskaŭ malplena. Radio de sunlumo transverse brilanta tra fenestro trafis polvokovritajn tablosuprojn. Estis la soleca dekkvina horo. Staneca muziko fluetadis el la teleekranoj.
Winston sidis en sia kutima angulo, rigardante en malplenan glason. Fojfoje li suprenrigardetis al vasta vizaĝo, kiu okulumis lin de la kontraŭa muro. GRANDA FRATO RIGARDAS VIN, diris la subskribaĵo. Nepetite, kelnero venis kaj plenigis lian glason per Ĝino por la Venko, elskuante en ĝin kelkajn gutojn el alia botelo kiu havis plumon tra la korko. Estis sakarino, gustigita per kariofiloj, specialaĵo de la kafejo.
Winston aŭskultadis la teleekranon. Nuntempe nur muziko venadis el ĝi, sed estis eble ke iumomente estos speciala bulteno de la Ministrejo de Paco. La informoj el la Afrika fronto estis ege maltranviligaj. Fojfoje li maltrankviliĝadis pri ĝi, dum la tuta tago. Eŭrazia armeo (Oceanio militas kontraŭ Eŭrazio: Oceanio de ĉiam militas kontraŭ Eŭrazio) moviĝas suden terure rapide. La tagmeza bulteno ne menciis specifan lokon, sed verŝajne jam la buŝo de la Kongo estas batalkampo. Brazavilo kaj Leopoldvilo estas minacataj. Oni ne bezonas rigardi mapon por vidi la signifon de tio. Ne nur temis pri perdi Centran Afrikon: la unuan fojon en la tuta milito, la teritorio de Oceanio mem estas minacata.
Violenta emocio, ne precize timo sed ia nedistinganta ekscitiĝo, ekflamis en li, poste fadis. Li ĉesis pensi pri la milito. Nuntempe li neniam povis fiksi sian menson al unu temo dum pli ol kelkaj momentoj je unu fojo. Li prenis sian glason kaj plenglutis la enhavon. Kiel ĉiam, la ĝino tremigis lin, kaj eĉ iomete vomemigis lin. La aĵo estas aĉa. La kariofiloj kaj la sakarino, mem sufiĉe naŭzaj laŭ sia propra karaktero, ne povis maski la platan olean odoron; kaj plej malbone estis ke la odoro de ĝino, kiu loĝis en li nokte kaj tage, estis neeviteble kunmiksita en lia menso kun la odoro de tiuj —
Li neniam nomis ilin, eĉ en siaj pensoj, kaj laŭeble li neniam imagis ilian aspekton. Ili estis io pri kio li duone konsciis, ŝvebanta proksime al lia vizaĝo, odoro kroĉiĝanta al lia nazo. Dum la ĝino leviĝis en li li ruktis tra purpuraj lipoj. Li fariĝis pli dika post sia liberiĝo, kaj li reakiris sian malnovan koloron. Liaj trajtoj dikiĝis, la haŭto sur la nazo kaj vangostoj estis krude ruĝa, eĉ la kalva kranio estis tro profunde palruĝa. Kelnero, denove nepetite, alportis la ŝaktabulon kaj la aktualan eldonon de La Tempoj, kun paĝo faldita ĉe la ŝakproblemo. Poste, vidante ke la glaso de Winston estas malplena, li alportis la botelon da ĝino kaj replenigis ĝin. Ne necesis mendi. Ili konis liajn kutimojn. La ŝaktabulo ĉiam atendis lin, lia tablo en la angulo estis ĉiam rezervita; eĉ kiam la kafejo estis plena, li havis tiun tablon nur por si mem, ĉar neniu deziris troviĝi sidanta tro proksime al li. Li eĉ neniam ĝenis sin pri kalkulado de siaj trinkaĵoj. Je neregulaj intervaloj ili prezentis al li malpuran paperslipon, kaŭ, laŭ ili, estis la fakturo, sed li sentis ke ĉiam ili postulas maltro da mono de li. Ne gravus se estus inverse. Li ĉiam havis multan monon nuntempe. Li eĉ havis laboron, sinekuron, pli bone pagatan postenon ol estis lia antaŭa laboro.
La muziko el la teleekrano ĉesis kaj voĉo komencis paroli. Winston levis sian kapon por aŭskulti. Tamen mankis bultenoj el la fronto. Temis nur pri nelonga anonco de la Ministrejo de Abundo. Dum la antaŭa jarkvarono, montriĝis ke la kvoto de botlaĉoj, en la Deka Trijarplano, estis superplenumita je 98%.
Li ekzamenis la ŝakproblemon, kaj aranĝis la ludfigurojn. La ludfino estis kompleksa, en ĝi estis paro da ĉevaloj. “Blanka ludu kaj matu per du movoj.” Winston suprenrigardis al la portreto de Granda Frato. Blanka ĉiam matas, li pensis kun ia nebula mistikismo. Ĉiam, senescepte, tiel estas aranĝite. En neniu ŝakproblemo ekde la komenco de la mondo iam venkis Nigro. Ĉu tio ne simbolas la eternan, senvarian triumfadon de la Bono super la Malbono? La giganta vizaĝo rerigardis al li, plena de trankvila potenco. Blanka ĉiam matas.
La voĉo el la teleekrano paŭzis, kaj aldonis per alia kaj multe pli solena tono: “Vi estas avertita atendi gravan anoncon je la dek kvin trideka. Dek kvin trideka. Temas pri plej gravegaj informoj. Atentu ne maltrafi ĝin. Dek kvin trideka!” La metaleca muziko rekomenciĝis.
La koro de Winston rapidiĝis. Temas pri la bulteno el la fronto; instinkto informis lin ke estos malagrablaj informoj. La tutan tagon, dum nelongaj ekscitoplenaj momentoj, la penso pri plena malvenko en Afriko eniris kaj eliris lian menson. Li preskaŭ vere vidis la Eŭrazian armeon svarmadi trans la neniam-rompitan limon kaj verŝiĝi en la pinton de Afriko kvazaŭ kolumno da formikoj. Kial ne estis eble ĉirkaŭflanki ilin iel? Skizo de la Okcidentafrika Bordo estis klare videbla en lia menso. Li prenis la blankan ĉevalon kaj movis ĝin trans la tabulon. Jen la ĝusta pozicio. Eĉ dum li vidis la nigran hordon kuradi suden, li vidis alian forton, mistere kunvenigitan, subite metitan malantaŭ ili, detranĉante iliajn komunikojn surterajn kaj marajn. Li sentis ke volante tion li ekzistigas tiun alian forton. Sed necesis rapide agi. Se ili povus regi la tutan Afrikon, se ili havus aerkampojn kaj submarŝipajn bazojn ĉe la Kabo, tio dividus Oceanion en du partojn. Povus signifi ĉion ajn: malvenkon, paneon, la redividiĝon de la mondo, la detruiĝon de la Partio! Li forte enspiris. Eksterordinara miksaĵo de sentoj — sed ne ekzakte miksaĵo; pli ĝuste, sinsekvaj tavoloj de sentoj, kie ne eblas diri kiu tavolo estas plejsuba, baraktis interne de li.
La spasmo pasis. Li remetis la blankan ĉevalon en ĝian pozicion, sed dum la nuna momento li ne povis dediĉi sin al serioza studo pri la ŝakproblemo. Liaj pensoj denove vagis. Preskaŭ senkonscie li desegnis per sia fingro en la polvo sur la tablo: 2+2=
“Ili ne povas iri internen de vi,” ŝi estis dirinta. Sed ili ja povis iri internen de vi. “Kio okazas al vi ĉi tie estas por ĉiam,” O’Brien estis dirinta. Tio estis veroplena parolo. De kelkaj aferoj, oniaj propaj agoj, oni neniam povas resaniĝi. Io estis mortigita en via brusto: elbruligita, elkaŭterizita.
Li vidis ŝin; li eĉ parolis al ŝi. Nenia danĝero estis en tio. Li sciis, kvazaŭ instinkte, ke ili nuntempe preskaŭ neniom interesiĝas pri lia agado. Li povus aranĝi renkonti ŝin duan fojon, se iu el ili volus. Efektive, ili renkontiĝis nur hazarde. Estis en la Parko, dum aĉa, mordanta tago en marto, kiam la tero estis kvazaŭ fero, kaj la herbo ŝajnis tute morta, kaj estis neniu burĝono ie ajn, escepte de kelkaj krokusoj kiuj estis suprenpuŝintaj sin por esti dispartigitaj de la vento. Li marŝadis rapide kun frostitaj manoj kaj larmantaj okuloj, kiam li vidis ŝin apenaŭ dek metrojn for. Li tuj rimarkis ke ŝi estis ŝanĝiĝinta, iel neklare koncepteble. Ili preskaŭ pasis unu la alian sen indiko de sinrekono, poste li turnis sin kaj sekvis ŝin, ne tre fervore. Li sciis ke ne estas danĝero, neniu interesiĝos pri li. Ŝi ne parolis. Ŝi formarŝis oblikve trans la herbon, kvazaŭ penante perdi lin, poste ŝajnis rezigne akcepti ke li estos apud ŝi. Baldaŭ ili estis en aro da ĉifonaj senfoliaj arbustoj, senutilaj aŭ por kaŝejo aŭ por protekto kontraŭ la vento. Ili haltis. Estis fimalvarmege. La vento sibladis tra la branĉetoj kaj mordis la hazardajn malpuraspektajn krokusojn. Li metis brakon ĉirkaŭ ŝian talion.
Ne estis teleekrano, sed sendube estis kaŝitaj mikrofonoj: krome, ili estis videblaj. Ne gravis, nenio gravis. Ili povus kuŝiĝi sur la tero kaj amori, se ili dezirus. Lia karno frostiĝis pro hororo, kiam li pensis tion. Ŝi tute ne respondis al la ĉirkaŭmeto de lia brako; ŝi eĉ ne provis liberigi sin. Li sciis nun kio estis ŝanĝiĝinta en ŝi. Ŝia vizaĝo estis pli palflava, kaj estis longa cikatro, parte kaŝita de ŝia hararo, trans ŝiajn frunton kaj tempion; sed tio ne estis la ŝanĝo. Estis ke ŝia talio estis plidikiĝinta, kaj, laŭ surpriza maniero, plirigidiĝinta. Li memoris ke unufoje, post la eksplodo de raketbombo, li helpis tiri kadavron el iuj ruinoj, kaj lin mirigis ne nur la nekredebla pezo de la objekto, sed ĝia rigideco, kaj kiom malfacile estis manipuli ĝin, tio ŝajnigis ĝin pli kiel ŝtono ol kiel karno. Ŝia korpo sentiĝis tiel. Li ekpensis ke la teksturo de ŝia haŭto estas tre malsimila al sia iama karaktero.
Li ne provis kisi ŝin, nek ili parolis. Dum ili remarŝis trans la herbon, ŝi rigardis lin rekte la unuan fojon. Estis nur momenta rigardeto, plena de malestimo kaj malŝato. Li demandis al si ĉu temas pri malŝato veninta nure el la pasinteco, aŭ ĉu ĝin ankaŭ inspiris lia pufiĝinta vizaĝo kaj la akvo kiun la vento daŭre premis el liaj okuloj. Ili sidiĝis sur du feraj seĝoj, flank’-al-flanke sed ne tro apude. Li vidis ke ŝi estas parolonta. Ŝi movis sian mallertan ŝuon kelkajn centimetrojn, kaj intence dispremis branĉeton. Ŝiaj piedoj aspektis plilarĝiĝintaj, li rimarkis.
“Mi perfidis vin,” ŝi diris nure.
“Mi perfidis vin,” li diris.
Denove ŝi rigardis lin malŝate.
“Kelkfoje,” ŝi diris, “ili minacas vin per io kion vi ne povas toleri, eĉ ne povas pripensi. Kaj post tio vi diras: ‘Ne faru tion al mi, faru ĝin al iu alia, faru ĝin al Tiu-tiu.’ Kaj eble vi pretekstas, poste, ke temis nur pri truko kaj ke vi diris ĝin nur por haltigi ilin kaj ke vi ne vere intencis kion vi diris. Sed tio ne estas vera. Kiam ĝi okazas al vi, vi ja intencas vian diraĵon. Vi kredas ke ne ekzistas alia maniero savi vin, kaj vi plene pretas savi vin tiel. Vi volas ke ĝi okazu al la alia persono. Tute ne gravetetas al vi kion li suferos. Nur gravas al vi vi mem.”
“Nur gravas al vi vi mem,” li eĥis.
“Kaj post tio, vi ne plu havas samajn sentojn pri la alia persono.”
“Ne,” li diris, “vi ne plu havas samajn sentojn.”
Ŝajne nenio pli estis dirinda. La vento platpuŝis iliajn maldikajn kombineojn kontraŭ iliajn korpojn. Preskaŭ tuj fariĝis tro embarase, sidi tie silentante: krome, estis tro malvarmege por sidi senmove. Ŝi diris ion pri trafi subteran trajnon, kaj ŝtariĝis por foriri.
“Ni devos rerenkontiĝi,” li diris.
“Jes,” ŝi diris, “ni devos rerenkontiĝi.”
Li sekvis ŝin kelkan distancon, necerte, duonan paŝon malantaŭ ŝi. Ili ne interparolis denove. Ŝi ne vere provis forlasi lin, sed nur marŝis sufiĉe rapide por neebligi ke li povos marŝi apud ŝi. Li estis decidinta akompani ŝin ĝis la subtera fervojo, sed subite tiu sekvado en la malvarmego ŝajnis sencela kaj netolerebla. Lin superis deziro, ne tiom deziro foriri de Julia, kiom reiri al la Kaŝtanarba Kafejo, kiu neniam antaŭe ŝajnis tiel alloga kiel ĉimomente. Li havis nostalgian vidmemoron pri sia tablo en la angulo, kun la ĵurnalo kaj la ŝaktabulo kaj la ĉiamfluanta ĝino. Pleje, estos varme tie. La sekvan momenton, ne tute senintence, li lasis sin esti apartigita for de ŝi de malgranda grupo da homoj. Li duonsincere provis reatingi ŝin, poste malrapidigis sin, turnis sin, kaj komencis iri kontraŭadirekten. Irinte kvindek metrojn, li retrorigardis. La strato ne estis homplena, sed jam li ne povis distingi ŝin. Iu ajn el dekduo da rapidantaj figuroj povus esti ŝi. Eble ŝia dikiĝinta, rigidiĝinta korpo ne plu estis rekonebla de malantaŭe.
“Kiam ĝi okazas al vi,” ŝi estis dirinta, “vi ja intencas vian diraĵon”.
Li ja intencis ĝin. Li ne nur diris ĝin, li volis ĝin. Li volis ke ŝi, kaj ne li, estu transdonita al la —
Io ŝanĝiĝis en la muziko fluetanta el la teleekrano. Fendita, moka noto, flava noto, estis en ĝi. Kaj tiam — eble ne vere okazis, eble nur estis ke memoro ŝajnis aŭdiĝi —voĉo kantis:
“Sub la vasta kaŝtanarbo
Mi vendis vin, vi vendis min.”
La larmoj abundiĝis en liaj okuloj. Pasanta kelnero rimarkis ke lia glaso estas malplena, kaj revenis kun la botelo da ĝino.
Li prenis sian glason kaj snufis ĝin. La trinkaĵo fariĝis ne malpli sed pli aĉa je ĉiu buŝpleno trinkata. Sed ĝi jam fariĝis la medio en kiu li naĝas. Ĝi estis lia vivo, lia morto, kaj lia reviviĝo. Ĝino stuporigis lin ĉiunokte, kaj ĝino revivigis lin ĉiumatene. Kiam li vekiĝis, malofte antaŭ dek unu cent, kun gluiĝintaj palpebroj, kaj flamsenta buŝo, kaj dorso kiu sentiĝis kvazaŭ rompita, estus neeble eĉ stariĝi el horizontala pozicio sen la botelo kaj tetaso metitaj apud la liton dum la nokto. Tra la tagmezaj horoj li sidis kun duonkonscia vizaĝo, la botelo ĉemane, aŭskultante la teleekranon. De la dekkvina ĝis la fermotempo li estis kvazaŭmeblo en la Kastanarba Kafejo. Ne gravis al iu ajn, nun, kion li faras, neniu siblo vekis lin, neniu teleekrano admonis lin. Kelkfoje, eble dufoje en la semajno, li iris al polvoplena, forgesitaspekta oficejo en la Ministrejo de Vero kaj faris iom da laboro, nu, kion oni nomis laboro. Li estis nomumita al subkomitato de subkomitato estiĝinta el unu el la nenombreblaj komitatoj pritraktantaj trivialajn malfacilojn kiuj aperis dum la kompilado de la Dekunua Eldono de la Novparola Vortaro. Ili okupadis sin per produktado de io nomata Provizora Raporto, sed pri kio ili raportas li neniam klare trovis. Iel temis pri la demando ĉu meti komojn antaŭ parentezojn aŭ post ilin. Estis kvar aliaj personoj en la komitato, ĉiu el ili similis al li. Iujn tagoj ili kunvenis kaj poste tuj apartiĝis, malkaŝe konfesante unu al alia ke efektive estas nenio bezonanta prilaboron. Sed dum aliaj tagoj ili ekdediĉis sin al sia laboro preskaŭ fervore, plezuroplene preteksegante skribi siajn notojn kaj pretigi longajn memoraĵojn kiuj neniam estis finverkitaj — kiam la disputo pri kio ili supozeble disputas fariĝis eksterordinare kompleksa kaj malkonkreta, kun subtila disputetado pri difinoj, enormaj flankvojoj, kvereloj, eĉ minacoj apelacii al pli alta aŭtoritatulo. Kaj tiam, subite, la vigleco malaperis el ili, kaj ili sidis ĉirkaŭ la tablo, rigardante unu la alian per estingitaj okuloj, kvazaŭ fantomoj malaperantaj je la kokokrio.
La teleekrano silentis dum momento. Winston denove levis sian kapon. La bulteno! Sed ne, ili nur ŝanĝas la muzikon. Li vidis la mapon de Afriko malantaŭ siaj palpebroj. La moviĝado de la armeoj estis diagramo: nigra sago iranta vertikale suden, kaj blanka sago horizontale orienten, trans la voston de la unua. Kvazaŭ por rekuraĝiĝi li suprenrigardis al la neperturbebla vizaĝo en la portreto. Ĉi estis koncepteble ke la dua sago eĉ ne ekzistas?
Lia interesiĝo denove febliĝis. Li trinkis plian buŝplenon da ĝino, prenis la blankan ĉevalon, kaj faris necertan movon. Mat! Sed evidente tiu estis erara movo, ĉar, nevokite, memoro flosis en lian menson. Li vidis ĉambron lumigatan per kandelo, kun vasta blanke kovrita lito, kaj sin mem, knabo naŭ- aŭ dekjaraĝa, sidanta sur la planko, skuante kesteton da ĵetkuboj, kaj ridante ekscitite.Lia patrino sidis kontraŭ li kaj ankaŭ ridis.
Sendube estis ĉirkaŭ monaton antaŭ ŝia malapero. Ĝi estis momento de repacigo, kiam la konstanta malsato en lia ventro estis forgesita kaj lia antaŭa amo al ŝi efemere reviviĝis. Li bone memoris tiun tagon, pluvoplenan, malsekan tagon kiam la akvo suben fluadis sur la fenestro, kaj la lumo en la domo estis tro malforta por ebligi legadon. La tediĝo de la du infanoj, en la senluma, malvasta ĉambro, fariĝis netolerebla. Winston plendadis kaj grumbladis, senefike postuladis manĝaĵojn, ĉirkaŭvagis en la ĉambro, tirante ĉion el ĝia pozicio kaj piedbatante la panelaĵon ĝis la najbaroj bategis la murojn, kaj dume la pli juna infano laŭte ploris intermite. Fine lia patrino diris: “Nu, kondutu bone, kaj mi aĉetos ludilon por vi. Belan ludilon — vi amos ĝin”; kaj post tio ŝi eliris en la pluvo, al malgranda ĝeneralbutiko kiu ankoraŭ estis sporade malferma, proksime, kaj revenis kun kartona kesto en kiu estis la tabulludo Serpentoj kaj Eskaloj. Li ankoraŭ memoris la odoron de la malseketa kartono. Ĝi estis mizera ludilo. La tabulo estis rompita, kaj la etaj lignaj ĵetkuboj estis tiel misĉizitaj, ke ili apenaŭ kuŝis sur siaj flankoj. Winston rigardis la ludilon senplezure kaj seninterese. Sed lia patrino flamigis malgrandan kandelpecon, kaj ili sidiĝis sur la planko por ludi. Baldaŭ li estis ege ekscitite, kaj kriadis ridante, dum la pecetoj grimpis esperoplene la eskalojn, kaj poste malgripis laŭlonge de la serpentoj, preskaŭ al la komencopunkto. Ili ludis ok partiojn, ĉiu venkis kvarfoje. Lia fratineto, tro juna por kompreni pri kio temas la ludo, sidis apogate de kuseno, ridante ĉar la aliaj ridas. Dum plena posttagmezo ili kune estis feliĉaj, kiel dum lia pli frua infaneco.
Li forpuŝis la bildon el sia menso. Ĝi estis falsmemoro. Lin ĝenis falsmemoroj kelkfoje. Ili ne gravis, se nur oni scias ke ili estas falsaj. Kelkaj aferoj vere okazis, aliaj ne okazis. Li returnis sin al la ŝaktabulo kaj denove prenis la blankan ĉevalon. Preskaŭ sammomente ĝi falis brue sur la tabulon. Li eksaltetis kvazaŭ pinglo estis enirinta lin.
Akra trumpetovoko traflugis la aeron. La bulteno! Venko! Ĉiam signifis venkon trumpetovoko antaŭ la informoj. Kvazaŭ elektra borilo kuris tra la kafejo. Eĉ la kelneroj eksaltetis kaj atentis.
La trumpetovoko liberigis enorman kvanton da bruo. Jam ekscitita voĉo babiladis el la teleekrano, sed jam kiam ĝi komenciĝis ĝi preskaŭ dronis sub huraaj krioj elekstere. La informoj estis trakurintaj la stratojn kvazaŭ magie. Li povis aŭdi ĝuste sufiĉe da kio elfluis el la teleekrano, por kompreni ke ĉio estis okazinta kiel li antaŭvidis; vasta marŝiparo sekrete pretigis subitan baton malantaŭ la malamiko, la blanka sago rapidanta trans la voston de la Nigra. Fragmentoj de triumfaj frazoj puŝis sin tra la bruon: “Vasta strategia manovro — perfekta kunordigado — absoluta forpelo — duonmiliono da kaptitoj — kompleta senkuraĝigo — rego super tuta Afriko — alportanta la militon al mezurebla distanco de la fina venko — plej granda venko en la homa historio — venko, venko, venko!”
Sub la tablo la piedoj de Winston konvulsie moviĝis. Li ne estis elirinta el sia seĝo, sed en lia menso li kuris, rapide kuris, li estas kun la amasoj ekstere, surdigante sin per huraoj. Denove li rigardis la portreton de Granda Frato. La koloso kiu superstaras la mondon! La roko kontraŭ kiun la hordoj de Azio ĵetas sin vane! Li pensis ke antaŭ dek minutoj — jes, nur dek minutoj —ankoraŭ estis dubo en lia koro, dum li demandis al si ĉu la informoj el la fronto estos pri venko aŭ malvenko. Aĥ, pli ol Eŭrazia armeo estis pereinta! Multo estis ŝanĝiĝinta en li, post tiu unua tago en la Ministrejo de Amo, sed la fina, nemalhavebla, resaniga ŝanĝo ne okazis antaŭ ĉi tiu momento.
La voĉo el la teleekrano ankoraŭ elverŝadis sian rakonton pri kaptitoj, rabaĵoj kaj buĉado, sed la kriado elekstera iomete fadis. La kelneroj rekomencis labori. Unu el ili alproksimiĝis kun la botelo da ĝino. Winston, sidante en feliĉoplena revo, ne atentis dum lia glaso estis plenigata. Li ne plu kuris nek hurais. Li estis denove en la Ministrejo de Amo, ĉio estis pardonita, lia animo estis blanka kiel la neĝo. Li estis en la publika akuzitejo, konfesante ĉion, implikante ĉiun. Li marŝis laŭlonge de la blanke kahelita koridoro, kun sento de marŝado en sunlumo, kaj armita gardisto estis malantaŭ li. La longe esperita kuglo eniris lian cerbon.
Li suprenrigardis al la enorma vizaĝo. Kvardek jarojn li bezonis por lerni kia rideto estas kaŝita sub la malhelaj lipharoj. Ho, kruela, nenecesa miskompreno! Ho obstinulo, propropravole ekzilita for de la amanta brusto! Du ĝinodoraj larmoj fluis laŭ la flankoj de lia nazo. Sed estas en ordo, ĉio estas en ordo, la baraktado estas finita. Li estas venkinta sin mem. Li amas Grandan Fraton.
APENDICO
La principoj de Novparolo
Novparolo estis la oficiala lingvo de Oceanio, kaj estis pretigita por plenumi la ideologiajn bezonojn de Engsoco, t.e. Angla Socialismo. En la jaro 1984, ankoraŭ neniu uzis Novparolon kiel sian solan komunikometodon, parole aŭ skribe. La ĉefartikoloj en La Tempoj estis verkitaj en ĝi, sed tio estis tour de force kiun povas fari nur specialisto. Oni anticipis ke Novparolo estos fine anstataŭinta Oldparolon (kion ni nomas la norma Angla) je proksimume la jaro 2050. Intertempe, ĝi konstante progresis, ĉiuj Partianoj pli kaj poli emis uzi Novparolajn vortojn kaj gramatikaĵojn en sia ĉiutaga parolado. La versio uzata en 1984, kaj kompilita en la Naŭa kaj Deka Eldonoj de la Novparola Vortaro, estis provizora, kaj enhavis multajn superfluajn vortojn kaj arkaikajn formojn, kiuj estos poste subpremitaj. Ni okupas nin pri la fina, perfektigita versio, kompilita en la Dekunua Eldono de la Vortaro.
La celo de Novparolo estis ne nur provizi esprimmetodon por la mondkoncepto, kaj mensaj kutimoj, taŭgaj por la disĉiploj de Engsoco, sed ankaŭ malebligi ĉiun alian pensmetodon. Oni intencis ke post la definitiva fina adoptiĝo de Novparolo, kaj la forgesiĝo de Oldparolo, hereza penso — t.e., penso nekongrua kun la principoj de Engosoco — estos tutvere nepensebla, almenaŭ tiom, kion la penso dependas de vortoj. Ĝia vortaro estis tiel konstruita, ke ĝi donis ekzaktan, kaj ofte tre subtilan, esprimon por ĉiu signifo kiun Partiano povus konvene voli esprimi, kaj samtempe ĝi malebligis ĉiujn aliajn signifojn, kaj ankaŭ la eblon atingi ilin per nerektaj metodoj. Tio estis efektivigita parte per la inventado de novaj vortoj, sed ĉefe per la eliminado de nedezirindaj vortoj, kaj per forpreno de neortodoksaj signifoj de la ceteraj vortoj, kaj laŭeble de ĉiuj duarangaj signifoj entute. Kiel unu ekzemplo: la vorto “libera” ankoraŭ ekzistis en Novparolo, sed ĝi estis uzebla nur en tiaj diraĵoj kia “Ĉi tiu hundo estas libera de pedikoj” aŭ “Ĉi tiu kampo estas libera de fiherboj”. Ĝi ne estis uzebla kun sia malnova senco “politike libera” aŭ “intelekte libera”, ĉar la politika kaj intelekta liberecoj ne plu ekzistis, eĉ kiel konceptoj, kaj tial estis neeviteble sennomaj. Tute aparte de la subpremiĝo de klare herezaj vortoj, reduktado de la vortaro estis opiniata esti celo en si mem, kaj neniu ne nepre necesa vorto estis permesata transvivi. Novparolo estis pretigita ne por plivastigi, sed por malvastigi, la pensokampon, kaj tiu celo estis nerekte helpata per minimumigo de la nombro da vortoj.
Novparolo estis fondita sur la Angla lingvo, kiel ni nun konas ĝin, kvankam multaj Novparolaj frazoj, eĉ kiam ili ne enhavis nove kreitajn vortojn, estus apenaŭ komprenataj de Anglalingva parolanto niatempa. Novparolaj vortoj estis dividitaj en tri apartajn klasojn, konatajn kiel la A-, B-, kaj C- vortojn. Estos pli simple diskuti ĉiun klason aparte, sed la gramatikaj propraĵoj de la lingvo estos diskutitaj en la sekcio dediĉita al la A-vortoj, ĉar la samaj reguloj validis por ĉiuj tri kategorioj.
La A-vortoj
La A-grupo de vortoj konsistis el la vortoj necesaj por la ĉiutaga vivo — ekz. manĝado, trinkado, laborado, vestado, supreniro kaj malsupreniro de ŝtupoj, veturado, prizorgado de ĝardenoj, kuirado, k.s. Ĉi tiu kategorio konsistis preskaŭ nur el vortoj kiujn ni jam posedas, kiaj bati, kuri, hundo, arbo, sukero, domo, kampo — sed kompare kun la nuntempa Angla vortaro, ilia nombro estis malgrandega, kaj iliaj signifoj estis multe pli rigide difinitaj. Ĉiuj ambiguoj kaj signifomodifoj estis forprenitaj el ili. Laŭeble, Novparola vorto de ĉi tiu klaso estis simple stakata sono esprimanta unusolan klare komprenatan koncepton. Estus tute neeble uzi la A-vortaron por literaturaj celoj, aŭ por politika aŭ filozofia diskuto. Ĝi estis intencita nur por esprimi simplajn celplenajn pensojn, kiuj kutime temas pri konkretaj objektoj aŭ fizikaj agoj.
La gramatiko de Novparolo havis du elstarajn propraĵojn: La unua el ili estis la preskaŭ plena interŝanĝebleco de la diversaj partoj de la parolo. Ĉiu vorto en la lingvo (principe tio estis aplikebla eĉ al tre abstraktaj vortoj kiaj “kvazaŭ” aŭ “kiam”) estis uzebla aŭ kiel verbo, substantivo, adjektivo, aŭ adverbo. Inter la verba kaj la substantiva formoj, kiam ili havis komunan radikon, neniam estis vario, kaj tiu regulo mem necesigis detrui multajn arkaikajn vortformojn[16]. La vorto “penso” [Angle: thought], ekzemple, ne ekzistis en Novparolo. Ĝian lokon prenis “pens” [think], kiu servis kaj kiel substantivo kaj kiel verbo. Neniu etimologia principo estis observata tiurilate: kelkfoje la origina substantivo estis elektita, alifoje la verb. Eĉ kiam substantivo kaj verbo kun parenca signifo ne estis etimologie konektitaj, unu aŭ la alia el ili estis ofte subpremita. Ekzemple, ne estis vorto cut [tranĉI], ĝian signifon sufiĉe esprimis la substantiv-verba knife [= “tranĉil”]. Adjektivoj estis formataj per la sufikso -ful[17] aldonita al la substantiv-verbo, kaj adverboj per la aldono de -wise. Tiel, ekzemple, speedful signifis “rapida” kaj speedwise signifis “rapide”. Certaj el niaj nuntempaj adjektivaj, kiaj good [“bona”], strong [“forta”], big [“granda”], black [“nigra”], soft [“mola”] estis konservataj, sed ilia nombro estis tre malgranda. Oni havis malmultan bezonon uzi ilin, ĉar preskaŭ ĉiu adjektiva signifo estis akirebla per aldono de -ful al substantiv-verbo. Neniu el la nun ekzistantaj adverboj estis konservata, escepte de tre malmultaj kiuj jam finiĝas per -wise[18]: la finaĵo -wise estis senvaria. La vorto well [bone], ekzemple, estis anstataŭigata per goodwise.
Aldone, ĉiu vorto —ankaŭ ĉi tio estis principe aplikebla al ĉiu vorto en la lingvo — estis negativebla per aldono de la afikso un- [“mal-], aŭ estis plifortigebla per la afikso plus [“pli”] aŭ, por ankoraŭ pli da emfazo, duobleplus [“duoble pli” t.e. “-eg-”]. Tiel, ekzemple, uncold signifis “varma” [cold = “malvarma”], kaj pluscold kaj doublepluscold signifis, respektive, “tre malvarma” kaj “malvarmega”. Ankaŭ eblis, kiel en la nuntempa Angla, modifi la signifon de preskaŭ ĉiu vorto per prepoziciaj afiksoj kiaj anti- [“kontraŭ-”], post- [“post-”], up- [“supra/e-”], down- [“malsupra/e-”], ktp. Per tiaj metodoj troviĝis eble enorme malgrandigi la vortaron. Havante, ekzemple, la vorton good [“bona”], ne necesis vorto kia bad [“mava”], ĉar la bezonata signifo estis egale bone — efektive, plibone — esprimita per ungood [“malbona”]. Nur necesis, rilate al ĉiu kazo kiam du vortoj formas naturan paron da kontraŭoj, decidi kiun el ili subpremi. Dark [“obskuro”], ekzemple, estas anstataŭigebla per unlight [“mallumo”], aŭ light [“lumo”] per undark [“malobskuro”], laŭ onia prefero.
La dua distinga signo de Novparola gramatiko estis ĝia reguleco. Kun kelkaj esceptoj ĉisube menciotaj, ĉiuj fleksioj observis unu regularon. Tiel, en ĉiuj verboj la preterito kaj la pasinta participo estis samaj kaj finiĝis per -ed [“-is/ita”]. La preterito de steal [“stelas”] estis stealed [“ŝtelis/ŝtelita”], la preterito de think [“pensas”] estis thinked [“pensis/pensita”], ktp tra la lingvo; ĉiuj formoj kiaj swam [“naĝis/naĝita”], gave, brought, spoke, taken[19], estis abolitaj. Ĉiuj pluraloj estis farataj per aldono de -s aŭ -es laŭbezone[20]. La pluraloj de man [“viro”], ox [“okso”], life[21] [“vivo”] estis mans, oxes, lifes[22]. Komparo de adjektivoj estis senvarie farata per aldono de -er, -est, (good, gooder, goodest[23], neregulaj formoj kaj la more/most-formoj estis malpermesataj.
La solaj klasoj de vortoj kiuj ankoraŭ estis permesataj inflektiĝi neregule estis la pronomoj, la korelativoj[24], la demonstraj adjektivoj, kaj la helpverboj. Ĉiuj ĉi sekvis sian antikvan uzadon, escepte ke whom[25] estis forlasita kiel nenecesa, kaj la shall, should [arkaikaj futur- kaj koncicional-formantaj vortoj] verbformoj estis forlasitaj, kaj ĉiujn iliajn uziĝojn anstataŭis will kaj would[26]. Ankaŭ estis certaj neregulaĵoj en la vortformado, kiuj aperis pro la bezono rapide kaj facile paroli. Vorto malfacile prononcebla, aŭ facile misaŭdata estis opiniata, pro tio, esti malbona vorto: kelkfoje, tial, por eŭfonio, ekstraj vortoj estis enmetitaj en vorton aŭ arkaika formo estis konservata. Sed tiu bezono sentiĝis plejparte rilate al la B-vortoj. Kial oni opiniis prononcfacilecon tiom grava estos klarigite poste en ĉi tiu eseo.
La B-Vortoj
La B-grupo de vortoj konsistis el vortoj kiuj estis intence konstruitaj por politikaj celoj: vortoj, t.e., kiuj ne nur ĉiam havis politikan rilaton, sed estis intencitaj trudi dezirindan mensan staton al la persono uzanta ilin. Sen plena kompreno de la principoj de Angsoco, estis malfacile uzi tiujn vortojn korekte. Kelkfoje ili estis tradukeblaj en Oldparolon, aŭ eĉ per vortoj prenitaj el la A-vortgrupo, sed kutime tio necesigis longan parafrazon kaj ĉiam sekvigis la perdon de certaj supertonoj. La B-vortoj estis ia verba stenografio, ofte pakanta grandajn idekompleksojn en malmultajn silabojn, kaj samtempe pli precize kaj forta ol kutima lingvaĵo.
La B-vortoj estis senesecepte kunmetitaj vortoj.
Ili konsistis el du aŭ pli da vortoj, aŭ vortopartoj, kunfiksitaj en facile prononcata formo. La rezulta kunaĵo estis ĉiam substantiv-verbo, kaj inflektata laŭ la kutimaj reguloj. Ekzemple: la vorto goodthink[27], signifanta, tre proksimume, “ortodoksio”, aŭ, se oni deziris rigardi ĝin kiel verbon, “pensi ortodokse”. La inflektoj estis: substantiv-verbo, goodthink; preterito kaj pasiva participo: goodthinked; aktiva participo, goodthinking; adjektivo, goodthinkful; adverbo, goodthinkwise; verba substantivo, goodthinker.
La B-vortoj ne estis konstruitaj laŭ iu etimologia plano. La vortoj el kiuj ili konsistis povus esti iujn ajn parolpartoj, kaj estis ordigeblaj kiel ajn, kaj distorditaj laŭ kiu ajn metodo, kiu faris ilin facile prononceblaj dum ankoraŭ la deriviĝo restis klara. En la vorto crimethink (pensokrimo), ekzemple, la “pens” estis en la dua loko; kvankam en thinkpol (penspolico) ĝi estis en la dua loko, kaj en ĉi tiu vorto la vorto police [“polico”] perdis sian duan silabon. Pro la granda malfacileco atingi eŭfonion, neregulaj formoj estis pli oftaj en la B-vortgrupo ol en la A-vortgrupo. Ekzemple, la adjektivaj formoj de Minitrue, Minipax, kaj Miniluv [“Minivero, Minipaco, Miniamo”] estis, respektive, Minitruthful, Minipeaceful, kaj Minilovely, simple ĉar trueful, paxful, kaj loveful estis iomete nefacile prononcataj. Principe, tamen, ĉiuj B-vortoj povis inflektiĝi, kaj ili ĉiuj inflektiĝis precize sammaniere.
Kelkaj el la B-vortoj havis tre subtiligitajn signifojn, apenaŭ komprenatajn de persono kiu ne mastris la tutan lingvon. Konsideru, kiel ekzemplon, tipan frazon el la frontartikolo de The Times kia Oldthinkers unbellyfeel Ingsoc.[28] La plej mallonga traduko de tio, farebla en Oldparolo, estus: Those whose ideas were formed before the Revolution cannot have a full emotional understanding of the principles of English Socialism [“tiuj kies ideoj estis formitaj antaŭ la Revolucio ne povas havi plenan emocian komprenon de la principoj de Angla Socialismo”]. Sed tiu traduko ne estas adekvata. Unue, por kompreni la plenan signifon de la Novparola frazo citita ĉisupre, oni devus havi klaran ideon pri kion signifas Angsoco. Kaj aldone, nur persono kies fundamento estis plene en Angsoco povus aprezi la plenan forton de la vorto bellyfeel [“ventrosento/i”], kiu kunligas blindan, entuziasman akcepton, kian oni malfacile povus imagi nuntempe; aŭ de la vorto oldthink [“oldpenso/I], kiu estis nedisigebla de la ideo de fieco kaj dekadenco. Sed la speciala funkcio de certaj Novparolaj vortoj, el kiuj unu estis oldthink, ne tiom estis esprimi signifojn, kiom detrui ilin. Tiuj vortoj, neeviteble malmultaj, havis signifojn etenditajn ĝis ili enhavis tutajn grupojn da vortoj kiuj, ĉar ili estis sufiĉe esprimataj per unusola ĝenerala termino, estis sekve forlaseblaj kaj forgeseblaj. La plej granda malfacilo renkontata de la kompilantoj de la Novparola Vortaro ne estis inventi novajn vortojn, sed, inventinte ilin, certigi ilian signifon: t.e., certigi kiujn vortgrupojn ili nuligis per sia ekzisto.
Kunmetitaj vortoj kiaj speakwrite [“parolskribilo”] estis, kompreneble, troveblaj en la A-vortgrupo, sed ili estis nur utilaj mallongigoj kaj ne havis specialan ideologian koloron.
Kiel ni jam vidis rilate al la vorto “libera”, vortoj kiuj iam portis herezan signifon kelkfoje estis konservataj pro sia utileco, sed nur post la elpelo de la nedezirataj signifoj. Sennombraj aliaj vortoj, kiaj “honoro”, “justeco”, “moraleco”, “internaciismo”, “demokratio”, “scienco” kaj “religio” simple ĉesis ekzisti. Manpleno da ĉionkovraj vortoj kovris ilin, kaj, kovrante ilin, abolis ilin. Ĉiuj vortoj grupiĝintaj ĉirkaŭ la konceptoj “libereco” kaj “egaleco”, ekzemple, estis enhavataj en la unusola vorto “penskrimo”, dum ĉiuj vortoj grupiĝintaj ĉirkaŭu la konceptoj “objektiveco” kaj “raciismo” estis entenataj en la unusola vorto “oldpenso”. Pli granda precizo estus danĝera. Kio necesis por Partiano estis vidpunkto simila al tiu de la antikva Hebreo, kiu sciis, sen multon alian scii, ke ĉiuj naciaj aliaj ol lia propra adoras “falsajn diojn”. Li ne bezonis scii ke tiujn diojn oni nomas Baalo, Oziriso, Moloĥo, Aŝtaroto, ks.: verŝajne ju malpli li sciis pri ili, des pli bone estis por lia ortodokseco. Li konis “Javeon” kaj la ordonojn de “Javeo”: li sciis, sekve, ke ĉiuj dioj kun aliaj nomoj aŭ aliaj atributoj estas falsaj dioj. Iom simile, la Partiano sciis el kio konsistas ĝusta konduto, kaj laŭ ege svagaj, ĝeneralaj terminoj, li sciis kiaj malobservoj de ĝi estas eblaj. Lia seksa vivo, ekzemple, estis plene regata de la du Novparolaj vortoj “sekskrimo” (seksa malmoraleco) kaj “bonsekso” (ĉasteco). Sekskrimo signifis ĉiujn ajn seksajn misagojn. Ĝi inkluzivis malĉastecon, adultadon, samseksamon, aliseksamon, kaj aliajn perversojn, kaj, aldone, normalan koiton faratan por si mem. Ne necesis nomi ilin aparte, ĉar ili estis egale kulpigaj, kaj, principe, puneblaj per morto. En la C-vortgrupo, kiu konsistis el sciencaj kaj teknikaj vortoj, eble necesis doni specialajn nomojn al certaj seksaberacioj, sed la ordinara civitano ne bezonis ilin. Li sciis kion signifas “bonsekso” — t.e. norma koito inter edzo kaj lia edzino, sole por naskigi infanojn, kaj sen korpa plezuro por la virino: ĉio alia estis sekskrimo. En Novparolo estis malofte eble sekvi herezan penson pli ol percepti ke ĝi estas hereza: post tiu punkto, ne ekzistis la necesaj vortoj.
Neniu vorto en la B-vortgrfupo estis ideologie neŭtrala. Tre multaj estis eŭfemismoj. Vortoj kiaj, ekzemple, “ĝojkampo” (gulago), aŭ Minipaco (Ministrejo de Paco, t.e. Ministrejo de Milito) signifis preskaŭ la precizan malon de ilia laŭaspekta signifo. Kelkaj vortoj, aliflanke, montris malkaŝan kaj mokan komprenon pri la vera naturo de la Oceania socio. Ekzemplo estis “prolmanĝo”, kio signifis la rubaĵan distraĵaron kaj falsajn informojn kiujn la Partio disdonis al la homamasoj. Ankaŭ, kelkaj vortoj estis ambivalentaj, ili havis la nuancon “bona” aplikate al la Partio, kaj la nuancon “malbona” aplikate al ĝiaj malamikoj. Sed ankaŭ estis grandaj nombroj da vortoj kiuj unuavide aspektis nur mallongigoj, kaj kiuj akiris sian ideologian koloron ne per sia signifo sed per sia strukturo.
Laŭeble, ĉio kio havis, aŭ povus havi, ajnan politikan signifon estis metita en la B-vortgrupon. La nomo de ĉiu organizo, aŭ homgrupo, aŭ doktrino, aŭ lando, aŭ institucio, aŭ publika konstruaĵo, estis senvarie tranĉita por ricevi sian familiaran formon; t.e. por esti unusola facile prononcata vorto kun la plej malgranda nombro da silaboj kiu tamen konservas la originan derivon. En la Ministrejo de Vero, ekzemple, la Departemento de Registroj, en kiu laborisWinston Smith, estis nomata Regdepo; la Departemento de Fikcio estis nomata Fikdepo’ la Programo de Teleprogramoj estis nomata Teledepo, ktp. Oni faris tio ne nur por ŝpari tempon. Eĉ en la fruaj jardekoj de la dudeka jarcento, teleskopigitaj vortoj kaj frazoj estis unu el la karakterizaĵoj de la politika lingvuzo; kaj oni rimarkis ke la emo uzi tiajn mallongigojn estis plej forta en la totalismaj landoj kaj totalismaj organizoj. Ekzemploj estis vortoj kiaj Nazio, Gestapo, Kominterno, Inprekoro, Agitpropo. Komence tiu kutimo estis adoptita kvazaŭ instinkte, sed en Novparolo ĝi havis konscian celon. Estis perceptite ke per tia mallongigo de nomo oni mallarĝigis kaj subtile ŝanĝis ĝian signifon, eltranĉante la plej multajn aludojn kiuj alie kroĉiĝus al ĝi. Ekzemple, la vortoj Komunista Internacio elvokis kunmetitan bildon de universala homa gefrateco, ruĝaj standardoj, barikadoj, Karlo Markso, kaj la Pariza Komuno. La vorto Kominterno, aliflanke, sugestas nur strikte organizitan grupon kaj bone difinitan doktrinaron. Ĝi aludas al io preskaŭ tiel facile rekonata, kaj kun celo egale limigita, kiel seĝo aŭ tablo. Kominterno estas vorto direbla preskaŭ sen pripenso, sed Komunista Internacio estas frazo kiu devigas ke oni paŭzu, almenaŭ momente. Same, la aludoj elvokitaj de vorto kia Minivero estas malpli multaj kaj pli regeblaj ol tiuj elvokitaj de Ministrejo de Vero. Pro tio estiĝis la kutimo ne nur mallongigi kiam ajn eble, sed ankaŭ fari preskaŭ enorman zorgon ke ĉiu vorto estu facile prononcebla.
En Novparolo, eŭfonio superpezis ĉiun alian konsideraĵon, escepte de ekzakteco de la signifoj. Gramatika reguleco estis ĉiam oferata al ĝi, kiam tio ŝajnis necesa. Kaj tute prave, ĉar kio necesis, plejgrave por politikaj celoj, estis kurtaj neplenaj vortoj kun nemiskompreneblaj signifoj, kiuj estas rapide direblaj, kaj kiuj vekas minimumon da eĥoj en la menso de la parolanto. La vortoj de la B-grupo eĉ plifortiĝis per la fakto ke preskaŭ ĉiuj el ili estis tre similaj. Preskaŭ senvarie tiuj vortoj — bonpenso, Minipaco, prolmanĝo, sekskrimo, ĝojkampo, Engsoco, ventropleno, penspolo, kaj sennombraj aliaj — estis vortoj kun du aŭ tri silaboj[29], kun la emfazo distribuata egale inter la unua kaj la lasta silaboj. Ilia utiliĝo instigis babilecan paroladon, samtempe stakatan kaj monotonan. Kaj ĝuste tio estis la celo. La intenco estis estigi la paroladon, precipe la paroladon pri ĉiu temo ne ideologie neŭtrala, laŭeble plej sendependa de la konscio. Por la ĉiutaga vivo estis sendube necese, aŭ kelkfoje necese, pripensi antaŭ ol paroli; sed Partiano petita fari politikan aŭ etikan juĝon devus kapabli elpafadi la korektajn opiniojn tiel aŭtomate kiel mitralo elpafanta kuglojn. Lia trejnado kapabligis lin fari tion, la lingvo donis al li preskaŭ neeraripovan instrumenton, kaj la teksturo de la vortoj, kun ilia malglata sono, kaj certa intencita malbelo, kiu akordis kun la spirito de Engsoco, ankoraŭ pli helpis la procedon.
Ankaŭ la fakto ke oni havis tre malmulte da vortoj uzeblaj. Relative al nia propra, la Novparola vortaro estis eta, kaj novaj metodoj redukti ĝin estis konstante elpensataj. Novparolo, efektive, diferencis de preskaŭ ĉiuj aliaj lingvoj, per tio ke ĝia vortaro ĉiujare malgrandiĝis anstataŭ pligrandiĝi. Ĉiu redukto estis gajno, ĉar ju malpli granda la kvanto da elektoj, des malpli granda la tento pensi. Oni esperis fine devigi komunikan paroladon fonti el la laringo tute sen partoprenigi la pli altajn cerbocentrojn. Tiu celo estis malkaŝe agnoskita en la Novparola vorto anasparoli, kio signifis “kvaki kiel anaso”. Same kiel diversaj aliaj vortoj en la B-grupo, anasparolo estis signife ambivalenta. Kondiĉe ke la opinioj elkvakitaj estis ordoksaj, ĝi indikis nur laŭdon, kaj kiam La Tempoj paroli pri unu el la Partiaj oratoroj kiel duobleplusbona anasparolanto ĝi varme kaj altestime laŭdis lin.
La C-Vortaro estis suplementa al la aliaj, kaj konsistis ekskluzive el sciencaj kaj teknikaj terminoj. Tiuj similis la aktuale uzatajn sciencajn terminojn, kaj estis konstruitaj el la samaj radikoj, sed oni, kiel kutime, zorgis ke ili estu rigide difinitaj, kaj ke al ili manku nedezirataj signifoj. Ili uzis la samajn gramatikajn regulojn, kiel la vortoj en la aliaj du vortgrupoj. Tre malmultaj el la C-vortoj estis familiaraj aŭ en la ĉiutaga aŭ en la politika paroloj. Ĉiu sciencolaboristo aŭ teknikisto povis trovi ĉiujn bezonatajn vortojn en la listo dediĉita al lia propra fako, sed li malofte konis pli ol manpleneton de la vortoj troviĝantaj en la aliaj listoj. Nur tre malmultaj vortoj estis komunaj al ĉiuj listoj, kaj ne ekzistis vortaro esprimanta la sciencan funkcion kiel mensfunkcion, aŭ kiel pensmetodon, ĝeneralan kaj ne specife fakan. Efektive estis neniu vorto por “Scienco”. Ĉiu signifo, kiun ĝi povus iel havi, jam estis sufiĉe esprimita per la vorto Engsoco.
Per la ĉiantaŭa priskribo videblas ke en Novparolo la esprimado de neortodoksaj opinioj, super tre malalta nivelo, estis praktike neebla. Kompreneble oni povis diri herezaĵojn tre krudajn, specon de blasfemado. Estus eble, ekzemple, diri ke Granda Frato estas malbona. Sed tiu deklaro, kiu al ortodoksa orelo nur esprimis memevidentan absurdaĵon, ne estus subtenebla per rezonata argumento, ĉar la necesaj vortoj ne haveblis. Ideoj malamikaj al Engsoco estis esprimeblaj nur per svaga senvorta formo, kaj estis nomeblaj nur per tre ĝeneralaj terminoj kiuj kunigis kaj kondamnis tutajn grupojn da herezaĵoj sen difini ilin. Efektive, oni povis nur uzi Novparolon por neortodoksaj celoj, se oni mallegitime retradukis kelkajn el la vortoj en Oldparolon. Ekzemple, Ĉiuj homoj estas egalaj estis ebla Novparola frazo, sed nur samsence kiel Ĉiuj homoj estas ruĝharaj estas ebla Oldparola frazo. Ne enestis gramatika eraro, sed ĝi esprimis palpeblan malveron — t.e. ke ĉiuj homoj havas egalan dimension, pezon, aŭ forton. La koncepto pri politika egaleco ne plu ekzistis, kaj tiu sekundara signifo estis konsekvence elpelita el la vorto egala. En 1984, kiam Oldparolo ankoraŭ estis la norma komunika metodo, la danĝero laŭteorie ekzistis ke uzante Novparolajn vortojn oni eble memorus iliajn originajn signifojn. En la praktiko ne estis malfacile por persono bone trejnita je duoblapenso eviti tion, sed post iometo da generacioj eĉ la ebleco de tia eraro estus malaperinta. Persono kreskinta kun Novparolo kiel la sola lingvo ne scius ke egala iam havis la sekundaran signifon “politike egala”, aŭ ke libera iam signifis “intelekte libera”, pli ol persono neniam aŭdinta pri la ŝako konscius pri la sekundaraj signifoj de damo kaj turo. Estus multaj krimoj kaj eraroj kiujn li malkapablus fari, simple ĉar ili estis nenomeblaj kaj tial neimageblaj. Kaj estis antaŭvideble ke, pro la pasado de la tempo, la distingaj karakterizaĵoj de Novparolo fariĝos pli kaj pli emfazataj — dum ĝiaj vortoj fariĝos pli kaj pli malmultaj, iliaj signifoj pli kaj pli rigidaj, kaj la eblo misuzi ilin konstante malpliiĝos.
Kiam Oldparolo estos unufoje por ĉiam antikvigita, la lasta ligo kun la pasinteco estos tranĉita. La historio jam estis reverkita, sed fragmentoj de la pasinta literaturo plu vivis tie kaj tie, nesufiĉe cenzurite, kaj dum oni konservis scipovon je Oldparolo, eblis legi ilin. Estonte, tiaj fragmentoj, eĉ se hazarde ili pluvivos, estos nekompreneblaj kaj netradukeblaj. Estis neeble traduki tekston Oldparolan en Novparolon krom se ĝi temis pri iu teknika procedo aŭ pri iu tre simpla ĉiutaga ago, aŭ jam estis ortodoksa (bonpensa estus la Novparola esprimo). Praktike, tio signifis ke neniu libro verkita antaŭ proks. 1960 estus plene tradukebla. La antaŭrevolucia literaturo estis neeviteble ideologie tradukita — t.e. ŝanĝita sence kiel ankaŭ lingve. Prenu kiel ekzemplon la bone konatan tekston el la [Usona] Deklaracio de Sendependeco:
“Ni proklamas ke ĉi tiuj veroj estas memevidentaj: ke ĉiuj homoj kreiĝis egalaj, ke ilia kreinto donis al ili certajn neŝanĝeblajn rajtojn, ke inter ĉi tiuj estas la vivo, la libero, kaj la peno esti feliĉa. Ke, por certigi tiujn rajtojn, Registaroj estis starigitaj inter la homoj, ricevante siajn povojn laŭ la konsento de la regatoj. Ke kiam iu ajn formo de Regado emas detrui tiujn celojn, la Popolo rajtas ŝanĝi aŭ abolicii ĝin, kaj starigi novan Registaron.”
Estus tute maleble traduki tion en Novparolon konservante la sencon de la originalo. Plejproksime al tia traduko estus sumigi la tutan tekston per la unusola vorto krimpenso. Plena traduko nur povus esti ideologia traduko, per kiu la vortoj de Jefferson estus ŝanĝitaj en panegiron pri absolutisma regado.
Granda parto de la pasinta literaturo jam estis, efektive, transformita tiel. Prestiĝo dezirindigis la konservadon de memoro pri certaj historiaj personoj, sed samtempe necesis akordigi iliajn agojn kun la filozofio de Engsoco. Diversaj verkistoj, kiaj Ŝekspiro, Miltono, Svifto, Birono, Dikenso, kaj kelkaj aliaj, estis tial tradukataj: kiam la tasko estos finita, iliaj originaj verkoj, kun ĉio alia kio restis el la literaturo de la pasinteco, estos detruitaj. Tiuj tradukoj estis malrapida kaj malfacila afero, kaj oni ne anticipis ke ili estos finitaj ĝis la unua aŭ dua jardeko de la dudekunua jarcento. Ankaŭ estis vastaj kvantoj da simple utila literaturo — nemalhaveblaj manlibroj, ks. — kiuj estis traktendaj sammaniere. Ĉefe por lasi sufiĉan tempon por la prepara laboro de tradukado, la fina adoptiĝo de Novparolo estis fiksita por dato eble eĉ tiel malfrua kiel 2050.
[1] Kvarto estis paĝdimensio iom malpli granda ol A4. — Trad.
[2] Proloj estis vorto derivita el proletoj, uzata por la ne-Partianoj. — Trad.
[3] 22.00 = 10.00 ptm, laŭ la horsistemo kiu kalkulas de 1 al 24, kaj en kiu oni esprimas la minutojn kvazaŭ centonojn de horo. — Trad.
[4] Per ĉi tio Orwell aludas al la populara Usona patriota kanto “Usono, ja por vi”, kies melodio estas ankaŭ tiu de la brita nacia himno “Reĝinon savu Di’” (alternative: “La Reĝon savu Di’”. — Trad.
[5] Mallongigo de “Publikaj domoj”, t.e. publikaj drinkejoj.— Trad.
[6] Antaŭdecimala mezuro kutima en la Anglalingvaj landoj. En Britio, unu pajnto = 0,568 litro. — Trad.
[7] Unu kvarto = 1,137 litroj. — Trad.
[8] Parko en Londono, kie ĉiu rajtas libere paroladi antaŭ la publiko, pri iu ajn temo. — Trad.
[9] La supra ĉambro en la Brita parlamento; antaŭ la jaro 2001, rajtis voĉdoni en tiu ĉambro ĉiuj nobeloj Britaj. Tiu ĉambro rajtis kritiki leĝojn faritajn en la elektita malsupra ĉambro. — Trad.
[10] Oliver Cromwell (1599-1660) estis ĉefo dum revolucio en Britio, kiu establis nelongedaŭran respublikon (1649-1660). — Trad.
[11] Distrikto en Anglio, ĉe la sudorienta ekstremo de la insulo.— Trad.
[12] Laŭ francdevena arkitektura stilo, familiara ĉe imponaj konstruaĵoj, ekz. katedraloj.
[13] Tribunalejo en Londono.
[14] Proks. 60 gramoj.
[15] Rumpelstilckino estis fifea malgranda virrolanto, tre malbela, en fabelo porinfana. — Trad.
[16] Ĉar en klasika Esperanto la principo adoptita de Novparolo estas kutima, estas malfacile traduki ĉi tiun sekcion. Ĝenerale, mi citas la nuntempajn Anglalingvajn vortojn per kursivoj, kaj penas laŭeble doni la celatan sencon inter citosignoj “ ”. — Trad.
[17] Ofte uzata en la nuna Angla lingvo por esprimi “(em)a”, ekz. thoughtful = “pensema”.— Trad.
[18] Ofte uzata en la ĉiutaga Angla lingvo nuntempa, por formi adverbojn. Ekzemple, thoughtwise = “rilate al pensado”. — Trad.
[19] Neregulaj formoj de la verboj swim [naĝi], give [doni], speak [paroli], take [preni]. — Trad.
[20] -s estas kutime uzata por pluraligi singularon kiu finiĝas per vokalo, kaj -es singularon kiu finiĝas per konsonanto, kun multaj esceptoj. — Trad.
[21] “viro/homo, okso, vivo”— Trad.
[22] En la norma Angla lingvo: men, oxen, lives — Trad.
[23] “Bona, pli bona, plej bona”, kiuj en la Angla lingvo havas tre neregulan formon: good, better, best; multaj adjektivoj en la norma Angla lingvo ne permesas la kutimajn -er, kaj -est kaj postulas la uzon de helpa vorto: more (pli), most (plej). — Trad.
[24] The relatives: klaso de vortoj kiuj ĝenerale, sed ne tute, sekvas skemon similan al tiu de la Esperantaj korelativoj.
[25] “kiun”, estas plejofte anstataŭigata per senkaza uzo de la vorto who (“kiu”) en la konversacia norma Angla.
[26] “-os” kaj “-us” ĝenerale. La verbformoj kun shall kaj should plejparte estas arkaikaj en la Norma Angla, almenaŭ en neformala uzado.
[27] El “bona” kaj “penso/pensi” — Red.
[28] Laŭmorfologie: “Oldpensantoj neventrosentas Angsocon”.
[29] Temas pri la Anglaj vortoj: goodthink, Minipax, prolefeed, sexcrime, joycamp, Ingsoc, bellyfeel, thinkpol — prononcataj proksimume: gúdtínk, mínipáks, prólf íd, sékskrájm, ĝójkámp, íngsók, bélifl, tínkpól. — Trad.